
(Ĉi tiu paĝo estas parto de la LBE-arkivo.)
Per pasporto Peruen
Esperanto: lingvo de amikeco kaj interkompreniĝo.
Tion pruvis Ross Weekes (dekstre), kiam li renkontis José Boris Kehuarucho Paullo kaj aliajn sudamerikajn esperantistojn. Legu lian raporton.
| Paul Gubbins | Redaktore |
| David Kelso | Olimpiaj ludoj (Language Show, Springboard) |
| Redakcio | Seko kaj Ziko en Barlastono |
| Redakcio | Inspira ceremonio (Course You Can) |
| Somerfestivalanoj | Literaturo Tradukita: Perdito |
| Ross Weekes | Per pasporto Peruen |
| Redakcio | 'Gaja' kunveno en Ĉestro |
| Geoff Hammerton | Nekrologo |
| Paul Gubbins | Kiam du fariĝas kvar (Somera Festivalo) |
| Mamed Madok'ba | Kiel mortigi murdojn |
| Redakcio | Recenzetaro 1 |
| Somerfestivalanoj | St-ilo por lerni la lingvon |
| Redakcio | Recenzetaro 2 |
| Redakcio | Reagoj emo-'ci'-aj (Ni Festivalu!) |
| David Kelso | Kiu kiuas? |
| Paul Gubbins | 'Kaj en ondoj dronas ankaŭ verda stelo': W. T. Stead kaj ni |
| Tim Carr | Originala Poezio: Du poemoj |
| Paul Gubbins | Babile |
| Redakcio | Klare, simple, reklami Esperante! |
En la lasta numero de La Brita Esperantisto mi proponis, iom nervoze, ke estu lanĉita tiel nomata nekrologo-banko. Mi sciis, ke tiel mi eble ofendos homojn, kiuj preferas ne paroli pri aferoj tiaj: tion tamen mi nek celis nek deziris.
Mi volis simple krei datenaron, per kiu eblus dece adiaŭi en la kolumnoj de nia revuo al forpasintoj, kiuj jaron post jaro laboris por nia lingvo aŭ almenaŭ ĝin subtenis, sed, kiel ofte okazas, pri kiuj ni vere malmulton scias. Alivorte mi volis eviti la loterion, kiu permesas, ke pri kelkaj forpasintoj ni multon skribas; pri aliaj foje nenion aŭ tro malmulton.
Do al la kvaropo, kiu reagis laŭ la spirito de mia propono, mi sincere dankas. Mi esperas, ke mi neniam devos uzi la informojn, kiujn vi sendis. Sed, kiel vi kvarope agnoskas, sendante al mi aŭtobiografiajn notojn, unu el la maloftaj certecoj en la vivo estas -- ironie -- la morto.
Tamen, pro la ĝenerala manko de entuziasmo pri mia propono, mi lasas ĝin fali. Tion mi bedaŭras -- sed verdiktis vi, la legantoj de La Brita Esperantisto, kaj do tiel estu. Sed, se iu estontece riproĉos al mi, ke mi neglektis aperigi nekrologon pri tiu aŭ alia forpasinto, tiun mi strekos tuj de mia solstic-karta listo.
Aliflanke mi demandas min, kiom da legantoj efektive legis miajn komentojn. Kvar certe; sed la ceteraj? Sendube en la revuo legeblas multe pli interesaj kontribuaĵoj ol redaktoraj komentoj: ekzemple en ĉi tiu numero mi aparte bonvenigas la raporton de Ross Weekes pri lia vizito al Suda Ameriko. Mi same dankas al nia fidela kontribuanto Mamed Madok'ba, kiu buntigas la revuon per siaj originalaj perspektivoj pri nia socio; kaj al David Kelso, preskaŭ konstanta 'vaganta verkanto' (roving reporter?).
Sed serioze, memoru, ke mi volonte aperigos raportojn kaj aliajn kontribuaĵojn -- rakontojn, novelojn aŭ eseojn -- de legantoj: do, verkemuloj, ekverku, kaj plenigu la paĝojn de La Brita Esperantisto per viaj originalaj kontribuaĵoj. Mi substreku denove la neoficialan devizon de la revuo: Sendu, Ne Plendu.
Kaj ne forgesu la Britan Esperanto-Kongreson en Scarborough (28-a de aprilo ĝis 1-a de majo). Mi ankoraŭ ne vidis detalan programon, sed jam anoncite estas, ke gastprelegos la eminenta esperanta edukisto kaj pedagogo Atilio Rojas, direktoro de la Internacia Esperanto-Instituto en Nederlando. Kaj certe jam estas preparataj diversaj distraĵoj...
Do... ĝis Scarborough!

Paul Gubbins

Supren, malsupren: jen la sorto de la apudmara kablo-fervojeto
en Scarborough. Sed certe, kiam britaj esperantistoj kunvenos tie inter la 28-a
de aprilo kaj la 1-a de majo, nur supreniros nia lingvo.
David Kelso
La aŭtoro, membro de la administra komitato de Esperanto-Asocio de Britio, raportas propramaniere ne nur pri la tiel nomata London Language Show, sed ankaŭ pri unu el la plej gravaj paŝoj entreprenitaj de EAB en la lastaj jaroj.
Komence de novembro pasintjare okazis en Londono, ĉe la granda ekspoziciejo Olimpio, la ĉiujara Lingva Foiro, vizitata de miloj da lingvistoj, instruistoj, lernantoj kaj interesatoj. Kiel en la antaŭa jaro troveblis tie Esperanto-budo, organizata por EAB de Helen Fantom, komitatano pri informado. Pluraj centoj da homoj vizitis la budon, kie deĵoris inter du kaj kvar helpantoj por klarigi, respondi demandojn, registri adresojn, kaj cetere. Kvankam sufiĉe kosta afero, la budo sendube bonege informis pri Esperanto, celante ĝuste tiujn, kiuj plej interesiĝas pri lingvoj.
Tamen en 2005 la budo informis ne nur pri Esperanto ĝenerale sed pli specife pri nia projekto Lingvolanĉilo (anglalingve: Springboard to Languages), kiu oficiale lanĉiĝis dum la foiro. Je la fino de la foiro okazis, kadre de programo de prelegoj kaj elmontroj, seminarieto pri Lingvo-lanĉilo.
Sed jam antaŭ la foiro elsendiĝis de Esperanto-Domo cunameto da leteroj al edukaj instancoj, lernejoj kaj edukaj organizaĵoj por klarigi la projekton kaj inviti interesatojn al la seminario ĉe Olimpio. Dum la foiro, krome, oni disdonis pluan amason da invitiloj -- kaj ĉiu membro de EAB jam ricevis pere de nia informbulteno Ĝisdate (Update). Rezulte, pli ol 80 homoj venis por aŭdi viglan prezentadon pri Lingvolanĉilo fare de David Kelso, Helen Fantom kaj Elizabeth Stanley. Ne mankis demandoj, kaj serĉaj kaj ŝercaj. Bone lanĉita, nia lanĉilo!
Sed kio estas tiu projekto? Iuj legantoj de LBE jam iom scias, pro la informoj en Ĝisdate; sed eble interesus pli esplori la fonon kaj la formon de la projekto.
Ĝi naskiĝis en la kapo de Angela Tellier, nia kunordiganto pri edukado. Post preskaŭ du ege okupataj jaroj, dum kiuj ŝi ĝispiede reviziis niajn perpoŝtajn kursojn kaj ĝisdatigis la ekzamenojn (kun helpo de Vilĉjo Walker kaj aliaj), Angela konsciis troon da faremo kaj ekpensis, ke ni 'faru ion' en la ŝtataj lernejoj.

Post diskuto kun pluraj membroj, kiuj same spertis pri edukado kaj pedagogio, la ideo pli konkretiĝis kiel nova alveno al Esperanto, laŭ kiu la internacia lingvo servus kiel enkonduko al lernado de aliaj lingvoj: la tiel nomata propedeŭtika uzo de Esperanto (ne provu prononci tiun vorton post du-tri glasoj da vino). Evidentis, ke la nacia lingvo-strategio de nia kara registaro (klinu la kapojn) devigos al ĉiuj unuagradaj lernejoj oferti al ĉiu lernejano inter 7 kaj 11 jaroj almenaŭ unu fremdan lingvon -- kaj ĉio ĉi antaŭ la jaro 2010.
Eble bona ideo. Tamen mankas en la unuagradaj lernejoj kaj instruontoj pri fremdaj lingvoj, kaj instrumaterialo, kaj tempo en la nacia horaro, kaj financo por trejnado, evoluigado kaj simile. Ĉu eble bona ideo? Jam en 2005 la instruistoj kaj lernejestroj maltrankviliĝis pri tiu nova, aldona ŝarĝo.
Haveblas tamen solvo: Esperanto. Eĉ instruistoj sen sperto pri fremdaj lingvoj povas (kompare) facile lerni Esperanton. Pro sia simpleco, reguleco kaj fonetika pureco, krome, Esperanto estas perfekta unua ŝtupo en lingvo-lernado. Nu, sen argumenti pri mondaj lingvo-problemoj, ni ofertu al la lernejoj tiun simplan solvon de aktuala problemo.
Necesis unue, tamen, taŭgaj lernmaterialoj, gvidlinioj por instruontoj, ktp. Angela tial faris proponon al la administra komitato de EAB dum ties pasintsomera semajnfina kunsido, kiun ĝi tuj kaj entuziasme akceptis. Ĉar EAB estas laŭleĝe bonfara organizaĵo priedukada, la komitato decidis asigni al la projekto buĝeton ja adekvatan por la plurjara laborprogramo, kiun bildigis Angela.
Sekvis kvin monatoj (julio ĝis novembro) da freneza aktivo. Angela organizis, dum la somera festivalo en Barlastono, kun grandanima subteno de NoJEF, unutagan seminarion por fakuloj pri pedagogio, por esplori eblojn, el kio naskiĝis dekhoma projektoskipo. Tiam Angela ja kunordigis (la aŭtoro povas ankoraŭ montri kontuzojn), kaj ĉiu faris ion, laŭ sia eblo.
Preskaŭ nekredeble, realiĝis dum oktobro la tuta projekto: informpakaĵo por lernejoj kaj edukestroj, kaj kompleta instrupakaĵo por instruontoj, enhavanta lernolibron, gvidliniojn, vortareton, bildvortaron, legolibron, kompaktan diskon, anglalingvan enkondukon al Esperanto, kaj instruhelpilojn -- ĉio en belaspekta plasta teko. Buf!
Post la foiro, Angela kaj Viv (estrino de Esperanto-Domo) kontaktis ĉiujn adresojn registritajn por oferti plian informon kaj helpon. Samtempe ili releteris al la edukinstancoj por sciigi pri la sukceso de la foiro, kaj por oferti plian informon. Jam alvenis informopetoj, sed oni ne atendas tujan sukceson: sendube necesos daŭra puŝado por konvinki lernejestrojn kaj edukestrojn, ke tio vere estas praktika solvo de iliaj problemoj.
Ni do esperu, ĉar jen malofta eblo kaj elstare bona oferto. Inter la eblo kaj la oferto, tamen: homoj. Pliaj informoj -- anglalingvaj -- legeblas ĉe la Lingvolanĉila retejo de EAB: www.springboard2languages.org.

David Kelso, iama inspektoro pri lernejoj en Skotlando, dividas sian tempon inter Britujo kaj Kalabrio. Krom membreco en la administra komitato de EAB, li estas prezidanto de Sennacieca Asocio Tutmonda en Britio (SATEB) kaj vic-prezidanto -- kaj prezidonto -- de la skota Esperanto-asocio. Krome li aktivas en la projekto Lingvolanĉilo.
Raportas pri la 45-a esperanta somera evento okazinta pasintan aŭguston en Barlastono -- kaj pri pluvombreloj kaj aliaj flankaj aferoj -- la redakcio.
Kia kontrasto -- pasintjare dum la somera festivalo ĉe Wedgwood Memorial College, Barlastono, pluvadis; ĉi-jare sunadis ĝis la lasta mateno, kiam kelkaj gutoj serĉigis al esperantistoj la pluvombrelojn, kiuj ĝenerale pacience atendas malantaŭ la pordoj de la du ĉefaj kolegiaj konstruaĵoj. Sed ve! Troveblis nur du el la serĉataj ŝirmiloj.
Tipe pluvombrelece, la dezirataj objektoj estis forkurintaj por servi aliajn mastrojn malantaŭ aliaj pordoj: vere, malmultas hejmaj objektoj pli mallojalaj, pli forkuremaj ol pluvombreloj. Ekzemple, kiom da pluvombreloj, liberiĝintaj de siaj posedintoj, videblas ĉiutage sur sidlokoj aŭ en superaj valizujoj de premhoraj vagonaroj? Krome kiu, sciante, ke haveblas en ajna trajno pli vasta ombrelo-sortimento ol ĉe ĉiu sub- aŭ super-bazaro, sufiĉe stultumus por aĉeti ombrelon?
Diable, kontraŭ la kosto de trajnbileto al la apuda urbeto -- fakte rezignu pri la bileto, ĉar neniu kontrolas -- akireblas senpage perfekta, eĉ se brokanta, pluvombrelo, kiu, ĉar funde kaj denature mallojala, ne restos kun vi sed post kelkaj tagoj sopiros je aliaj ĉieloj... jes, ja, tiaj estas pluvombreloj.
Agacas min -- eble vi rimarkis -- raportoj pri esperantaj kongresoj, renkontiĝoj, ktp, raportoj, kiuj furoris en orientaj landoj en la 80-aj jaroj, kaj kiuj tiel komenciĝis: 'Mi vekiĝis je la kvina mateno kaj tuj elsaltis la liton. Ho! mi diris al mi. Hodiaŭ estas la tago de la Kontraŭkrokodila Kunveno en X. Kiom mi ekscitiĝis! ...' kaj tiel terure plu. Do por eviti stultaĵojn tiajn mi elektis... nu, alian, sed eble pli atentokaptan stultaĵon. Sendube, se vi legis ĝis ĉi tiu punkto, ĝi ja sufiĉe sukcesis. Kiel fakte ankaŭ la somera festivalo.
Sukcesigis ĝin aparte du aferoj: la partoprenado dum la festivalo de deko da instruistoj, kiuj sekvis apartan, unutagan programon dediĉatan al Esperanto-instruado en Britujo, kaj kun kiuj festivalanoj dividis altgradan kaj ĝuindan edukan forumon prezidatan de David Kelso; same elstarigis la festivalon la kunlaboro de la eksterlanda gastpreleganto Ziko Sikosek, iama UEA-bibliotekisto kaj aŭtoro de du gravaj libroj pri Esperanto-historio.
Kun Ziko pluraj festivalanoj entreprenis sendependajn esplorojn, uzante Bibliotekon Butler, pri aspektoj de la pasinteco de Esperanto. Surbaze de la esploroj, kaj fine de la festivalo, studintoj prelegis mallonge pri siaj trovitaĵoj. Ekzemple Joyce Bunting parolis pri Esperanto-ĉekoj, Hilda Jones pri la internacia lingvo en Stoke-on-Trent, David Kelso pri Ivo Lapenna, Michael Sims pri Esperanto en la nazia epoko, kaj Derek Tatton pri juraj kvereloj kaj disputoj rilate la translokiĝon de UEA.
La historiaj esploroj, nove enkondukitaj en la programon de la 2005-a festivalo, certe riĉigis la enhavon -- eĉ se je la fino de la semajno kelkaj plendis pri tro da laboro (ne nur esplorado, ne nur konversacio- kaj traduk-rondoj, sed ankaŭ kunlaboro por prepari skeĉojn, stilekzercojn kaj aliajn erojn por la distra vespero). Kelkaj eĉ plendetis pri la troo de la -- cetere -- mirinde bongustaj manĝaĵoj: eble la plenigitaj stomakoj pezigis kaj korpojn kaj cerbojn, kaj instigis pli al dormado ol al laborado.
Aliflanke, ĉiuj laŭdis la profesiecon de la instruantoj: kelkaj atentigis, ke la nivelo de la Esperanto-instruado konsiderinde superas tiun de ĝenerala lingvo-instruado en vesperaj kaj aliaj lernejoj. Do, dankon al la nelacigebla Angela Tellier kaj al aliaj, kiuj gvidis la diversajn instru-sesiojn: eĉ se nur 17 homoj partoprenis la ĉi-jaran festivalon, eĉ se kvante la ĉeestintaro iom malmultis, certe pri kvalito ne regis duboj. Nek pri la nelojaleco de pluvombreloj.

Instruantoj, instruatoj kaj instruistoj renkontiĝis dum
la somera festivalo en Barlastono. En la foto, la instruanto Ziko Sikosek
(maldekstre), iama bibliotekisto ĉe UEA kaj invitito al la festivalo, parolas
kun Malcolm Jones, instruisto kaj partoprenanto en la eduka seminario
aŭspiciata de EAB.
Partoprenis deko da homoj la aŭtunan seminarion Course You Can ĉe Wedgwood Memorial College, Barlastono.
La dunivelan programon (por komencantoj kaj komencintoj) gvidis Angela Tellier kaj Ionel Oneţ, respondeculo pri la libroservo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Roterdamo.

Fotitaj estas Maurice Hickman kaj Vicky Coxon: ĉu ili levas la okulojn por ĉerpi inspiron el la ĉielo?
Neil Munro: 'A lost man'.
El Para Handy (Edinburgh: Birlinn, 1993, represita 2002, paĝoj 36-41).

Krepuskiĝis, mizeris la vespero, kaj la Fajrero Fiera frape, bate ŝanceliĝis kvazaŭ ebriulo laŭlonge de Lago Fajn kun kargo de kverko-ŝeloj, fuŝstivita. La ŝipeto skuiĝis sub la martelado de la maro; la ondoj impete skurĝis la ferdekon, kaj la maato, Dugi, forte ekdeziris, ke ili neniam tiun tagon elhaveniĝis el Kelkatrin. Baraktante, ili ĉirkaŭnavigis la kabeton Penimor, dum la horizonto ĉiumomente pli kaj pli nigriĝis, kaj en sia menso Dugi rondirigis dekon da ruzoj por instigi al Para Handi ie ĝis mateno ankri. Fine li memoris la inklinon de Para al ajnaj distraĵoj firmteraj, kaj la lumoj de la vilaĝo Fenes prezentis al li ideon.
'Hej, bravul', Petro,' li diris, 'ĉu ne estas, ke jen ni, ekirintaj, kaj forgesintaj, ke jen ĉi-nokt' en Fenes oni balas? Kion vi diras pri eniri, ĝui la festegon?'
'Vi timas, Dugi,' diris la Kapitano; 'vi timegas ĝismorte pro via vivo, ĉar eble vi devos perei kaj adiaŭi al via mono. Vi dronos, vi diras al vi, do jen kial vi volas stiri ĝis Fenes. Mankas kuraĝ', ul', ĉe vi mankas kuraĝ'. Sed mi -- nu, vidu, nenio ĝenas. Kio venas de la fakt', ke Makfarlen mi estas, kaj en ĉi-mond' neniam, neniam estas Makfarlen venkita. Kaj do la tutan nokton halti pro balo mi rifuzas -- vendredon nepras atingi la Klajdon; ankaŭ mankas al ni balvestaĵoj. Krome, kiu volos aĉeti la biletojn? He? Diru! Kiu volos aĉeti la biletojn?'
'Fu! B'letoj por balo en Fenes ne necesas,' diris Dugi, ekflugigante fingre el sia orelo akverojn kaj sopire okulumante la vilaĝon, al kiu ili proksimiĝis. 'B'letoj por balo en Fenes ne necesas, k'ndiĉe, ke vi konas la pordul' kaj algaelas al li. Kaj la v'staĵoj... tute en ordo, nur br'ligu la botojn kaj surmetu k'lumon, aŭ s'milan. Klajden kuri... kial? Ne sekiĝos la river'... neeble, en tia veter'! Laŭ mi... Providencon ni tentas. Hieraŭ nokte, jen, mi sonĝaĉis ... preternorme, mi diru. Ja ... Providencon ni tentas.'
'Nu, ja, eble prave,' lame konsentis la Kapitano, direktante iomete triborden sian ŝipeton; 'jam de tagoj tro longe for mi ne plu festegas en Fenes. Ĉu vi certas, ke ĉi-noktas la bal'?'
'Mem'vidente,' diris Dugi, emfaze; 'nur hieraŭ ĉio ekis.'
'Nuu... se tiom forte vi deziras, do eble pli bone havenumi ĝis la mateno,' diris Para Handi, stirante obsede ĝis Fenes-golfo; kaj iom poste li frape ordonis al la maŝinisto per la kutima 'Ĉesu, Makfejl, laŭ via bontrovo.'
La tuta maristaro de la Fajrero Fiera iris al la balo, tamen ne multe dancis, malgraŭ tio, ke fanfaronis Para Handi, ke li 'lerte, sperte dancas'. La lasta, kiu la sekvan matenon la ŝipeton atingis, kiam ĉesis la balo, ĉar la parafinoleo elĉerpiĝis, estis la Kapitano, paŝante sur la kalkanumoj, kun la bluzo strikte butonumita trans la brusto kaj kun la rondforma, ekskluzive firmtera bulĉapelo 'sur tri haroj', kiel li al si diris. Jen indiko, ke li ĉiale ĉiele kontentegas.
'Mi simple sublimas,' li diris al Dugi, ŝmacante per la lipoj kaj batante sin sur la bruston, samtempe ekokupante sian lokon ĉe la stirilo, kaj la Fajrero Fiera reprenis sian vojaĝon laŭ la lago. 'Mi similas al la aglo, kiu konis la junul' en la Sanktaj Skriboj. Mirinda afero, mirinda, estas festego, malgraŭ tio, ke por danci mi tro labilis. Dek ses kuzojn mi tie renkontis, kaj ĉiuj el ili komitatanoj. La fieruloj ili estis hieraŭ vespere, havantaj kiel kuzon kapitan', kaj ili nur ŝton-ministoj. Klerigad', Dugi, jen pri kio temas; klerigad' aŭdacigas, kaj se vi sufiĉe aŭdacas, vi povas rondiri la mondon.'
'Nur ludglobeton vi rondiris ...' malice intervenis la maŝinisto, kies kapo ĉi-momente de malsupre aperis.
La Kapitano ĝin kolere provis piedpuŝi. 'Suben, Makfejl,' li diris, 'kaj vian nescion ne elmontru, almenaŭ surŝipe kun ni. Do faŭkon, ĝis mi venĝos min en Boŭlen! Nur ludglobeton...! Aŭskultu, ul', jen du fojojn mi vizitis Ulapul, kaj unu fojon stiris la Fajreron Fieran al Irlando, sen iu ajn lamp'. Ne estas haveno fremda al mi inter la Vost' de l' Deklivo kaj Kendaŭ, kie oni celebras du novjarojn. Kaj Kambeltaŭn, jes, aŭ Bara, aŭ Tobemori. Mi diras al vi, kiam mi vizitas tiujn lokojn, ĉiam pri Kapitano Petro Makfarlen temas, jen, la sinjoro multrespektata. Se vi estus vera maŝinist', kaj ne simple hejtist', mi volus inviti vin al mia loĝejo, por ke vi vidu la aĵojn, kiujn mi hejmenportis post miaj vojaĝoj.'
La maŝinisto retiris sian kapon kaj daŭrigis sian studadon de bulvarda romaneto.
'Li kredas, ke mi timas lin,' diris la Kapitano, signifoplene palpebrumante al la maato. 'Tio estas, ĉar mi lin tro ĝentile traktas: se li kolerigos min, mi montros, kion mi kapablas. Ke ulo tia pri la maŝinoj responsas, senhonorigas la boaton, kaj kia belega, bonorda boato, kun mi, homo kia mi, kiel ŝipestro.
'Kaj mi, ankaŭ mi, la maat',' diris Dugi; 'ja mi ne estas sentaŭgul'.'
Post la Minard-rokoj la vetero denove aĉiĝis: la samaj ondegoj kiel antaŭe frapis, superŝutis la Fajrero Fiera. 'Ĝi tangaĉas kvazaŭ lesivujo,' diris Dugi, antaŭtimante. 'Jen la problem' pri kargo kverko-ŝela.'
'Lesivujo!' krie indignis Para Handi; 'la Fajrero Fiera simple sublimas. Estis mi ŝipano en mia junaĝ', kiam necesis ŝoveladi fojfoje el la botoj la akvon. La plej belega boato, kiu trafikas; faŭkon fermu, ĝis pundon mi havos, kaj tiam mi farbigos ĝin tiel, ke vi kredus ĝin jaĥt', se ne estus la fumotub'. Vi kaj via lesivujo! Al vi lesivujo tute ne malutilus, kara mia, jen la vero.'
Ili estis pasantaj Loĥgejr; la vaporŝipo Cignido preterpasis kaj preteriris ilin, kvazaŭ ili surloke starus, kaj iu estis ilin alkrianta de sur ĝia ferdeko.
Para Handi rifuzis rigardi. Ĉiam ĝenis lin, kiam aliaj ŝipoj lin tiel preterpasis; kaj somere, kiam la turbinŝipo Reĝo Edvardo aŭ Lordo de l' Insularo fulme preteriris, li ĉiam retiriĝis suben, por kaŝi sian animstaton. La Cignidon li ne rigardis. 'Jes, ja,' li diris al Dugi, 'se mi dirus al sinjor' Makbrejn, kiom impertinentas liaj bravuloj, li tuj ĉesigus la pantomimon, sed al tiuj mi ne volas kaĉigi la laboron, kompatinduloj! kiuj eble edzinojn, familiojn havas. Kaj jen do Joĉjo Maktaveŝ, petolanta, miakoste; oni kredus lin muknazul'. Kiel tiuj bubaĉoj, tiuj, venintaj al la rivero, kiam ĉe Joka la Klajdon ni laŭiras, alkriantaj al ni 'Kolumbia, hoj!' -- diabletoj!'
Kiam la Cignido en la distanco malaperis, kun mansvinganta estaĵo ĉepobe, frapis la Fajrero Fiera ondego, kiu torentis de antaŭo malantaŭen, preskaŭ enmarigante la maaton, kiu firme sin tenis je stajo.
'Gudrul'! Gudrul'!' kriis la Kapitano. 'Ek, la sitelon prenu, jen, aŭ super la randon ĝi iros.' Venis neniu respondo. La Gudrul' ne videblis, kaj ekkaptis Para Handi timego terura. 'Ni trankviliĝu kaj cerbumu,' li diris al si, 'ĉu la Gudrul' enŝipis, kiam ni Fenes forlasis?'
Ili ekzamenis la ŝipeton de pruo ĝis pobo, serĉante la mankantan mariston, kiu de tempo al tempo emis endormiĝi en la teŭgo, ĝuste tiam, kiam oni lin pleje bezonis. Tamen pri li mankis ĉiu spuro. 'Mi scias tre bone, ke li enŝipiĝis, kiam ni ekiris,' diris la Kapitano, facilanime, 'ĉar mi aŭdis lin kraĉi. Serĉu denove, Dugi, jen bonul'.' Dugi serĉis denove, ĉar ankaŭ li certis. La Gudrul' estas kun li reveninta post la balo. 'Mi vidis lin, propraokule,' li diris, 'duobligita, samkiel li estus ĝemeloj; tiel diable efikas drinkad' en loko kiel Fenes.' Tamen la serĉado vanis, malgraŭ tio, ke la maŝinisto diris, ke li vidis la Gudrulon antaŭ unu horo.
'Nu, jen bravul' nun for!' diris Para Handi. 'Ho! La kompatinda Gudrul'! Kulpis tiu lasta mar-torent'. Jen li, super la randon. Mi kompatas la bub', kompatas lin. Dio min benu, ĉar mortis la bub' sen ajna gaela vorto en sia buŝ'. Tiel oni nin juĝas, jes ja, juĝas, pro nia diboĉad'; eĉ ne unu plej etan guteton mi glutos, krom eble bieron. Eble tamen novjare. Kaj do vin mi kulpigas, Dugi, pro tio, ke haltigis nin vi ĉe Fenes pro balo, kiun mi pretis prifajfi. Ĉi tiun ŝipon vi senhonorigas pro via tabakumad', bierumad' kaj viaj nescioj. Jam temp' estas, ke vi vivu pli bone, pro via edzin', via familio. Se hieraŭ nokte vi ne irigis min al Fenes, ankoraŭ estus inter ni la Gudrul', kaj mia dev' ne estus telegrami al liaj familianoj en Adrishejg. Se mi ne stirus ĉi-boaton, rompus mia koro kondolence al la kompatindul', kiu neniam al iu ajn malutilis.
'Elprenu la flagon de sub mia lit', montru al ĝi iomete da akvo en la sitel', kaj flirtigu ĝin duonhisita, kaj ni iros al Adrishejg kaj sendos telegramon -- ses pencojn tio kostos. Estos telegram' kun koro dolora, mi garantias. Kion mi tiel diros, Dugi, mi ankoraŭ ne scias. Ne konsilindas tro eniri la temon tuj; eble ni sendos du telegramojn -- ŝilingon tio kostos. En la unua ni diros "Kolen, via fil', forlasis la boaton hodiaŭ", kaj en la dua ni diros: "Li ne revenos. Li dronis." Ho, ve, kompatinda Gudrul', kiom mi bedaŭras lin. Sabaton mi intencis altigi lian monon je unu ŝilingo.'
La Fajrero Fiera ankris tuj apud la marponto en Adrishejg, kiam samtempe la Cignido estis forveturanta, ĵus enŝipiginta kargon de haringo-skatoloj. Para Handi kaj Dugi remis borden, la Kapitano kun manoj lavitaj kaj portanta sian horloĝo-ĉenon kiel tributon por respekti la forpasinton. Antaŭ ol ili povis forsendi la telegramon, nepris, ke ili sin hardu kontraŭ la tasko melankolia. 'Nenia drinkad', nur unu glaso da bier',' diris Para Handi, kaj tiucele ili eniris diskretan kaj apudan drinkejon.
La Gudrul' mem staris ĉe la verŝejo, sin refreŝigante, kun unu okulo bandaĝita per poŝtuko.
'Dio mia,' ekkriis la Kapitano, ŝanceliĝante ĉe la vido, kaj paliĝante. 'Kion vi ĉi tie faraĉas, la okul' en skarpo?'
'Ĉu do via afer'?' replikis flegme la Gudrul'. 'Dungato via mi n'estas plu.'
'Kiel tiel?' akre demandis Para Handi.
'Ĉu n'estas vi, kiu hieraŭ nokte ĉe la bal' nigrigis al mi l'okulon kaj maldungis min, dirante, ke ne plu mi metu piedon sur la Fajrero Fiera? Mizere malice, viaparte, estis, forvaporiĝi, tiel ke n'eblis elŝipigi miajn aĵojn, do tial tiale mi veturis Cignide viarenkonte. Ĉu vi n'aŭdis min vin alrori, preterirantan?'
'Bone, bone,' diris kvietige Para Handi, okulumante al sia maato. 'Sed vidu, Kolen, mi nur blagis; estis nur ŝerc'; eta frivolaĵ' sen ajna signif'. Do venu, retroen al la boat', kiel bub' saĝa. Kaj ŝilingon mi havas, jen, fakte elspezotan, jes ja. Do Kolen, kion vi trinkos? Ni kredis vin elŝipigita, droninta, kaj jen vi, kiel kutime kun la gorĝ' tute sek-seka.'
Kontribuis al la traduko partoprenantoj en la 2004-a somera festivalo en Barlastono. La unua rakonto pri Para Handi aperis en 1905 en la Glasgow Evening News. Tria kolekto de la rakontoj estas publikigita en 1923, kaj ekde tiam la humuraĵoj ĉiam haveblas en presita formo. En la 60-aj jaroj spekteblis televida serio pri Para Handi; novan rakontaron oni dissendis en la 90-aj jaroj.
Ross Weekes
Maljuna, mallaborema krokodilo -- tiel priskribas sin la aŭtoro -- indikas, kiel Esperanto povas riĉigi vojaĝon al alia lando.
Antaŭ kristnasko mi veturis al Peruo kun subtenantoj de la bonfara asocio Christian Aid. Memevidente ni pagis niajn proprajn vojaĝkostojn. Ni iris por viziti projektojn patronatajn de la asocio en la kabanaj komunumoj en Lima. Tie laboras tiel nomataj junaj ĉefoj, junuloj apogataj de la asocio, kiuj helpas siajn samaĝulojn.
Dum la vizito ni grimpis la montegojn, la Andojn, por vidi kiel Christian Aid elspezas monon kolektitan en Britujo. La tieaj bienistoj montris, ke ili ne tro maljunas por lerni kiel pligrandigi siajn rikoltojn, interalie de sukerkanoj, per la konsiloj proponitaj de la asocio.
Tamen, antaŭ ol mi forlasis Anglujon, mi tralegis la libron de la Pasporta Servo por kontakti esperantistojn en Peruo. Mi skribis: 'Ne maltrankviliĝu, ĉar mi havas loĝejon, sed mi volas renkonti parolantojn de la internacia lingvo en la lando de la inkaoj.' Baldaŭ mi ricevis mesaĝon de José Boris Kehuarucho Paullo, kiu kun sia amiko Cezar, komencanto, renkontis min en Cuzco. Tre agrable kaj interese estis paroli esperante pri la Andoj, pri Peruo kaj pri nia lingvo.
La junaj esperantistoj tre favore impresis miajn grupanojn, kiuj komprenis, ke eĉ maljuna, mallaborema krokodilo kiel mi povas paroli, eĉ se malbone, kun esperantistoj ie ajn en la mondo. Ili tiom imponiĝis, ke, reveninte, mi devis promesi al Christian Aid, ke mi prelegos pri la vizito, kaj pri miaj esperantaj spertaĵoj, kaj montri la multajn fotojn, kiujn mi faris.
En Peruo mi ne povis laŭiri la tiel nomatan inkaan vojon, sed mi tamen laŭiris aliajn vojetojn en la nordo de la montegoj por viziti vilaĝetojn helpatajn de Christian Aid. Pro la donacoj de amikoj, inkluzive de esperantistoj, mi esperas sendi mil pundojn al la asocio, por ke ĝi daŭrigu la tiean laboron. Kaj la kaso de Christian Aid sendube akceptos pliajn donacojn.
Ross Weekes loĝas en Driffield, Orienta Jorkŝiro, kaj partoprenis plurajn eventojn en Barlastono. Li ĉeestis britajn kongresojn kaj aktivas en la jorkŝira federacio.
Gastprelegis en Ĉestro kadre de la aŭtuna kunveno de Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio la multjare aktiva esperantisto kaj aŭtoro Arnold Pitt.
Arnold, interalie iama redaktoro de la bulteno Esperanto Teacher (ne plu havebla), prelegis pri sia anglalingva romanaro pri Gaia -- prononcu, laŭ la aŭtoro, esperante ga-i-a -- bazita sur la teorioj de la sciencisto kaj inventisto J. E. Lovelock.

Arnold Pitt gastprelegas pri sia Gaia-trilogio.
Laŭ Lovelock, la tuta tero estas vivaĵo kaj ĉio vivanta, inkluzive de la homoj, dependas unu de la alia. En la tri romanoj, Gaia estas spiritino entenanta la evoluon de la tero, la homo kaj la universo. La unua romano pritraktas la originojn de la planedo, kun dio kiel praa spirito; la dua prezentas la klopodojn de Gaia krei estaĵon kun spirito; la tria konsideras la homon kiel helpanton de la mondo (helpanton, kiu nuntempe pro orgojlo pli detruas ol helpas).
Nur la unua ĉapitro de la unua romano ekzistas en Esperanto; tamen la aŭtoro -- agnoskante, ke tradukado pli malfacilas ol verkado -- intencas iam en la estonteco liveri esperantan version de la trilogio.

Londonano kaj lankaŝirano renkontiĝas en Ĉeŝiro:
Lenio Marobin, maldekstre, kaj Andrew Wheatley servas sin ĉe la bufedo
dum la aŭtuna kunveno de Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio.
Post la prelego, kiun ĉeestantoj varme aplaŭdis, sekvis konversaciaj rondoj. La eventon organizis Ian Mac Dowall, kaj partoprenis 20 homoj, inkluzive de gastoj el Londono kaj Wolverhampton.
PPG
Mortis je la aĝo de 73 jaroj iama aktivulo de la ne plu funkcianta Esperanto Teachers' Association (ETA). Dum pluraj jaroj Geoff Hammerton rolis kiel gazetara oficisto de ETA. Krome li aktivis en la Esperanto-grupo en Derby, kie li profesiis kiel ĵurnalisto ĉe la gazeto Derby Evening Telegraph. Li emeritiĝis en 1987, sed daŭre laboris ĝis 2000 kiel recenzisto de teatraĵoj. Li kompilis por la gazeto krucvortenigmojn, kaj estis konata pro sia humuro.
Paul Gubbins
Ŝanĝoj ĉe la somera festivalo en Barlastono permesos pli flekseblan programon. La festivala direktoro raportas.
Pli kaj pli malfacilas varbi esperantistojn al la tradicia somera festivalo en Barlastono (ĉi-jare inter la 12-a kaj la 18-a de aŭgusto).
Multas la kialoj: malpli da membroj de Esperanto-Asocio de Britio (kio ne nepre signifas malpli da esperantistoj en la lando); altaj enlandaj vojaĝkostoj, kiuj malinstigas al eksterlandaj esperantistoj partopreni; kaj konkurenco de eventoj en Eŭropo, fluge facile kaj malmultekoste atingeblaj eĉ por britoj.
Tial necesis trovi freŝan fokuson por la somera festivalo. Efektive troviĝis kvar, ĉar la du tradicie tutsemajnaj kursoj fariĝas en 2006 kvar duonsemajnaj kursetoj. Tiamaniere eblas proponi pli vastan kursaron, kiu permesos al partoprenanto resti nur duonsemajnon (kaj tiel malpli elspezi): memevidente, organizantoj de la somera festivalo esperas, ke homoj kiel kutime restos dum la tuta semajno, tiel spertante du diversspecajn studeblecojn.
Samtempe estas proponitaj du tutsemajnaj ebloj (ambaŭ eksperimente lanĉitaj en 2005):
kaj:
La diversaj ebloj skiziĝas ĉi-sube. Transiron el unu studprogramo al la alia montras la meza kolumno.
| A1. Komencintoj Baza komunikado (sabato-mardo) |
> B1 | B1. Progresantoj Lingvo kaj kulturo (mardo-vendredo) |
| A2. Progresantoj-progresintoj Esplori la lingvon kaj gramatikon (sabato-mardo) |
> B1, B2 | B2. Progresintoj-spertuloj Tradukado kaj verkado (mardo-vendredo) |
| Instruista seminario Laŭ invito de EAB (lundo-mardo) |
||
| C. Sestaga turismo-programo
(inkluzivas maten- kaj vesper-manĝojn) Partoprenanto planas propran turisman programon en la regiono, sed rajtas laŭvole partopreni komunajn vesperajn eventojn. |
||
| Ĉ. Sestaga studprogramo
(ĉiuj manĝoj haveblaj) Partoprenanto sendepende studas ĉe Biblioteko Butler sub laŭvola gvidado de la bibliotekisto, kaj rajtas partopreni komunajn vesperajn eventojn. |
||
Tiuj, kiuj sekvos A-programon alvenos sabaton antaŭ la vespermanĝo kaj povos foriri post la marda tagmanĝo (se ili ne restos por partopreni unu el la B-kursetoj).
Tiuj, kiuj sekvos nur B-programon, alvenos mardon antaŭ la vespermanĝo kaj foriros post la vendreda tagmanĝo.
La kotizoj relative malaltas: memorindas, ke ne eblus trovi samkvalitan pensionon aŭ hoteleton kontraŭ tage £35 -- por ne mencii Esperanto-instruadon, kaj aliron al la sidejo kaj la biblioteko de Esperanto-Asocio de Britio.
Jen la kotizoj:
| Programoj A kaj B (6-nokta 7-taga 2-programa kursaro kun ĉiuj manĝoj) |
£214 |
| Programo A aŭ B (3-nokta 4-taga 1-programa kurso kun ĉiuj manĝoj) |
£107 |
| Programo C (6-nokta 7-taga turismo-programo) |
£214 |
| Programo Ĉ (6-nokta 7-taga studprogramo) |
£214 |
[Mallongigita programo C aŭ Ĉ laŭ interkonsento kun Wedgwood Memorial College.]
Necesas atentigi, ke pro la instruisto-seminario aŭspiciata de EAB, jam triono de la loĝlokoj dum la unua parto de la semajno estas menditaj.
Rekomendata estas do frua aliĝo al la 2006-a somera festivalo.
Pliaj detaloj pri la somera festivalo haveblas de Wedgwood Memorial College (kiu informos pri la havebleco de unulitaj ĉambroj, ĉambroj kun duŝoj, ktp), kaj de Esperanto-Asocio de Britio.
Informpetantoj ricevos de EAB modele imponan kaj bunte prezentitan broŝuron pri la somera festivalo, preparitan de Angela Tellier.
A1. La kurseto uzos la vidbendserion Pasporto al la tuta mondo por plibonigi la komunikajn kapablojn de komencintoj. Instruos: Paul Gubbins.
A2. Partoprenantoj esploros pere de Esperanto ĉefe lingvajn kaj gramatikajn punktojn. Instruos: diversaj.
B1. Studantoj diskutos esperantajn tekstojn, kiuj pritraktas ĝeneralajn kaj ankaŭ esperantajn temojn. Instruos: Malcolm Jones.
B2. La kurseto koncentriĝos pri tradukado, precipe el la angla en Esperanton (sed ankaŭ inverse). Instruos: Paul Gubbins.
Mamed Madok'ba
Unu el miaj ŝatataj vortoj en Esperanto, kiun mi lernis -- ankoraŭ ne ellernis -- principe pere de la interreto, estas 'manĝilaro'. Se iam mi instruos Esperanton (kaj mi havas la impreson, ke preskaŭ ĉiu esperantisto la lingvon instruas; instruado apartenas al esperantisteco samkiel apartenas al la naturo de ĉiu angla hundo en la parko feki, kie vi volas surherbiĝi), mi ekspluatos ĉi tiun mirindan kunmetaĵon.
Jen radiko, mi diros, jen la afikso 'il' kaj la radiko 'ar', jen laste substantiva finaĵo... imagu! Bela kunmetaĵo por esprimi tion, kion vi angloj nomas cutlery -- kio min ĉiam konfuzas, ĉar unue en la menson saltas bildo nur pri tranĉilo. Kial vi ne nomas ĝin forklery aŭ spoonlery aŭ eĉ, depende de la manĝoj servotaj, fork-and-knife-and-spoonlery? Sed eble mi tro racie pensas por kontentigi anglalingvanojn.
Tamen mencio pri manĝilaro kaj aparte pri tranĉiloj pensigas min, kara leganto, pri brila ideo por malpliigi murdojn. La avantaĝoj abundas, kaj mi tuj leteros al 10 Downing-strato pri mia genia projekto, kiu, se -- ne! kiam -- adaptita, ebligos al la registaro ŝpari milionojn, dum ĝi reduktos la nombron de policanoj, aparte detektivoj, kaj samtempe kreos pli sekuran, murdo-minimuman socion. Tiam civitanoj povos laŭiri eĉ noktajn stratojn, viziti drinkejojn, ja ĉeesti futbalmatĉojn (kutimo por mi, en kiu nepre estu emfazata 'timo') sen risko esti fatale dishakita de huligana aŭ rabista tranĉilo.
Mi klarigu. Nuna manĝilaro (malgraŭ la beleco kaj utileco de la esperanta vorto) malkonvenas. Forko kaj tranĉilo ne tre bone servas: vidu, kiom da homoj uzas tranĉilon, kvazaŭ ĝi estus skribilo (kaj skribilon, kvazaŭ ĝi estus tranĉilo -- sed jen alia afero).
La problemo devenas de infanaĝo, kiam etuloj, kiuj ĝenerale senĝene uzadis kuleron kaj tiel nomatan puŝilon (angle, mi kredas: spoon and pusher), estas devigataj transiri al tranĉilo kaj forko. Ofte plenkreskula manĝilaro tro grandas aŭ tro pezas por etaj manoj: aparte la tranĉilo problemas, ĉar necesas iom da forto kaj lerteco por tranĉi ekzemple viandaĵojn. Kiom da infanoj tiam sopiras je siaj kulero kaj puŝilo (suferante plej verŝajne pro dumvivaj psikologiaj perturboj kaŭzitaj de abrupta forpreno de la beba manĝilaro)?
Ĉu ne multe pli bonus, se ankaŭ plenkreskuloj uzadus kuleron kaj puŝilon, rezignante pri forko kaj tranĉilo? Necesus nur iomete akrigi la suban, kontraŭteleran parton de la puŝilo, por ke ĝi servu kiel ilo por tranĉi (anstataŭ tranĉilo, se vi min komprenas) por krei perfektan, universalan manĝilaron. Granda avantaĝo: eblus nur vundeti, neniel mortigi, per ilo tia. Kaj la pruvo? Kiel ofte, kara leganto, en televida procesejo, vi aŭdis iun diri: 'La viktimo, via juĝista moŝto, estas mortigita de puŝilo'? Tiamaniere, post unu-du generacioj, la tranĉilo fariĝus tiel antikva kiel honesta politikisto -- kaj mortigo kaj murdo pere de tranĉilo ĉesus.
Baldaŭ estos verkita mia disertacio kaj mi disponos pri tempo por reordigi mian vivon. Pro tio mi intencas partopreni britan Esperanto-kongreson kaj konatiĝi kun legantoj de La Brita Esperantisto. Min vi rekonos ĉe la bufedo, ĉar mi estos la ulo, uzante kuleron kaj puŝilon -- ekde nun, por kontribui al pli sekura socio, mi decidis nur tiel manĝi. Kial ne ankaŭ vi?
Mamed Madok'ba naskiĝis en Palestino, sed loĝas jam pli ol tri jardekojn en Birmingamo. Li estas studento pri insektologio, kaj estas finverkonta sian disertacion pri kantemo inter abeloj.
Leif Nordenstorm. Arne, la ĉefido.
Dobřicovice: Kava-Pech, 2005. 112 paĝoj. ISBN 80-85833-77-9.
£4.37.
Agrabla libreto kun vikinga fono kaj taŭga por junaj kaj malpli junaj legantoj. Facile kaj flue legeblaj ĉapitroj en bona Esperanto prezentas la travivaĵojn de la knabo Arne, kiu vivas en apudmara komunumo foje minacata de piratoj. Por Arne, kiu pasigas siajn tagojn ludante aŭ ĉasante, la ekzisto relative bonas; male por la sklavo Trumbe.
Post aparte kruela traktado de la sklavo, Arne ekhontas kaj iom post iom lernas, ke ankaŭ sklavoj estas homoj. Jen teme la plej konvinka aspekto de la libreto; multe pli ol ekzemple la aludoj pri kristanismo, kiuj servas esence nur religian propagandon kaj apenaŭ kontribuas al la intrigo. Ĉarme -- kiel kutime -- ornamas la libreton desegnaĵoj de Pavel Rak.
Stefan Maul. El verva vivo ĵurnalista.
Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2005. 271 paĝoj. ISBN 90-77066-18-7.
En tiu ĉi aŭtobiografio, la fondinto de la gazeto Monato priskribas interalie siajn knabajn jarojn en restariĝanta postmilita Germanujo, siajn ne ĉiam feliĉajn spertaĵojn ĉe gimnazio por ontaj romkatolikaj pastroj, siajn unuajn kontaktojn kun Esperanto, kaj sian ĵurnalisman agadon kaj en kaj ekster Esperantujo.
Aparte kortuŝas la priskriboj pri la lernejaj jaroj: 'La vivo en la seminario evoluis laŭ striktaj skemo kaj reglamento. Oni vekis nin je la sesa... Matenmanĝo konsistis el kafosimila likvaĵo, pano kaj margarino... La seminarion mi perceptis kiel veran karceron precipe pro tio, ke hejme mi ĝuadis plenan liberecon.' (p. 60-63).
La libro, konsistanta el mallongaj, kvazaŭgazetare facile legeblaj sekcioj, rekomendindas kiel grava dokumento, unue pri postmilita travivado en Germanujo, kaj due pri diversaj aspektoj de esperantaj vivo kaj kulturo.
Dum la pasintjara somera festivalo en Barlastono, partoprenantoj plenumis stilekzercan taskon. Alivorte, ili ricevis bazan tekston, kiun ili devis modifi laŭ difinitaj modeloj, reverkante ĝin ekzemple bombaste, interjekcie, konversacie aŭ prelege.
Jen la originala teksto verkita de Ionel Oneţ. Sekvas variaĵoj verkitaj de la festivalanoj.
Ĉielo. Ĉielo nubokovrita. Kamparo. Kamparo sterkokovrita. Ĉielo kaj kamparo. Inter la du, fadenaro, seninterrompa akvofadenaro -- la pluvo. Paradizo por ranoj kaj por la herbo abunde kreskanta, je la ĝojo kaj ĝuo de gebovaretoj kaj geŝafaretoj dise paŝtantaj sin. Kaj la homoj? Ĉu dikaj sinjoroj, ĉu magraj damoj, kaj ĉio inter ili eluzis la nesekan tempon por viziti la lokajn drinkejojn por malsekiĝi eĉ pli. Elo, portero, cidro, vino fluas, imite al la ekstere fluanta akvo. Bestoj kaj homoj. La bestajn eksterojn malsekigas la ekstere fluanta pluvo. La homajn internojn malsekigas interne verŝataj likvaĵoj. Kaj la suno? Nu, revado ankoraŭ permesatas.
Estis okazanta la somera festivalo ĉe Barlastono. La partoprenantoj estis ekskursontaj, sed subite iu grizbarbulo estis raŭkinta:
'Diable! Rigardu, kiel la nuboj gregiĝas! La kampoj estos inunditaj, kiam la pluvo estos ĉesinta. Mi estas konvinkita, ke ni ankoraŭ estos trinkantaj bieron, kiam la sunradioj fine estos aperintaj.'
Ho, ĉielo! Griza, fetora, sterka, feka kamparo, sur kiun urinis la ĉielo. Nur la bestoj, la bovoj kaj ŝafoj, ĝojas pro la longaj, densaj, merdaj herboj. Jes, kaj la ŝlimaĉaj amikoj de Paŭlo, la ranoj... ankaŭ ili amuziĝas. Dume kaj dikuloj kaj maldikulinoj vizitas tavernaĉon. Ili ebriiĝas, engorĝigantaj la putriĝintajn alkoholaĵaĉojn. Almenaŭ la malpuraj bestoj estas ekstere malsekaj, dum la malpuraj homoj estas ankaŭ interne malsekaj.
Kiam oni suprenrigardas de la tero, kutime oni vidas la ĉielon, kiu ofte estas blua. Sed nun ĝi estas griza, ĉar ĝin kovras nuboj. Krom la nuboj, la rigardanto vidas ankaŭ kamparon, nun kovritan de sterko. De nuboj al kampoj ŝajnas esti aro da fadenoj; tamen senkomencaj kaj senfinaj. La fadenoj konsistas el akvo. [...] Kaj la homoj? Dum la bestoj estas ekstere kaj la pluvo ilin malsekigas, la homoj estas interne: iliaj trinkaĵoj malsekigas iliajn internaĵojn. Kaj kio pri alia speco de vetero, ekzemple pri suno? Oni povas nur revi. [eltiraĵo]
Kie mi estas? Kio okazis? Ĉie nuboj, grizo, mallumo. Kaj pluvo -- do, malpli pluvo ol ĉielduŝo. Nenio videbla, nur akvo, nubo, grizo,mallumo -- kaj odoro. Kaj kia! Ĉu putriĝintaj mortintoj? Ĉu proksimiĝinta morto? Certe -- sterko. Sed ĉiam pluvo -- kaj tra ĝi -- kio? Apenaŭ videblaj -- sed gebovoj, geŝafoj fantomaj -- paŝtantaj, apenaŭ konsciaj pri la diabla fetoro -- kaj ranoj, dekstre, maldekstre, sub la piedoj, sur la dorso, la ŝultro -- for, verdaĉaj akvobestoj! Sed jen -- tra la pluvo -- lumo, lumeto. Mi sekvu. Jen pordo -- mi eniras -- ĉu homoj? Verdaj homoj trinkantaj verdan bieron -- kaj murmurantaj -- ne, kantantaj: 'Vivu la, vivu la, vivu la verda stel'.' Kia lingvaĉo! Kia ĝi estas? Kie mi estas? Ĉu mi revadas? Ve!
La ideo devenas de la franca aŭtoro Raymond Queneau, kaj la 20-paĝa libreto Stilekzercoj, tradukita en Esperanton kaj publikigita de La Kancerkliniko, haveblas de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kontraŭ EUR 3.30.
Eble ankoraŭ restas ekzempleroj ĉe Esperanto-Asocio de Britio, en Barlastono: indas informiĝi!
Trevor Steele. Diverskolore.
Kaliningrad: Sezonoj, 2005. 112 paĝoj. £7.99.
Aparte plaĉis al mi, en tiu ĉi ja diverskolora kolekto de mallongaj prozaĵoj, la vinjetoj pri Hindujo -- aŭ Barato, se vi preferas: Steele 'pro inercio' (p. 5) restas ĉe la tradicia formo.
Ene de malpli ol kvardek paĝoj oni multe lernas pri Hindujo: ekzemple pri kastoj, religioj, kaj la lingva situacio. Legeblas ankaŭ skizoj pri aliaj landoj, ankaŭ recenzoj kaj noveloj -- ĉiu en bona, natura Esperanto el la plumo de multe vojaĝinta, multe studinta homo, kiu neniam prelegas sed ĉiam inteligente prezentas.
Aleksander Korĵenkov. Historio de Esperanto.
Kaliningrad: Sezonoj, 2005. 128 paĝoj.
Foje oni plendas, ke mankas legindaj libroj pri la historio de Esperanto. Unu el miaj ŝatataj estas la nun -- bedaŭrinde -- ne plu aktuala Esperanto de Pierre Janton. Alia estas la iom densa kaj ruseca, sed fidinda kaj plurrilate utila, Epitomo de Esperantologio de Nikolao Gudskov (2002).
Nun, de alia ruso, Aleksander Korĵenkov, aperas la pli leganto-plaĉa Historio de Esperanto. La korĵenkovaĵo aparte valoras rilate la fruajn jarojn de Esperanto: notindas la ĉapitroj pri la franca periodo kaj pri la Ido-skismo. Sed interese estas, ke dum la unuaj 37 jaroj de nia historio ampleksas ĉirkaŭ 60 paĝojn, la 60 jaroj post la dua mondomilito meritas nur 20. Mi ne kredas, ke la moderna historio de Esperanto tiom palas apud la malmoderna... aŭ ĉu?
Sed ĉiaokaze jen bone organizita libro, facile legebla, kaj enhavanta en digestebla formo multajn informojn pri Esperanto.
Okazis en januaro en Barlastono la 13-a semajnfino 'Ni festivalu!'
Ne plu, ili protestis (kvankam sufiĉe milde): ne plu! Ne plu pioniraj teatraĵoj el la unuaj jaroj de la orginala esperanta dramarto! Ne plu monologoj pri duonokulvitroj aŭ dorlotitaj fraŭlinoj; ne plu unuaktaĵoj, en kiuj la rolantoj ne scias, ke hodiaŭ oni ne cias... bonvolu permesi al ni dum la venonta 'Ni festivalu!' okupiĝi pri dramoj lingve pli modernaj, enhave pli aktualaj: tiujn ni volas legi, pritrakti, provprezenti.
Ho, ve. Vidu, kiel malfacilas organizi esperantan semajnfinon; vidu, kiom postulemas hodiaŭa klientaro; vidu, kiamaniere la esperantistaro volas trakti siajn pionirojn.
Nu, bone: en 2005 la festivalanoj celebris la (kredeble) unuan originalan esperantan dramverkon -- la centjariĝintan La duonokulvitro, de Baissac (kaj se vi ankoraŭ ne akiris la prian DVD, hontu). Kaj en 2006 ili pritraktis unuaktaĵojn de la kataluna pioniro, Frederic Pujulà I Vallès, kies du monologoj Senhejmulo kaj Pipamanto estis prezentataj antaŭ cent jaroj ĉe la dua universala kongreso de Esperanto -- do la unuaj originalaĵoj tiel prezentataj.
Kaj en 2007 festos sian centjariĝon la mirinda... sed ne. Ne plu jubileoj. Ne plu centjariĝoj. Estontece: nu, nur maljubileaj kaj malcentjariĝaj dramverkoj.
Tamen la semajnfino notindis ne nur pro pujulà-i-vallès-aĵoj -- unuaktaĵoj, monologoj, eĉ (ve!) prelego pri la verkisto -- sed interalie pri praktika sesio sprite kaj sperte gvidata de Colin Simmonds: tiu, kiu ĉefrolas en la DVD de La duonokulvitro (kaj, se vi ankoraŭ ne aĉetis... ktp).

Colin (fotita ĉi-supre) prezentis aktorekzercojn, kiuj riĉe amuzis kaj rapide lacigis. Feliĉe, eĉ en la vilaĝa drinkejo, La Lama Blufo, aŭ La Luma Trufo, aŭ La Plumba Bufo, aŭ kiel ajn ĝi nomiĝas, kies estro iun varman someron fanfaronis, ke ne plu haveblas biero, ja aĉeteblis unu biermarko por refreŝigi la aktorojn.

Irina Simmonds kaj Sally Phillips studas penseme la
tekston.
La venontjara 'Ni festivalu!' okazos inter la 19-a kaj 21-a de januaro 2007. Interesa jaro, ĉar en 1907 publikiĝis la renoma fru-esperanta teatraĵo -- ne. Tute ne. Mi promesis. Ne plu jubileaj dramoj. Nur modernaj. Legindaj. Prezentindaj. Neniel mu-'ci'-daj sed ĉiel 'vi'-glaj. Do bone. Tiel estu. Decidite.
Tamen...

Colin Simmonds streĉige ekzercigas la aktorojn, inter kiuj
(maldekstre) Norah Brown.
David Kelso
Intervjuita estas David Kelso, kiu dividas sian tempon inter Skotlando kaj Italujo, sed samtempe sukcese kaj diversmaniere kontribuas al Esperanto, tiel fariĝante unu el ĝiaj ĉefaj motoroj en nia lando. Tamen li decidis -- feliĉe nur provizore -- iom retiriĝi. Ĉi tie li klarigas kial... kaj prezentas kelkajn konsilojn al la brita movado, kiun li funde konas.
LBE: Ni komencu je la komenco, David. Diru: kiam kaj kiamaniere vi lernis Esperanton?
DK: Nu... kiam. Mi ne vere certas, sed mi eklernis, kiam mi estis 13- aŭ 14-jaraĝa, do inter 1958 kaj 1960, samepoke kiel Terry Page, Geoff King kaj pluraj aliaj antikvaĵoj. Mi certe estis jam dum unu-du jaroj juna membro de BEA, kiam Humphrey Tonkin fondis Junularon Esperantistan Britan (JEB). Mi lernis Esperanton perpoŝte kaj bonege rememoras, kiam mi la unuan fojon parolis la lingvon: ĉe la Fervojista Klubo en Glasgovo. Tiam mi supozis, ke en Esperanto-klubo ĉiuj flue parolas Esperanton. Nu, pli-malpli, ĉu ne?
LBE: Foje malpli ol pli. Do kio poste?
DK: Dum miaj studentaj jaroj -- la fifamaj 60-aj jaroj -- mi multe aktivis en JEB kaj TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Mi estigis studentan grupon en Edinburgo -- ESE, la Edinburgan Studentaron Esperantistan. En 1971 ni okazigis la IJK en Edinburgo. Oni diras, ke ĝi estis la ununura IJK iam farinta profiton.
LBE: Gratulon! Ofte mankas profitoj -- neniam profetoj, tamen -- post esperantaj eventoj. Ĉu vi aplikis tiujn talentojn al aliaj kongresoj?
DK: Verdire ne. Kiel vi scias, dum pli ol dudek jaroj mi malmulte aktivis en la movado, pro la kutimaj kialoj: geedziĝo, laboro, infanoj, kaj cetere. Dum la 90-aj jaroj, kiam miaj infanoj preskaŭ plenaĝis kaj mia kariero, ni diru, platis, mi pograde reaktivis kaj, post fruemeritiĝo en 2000, mi enposteniĝis kiel partatempa EAB-direktoro pri evoluigo en la frua parto de 2001.
LBE: Momenton... ne tiom rapide, mi petas. Bonvolu paroli iomete pri via kariero. Vi atingis pintan postenon, ĉu ne?
DK: Hej... kariero? Ĉu vi iam renkontis iun, kiu sukcesis realigi dum sia vivo la junaĝajn revojn? Mi ne: mia impreso estas, ke por la plimulto, inkluzive de mi mem, vivo kaj kariero estas sinsekvo de akcidentoj. Post universitato, kie mi studis sociologion, mi laboris en komerca entrepreno dum pluraj jaroj, pri stab-administrado. Fine mi elreviĝis pri industrio kaj trovis postenon -- preskaŭ hazarde -- por instrui direktadikon, ĉefe la fakojn pristaban kaj psikologian. Tio ege plaĉis... al mi, kaj ŝajne mi al la sektoro, ĉar mi sufiĉe sukcesis, kaj post dek jaroj mi estis vicestro de granda kolegio, aŭ altlernejo, en Skotlando. Denove, preskaŭ hazarde, mi eksciis pri eblo esti ŝtata revizoro pri edukado -- angle HMI (Her Majesty's Inspector) -- ĝuste en mia propra fako. Mi proponis min kaj... iom surprize... enposteniĝis. Tie mi restis dum dek kvin jaroj, ĝis fruemeritiĝo, kiam mi estis la ĉefa revizoro pri supera edukado en Skotlando. Nu, tuthoneste, mi ne antaŭvidis tian karieron... tute ne. Mi metis piedon antaŭ piedo, diligente laboris, atentis eblojn ĉirkaŭ mi... kaj jen la rezulto. Tial mia simpla konsilo al miaj propraj gefiloj kaj al aliaj gejunuloj estas: provu, strebu, kaj ĉirkaŭrigardu.
LBE: Certe vi ĉirkaŭrigardis en la Esperanto-movado. Kiujn ŝanĝojn vi rimarkis?
DK: Ho... kiam mi ĉesis aktivi por Esperanto en la fruaj 70-aj jaroj, finavenkismo kaj verdastelismo ankoraŭ forte fartis: ne malofte tiam oni renkontis verdan inkon, eĉ ĉe tajpiloj. La ĝenerala sinteno de la publiko kaj la gazetaro respegulis tian pensadon kaj konduton: Esperanto estas revaĵo, mankas realismo, praktikeco, kaj tiel plu. Kiam mi revenis, post dudeko da jaroj, la movado malsamis kaj la ĝenerala sinteno de homoj, ankaŭ la gazetaro, malsamis. Hodiaŭ, la tutmonda movado, kvankam ne rimarkeble pli granda ol antaŭ tridek jaroj, estas multe pli realisma, pli praktika... kaj eble pli ambicieta. Kaj, mi kredas, la ĝenerala sinteno pri Esperanto estas alia ol antaŭe. Plej ofte la gazetaro diras: 'Ho jes, bonega ideo; bedaŭrinde, ke ĝi ne sukcesis.' Jen do progreso, ĉu ne?
LBE: Evoluo, eble. Ĉu vere progreso, nu... Sed diru: kiel vi uzas Esperanton kaj kiel vi profitas de ĝi? Kaj mi ne parolas pri la profitoj de la edinburga IJK.
DK: Senhezite: mi vojaĝas pere de Esperanto. Por mi la pleja plezuro estas sidi en tute fremda urbo, kun glaso da bonega biero -- ankaŭ vino akcepteblas -- kaj konversacii, amike, senstreĉe kaj variteme kun esperantisto de la koncerna lando, precipe kiam li aŭ ŝi ne scipovas la anglan. Ekzemple, mi treege ĝuis mian viziton al Albanio en 2004, kiam mi vizitis samlingvanojn en iliaj domoj kaj interŝanĝis ideojn, ne per mia lingvo, ne per ilia lingvo, sed ja per nia komuna lingvo. Jen la miraklo de Esperanto!
LBE: Mi scias, ke vi multe vojaĝis per kaj pro Esperanto ankaŭ en Britujo. Kio pri la stato de la lingvo kaj la movado ĉe ni?

DK: En Britujo ni havas apartajn problemojn. Unue, tiu ĉi lando estas la naskejo de la angla lingvo: britoj ĝenerale ne entuziasmas pri fremdaj lingvoj, des malpli pri planlingvoj. La alia granda faktoro estas, ĉu ne, la post-taĉerismo? Jam de la 80-aj jaroj la ĝenerala pensomodo en Britujo estas malidealisma, memisma, cinikisma. Kiu diris, ke ni scias ĉies prezon, nenies valoron...?
LBE: Wilde, ĉu ne?
DK: Prave. Do, kvankam vidiĝas pli da toleremo pri Esperanto ol antaŭ tridek jaroj, oni ja toleras, sed ne lernas aŭ eĉ subtenas. Sekve, ni ne bone varbis lastatempe, kaj tial la membraro de EAB iĝas ĉiam pli aĝa. Sekve, la nombro de veraj aktivuloj ege malmultas en Britujo, kaj ni tro dependas je manpleno da entuziasmuloj.
LBE: Nu, konsentite. Sed, tion dirinte, kial ĉi-jare vi ne denove kandidatiĝos al la administra komitato aŭ, kiel vi nomas ĝin, Adkom? Ĝuste entuziasmulojn, spertulojn, kiel vi, bezonas nia landa asocio---
DK: Halt, halt... mi ne kabeas! Mi simple ne rekandidatiĝas al Adkom, sed mi daŭre aktivos por Esperanto -- eĉ pli, verŝajne, pro mia nemembreco en Adkom. La afero estas simpla: mi troviĝas meze de konstruigo de feridometo en suda Italujo, kaj do estas neeble, aŭ almenaŭ tre malfacile, ĉeesti kunsidojn de Adkom en Londono, almenaŭ dum unu jaro. Cetere mi multe okupiĝos pri NoJEF, pri la skotlanda asocio -- mi respondecas pri la skotlanda kongreso en 2007 -- pri SATEB... kaj mi ĵus transprenis de Paul Hewitt la rolon de peranto por pluraj alilandaj esperantaj revuoj. Do mi definitive ne kabeas, kaj mi esperas iam remembriĝi en Adkom.
LBE: Mi ĝojas tion aŭdi. Certe ni ne permesos al vi forgesi, kion vi ĵus diris. Kiel mi jam diris, la brita movado dependas de aktivuloj, kiel vi. Tamen, ĉar vi forlasos Adkom, kvankam provizore, ĉu vi havas, ni diru, mesaĝon por la membroj de EAB?
DK: Nu, mi ripetu, kion diris vi mem antaŭ unu jaro, ke ĉiu membro de EAB uzu sian voĉon en la baldaŭa baloto por Adkom. Dum lastaj jaroj -- mi plej malkaŝe diru -- mi vidis unu-du netaŭgajn kandidatojn por Adkom...
LBE: Tion oni povas diri pri ĉiu baloto: parlamenta, ekzemple. Tial oni rajtas elekti inter diversaj kandidatoj.
DK: Jes. Tamen EAB estas malgranda asocio. Pro tio ni bezonas la plej taŭgajn komitatanojn. Foje prezentas sin homoj, de pluraj vidpunktoj meritoplenaj, sed kiel komitatanoj, ne. Jen kandidatoj, pri kiuj mi demandas min: 'Kial diable oni voĉdonis por ili?' Do mi rediru al membroj: se vi konas kandidaton kaj kredas, ke tiu taŭgas por Adkom, nepre voĉdone subtenu. Kaj jes... se tiu ne taŭgas kiel komitatano, eĉ se cetere bravegulo, voĉdonu nee. Kaj, se vi ne certas, ne hezitu vin deteni. Tiel, nur tiel, EAB havos komitaton, kiu vere reprezentas la membraron, ne siajn proprajn obsedojn. Voĉdoni ĉiam jese ne estas ĝentile -- sed ja estas senrespondece.
LBE: Sed foje oni ne scias, ĉu tiu aŭ alia kandidato fariĝos bona komitatano. Ne eblas prognozi.
DK: Evidente ... sed tial, kiel mi jam diris, necesas tre zorge konsideri la kvalitojn de ĉiu kandidato kaj ne senpripense, ne aŭtomate ĉiun subteni. Memoru, ke la estonteco de nia asocio dependas almenaŭ certagrade de la klarvideco kaj kunlaboremo de la komitato.
LBE: Hmm... ŝajnas al mi, ke Adkom havas siajn sekretojn.
DK: Ha, vi volas klaĉpaĝon pri skandaloj en La Brita Esperantisto! Do, kial ne? Nu, por lanĉi la aferon, jen eble la ĉefa sekreto de Adkom: nome, la kvanto de laboro, kiun plenumas kelkaj komitatanoj. Fakte mi ĝojas, ke Adkom kunsidas nur kvar fojojn jare, ĉar kunsidoj eluzas kaj tempon kaj monon, sed inter la kunsidoj okazas tiom da laboro. Mi menciu aparte (sen pardonpeto) Joyce Bunting, nian kasistinon de tiom da jaroj, kiu respondecas ne nur pri ĉiu aspekto de niaj financoj sed ankaŭ pri ĝenerala administrado; kaj Geoffrey Sutton, kiu estas ne nur sekretario de EAB sed, plej grave por la asocio, redaktoro de Ĝisdate, aŭ Update, kiu tiel bone komplementas vian eminentan revuon!
LBE: Hmm... vi flatas min, por ke mi ne plu esploru la sekretojn de Adkom. Do ni esploru -- mallonge -- aliajn sekretojn, do viajn. Ĉu vi havas aliajn interesojn, aŭ ĉu nur Esperanton...?
DK: Ne, ne, Esperanto devas ĉiutage batali kontraŭ miaj aliaj interesoj: Kalabrio, kie mi pasigas parton de la vintro; la skota kamparo, kie mi tre amas promeni; miaj klasikmuzikaj diskoj, kiujn mi aŭskultas ĉiutage; kaj miaj amataj libroj, kiuj ŝajne interbrediĝas en ĉiu angulo de la domo.
LBE: Libroj? Libroj pri kio?
DK: Nu, pri multaj aferoj, kompreneble, inkluzive lingvojn kaj interlingvistikon, sed, dum la lastaj jaroj, multe pri religio. Ne pri eklezioj kaj malpermesoj, sed pri la anima flanko de la homa historio. Onklo Ludo pravis pri homaranismo: ja ekzistas ĉe la tuta homaro komuna tradicio pri vero, bono, kaj belo. La eklezioj ege strebis kaŝi ĝin, eĉ malestigi ĝin, sed tiu tradicio daŭras, jam dum dek mil jaroj -- almenaŭ -- kaj ĝi iom troveblas ankaŭ hodiaŭ en ĉiu mondoparto. Eble mi iam iom verkos pri tiu temo...
LBE: Bonege. Ĉu mi do rajtas, kiel redaktoro de LBE, antaŭmendi por nia revuo la unuajn tiutemajn pensojn?
DK: Je la kutima tarifo? Nu, nenio promesata. Sed, antaŭ ol ekverki, mi turnu min al la domo en Kalabrio, mia mal-Skotlando. Ne en la plej evidenta senco, ĉar ambaŭ havas montojn, lagojn, arbarojn, belan kamparon, longan marbordon, kaj armeojn da ŝafoj.
LBE: Ve, ŝafoj kun pafiloj kaj bomboj...
DK: Nu, tiuj pli facile troviĝas en la Blanka Domo, en Downing Street, estimata redaktoro. Sed mi volas diri, ke Kalabrio kaj Skotlando estas tre similaj. Tamen Skotlando estas por mi, jam dum duonjarcento, hejmo: ĝia pejzaĝo, historio, kulturo, valoroj, lingvo, estas miaj. Sed Kalabrio estas mia mal-hejmo: mi devas lerni ĉion, ekkompreni ĉion, precipe valorojn, kutimojn, ĝenerale la vivmanieron. Jen plurkulturismo: ni ĉiuj devus lerni vivi en ne unu-du kulturoj, ekzemple en la jorkŝira kaj la brita, sed en pluraj, en kaj ekster Eŭropo.
LBE: Tute prave. Tion, inter multaj aliaj aferoj, instruas Esperanto, ĉu ne? Tamen, ni daŭrigu la diskuton aliloke, alitempe -- super biero aŭ bona vino, kiel vi antaŭe menciis. Intertempe, mi dankas pro la intervjuo kaj deziras al vi ĉion bonan pri la nova... ĉu 'maldomo'?... en Kalabrio.
Paul Gubbins
Prelego (adaptita) aŭdigita dum la brita Esperanto-kongreso en Felixstowe, 2004.
Verdire, en mia prelego, mi komencas je la fino: tamen, en nia cikla ekzisto, fino signifas ofte, ke ĉio rekomenciĝas; do eble fine komenci ne tre gravas. Fino, memevidente, estas aludata en la titolo de la prelego: 'Kaj en ondoj dronas ankaŭ verda stelo'. Temas pri verso de pionira poeto Stanislas Schulhof*, kiu post la morto de la ĵurnalisto, kampanjisto, internaciisto kaj -- flanke -- Esperanto-propagandisto William Thomas Stead, en la Titanic-katastrofo de la jaro 1912, iom patose prihimnis la perdon de 'plej fervora ano' de 'Espero' (The British Esperantist, julio 1912: 131).
* Schulhof (1864-1919), ĉeĥo el Bohemujo. Auld, en Esperanta Antologio, prezentas la antaŭnomon kiel Stanislav; mi retenis Stanislas, kiel ĝi aperas en The British Esperantist.
Klare: Schulhof aludas la ŝippereon, en kiu Stead, laŭ atesto de travivintino, iu s-ino Shelley, frontis sian morton per 'superhoma memregado' -- angle: superhuman composure (1952: 256). Tamen mi demandas min, ĉu efektive dronis la verda stelo de Stead ne en la ondoj de Atlantiko sed pli frue en la ondoj de la oblaj kampanjoj, ideoj, projektoj kaj -- honeste -- entuziasmoj, kiuj ekde frua aĝo flamigis homon, kiu kun sia longa barbo 'aspektis kiel malnovtestamenta profeto kaj posedis ankaŭ kelkajn ties karakterizaĵojn' (1972: 1).
Do jen la temaro de la prelego: kia homo estis Stead kaj, principe, kiel vere li rilatas al Esperanto? Kaj krome: kiom? Ĉu eble ni esperantistoj pretas hodiaŭ tro rapide akapari la nomon de Stead cele al nia deziro informi la neverdan mondon pri nia afero? En unu el la plej signifaj libroj de la lastaj jaroj, Esperanto sen mitoj: Mensogoj kaj memtrompoj en la esperanto-informado, la aŭtoro, Ziko Marcus Sikosek, notas, ke esperantistoj foje emas atribui al eminentuloj troigatan propagando-rolon. Laŭ Sikosek: 'Esperantistoj ŝatas ornami informilojn per la eldiroj de homoj multe konataj ekster la esperanto-komunumo. Tio ne malbonas, sed devas okazi kun konsideremo kaj skrupulo. Ne estiĝu dubo, kiome la koncerna famulo 'subtenas' esperanton aŭ la esperanto-komunumon aŭ esperanto-ideologion.' (1999: 135.)
Mi kredas, ke, se ni analizas -- laŭ Sikosek, kun konsideremo kaj skrupulo -- la rolon de Stead en la fruaj jaroj de la tiama Brita Esperanto-Asocio (angle: British Esperanto Association), ni trovos, ke sendube Stead multe kontribuis al ĝia sukceso kaj prospero.
Preter dubo tiu ĉi famulo -- vaste konata nacie-internacie kaj pro reformismaj, sociaj kampanjoj kaj pro ĵurnalismo -- neniel simple ornamis Esperanton, laŭ la senco de Sikosek. Aliflanke, kaj spite al tio, mi emas konkludi, ke persone, private, en la vivo de Stead, okupis Esperanto nur etan angulon. Ĉe Stead, enkore, enmense, la internacia lingvo plej probable luktis kaj devis lukti kontraŭ sennombraj iniciatoj, planoj, skizoj foje pli urĝaj, pli realigeblaj -- almenaŭ teorie -- ol Esperanto.
Funde, por Stead, Esperanto ne estis celo en si mem, sed rimedo -- eble -- por estigi tion, kion li subtenis jam en 1885 en The Pall Mall Gazette, nome internacian kunlaboron, specon de 'imperia federismo', kaj eventuale arbitracion* survoje al kreo de Unuiĝinta Eŭropa Ŝtataro. Ĉio ĉi esprimiĝis poste en la 'kvinopa idealaro de The Review of Reviews' -- la revuo fondita de Stead en 1890 -- nome internacia frateco surbaze de justeco kaj libereco, reunuiĝo de ĉiuj religioj kaj scienca esploro de la Dia leĝaro, rekono de virinaj rajtoj, plibonigo de sociaj kondiĉoj kaj, miatraduke, 'la vigligo kaj inspirado de la vivo pere de legado, korpo-trejnado, subĉielaj ludoj, kaj studado kaj praktikado de muziko kaj dramo' (el flugfolieto dissendita kun la revuo en septembro 1906).
* Ankaŭ alia tiama vicprezidanto de British Esperanto Association subtenis arbitracion kaj kontraŭis militon. La pentristo Felix Moscheles (filo de la komponisto Ignaz Moscheles) prezidis Internacian Arbitracio- kaj Paco-Asocion (vidu The British Esperantist, majo 1905, p.62).
Do, resume, ni devas konscii pri minimume du Stead-oj: unue, la esperanta, esperantista Stead, la granda fiŝo alnaĝinta el neverdaj maroj por kunlanĉi, kunpropagandi la internacian lingvon en Britujo, kaj kies nomon ni nun ekspluatas por renomigi nian lingvon; kaj, due, la multfaceta, multflanka, multentuziasma Stead, pri kiu unu el liaj biografoj notas, iom negative, miatraduke: 'Kiam Stead konvinkiĝis pri la justeco de difinita afero, li tuj elingis sian glavon kaj impetis batalen... tamen li posedis menson esence nekritikeman, malferman al ĉiaj ideoj kaj influoj.' (1972: 35.)
Sed restas tria Stead, kiun mi ankoraŭ ne menciis: tiu ĉi tria Stead, miaopinie, hodiaŭ multe pli gravas, multe pli aktualas por ni, esperantistoj, ol la du aliaj. Al tiu ĉi tria Stead mi revenos.
Sed komence: kiu estas la fakta rolo de Stead en la fruaj jaroj de Esperanto en nia lando? Stead konatiĝis kun Esperanto en Germanujo en 1902. Pri la evento informis The Review of Reviews en sia rubriko 'Lingvoj kaj leterumado' (angle: Languages and Letter-Writing) en junio 1912 (do post la morto de Stead), miatraduke: 'Dum Leipzig-vizito en 1902, profesoro [Martin] Hartmann, la organizanto de la germana sekcio de Studanta Korespondado Internacia, montris al s-ro Stead Esperantan-francan ŝlosilon, dirante, ke la lingvo estas fakto, ne fantaziaĵo...' (1912/45: 685; vidu ankaŭ 1912/45: 560.)
Simile notas Carlo Bourlet, ke en Germanujo profesoroj Hartmann kaj Mieille, '[f]ariĝinte ambaŭ Esperantistoj, ili kompreneble ne povis sin deteni, konigi Esperanton al sia eminenta amiko. W. T. Stead, pacifisto, progresamanto, idealisto en la plej alta senco de tiu vorto, estis eble unu el la maloftaj Angloj, kiujn tiatempe Esperanto povis allogi.' (1940: 51.)
Parenteze, Hartmann ne estas kapvorte aludita en Enciklopedio de Esperanto; la nomo aperas -- literumita per unu n -- nur en la biografiaj detaloj pri Stead (1986: 504). Notindas, ke laŭ The Review of Reviews, kaptis la atenton de Stead la ŝlosilo montrita de Hartmann; en la Enciklopedio (ripetate aliloke, ekzemple 1988: 60), Stead influiĝis de la propagandaj 'paroloj' de Hartmann.
Ĉiaokaze la okazintaĵoj en Leipzig duoble postefikis. Unue, en la sama jaro, 1902, Stead okazigis kunsidon por -- en la tradukitaj vortoj de Harold Bolingbroke Mudie (The British Esperantist, julio 1912: 128) -- 'diskuti la eblecon kaj dezireblecon starigi klubon aŭ societon por propagandi Esperanton' en Britujo.
Pliaj detaloj troveblas en la Stead-biografio de Jones (miatraduke): 'Ĉe la sidejo de The Review of Reviews, ĉe Mowbray House, Stead retenis privatan ĉambraron, kiun li nomis 'La Sanktejo' (angle: The Sanctum), kiun li disponigis senpage al laboristoj kaj aliaj grupoj sen financaj rimedoj por lui kunvenejon. ... La sanktejo, ĉe Mowbray House, fariĝis centro de la movado en Britujo, ĝis tiu sufiĉe fortis por trovi propran sidejon.' (1988: 60).
Flanke, la mencio pri sanktejo eble klarigas, kial en fruaj numeroj de The British Esperantist troveblas rubriko 'El la redaktora sanktejo': tiamaniere -- eble -- la pioniroj honoris, aŭ flatis, la iniciatinton de tiu ĉi unua kunsido. Sekvis ĉi tiun kunsidon starigo de la Londona Esperanto-klubo, kies kasisto Stead fariĝis.
La dua rezulto de la Leipzig-vizito koncernis artikolon en The Review of Reviews en oktobro 1902 kun la titolo, miatraduke, 'Bezonata: Internacia Lingvo! Pledo por la studado de Esperanto' (angle: Wanted: An International Language. A Plea for the Study of Esperanto). En tiu ĉi dupaĝa artikolo Stead flue, elegante argumentis por Esperanto. Fakte, krom du-tri anakronismoj, oni povus eĉ hodiaŭ propagandocele uzi la artikolon. Evidente la enhavo akordiĝis kun la idealoj de legantoj de The Review of Reviews: jam en februaro 1903 Stead raportis, ke oni petis, ke en la revuo regule aperu specimeno de la internacia lingvo (1903/27: 168).
Preterdube estas, ke la artikolo lanĉis ne nur konstantan Esperanto-mencion en The Review of Reviews sed ankaŭ la reputacion de Stead kiel eminenta -- eventuale la plej eminenta tiuepoka -- anglalingva porparolanto de Esperanto.
Post la morto de Stead La Propagandisto, organo de Universala Esperanto-Asocio, tiel adiaŭis: 'De ĉirkaŭ dek jaroj aperis esperanta paĝo en la revuo lia, ĉiumonate senmanke. Oni povas diri, ke pli ol iu ajn li helpis al la disvastigado de Esperanto en la mondo.' (1912: 124). Efektive: jes kaj ne.
Nepras klarigi, ke la 'esperanta paĝo' ne estas verkita en Esperanto, sed nur pri Esperanto. Kaj ĝenerale ne temis pri tuta paĝo sed nur pri duonpaĝo. Eĉ la promesitaj Esperanto-specimenoj (neniam pli longaj ol ĉirkaŭ 150 vortoj) baldaŭ malaperis, kaj ekde 1904 ne plu presiĝis eltiraĵoj el Esperanto-revuoj aŭ leteroj verkitaj en la internacia lingvo; escepto tamen estas mallonga dank-letero de Zamenhof sendita post la Kembriĝa kongreso (1907/36: 431).
Interesa estas ankaŭ la fakto, ke komence Esperanto posedis sian propran rubrikon: unue 'La internacia help-lingvo' (angle: The Auxiliary International Language); poste 'La internacia ŝlosilo-lingvo' (angle: The International Key Language). Denove, tre baldaŭ, tamen, jam en 1904, perdiĝis la aparta Esperanto-rubriko: la duonpaĝo dediĉata al la internacia lingvo fariĝis parto de la jam ekzistanta kaj daŭra rubriko 'Lingvo-lernado pere de korespondado' (angle: Learning Languages by Letter-Writing). La rubriko poste fariĝis 'Lingvoj kaj leterumado': tie restis tamen Esperanto.
Do, dum la unua granda entuziasmo rapide velkis, tamen notindas, ke The Review of Reviews du-, tri- aŭ eĉ kvar-paĝe priraportis, kun fotoj, Esperanto-kongresojn.
Krome estas interese legi la fruajn, ĉiumonatajn raportojn. Sen nacia Esperanto-organo, la unu aŭ du Esperanto-kolumnoj servis kiel informiloj por ankoraŭ ne klube aŭ asocie organizitaj, disaj esperantistoj: jen novaĵoj pri grupo ĵus fondita aŭ kurso ĵus lanĉita; jen informoj pri libroj kaj kongresoj. Verdire temas en la artikoloj pri miksaĵo el interna informado kaj ekstera propagando, ĉiam karakterizataj de optimismo. Jenas tipa komento (miatraduke): 'Progreso, ĉiam progreso, markas la tagon' (1907/35: 551). Krome, multo lerneblas pri la antaŭ-asociaj jaroj de la brita Esperanto-movado.
La aliaj atingaĵoj de Stead facile skizeblas. Li prezidis la ŝlosilan -- por uzi ŝatatan Stead-vorton -- kunsidon, kiu en oktobro 1904 kondukis al starigo de la Brita Esperanto-Asocio; poste li fariĝis unu el ties unuaj vic-prezidantoj. Krome, komence de 1905, li senpage disponigis al la nova brita asocio provizoran oficejon ĉe 14 Norfolk-strato, ĉe The Review of Reviews, antaŭ ol ĝi translokiĝis al propra sidejo ĉe 13 Arundel-strato, Strand. Ankaŭ rilate la revuon The British Esperantist, Stead ekster la redakcia komitato 'diligente kaj sincere' (miatraduke) laboris (1912: 84).
Jen do unu aspekto de Stead: Stead la iniciatinto kaj kunfondinto de la British Esperanto Association, Stead la vicprezidanto de BEA, Stead la revuisto, kiu proponas paĝojn de The Review of Reviews al la internacia lingvo. Tamen tiu ĉi Stead apenaŭ kongruas kun alia Stead: la studata Stead, la publika Stead, la familia Stead.
Efektive jen paradokso: se, kiel ni esperantistoj volas kredi, Stead tiom kernis en la fruaj jaroj de Esperanto en Britujo, se li dediĉis, ŝajne, tiom da energio kaj da tempo al Esperanto, kial en du gravaj biografioj pri Stead -- tiuj de Roberston-Scott el 1952 kaj de Schults el 1972 -- troveblas ŝajne eĉ ne unu frazeto pri la Esperanto-agado? Kial krome intimaj familianoj ne mencias Esperanton en siaj memoroj pri la patro? Malpli signife, kial en la retfotoj pri maljuna Stead ne rimarkeblas surjaka verda stelo? (Kvankam kelkaj fotoj indikas ian insignon en la refaldo, sublupee ne certas, ke temas pri kvinpinta stelo.) Kaj, iom frivole, kial dum la lastaj momentoj de sia vivo, sur la ferdekoj de subakviĝonta Titanic, Stead turnis sin ne al Esperanto-legaĵo sed al sia plej ŝatata Imitado de Kristo de Thomas à Kempis (1988: 81)?
Sed la fakton, ke du biografoj en centoj da paĝoj pri Stead elektas ignori Esperanton, oni povas diversmaniere interpreti.
Direblas, ke temas pri maldiligentaj biografoj, kiuj preteratentas ŝajne gravan fazon en la lasta jardeko de la vivo de ilia subjekto. Teorio ne tre kredebla, ĉar en ambaŭ libroj amasiĝas plej intimaj detaloj pri la kampanjoj, pri la kredoj, pri la iniciatoj de Stead. Direblas, ke temas pri malicaj biografoj, kiuj tiom abomenas tiel nomatan artefaritan lingvon, ke nek unu nek la alia volas eĉ per piednoto ĝin prilumi. Aŭ direblas, ke temas pri ja fidelaj biografoj, kiuj, ĉion juĝinte, ĉion konsiderinte, kaj rilate al la kelkdeko da emoj kaj amoj en la vivo de Stead, taksas Esperanton simple nula.
Esperanto, finfine, restas nur unu el multaj, multegaj kaj provizoraj haltejoj de kapabla sed finfine lokusto-menso.
Facile estas kompreni la sintenon de la (almenaŭ teorie) neŭtralaj kaj objektivaj biografoj, kiuj neglektas Esperanton. Krom la grandaj kampanjoj de Stead -- en 1885 kontraŭ ekspluatado de knabinetoj cele al prostituado, en la sama jaro kontraŭ rusa milito, en 1894 kontraŭ disvastigo de mondaj armiloj, en 1899 kontraŭ la milito en Suda Afriko; en 1883 por pli bonaj laboristaj vivkondiĉoj, en 1885 por fortigi la mararmeon, en 1896 por arbitracio anstataŭ milito kaze de konflikto en Venezuelo, en 1907 por propagandi pacon en la ĉefurboj de Eŭropo -- krom grandiozaj, grandskalaj iniciatoj tiaj, svarmis en la cerbo de Stead senlimaj, sennombraj aliaj projektoj, el kiuj Esperanto estis nur unu, nur unueto.
Por ilustri la entreprenemon, la iniciatemon de Stead ni rigardu la lastan duonon de la jaro 1883. Krom la ĉefkampanjo rilate pli bonajn vivkondiĉojn por laboristoj, la kampanjo tiel nomata 'La krimulo-bredistoj de Krojden', Stead samtempe en la kolumnoj de The Pall Mall Gazette pledis en aŭtunaj numeroj por subteni flugadon (rezulte de eksperimentoj, ne sukcesaj, rilate vaporon, velojn kaj la Granda Okcidenta Fervojo), por konstruigi fervojojn en Hindujo, por enhejmigi elektron kaj por plibonigi kloakojn el la valo de la Tamizo; krome li priraportis strikojn en la karbominejoj de Jorkŝiro kaj -- kredu-nekredu -- reliefigis la kazon de lernejanino, kiu mortis pro tro da hejmtaskoj (1972: 47).
Mi demandas min, iom ŝerce, ĉu W. S. Gilbert en sia opero The Mikado (1885) pensis pri Stead, kiam la senkapigisto Koko kante proklamas: My brain it teems / With endless schemes / Both good and new / For Titipu (esperante: 'Zumadas mens' / Senlima pens' / Por Titipu / Mi ekagu').
Alia, eventuale pli trafa ekzemplo pri la entuziasmoj de Stead: en majo 1903, precize dum la unuaj, komencaj jaroj de Esperanto en Britujo -- memoru, ke okazis en la antaŭa jaro, ĉe Mowbray House, la sidejo de The Review of Reviews, la unua kunsido por konsideri starigon de brita Esperanto-asocio -- Stead leteris al la konata mecenato Andrew Carnegie en Usono por peti subvencion cele al kreado de (miatraduke) 'nova gazeto kaj novaĵagentejo, kiu dece kaj serioze kontraŭpesos ĉian propagandon celantan militon' (1984: 40-41).
Fakte, Stead provis revivigi projekton proponitan jam en 1893. Carnegie rifuzis: Stead tamen mem lanĉis sian pacgazeton, la tiel nomatan Daily Paper, kiu tamen ĉesis post nur kvin numeroj la 9-an de februaro, 1904. Notis Stead post la fiasko, miatraduke: 'Mi estis pro severa nerva kolapso senfortigita' (1952: 248). Elĉerpite, kaj suferinte financajn perdojn, Stead forlasis Britujon kaj enŝipiĝis al Suda Afriko, por survoje resaniĝi; alveninte, li propagandis pacon inter batalintaj frakcioj en tiu ĉi turmentata parto de la afrika kontinento.
La fiasko de Daily Paper montras miaopinie tri aferojn: unue, la energion, la iniciatemon de Stead; due, la superregantan pasion pri paco; kaj trie, kaj precipe, la fakton, ke, eĉ dum tiu ĉi pionira epoko de Esperanto en Britujo, la interesoj, la ĉefokupoj de Stead direktiĝis ne al internacia lingvo -- kiel kelkaj esperantistoj fervore volas ŝajnigi -- sed al alia, parte komerca, parte idealisma afero: starigo de nova pacgazeto. Evidentas, ke Stead neniel plentempe, neniel plenforte tiam engaĝiĝis en Esperanto: la gazeto, la sekva, kelkmonata foresto en Suda Afriko tion simple malebligis.
Tial nepras alfronti la malagrablaĵon, ke, malgraŭ vicprezidanteco de la British Esperanto Association, malgraŭ disponigo de The Review of Reviews al la servo de la nova lingvo, la rilato inter Stead kaj Esperanto restis -- kontraste al multaj el liaj aliaj interesoj kaj ambicioj -- precipe intelekta, neniel emocia afero.
Esperanto lin ne flamigis, pasiigis; nur mense, neniam kore Stead engaĝiĝis en la lingvo, kiu restis (kiel antaŭe rimarkite) eventuala pacrimedo anstataŭ celo en si mem. Simple, la lingvo, por tiu ĉi plurtavole okupata homo, fariĝis flankokupo, unu el multaj brilaĵoj, kiuj kaptis la atenton de tipe piga -- kaze de Stead, neniel pigra -- ĵurnalisto. La iom seka, sensuka rilato inter Stead kaj Esperanto klarigas (eble) ties neglekton flanke de la biografoj. Ili rekonis, ke por Stead ekzistis dekoj, eĉ centoj da aferoj, kun kiuj li pli intime, pli funde, pli emocie asociiĝis -- kaj volis asociiĝi.
Efektive inter la dekoj, centoj da aferoj, kiuj kaptis la atenton de Stead, ne pretervideblas spiritismo. Denove: se Esperanto tiom gravis al Stead, kial en oktobro 1908 li fondis tiel nomatan Buroon de Julia? Stead interesiĝis pri ĉiaj aspektoj de postmorta vivo kaj kredis, ke li posedas (miatraduke) 'la donacon de aŭtomata manskribado' (1925: 325). Tiel, en komunikaĵo el la tiel nomataj limolandoj diktita de sia 'fantomo', Julia, Stead notis: 'Ŝajne vi forgesas, ke la buroo, kun ĉiuj riskoj, plenumos tion, kio pleje gravas. Ĝi preskaŭ komplete eliminos la koncepton pri morto.' (1925: 337.)
Krome, recenzante la libron de Estelle Stead pri ŝia patro, A. C. Gardiner notis en The Review of Reviews en oktobro 1913 (miatraduke): 'Nepras agnoski, ke pravas Fraŭlino Stead, kiam ŝi taksas lian intereson pri spiritismo fundamenta por kompreni liajn motivojn kaj agojn. Ĉio, kion li faris, radikis en viziemo' (1925: 338).
Evidente, oni povas diri, ke ankaŭ la esperantemo de Stead radikis en viziemo... sed ne pretervideblas la fakto, ke ĝuste spiritismon kaj ne, ekzemple, Esperanton elektis emfazi la filino. Kaj estas la filinoj de Stead, kiuj -- miaopinie tre signife -- atestas pri la fremdlingvaj emoj kaj kompetentoj de la patro. Theodora Stead, ekzemple, priraportis la kapablojn de sia patro en la germana lingvo, kiam en 1907 Stead vizitis Germanujon por propagandi pacon. Ŝi notis, miatraduke: 'Stead inspire prelegis en la germana. La gramatiko, kiel informis min amiko, aĉis, sed neniam mankis al li vortoj. Imponiĝis la germanoj.' (1952: 227.)
Notindas, ke en la raporto de Theodora forestas mencioj pri kontaktoj kun germanaj esperantistoj. Oni povas sin demandi, kial Stead ne ekspluatis la internacian lingvon por priparoli pacon. Aŭ ĉu Theodora ial neglektis mencii la esperantajn kontaktojn, kiujn Stead ja flegis dum eksterlandaj vizitoj? Laŭ samjaraj raportoj en The Review of Reviews (1907/35: 332), Stead ja renkontis eksterlandajn esperantistojn. Sed leganto ricevas la impreson, ke la kontaktoj neformalis: ili restis klube, stacidome, restoracie. Eble neformalaj kontaktoj tiaj, en la okuloj de Theodora, ne meritis atenton.
Sed estas Estelle, la alia filino (kiu post la morto de la patro transprenis respondecon pri The Review of Reviews kaj ĝin prizorgis dum tridek unu jaroj), kiu prilumas la lingvemon de Stead. Subtenante la impresojn pri la germana priskribitajn de la fratino, Estelle notas, miatraduke: 'Mia patro flue sed negramatike parolis la germanan. Li zorgis, ke ĉiuj liaj infanoj akiris bonajn sciojn pri la franca kaj la germana.' (1952: 220.)
Oni povas pridisputi la kapablojn de la filinoj prijuĝi la germanan kompetenton de la patro: ĉu ne Theodora devis informiĝi de denaska parolanto de la germano, ke ŝia patro sengramatike prelegis? Tamen unu afero ne disputeblas: ke Stead en sia familia rondo ne pri Esperanto sed pri la franca kaj la germana insistis. Simple -- memoru, ke temas pri gravulo en la tiama brita Esperanto-movado, pri vicprezidanto kaj arda propagandisto -- elstaras la fakto, ke Estelle ne mencias Esperanton. La patro parolas la germanan, jes: sed kial la filino silentas pri Esperanto? Ĉu ŝi forgesis? Ĉu eble ŝi, kiel la menciitaj biografoj, mem taksis Esperanton sensignifa bagatelo? Aŭ ĉu, kiel oni povas konjekti, Stead interesiĝis pli pri la ideo Esperanto ol pri la lingvo Esperanto?
Kredeble, do, Esperanto neniam, neniel tuŝis la koron de Stead -- kaj cinikulo emas diri, ke ĝi apenaŭ tuŝis la langon.
Kial oni tiel argumentas? Unue, ne troveblas artikolo en la internacia lingvo subskribita de Stead. Strange: Stead estis fekunda, verkema ĵurnalisto en la angla; kial ne en Esperanto? Due, malgraŭ atesto bazita sur propraj spertaĵoj pri la facileco legi kaj kompreni Esperanton (1902/26: 626), Stead montris sin nekarakterize neparolema en la internacia lingvo. Tiu, kiu entuziasme prelegis en la angla ĉe la inaŭgura kunsido de la nova brita Esperanto-asocio (oktobron 1904), malkaptis la okazon prelegi en Esperanto, vizitante Le Havre, Francujo, en julio 1907. Parolis francflanke inter aliaj Carlo Bourlet; anglaflanke Joseph Rhodes, la Keighley-pioniro. Oni povas demandi sin, kial la renoma, vaste konata Stead -- supozeble pli granda allogaĵo ol Rhodes -- publike, prelege silentis.
Respondi la demandon eblas pro iom kurioza raporto en The Review of Reviews pri la Esperanto-kongreso en Ĝenevo, Svislando, en 1906. Stead partoprenis la kongreson: li mencias, ke 'inter ni estis pacifistoj... framasonistoj, socialistoj ...' ktp (1906/34: 427).
Poste li aldonas 'du-tri folietojn el la taglibro de [anonima] esperantisto', kiu partoprenis: laŭstile ŝajnas, ke temas pri Stead mem. Ĉiaokaze la 'anonimulo', antaŭĝuante la venontjaran kongreson en Kembriĝo, Britujo, admonas britajn esperantistojn (miatraduke): 'Nepras, ke ni studu por flue paroli, ke ni ne kontentiĝu pri fuŝa neprecizeco' (angle: slipshod indefiniteness) (1906/34: 430).
Sed, eĉ se tiuj ja estas vortoj de esperantisto alia ol Stead, la voĉo de la fondinto de The Review of Reviews tamen samopinie kaj senkaŝe aŭdiĝas en sekva numero de la revuo, same pri la venonta brita kongreso (miatraduke): 'Unu afero certas. Ni devas ĉiuj praktiki la paroladon de Esperanto, ne resti kontentaj simple ĝin legante. En Londono okazas tiom da vesperaj kursoj, ke tio ne prezentos malfacilaĵojn...' (1907/34: 638.)
'Simple ĝin legante...' -- jen, efektive, la vera lingvo-kapablo de Stead: tiu, kiun oni emas sursokligi kiel fervora adepto de la internacia lingvo; propagandisto, kiu ja esperante balbutetis, ja neformale interrilatis kun eksterlandanoj, sed kies veraj lingvo-konoj restis (kiel en la germana) funde sengramatikaj; iu, kiu esprimis sin (kiel la britaj esperantistoj aludataj en la Ĝenevo-raporto) nur fuŝe neprecize.
Kaj tion konfirmis Joseph Rhodes en sia nekrologo pri Stead, citita ĉe Merchant: 'En la ĉiujaraj Kongresoj, kvankam la multokupita publikisto ne povis persone partopreni, kaj eĉ mankis al li la tempo funde studi la karan lingvon [miaemfaze], lia profeta okulo vidis ke per ĝi povus veni la efektiviĝo de revo de la jarcentoj...' (sen dato: 103).
Do preskaŭ certe la pasivaj lingvo-konoj de Stead vaste superis la aktivajn, tiel ke eble -- tiel mi nur konjektas -- tiu, kiu tiel flue kaj riĉe kaj elegante sin esprimis en la angla hontis, embarasiĝis, pro siaj nekapabloj en tiel nomata facila kaj 'ŝlosila' help-lingvo.
Aliflanke, kaj por defendi Stead, memorindas, ke en tiu ĉi epoko, sen multaj libroj, sen radio, kasedoj kaj aliaj nuntempaj helpiloj, akiri lingvon eblis nur al malmultaj homoj. Pro tio la fruaj raportoj pri la nova brita asocio estas verkitaj en la angla; same multaj artikoloj en la komencaj numeroj de The British Esperantist (multdira estas la anglalingva titolo). Pro tio, kiam oni ja prelegis en Esperanto, la fakto aparte notindis. Tial oni legas en The Review of Reviews, ke dum la unua jarkunsido de la londona klubo (miatraduke): 'La prezidanto, Felix Moscheles, prezentis en Esperanto [miaemfaze] resumeton pri la eventoj kondukintaj al la starigo de la Brita Esperanto-Asocio...' (1905/ 31: 212.)
Defendeblas Stead alimaniere. Nepras konsideri la sintenon de ĵurnalisto -- kaj Stead, unuavice, antaŭ ol esti kampanjisto, pacisto, internaciisto, esperantisto, ktp, estis ĵurnalisto. Ĵurnalisto, kiel mi supre notis, posedu lokusto-menson, la eblon rapide salti de unu temo al alia, ĝin almenaŭ supraĵe, provizore, regante. Tia estis Stead, kies kampanjoj, laŭ unu el la biografoj, miatraduke, 'nepris por eksciti la pasion de la leganto, [sed] ili estis koncipitaj por atingi tion, kion li taksis inda kaj necesa' (1972: 61).
Aliflanke Stead montris sin naive (miatraduke) 'akceptema rilate helppetojn flanke de ŝajne perditaj aferoj' (1972: 128). Ĉu, en la okuloj de Stead, Esperanto estis unu el tiuj 'ŝajne perditaj aferoj'? Ĉu pro tio li ludis duoblan rolon: fizike, intelekte, ŝajne je la centro de la movado; spirite, kore, ĉiam rande de ĝi? Evidente, paradokso: sed ĝuste tiun trajton reliefigas unu el la biografoj de Stead. Miatraduke: 'Se homo tiel komplika kaj tiel paradoksa kiel Stead povas esti klasifikita, do jen: li estis profeto de la estonteco pli ol malprofeto de estinteco jam morta.' (1972: 254). Almenaŭ la aludoj pri la estonteco kongruas kun subteno por avangarda lingvo, kia estas Esperanto.
Tamen ni revenu al Stead la ĵurnalisto. Efektive tiu ĉi ĵurnalista Stead estas la tria Stead, al kiu mi promesis min turni. Miaopinie tiu ĉi Stead restas por ni, cent jarojn post la komenco de organizita esperanta movado en Britujo, la plej grava, la plej aktuala. Efektive, malgraŭ la klopodoj de Stead interne de British Esperanto Association, hodiaŭ plej signifaj restas la ekster-movadaj klopodoj de Stead: tiuj, kiuj neniel rekte rilatis al Esperanto.
Mi aludas la tiel nomatan novan ĵurnalismon, kies unua adepto, unua praktikanto en Britujo, estis Stead. La terminon 'nova ĵurnalismo' elkovis Matthew Arnold en 1887 (1972: 29), kiu poste pri ĝi hontis; nova ĵurnalismo mem naskiĝis, laŭ fakuloj, fakte la 16-an de oktobro, 1883, per kampanjo 'La akra ve-krio de senhejma Londono' lanĉita de Stead en The Pall Mall Gazette.
Evidente, ĉeftrajto de nova ĵurnalismo estis kampanjemo (karakterizaĵo daŭre evidenta en la monda gazetaro). Tamen ĝi posedis aliajn trajtojn. Efektive, nova ĵurnalismo notindis ne nur pro siaj kampanjoj, sed ankaŭ pro precipe kvar elementoj: koncizaj raportoj, paĝoj pli alloge desegnitaj (pro pli da ilustraĵoj kaj, en la tekstoj, intertitoloj por faciligi legadon), intervjuoj kaj artikoloj ne plu anonimaj, do kun aŭtoro-nomo.
Ĉion ĉi ni hodiaŭ senpense akceptas. Sed en la lastaj jardekoj de la 19-a jarcento, reformoj tiaj skandalis legantojn. Jam la redaktoro de la revuo Truth, Henri Labouchere, insistis pri koncizeco. Kaj estis Labouchere, kiu subaŭskultis konversacion inter du sinjoroj en londona klubo. Plendis unu sinjoro al la alia: 'Pri la nuna mondo mi senesperas. Imagu: intervjuoj en The Pall Mall Gazette.' Respondis la alia: 'Jes, kaj ne nur... ankaŭ bildoj.' (1972: 84).
Do la unua intertitolo (angle: crosshead) aperis en The Pall Mall Gazette en la jaro 1881; la unua intervjuo en 1883 kun W. E. Forster, kiu vaste vojaĝis tra Bulgarujo (1972: 254). La intervjuon defendis Stead miatraduke tiel: 'Multaj emintentuloj malbone sin esprimas, aparte skribe; al tiuj fariĝas la interveno de intervjuisto preskaŭ tiel nepra kiel interpretisto al anglo en Ĉinujo' (1972: 86).
Dua intervjuo okazis en novembro, 1883, kun s-ro H. C. Linton: tiu, kiu sensukcese eksperimentis pri flugado. Stead, disĉiplo de la estonteco, tiam prognozis, ke iam flugado tiel kutimos kiel fervoja aŭ ŝipa vojaĝado: mankas al la raporto ajna primoka nuanco (1972: 64). Kaj pri anonimaj artikoloj jen denove, miatraduke, Stead: 'Universala anonimeco fariĝis teda superstiĉo de ĵurnalismo en Anglujo.' (1972: 85).
La kvar elementojn de nova ĵurnalismo -- koncizeco, alloge koncipitaj paĝoj, intervjuoj, atribuitaj artikoloj -- kiujn flegis precipe Stead, ni senhezite, nature akceptas kaj atendas, kiam ni eklegas gazeton, ajnan gazeton aŭ revuon, inkluzive de La Brita Esperantisto. Kaj jen, miaopinie, la plej granda kontribuaĵo de Stead al la brita Esperanto-movado: la ĵurnalismaj metodoj establitaj kaj flegataj de Stead daŭre influas, daŭre formas nian nacian Esperanto-revuon.
Gravas en La Brita Esperantisto koncizeco: apenaŭ imageblas, kiom eĉ la plej longaj kontribuaĵoj, la eseoj, la prelegoj, jam estas zorge, ame, tonditaj. Gravas ankaŭ la aspekto de la paĝoj: preskaŭ sur ĉiu troveblas intertitoloj, kiuj invitas plu legi; krome ornamas la paĝojn fotoj (multe pli ol en la pasinteco danke al, ĉefe, cifereca teĥnologio). Gravas intervjuoj: la rubriko 'Kiu kiuas?' fariĝis ŝatata konstantaĵo en la revuo. Kaj anoniman artikolon vi ne trovas en La Brita Esperantisto: male, al multaj artikoloj aldoniĝas biografiaj aŭtordetaloj.
Tiamaniere Stead, el sia mara tombo, daŭre helpas, daŭre influas la britan Esperanto-movadon. Mi kuraĝas diri, ke lia nuna, ja postmorta rolo (ironie pro lia ekster-, ne en-movada, laboro), nuntempe pli gravas -- preter ajna dubo minimume same gravas -- ol liaj tiamaj kontribuaĵoj al la burĝonanta Esperanto-movado de la fruaj jaroj de la pasinta jarcento.
Jen, miaopinie, la vera nuna signifo de Stead: ne lia vicprezidanteco de British Esperanto Association; ne lia rolo en la starigo de nia asocio (se ne estus farinta li, do sendube iu alia); certe ne la fakto, ke fanfaroneblas pri nacia famulo, kiu brakumis, miaopinie pli formale ol vere ame, la internacian lingvon. Ne. La vera nuna signifo de Stead, super tiu de ĉiuj aliaj tiamaj pioniroj de la brita esperanta movado, efektive lia heredaĵo, troveblas simple, senpere kaj vive inter la kovriloj de La Brita Esperantisto.
Tiel mi revenis al mia deirpunkto, fine trafante finon. 'Kaj en ondoj dronas ankaŭ verda stelo': jes, certe, sed malgraŭ tio, ke la verda stelo jam antaŭ 1912 metafore dronis en atlantiko de aliaj premoj kaj emoj, konceptoj kaj projektoj -- ja, ke la stelo estis sendube nur unu, kaj tre minora, en la brila firmamento de Stead -- tamen lia voĉo el mara tombo inspire, instige nin gvidadas.

William Thomas Stead (1849-1912) naskiĝis en Northumberland. Ĝis 1890 li redaktis The Pall Mall Gazette: ekde tiam The Review of Reviews, kiun li fondis. Li artikolis interalie favore al paco, internaciismo kaj sociaj reformoj: ekzemple, konvenaj loĝlokoj por laboristoj.
En 1885 li enprizoniĝis -- kaj redaktis PMG en sia ĉelo -- ĉar, kampanjante por protekti infanojn kontraŭ prostituado kaj por altigi ĝis la 16-a jaro la leĝan aĝon de geseksaj rilatoj, li 'akiris' 13-jaran knabinon por montri, kiel facile korupteblas junulinoj.
Laŭ Kingsmill: Stead estis 'puritano tro malfrue naskita por simpligi la modernan mondon'. Stead pereis en 1912 pro la ŝiprompiĝo Titanic.
Tim Carr
(Irlande 1979)
Sur selo meze de duoninsulo,
kun ŝlagro en la kapo, tra pluvsagoj,
mi grimpas bore, glite laŭ zigzagoj
kaj skias sob, bremsante, el nebulo.Jes, amo 'kvazaŭ nova' -- brilo, brulo;
l' interna suno de mirindaj tagoj.
(Mi vidos monton flosi inter lagoj,
kaj citos el Ronsardo pri Tibulo.)Spokrompo! Tempo premas dum riparo.
Des pli stakataj violonoj spronas;
soprano soras, pulsas basgitaro.Jam finĝustigas meĥanisto sperta.
Perkuta fulmostreko kanton kronas
-- krisigno, krom startpafa, am-aserta.
(Vintre 1959)
Vizaĝoj -- sesdek mil! -- en stadiono.
Vizaĝoj viraj -- krudaj, akraj, duraj
inunde kaj lavange plej teruraj,
truditaj sen kompensa distra fono.Mizera karno de sordida ŝtono
ĉe akvoj rancaj, defluiloj nuraj,
sub nuboj kremkoloraj kaj sulfuraj.
For de Ivona, la plej alta bono,mi, kiu vidis belon absolutan,
vidas akute mondon hidan, brutan,
junulo funebranta, ekzilita.'Infero', la urbego nun filmata,
por krim-kinaĵo ŝoka, krom ekscita;
des pli efekta, ĉar monokromata.
La titolo de la unua poemo tradukas la Abba-kanton 'As good as new'.
Gratulon al Tim Morley (bildigita sube), kiu la 24-an de oktobro en la televida babilprogramo The Paul O'Grady Show (ITV1), vigle kaj spontanee parolis pri -- kaj en -- Esperanto. La programo, malgraŭ formato populara, traktis Esperanton simpatie kaj subtene, kaj neniel (kiel foje okazis en la pasinteco ĉe amaskomunikiloj) malice aŭ moke. Tim, juna instruisto, kiu okupiĝas interalie pri Springboard to Languages, nature kaj entuziasme respondis al demandoj kaj donis pozitivan impreson pri Esperanto al sendube milionoj da spektantoj.

Nur 26% el pakistananoj kaj bangladeŝanoj en Britujo flue parolas la anglan, raportis The Guardian (2005-08-25). Kredeble eĉ malpli el tiu ĉi mondoparto ĝin flue skribas. Jen parto de letero sendita de la proprietulo de longe establita hinda restoracio en mia urbo: 'Thank you again providing us your information and give us a unique opportunity to keep you in a random touch. From now you are with our permanent database.' Mi neniel volas primoki tiujn, kiuj lernis la anglan kiel duan aŭ trian lingvon... simple atentigi pri la mitoj ofte ripetataj rilate ekzemple la facilecon kaj la universalecon de la angla lingvo.
Kiom ofte oni aŭdas, ke la angla estas la komuna lingvo en Hindujo (aŭ Barato, se vi preferas)? Tamen laŭ The Guardian (2005-11-16) la plej vendataj gazetoj en Hindio ne estas tiuj en la angla lingvo sed en la hindia. Krome preskaŭ 70% el la novaĵbultenoj dissendataj en Hindio estas en la hindia lingvo. Ankaŭ rilate fikcion la influo de la hindia kreskas. 'La angla,' laŭ la raporto, 'ŝajne pruntedonas inteligentecon kaj klerecon al parolanto, sed ĝi restas esence proprietaĵo de elito, kies opinioj foras de la interesoj de ordinaraj hindoj.'
La brita registaro (tio estas la brita impostpaganto, alivorte vi kaj mi) finance subtenas la Latinan Perkomputilan Projekton (finfine lanĉitan en 2005 post -- jes -- komputilaj problemoj) per 4,5 milionoj da pundoj. Laŭ raporto en The Guardian (2005-10-04), la projekto sukcesas: pli da lernantoj nun studas la latinan kiel GCSE-fakon. Notindas, ke samjare Esperanto-Asocio de Britio lanĉis similan projekton (Springboard to Languages) por subteni la internacian lingvon en elektitaj elementaj lernejoj. Anstataŭ tamen 4,5 milionoj da registaraj pundoj por instruigi mortintan lingvon, EAB -- bonfara organizaĵo sen impostpagantaj rimedoj -- povas provizi nur unu kvardek-kvinonon de la sumo por instruiigi vivantan. Ĉu greka tragedio aŭ latina komedio?
Laŭdata estas Esperanto en rete havebla anglalingva libro Changes Ahead. La usona libro -- tiel nomata transira biblio por kristanoj, judoj, islamanoj, hinduoj, budhistoj, kaj ankaŭ (ŝajne paradokse) por 'tratrae nereligiaj homoj' -- nomas sin 'spirita gvidilo por tuj levi niajn vivojn'. Ĝi troveblas, kun informoj pri la aŭtoro Olaf Egeberg, rete ĉe changesahead.net.
Draste ŝrumpas lingvo-lernado en Britujo, laŭ esploroj priraportitaj en The Guardian (2005-11-04). En 2004 lernejanoj je la kvara nivelo (angle: Key Stage Four) devige studis lingvon en 36% el ĉiunivelaj lernejoj; en 2005 tamen nur en 26%. Kontraste, en 85% el gimnazioj oni daŭre devige studas lingvon. Paralele falas studado de du lingvoj, dum preferindas studfakoj kiel dramo aŭ amaskomunikiloj (angle: media studies). Ironie, ke, studante amaskomunikilojn, oni neglektas unu el la fundamentoj ĝuste de komunikado: lingvojn.
de Ruth Lister, filino de la poeto Daphne Lister, kiu ĉeestis en novembro prelegon pri Esperanto ĉe la Universitato de Loughborough. David Lilley estis invitita de la estro de la fako 'Politiko, Internaciaj Rilatoj kaj Eŭropaj Studoj' paroli pri siaj spertaĵoj rilate Esperanton, kaj ankaŭ pri la lingvo kaj la movado. Inter la aŭskultantoj estis Ruth Lister, profesoro pri socia politiko, kiu petis, ke David traduku la nekrologon aperigitan en La Brita Esperantisto kaj verkitan de Don Lord. David menciis ankaŭ la projekton Springboard.
Deziras starigi laborgrupon por laborantaj interpretistoj kaj interesatoj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Malfacilas trovi simultan-interpretistojn inter la angla kaj Esperanto, kaj do TEJO volas solvi la problemon per trejnprogramo. Interesatoj pri la laborgrupo kaj pri trejnado kontaktu David-Emil Wickstroem ĉe <privata retadreso>.
... estas la titolo de Guardian-rubriko, kiu en novembro (2005-11-26) pritraktis Esperanton. La raporto ĝenerale montris sin simpatia sed kritikis la fakton, ke la EAB-oficistino feriis kaj do ne povis respondi al ĵurnalistaj demandoj. Klare Viv O'Dunne, la EAB-administranto, kiu preterdeve laboras por la nacia asocio, meritas kaj rajtas libertempi, kaj neniel estu riproĉita pro sia foresto de la oficejo. Sed miaopinie konsilindas, ke EAB enpostenigu helpanton, kiu povos deĵori, kiam Viv ferias. Tiel EAB evitos la impreson pri amatoreco bedaŭrinde postlasita en la Guardian-raporto.
Tamen la situacio saviĝis de 'ĉarma virino' (tiel la raporto), al kiu telefonaj petoj estas direktataj dum la foresto de Viv. La ĉarmulino inteligente informis pri Esperanto, emfazante pozitivajn aspektojn de la movado en Britujo -- ekzemple Springboard to Languages kaj la Nobel-kandidatiĝo de William Auld. Do aplaŭdojn, mi petas, por nia ĉarma... ne, ĉarmega... Angela Tellier, kiu savis potenciale embarasan situacion, lastminute: la raportisto kontaktis ŝin je la kvina posttagmeze kaj la teksto devis esti preta je la sesa -- tiel niaj naciaj ĵurnaloj.
Aperis traduko de la libro Ojstro (The Gadfly) verkita de Ethel Lilian Voynich. Ŝia patro estis la matematikisto George Boole, kaj ŝia onklo George Everest, kies nomon anglalingve portas la plej alta monto en Himalajo. Laŭ la tradukinto, Vladimir Okc, tiel 'britaj samideanoj sciu, ke intereso al verkoj de ilia eminenta samlandino tute ne malaperis' [NDLR: fakte Voynich naskiĝis en Irlando].
Informoj pri la traduko, kaj la traduko mem, troviĝas ĉe www.ojstro-voynich.narod.ru -- tamen direndas, ke nek la anglalingvaj nek la esperantaj enkondukaj notoj indikas altan lingvan kapablecon. Pri la traduko mem juĝu legantoj de La Brita Esperantisto.
... la unua germanlingva radio-dramo, dissendita en oktobro 1924, mencias Esperanton? La dramo temas pri ĥaoso ĉe radio-stacio: pri la ĥaoso kulpas sorĉisto, kiu informas, ke li ne intencis tiel doni lecionon pri Esperanto sed pri magio. Sed ĉu ne Esperanto estas ankaŭ speco de magio?

Ŝajnas, ke en Usono pli facilas -- kaj certe pli malmultekostas -- mendi personan aŭto-identigilon. Ĉi-sube, jen du esperantaj ekzemploj fotitaj dum la pasintjara Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) en Vermonto.
Ĉu iu tiel esperantigis britajn licencplatojn? Fotoj bonvenaj!
La ŝildo 'Klara Simpla' estas fotita dum NASK-ekskurso. Ĝi rilatas al ne plu funkcianta vendejo, kies posedinto laŭdire simpatiis al Esperanto sed ne parolis la lingvon.

Kaj jen defio. Bonvolu foti aliajn esperantajn nomojn uzatajn ĉu konscie, ĉu nekonscie, ekzemple kiel reklamilojn, kaj sendi la bildojn elektronike al la redakcio de La Brita Esperantisto, kiu volonte publikigos altkvalitajn fotojn.
Bonan ĉasadon!

Porĉiama adreso de ĉi tiu paĝo: http://purl.org/net/lbe/arkivo/960/