Transsalti la navigilojn.

EAB

Esperanto-Asocio de Britio | LBE | Arkivo

La Brita Esperantisto
Numero 959, aŭtuno 2005, 101-a jaro

 

(Ĉi tiu paĝo estas parto de la LBE-arkivo.)

 

Kovrilfoto

Monoklo-monologo

Kunlige kun la centjariĝo de originala esperanta dramarto estas filmita en junio en Barlastono la unuaktaĵo La duonokulvitro de Aŭgusto Baissac. Ĝi gajnis la duan premion en la vidbenda branĉo de la Belartaj Konkursoj de UEA.

Malantaŭ la kamerao staras Jill Gubbins, filmante la monologiston Colin Simmonds. Legu ankaŭ pri la festivala semajnfino.

 


 

Enhavo

Paul Gubbins    Redaktore
Redakcio    Zamenhof en Jorko (Jorkŝiro k. Humberside)
Redakcio    Antaŭ la publiko (Malferma tago)
Irina Simmonds    Cent jaroj da Esperanto-kongresoj
Redakcio    SATEB ĉe la vojkruciĝo
John Francis    La skota skolo
Mamed Madok'ba    Rubo-ludo
Redakcio    Eroj premieraj en Barlastono
Malcolm Jones    Konspiro klimatizila (UK, Vilno)
Paul Gubbins    Recenzo: Sed homoj kun homoj
Redakcio    Fote skote
David Lilley    La vivo kaj lingvoj de D. B. Gregor
Marjorie Boulton    La tuta mondo estas nur scenejo
Redakcio    Lingvaj aventuroj... en Preston (NOEF)
David Kelso    Baldaŭ estos...
Paul Gubbins    Babile
La Verda Ranaro    Helpu la ranaron!
Redakcio    Dorsa kovrilo

 


 

Redaktore

Kiom ni scias pri niaj membroj? Rilate al la plej aktivaj, al tiuj, kiuj regule partoprenas kongresojn, kontribuas al la administrado de Esperanto-Asocio de Britio aŭ al federaciaj aŭ lokaj eventoj: multe.

Almenaŭ supraĵe. Demandu vin, ĉu vi scias, kiel okupis aŭ okupas sin profesie sinjorino A, kiajn aliajn interesojn ekster Esperanto flegas sinjoro B, kiam kaj kial fraŭlino C fariĝis esperantisto, ktp. Eĉ se temas pri 'granda nomo' en la brita esperanta movado, ofte nebulas biografiaj informoj tiaj, eĉ la plej bazaj, kiel naskiĝ-jaro aŭ -urbo.

Pro tio mi demandas min, ĉu valoros starigi specon de asocia biografio-banko. Mi levas la demandon pro du kialoj. Unue, dum miaj nunaj esploroj kun Marjorie Boulton pri originalaj esperantaj dramverkistoj, mi miras, malkiom oni scias pri la personaj vivoj de tiuj, kiuj tra la historio de Esperanto ne nur kontribuis al nia literatura heredaĵo sed ankaŭ al la movado, ĉu nacie, ĉu internacie.

Certe, esperantistoj (almenaŭ la plej renomaj) estas ofte plej modestaj, plej privataj homoj. Mi memoras, ke Stephen Thompson iam diris, ke li renkontis iun, kiu loĝis en Dollar, Skotlando -- kaj kiu ne sciis, ke tie vivas argumenteble la plej granda Esperanto-poeto, kaj kandidato pri Nobel-premio, William Auld. Preferindas modesteco ol fanfaronemo... sed en ĉiuj aferoj regu ekvilibro.

Mia dua kialo estas same persona, sed multe pli tikla, eĉ ŝoka (kaj anticipe mi pardonpetas, se mi ofendos). Kiel ĉiu redaktoro, mi timas aperigi nekrologojn. Timas, ĉar mi estas hontinde nepreparita. Stulte, ĉar, kiel rimarkis Benjamin Franklin, nenio certas en la mondo krom morto kaj impostoj. Pri impostoj oni plendas; pri morto oni silentas: ĝi restas unu el la daŭraj tabuoj en nia socio.

Grandaj naciaj gazetoj kaj televidaj stacioj disponas pri vastaj nekrologaroj (denove mi pardonpetas, ke mi aroge tiel tuŝas tabuon); malgrandaj revuoj, kiel La Brita EsperantistoUpdate, tute ne. Tio signifas, ke kaze de morto de EAB-membro, estiĝas speco de nekrologo-loterio: en la esperanta mondo eĉ en morto forestas egaleco. La loterio estiĝas, ĉar mi dependas centelcente de kontribuaĵoj de parencoj kaj amikoj -- funebrantaj kaj do okupiĝantaj pri nepraĵoj aliaj ol biografiaj notoj sendotaj al redaktoro de asocia revueto.

Alivorte mi dependas plejparte de hazardo, kiu siavice signifas, ke foje ne aperas nekrologoj, aŭ apenaŭ konvenaj, eĉ pri konataj esperantistoj. Tiam oni riproĉas, ke nia asocio, kaj precipe mi, kiel redaktoro, ne dece adiaŭis al fidela servinto de Esperanto.

Kion fari? Ĉu resti ĉe la nuna, hazarda sistemo? Ĉu, por senloteriigi la situacion, rezigni pri nekrologoj? Argumenteblas, ke tiuj, kiuj konis la mortinton, ĉiaokaze informiĝos, ĉu telefone, ĉu interrete, kaj laŭe, persone reagos; ĉiujn aliajn la forpaso ne koncernas. Aŭ ĉu adopti la praktikon de niaj pli grandaj gazetaraj kuzoj kaj krei biografio-bankon... eĉ aŭtobiografio-bankon?

Evidente, kiel redaktoro, mi favoras la lastan proponon pri aŭtobiografio-banko. Tiel facile troveblus almenaŭ bazaj informeroj (mi ne diras 'faktoj': foje aŭtobiografioj tiom fidindas kiom politikista promesaro) ofte, kiel mi supre indikis, ne konataj eĉ al tiuj, kiuj kredeble 'bone' konis la forpasinton. Banko tia certe faciligus mian laboron, kaj eble helpus al estontaj esploristoj pri Esperanto en nia lando.

Pro tio, mi volas proponi, ke tiuj, kiuj emas kontribui al tia (aŭto)-biografia banko, sendu al mi -- aŭ al 'neŭtrala' instanco, nome EAB -- koncernajn notojn, enhavantajn bazajn informerojn: ĝuste literumita nomo, naskiĝ-jaro kaj -urbo, ĉefokupo kun datoj, rolo en la esperanta movado kun datoj, kaj bazaj personaj informoj (familianoj, flankokupoj, k.s.).

Bonvolu noti, ke mi skribis en la antaŭa alineo 'volas proponi'. Antaŭ ol firme lanĉi la proponon nepras, parte pro la tabuaj ecoj rilate morton, diskutado: klare, neniu devigos tiel kontribui, sed eble aliaj ofendiĝos, interpretante la proponon kiel inviton mem verki propran nekrologon.

Plej gravas juraj konsideroj rilate al la akto de 1998 pri daten-protektado. Juristoj sendube konsilos, sed laŭ miaj unuaj esploroj gazetoj -- kredeble ankaŭ publikaĵoj kiel La Brita Esperantisto -- sub difinitaj kondiĉoj rajtas konservi tiajn informerojn, ekzemple cele al nekrologo.

Jen do rekte en la abelujon: morto-tabuoj, nekrologoj, juraj interpretadoj. Se kelkajn mi ofendis, aliajn incitis, mi denove pardonpetas. Sed ofendi kaj inciti -- alivorte pensigi -- apartenas al la taskaro de ĵurnalisto. Mi scias, ke mia propono pri (aŭto)biografia banko faciligus mian redaktoran taskon. Sed kion pri la propono opinias legantoj de La Brita Esperantisto?

---

Kaj alia tikla punkto (eble kulpas la foje varmega, foje tempesta somero): Britaj Kongresoj. Mi ĉeestis kiel gasto federacian kunvenon en Jorkŝiro, kiam leviĝis demando pri la venonta Brita Kongreso -- kongreso organizota de malgranda grupo (federacio) favore al, kaj eĉ nome de, pli granda grupo (Esperanto-Asocio de Britio). Tio estigas plurajn problemojn.

Eble, en la pasinteco, honoro estis inviti la nacian organizaĵon jarkunsidi en tiu aŭ alia urbo. Sed nuntempe lasi al loka aŭ regiona grupo, foje eĉ individuoj, respondecon grandparte pri nacia kongreso apenaŭ plu tolereblas: ofte mankas sufiĉe da homoj por surŝultrigi la ŝarĝon de kongreso.

Ŝajnas al mi, ke, se Esperanto-Asocio de Britio deziras kongresi -- miaopinie nepra elemento en la agado de nacia asocio -- do Esperanto-Asocio de Britio ĝin organizu, aŭ almenaŭ pli intime kaj pli subtene interagu kun surlokaj aktivuloj. Tiel ĉiu scios, kies kongreso estas -- ĉu tiu de EAB, ĉu tiu de la organizantoj -- kaj EAB respondecos plene pri ĉiuj en- kaj el-spezoj. Tiamaniere lokaj organizantoj ne estos devigataj prezenti buĝeton al EAB, cele al ties aprobo, rilate al efektive sia kongreso; tiamaniere oni ne malŝparos tempon, decidante, kiu pagos kion: ekzemple, ĉu EAB aparte pagu la luadon de la ĉambro uzota por la jarkunsido?

Eble do la lukso de loke aranĝata kongreso malaperas. Iasence ĝi jam malaperis: ĉi-jare, ekzemple, ne okazis aparta Brita Kongreso. Tiel nomata eŭropa kongreso, malgraŭ la graveco de la jubilea jaro 2005, ne povas kaj ne devas anstataŭi Britan Kongreson.

Por ke okazu en Britujo ĉiujara kongreso, necesas nun serioze konsideri, ĉu organizi jaron post jaro kongreson en la sama loko, laŭ la samaj kondiĉoj. Tiel la organizaj taskoj minimumiĝus; tiel unu aŭ du homoj povus relative facile respondeci pri la ĉiujaraj aranĝoj, uzante similan ŝablonon.

Povas esti, ke tiuj, kiuj volas ferii koincide kun Brita Kongreso en diversaj partoj de la lando, ne partoprenos. Tamen oni organizas kongreson unuavice ne turismo-, sed esperanto-cele. Estus alia afero, se la 'turistoj' volontulus mem organizi kongreson, kaj respondeci pri ĉiuj financaj kaj aliaj aranĝoj. Sed ŝajnas, ke jam venis la tempo por rekonsideri la organizadon kaj financadon de Britaj Kongresoj.

Verŝajne unu-du legantoj koleros (kaj postulos surtelera la kapon de la redaktoro), ke oficiala nacia organo esperanta tiel sublupeigas la praktikon de la oficiala nacia asocio esperanta. Sed unu el la roloj de bone funkcianta asocia revuo konsistas en tio, ke ĝi de tempo al tempo okazigu debaton pri aferoj, kiuj tuŝas ĉiujn asocianojn. Kaj espereble La Brita Esperantisto tiel bone funkcias.

Subskribo: 'Paul P. Gubbins'
Paul Gubbins

(Enhavo)

 


 

Zamenhof en Jorko

Se troviĝus en kraŝonta aviadilo pluraj eminentaj esperantistoj, kaj se, por savi la aviadilon -- kaj eble la estontecon de Esperanto -- ĉiuj krom unu devus salti... kiu finfine devus resti? Ĉu verkisto? Organizanto? Mecenato? Aŭ ordinara esperantisto?

Jen dilemo, kiu frontis al membroj de la federacio de Jorkŝiro kaj Humberside, kiam ili kunvenis en junio en Jorko. Evidente la 'dilemo' temis nur pri paroliga ekzerco, kiun, kun tri aliaj (aŭdkomprena, skriba kaj lega), prezentis al federacianoj Paul Gubbins, kiu gvidis tuttagan seminarion.

Foto

En la foto cerbumas pri unu el la taskoj, de maldekstre, Simon Arm-Riding, Geoffrey Wood kaj Jack Warren (helpataj, ŝajne, de Zamenhof).

(Enhavo)

 


 

Antaŭ la publiko

Partoprenis esperantistoj dum malferma tago en junio ĉe Wedgwood Memorial College en Barlastono.

Foto

Paul Gubbins, kiu prezentis provlecionojn pri Esperanto, kaj Viv O'Dunne disdonis informfoliojn al vizitantoj kaj bonvenigis ilin al la Esperanto-centro, dum Derek Tatton (en la foto dekstre) respondecis pri Esperanto-budo en la kolegia biblioteko, kaj respondis al diversaj demandoj pri la internacia lingvo.

Entute tiutage disdoniĝis kelkaj dekoj da informiloj kaj vendiĝis pluraj libroj.

(Enhavo)

 


 

Cent jaroj da Esperanto-kongresoj

Irina Simmonds 'defilas' tra la jubilea kongreso en Bulonjo-sur-Maro, Francujo, okazinta dum la paska semajnfino en marto.

La bulonja kongreso estis arde atendata de mi. Mi antauĝuis la eventon pro ĝia rareco kaj neripetebleco, ĉar mi ne plu antaŭvidas centjariĝojn de la unua Esperanto-kongreso en proksima estonteco (almenaŭ en mia vivo). Kaj, certe, pli ol kvincent Esperanto-parolantoj en malgranda franca urbo devus alporti neripeteblan etoson. Mi estis tiom ekscitita, ke eĉ duobla antaŭpago por la loĝado, kiun mi elpoŝigis pro eraro de la turisma oficejo, ne malaltigis mian entuziasmon. La celo restis same dezirata kaj atendata.

Do, mi volis esti en Bulonjo, mi venis en Bulonjon. La unua afero, kiu renkontis min en la halo de la bulonja stacidomo, estis granda ŝildo kun la vorto 'Esperanto' sur si. Certe estis agrable konstati, ke la kongreso estas anoncata. Poste evidentiĝis, ke informon pri la kongreso eblis trovi en multaj lokoj de la urbo kaj, laŭ la promeso de la urbestro, ĝi restos por la tuta jaro. Uzante mapon kaj helpon de hazarde renkontitaj kongresanoj, mi atingis la kongresejon, sufiĉe proksiman al la stacidomo.

Foto

La ejo mem havis du salonojn por prelegoj kaj diskutrondoj. En la ĉefa koridoro aranĝis sin Vinilkosmo kun centoj da k-diskoj, dum malgrandan ĉambron en la unua etaĝo okupis la libroservo de Espéranto-France, kiu ne estis, fakte, tiel populara kiel la libroservo de SAT-Amikaro, kiu prezentis kelkcentojn da libroj kaj okupis grandegan spacon en la teretaĝo. Se vi hazarde decidus pasigi kvin minutojn en la libroservo, mi garantius, ke vi estus perdita tie minimume unu horon.

La plej atentinda programero certe estis la inaŭguro, kiu okazis en la sama urba teatro, kie cent jarojn antaŭe Zamenhof salutis partoprenantojn en la unua kongreso. La konstruaĵo, plene renovigita de ekstere, konservis interne la etoson de la pasinta jarcento.

Partopreni la solenan malfermon estis invititaj oficialuloj: la urbestro de Bulonjo, la vicprefekto de la distrikto de Bulonjo, la prezidanto de la Departementa Konsilio de Pas-de-Calais, la ĉefkonsulo de Pollando en Lille, kaj Louis-Cristophe Zaleski-Zamenhof, nepo de L. L. Zamenhof.

Kiel ĉiu malfermo ankaŭ tiu ĉi enhavis multe da paroladoj, aplaŭdoj, tradukoj en Esperanton kaj el Esperanto; sed tio estis nur la unua parto de la inaŭguro. Poste la evento translokiĝis sur la stratojn de la urbeto. Ĉiuj kvincent partoprenantoj solene kune kun muzikistaro 'defiladis' (laŭ la kongresa libro) al la Zamenhof-placo, kie estis almetitaj bukedoj al la busto de L. L. Zamenhof kaj estis daŭrigitaj paroladoj.

Post la ceremonio ĉe la busto ĉiuj 'redefiladis' (laŭ la kongresa libro) al la urbodomo, kien kongresanoj estis invititaj de la urbestro por ĝui malavaran bufedon; sed por ĝui la bufedon necesis elteni pluan horon da paroladoj. La plej fortaj poste vere ĝuis, ĉar la kvalito de la bufedo estis vere bona.

Foto
Kongresanoj 'defilas' tra Bulonjo: ŝajne ili interpretis iom larĝe la difinon en PIV: 'marŝadi laŭvice aŭ laŭkolumne, precipe en parado'.

La ĉefa kongresa temo estis 'Esperanto: perspektivoj post 100 jaroj da renkontiĝoj'. Certe preskaŭ ĉiuj prelegoj iamaniere respondis al la temo, pritraktante la perspektivojn de la lingvo. Mi ne povas ne mencii prelegon, kiu allogis la plej grandan kvanton da aŭskultantoj, de Claude Piron: 'Esperanto: kiaj perspektivoj jarcenton post la unua kongreso?'

Dum la prelego Piron donis sian opinion pri estonta internacia lingvo. Laŭ li la angla lingvo ne povos resti en pozicio de la internacia, ĉar angleparolantaj landoj perdas sian iaman potencon. Kiu scias? Povas esti, ke post kvindek jaroj ni ĉiuj parolos la ĉinan; sed povas esti, ke la mondo faros unu paŝon antaŭen al la planitaj lingvoj. Ĝuste tiam Esperanto havos grandan ŝancon.

Piron provis instigi ĉeestantojn esti pli optimismaj rilate al Esperanto kaj la Esperanto-agado. Tre plaĉis al mi la vortoj, kiujn li uzis en la prelego: 'Kial ni ofte diras: Esperanto fiaskis; Esperanto ne sukcesis? Kial ni ne diras: Esperanto ankoraŭ ne venkis / sukcesis, ktp?'

Tre popularaj estis posttagmezaj ekskursoj tra la urbo kaj al la haveno; aparte populara estis tuttaga ekskurso en sudorientan Anglujon 'laŭ la paŝoj de Zamenhof'.

Entute la kongreson eblas nomi sukcesa kaj memorinda por partoprenantoj el la 22 diversaj landoj.

Foto
Ĝuiga parto de ĉiu kongreso estas la ekskursoj: ĉi tie Brian Moon interpretas por franceparolanta bierfaristo, kiu pro la mano antaŭ la buŝo miras pro la ĉeesto de tiom da esperantistoj.

(Enhavo)

 


 

SATEB ĉe la vojkruciĝo

Ĉe Wedgwood Memorial College inter la 13a kaj la 15a de majo okazis la jarkunsido de Sennacieca Asocio Tutmonda en Britio (SATEB). Raportas la redakcio de La Brita Esperantisto.

Estas nekompreneble, kial britaj esperantistoj ne partoprenas la jarkunsidan semajnfinon de SATEB. La prelegoj ĝenerale elstaras -- la nuna jaro ne esceptis -- kaj la semajnfino prezentas la unusolan eblon ekster klubaj renkontiĝoj diskuti en Esperanto serioze kaj strukturite politikajn kaj aliajn sociajn temojn.

Foto

Povas esti, ke la nocio 'jarkunsido' malinstigas. Povas esti, ke oni erare taksas SATEB sekto akaparita de komunistoj, socialistoj, sindikatistoj kaj aliaj dinosaŭroj de praa, antaŭTaĉera epoko. Nu, prave estas, ke ĝenerale (kaj mi substrekas 'ĝenerale') partoprenantoj en SATEB- semajnfinoj politike maldekstremas. Tamen ili ĉiuj tre afablas, bonvenigas diskutadon kaj estas mense malfermaj vid-al-vide al freŝaj ideoj.

Ĉio ĉi indikas, ke SATEB ŝanĝiĝas kaj kapablas moderniĝi. Kaj ĝi devas. Kiel multaj aliaj organizaĵoj en kaj ekster Esperantujo, ĝi luktas por sia ekzisto. Finance forta, membre manka: tia hodiaŭ SATEB. Sen novaj instigoj, la asocio disfalos: kiel avertis dum la jarkunsido dumviva SATEB-aktivulo, eble necesos en la venonta jaro meti rezolucion antaŭ la membraron por suspendi la asocion.

Fokuso

Espereble, tamen, tio ne okazos. Prezentis sin novaj funkciuloj por teni la torĉon de SATEB. Elektiĝis prezidanto David Kelso, sekretario Laura Miller: kun membroj de la antaŭa komitato ili devos trovi fokuson por SATEB kaj kialon por ĝia pluekzisto, kreante tiel niĉon por ĝi en la mensoj (kaj la kalendaroj) ne nur de politike engaĝiĝintaj maldekstruloj, sed ankaŭ -- kaj pli larĝe -- de ĉiuj progresemaj, socie konsciaj esperantistoj.

Tial nepras, ke SATEB reorientiĝu. Komenco jam estas farita: Paul Hewitt nuligos la libroservon kaj koncentriĝos pri la retejo. Simile la asocio rezignu pri la revuo La Verda Proleto (luksaĵo por organizaĵo kun maksimume 60 anoj en Britujo) almenaŭ en la nuna formato -- sed vidu sube -- kaj eldonu pli modestan sed tute adekvatan A4-bultenon.

Kaj SATEB ne tro rompu la kapon pri varbado de novaj membroj por Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), nek pri publico, nek pri enpostenigo de gazetoficulo: provizore mankas homortoj. Nepras ankaŭ sveltigi la jarkunsidon: unu sesio sufiĉu por doni pli da tempo al diskutoj kaj prelegoj.

Foto
Multaj aferoj konsiderendis dum la jarkunsido de SATEB, inkluzive la pluekziston de la asocio. Koncentriĝas pri la tagordo, de maldekstre, Paul Hewitt, Mark Palmer, la nova SATEB-sekretario Laura Miller, kaj Ron Lynn.

Forumo

Anstataŭe SATEB koncentriĝu pri la (miaopinie) ĉefa kialo por la pluekzistado de la asocio: la maja semajnfina forumo, kiu ebligas al britaj kaj aliaj esperantistoj kuniĝi en agrabla loko por diskuti kaj disputi, informi kaj informiĝi. Alivorte, por lingve kaj spirite riĉiĝi.

Oni invitu al ĉiuj esperantistoj aŭskulti elstarajn prelegojn, debati la enhavon, partopreni forumojn (gvidatajn kaj organizatajn, eble, de individuaj respondeculoj) pri ekzemple ekologiaj, filozofiaj, historiaj, humanismaj, politikaj, sindikataj kaj sociaj aferoj.

Flanke mi diru, ke la prelegantoj (kiel ankaŭ la gvidantoj de la diversaj forumoj) provizu ekzempleron de siaj prelegoj aŭ prezentaĵoj: tiuj aperu aŭ en La Brita Esperantisto aŭ en revivigita La Verda Proleto. Tiam, kaj nur tiam, la asocio posedos revuon, per kiu oni povos konvinki homojn, ke valoras pagi SATEB-kotizon kaj membriĝi en progresema asocio, kiu vere havas ion por diri al la mondo.

Fundamento

Ĉu tiel mi adiaŭas al mia racio? Eble... sed, se esperantisto ne rajtas idealumi, neniu rajtas. Kaj, fakte, la fundamento jam ekzistas.

Foto

Ekzemple ĉi-jare Atilio Orellana Rojas (fotita ĉi-supre), argentinano, kiu estras la Internacian Esperanto-Instituton en Hago, Nederlando, brile prelegis interalie pri amerikaj indiĝenoj. Parolante pri la sorto de la indiĝenoj, li diris: 'Oni ekspluatis la indiĝenojn. Oni senkulturigis la homojn. Tio por mi resumas la alvenon de la invadintoj en Ameriko.'

Aparte kulpis la romkatolika eklezio, kiu postulis, ke la indiĝenoj pagu imposton (du kokinojn, tri-kvar virinojn), inkluzive de arĝento en regionoj, kie arĝento simple ne haveblis. La invadintoj kunportis malsanojn: tiel ŝrumpis la indiĝena loĝantaro, laŭ statistikoj provizitaj de Atilio, de 90 000 000 en 1492 ĝis nur 4 500 000 en 1692.

Kaj daŭras la ekspluatado eĉ hodiaŭ: en Ekvadoro, informis Atilio, infanoj vizitas kvin jarojn la lernejon; indiĝenaj infanoj tamen nur unu jaron kaj duono.

Sekvis la prelegon vigla debato, demandoj, respondoj... kaj tiel estu. Jen la pluso, la unikaĵo ĉe SATEB (komercistoj parolas angle pri unique selling point): do nepras, ke la asocio tion rekonu kaj sur tiu ĉi fundamento ekkonstruu.

Kaj, se ĝi iom flankenŝovas la sindikatan, laboristan pasintecon (ĝin ne tute neglektante, tamen) por koncentriĝi pri temoj eventuale pli urĝaj, eĉ pli burĝaj kaj, jes, allogaj, ĝi daŭre servos al la esperantistaro en la nuna jarcento samkiel ĝi valore servis en la pasinta.

(Enhavo)

 


 

La skota skolo

John Francis

La fokuso de la 100a skota kongreso en Largs falis sur la grupon de poetoj kaj literaturistoj konatan kiel la skotan skolon: William Auld, John Dinwoodie, John Francis kaj Reto Rossetti. Konvene, kvar kongresaj sesioj dediĉiĝis aparte al la kvaropo. Jen la prelego de unu el la kvaropanoj mem.

La esprimo la skota skolo publike uziĝis la unuan fojon, laŭ mia scio, en la 'Manifesta Balado' ĉe la komenco de Kvaropo -- tio estas Kvaropo, la libro -- sed la kvaropo, kiu verkis la libron, ja uzis la esprimon pri si, antaŭ ol la libro eldoniĝis.

Ni estis la skota skolo, ĉar ni diris, ke ni estas la skota skolo kaj, kontraste al la 'poeto sen popolo', al kiu aludis Kalocsay, ni havis popolon: nome Karolan Rossetti, edzinon de Reto; do la skolo kaj ĝia popolo konsistis entute el kvin personoj. Temis pri ŝerco.

Antaŭ ol honori nin per tiu titolo, ni estis individuoj, kiuj eĉ ne konsistigis apartan grupon, ĉar tri el ni malofte vidis la kvaran, John Dinwoodie, kiu loĝadis en alia parto de Skotlando; kaj cetere ni ĉiuj estis nur parto de pli granda grupo, kiu okupis sin pri la kompilado de Angla Antologio, projekto ne kvaropa (fakte, eĉ ne skota), sed komuna entrepreno de angloj, skotoj kaj almenaŭ unu franco.

Se iu individuo respondecis pri la fakto, ke kvar el tiuj homoj fine kunmetis komunan poemaron, tiu certe estis Reto Rossetti. Li ŝajne konis John Dinwoodie jam antaŭ la milito, ĉar ili ambaŭ kontribuis al Arĝenta Duopo: volumo, kiu aperis en 1936 por celebri la arĝentan jubileon de Kalocsay kaj Baghy. Sed nun, post la milito, li ja enretigis la du pli junajn membrojn kaj rafinadis ilin en poetojn kompetentajn por kunlabori ĉe la Antologio, kiun li ja redaktis.

Dum li faris tion, li efektive iam konfesis, ke li ĉiam revis fondi skotan skolon de poetoj, kio estas ironie interesa, ĉar li mem estis sviso. Lia patro volis, ke almenaŭ unu el la fratoj retenu svisan ŝtatanecon, kaj li decidis, ke tiu estu Reto, la plej malkonvena elekto, la poeto, kiu eĉ ne povis rememori dum la milito, ke li, kiel fremdulo, devas regule reregistri sin -- sendube je la granda iritiĝo de aŭtoritataj rondoj.

Ankaŭ estas interese, ke estis li, kiu publike anoncis, post kiam oni pli-malpli akceptis la ekziston de skota skolo, ke fakte skota skolo neniam ekzistis, ĉar ni fakte estis nur kaloĉajidoj -- tio estas: simple adeptoj de la budapeŝta skolo.

La aliĝo de Bill Auld, kaj sekve de mi, kiel rekrutoj por kunlaboro super la Antologio okazis, ĉar Reto vidis tre bonan tradukon, kiun Bill faris, pri la fama poemo de Ernest Dowson, 'Non sum qualis eram bonae sub regno Cynarae'. Parenteze, min tre surprizis ekscii, ke iuj eŭropanoj ŝokiĝis pro la aludo al aĉetitaj kisoj. Mi ĉiam supozis, ke eŭropanoj estas pli maturaj ol ni pri tiuj aferoj. Ĉiuokaze, Reto tiom impresiĝis, ke li skribis al la tradukinto.

Mi bone memoras la ekscitiĝon de Bill pri tiu ĉi Reto Rossetti, kiu kontaktis lin. Lia lingvaĵo, Bill sciigis entuziasme, estas revelacio: kolorplena, varia, kaj ĉiam kun la ĝusta vorto. Kie li mem uzus unu saman vorton por eble tri situacioj, Rossetti elektus la plej precizan vorton el tri por la aparta situacio. Ŝajnis, cetere, ke ni ĝis tiam sekvis malĝustajn mentorojn. Vera gvidanto de la esperanta literaturo estas la hungaro, Kalman Kalocsay -- informo, kiun mi tutkore bonvenigis, ĉar mi jam raviĝis pri la kaloĉaja traduko de 'La sonoriloj'.

Deĵorante en Jorko, mi mem fine ricevis leteron de Reto. Pere de Bill, li eksciis, ke mi tiam havas apartan intereson pri Francis Bacon, kaj scivolis, ĉu mi povas rekomendi ion aparte konvenan al la Antologio. Li ankaŭ, pro la sama peranto, vidis iujn poemojn de mi, kiuj plaĉis, kaj li nun sugestis, ke mi eventuale kunlaboros ĉe la Angla Antologio. La fakto, ke li sentis necese averti min pri la ĝusta senco de tiu 'eventuale', indikas, ke li klare perceptis la limojn de mia lingvoscio, kaj fakte, en la sama letero, li menciis tri erarajn uzojn en mia plej bona poemo, aldonante simpatie, ke unu korekto bezonos ankaŭ rimoŝanĝon, dua skandoŝanĝon, sed ke la tria bonŝance solviĝos sen neceso de plua rearanĝo, kaj, kondolence, ke Bill uzis vorton erare en unu el siaj lastatempaj poemoj, kaj ĝisdate ne trovis solvon.

La korespondado ne longe daŭris, antaŭ ol ni ambaŭ decidis, ĉu koincide, ĉu interkonsente, ke ni devos reiri Skotlandon (li tiam deĵoris en Kimrujo). Reto sukcesis trovi postenon ĉe Marr College en Troon, sed mi estis en la ŝtatservo, kaj oni rifuzis translokigi min, malgraŭ la imperativo, ke mi kunlaboru ĉe la Angla Antologio; do mi eksiĝis de mia permanenta posteno en la ŝtatservo, kaj akceptis provizoran en Glasgovo.

Baldaŭ post mia reveno, Reto invitis min akompani Bill al Troon por semajnfina vizito, kaj tie mi aŭdis lingvon parolatan per tia facila inventemo, ke ĝi fariĝis por mi tute nova speco de komunikado. Dum la tuta veturado hejmen esperantaj frazoj kaj fragmentoj zumadis en mia kapo, kaj ekde tiam mi nur povis superece tordi la lipon, kiam televida programo prezentis iun famulon kiel aklamatan raconteur.

Tiel komenciĝis la semajnfinoj en Troon, dum kiuj ni tri intense kunlaboris: foje super la Angla Antologio; foje diskutante aliajn projektojn, kiel ekzemple historion pri Esperanto sub la provizora titolo Faro, kiu abortis post kiam mi montris la komencon de mia kontribuo al la aliaj du; foje lernante pri poeziverkado -- t.e. Bill kaj mi lernis, dum Reto kritikis niajn plej lastatempajn provojn aŭ laŭtlegis la verkojn de konataj esperantaj poetoj, poste diskutante kun ni la teknikojn, kiuj kontribuis al ties sukceso. Dume, laboro super la Antologio konscience progresadis.

Foto
John Francis (dekstre) en Largs kun Girvan MacKay

Reto decidis dividi la redaktadon de la Antologio kun Vilĉjo, kaj li iniciatis tie simplan kaj kontentigan metodon asigni taskojn al la kontribuantoj. Ĉiuj el ni havis bibliografion de la verkoj tradukendaj, kaj simple atentigis la koncernan redaktoron pri la verko, kiun ni nun volas traduki. La redaktoro tiam konfirmis, ĉu ĝi estas ankoraŭ libera, aŭ ĉu iu jam elektis ĝin.

Paralele kun tradukoj por la Antologio, ni verkadis proprajn poemojn, kiujn ni du novicoj prezentis por kritiko, kaj ni baldaŭ interkonsentis, ke la plej veaŭgura vorto en la lingvo estas la 'interese!' de Reto, ĉar ĝi ĉiam avertis, ke io ŝanĝendos.

Mi bone memoras, post kiam mi jam eliminis el miaj provoj la plej elementajn pekojn de aspiranta poeto, ke mi prezentis por aprobo poemon, pri kiu mi estis sufiĉe kontenta. Reto legis, kaj poste: 'Je-es, interese, Joĉjo!' Optimismo forvaporiĝis, dum Reto studadis la verkon. Fine li komentis: 'Tiu dua verso iel ne plaĉas al mia orelo' -- kaj preskaŭ tuj poste -- 'Jes, vidu: vi ne povas havi malantaŭan vokalon kiel a en emfaza loko en la unua hemistiko (duonverso) sen kompensa tia vokalo en la dua; alie la verso povre forsiblas.' Kun peza koro mi nun konstatis, ke tiu verso ja povre forsiblas, kaj ke mi neniam estos kontenta, ĝis mi kompensos tiun a.

Mi ĉiam akceptis la kritikojn de Reto, ĉar li ne faris nur pro ia pedanta teorio; li legis, kaj se io iel ne plaĉas, li tiam serĉis la kialon. Vilĉjo same akceptemis, ĝis certa okazo, kiam li malkonsentis pri iu kritiko, kaj rifuzis ŝanĝi la tekston. Li poste sciigis min, ridante, ke li ricevis leteron de Reto, kaj sur la koverto la adreso estis ne 'S-ro W. Auld', aŭ eĉ 'Al s-ro W. Auld', sed 'Al peke ribelema skolano W. Auld'.

Reto havis teorion, ke neniu normala homo domaĝas mankon de dormo dum unusola nokto. Lia plej karakteriza priskribo pri sukcesega kongreso aŭ simile ĉiam estis: 'Ni malmulte dormis'; kaj li iam priskribis viziton al, aŭ de, sia frato Cezaro, dum kiu ili entuziasme konversaciis, ĝis ili aŭdis de ekstere insistan pepadon kaj, malferminte la kurtenojn, vidis, ke jam estas mateno, je kiu ilia komuna reago estis: 'Sed ni nur iomete babilis!' Do niaj semajnfinaj vizitoj ŝajne estis vere sukcesaj, ĉar ni ja malmulte dormis.

Mi memoras unu, sufiĉe tipan, okazon, kiam ĉirkaŭ la kvina matene, kun Karola Rossetti jam dum horoj dormanta sur kanapo, kaj Bill sidanta kontraŭ mi kun vizaĝo papere blanka pro lacego, Reto, birdece vigla, staris inter ni, deklamante entuziasme. Subite li ĉesis kaj rigardis nin: 'Sed vi aspektas lacaj,' li komentis. 'Do ni povos aŭ havi pli da nigra kafo kaj daŭrigi, aŭ enlitiĝi nun, kaj rekomenci frue en la mateno'.

Ni ne ĉiam serioze laboris. Unu distraĵo, kiun ni provis nur unufoje, estis 'bruligi incenson'. Laŭ Reto, tio estas japana moro, dum kiu grupo de simpatiaj amikoj kune inspiriĝas sub influo de brulanta incenso, por krei komunan poemon. Ni iom modifis tiun bazan koncepton: unue, ni ne havis incenson; due, ni decidis krei finnan runon -- kun ĝia deviga aliteracio -- kaj anstataŭ atendi inspiron, ĉiu devos laŭvice aldoni verson sen troa prokrasto, kaj la aliteraciaj literoj devas sekvi alfabetan ordon.

Nu, aldoni verson, kiu nature sekvas la sencon de la rakonto ĝis tiu punkto estus jam malfacile, sed dum limigita tempo, kun aliteracio, postulis pli ol ni kapablis, kaj niaj kontribuoj baldaŭ fariĝis nura listo de tio, kio dume okazas -- tio estas, io ja okazadas, kaj dume la suno brilas el bluega ĉielo kaj mevoj cirkaŭflugas laŭte kriante kaj infanoj ludas sur la strando kaj familioj piknikas, ktp. Eĉ je tio, niaj aldonoj fariĝis pli kaj pli senrilataj al la agado ĝis, atinginte la literon u, ni atendis kun scivolemo la kontribuon de Karola Rossetti, kaj kiam ŝi rezignacie proponis 'Ursoj ungas umbilikojn' la tuta entrepreno kolapsis en ridegon.

Reto ankaŭ organizis skotan kongreson en Troon, laŭ mia memoro. Li certe organizis ion, kio altiris ne sole anglajn samideanojn sed ankaŭ eksterlandanojn, ĉar unu klara memoro en mia kapo estas filmo pri gaela sportofesto, kies anglan komentarion Reto interpretis en Esperanton por iuj niaj eksterlandaj vizitantoj. Je unu punkto oni ĵetis pezilon super barilon, kaj Reto konscience tradukis 'Oni ĵetas pezilon super la barilon', sed tuj poste la filmo montris la altan salton, kun konkuranto efektive saltanta super la barilo, kaj Reto senhezite daŭrigis: 'Kaj jen oni iras repreni ĝin.'

Je la fino, la filma projekciisto, kiu kompreneble ne estis esperantisto, komplimentis Reton pro lia prononcado de skotaj vortoj, kaj konsterniĝis, kiam la ŝajna eksterlandano respondis: 'An' whitfur no? Ah come fae Fife.'

Tio ankaŭ estis unu, el eble du, okazoj, kiam la tuta kvaropo estis kuna, kaj ni eĉ kune staris por foto dum ekskurso al Culzean. La fotilon tenis Karola Rossetti, nia popolo (kiel mi jam klarigis) kaj mi eternigis la okazon per mia sola plene sukcesa rondaŭo -- speco de fiksforma poemo, je kiu mi tiam eksperimentis -- sed la foto neniam riveliĝis; do mi neniam havis okazon publikigi mian majstroverkon. Eble iam, ie, iu insiste postulados tion.

Venis la tago, kiam Reto anoncis al siaj du novicoj, ke li ricevis leteron de iu Juan Régulo Pérez loĝanta en la Kanariaj Insuloj, kiu sciigis, ke li esperas fondi eldonejon dediĉitan al la eldono de esperanta beletro, kaj scivolas, ĉu Reto povas proponi iun verkon taŭgan per kiu komenci tian entreprenon.

Reto respondis emfaze, ke brila traduko de La Bapto de Caro Vladimiro de Karel Havlíček Borovský ekzistas ankoraŭ en manuskripta formo, kaj ke ĝi estus elstare konvena verko, per kiu lanĉi novan eldonejon, estante trafe spritega, kun aŭtentaj literaturaj pretendoj. Li kvazaŭ flanke menciis, ke estas kvar junaj skotaj poetoj, kiuj eble iam interesos. La sekvo de tiu respondo estis, ke Régulo anoncis, ke li unue eldonos la junajn skotajn poetojn kaj poste la Bapton.

Mi dubas, ĉu ni ĝis tiam projektis ian kolektivan poemaron; ŝajnas al mi, ke nur tiu ĉi subita propono pensigis nin pri eventuala kompilo. Fakte, mi produktis tiel malmultajn originalajn poemojn ĝis tiam, ke Reto kaj Vilĉjo sugestis, ke anstataŭ reprezentiĝi per tia mizera manpleno kompare kun la aliaj tri, mi kontribuu nur unusolan, longan poemon. Mi konsentis. Kion mi povas diri, krom pardonpeti? kaj certigi, ke mi reverkis ĝin kiel japaneskon en tri linioj.

Mi certe povas diri, ke kompreneble nur tiam ni ekdiskutis pri titolo por la kolekto. Ni tiel longe cerbumadis sen konkreta rezulto, ke fine, pro nia kreskanta malpacienco, niaj proponoj fariĝis pli kaj pli intence absurdaj, kaj foje sufiĉe krudaj, ĝis ni pli-malpli interkonsentis, ke Kvarkorda Liro eble sufiĉos. Poste iu, eble mi, sugestis, ke Kvarkorda Liuto pli tonriĉe sonas, kaj denove ni pli-malpli konsentis, ĝis ni konsciis, ke ĝi sonas iom pretendema, kaj fine iu, eble Reto, demandis: 'Kial ne simple Kvaropo?' Post momenta hezito estis ĝenerala reago de 'Diable, kial ne?'

Mi esperas, ke ni havis la ĝentilecon konsulti John (Dinwoodie) pri la titolo, kiun li certe senĉikane estus akceptinta -- li estis tia homo -- antaŭ ol ni forsendis la manuskripton al la nova eldonejo, Stafeto. Stafeto senprokraste presis, reago estis favora, krom ĉe la aŭstra federacio, kiu solene anatemis ĝin kaj ĵuris ne legi pluajn verkojn de la kloaka skolo. Mi scivolis, ĉu estis ili, kiuj ofendiĝis pri la aĉetitaj kisoj en la Dowson-traduko de Bill.

Ĉiuokaze, la volumo surprize rapide elvendiĝis, kaj ni reiris al nia ĉefa tasko: la Angla Antologio.

(Enhavo)

 


 

Rubo-ludo

Mamed Madok'ba

Lastatempe, en mia kvartalo birmingama, la konsilantaro malkovris ekologion. Jes, kara leganto, mi scias: ĉe vi sendube jam de jaroj ekzistas ekologiaj konsilantaroj, kiuj cele al recikligo instigas al kolektado de legitaj ĵurnaloj kaj magazinoj, boteloj, skatoloj kaj plastaj ujoj diversspecaj. Aprobindas recikligo: tamen de objektoj; malpli de ideoj -- ideoj estu ĉiam freŝaj kaj novaj kaj, se stultaj, se ne racie pravigeblaj, oni ilin prefere enrubujigu sen ajna recikligo. Rezulte mi tre ĝojas, ke finfine Birmingamo (neniel notita pro freŝa aero kaj puraj stratoj) brakumis ekologion.

La konsilantaro disdonis al ĉiu hejmo (almenaŭ apud mi) du ujojn: en unu ni enmetu ĵurnalojn kaj gazetojn, en la alian vitrajn botelojn kaj ladskatolojn. Ne akcepteblas plastaĵoj: mi supozas, ke, ĉar tradiciaj birmingamaj industrioj -- la aŭtoindustrio, ekzemple -- baziĝis sur metalo, oni ankoraŭ ne plene konsciiĝas pri plasto. Kamionego konsilantara venas ĉiun duan semajnon por malplenigi la ujojn, kiujn ni metas matene de la koncerna tago ekster niajn hejmojn.

Mi ĉiam provas helpi al mia najbaro, maljuna sinjoro kaj eksa soldato kun nur unu kruro, kiu ne povas porti la ujojn el sia domo. Feliĉe li legas nenion, kaj do la gazetara ujo ĉiam malplenas: tamen li soldate insistas, ke, se la konsilantaro ordonas, ke prezentu sin ekster ĉiu domo du ujoj, do ankaŭ ekster lia domo estu du ujoj, eĉ se unu nenion entenas -- tia la blinda obeemo de soldato: mi kompatas lin.

Tamen, pro la eksterdomaj ujoj, mi havas novan kaj plej ekscitan ludon: ujo-umadon. Tio estas: kolekto-tage, survoje al la stacidometo, mi enĵetas rigardon en ĉiujn surtrotuarajn ujojn por diveni, kiuj aŭ kiaj estas la posedintoj -- eble, laŭleĝe, ankoraŭ posedantoj -- de la diversaj vitraĵoj kaj ladaĵoj kolektotaj de komplezema konsilantaro.

Kelkaj ujoj tre facile informas pri siaj plenigintoj: ujo kun multe da vinboteloj, ekzemple, indikas kompatindan instruiston, drinkigitan pro lavango de registaraj dekretoj, ukazoj, iniciatoj kaj aliaj rekomendoj renversigotaj post nur duonjaro; ujo kun arĝente brilantaj ladskatoloj de difinita grandeco sugestas katamanton (aŭ eble tre inteligentan katon, kiu kapablas mem malfermi skatolojn; flanke mi miradas, ke en Britujo viaj dombestoj ĝenerale pli bone nutriĝas ol homoj en mia suferanta hejmlando); ujo kun torditaj skatoloj enhavintaj kokakolaon signifas infano- riĉan, samtempe infane malriĉan familion, kies idoj pro la kolao verŝajne hiperaktivas kaj terurigas najbarojn.

Tamen plej interesas la ujoj kun miksitaj ladskatoloj, diversaj boteloj: kiaj homoj spertas tiel miksitajn, tiel diversajn vivojn? Ĉu homoj nedecidemaj? eksperimentemaj? larĝgustaj? sengustaj? Do, kiaj? Krome fascinas la stato de la skatoloj kaj boteloj: ne lavitaj skatoloj (malkiel rekomendas la konsilantaro), kun restaĵoj de hundomanĝaĵo, supo, pizoj, ktp, bildigas al mi domon, homon misordan, eventuale malpuran. Aŭ ĉu, male al mia soldata najbaro unukrura, homo ribelema, revoluciema, spitema? Aŭ ĉu simple tro okupata, estante rubaĵo-kolektanto, por submetiĝi al la rekomendo de la konsilantaro?

Tiel, kara leganto, mi malkaŝas al vi mian novan hobion, mian privatan ludon. Tamen kial ĝin privatigi? Kiel ne tiel ludu kun ĉiuj viaj amikoj kaj najbaroj? Organizu kolektotagan ekspedicion, karavanon, al najbara kvartalo; unuope aŭ, pro sociaj kialoj, pare prinotu la enhavon de la surtrotuaraj ujoj, kaj poste renkontiĝu kun viaj amikoj en kafejo (aŭ, ĉar ni loĝas en Britujo, en drinkejo), kaj komparu la rezultojn de viaj esploroj.

Tiam, por kontroli, vizitu la domojn: tiel vi povas paroli kun la ujo-plenig-intoj/-ontoj kaj eĉ ŝovi la nazon en la hejmojn mem. Pretekstu, ke vi kolektas monon por bonfara organizaĵo: tial vi rajtas stari sursojle de la domoj de viaj kontrolatoj, vidi, ĉu vere la koncernato aspektas advokate, kiel vi konjektis, flari, ĉu vere la domo odoraĉas kiel apudŝosea kamionista t.n. komfortejo.

Sed kial preteksti? Ja kolektu monon... ekz. por bonfara organizaĵo kiel Esperanto-Asocio de Britio. Tiel ĉiu profitos pro via ludo, pro via ujo-umado. Do, ek, ĝuu! Aŭ, kiel eblas esperante: ĝuuju!

Mamed Madok'ba, birmingamano, naskita antaŭ multaj jaroj en Palestino, daŭre verkas sian magistran disertacion. Bedaŭrinde liaj esploroj pri kantemo inter abeloj estas prokrastitaj pro -- kiel li diras -- 'abelo-ribelo', kiu rezultigis tri semajnojn en hospitala lito pro la dekoj da pikoj, kiujn li ricevis.

(Enhavo)

 


 

Foto
Olwen Melling, Vivienne Isherwood kaj Graham Blakey ĉeestis la kunvenon de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio.

(Enhavo)

 


 

Eroj premieraj en Barlastono

Raportas la redakcio pri la festivala semajnfino en januaro.

Ĉu vere la jaro 2005 kongruas kun la centjariĝo de la publikigo de la unua originale verkita Esperanto-dramo, ne centelcente certas. Sed verŝajne estas, ke monologo de iu Aŭgusto Baissac, La duonokulvitro, aperinta en oktobro 1905, meritas lokon en la esperanta literatura historio kiel la unua originalaĵo teatra.

Pro tio, en januaro, honoris partoprenintoj de la festivala semajnfino en Barlastono la centjariĝon de originala Esperanto-dramarto. Kaj por celebri la eventon Colin Simmonds majstre, vere neforgeseble, prezentis la surprize komplikan kaj multtavolan monologon de Baissac, ludante la rolon de enamiĝinta sinjoro, kiu, por kapti la koron de sia 'promesitulino', devas interalie ne nur lerni Esperanton sed ankaŭ porti duonokulvitron -- alivorte monoklon.

Efektive la tuta semajnfino pivotis ĉirkaŭ pioniraj monologoj (sed ne nur). Studataj kaj provprezentataj estis ekzemple La unua tago de mia dek-oka jaro verkita de la francino Roksano (deklamis ĝin Sally Phillips laŭ versio redaktita de Kate Hall), Mi neniam amos (same de Roksano kaj deklamata de Helen Fantom), kaj La morto de l' kato, verkita ankaŭ de franco (Sam Meyer) kaj prezentata de Peter Bolwell.

La Meyer-monologo inspiris alian, sendube premieran triaktan (kaj malpli ol tri-minutan) tragedion (ĝuste pri la morto de la kato): ĝin realigis Denis Galitsyn, Irina Simmonds kaj Malcolm Jones. Ankaŭ Derek Tatton kaj David Kelso montris siajn monologajn talentojn: Derek per amuza vinjeto el la vivo de kolegia estro kaj David per riĉa, tre originala monologo kun itala fono (legebla en la nuna numero de La Brita Esperantisto).

Foto
La monologo La morto de l' kato inspiris alian drameton, prezentatan de Denis Galitsyn (la kato), Irina Simmonds kaj Malcolm Jones.

Ankaŭ alia arto -- muziko -- ne estis neglektata: piane regalis la publikon Edith Sheldrake per Liszt-serenado.

Sed, revene al La duonokulvitro, prezenti pioniran, intertempe tute neglektitan drameton en Barlastono, estas unika kaj salutinda momento en la historio de originala Esperanto-literaturo. Des pli kontentige, ke tiu ĉi momento okazis en Britujo, dank' ĉefe al Colin Simmonds, kiu pro sia aktorado rikoltis la (ap)laŭdojn de la publiko, kiuj eĥiĝis longe post la finaj triumfaj vortoj de la monoklo-monologanto. Gratulojn al li... kaj al ĉiuj aliaj, kiuj riĉigis (laŭ la vortoj de unu partopreninto) la ĝis nun plej sukcesan festivalan semajnfinon.

Foto
Colin Simmonds brile prezentis la pioniran monologon de Aŭgusto Baissac La duonokulvitro.

Okazos la venonta teatra seminario dum la 2006a festivala semajnfino (jan. 20-22). Studata estos Milito kaj Paco (Meyer) kaj Aŭtunaj Ventoj (Pujulà I Vallès), kaj okazos interalie prelego kaj praktikaj sesioj pri verkado kaj pri aktorado.

Lastminute alvenas la informo, ke jam ses homoj aliĝis al la kurso por komencantoj Course You Can (21-23 oktobro) en Barlastono. Pro la limhava nombro da loĝlokoj, frua aliĝo rekomendindas. Detalojn petu ĉe EAB (vidu la kolofonon).

(Enhavo)

 


 

Konspiro klimatizila

Malcolm Jones

Raporto pri la 90a Universala Kongreso de Esperanto, en Vilno, Litovujo.

Jam la 90a Universala Kongreso, cent jarojn post la unua: kion do skribi? Ĉiuj ja samas. Nu supraĵe, eble jes: samaj ĝeneralaj celoj, sama baza programo, ene de jardekaroj eĉ pluraj samaj homoj... Tamen, ĉiu kongreso prezentas novajn defiojn kaj novajn eblojn, kaj al la organizantoj, kaj al la partoprenantoj; kaj ĉiu ja allogas novajn esperantistojn, 'unuafojulojn', por kiuj ĉio vere novas.

Mi kredas, ke al la novuloj multe plaĉis la ĵusa kongreso. Pli ol 2300 homoj el pli ol 60 landoj estas ja impona kunveno, aparte, kiam plejparte ili sin bonege komprenas unulingve en la daŭro de plenplena programo -- kunsidoj, prelegoj, diskutoj, ekskursoj, distraĵoj, manĝoj -- kaj en la ĉiutaga, ferieca vivo.

Pro la uzo de tri ĉefaj kunvenejoj, ĉiuj preskaŭ devis konatiĝi almenaŭ iom kun la diversaj urbopartoj -- en si mem interesa sperto -- kaj la ekskursoproponoj provizis bonegajn eblojn pli profunde esplori la urbon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon: ne mankis okazoj lerni pri la historio kaj kulturo de la gastiga lando, la 'lulilo de nia lingvo'.

La organizantoj preparis ĉion zorgege (inkluzive dokumentujon kun belaj librodonacoj), kaj preskaŭ ĉio okazis ĝustatempe, ĝustaloke. Ne eblis antaŭvidi, vere kiom da homoj ĉeestos kiujn kunvenojn, do okazis kelkaj problemoj en tro plenaj ĉambroj; sed la kunlaborantoj faris ĉion eblan por faciligi la ĉeeston de ĉiuj dezirantoj. Pri la vetero kaj la klimatiziloj ne respondecis la LKK -- sed oni demandas sin, ĉu UEA implikiĝis en iu konspiro, rimarkante, ke la loko kun la plej agrablaj temperaturo kaj aero, por ne mencii la deĵorantojn, estis ĝuste la libroservo.

Malnovuloj trovis multon por refortigi siajn lingvopraktikon kaj konvinkojn pri la utilo de Esperanto. Pensigis la seriozaj programeroj: kunsidoj de la Komitato, Estraro, Akademio; prelegoj kadre de la Internacia Kongresa Universitato, Esperantologia Konferenco, Kleriga Lundo, kaj Tago de la Lernejo; tuta gamo da fakkunsidoj, ekzamenoj kaj la konkursoj -- belartaj kaj oratora.

Distris, plej ofte sukcese, tradicia serio da vesperoj dediĉitaj al nacia arto, internacia arto, muziko kaj teatro, kun pluraj dumtagaj prezentoj. Sed direndas, ke kelkaj eroj tute ne atingis la atendindan nivelon por tia grava 'montrofenestro' de nia kulturo. La francaj aktoroj ne bone sukcesis komprenigi sian drameton al la publiko (ĝenis troa rapideco en la parolo kaj troa franceco en la elparolo); la Internacia Arta Vespero perdis impeton pro la tro granda nombro da eroj, iuj vere ne tre bonkvalitaj, kaj pro la iom nesperta babilado inter la -- alie ege afablaj -- anoncistinoj.

Tamen estis ankaŭ veraj elstaraĵoj: interalie la koncerto de Akordo, la teatraĵo Kiel mortigi sian edzinon, kaj la eltiraĵo el la teatraĵo Judito prezentita de Vida Jerman. Ĉu la aŭkcio, estrata de Humphrey Tonkin, apartenas al la serioza programo (ĝi celas arigi monon por helpi nepagipovulojn) aŭ la distra (ĝi ege amuzas)... verŝajne ne gravas.

La solenaĵojn malferman kaj ferman ornamis interalie ĉeesto kaj alparoloj de altranguloj, urbestro, ambasadoroj -- kiuj foje eĉ parolis Esperanton -- sed eble la plej atentokapta ero estis la fina muzika-drama prezento de la 39 partoprenintoj de la samtempa Internacia Infana Kongreso: vigla, entuziasma, promesplena.

Jen, do, historia, jubilea okazo, kaj la ege dankindaj organizintoj -- plenkonsciaj pri tiu fakto -- laboregis dum longa tempo, ne nur por igi ĝin sukcesa kaj neforgesebla por la partoprenantoj, sed ankaŭ por ripete atentigi la amaskomunikilojn lokajn, naciajn, alinaciajn pri la evento, pri ĝia signifo kaj pri la multflankaj atingoj kaj ebloj de la neŭtrala internacia lingvo. Plenmerite ili rikoltis laŭtan laŭdan aplaŭdon.

Malcolm Jones loĝas en Skipton, Jorkŝiro, kie li profesie instruas lingvojn. Li kunaŭtoris kun Angela Tellier la sukcesan Urso-kurson.

(Enhavo)

 


 

Ne seke historia -- sed 'zike' homa

Paul Gubbins

Ziko Marcus Sikosek. Sed homoj kun homoj: Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2005. 197 paĝoj. ISBN 929017086-7.

Tute konvenas, ke tiam, kiam oni festas la centjariĝon de la unua Esperanto-kongreso en Bulonjo-sur-Maro, aperas libro pri la originoj de la kongresoj, pri la homoj, kiuj formis ilin, kaj pri la kongresoj mem.

Evidente, apenaŭ eblas detale raporti pri unuopaj kongresoj: historiistoj, kiuj deziras funde studi tiun aŭ alian kongreson, turnos sin al tiamaj dokumentoj kaj raportoj. Tamen en la libro de Sikosek eblas gustumi kongresan etoson, enspiri iom la aeron de ĉiu kongreso, ofte surbaze de komentoj aŭ anekdotoj provizitaj de partoprenintoj.

Do (kaj jen la granda pluso de la libro) la esploroj de Sikosek prilumas la kongresojn ne de seke historia sed -- pardonu min -- de 'zike' homa vidpunkto. Alivorte, ne science objektive (se tio entute eblas) sed pli rakonte subjektive. Sikosek do verkas, kaj prave, por ĝenerala leganto, por tiu, kiu scivolas pri kongresoj, pri ties iniciatintoj kaj nunaj realigantoj, ol por fakulo, por esperantologo. Rezulte: leginda, facile alirebla kaj informoriĉa libro.

Menciindas la multaj fotoj en la libro, plejparte al mi nekonataj. La fotoj klare indikas en la fruaj jaroj de Esperanto la gravecon -- almenaŭ por sinjoroj -- de lipharoj kaj barboj: studu, se vi min ne kredas, la kovrilan foton. Ŝajnas, ke kiam floris barboj, floris Esperanto. Do, sinjoroj, enrubujigu viajn razilojn: ju pli da mentona haro, des pli da esperanta faro!

Sed serioze: gratulon ne nur al la aŭtoro pro valora libro, kiu ŝtopas gravan breĉon en niaj scioj pri esperanta socio kaj kulturo, sed ankaŭ al du britoj, kiuj grave kunlaboris: al EAB-prezidanto John Wells, kiu provizis enkondukon, kaj kies rolo kiel UEA-prezidanto estas simpatie konsiderata (vidu paĝojn 161-2), kaj Angela Tellier, kiu provlegis. Jen du pliaj kialoj por aĉeti la libron!

(Enhavo)

 


 

Fote skote

Foto

La centa skota kongreso de Esperanto okazis en Largs, apud la rivero Klajdo, en junio. Partoprenis ĉirkaŭ 40 homoj el diversaj landoj, inkluzive de Anglujo, Germanujo, Italujo kaj Irlando. La kongresa temo kunligiĝis kun la skota skolo, kaj dum la semajnfino aŭdiĝis prelegoj pri John Dinwoodie (de Marjorie Boulton) kaj Reto Rossetti (de Paul Gubbins); ankaŭ Stephen Thompson prezentis poemojn kaj tradukojn de William Auld, kaj John Francis parolis pri la skota skolo, al kiu li apartenis. Alia prelego, de David Lilley, temis pri Douglas Gregor, kaj Geoffrey Sutton prelegis pri skandinaviaj lingvoj.

La programo estis aparte plena, eventuale iom tro plena: aŭdiĝis de tempo al tempo dum la semajnfino etaj grumbloj pri prelegozo -- sed neniu devigas aŭskulti. En la foto: la promenejo en Largs -- ĉarma urbo, kiu regalis kongresanojn per gastamo kaj bona vetero.

La duan tagon de la kongreso oni ekskursis al la apuda insuleto Cumbrae. Tie, ĉe la katedralo (parenteze la plej malgranda en Eŭropo), daŭris la aparte riĉa kongresa programo: prelegoj pri pasaĝeraj ŝipoj de la rivero Klajdo (de Norman Richardson), pri nekonata arkitektura majstraĵo (de David Bisset) kaj pri nodoj (de Duncan Thomson). Koncerton en la katedralo sekvis prelego de Marjorie Boulton pri John Dinwoodie. D-rino Boulton skizis la vivon de Dinwoodie inkluzive de la malfacila decido rezigni pri Esperanto favore al sia pastra laboro: 'Kia ofero por li; kia perdo por ni.' La teksto de la prelego (kun tiu de Paul Gubbins pri Reto Rossetti) legeblos en venonta numero de Esperanto en Skotlando.

Foto

En la foto: kongresanoj transiras la apudmaran straton en Millport, sur la insuleto Cumbrae, survoje al la katedralo.

Kelkaj kongresanoj kaptis la okazon bicikle rondiri la insuleton Cumbrae: tiel ili ne nur ĝuis mirindajn panoramojn sed ankaŭ sponsorite kolektis monon por helpi blindajn esperantistojn en Afriko.

Foto

En la foto: unu el la golfoj, kiun preterpasis la biciklantoj, apud la urbeto Millport; fone videblas la insulo Arran kun ĝia turanta Kapro-monto.

Foto

Gravas dum kongresoj kafpaŭzoj, ne nur por postprelege malstreĉiĝi sed ankaŭ por interkonatiĝi. En la foto: la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio Renato Corsetti (maldekstre), kiu gastprelegis dum la kongreso, kafumas kun sia edzino, Anna Löwenstein (aŭtoro de la furor-romano La ŝtona urbo), kaj Duncan Thomson.

Foto

Multe kontribuis muzike Maire Mullarney (maldekstre) al la kongresa koncerto en la katedralo sur la insuleto Cumbrae, sed en la foto ŝi diskutas kun Girvan MacKay la prelegon de John Francis (dekstre) pri la skota skolo.

Foto

Antaŭ ol enŝipiĝi al Cumbrae necesis kontroli, ĉu ĉio pretas por la bicikla rondirado de la insuleto. En la foto, de maldekstre, Jan Swynnoe kaj Angela kaj Dominique Tellier certigas, ke nenio mankas.

(Enhavo)

 


 

La vivo kaj lingvoj de D. B. Gregor

David Lilley

Prelego farita dum la 100a skota kongreso de Esperanto en Largs, junio 2005.

Unu tagon en la printempo de 1923, iu frapis ĉe la pordo de domo en la kimra urbo Swansea. 'Ĉu mi rajtas paroli kun s-ro Douglas Gregor?' li demandis (anglalingve). 'Oni rekomendis lin kiel bonan instruiston pri Esperanto.' La virino, kiu malfermis la pordon, ridete respondis: 'Mi bedaŭras, sinjoro, sed Douglas ankoraŭ forestas ĉe la lernejo. Tamen, kiel lia patrino, mi certe informos lin pri via vizito, kiam li revenos.' Do, sinjoro Douglas Gregor efektive estis sinjoreto Douglas Gregor, 14-jara lernejano, kiu eklernis Esperanton la antaŭan jaron; la vizitinto estis nur la unua el multaj, kiuj frapos ĉe la gregora pordo dum la sekvaj jaroj.

Sed Douglas Gregor -- akademiano, redaktoro, recenzisto, tradukisto, kritikisto, poeto kaj, antaŭ ĉio, lingvisto -- tute hazarde esperantistiĝis. Jen Gregor mem (en Historiaj Studoj, n-ro 1, 1987):

'1922: 13-jara kaj internulo en mia lasta jaro ĉe elementa lernejo, mi eniras en la klasĉambron kaj vidas hazarde kuŝantan sur pupitro dikan libron malfermitan je paĝo titolita "La insigno de interpretisto". Scivola, mi levas la libron kaj serĉas la kovrilan titolon: jen Testoj de skoltoj kaj kiel sukcesi en ili. Post legado de kelkaj linioj mi estis kaptita; kaj reirinte hejmen iom poste, mi trovis la skoltan vendejon, aĉetis la libron, kaj finstudis la tutan sespaĝan skizon.'

Ĉu blinda hazardo aŭ la fingro de la fatalo? Estu kiel ajn, Gregor baldaŭ akiris aliajn lernilojn kaj librojn de la tiama BEA kaj eĉ kuraĝis sendi listojn de demandoj al la eminenta Montagu Butler. Butler ĉiam respondis kaj post nelonge Gregor aniĝis en BEA. Tamen li ankoraŭ ne estis parolinta unu vorton de Esperanto, kiam duafoje intervenis la fatalo. Jen Gregor mem denove:

'Kiam mi pasis al la mezgrada lernejo, mi trovis tie alian knabon, kiu jam estis esperantisto! Ne daŭris longe ĝis li eksciis pri mi (ĉar mi estis ne-apartigebla de mia Fundamenta Krestomatio sub la brako). Tiam ni ambaŭ metis la lingvon al la fina provo. Kia ĝojo finfine uzi ĝin, interŝanĝi ideojn, interbabili, ŝerci, vidi la vizaĝojn de la aliaj knaboj, kiam ili unuafoje aŭdis Esperanton kaj kredis, ke ni parolas pri ili (kiel ni faris).'

La alia knabo, iom pli aĝa, estis Lionel Powys, kaj Gregor rekuniĝis kun li, kiam li eniris la Universitaton de Oksfordo en 1928 por studi klasikajn lingvojn. Estis Powys, kiu skribis al Gregor en la somero de 1930, memorigante lin pri la Universala Kongreso en Oksfordo kaj petante lian ĉeeston.

'Do finfine,' skribis Gregor (en la sama artikolo), 'mi estis uzonta Esperanton en internacia kunteksto kun alilandanoj!'

Kaj li ne estis trompita en siaj esperoj. Li skribis ekstaze en sia taglibro pri Oksfordo sub la verda flago, pri esperantistoj svarmantaj en la urbodomo, pri sia unua konversacio kun ĉeĥo kaj aŭstro en sia loĝejo, kaj pri multaj aliaj ĝojigaj okazaĵoj. Ĉi tiu fervoro postvivis la kongreson kaj inspiris Gregor kaj alian Oksford-esperantiston starigi 'La Esperantan Klubon de Oksford-Universitato'.

Post diplomitiĝo en 1932, Gregor instruistiĝis. Li instruis la klasikajn lingvojn, kompreneble, sed ankaŭ, en sia dua lerneja posteno, la francan, la germanan kaj la hispanan -- ĉar, en la lastaj jaroj, li jam eklernis (kaj baldaŭ ellernis) aliajn lingvojn, inkluzive de la armena, la itala, la kimra, la moderna greka, la nederlanda kaj la pola. Verdire, li maniuliĝis pri lingvoj. Sed samtempe li ne malzorgis Esperanton, kaj ne nur fondis malgrandan grupon en sia dua lernejo, sed ankaŭ ĉeestis Universalajn Kongresojn en Varsovio (1937) kaj en Londono (1938).

Fakte, la Londona Kongreso havis por li apartan signifon, ĉar li renkontis, amindumis kaj fianĉiĝis kun nederlandanino. Jen Gregor:

'Ni vizitis niajn hejmojn reciproke. Jam ŝajnis, ke mia hejm-lingvo estos Esperanto, kiam falis la gilotino sur mian karieron: la milito eksplodis. La 2-an de septembro mi lasis Roterdamon per la lasta pramŝipo; unu monaton poste mi estis jam soldato... Ses jarojn la kurteno restis falinta sur mia esperanta vivo, sen eĉ unu hazarda renkonto kun itala aŭ germana adepto.'

Unu pordo fermiĝas, alia pordo malfermiĝas; do okazis, ke Gregor prilaboris siajn lingvajn talentojn dum la militjaroj kiel neniam antaŭe. Posteniĝinte unue ĉe militkaptitejo en Nord-Irlando, li propravole aranĝis preni privatajn lecionojn pri la irlanda kaj eĉ ĉeestis, plenuniforme, kurson ĉe loka lernejo kune kun dekkelkjaraj lernejanoj. Kiam la ŝipo transportanta lin al Alĝerio estis torpedita proksime de la afrika marbordo, li pripensis unue sian irlandlingvan gazeton kaj malsupreniris por savi ĝin. La gazeto travivis la militon en lia tornistro.

Elŝipiĝinte sekure, li militservis en Afriko kaj Italio kiel pridemandisto kaj interpretisto en la germana kaj la itala, kiel kunliga oficiro en la franca kaj la pola, kiel tradukisto de dokumentoj en la moderna greka kaj la slovena, kaj kiel neoficiala cenzuristo en la irlanda kaj la kimra. Dum la itala kampanjo li ankaŭ plantis la semojn de sia estonteco: li lernis la friulan kaj la romanjolan, li verkis multajn poemojn, kaj, proksime de Ravenna, li renkontis sian edziniĝonton, Graziella (li jam eksfianĉiĝis kun la nederlandanino).

Reveninte el Italio post la milito kaj reciviluliĝinte, li akceptis postenon de instruisto pri klasikaj kaj modernaj lingvoj en la liceo de Northampton, kaj baldaŭ poste li edzinigis Graziella. Sed lia esperanta kariero dependis denove de la fatalo. Jen Gregor:

'Ŝajnis, ke mi estas perdita por Esperanto malgraŭ tiom da memoroj, kiam letero alvenis de nekonata s-ro W. H. Reeves invitanta min aliĝi al la loka grupo. Tiel refariĝinte esperantisto, mi rapide decidis, ke mi devas trakti la lingvon kiel universitatan fakon. Unu jaron mi legis preskaŭ nenion krom Esperanto, kaj nenio kontentigus min krom la rango de licenciato de BEA.'

La cetero, kiel oni diras, estas historio.

Kiel priparoli la esperantan karieron de Douglas Gregor? Oni povas enlistigi liajn postenojn kaj honorojn: instruisto kaj ekzamenisto pri la lingvo; diplomo, kun honoro, de licenciato de BEA; prezidanto de la Societo de Britaj Esperantistaj Instruistoj en 1954; redaktoro de The British Esperantist de 1959 ĝis 1962; membro de la Akademio ekde 1964 kaj, inter 1965 kaj 1971, estro de ties sekcio pri gramatiko; redaktoro de Biblia Revuo de 1977 ĝis 1985; fondinto-membro de la Esperantlingva Verkista Asocio en 1983; honora membro de UEA ekde 1989; kaj honora membro de la Brita Kongreso de 1990, kie ĉambro nomiĝis 'Gregor' (honoro kutime rezervita por la senmortaj mortintoj).

En ĉiuj ĉi postenoj li laboris senlace, skrupule kaj humure. En lia unua ĉefartikolo kiel redaktoro de The British Esperantist, li invitis alilandanojn kontribui artikolojn, 'por ke ni britoj ne tro rigidiĝu en anglalingvaj pensmanieroj'. Li enkondukis 'Poezian Angulon' kaj 'Lingvan Angulon', ambaŭ spegulantajn liajn proprajn interesojn. En ĉefartikolo post unu jaro da redaktoreco li petis, ke kontribuontoj ŝanĝu la inkrubandojn de siaj tajpiloj, notante:

'Mi havas la impreson, ke inter la esperantistaro troviĝas iuj el la plej veteranaj skribmaŝinoj en la lando.'

Kiel direktoro de la gramatika sekcio de la Akademio, li prezentis definitivajn raportojn pri la ata/ita-debato kaj pri la refleksiva pronomo. Gaston Waringhien, tiama prezidanto de la Akademio, konstante laŭdis Gregor (kiel li jam faris plurfoje en sia libro Lingvo kaj Vivo) kaj malĝojis pri lia eksiĝo post ses jaroj. Kiam Waringhien mem emeritiĝis, li dankis Gregor, 'kies kompetenteco kaj lingvosento estis al mi tiel utilaj'. Fakte, Waringhien proponis, ke Gregor kandidatiĝu pri la posteno de prezidanto, sed tiu rifuzis.

Sed eble eĉ pli efikis Gregor kiel verkisto. Lia klara, konciza, eleganta stilo sin montris en dekoj da verkoj eldonitaj en diversaj libroj, broŝuroj, revuoj kaj gazetoj. Esplorante, mi trovis kaj katalogis preskaŭ ducent verkojn: recenzojn, tradukojn, artikolojn, leterojn, broŝurojn kaj librojn, plejparte en Esperanto, sed ankaŭ pri Esperanto en aliaj lingvoj. Fakte, lia unua eldonaĵo pri Esperanto, en 1948, ne estis en Esperanto, eĉ ne en la angla, sed en la irlanda: artikolo titolita (traduke) 'Alia lingvo, kiu batalas' en la revuo An tUltach.

Li verkis multajn artikolojn pri lingvaj punktoj aŭ debatoj, ekzemple pri ne devas / devas ne kaj, kompreneble, pri ata/ita. Lia kontribuo al La Zamenhofa Esperanto: Simpozio Pri Ata/Ita (Stafeto, La Laguna, 1961), titolita 'Ata/ita sen larmoj' (ankaŭ eldonita en The British Esperantist, jul-aŭg 1961), koncize kaj juste resumis la konkurantajn argumentojn, antaŭ ol decidi por -ita.

Unu recenzisto skribis pri 'tiu mirinda praktika saĝo, kiu kapablas esprimi per kelkaj klaraj vortoj ĉion esencan kaj sciindan, kvankam oni bone rimarkas kiel profunde li studis la aferon', kaj konkludis:

'Por kompreni la ata/ita-diskuton, sufiĉas legi la tri paĝojn de Gregor!'

Aliaj artikoloj pri lingvaj aŭ filologiaj aferoj inkluzivis: 'La kondicionalo en Esperanto' (Esperantologio, nov 1959), 'La Zamenhofa uzado de kvazaŭ' (Scienca Revuo, sep 1970), 'La adverbo en Esperanto' (Esperanto, jan 1973), kaj 'La plej fruaj senafiksaj kunmetaĵoj en Esperanto' (Scienca Revuo, majo 1974, kun aldonoj en 1976 kaj 1978), poste eldonita broŝure de eldonejo Kardo kun la titolo La kresko de la esperanta vort-provizo en la unuaj tri jaroj (1986).

Foto
D. B. Gregor, 1909-1995.

Por ke vi ne konsideru, ke Gregor tro mallarĝe koncentris sian atenton, mi devus mencii liajn multajn artikolojn en Biblia Revuo, ekzemple: 'De Jeĥezkel al Eskilo' (jan-mar 1972), 'La Kvara Eklogo de Virgilio' (apr-jun 1973), 'La Saĝeco de Salomono: kelkaj diferencoj inter la greka kaj la armena versioj' (okt-dec 1979), 'La intelekto de Jesuo' (jul-sep 1981), kaj 'Abortigo en la antikva mondo' (okt-dec 1981).

El multaj aliaj mi citas ankaŭ: 'Katullo antaŭulo de Dante' (Monda Kulturo, 1963 k. 1964), 'Atlantis: pluaj teorioj' (Scienca Revuo, nov 1969), 'La eldiro de Karl Marx rilate lingvon' (Der Esperantist, 1985/1), kaj la fascinan rakonton 'Eroŝenko, la blinda poeto kiu vidis la mondon' (Sennacieca Revuo, 1986), kiun Gregor resumis kaj tradukis de la rusa romano de Charkovskij. Krome, plendetalaj artikoloj regule donis statistikojn pri Esperanto kiel pont- kaj font-lingvo, kaj alia serio prezentis sepjaran resumon de noveldonita esperanta literaturo.

El liaj pli bone konataj verkoj, mi elelektas unue 'La fontoj de Esperanto', eldonita en Scienca Revuo (mar 1958) kaj ankaŭ en Esperanto: Lingvo, Movado, Instruado de Detlev Blanke (1977). La dua eldono aperis en Esperanto en Skotlando (1981 k. 1982) kaj broŝure de Kardo (1982). En ĉi tiu verko Gregor utiligis sian poliglotecon por analizi la latinajn, ĝermanajn, slavajn kaj ne-eŭropajn fontojn de la lingvo. Li rimarkis, ke 'malantaŭ la latina fasado kuŝas la slava mekanismo' kaj konkludis:

'...el ĉi tiu mirinda hibridiĝo Esperanto tiras sian forton kaj sian taŭgecon por la rolo de internacia lingvo.'

Li simile poliglotis en sia studo La esperanta traduko de la Malnova Testamento -- dek-biblia konkordanco de 518 diskutindaj versoj (1958). En ĉi tiu senprecedenca analizo de la kvalito, precizeco kaj teksta fono de la zamenhofa traduko, li efektive uzis ne dek sed dek ses lingvojn, komparante la esperantan tradukon de la diskutindaj versoj kun la alilingvaj tradukoj kaj ankaŭ komparante ĉiun kun la originala hebrea -- 'vere formika studkomparilo', kiel unu recenzisto skribis.

Kaj la gregora verdikto? Li trovis en la zamenhofa versio altrangan erudicion kune kun brilega literatura stilo, kaj konkludis:

'Pro tio, tiel en formo kiel en substanco la esperanta Malnova Testamento meritas altan lokon inter la grandaj Biblioj de la mondo.'

Eble lia plej bone konata verko estis Reĝo Edipo kaj Antigona (La Laguna, 1960), traduko de du tragedioj de Sofoklo, kun detala enkonduko kaj notoj. Rimarkinde, tiuj ĉi tradukoj estis la unuaj kompletaj tradukoj de grekaj dramoj en Esperanto. Do, la pionira Gregor redonis la helenajn jambajn trimetrojn en la esperantaj kvinjambaj versoj uzitaj de Zamenhof en la traduko de Hamleto, sed li decidis distingi la lirikan disde la rakonta parto pere de la rimo. Jen ekzemplo el la kvara stasimono de Reĝo Edipo:

Ho homaro, mi kompatas
    Vian neniecon,
Kies ĝojo predikatas
    Ŝajnon kaj falecon.
Por mi estos prototipo
    Via nun destino,
Ke la homa ĝoj', Edipo,
    Estas halucino.

Kaj alia ekzemplo el la dua stasimono de Antigona:

Kiu en grandecon trafas,
Lin sufero epitafas.

Recenzistoj en multaj landoj laŭdegis la tradukon, kaj poŝtkarto de japana esperantisto simple diris:

'Antigona restas ĉiam sur mia tablo. Ju pli mi legas, des pli ĝi altiras min.'

Foto
Gregor kun Juan Régulo Pérez, la eldoninto de Reĝo Edipo kaj Antigona.

Ofte citita ankaŭ eĉ nuntempe estas lia mallonga sed ampleksa verko La kultura valoro de Esperanto -- 'klasika studo', laŭ Humphrey Tonkin. Eldonita unue en la angla (Modern Languages, 1965), kaj poste en Esperanto (UEA, 1967), en la germana (Plansprachen, 1976), denove -- reviziita kaj pligrandigita -- en la angla (UEA, 1979), kaj en la franca (UEA, 1983), ĉi tiu verko ekzamenis kaj originalan kaj tradukitan literaturon por montri Esperanton kiel kulturfonton.

Krom ĉio, li verkis pli ol sepdek recenzojn, ofte de tradukoj. Li estis justa sed skrupula recenzisto -- efektive vera kritikisto -- kaj kvankam ĉiam preta atentigi pri preseraroj kaj mistradukoj, tamen esence kaj nature laŭdema, aparte estimante bonan enversigadon. Jen Gregor en Heroldo (nov 1980) pri la traduko de Rikardo III fare de John Francis:

'Liaj kvinjamboj fluas laŭ la okazo jen dolĉe... jen grince... sed ĉiam klare. Se vi volas ĝui kaj Shakespeare kaj Esperanton, aĉetu kaj legu.'

Li mem konstante tradukis (ofte neeldoncele), kaj en kaj el Esperanto: lia traduko de pluraj versoj de Paradizo Perdita aperis unue en The British Esperantist de septembro 1961 kaj estis reeldonita en la jubilea numero de La (jam nomata) Brita Esperantisto de 1987 kiel 'La preĝo de l' blindulo'; lia traduko de du ĉapitroj de Dickens aperis en Angla Antologio II (1987); kaj pri lia traduko de eltiraĵoj de la Paco de Aristofano, kiu ankaŭ gajnis premion en internacia literatura konkurso en Italio en 1975, William Auld skribis al li letere:

'Spritaj estas rimoj, vivaj estas la versoj. Vi konvinkis min, ke precize tiel estus verkinta Aristofano, se li verkus en Esperanto -- kaj tio estas la plej alta atingo de iu ajn traduko.'

Gregor ankaŭ sendis anglalingvajn tradukojn de iliaj esperantaj poemoj al William Auld, Marjorie Boulton, John Dinwoodie, John Francis kaj aliaj, intencante iam kompili kaj publikigi antologion. Bedaŭrinde, li neniam finis la taskon.

Gregor ofte prelegis kaj tra la tuta esperanta vivo korespondadis kun multaj samideanoj, ne nur kun akademianoj kaj aliaj mondfamaj esperantistoj, sed ankaŭ kun nespertuloj petantaj konsilon aŭ informon. Li kuraĝigis la junan Marjorie Boulton, laŭdante ŝian poezion, kaj daŭre korespondadis kun ŝi preskaŭ ĝis sia morto.

En 1984, kiam Boulton uzis siajn esperantistajn kontaktojn por provizi la Bodlejan Bibliotekon per tradukoj de ĝia ĵuro (la solena promeso konduti dece, kiel legontoj devas fari), Gregor tuj liveris tradukojn en la kornvalan kaj la manksan, kaj poste ankaŭ en la friulan, la romanĉan kaj la dolomitan ladinan. Tri jarojn poste, kiam ŝi organizis la centjaran jubilean ekspozicion ĉe la sama biblioteko, li pruntedonis, en la vortoj de Boulton:

'objektojn nun tiel rarajn kaj trezorajn, ke ili estas preskaŭ sanktaj relikvoj'.

Li helpis multajn aliajn esperantistojn diversmaniere, ekzemple analizante kaj kritikante malnetojn -- Marjorie Boulton, Len Newell, John Wells kaj aliaj dankis lin en siaj libroj. Li kuraĝigis Stephen Thompson, kiam ĉi tiu komencis kaj progresis en la movado, kaj li fieregis ke, en la liceo de Northampton, li entuziasmigis pri Esperanto la 13-jaran Victor Sadler, kiu multe pli poste skribis, ke Gregor tute ŝanĝis lian vivon.

Kion ajn Gregor faris, li faris modeste kaj senfanfare, sed li ege meritis la laŭdajn vortojn de la Komitato de UEA, kiu, nomuminte lin honora membro de la asocio en 1989, diris:

'D. B. Gregor apartenas al tiu rondo de erudiciuloj, kiuj en la postmilita periodo faris ŝlosilan kontribuon al evoluigo kaj firmigo de la esperanta kulturo.'

Sed ĉi tiu grandvalora vivo, la esperanta kariero de Douglas Gregor, estas nur parto de la tuta historio. Mi ne aludas lian instruistan karieron -- kvankam multaj, inkluzive de mi mem, inspiriĝis per liaj multlingvaj notoj kaj referencoj, kaj per lia amo de lingvo mem; mi ne aludas liajn multajn artikolojn kaj leterojn pri klasikaj kaj aliaj temoj, ekzemple 'Kiel bone sciis la armenan Lordo Byron?'; mi eĉ ne aludas lian eldonaĵon Stralci (1968), legolibron por tiuj, kiuj lernas la italan, nek la kolekton de liaj poemoj Verses and Versions (1969), kiu enhavis kaj originalajn verkojn en pluraj lingvoj kaj tradukojn.

Gregor daŭre lernis kaj studis aliajn lingvojn dum la tuta vivo (eĉ korespondante volapuke), sed, post kiam li emeritiĝis, li koncentriĝis pri minoritataj lingvoj.

'La tempo jam venis,' li skribis, 'ke oni devu rigardi lingvojn kiel ekologiajn aferojn, kaj prilamenti la morton de iu ajn lingvo same kiel la formorton de specio.'

Li ankaŭ arde opiniis, ke dialektoj mem estas lingvoj kaj enhavas malkovrindajn trezorojn.

'Italoj estas dulingvaj,' li skribis, 'kaj la dua lingvo estas la itala.'

Do li verkis pioniran monografion Romagnol: Language and Literature (1972), la unuan anglalingvan gramatikon de ĉi tiu nord-itala lingvo, inkluzive de antologio de poezio kaj prozo kun tradukoj. Sekvis en 1975 la sampionira kaj similforma Friulan: Language and Literature, post kiu kaj pro kiu stariĝis en Usono friula studgrupo, kiu utiligis la libron por instrui la lingvon al duageneraciaj enmigrintoj.

Gregor mem ankaŭ gajnis premiojn pro originalaj poemoj en la friula, kaj en 1981 kaj 1983, publikigis friulajn tradukojn de du rakontoj pri Sherlock Holmes. En 1976 aperis la eksterordinara Mad Nap: Pulon Matt, la unua traduko ne nur en la anglan sed, mirige, ankaŭ en la italan de la romanjola burleska epopeo el la 16-a jarcento.

Celtic: A Comparative Study (1980) estis la unua detala komparo de la ses keltaj lingvoj (la bretona, irlanda, kimra, kornvala, manksa kaj skotgaela), en kiu libro Gregor pasie pledis por la konservado aŭ revivigo de la lingvoj. En Romontsch: Language and Literature (1982), similforme al Romagnol kaj Friulan, li penis kuraĝigi la romanĉulojn defendi la kvaran lingvon de Svislando.

Kvankam Albert Goodheir recenzis Celtic kaj Romontsch en Esperanto en Skotlando, tamen plejparte la neesperantaj verkoj de Gregor restis nekonataj en la verda mondo. Pli poste, li retenis en bona ordo kelkajn el siaj lingvoj, tradukante aŭ interpretante por la polico kaj tribunaloj. Li ĝojis ricevi novaĵojn pri la karieroj kaj familioj de ekslernantoj, al kiuj li ofte sendis taŭgajn gazet-eltondaĵojn -- kutime prinotitajn 'ne necesas respondo', por ke li ne okupu tro da ilia tempo.

Ĉi tiun modestan homon ege kortuŝis la propono pri lia honora membreco de la Brita Kongreso de 1990 (kiun li ne povis ĉeesti pro malsano). En letero al Marjorie Boulton, li skribis:

'Via ĝentila letero lasas min sen parolo. Ĉu vi vere kredas, ke mi meritas tian honoron? Se vi estas tute certa, mi akceptas... Estos por mi dolora fakto manki al la Kongreso, aparte en Oksfordo, kie mi pasigis mian unuan Universalan Kongreson en 1930, farante miajn unuajn amikojn el eksterlando kaj de tiam neniam dubante pri la valoro kaj mirindaj kvalitoj de la lingvo internacia.'

Malgraŭ lia fizika malforto, li daŭre legis kaj studis, skribante al Victor Sadler:

'Tiel longe kiel la manko de energio restos sub la nuko, la vivo ankoraŭ valoras.'

Ĉirkaŭ la fino de la vivo, Gregor dormadis en sia studejo kaj tie, apud siaj esperantaj kaj alilingvaj libroj, li mortis en marto 1995. Lia esperanta libraro (pli ol mil libroj) nun troveblas en la Bodleja Biblioteko.

En sia poemo Riĉo, Marjorie Boulton skribis:

Tutan alian vivon ni bezonus
Por ekkompreni vivon de alia.

Tamen mi esperas, ke ĉi tiu resumo de la vivo kaj lingvoj de Douglas Gregor iel kaj iom lumigis la atingojn de rimarkinda homo.

(Enhavo)

 


 

La tuta mondo estas nur scenejo

Marjorie Boulton

La usonanino Ivy Kellerman (1877-1968) tradukis la ŝekspiran Kiel plaĉas al vi en 1910. Preskaŭ cent jarojn poste Marjorie Boulton, laŭ peto de Vilĉjo Simcock, turnis sin al la teatraĵo kaj tradukis unu el ties plej konataj monologoj.

La tuta mondo estas nur scenejo,
la viroj kaj virinoj, nur rolantoj
kun la eliroj kaj envenoj propraj;
kaj viro dum la viv' varia rolas
en sep stadioj, kvazaŭ siaj aktoj:
unue, beb', blekanta kaj vomanta
inter la brakoj de la vartistino;
poste, plendema knabo, kun tornistro,
vizaĝ' matene pura, helikpaŝe
kaj kontraŭvole iras al lernejo;
poste la amanto, forne suspirante,
kun veaj versoj al la belaj brovoj
de sia amatino. Jen soldato,
kun strangaj sakroj, leoparda barbo,
ĵaluza pri honoro, kverelema,
serĉante la bobelon de renomo
eĉ antaŭ kanonbuŝoj. Jen juĝisto
kun bela ronda ventro, remburita
per multaj fest-kaponoj; kun okuloj
severaj, kaj la barb' formale neta,
riĉa je precedencoj kaj proverboj.
Tiel li rolas. Sesa akto velkas
al magra pajaceto en pantofloj,
kun okulvitroj kaj ĉeflanka poŝo,
kaj ŝtrumpoj, konservitaj de juneco,
multe tro larĝaj por ŝrumpintaj kruroj;
lia resona vira voĉ' reiris
al pepoj infanecaj, flutaj fajfoj.
Post stranga histori' eventoplena,
la lasta sceno, kiu finas ĉion,
estas bebeco dua, nur forgeso,
sen dentoj, vido, gusto, kaj sen ĉio.

(Enhavo)

 


 

Lingvaj aventuroj... en Preston

Kunvenis en majo membroj de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio (NOEF) en Preston. Prologe kaj prelege montris sin riĉa la kunveno...

Demando diskutinda, kiun levis en Preston iama prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio (EAB), Stephen Thompson: ĉu dum venontaj naciaj elektoj prezentu sin antaŭ la publiko kandidatoj de -- ni diru -- Esperanto-partio?

Stephen argumentis, ke balotoj ofertas relative malmultekostan eblon informi pri aferoj kiel lingvo-diskriminacio kaj la kostoj de tradukado kaj interpretado en internaciaj organizaĵoj. Kandidatoj dissendas siajn prospektojn al dekmiloj da hejmoj en ĉiu elekto-distrikto kaj tiel eblas varbi por Esperanto.

EAB, laŭ Stephen, almenaŭ konsideru financan subtenadon por Esperanto-kandidatoj tiaj.

Sekvis diskuto pri la propono. Multaj konsentis kun Stephen, sed oni notis, ke la sendube malmultaj voĉoj tiel rikoltitaj povus ridindigi Esperanton kaj 'pruvi', ke ekzistas intereso nek pri lingvo-politiko nek pri Esperanto kiel ebla solvo. Flanke, valorus scii, kion opinias legantoj de La Brita Esperantisto pri la ideo de Stephen: bonvolu sendi komentojn al la redaktoro.

Post kunvena prologo tia sekvis prelego de la iama kaj multjara estro de Wedgwood Memorial College kaj nun membro de la administra komitato de EAB, d-ro Derek Tatton, kiu -- proprakonfese en sia unua serioza prelego en Esperanto -- prenis kiel temon 'Aventurojn anglajn, aventurojn esperantajn: kiom lerneblas de spertaĵoj pri la angla'.

Foto
Prelegis Derek Tatton dum la maja kunveno de NOEF: la gastprelegonto fortigas sin antaŭ ol enkonduki sian temon.

Deirpunkto estis la libro de Melvyn Bragg, The Adventure of English, en kiu la aŭtoro priskribas la originojn de la angla lingvo. Sed, kiel atentigis Derek, la evoluo de la angla, kiel ĝin prezentas Bragg kaj aliaj aŭtoroj, tre similas al tiu de Esperanto.

Ekzemple, notis la gastpreleganto, Bragg montras, kiel la angla senhonte traserĉis kaj prirabis aliajn lingvojn por krei sian vortostokon -- same kiel Esperanto. Krome, kiel en Esperanto, tiel al la angla ege gravis tradukaĵoj, aparte pri la biblio, kiuj helpis fiksi lingvajn normojn.

Kaj, same kiel Esperanto dependis precipe de manpleno da homoj (ĉefe Zamenhof, sed ankaŭ Kabe kaj aliaj), tiel ankaŭ la angla, kiu, laŭ Bragg, ŝuldas sian sukceson al nur ses homoj: interalie Chaucer, Shakespeare kaj Johnson. Tiamaniere, diris Derek, malgraŭ tio, ke Esperanto estas tiel nomata artefarita lingvo, ankaŭ de pluraj vidpunktoj la angla povas esti tiel rigardata.

Derek ornamis sian prelegon per citaĵoj en la angla lingvo el libroj de Bragg kaj aliaj: sendube, malgraŭ tio, ke temis pri esperanta prelego, la anglaj intervenoj helpis al la aŭdantaro orientiĝi kaj sekvi la argumentojn. Pro tio, post la prelego, sekvis vigla aplaŭdado kaj pluraj homoj unuope dankis al Derek pro pensiga kaj atentokapta prelego.

Foto
Stephen Thompson, Malcolm Jones kaj Andrew Wheatley atendas sian fotiĝon por la dorsa kovrilo.

Kaj dankindas ne nur Derek: ankaŭ la organizantoj de la kunveno, precipe Andrew Wheatley, Ian Mac Dowall, kaj Jim kaj Gaynor Voiels.

(Enhavo)

 


 

Baldaŭ estos...

David Kelso

Originala monologo prezentita de la aŭtoro dum la teatro-semajnfino en Barlastono, januaro 2005. La vorto kapinta (kies signifo dum prezentado ne bezonas klarigon) devenas de la kalabria, grekdevena, dialekta formo capinta: 'paŝtista hokbastono'.

Nu, kapinta, jen ni du, vi kaj mi, solaj apud la kameno, kiel tiom ofte.

Kaj baldaŭ printempo. Kiam alvenos la ŝafidoj, la kapridoj; kiam ekvidiĝos la verdetaj ŝosoj sur la migdalarboj. Bona tempo por adiaŭi, ĉu ne? Ĉio freŝa, ĉio bela, esperplena. Adiaŭ, Plembaĉi...

Jes ja, baldaŭ estos, kapinta: mi tion sentas, en la ostoj, tra la tuta korpo. Precipe nun, mezvintre: boreo hurlas, tagoj mallongaj, malalta sunveturo de Briĥa ĝis Fioremandra... ĉu vi rimarkis, kapinta, ke la suno leviĝas apud greka monto -- Briĥa -- kaj subiĝas ĉe itala -- Fioremandra? Taŭge... taŭge, ĉu ne?

Do baldaŭ... sed kial unue iris ŝi, kapinta, kial? Mi ĉiam supozis, ke estos mi, la unua. Sed Lidinja... nur okdek tri jarojn ŝi havis, dek jarojn malpli ol mi. Kaj mezsomere, subite. Pli bone por ŝi, tamen, tiel: meze de vivado, genepoj, ridado. Jes, pli bone por ŝi. Nun postrestas mi, tamen: sola, multaĝa, manko-senta, preskaŭ blinda... nur mi kaj vi, kapinta.

Sed for tiaj pensoj! Kian belan vivon mi ĝuis... kaj kiel feliĉa mi estis! Feliĉa, jes... ĉar ĉu mi ne naskiĝis post la terura tertremo, kiam mortis tiom da infanoj? La tertremegon mi ne memoras... male la postreston, la malreston. Nia bela preĝejeto... ruina, eĉ ĝis hodiaŭ. Ho, jes, kapinta, ni ĉiam intencis refari ĝin, eĉ pli bela, sed ĉiam pli urĝis la domoj, la staloj, la vojoj. Tiam oni translokigis la negran madonon al San Pantaleo... laŭdire 'pro sekureco'. Sekureco! Ŝtelado, pli ĝuste. Estas nia madono, la negra virgulino de Plembaĉi, ne de San Pan-ta-le-o. Sciu, kapinta, estis ŝafisto... simpla paŝtisto kiel mi... kiu trovis la ikonon, nian ikonon, en la montaro, longe antaŭ la antaŭa tertremego, ja antaŭ la antaŭantaŭa, kiam ankoraŭ regis la burbonoj... [Kraĉas] ... jes, antaŭ longa, longa tempo. Tiam... notu, kapinta... ĉiu en la lando parolis nian lingvon, la grekan. Hodiaŭ, la italan... la romian. Kial, diable? La nia estas tiom bela, tiom antikva lingvo... cetere nia, nia propra lingvo. Kial alilingve paroli?

Jes... kiam mi estis knabo, ĉiu ĉi tie parolis greke. Ho, bela tempo! La somero, kapinta... la somero daŭris dek monatojn, la vintro nur du. Vere! Kaj mi loĝis en tiu ĉi domo, jes, ja, ĉi tie, en la domo, kiun konstruis mia avo kaj siaj filoj, mia patro kaj miaj onkloj. La tegmenton ni perdis en la tertremego, jes, sed la muroj rezistis. Jes, ili rezistis, kiam preskaŭ ĉio alia falis. Restis nur nia domo, dudeko da aliaj, kaj la tiel nomata kastelo de la barono. Kaj ankoraŭ hodiaŭ... solida, ŝtona, varma, familieca kampara domo: mia hejmo... mia hejmo dum preskaŭ jarcento. Kaj kia jarcento, kapinta! Kiajn ŝanĝojn mi vidis!

Imagu... la lernejon. Jes... lernejon, nian propran, ni havis en Plembaĉi. Ne plu. Sed tiam... du, foje eĉ tri mastrojn kaj... ho, mi ne scias... ĝis sepdek geknabojn, eĉ pli, eble, ĉar neniam ĉeestis ĉiuj. Ĉiam estis hejme io pli grava... novaj ŝafidoj, olivrikolto, malsana bovino, vinfarado, ĉiam io, io pli postula ol lernado. La mastroj... ĉiuj viroj tiam... kleregaj homoj, kiuj tutfacile legis, skribis kaj kalkulis... ĉiam laŭ la itala lingvo, tamen. Sed ili persiste lernigis min legi, almenaŭ iome... kaj skribi. Jes, kapinta... ne nun sed iamafoje mi faris tre belan skribon... kaj kalkuli, eĉ multobligi kaj dividi... kvankam Lidinja, mia kara, ĉiam pli lertis ol mi.

Do kvin jarojn mi estis en la lernejo, sed tuj, kiam mi atingis dek du jarojn, mi devis eklabori. Ni estis multnombra, mia familio... dek du gefiloj, kaj miaj geavoj kaj onklino, kiu iel malsanis en la kapo. Malfacile mia patro manĝigis nin. Miaj pliaĝaj fratoj jam helpis mian patron en la kampoj, kaj miaj fratinoj, ĝis kiam ili edziniĝis, helpis en la domo... purigado, lavado, kuirado, fromaĝfarado... ankaŭ prizorgado de la kokinoj, kaj tiel plu. Mia patro decidis, ke mi helpu mian onklinon, lian fratinon, pri ŝiaj ŝafoj. Ŝia edzo mortis en la milito kontraŭ la aŭstroj... ie en norda Italujo, en la montegoj, en la neĝo, kun centoj da aliaj kalabriaj soldatoj. Ankaŭ oficiroj, kiuj ne estis de ĉi tie: ili devenis plejparte de la grandaj urboj, kaj parolis itale. Nu... ĉiuj mortis. Kial, mi ne plu memoras. Eble pro ia terpeco... ĝenerale pri terpeco temas. Sed mi ne scias, ne komprenas... eĉ neniam bone komprenis la militon, en kiu mi mem soldatis.

Sed vi, kapinta... ankaŭ vi militservis, ĉu ne? Kun mi... kaj do certe vi memoras, en Grekujo, kiam Andro diris al mi: 'Hej, Demo, ĉu vi kredas, ke, se mi alparolos greke tiun vilaĝaninon, ŝi komprenos?' 'Nu, provu,' mi respondis. 'Hej, kuzino,' li kriis, 'ĉu al ni bonvole iom da via kristalklara akvo?'... ja varmegis kaj surkape ŝi portis akvopoton. 'Volonte,' ŝi respondis. 'Jen do la fonto... nur cent metrojn for.'

Ŝi komprenis nin. Kial fifeke ni militis kontraŭ niaj kuzoj, niaj samlingvanoj? Kaj do... sufiĉ'! Andro kaj mi -- kaj vi, kapinto -- simple forgesis retrovi la taĉmenton. Ni restis en tiu montara vilaĝo kaj paŝtis la ŝafojn... ĉar ties junaj viroj militservis. Du jarojn ni restis... ĝis alvenis anglaj soldatoj -- jes, anglaj!... kie diable estas Anglujo?... kiuj diris, ke Italujo aliancis sin kun ili kaj ni rajtas hejmeniri. Kaj ni estis herooj en Plembaĉi -- ĉu ne, kapinta? -- kuraĝaj revenintaj soldatoj... kvankam nur inter ŝafoj militis ni.

Foto

Kion mi estis diranta...? Ho jes, mia onklino. Do tiam ŝi estis sen edzo, pro la milito, la antaŭa milito, kun sep infanoj kaj sufiĉe multnombra ŝafaro, krome la kaproj. Miaj du pliaĝaj kuzoj jam paŝtis la bestojn, sed kiam unu el iris al la foiro... aŭ alicele al la urbo... helpon ŝi bezonis. Nu... mia patro jam sciis, ke ambaŭ kuzoj al Usono volis elmigri... sed tion al mi li ne diris, ĉar ankaŭ lia fratino, mia onklino, tion ankoraŭ ŝi ne sciis. Tiel... jes... tiel mi iĝis ŝafisto... kaj ĉio ĉi antaŭ okdek jaroj. Jes, kredu, kapinta... okdek jaroj da paŝtado... nu, pli-malpli... krom la fifreneza milito.

Do... jen mia vivo. Somere en la montaro... sep monatojn en kabano, sub la ĉielo. Ho... ne mankis akvo, lakto, fromaĝo... kaj haveblis forneto... ankaŭ legomojn ni kultivis... kokinojn. Do, bona vivo... sed jes izola. Foje alvenis frato, kuzo aŭ onklo... poste filoj, nevoj, nepoj. Farunon, fruktojn, foje luksaĵeton ili alportis... ankaŭ novaĵojn el la vilaĝo. Kiel ni soifis al novaĵoj! Do... kiu mortis, naskis, edziĝis... kiu elmigris kien, al Usono, Aŭstralio, Argentinio. Ĉiam tranoktis niaj vizitintoj ĉe ni... kaj plejofte ni mortigis ŝafon aŭ kapron... maljunan aŭ kriplan, aŭ idon malfortan... kaj babilis dum la tuta nokto... manĝante, trinkante vinon kaj kantante niajn popolajn kantojn... greklingvajn, senescepte. Belaj vesperoj, kapinta... oazoj en dezerto de tagoj kaj semajnoj, ĉiuj samaj, preskaŭ senokazaj. Kaj senhomaj.

Tiaj la someroj. Oktobre, kutime ĉirkaŭ la festo de Sankta Luko... mi ne scias kial... ni pelis la brutojn suben, al la antaŭmontaro, ĉi tien, kie troviĝas Plembaĉi. Kutime ni retenis duonon de la grego... foje pli, foje malpli, laŭ la nombro, la prezo ĉe la foiro kaj nia familia bezono... kaj irigis la ceteron al la foiro en Kondofuri. Ho, jen tago, ne, diurno: dudek horoj da vendado, aĉetado, marĉandado, enspezado, elspezado, celebrado, kompatado, manĝado, drinkado, kantado kaj rakontado pri kio okazis en niaj vilaĝoj dum la pasintaj dek du monatoj... kaj ĉio, ĉiam, ĉiu greklingve.

Kiom ni estis, ni paŝtistoj? Kiam mi estis junulo, eble kvincent, eĉ pli... sed post la lasta milito, ĉiam malpli. La junuloj daŭre elmigris, ne tiom al Usono kiom antaŭe... sed al Germanujo, Svislando, Francujo... al la grandaj urboj de norda Italujo. Iuj revenis ... du el miaj filoj, ekzemple... aliaj ne. Aŭ nur dumferie. Paŝtado, eĉ terkultivado, fariĝis laboro tro peza... kaj ne sufiĉe profitiga. Profitoj, kapinta... ĉiam profitoj. Jen la nuna mondo. Kaj do ili rezignis... pri la kamparo, la vilaĝo, la greka lingvo.

La vintroj estis malsamaj. Mi restis en la vilaĝo, iom da mono en la poŝo post la foiro. Hejme mi bone manĝis... prizorgis la brutojn en la proksima kamparo... vespere amuziĝis kun amikoj... okulumante la belulinojn, jes, ja, la belulinojn, kiuj vespere promenis laŭ la vilaĝa strato. Inter ili... nu, unu plej allogis min. Lidja... dum sesdek kvin jaroj mia Lidinja... sed ŝi ĉiam priridis min, dirante, ke ŝi atendas princon el Usono aŭ Argentinio... ne paŝtiston el Plembaĉi. Sed mi sciis... jes, mi sciis... ke ŝi ŝercas... flatiĝas pro mia intereso. Do iun oktobron, kiam ŝi estis jam deksesjaraĝa, kaj post la foiro, mi donacis al ŝia familio du junajn ŝafojn... sesmonatajn, kapinta, do sufiĉe valorajn... kaj petis ŝin fianĉiniĝi kun mi. Ŝi diris, ke ŝi devos pripensi la aferon... sed mi sciis, pro la ekrideto, la ruĝiĝo, ke ŝi jam jesis. Sed mi daŭre amindumis, laŭ la kutimo tiam... kaj post kvin monatoj... mi estis reironta en la montaron... ŝi ja jesis... tio estas, ŝia patro jesis. Ni gefianĉiĝis... kaj, post tri jaroj, kiam mi ŝparis sufiĉon, ni geedziĝis.

Ho, Lidinja, Lidinja, mia kara, vi estis bona edzino. Dek gefilojn ni kreis... ne forgesante la karulinon, kiu mortnaskiĝis, kaj la bravuleton, kiu mortis dujaraĝa... difterio. Kaj dum miaj forestoj en la montaro vi lerte mastrumis... tiel ke ĉiuj niaj idoj estis fortikaj, honestaj... kaj bone instruataj. Dankon pro tio. Via Demetrio... via Deĉjo... ne forgesos... kaj sopiras jam la rerenkontiĝon.

Sed vidu, kapinta, dum tiuj jaroj la vilaĝo mirinde ŝanĝiĝis. Antaŭ la dua milito, kiam regis la faŝistoj... [Kraĉas] ... alvenis ŝoseo... antaŭe estis nur vojetoj, sufiĉaj por azenoj, bovoj kaj homoj. Neniam ni vidis aŭtomobilon ĝis, se mi bone memoras, kiam la frenezuloj denove militis... ĉu en Abisenio? kie ajn ĝi estas... kaj alvenis... jes... kamiono kun oficiroj por rekruti soldatojn. Ho jes, ĉiam, ĉiam troveblas junuloj, kiuj ambicias, en bunta uniformo... morti. Kaj poste... post la dua milito... alvenis akvo el tuboj. Sufiĉis ĝis tiam putoj kaj fontoj... kiujn mi ankoraŭ preferas. Tiam elektrolumo, kloakoj. Sed imagu... dum tiuj alvenis, foriris la homoj. Stulte, ĉu ne? Ĉar kiam mi estis knabo, ni estis centoj, preskaŭ mil genajbaroj. Hodiaŭ, en somero, eĉ ne cent... dum vintro malpli ol dudek. Jes ja, de sepcent kristanoj al dek sep. Kio okazis, kapinta... kio okazis?

Kaj do hodiaŭ troviĝas pli da plembaĉianoj en Pitsburgo, Usono, aŭ en Frankfurto, Germanujo, ol en Plembaĉi mem. Jes, ja. El miaj ok vivaj idoj, nur unu, Elena, restas en Plembaĉi... baldaŭ ŝi venos por prizorgi la fajron kaj pretigi iom da vespermanĝo por mi. Sed la ceteraj? Nu, Akilo... ĉiuj havas greklingvajn nomojn, kompreneble ... loĝas ne fore, en Melito. Fervojisto li estas. Foje li revenas... semajnfine, dum la someraj ferioj... sed lia edzino ne estas de ĉi tie... ne tre ŝatas la vilaĝon. Kaj ŝi ne komprenas la grekan... dum mi malbone parolas la italan... tamen pli bone ol mia kara Lidinja... preskaŭ neniom ŝi parolis itale.

Kaj la aliaj idoj... nu... aŭ en Svislando aŭ Novara, Norditalujo. Iam ili revenis regule, dumsomere; sed ĉiam malpli ofte. Mia plej aĝa filo, Andro, jam emeritiĝis. Li ĉiam diris, ke li revenos post la pensiuliĝo. Ĝis nun, tamen, ne. Ne.

Tiel la vilaĝo mortas... kaj mi kun ĝi. Infanoj... apenaŭ estas. Nur du... kaj ili devas vojaĝi ĉiutage dek kilometrojn al la lernejo en San Pantaleo. Kaj parolas nur la italan. Elena, mia filino, kutime parolas greklingve kun mi, sed cetere ankaŭ ŝi parolas itale. Neniu en la vilaĝo, krom mi, ankoraŭ uzas nian lingvon. Kiam mi mortos... post nelonge... mortos en Plembaĉi ankaŭ nia antikva greka lingvo, post dudek ses jarcentoj da ĉiutaga parolado. Plorinde, ĉu ne, kapinta? Plorinde.

David Kelso, iama direktoro de Esperanto-Asocio de Britio kaj nun membro de ties administra komitato, dividas sian tempon inter Skotlando kaj Kalabrio.

(Enhavo)

 


 

Babile

Science procedi

Plaĉis al Joyce Bunting kaj Annice Szrajbman aparte la artikolo en la pasinta numero de La Brita Esperantisto 'Kiel la ĉielo bluas? kaj similaj demandoj' verkita de Simon Davies, la kompostisto de LBE. Joyce petis pliajn prisciencajn erojn, kaj Annice, gratulante la aŭtoron, skribis: 'Kun plezuro mi legis la longan artikolon. Mi tute komprenis la diagramojn kaj eĉ en mia gepatra lingvo oni ne povas tiel bele skribi la klarigojn. Esperanto klare informas pri sciencaĵoj kaj ankaŭ, mi supozas, pri aliaj veroj.' Do, natursciencistoj, ekverku!

Bedaŭrinde tamen enŝteliĝis fuŝeto al unu el la diagramoj [la fuŝeto estas korektita en la reta eldono]. La Tero kaj la Luno bildiĝis samflanke de la komuna mascentro -- sed la komuna mascentro (signita kruce) devus aperi en la mezo. Dankon al Andy Pepperdine kaj Edmund Grimley Evans, kiuj atentigis pri la eraro.

Protestas verda verdulo

Manifestacianta en februaro ekster la usona ambasadejo en Londono estis Alison Williams, membro de la Londona Esperanto-Klubo. Ŝi protestis kun aliaj kontraŭ la rifuzo de Usono ratifi la Kioto-traktaton pri la tiel nomataj vitrodomaj gasoj (informis Annice Szrajbman).

Voĉo de l' nordo

Fotiĝis en la franca gazeto La Voix du Nord, kiu priraportis la bulonjan kongreson, Vilĉjo Simcock, unu el la malmultaj britoj, kiuj partoprenis la eventon (vidu la raporton). Konvena gazeto por la nordulo Simcock, kiu -- kiel menciis la raporto -- originas de la nord-okcidento de Anglujo. Kaj kiel flue parolis Vilĉjo la francan en la raporto...

La angla komplezas al Usono...

Laŭ raporto en The Guardian, la socialista registaro de Ĉilio intencas dulingvigi la landon ene de unu generacio, tiel ke la 15 milionoj da civitanoj parolos kaj la hispanan kaj la anglan (2005-01-10). Nu, bonŝancon: en Britujo post la dua mondomilito sendube pli ol 15 milionoj eklernis la francan, kaj la rezultoj apenaŭ kuraĝigas. Sed, se Ĉilio pretas investi en lingvolernado multoble pli ol Britujo por komplezi -- kiel acerbe notis The Guardian -- Usonon, eble la rezultoj ja trafos la esperojn de la ĉilia registaro. Kaj eble ne.

... dum la usona malkomplezas al Bradfordo...

Sed kial dulingvigi Ĉilion, se la internacia, laŭdire ĉie uzata, angla lingvo foje ne estas komprenata inter denaskaj parolantoj, kiel angloj kaj usonanoj? Kiam prestiĝa sendependa malsanulejo en Bradfordo finance kriziĝis, la registara departemento pri sano insistis, ke konsilu usonaj spertuloj el Novjorko. Venis la usonanoj, kredante parenteze, ke en Britujo oni kalkulas laŭ dolaroj, sed ĉe la hospitalo 'multaj stabanoj ne komprenis iliajn akĉentojn' (The Observer, 2005-01-16). Eble la registaro devus inviti spertulojn el Ĉilio.

... kaj ne ĉieas en Usono...

En la sama numero de The Guardian (2005-04-06), kaj eĉ sampaĝe, aperis du raportoj pri la misa angla en Usono. En raporto pri la jurproceso kontraŭ Michael Jackson, servistino, kies unua lingvo estas la hispana, agnoskis, ke ŝi erare atestis, dirinte, ke ŝi vidis en duŝejo la 'ombron' de Jackson kun knabo, kiam ŝi volis diri, ke ŝi vidis Jackson mem; kaj en Novjorko ĉino, kiu dum tri tagoj kaptiĝis en paneinta lifto, poste ne povis esti tuj medicine traktata, ĉar li ne parolis la anglan. Miskomprenoj tiaj certe ne okazos estontece en Ĉilio.

... kaj eĉ en Germanujo...

En Germanujo, laŭdire, ĉiu flue parolas la anglan. Esperantistoj memevidente scias, ke tio ne akordiĝas kun la vero; kaj tiuj, kiuj legas The Guardian (2005-06-16), tion povos konfirmi. La gazeto raportis pri germanaj kuracistoj, kiuj deĵoras semajnfine en Britujo, kiam enlandaj medicinistoj ne volas labori, kaj tiel pergajnas -- apenaŭ kredeble -- dum du tagoj ĝis £2000. Sed kion pri la lingvo-nivelo? Laŭ unu el la kuracistoj, kiuj laboras en Norwich: 'Mi konsilis al miaj kuracisto-amikoj ne iri, krom se ili taksas siajn lingvo-kapablojn sufiĉaj. Foje malfacilas kompreni Norwich-akĉenton.' La moralo: ne malsaniĝu semajnfine en Britujo (krom se vi estas germano).

... kaj kion pri studentoj?

'Nepras, ke universitatoj orientiĝu laŭ modernaj komercaj premoj, sed mi trovas studentojn registritaj, kiuj laŭvorte ne parolas la anglan. Tute ne eblas, ke ili sukcese trapasu ekzamenojn -- ĉu niaj profesoroj fermas siajn orelojn kaj kompromisas?' -- tiel invito al interreta babilejo en Education Guardian (2005-02-16). Proprasperte mi povas diri, ke mi ne konas eksterlandajn studentojn, 'kiuj laŭvorte ne parolas la anglan'... sed multajn mi ja konas, kiuj nur balbutas la anglan, apenaŭ ĝin skribas; kaj, jes, profesoroj ja fermas siajn orelojn kaj kompromisas.

Efektive estiĝis etindustrio (malbone salajrata, parenteze) pri kontrolado kaj korektado de eksterlandanaj disertacioj. Sed ĉu pli rigore insisti pri kapableco en la angla lingvo? Neniel: britaj universitatoj, kun kelkaj esceptoj, pli kaj pli dependas de eksterlandaj studentoj por sin vivteni (dum por tankoj kaj submarŝipoj ĉiam troveblas financoj). Eble baldaŭ venos studontoj el Ĉilio, kiuj kontribuos al la kasoj de britaj universitatoj... pardonu, venos por ellerni la anglan.

La unua... ĉu la lasta?

Dum pli ol 10 jaroj la unua sabato en marto estas rezervita ĉe Wedgwood Memorial College por la mezlanda Esperanto-tago -- eble tamen oni vidis la lastan. En pasintaj jaroj partoprenis ĝis 15 homoj, sed ĉi-jare lokon mendis nur unu. Rezulte: nuligo de la tago. Verŝajne kulpas (almenaŭ parte) la kolegio: ĉi-jare la taga kotizo pli ol duobliĝis ĝis £20. Pro tio, eble, la organizanto de la tago esploros la haveblecon de alia malpli kosta kunvenejo ie en la regiono. Sed, kiel plurfoje dirite en tiuj ĉi kolumnoj, necesas, ke esperantistoj subtenu eventojn tiajn. Nenio pli senkuraĝigas ol plani kaj prepari eventon, kiun neniu partoprenas.

Kaj simile...

Nur kvar tagojn, post kiam mi skribis la suprajn vortojn, mi ricevis la de pluraj vidpunktoj estimindan bultenon Orientlondona Esperanto. Tie mi legis, ke lastatempe partoprenis kunvenojn nur manpleno da homoj. La redaktoro, Roy Simmons, komentas, ke estus domaĝe, se la grupo kolapsus, aldonante, ke li 'ĉi tiun eron inkluzivis, por ke ni ne trompu nin, kaj por ke ni vidu, kio reale okazas'. Estas tiuj en la brita movado, kiuj riproĉos al li (kiel foje al mi), ke li publikigis informon negativan, tiel -- kiel ili emas argumenti -- subfosante la movadon. Tamen Orientlondona Esperanto pravas. Oni prezentu aferojn, kiaj ili estas: post cent jaroj britaj esperantistoj estu sufiĉe maturaj kaj memfidaj por akcepti la realon (kaj laŭe agi).

Bonvolu 'aŭskolti'...

La tutmonda skolta ĵamboreo okazos en Britujo en 2007. La Skolta Esperanto-Ligo (SEL) volas tiam instrui Esperanton: partoprenos eble '30 000 skoltoj, kiuj ne komprenas unu la alian' (TEJO Tutmonde, 2005:1). Bone estus, se EAB kunlaborus kun SEL, eble subvenciante instruiston por prepari materialon kaj prezenti aron da lecionoj. Ŝajnas, ke EAB jam diskutis la ideon... do espereble rezultiĝos fruktodona (ĉu esperantistodona?) kunlaboro.

Gardisto de Esperanto

Naive en esperantaj rondoj en Britujo oni kredas, ke, ĉar The Guardian antaŭ nelonge publikigis raporton favoran al Esperanto, oni do kalkulu la ĵurnalon inter niaj amikoj. Erare.

Kiel mi konstante diras, oni ne fidu la nacian gazetaron (vidu Language Problems and Language Planning, aŭtuno 1997, paĝoj 260-269). Ke ne ekzistas ĉe The Guardian politiko aparte subtena rilate Esperanton (kiel volas pretendi entuziasmuloj), estas indikite en artikolo de Peter Preston en The Observer (2005-04-10). Preston, iama ĉefredaktoro de The Observer kaj The Guardian, diskutante antaŭ la naciaj elektoj la konservativan partion, notis, ke partianoj 'ŝajne parolas feblan version de Esperanto, la nedeciditoj ĉasantaj la nedifineblan'. Dankon, sinjoro Preston, pro la mencio... sed ĉu tiel vi kaj via gazeto favoras Esperanton?

Gardisto de pensiuloj

Kaj, restante ĉe la naciaj elektoj, mi notis, ke Grahame Leon-Smith, iama Esperanto-aktivulo (aparte en edukaj rondoj) kaj antaŭ nelonge membro de la administra komitato de EAB, kandidatiĝis kiel kunfondinto de pensiula partio kontraŭ Michael Howard en Folkestone. Fakte Leon-Smith krokize profiliĝis en The Guardian en ĝia elektotaga numero (2005-05-05). Feliĉe -- eble kelkaj malkonsentos -- ne menciite estas, ke li subtenas Esperanton: li rikoltis 151 voĉojn (0,3% de la tiea voĉdonintaro).

Trinkaĵo kalumnia

En marto mi ricevis de mia laktisto senpagajn specimenojn de la trinkaĵo yakult. Laŭ akompana libreto ĝi ekzistas jam de 70 jaroj -- kaj mi legis, ke la kreinto elektis por ĝi esperantan nomon. Krome: 'La lingvo universala ne sukcesis, male yakult.' Interese. Google indikis tiam, en marto, 6 570 000 menciojn pri Esperanto kaj nur 118 000 pri yakult. Nu, eble Google krudas kiel mezurilo... sed klare estas, kio sukcesis, kio ne. Tiel mi retmesaĝis al la firmao, petante klarigon pri la kalumnio kontraŭ Esperanto. Mi ankoraŭ atendas respondon sed eble vi havos pli da sukceso. La retejo de yakult: www.yakult.co.uk.

Politike neŭtrale ... sed religie?

La Esperanto-movado estas kaj estu politike neŭtrala: sed kion pri religio? Post la morto de la papo Johano Paŭlo 2a en aprilo mi konsterniĝis, vidante fotojn kaj artikolojn pri la mortinto ekzemple en Monato, Kontakto kaj ankaŭ en la revuo Esperanto. Feliĉe, la artikoloj sufiĉe objektivis kaj aludis interalie kritikendajn aspektojn de la papa politiko. Sed mi ne povas ne miri, ke elementoj de movado bazita esence sur racio kaj humanismo tiom hastis por aperigi tributojn al la ĉefo de la romkatolika eklezio.

Provu!

Kadre de sia prelego dum la kunveno en majo de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio, Derek Tatton defie demandis al sia aŭdantaro elekti esperantan vorton, kiu ne havas precizan ekvivalenton en la angla, kaj kiu povus riĉigi la anglan vort-trezoron. Oni tuj pensis, ekzemple, pri krokodilo: 'There were too many crocodiles at that meeting.'

Sed ĉu ekzistas aliaj tiaj vortoj, kiuj plenigus truojn en la angla? Proponitaj estis variaĵo de ('That was an atched play' -- tiel literumita por eviti konfuzon kun la angla ached); klopodi ('He klopoded for years but never succeeded'); ankaŭ maltrinki ('I'm just off for a little maltrink').

Oni diskutis la preskaŭ netradukeblecon de sennacieco kaj sennaciulo kaj konsentis, ke tiuj vortoj sendube utilus al la angla. Sed ĉu ekzistas aliaj? Bonvolu sendi viajn proponojn -- prefere kun specimena, kunteksta frazo, kiel ĉi-supre -- al la redaktoro de La Brita Esperantisto, kiu volonte aperigos ilin. Aŭ eble vi preferos 'tuj to include Esperanto words en via everyday angla konversacio' kaj tiel ne nur riĉigi la anglan sed ankaŭ propagandi la belan lingvon.

(Enhavo)

 


 

Helpu la ranaron!

Dum la venontjara Universala Kongreso en Florenco, Italujo, britaj aktoroj -- membroj de la Verda Ranaro, kiu jam prezentis erojn dum Britaj Kongresoj -- respondecos pri la kongresa teatra vespero. Ili prezentos, laŭpete de la kongreso-organizantoj, du unuaktaĵojn; unu el la ranaranoj krome prezentos monologon.

Bedaŭrinde Universala Esperanto-Asocio povas nur minimume subteni finance la aktorojn. Kelkaj organizaĵoj jam promesis subvenciojn, kiuj almenaŭ parte kovros la elspezojn (kiuj inkluzivas ne nur vojaĝkostojn kaj loĝadon en Florenco sed, aparte peze, vojaĝadon ene de Britujo cele al la nepraj antaŭkongresaj provludoj).

Tamen ankoraŭ restas truo en la buĝeto de la Verda Ranaro: tial la trupo petas mondonacojn de individuoj au grupoj en Britujo pretaj helpi al la Ranaro realigi projekton ambician kaj prestiĝan.

Donacoj estos agnoskitaj -- krom se anonimeco estas petita -- en la kongresa teatro-programo. Ĉekojn bonvolu sendi al Esperanto-Asocio de Britio (kiu planas apartan teatran fonduson) kun klara indiko, ke la sumo celas la Verdan Ranaron aŭ la florencan teatro-vesperon.

Antaŭdankas la Verda Ranaro.

(Enhavo)

 


 

Dorsa kovrilo

Foto
Partoprenantoj en la printempa kunveno de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio en Preston.

Malantaŭe, de maldekstre: Donnchadh Magloingsigh, Brian Rayner, Mike Kavanagh, Richard Phoenix, Stephen Thompson, Malcolm Jones, Andrew Wheatley, Derek Tatton, Simon Arm-Riding, Jim Voiels, Gaynor Voiels.

Antaŭe, de maldekstre: Ian Mac Dowall, Marek Bamberski, Olwen Melling, Vivienne Isherwood, Graham Blakey, Joyce McKay, Jayne Rayner.

(Enhavo)

 


Porĉiama adreso de ĉi tiu paĝo:  http://purl.org/net/lbe/arkivo/959/