… al la retpaĝoj de La Brita Esperantisto, revuo de Esperanto-Asocio de Britio.
LBE aperas du fojojn jare: printempe kaj aŭtune. Redaktas ĝin Paul Gubbins.
Nia paĝaro arkivas la tekstojn kaj bildojn de niaj pasintaj numeroj. Kiam aperas nova papera numero, ni aldonas la tuj antaŭan al la arkivo.
La plej laste plene arkivita numero estas tiu de aŭtuno 2009.
Por trovi artikolon, vi povas uzi la navigilojn en la maldekstra marĝeno aŭ esplori per la laŭkategoria indekso.
Kontribuojn al la venonta numero bonvolu sendi ĝis 31 julio 2010.
Ni ĉiam bonvenigas viajn artikolojn, leterojn kaj aliajn komentojn. Vi povas retmesaĝi al la redaktoro; se eble, sendu vian tekston en alkroĉita Word-dosiero.
Fotoj tre bonvenas. Tamen nepras, ke vi informu nin, kiu fotiĝis, kie, kiam kaj kial — kaj eventuale kiu faris la foton. Bonvolu doni la personan kaj familian nomojn de ĉiu persono.
La redaktoro rezervas la rajton redakti kaj redukti. Leteroj ĝenerale enhavu ne pli ol 250 vortojn, recenzoj 500, raportoj 1000, kaj rakontoj kaj eseoj maksimume 5000. Interkonsente kun la redaktoro povas okazi esceptoj.
| … redaktas Paul Gubbins, iama profesia ĵurnalisto kaj kunredaktoro de la rubrikoj 'Politiko' kaj 'Moderna Vivo' en la sendependa esperanta magazino Monato. | ![]() |
| … enpaĝigas kaj lingve kontrolas Simon Davies. Sajmĉjo estas ankaŭ la vartisto de ĉi tiuj retpaĝoj. Sendu komenton! | ![]() |
| … ekspedas Viv O'Dunne en Esperanto-Domo, la oficejo de EAB en Barlastono. | ![]() |
| Redaktoro: | Paul Gubbins |
| Limdato por la venonta numero: | 31 julio 2010 |
| Eldonaĵo de: | Esperanto-Asocio de Britio Esperanto House, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent ST12 9DE Tel. 01782 372141 (aŭ 0845 230 1887 ene de Britio) Faks. 01782 372393 eab@esperanto-gb.org www.esperanto-gb.org |
| Retpaĝaro: | http://www.esperanto-gb.org/lbe/ |
| PURL: | http://purl.org/net/lbe/ |
| UK ISSN: | 0007-067X |
| LBE kaj EAB Update estas eldonataj entute ses fojojn jare. Artikoloj esprimas nur la opinion de sia aŭtoro kaj ne nepre ian oficialan starpunkton de EAB. Nemembroj povas aĉeti LBE de la EAB-libroservo en Barlastono. | |
Parto de la retpaĝaro de La Brita Esperantisto.