Rekte al la artikolo

'Kaj en ondoj dronas ankaŭ verda stelo': W. T. Stead kaj ni

<<  [960]  >>

Paul Gubbins

Prelego (adaptita) aŭdigita dum la brita Esperanto-kongreso en Felixstowe, 2004.

William Thomas Stead (1849-1912) naskiĝis en Northumberland. Ĝis 1890 li redaktis The Pall Mall Gazette: ekde tiam The Review of Reviews, kiun li fondis. Li artikolis interalie favore al paco, internaciismo kaj sociaj reformoj: ekzemple, konvenaj loĝlokoj por laboristoj.

En 1885 li enprizoniĝis — kaj redaktis PMG en sia ĉelo — ĉar, kampanjante por protekti infanojn kontraŭ prostituado kaj por altigi ĝis la 16-a jaro la leĝan aĝon de geseksaj rilatoj, li 'akiris' 13-jaran knabinon por montri, kiel facile korupteblas junulinoj.

Laŭ Kingsmill: Stead estis 'puritano tro malfrue naskita por simpligi la modernan mondon'. Stead pereis en 1912 pro la ŝiprompiĝo Titanic.

Bildo

Verdire, en mia prelego, mi komencas je la fino: tamen, en nia cikla ekzisto, fino signifas ofte, ke ĉio rekomenciĝas; do eble fine komenci ne tre gravas. Fino, memevidente, estas aludata en la titolo de la prelego: 'Kaj en ondoj dronas ankaŭ verda stelo'. Temas pri verso de pionira poeto Stanislas Schulhof*, kiu post la morto de la ĵurnalisto, kampanjisto, internaciisto kaj — flanke — Esperanto-propagandisto William Thomas Stead, en la Titanic-katastrofo de la jaro 1912, iom patose prihimnis la perdon de 'plej fervora ano' de 'Espero' (The British Esperantist, julio 1912: 131).

* Schulhof (1864-1919), ĉeĥo el Bohemujo. Auld, en Esperanta Antologio, prezentas la antaŭnomon kiel Stanislav; mi retenis Stanislas, kiel ĝi aperas en The British Esperantist.

Klare: Schulhof aludas la ŝippereon, en kiu Stead, laŭ atesto de travivintino, iu s-ino Shelley, frontis sian morton per 'superhoma memregado' — angle: superhuman composure (1952: 256). Tamen mi demandas min, ĉu efektive dronis la verda stelo de Stead ne en la ondoj de Atlantiko sed pli frue en la ondoj de la oblaj kampanjoj, ideoj, projektoj kaj — honeste — entuziasmoj, kiuj ekde frua aĝo flamigis homon, kiu kun sia longa barbo 'aspektis kiel malnovtestamenta profeto kaj posedis ankaŭ kelkajn ties karakterizaĵojn' (1972: 1).

Do jen la temaro de la prelego: kia homo estis Stead kaj, principe, kiel vere li rilatas al Esperanto? Kaj krome: kiom? Ĉu eble ni esperantistoj pretas hodiaŭ tro rapide akapari la nomon de Stead cele al nia deziro informi la neverdan mondon pri nia afero? En unu el la plej signifaj libroj de la lastaj jaroj, Esperanto sen mitoj: Mensogoj kaj memtrompoj en la esperanto-informado, la aŭtoro, Ziko Marcus Sikosek, notas, ke esperantistoj foje emas atribui al eminentuloj troigatan propagando-rolon. Laŭ Sikosek: 'Esperantistoj ŝatas ornami informilojn per la eldiroj de homoj multe konataj ekster la esperanto-komunumo. Tio ne malbonas, sed devas okazi kun konsideremo kaj skrupulo. Ne estiĝu dubo, kiome la koncerna famulo 'subtenas' esperanton aŭ la esperanto-komunumon aŭ esperanto-ideologion.' (1999: 135.)

Eta angulo

Mi kredas, ke, se ni analizas — laŭ Sikosek, kun konsideremo kaj skrupulo — la rolon de Stead en la fruaj jaroj de la tiama Brita Esperanto-Asocio (angle: British Esperanto Association), ni trovos, ke sendube Stead multe kontribuis al ĝia sukceso kaj prospero.

Preter dubo tiu ĉi famulo — vaste konata nacie-internacie kaj pro reformismaj, sociaj kampanjoj kaj pro ĵurnalismo — neniel simple ornamis Esperanton, laŭ la senco de Sikosek. Aliflanke, kaj spite al tio, mi emas konkludi, ke persone, private, en la vivo de Stead, okupis Esperanto nur etan angulon. Ĉe Stead, enkore, enmense, la internacia lingvo plej probable luktis kaj devis lukti kontraŭ sennombraj iniciatoj, planoj, skizoj foje pli urĝaj, pli realigeblaj — almenaŭ teorie — ol Esperanto.

Funde, por Stead, Esperanto ne estis celo en si mem, sed rimedo — eble — por estigi tion, kion li subtenis jam en 1885 en The Pall Mall Gazette, nome internacian kunlaboron, specon de 'imperia federismo', kaj eventuale arbitracion* survoje al kreo de Unuiĝinta Eŭropa Ŝtataro. Ĉio ĉi esprimiĝis poste en la 'kvinopa idealaro de The Review of Reviews' — la revuo fondita de Stead en 1890 — nome internacia frateco surbaze de justeco kaj libereco, reunuiĝo de ĉiuj religioj kaj scienca esploro de la Dia leĝaro, rekono de virinaj rajtoj, plibonigo de sociaj kondiĉoj kaj, miatraduke, 'la vigligo kaj inspirado de la vivo pere de legado, korpo-trejnado, subĉielaj ludoj, kaj studado kaj praktikado de muziko kaj dramo' (el flugfolieto dissendita kun la revuo en septembro 1906).

* Ankaŭ alia tiama vicprezidanto de British Esperanto Association subtenis arbitracion kaj kontraŭis militon. La pentristo Felix Moscheles (filo de la komponisto Ignaz Moscheles) prezidis Internacian Arbitracio- kaj Paco-Asocion (vidu The British Esperantist, majo 1905, p.62).

Do, resume, ni devas konscii pri minimume du Stead-oj: unue, la esperanta, esperantista Stead, la granda fiŝo alnaĝinta el neverdaj maroj por kunlanĉi, kunpropagandi la internacian lingvon en Britujo, kaj kies nomon ni nun ekspluatas por renomigi nian lingvon; kaj, due, la multfaceta, multflanka, multentuziasma Stead, pri kiu unu el liaj biografoj notas, iom negative, miatraduke: 'Kiam Stead konvinkiĝis pri la justeco de difinita afero, li tuj elingis sian glavon kaj impetis batalen… tamen li posedis menson esence nekritikeman, malferman al ĉiaj ideoj kaj influoj.' (1972: 35.)

Sed restas tria Stead, kiun mi ankoraŭ ne menciis: tiu ĉi tria Stead, miaopinie, hodiaŭ multe pli gravas, multe pli aktualas por ni, esperantistoj, ol la du aliaj. Al tiu ĉi tria Stead mi revenos.

Lingvoj kaj leterumado

Sed komence: kiu estas la fakta rolo de Stead en la fruaj jaroj de Esperanto en nia lando? Stead konatiĝis kun Esperanto en Germanujo en 1902. Pri la evento informis The Review of Reviews en sia rubriko 'Lingvoj kaj leterumado' (angle: Languages and Letter-Writing) en junio 1912 (do post la morto de Stead), miatraduke: 'Dum Leipzig-vizito en 1902, profesoro [Martin] Hartmann, la organizanto de la germana sekcio de Studanta Korespondado Internacia, montris al s-ro Stead Esperantan-francan ŝlosilon, dirante, ke la lingvo estas fakto, ne fantaziaĵo…' (1912/45: 685; vidu ankaŭ 1912/45: 560.)

Simile notas Carlo Bourlet, ke en Germanujo profesoroj Hartmann kaj Mieille, '[f]ariĝinte ambaŭ Esperantistoj, ili kompreneble ne povis sin deteni, konigi Esperanton al sia eminenta amiko. W. .T. Stead, pacifisto, progresamanto, idealisto en la plej alta senco de tiu vorto, estis eble unu el la maloftaj Angloj, kiujn tiatempe Esperanto povis allogi.' (1940: 51.)

Parenteze, Hartmann ne estas kapvorte aludita en Enciklopedio de Esperanto; la nomo aperas — literumita per unu n — nur en la biografiaj detaloj pri Stead (1986: 504). Notindas, ke laŭ The Review of Reviews, kaptis la atenton de Stead la ŝlosilo montrita de Hartmann; en la Enciklopedio (ripetate aliloke, ekzemple 1988: 60), Stead influiĝis de la propagandaj 'paroloj' de Hartmann.

Ĉiaokaze la okazintaĵoj en Leipzig duoble postefikis. Unue, en la sama jaro, 1902, Stead okazigis kunsidon por — en la tradukitaj vortoj de Harold Bolingbroke Mudie (The British Esperantist, julio 1912: 128) — 'diskuti la eblecon kaj dezireblecon starigi klubon aŭ societon por propagandi Esperanton' en Britujo.

Pliaj detaloj troveblas en la Stead-biografio de Jones (miatraduke): 'Ĉe la sidejo de The Review of Reviews, ĉe Mowbray House, Stead retenis privatan ĉambraron, kiun li nomis 'La Sanktejo' (angle: The Sanctum), kiun li disponigis senpage al laboristoj kaj aliaj grupoj sen financaj rimedoj por lui kunvenejon. … La sanktejo, ĉe Mowbray House, fariĝis centro de la movado en Britujo, ĝis tiu sufiĉe fortis por trovi propran sidejon.' (1988: 60).

Flanke, la mencio pri sanktejo eble klarigas, kial en fruaj numeroj de The British Esperantist troveblas rubriko 'El la redaktora sanktejo': tiamaniere — eble — la pioniroj honoris, aŭ flatis, la iniciatinton de tiu ĉi unua kunsido. Sekvis ĉi tiun kunsidon starigo de la Londona Esperanto-klubo, kies kasisto Stead fariĝis.

Propagandocele

La dua rezulto de la Leipzig-vizito koncernis artikolon en The Review of Reviews en oktobro 1902 kun la titolo, miatraduke, 'Bezonata: Internacia Lingvo! Pledo por la studado de Esperanto' (angle: Wanted: An International Language. A Plea for the Study of Esperanto). En tiu ĉi dupaĝa artikolo Stead flue, elegante argumentis por Esperanto. Fakte, krom du-tri anakronismoj, oni povus eĉ hodiaŭ propagandocele uzi la artikolon. Evidente la enhavo akordiĝis kun la idealoj de legantoj de The Review of Reviews: jam en februaro 1903 Stead raportis, ke oni petis, ke en la revuo regule aperu specimeno de la internacia lingvo (1903/27: 168).

Preterdube estas, ke la artikolo lanĉis ne nur konstantan Esperanto-mencion en The Review of Reviews sed ankaŭ la reputacion de Stead kiel eminenta — eventuale la plej eminenta tiuepoka — anglalingva porparolanto de Esperanto.

Post la morto de Stead La Propagandisto, organo de Universala Esperanto-Asocio, tiel adiaŭis: 'De ĉirkaŭ dek jaroj aperis esperanta paĝo en la revuo lia, ĉiumonate senmanke. Oni povas diri, ke pli ol iu ajn li helpis al la disvastigado de Esperanto en la mondo.' (1912: 124). Efektive: jes kaj ne.

Nepras klarigi, ke la 'esperanta paĝo' ne estas verkita en Esperanto, sed nur pri Esperanto. Kaj ĝenerale ne temis pri tuta paĝo sed nur pri duonpaĝo. Eĉ la promesitaj Esperanto-specimenoj (neniam pli longaj ol ĉirkaŭ 150 vortoj) baldaŭ malaperis, kaj ekde 1904 ne plu presiĝis eltiraĵoj el Esperanto-revuoj aŭ leteroj verkitaj en la internacia lingvo; escepto tamen estas mallonga dank-letero de Zamenhof sendita post la Kembriĝa kongreso (1907/36: 431).

Interesa estas ankaŭ la fakto, ke komence Esperanto posedis sian propran rubrikon: unue 'La internacia help-lingvo' (angle: The Auxiliary International Language); poste 'La internacia ŝlosilo-lingvo' (angle: The International Key Language). Denove, tre baldaŭ, tamen, jam en 1904, perdiĝis la aparta Esperanto-rubriko: la duonpaĝo dediĉata al la internacia lingvo fariĝis parto de la jam ekzistanta kaj daŭra rubriko 'Lingvo-lernado pere de korespondado' (angle: Learning Languages by Letter-Writing). La rubriko poste fariĝis 'Lingvoj kaj leterumado': tie restis tamen Esperanto.

Do, dum la unua granda entuziasmo rapide velkis, tamen notindas, ke The Review of Reviews du-, tri- aŭ eĉ kvar-paĝe priraportis, kun fotoj, Esperanto-kongresojn.

Krome estas interese legi la fruajn, ĉiumonatajn raportojn. Sen nacia Esperanto-organo, la unu aŭ du Esperanto-kolumnoj servis kiel informiloj por ankoraŭ ne klube aŭ asocie organizitaj, disaj esperantistoj: jen novaĵoj pri grupo ĵus fondita aŭ kurso ĵus lanĉita; jen informoj pri libroj kaj kongresoj. Verdire temas en la artikoloj pri miksaĵo el interna informado kaj ekstera propagando, ĉiam karakterizataj de optimismo. Jenas tipa komento (miatraduke): 'Progreso, ĉiam progreso, markas la tagon' (1907/35: 551). Krome, multo lerneblas pri la antaŭ-asociaj jaroj de la brita Esperanto-movado.

Provizora oficejo

La aliaj atingaĵoj de Stead facile skizeblas. Li prezidis la ŝlosilan — por uzi ŝatatan Stead-vorton — kunsidon, kiu en oktobro 1904 kondukis al starigo de la Brita Esperanto-Asocio; poste li fariĝis unu el ties unuaj vic-prezidantoj. Krome, komence de 1905, li senpage disponigis al la nova brita asocio provizoran oficejon ĉe 14 Norfolk-strato, ĉe The Review of Reviews, antaŭ ol ĝi translokiĝis al propra sidejo ĉe 13 Arundel-strato, Strand. Ankaŭ rilate la revuon The British Esperantist, Stead ekster la redakcia komitato 'diligente kaj sincere' (miatraduke) laboris (1912: 84).

Jen do unu aspekto de Stead: Stead la iniciatinto kaj kunfondinto de la British Esperanto Association, Stead la vicprezidanto de BEA, Stead la revuisto, kiu proponas paĝojn de The Review of Reviews al la internacia lingvo. Tamen tiu ĉi Stead apenaŭ kongruas kun alia Stead: la studata Stead, la publika Stead, la familia Stead.

Efektive jen paradokso: se, kiel ni esperantistoj volas kredi, Stead tiom kernis en la fruaj jaroj de Esperanto en Britujo, se li dediĉis, ŝajne, tiom da energio kaj da tempo al Esperanto, kial en du gravaj biografioj pri Stead — tiuj de Roberston-Scott el 1952 kaj de Schults el 1972 — troveblas ŝajne eĉ ne unu frazeto pri la Esperanto-agado? Kial krome intimaj familianoj ne mencias Esperanton en siaj memoroj pri la patro? Malpli signife, kial en la retfotoj pri maljuna Stead ne rimarkeblas surjaka verda stelo? (Kvankam kelkaj fotoj indikas ian insignon en la refaldo, sublupee ne certas, ke temas pri kvinpinta stelo.) Kaj, iom frivole, kial dum la lastaj momentoj de sia vivo, sur la ferdekoj de subakviĝonta Titanic, Stead turnis sin ne al Esperanto-legaĵo sed al sia plej ŝatata Imitado de Kristo de Thomas à Kempis (1988: 81)?

Sed la fakton, ke du biografoj en centoj da paĝoj pri Stead elektas ignori Esperanton, oni povas diversmaniere interpreti.

Direblas, ke temas pri maldiligentaj biografoj, kiuj preteratentas ŝajne gravan fazon en la lasta jardeko de la vivo de ilia subjekto. Teorio ne tre kredebla, ĉar en ambaŭ libroj amasiĝas plej intimaj detaloj pri la kampanjoj, pri la kredoj, pri la iniciatoj de Stead. Direblas, ke temas pri malicaj biografoj, kiuj tiom abomenas tiel nomatan artefaritan lingvon, ke nek unu nek la alia volas eĉ per piednoto ĝin prilumi. Aŭ direblas, ke temas pri ja fidelaj biografoj, kiuj, ĉion juĝinte, ĉion konsiderinte, kaj rilate al la kelkdeko da emoj kaj amoj en la vivo de Stead, taksas Esperanton simple nula.

Esperanto, finfine, restas nur unu el multaj, multegaj kaj provizoraj haltejoj de kapabla sed finfine lokusto-menso.

Kampanjoj

Facile estas kompreni la sintenon de la (almenaŭ teorie) neŭtralaj kaj objektivaj biografoj, kiuj neglektas Esperanton. Krom la grandaj kampanjoj de Stead — en 1885 kontraŭ ekspluatado de knabinetoj cele al prostituado, en la sama jaro kontraŭ rusa milito, en 1894 kontraŭ disvastigo de mondaj armiloj, en 1899 kontraŭ la milito en Suda Afriko; en 1883 por pli bonaj laboristaj vivkondiĉoj, en 1885 por fortigi la mararmeon, en 1896 por arbitracio anstataŭ milito kaze de konflikto en Venezuelo, en 1907 por propagandi pacon en la ĉefurboj de Eŭropo — krom grandiozaj, grandskalaj iniciatoj tiaj, svarmis en la cerbo de Stead senlimaj, sennombraj aliaj projektoj, el kiuj Esperanto estis nur unu, nur unueto.

Por ilustri la entreprenemon, la iniciatemon de Stead ni rigardu la lastan duonon de la jaro 1883. Krom la ĉefkampanjo rilate pli bonajn vivkondiĉojn por laboristoj, la kampanjo tiel nomata 'La krimulo-bredistoj de Krojden', Stead samtempe en la kolumnoj de The Pall Mall Gazette pledis en aŭtunaj numeroj por subteni flugadon (rezulte de eksperimentoj, ne sukcesaj, rilate vaporon, velojn kaj la Granda Okcidenta Fervojo), por konstruigi fervojojn en Hindujo, por enhejmigi elektron kaj por plibonigi kloakojn el la valo de la Tamizo; krome li priraportis strikojn en la karbominejoj de Jorkŝiro kaj — kredu-nekredu — reliefigis la kazon de lernejanino, kiu mortis pro tro da hejmtaskoj (1972: 47).

Mi demandas min, iom ŝerce, ĉu W. S. Gilbert en sia opero The Mikado (1885) pensis pri Stead, kiam la senkapigisto Koko kante proklamas: My brain it teems / With endless schemes / Both good and new / For Titipu (esperante: 'Zumadas mens' / Senlima pens' / Por Titipu / Mi ekagu').

Alia, eventuale pli trafa ekzemplo pri la entuziasmoj de Stead: en majo 1903, precize dum la unuaj, komencaj jaroj de Esperanto en Britujo — memoru, ke okazis en la antaŭa jaro, ĉe Mowbray House, la sidejo de The Review of Reviews, la unua kunsido por konsideri starigon de brita Esperanto-asocio — Stead leteris al la konata mecenato Andrew Carnegie en Usono por peti subvencion cele al kreado de (miatraduke) 'nova gazeto kaj novaĵagentejo, kiu dece kaj serioze kontraŭpesos ĉian propagandon celantan militon' (1984: 40-41).

Fakte, Stead provis revivigi projekton proponitan jam en 1893. Carnegie rifuzis: Stead tamen mem lanĉis sian pacgazeton, la tiel nomatan Daily Paper, kiu tamen ĉesis post nur kvin numeroj la 9-an de februaro, 1904. Notis Stead post la fiasko, miatraduke: 'Mi estis pro severa nerva kolapso senfortigita' (1952: 248). Elĉerpite, kaj suferinte financajn perdojn, Stead forlasis Britujon kaj enŝipiĝis al Suda Afriko, por survoje resaniĝi; alveninte, li propagandis pacon inter batalintaj frakcioj en tiu ĉi turmentata parto de la afrika kontinento.

Pacgazeto

La fiasko de Daily Paper montras miaopinie tri aferojn: unue, la energion, la iniciatemon de Stead; due, la superregantan pasion pri paco; kaj trie, kaj precipe, la fakton, ke, eĉ dum tiu ĉi pionira epoko de Esperanto en Britujo, la interesoj, la ĉefokupoj de Stead direktiĝis ne al internacia lingvo — kiel kelkaj esperantistoj fervore volas ŝajnigi — sed al alia, parte komerca, parte idealisma afero: starigo de nova pacgazeto. Evidentas, ke Stead neniel plentempe, neniel plenforte tiam engaĝiĝis en Esperanto: la gazeto, la sekva, kelkmonata foresto en Suda Afriko tion simple malebligis.

Tial nepras alfronti la malagrablaĵon, ke, malgraŭ vicprezidanteco de la British Esperanto Association, malgraŭ disponigo de The Review of Reviews al la servo de la nova lingvo, la rilato inter Stead kaj Esperanto restis — kontraste al multaj el liaj aliaj interesoj kaj ambicioj — precipe intelekta, neniel emocia afero.

Esperanto lin ne flamigis, pasiigis; nur mense, neniam kore Stead engaĝiĝis en la lingvo, kiu restis (kiel antaŭe rimarkite) eventuala pacrimedo anstataŭ celo en si mem. Simple, la lingvo, por tiu ĉi plurtavole okupata homo, fariĝis flankokupo, unu el multaj brilaĵoj, kiuj kaptis la atenton de tipe piga — kaze de Stead, neniel pigra — ĵurnalisto. La iom seka, sensuka rilato inter Stead kaj Esperanto klarigas (eble) ties neglekton flanke de la biografoj. Ili rekonis, ke por Stead ekzistis dekoj, eĉ centoj da aferoj, kun kiuj li pli intime, pli funde, pli emocie asociiĝis — kaj volis asociiĝi.

Efektive inter la dekoj, centoj da aferoj, kiuj kaptis la atenton de Stead, ne pretervideblas spiritismo. Denove: se Esperanto tiom gravis al Stead, kial en oktobro 1908 li fondis tiel nomatan Buroon de Julia? Stead interesiĝis pri ĉiaj aspektoj de postmorta vivo kaj kredis, ke li posedas (miatraduke) 'la donacon de aŭtomata manskribado' (1925: 325). Tiel, en komunikaĵo el la tiel nomataj limolandoj diktita de sia 'fantomo', Julia, Stead notis: 'Ŝajne vi forgesas, ke la buroo, kun ĉiuj riskoj, plenumos tion, kio pleje gravas. Ĝi preskaŭ komplete eliminos la koncepton pri morto.' (1925: 337.)

Spiritismo

Krome, recenzante la libron de Estelle Stead pri ŝia patro, A. C. Gardiner notis en The Review of Reviews en oktobro 1913 (miatraduke): 'Nepras agnoski, ke pravas Fraŭlino Stead, kiam ŝi taksas lian intereson pri spiritismo fundamenta por kompreni liajn motivojn kaj agojn. Ĉio, kion li faris, radikis en viziemo' (1925: 338).

Evidente, oni povas diri, ke ankaŭ la esperantemo de Stead radikis en viziemo… sed ne pretervideblas la fakto, ke ĝuste spiritismon kaj ne, ekzemple, Esperanton elektis emfazi la filino. Kaj estas la filinoj de Stead, kiuj — miaopinie tre signife — atestas pri la fremdlingvaj emoj kaj kompetentoj de la patro. Theodora Stead, ekzemple, priraportis la kapablojn de sia patro en la germana lingvo, kiam en 1907 Stead vizitis Germanujon por propagandi pacon. Ŝi notis, miatraduke: 'Stead inspire prelegis en la germana. La gramatiko, kiel informis min amiko, aĉis, sed neniam mankis al li vortoj. Imponiĝis la germanoj.' (1952: 227.)

Notindas, ke en la raporto de Theodora forestas mencioj pri kontaktoj kun germanaj esperantistoj. Oni povas sin demandi, kial Stead ne ekspluatis la internacian lingvon por priparoli pacon. Aŭ ĉu Theodora ial neglektis mencii la esperantajn kontaktojn, kiujn Stead ja flegis dum eksterlandaj vizitoj? Laŭ samjaraj raportoj en The Review of Reviews (1907/35: 332), Stead ja renkontis eksterlandajn esperantistojn. Sed leganto ricevas la impreson, ke la kontaktoj neformalis: ili restis klube, stacidome, restoracie. Eble neformalaj kontaktoj tiaj, en la okuloj de Theodora, ne meritis atenton.

Sed estas Estelle, la alia filino (kiu post la morto de la patro transprenis respondecon pri The Review of Reviews kaj ĝin prizorgis dum tridek unu jaroj), kiu prilumas la lingvemon de Stead. Subtenante la impresojn pri la germana priskribitajn de la fratino, Estelle notas, miatraduke: 'Mia patro flue sed negramatike parolis la germanan. Li zorgis, ke ĉiuj liaj infanoj akiris bonajn sciojn pri la franca kaj la germana.' (1952: 220.)

Oni povas pridisputi la kapablojn de la filinoj prijuĝi la germanan kompetenton de la patro: ĉu ne Theodora devis informiĝi de denaska parolanto de la germano, ke ŝia patro sengramatike prelegis? Tamen unu afero ne disputeblas: ke Stead en sia familia rondo ne pri Esperanto sed pri la franca kaj la germana insistis. Simple — memoru, ke temas pri gravulo en la tiama brita Esperanto-movado, pri vicprezidanto kaj arda propagandisto — elstaras la fakto, ke Estelle ne mencias Esperanton. La patro parolas la germanan, jes: sed kial la filino silentas pri Esperanto? Ĉu ŝi forgesis? Ĉu eble ŝi, kiel la menciitaj biografoj, mem taksis Esperanton sensignifa bagatelo? Aŭ ĉu, kiel oni povas konjekti, Stead interesiĝis pli pri la ideo Esperanto ol pri la lingvo Esperanto?

Kredeble, do, Esperanto neniam, neniel tuŝis la koron de Stead — kaj cinikulo emas diri, ke ĝi apenaŭ tuŝis la langon.

Nekarakterize neparolema

Kial oni tiel argumentas? Unue, ne troveblas artikolo en la internacia lingvo subskribita de Stead. Strange: Stead estis fekunda, verkema ĵurnalisto en la angla; kial ne en Esperanto? Due, malgraŭ atesto bazita sur propraj spertaĵoj pri la facileco legi kaj kompreni Esperanton (1902/26: 626), Stead montris sin nekarakterize neparolema en la internacia lingvo. Tiu, kiu entuziasme prelegis en la angla ĉe la inaŭgura kunsido de la nova brita Esperanto-asocio (oktobron 1904), malkaptis la okazon prelegi en Esperanto, vizitante Le Havre, Francujo, en julio 1907. Parolis francflanke inter aliaj Carlo Bourlet; anglaflanke Joseph Rhodes, la Keighley-pioniro. Oni povas demandi sin, kial la renoma, vaste konata Stead — supozeble pli granda allogaĵo ol Rhodes — publike, prelege silentis.

Respondi la demandon eblas pro iom kurioza raporto en The Review of Reviews pri la Esperanto-kongreso en Ĝenevo, Svislando, en 1906. Stead partoprenis la kongreson: li mencias, ke 'inter ni estis pacifistoj… framasonistoj, socialistoj …' ktp (1906/34: 427).

Poste li aldonas 'du-tri folietojn el la taglibro de [anonima] esperantisto', kiu partoprenis: laŭstile ŝajnas, ke temas pri Stead mem. Ĉiaokaze la 'anonimulo', antaŭĝuante la venontjaran kongreson en Kembriĝo, Britujo, admonas britajn esperantistojn (miatraduke): 'Nepras, ke ni studu por flue paroli, ke ni ne kontentiĝu pri fuŝa neprecizeco' (angle: slipshod indefiniteness) (1906/34: 430).

Sed, eĉ se tiuj ja estas vortoj de esperantisto alia ol Stead, la voĉo de la fondinto de The Review of Reviews tamen samopinie kaj senkaŝe aŭdiĝas en sekva numero de la revuo, same pri la venonta brita kongreso (miatraduke): 'Unu afero certas. Ni devas ĉiuj praktiki la paroladon de Esperanto, ne resti kontentaj simple ĝin legante. En Londono okazas tiom da vesperaj kursoj, ke tio ne prezentos malfacilaĵojn…' (1907/34: 638.)

'Simple ĝin legante…' — jen, efektive, la vera lingvo-kapablo de Stead: tiu, kiun oni emas sursokligi kiel fervora adepto de la internacia lingvo; propagandisto, kiu ja esperante balbutetis, ja neformale interrilatis kun eksterlandanoj, sed kies veraj lingvo-konoj restis (kiel en la germana) funde sengramatikaj; iu, kiu esprimis sin (kiel la britaj esperantistoj aludataj en la Ĝenevo-raporto) nur fuŝe neprecize.

Kaj tion konfirmis Joseph Rhodes en sia nekrologo pri Stead, citita ĉe Merchant: 'En la ĉiujaraj Kongresoj, kvankam la multokupita publikisto ne povis persone partopreni, kaj eĉ mankis al li la tempo funde studi la karan lingvon [miaemfaze], lia profeta okulo vidis ke per ĝi povus veni la efektiviĝo de revo de la jarcentoj…' (sen dato: 103).

Do preskaŭ certe la pasivaj lingvo-konoj de Stead vaste superis la aktivajn, tiel ke eble — tiel mi nur konjektas — tiu, kiu tiel flue kaj riĉe kaj elegante sin esprimis en la angla hontis, embarasiĝis, pro siaj nekapabloj en tiel nomata facila kaj 'ŝlosila' help-lingvo.

Aliflanke, kaj por defendi Stead, memorindas, ke en tiu ĉi epoko, sen multaj libroj, sen radio, kasedoj kaj aliaj nuntempaj helpiloj, akiri lingvon eblis nur al malmultaj homoj. Pro tio la fruaj raportoj pri la nova brita asocio estas verkitaj en la angla; same multaj artikoloj en la komencaj numeroj de The British Esperantist (multdira estas la anglalingva titolo). Pro tio, kiam oni ja prelegis en Esperanto, la fakto aparte notindis. Tial oni legas en The Review of Reviews, ke dum la unua jarkunsido de la londona klubo (miatraduke): 'La prezidanto, Felix Moscheles, prezentis en Esperanto [miaemfaze] resumeton pri la eventoj kondukintaj al la starigo de la Brita Esperanto-Asocio…' (1905/ 31: 212.)

Lokusto-menso

Defendeblas Stead alimaniere. Nepras konsideri la sintenon de ĵurnalisto — kaj Stead, unuavice, antaŭ ol esti kampanjisto, pacisto, internaciisto, esperantisto, ktp, estis ĵurnalisto. Ĵurnalisto, kiel mi supre notis, posedu lokusto-menson, la eblon rapide salti de unu temo al alia, ĝin almenaŭ supraĵe, provizore, regante. Tia estis Stead, kies kampanjoj, laŭ unu el la biografoj, miatraduke, 'nepris por eksciti la pasion de la leganto, [sed] ili estis koncipitaj por atingi tion, kion li taksis inda kaj necesa' (1972: 61).

Aliflanke Stead montris sin naive (miatraduke) 'akceptema rilate helppetojn flanke de ŝajne perditaj aferoj' (1972: 128). Ĉu, en la okuloj de Stead, Esperanto estis unu el tiuj 'ŝajne perditaj aferoj'? Ĉu pro tio li ludis duoblan rolon: fizike, intelekte, ŝajne je la centro de la movado; spirite, kore, ĉiam rande de ĝi? Evidente, paradokso: sed ĝuste tiun trajton reliefigas unu el la biografoj de Stead. Miatraduke: 'Se homo tiel komplika kaj tiel paradoksa kiel Stead povas esti klasifikita, do jen: li estis profeto de la estonteco pli ol malprofeto de estinteco jam morta.' (1972: 254). Almenaŭ la aludoj pri la estonteco kongruas kun subteno por avangarda lingvo, kia estas Esperanto.

Tamen ni revenu al Stead la ĵurnalisto. Efektive tiu ĉi ĵurnalista Stead estas la tria Stead, al kiu mi promesis min turni. Miaopinie tiu ĉi Stead restas por ni, cent jarojn post la komenco de organizita esperanta movado en Britujo, la plej grava, la plej aktuala. Efektive, malgraŭ la klopodoj de Stead interne de British Esperanto Association, hodiaŭ plej signifaj restas la ekster-movadaj klopodoj de Stead: tiuj, kiuj neniel rekte rilatis al Esperanto.

Mi aludas la tiel nomatan novan ĵurnalismon, kies unua adepto, unua praktikanto en Britujo, estis Stead. La terminon 'nova ĵurnalismo' elkovis Matthew Arnold en 1887 (1972: 29), kiu poste pri ĝi hontis; nova ĵurnalismo mem naskiĝis, laŭ fakuloj, fakte la 16-an de oktobro, 1883, per kampanjo 'La akra ve-krio de senhejma Londono' lanĉita de Stead en The Pall Mall Gazette.

Evidente, ĉeftrajto de nova ĵurnalismo estis kampanjemo (karakterizaĵo daŭre evidenta en la monda gazetaro). Tamen ĝi posedis aliajn trajtojn. Efektive, nova ĵurnalismo notindis ne nur pro siaj kampanjoj, sed ankaŭ pro precipe kvar elementoj: koncizaj raportoj, paĝoj pli alloge desegnitaj (pro pli da ilustraĵoj kaj, en la tekstoj, intertitoloj por faciligi legadon), intervjuoj kaj artikoloj ne plu anonimaj, do kun aŭtoro-nomo.

Intertitolo

Ĉion ĉi ni hodiaŭ senpense akceptas. Sed en la lastaj jardekoj de la 19-a jarcento, reformoj tiaj skandalis legantojn. Jam la redaktoro de la revuo Truth, Henri Labouchere, insistis pri koncizeco. Kaj estis Labouchere, kiu subaŭskultis konversacion inter du sinjoroj en londona klubo. Plendis unu sinjoro al la alia: 'Pri la nuna mondo mi senesperas. Imagu: intervjuoj en The Pall Mall Gazette.' Respondis la alia: 'Jes, kaj ne nur… ankaŭ bildoj.' (1972: 84).

Do la unua intertitolo (angle: crosshead) aperis en The Pall Mall Gazette en la jaro 1881; la unua intervjuo en 1883 kun W. E. Forster, kiu vaste vojaĝis tra Bulgarujo (1972: 254). La intervjuon defendis Stead miatraduke tiel: 'Multaj emintentuloj malbone sin esprimas, aparte skribe; al tiuj fariĝas la interveno de intervjuisto preskaŭ tiel nepra kiel interpretisto al anglo en Ĉinujo' (1972: 86).

Dua intervjuo okazis en novembro, 1883, kun s-ro H. C. Linton: tiu, kiu sensukcese eksperimentis pri flugado. Stead, disĉiplo de la estonteco, tiam prognozis, ke iam flugado tiel kutimos kiel fervoja aŭ ŝipa vojaĝado: mankas al la raporto ajna primoka nuanco (1972: 64). Kaj pri anonimaj artikoloj jen denove, miatraduke, Stead: 'Universala anonimeco fariĝis teda superstiĉo de ĵurnalismo en Anglujo.' (1972: 85).

La kvar elementojn de nova ĵurnalismo — koncizeco, alloge koncipitaj paĝoj, intervjuoj, atribuitaj artikoloj — kiujn flegis precipe Stead, ni senhezite, nature akceptas kaj atendas, kiam ni eklegas gazeton, ajnan gazeton aŭ revuon, inkluzive de La Brita Esperantisto. Kaj jen, miaopinie, la plej granda kontribuaĵo de Stead al la brita Esperanto-movado: la ĵurnalismaj metodoj establitaj kaj flegataj de Stead daŭre influas, daŭre formas nian nacian Esperanto-revuon.

Gravas en La Brita Esperantisto koncizeco: apenaŭ imageblas, kiom eĉ la plej longaj kontribuaĵoj, la eseoj, la prelegoj, jam estas zorge, ame, tonditaj. Gravas ankaŭ la aspekto de la paĝoj: preskaŭ sur ĉiu troveblas intertitoloj, kiuj invitas plu legi; krome ornamas la paĝojn fotoj (multe pli ol en la pasinteco danke al, ĉefe, cifereca teĥnologio). Gravas intervjuoj: la rubriko 'Kiu kiuas?' fariĝis ŝatata konstantaĵo en la revuo. Kaj anoniman artikolon vi ne trovas en La Brita Esperantisto: male, al multaj artikoloj aldoniĝas biografiaj aŭtordetaloj.

Tiamaniere Stead, el sia mara tombo, daŭre helpas, daŭre influas la britan Esperanto-movadon. Mi kuraĝas diri, ke lia nuna, ja postmorta rolo (ironie pro lia ekster-, ne en-movada, laboro), nuntempe pli gravas — preter ajna dubo minimume same gravas — ol liaj tiamaj kontribuaĵoj al la burĝonanta Esperanto-movado de la fruaj jaroj de la pasinta jarcento.

Jen, miaopinie, la vera nuna signifo de Stead: ne lia vicprezidanteco de British Esperanto Association; ne lia rolo en la starigo de nia asocio (se ne estus farinta li, do sendube iu alia); certe ne la fakto, ke fanfaroneblas pri nacia famulo, kiu brakumis, miaopinie pli formale ol vere ame, la internacian lingvon. Ne. La vera nuna signifo de Stead, super tiu de ĉiuj aliaj tiamaj pioniroj de la brita esperanta movado, efektive lia heredaĵo, troveblas simple, senpere kaj vive inter la kovriloj de La Brita Esperantisto.

Tiel mi revenis al mia deirpunkto, fine trafante finon. 'Kaj en ondoj dronas ankaŭ verda stelo': jes, certe, sed malgraŭ tio, ke la verda stelo jam antaŭ 1912 metafore dronis en atlantiko de aliaj premoj kaj emoj, konceptoj kaj projektoj — ja, ke la stelo estis sendube nur unu, kaj tre minora, en la brila firmamento de Stead — tamen lia voĉo el mara tombo inspire, instige nin gvidadas.

Bibliografio

  • British Esperantist, The. Diversaj numeroj. Biblioteko Butler, Barlastono, Britujo.
  • Enciklopedio de Esperanto. Represo de 1a eldono. Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio, 1986.
  • Propagandisto, La. Trimonata organo de la Internacia Propagandejo Esperantista. Senpaga aldono de Esperanto. UEA, majo 1912. Biblioteko Butler, Barlastono, Britujo.
  • Protokoloj de British Esperanto Association. Biblioteko Butler, Barlastono, Britujo.
  • Review of Reviews, The. Volumoj 26-45 (1902-1912). Legeblaj en Manchester Central Reference Library, Manĉestro, Britujo.
  • Bourlet, C. Monumento. Rio de Janeiro: Livraria Editora da Federação, 1940.
  • Jones, V. P. Saint or Sensationalist? The Story of W. .T. Stead. East Wittering: Gooday, 1988.
  • Koss, S. The Rise and Fall of the Popular Press in Britain. Vol.2. London: Hamish Hamilton, 1984.
  • Merchant, J. (trad. Louise Briggs), Joseph Rhodes kaj la fruaj tagoj de Esperanto en Britujo. Jorkŝira Esperantista Federacio: Bradfordo, sen dato.
  • Robertson-Scott, J. W. The Life and Death of a Newspaper. London: Methuen, 1952.
  • Schults, R. Crusader in Babylon: W. .T. Stead and the Pall Mall Gazette. Lincoln: University of Nebraska Press, 1972.
  • Sikosek, Z. M. Esperanto sen mitoj: Mensogoj kaj memtrompoj en la esperanto-informado. Antverpeno: FEL, 1999.
  • Whyte, F. The Life of W. .T. Stead. Du volumoj. London: Jonathan Cape, 1925.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2006.

<<  [960]  >>