
(Ĉi tiu paĝo estas parto de la LBE-arkivo.)
Florinte Florence
| Paul Gubbins | Redaktore |
| Redakcio | Nord-okcidentanoj en Preston |
| Jack Warren | Originala Poezio: Letero de senĉifona fripono |
| Redakcio | Gratulon! |
| Redakcio | Lingvolanĉilo trafis celon |
| Paul Gubbins | Cerbumado en Jorko |
| Paul Gubbins | Kvizo |
| Redakcio | 'Ĉe' la SATEB-semajnfino |
| Eric Walker | El la vivo de ipsviĉa esperantisto |
| Atilio Orellana Rojas | Ameriko en la okuloj de eŭropanoj de la 16-a jc. |
| Redakcio | Scarborough skize |
| Paul Gubbins | Recenzetaro |
| Mamed Madok'ba | Inter pokalo kaj lipoj... |
| David Kelso | 100 + 1 = ? (Skota kongreso) |
| Redakcio | Barlastono en 2007 |
| Redakcio | Florence fieraj ĉe Firenze fiera (91-a UK) |
| Kate Hall | Recenzo: La lupino kaj aliaj rakontoj |
| La Verda Drako | Novaĵoj el Newport |
| Simon Davies | Recenzo: Etimologia vortaro de la propraj nomoj |
| Norah Brown | Ankoraŭ sub la Barlaŝtormo |
| Paul Gubbins | Babile |
| Paul Gubbins | Kviza solvo |
| Redakcio | Dorsa kovrilo |
La EAB-kongreso en Scarborough, okazinta dum la frumaja feria semajnfino, estis agrabla kaj ĝuinda afero. La ĉeesto de preskaŭ 80 homoj klare montras, ke restas daŭra bezono pri ĉiujara evento tia, kiam britaj esperantistoj povas kunveni en agrabla loko, kunbabili, aŭskulti diverstemajn prelegojn, kaj aĉeti plejlaste eldonitajn librojn kaj kompaktdiskojn -- fotoraporto pri la kongreso troveblas ĉi-numere. Organizintoj de la kongreso, ĉefe Jack Warren, Geoffrey Wood, Gillian Cartledge kaj Brian O'Sullivan, rajtas sin gratuli pro laboro diligente kaj senfanfarone farita.
Nur unusola makulo, tamen (pri kiu la ĵus menciita kvaropo neniel respondecis): la jarkunsido. Bedaŭrinde, pro la konduto de unu, jam suspendita, membro de la Administra Komitato de EAB, ĉeestintoj estis elmetataj al embarasa elmontrado de egoismo, venĝemo kaj malĝentileco.
Ian Fantom, multjara esperantisto kaj plurrilate dotita kaj talenta homo, vaste kontribuis -- aparte pri informado kaj pri starigo, ekzemple, de interreta Esperanto-kurso -- al la progreso de la internacia lingvo en nia lando. Tamen, pli frue en la jaro, membroj de la Administra Komitato voĉdone suspendis lin pro konduto neakceptebla ĉe komitatano: detaloj legeblas en Update, aprilo-junio 2006.
Se legantoj de Update ne plene komprenis, pri kia konduto temis, kaj se ili ĉeestis la jarkunsidon, ili tre baldaŭ eksciis: dum tri horoj ili atestis propraorele la maledifan spektaklon de homo demone detruanta, ŝajne intence, siajn reputacion kaj nomon.
Tiuj, kiuj kredis, ke s-ro Fantom eble kapablus kunlabori kun la elektita estraro de EAB, rapide seniluziiĝis: daŭre li interrompis la tagordon, intervenante por prezenti sian starpunkton kaj, fine, por insulti tiujn, kiuj -- liaopinie -- implikis liajn projektojn aŭ ne respondis al liaj mesaĝoj. Lia konduto memorigis pri tiu de infano dorlotita, kaj nur la pacienco de la EAB-prezidanto, John Wells, evitis eĉ pli malagrablajn scenojn.
Rezulte: s-ro Fantom rikoltis en la komitato-baloto nur 16 voĉojn kaj ne estis reelektita. Kaj tiu ĉi kandidato, kiu antaŭ la baloto proprakoste dissendis al EAB-membroj faskon de dokumentoj, eĉ kompaktdiskon, liveris finan insulton (tiel eblas interpreti la lastan frazon) al la membraro de EAB, dirante, iom enigme, eventuale iom paranoje: 'La rezulto superas miajn esperojn. Kiam unu el la "grandaj kanonoj" minacis min, restis al mi nenio farenda. Okazis timigado kaj okazis kaŝado. Se mi estus reelektinta, mi estus plej probable ne akceptinta' [tradukite el la angla].
Kiel dirite: hontinda kaj bedaŭrinda spektaklo, kiu espereble ne fortimigis la unuafojajn kongresanojn en Scarborough. Konduto tia ne havu rolon en la plej grava kunsido de nia asocio: finfine neniu profitas. Por prosperi, Esperanto bezonas la kunlaboron de multaj talentaj homoj, malpli la sollaboro -- eĉ se sincere koncipita -- de unuopuloj.
Certe estas nun multaj en la brita movado, kiuj, pro la eventoj antaŭ kaj dum la jarkunsido, hezitos kunlabori kun Ian Fantom aŭ, se ili ja kunlaboros, daŭre demandos sin, ĝis kia grado fidindas homo, kiu ĝis nun publike pardonpetis nek pro la kialoj de la suspendo nek pro sia ofenda konduto en Scarborough.
Espereble li estas homo sufiĉe grandanima por tion fari. Sed intertempe ne eblas nei, ke la 'afero Fantom' diskreditis, dividis kaj damaĝis nian asocion. Tamen venkis finfine demokratio kaj la decido de EAB-membroj, tiel ke la Administra Komitato nun povas turni sin al efika kunlaboro cele al plifortigo de nia asocio kaj de Esperanto en Britujo.
Plaĉis dum la kongreso renkonti tiom da junaj (kaj ĝenerale mirinde kompetentaj) parolantoj de nia lingvo. Kia seniluziiĝo, ke ili en publikaj lokoj en la kongresejo malkaŝe uzis la anglan.
Nepras memori la spertaĵon de Marjorie Boulton, kiun dum la kongreso intervjuis 'dezertinsule' Graham Blakey. Marjorie rakontis, kiel ŝi preskaŭ seniluziiĝis pri Esperanto, ĉeestante sian unuan britan Esperanto-kongreson kaj aŭdante tie tiom da krokodiloj.
Nur la poeziaj ecoj de la kaloĉaja Streĉita kordo savis ŝin... sed imagu, kio okazus, se ŝi ne tiel saviĝus: Esperanto estus perdinta sian plej amatan poetinon; plie, sian plej amatan personon.
Partoprenis la Scarborough-kongreson almenaŭ du novaj kaj junaj esperantistoj -- unuafojaj kongresanoj. Supozeble ili venis, dezirante uzi Esperanton. Sed ĉu ne malinstige, eĉ iom insulte, se samaĝuloj, kiuj bone regas la lingvon, elektas uzi la anglan (aparte tiuj, kiuj pro familiaj aŭ aliaj cirkonstancoj povas iam ajn facile praktiki la lingvon)?
Ne dezirindas, ke novuloj reagu, samkiel iam Marjorie, dirante: 'Ho, tiu ĉi Esperanto estas bona ideo, sed neniu uzas ĝin.' Eble -- kiu povas diri? -- en nian kongreson venis unuafoje la estonta Kalocsay, la estonta Boulton: tio ne estu pro la krokodiloj la lasta fojo.
Kaj, rilate junajn esperantistojn, unu anoncis dum la fifama jarkunsido, ke La Brita Esperantisto tedas kaj enhavas nenion por la juna generacio.
Mi, redaktoro mezplusaĝa (ĉu mez-plus-aĝa aŭ mez-plu-saĝa: elektu vi), akceptis la komenton sed invitis la kritikinton mem kontribui per artikoloj akcepteblaj al pli juna generacio. Oni menciis ŝercojn: ĉu vere tia la gusto de nia junularo -- kaj ĉu ŝercoj estus 'savintaj' Marjorie Boulton?
Sed la principo de la angla 'put up or shut up' validas por ĉiu leganto: volonte mi konsideros kontribuaĵojn de iu ajn pri io ajn. Do jen: heligu la tagon de redaktoro kaj sendu -- elektronike -- kontribuaĵojn al La Brita Esperantisto: rakontoj, raportoj pri federaciaj eventoj, eseoj estas ĉiuj bonvenaj. Kaj ne forgesu la ilustraĵojn!
Ĝis reskribo,

Paul Gubbins

Klare estas, ke esperantaj literaturistoj apenaŭ riĉiĝas, dediĉante sin
al muzo verda, sed ĉu tiel unu el la plej eminentaj okupiĝas pri ĝis nun
nekonata komerca entrepreno? La foton faris Eric Walker en junio 2005, en
Brazov, Rumanio: la Auld-establo situis tuj kontraŭ la kunvenejo de la
Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF).
Printempe kunvenis Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio.

Grandan intereson altiris la federacia libro-budo: ekzamenas la librojn, de
maldekstre, Raul Rodriguez Mora, Paul Reed, kaj Don Lord.

Spritaĵon ĝuas Graham Blakey, maldekstre, kaj Toĉ Duckworth.

Gastprelegis dum la kunveno la federacia eks-kasisto kaj nuna sekretario, Ian
Mac Dowall (surpodie maldekstre kun nova federacia prezidanto, Stephen
Thompson). La preleganto -- vivanta reklamo por la internacieco de
Esperanto -- priskribis siajn multajn vojaĝojn kaj spertaĵojn en diversaj
landoj de la mondo, inkluzive de Kubo, Hispanujo kaj Pollando.

Ofte ĉeestas federaciajn kunvenojn en Lankaŝiro anoj de la najbara jorkŝira
federacio. Jen du 'blankaj rozoj' en la regiono de la ruĝa rozo: Muriel
Shackleton (maldekstre) kaj Audrey Duerden.
Jack Warren
Poemo inspirita de reĝina vizito al Novkastelo, kaj deklamita de la aŭtoro dum la distra vespero ĉe la kongreso en Scarborough.
Al via reĝa brita moŝto,
Skribante per la reĝa poŝto,
Bedaŭron mi adresas
Pro certa peko Novkastela
Somere, ĉe vetero bela,
Humile mi konfesas.Ariĝis homoj laŭ la vojo,
Ĉieis patriota ĝojo
Pro reĝa jubileo.
Pulsadis aŭtokavalkado
Kaj, dum alvenis la parado,
Ekkaptis min ideo ...... pri regno via, en vizio,
Kvazaŭ nudista utopio,
Kie vestoj ne plu gravus.
Eĉ via moŝto, el la trono,
La landon regus, sed krom krono
Nenion pli surhavus.Mi do ne ĉapon nur demetis,
Sed ĉiujn vestojn ja forĵetis
Antaŭ reĝino mia.
Per kapriol' de akrobato
Fariĝis el tajnborda strato
Edeno idilia.Sed vana estis mia provo.
Min trafis flanke forta ŝovo
De bluvestita viro.
Kolego lia min alpaŝis,
Kaske la nepraĵojn kaŝis
De angla kavaliro.Fiaskis la ide' ekstera.
Minacis min restad' karcera
Pro mia fuŝ' senvesta.
Mi admoniĝis estontece
Antaŭ reĝino festi dece
En surhavaĵ' modesta.Leteron do, pri tiu sperto,
Mi vestis taŭge en koverto:
Por vi jen pardonpeto.
Mi ĵuras, je vizit' proksima,
Konduti laŭ aspekt' kutima:
Komplete -- en kompleto.
Lastatempa vizitanto al Palaco Buckingham en Londono estis Hilary Chapman, al kiu la reĝino prezentis arĝentan medalon.

En 2005 Hilary fariĝis Fratulo Winston Churchill, kaj ricevis stipendion por studi pri labor-rilata lernado en dulingvaj regionoj.
Esperanto estis aparte utila al li en Bretonio kaj la slovenlingva regiono de Italio. Sekvos en la venonta numero de La Brita Esperantisto raporto pri liaj spertaĵoj.
Imponis la budo de Esperanto-Asocio de Britio ĉe ekspozicio pri instruado de fremdaj lingvoj en elementaj lernejoj (angle: 'Primary Languages Show') okazinta en Manĉestro en marto.
Montriĝis ĉe la budo informiloj kaj instruiloj rilataj ĉefe al la EAB-iniciato Springboard to Languages, kiu celas lernantojn ĉe la tiel nomata Ŝlosilo-Nivelo Dua (angle: 'Key Stage Two').
Dum du tagoj Helen Fantom, David Kelso kaj Angela Tellier respondis al demandoj de instruistoj kaj lingvo-konsilantoj, kaj disdonis flugfoliojn pri Springboard to Languages. Dum aparta sesio David Kelso prelegis pri la iniciato.
Komentis Angela Tellier: 'Aparte plaĉis al mi rimarki, ke multaj instruistoj, kiuj venis al la budo, jam estas informitaj pri Springboard pro la informiloj jam senditaj al lernejoj. Tio ne nur montras, ke nia informkampanjo celtrafis, sed ankaŭ indikas al la koncernaj instruistoj, ke ni tute serioze okupiĝas pri Springboard.'
Kunveno de la Federacio Esperantista de Yorkshire kaj Humberside.

Dum ses horoj -- tamen kun tagmanĝo-paŭzeto -- ili cerbumadis: pri gramatikaj kaj stilaj eraroj en ankoraŭ neredaktita artikolo-propono por internacia Esperanto-revuo; pri la plusoj kaj minusoj de esperanta televido-kanalo, kaj pri la fiasko-kialoj de la Internacia Televido; pri refleksivaj pronomoj, participoj kaj aliaj lingvaj tiklaĵoj; pri aŭd-ekzerco, kiu prezentis la voĉon de Ivo Lapenna; pri paroladetoj pri memelektitaj temoj; kaj fine pri kvizo enhavanta demandojn interalie pri Esperanto en Jorkŝiro.

Tiel suferadis -- sed ŝajne ankaŭ masoĥisme ĝuadis -- membroj de la Federacio Esperantista de Yorkshire kaj Humberside, kiuj kunvenis fine de junio en Jorko. La seminarion gvidis Paul Gubbins (denaska lankaŝirano reinvitita al la regiono de la blanka rozo: supozeble, post 500 jaroj, nun estas tempo enterigi la pasintecon kaj koncentriĝi pri la nuno).

Fotitaj estas cerbumantoj Darren Lampon kaj Muriel Shackleton; Anne George kaj Kay Sanders; kaj Graham Blakey, Angus Wilkinson kaj Jack Warren.
Partoprenintoj en la federacia seminario en Jorko testis siajn sciojn pri Esperanto per tiu ĉi kvizo. Ankaŭ vi povas kvizumi. La kvizo havas du partojn, kaj gajneblas entute 24 poentoj.
Entute: 20 + 4 poentoj. La respondoj troviĝas post la rubriko 'Babile'.
Savis la vivon de la Esperanto-instruisto Andreo Cseh nederlanda esperantisto, kiu, kiam nazioj serĉis informojn pri li, 'perdis' la slipon surhavantan adreson kaj aliajn personajn detalojn, tiel ke la germanoj kredis lin malaperinta. Tiel, laŭ Ed Borsboom, aŭtoro de 'Vivo de Andreo Cseh', kaj gastpreleganto en Barlastono dum la jarkunsido de Sennacieca Asocio Tutmonda en Britio (SATEB), la vivo konstruiĝas plejparte sur hazardo.
Ŝajnas, ke 2006 estas la jaro de Andreo Cseh. Prelegis pri li dum la brita kongreso en Scarborough Atilio Orellana Rojas; du semajnojn poste prelegis ankaŭ pri li Ed Borsboom. Tiel tiuj, kiuj aŭdis la unuan prelegon, povis respondi al la demando de s-ro Borsboom, per kiu li komencis sian prelegon: 'Kion vi scias pri Cseh?' Jen imitinda metodo komenci prelegon, almenaŭ en la intima rondo, kiu karakterizas SATEB-semajnfinojn: tiamaniere ĉiu en- plektiĝas tuj en la temo; el nuraj aŭskultontoj fariĝas kunaŭskultantoj, kiuj mem kontribuas al la sesio.

S-ro Borsboom (fotite) montris sin sprita, vigla kaj entuziasma preleganto, kiu klare kaj koncize prezentis la vivon de Cseh, kiun li persone bone konis kaj kies karismo lin tuŝis. 'Li estis mia granda instruisto pri la vivo,' diris s-ro Borsboom. 'Tia homo bezonis biografion.'
Tial la biografiisto dum pluraj jaroj kolektis kaj ordigis dokumentojn kaj aliajn informojn pri Cseh, kaj tiam, dum kvar jaroj, kompiladis la libron. Verŝajne Cseh mem estus aprobinta. Dum la milito, laŭ s-ro Borsboom, Cseh savis multajn Esperantajn librojn, ekzemple aĉetante la restantan stokon de eldonejoj: nur tiel, dum Esperanto-agado estis malpermesata, eblis flegi la internacian lingvon kaj certigi, ke ĝiaj adeptoj havu legaĵojn en Esperanto.
Kaj legaĵo en Esperanto (ankaŭ en la angla) fariĝis diskut-temo dum la jarkunsido de SATEB: lastatempe la asocia revuo, La Verda Proleto, suferis pro manko de kontribuaĵoj; sed nun, se ĉiuj planoj realiĝos, aperos kontribuaĵoj de membroj de SATEB pri diversaj temoj, ĉu ĝeneralaj, ĉu politikaj-sociaj.
Tiel la reelektita komitato de SATEB -- David Kelso, prezidanto; Laura Miller kaj Pearl Simons, sekretario kaj help-sekretario; Arturo Prent, kasisto -- esperas revivigi la revuon. La komitato esploros ankaŭ la formaton de la jarkunsida semajnfino por allogigi ĝin al pli da homoj, kiuj volas diskuti en Esperanto ĝeneralajn sociajn temojn. Povas esti, ke la tradicia maja dato de la jarkunsido ŝanĝiĝos (por ne apudi al la dato de la brita Esperanto-kongreso): jen alia decidotaĵo por la komitato.
Ankaŭ dum la semajnfino okazis distra vespero, kaj lingva kaj politika-socia forumoj. Diskut-temoj inkluzivis la nunan politikan situacion en Italujo, surstratajn sekureco-kameraojn, ellandigon de industrioj kaj servoj, kaj la Eŭropan Union.
S-ro Borsboom prelegis duan fojon, same lerte, same atentokapte, pri Lanti, la fondinto de Sennacieca Asocio Tutmonda: li diris, ke Lanti (pseŭdonimo de Eugène Adam) posedis tri ecojn, nome perfektan esperantan prozon, emon lingve eksperimenti, kaj ideologion, kiu kondukis lin al sennaciismo.
Entute ĝuinda evento: bedaŭrindas, ke britaj esperantistoj turnas la dorson al ĝi. Ĉu povas esti, ĉar SATEB-anoj siavice turnas la dorson al EAB-eventoj, kaj do ne sufiĉe vaste brit-movadumas por flirtigi la SATEB-standardon?
Eric Walker
En 1982, dum la unua somero de la milita stato en Pollando, mi veturis kun ĉirkaŭ sep britoj por ferii esperante en tiu lando. Dum la vojaĝo, en la mezo de Pollando, ni devis trajnŝanĝi ĉe izolita stacidomo, kie ni staris, atendante, sur la kajo.
Subite preterpasis vapor-lokomotivo. Konate estas, ke britaj viroj, kvankam plenkreskuloj, fariĝas infanoj, kiam ili vidas vapor-lokomotivon. Ĉiuj komencis foti, sed tuj venis du soldatoj, kun fusiloj kaj bajonetoj, kaj arestis nin. Ili marŝigis nin al la oficejo de sia ĉefo.

Eric Walker timis pri sia kapo en Pollando.
La kapitano severe rigardis nin. En Pollando estis malpermesate foti fervojajn instalaĵojn -- kaj aparte dum la milita regado. Eble pro tio oni senkapigos nin, kaj preskaŭ certe ni ne partoprenos nian esperantan ferion.
La oficiro petis la pasporton de unu el nia grupo. 'Kie vi loĝas?' li demandis, malvarme. 'Londono,' venis la respondo. 'Hu,' diris la kapitano, kaj same demandis al alia. Venis la respondo 'Leeds' kaj la kapitano denove hu-is.
Nun estis mia vico, kaj li regardis mian pasporton. Per la sama, severa voĉo li demandis, kie mi loĝas. Mi respondis 'Ipswich'. Tuj moliĝis lia vizaĝo kaj lia voĉo. 'Aha! Ipsviĉ! Ipsviĉ Town! Tre bona futbal-teamo. Nun iru por trafi vian trajnon.'
Kaj, agrable ridetante, li deziris al ni ĝuindan restadon en Pollando.
Eric Walker estas iama honora sekretario de Esperanto-Asocio de Britio, kaj herkule laboris, kiam la asocio translokiĝis de Londono al Barlastono. En 2006 li elektiĝis denove membro de la Administra Komitato de EAB.
Atilio Orellana Rojas
Prelego prezentita dum la brita kongreso en Scarborough.
La protagonistoj de mia hodiaŭa parolado estos la mitoj naskiĝintaj ĉe kelkaj eŭropaj popoloj pri Ameriko kaj pri tio, kio tie troviĝas.
En la tempo de la grandaj vojaĝoj de la eŭropanoj okazis io rimarkinda: la eŭropanoj opiniis, ke lokoj -- kiujn hodiaŭ ni taksas mitologiaj, sed kiuj tiutempe estis parto de la maniero percepti la mondon -- povis esti malkovrataj, esplorataj kaj eĉ ekspluatataj.
Ekde la helena periodo la spicaĵoj de oriento regule atingis Eŭropon. Ili venis per la tiel nomata Silka Vojo aŭ trans la maro: de la Bengala Golfo ĝis la Ruĝa Maro aŭ la Persa Golfo; tiam karavane ĝis Mediteraneo. Tiuj komercaj rilatoj ekzistis ekde la tempoj de Romio ĝis la mezepoko. Komence de la 16-a jarcento, la vasta etendiĝo de la Otomana Imperio influis ankaŭ la komercan interŝanĝon inter oriento kaj okcidento.
Ni ne forgesu, ke post 1453 (kiam Konstantinopolo falis en manojn de la turkoj) kaj en periodo de nur 22 jaroj estis fermitaj ĉiuj okcidentaj faktorioj en oriento. 1475 estas la jaro, kiam la lasta ĝenova faktorio estas efektive fermita ĉe la Nigra Maro. Iom post iom la kristanaj regnoj komprenis, ke ili devos trovi novajn vojojn por komerci kaj tiel atingi la tiom ŝatatajn spicojn.
Kontraŭe al tio, kio okazis en orienta Eŭropo, en Iberio en sama tempo la ĉeesto de la muzulmanoj iom post iom finiĝis. En 1415 la portugaloj transiris la Ĝibraltaran Markolon kaj okupis Ceuta post la rekonkero de la tuta teritorio de la iama portugala regno. Siaflanke Hispanio en 1492 deklaris sin libera de ĉiuj maŭroj. Estis klare, ke geografie la vojo al oriento devus iri tra la vasta Mara Oceano. Lisboa, Sagres kaj Sevilla iom post iom pleniĝis je kartografoj kaj maristoj pretaj servi la renaskiĝintajn regnojn per siaj konoj.
Tiam la homoj troviĝis antaŭ la defio atingi orienton laŭ alia vojo por povi alveni al tiuj malproksimaj kaj misteraj regionoj de la mondo. Kun la alveno al Ameriko ŝajnis en Eŭropo, ke la mitologiaj regionoj estos tuj atingeblaj. Multaj el la mitoj pri oriento estis transplantitaj al Ameriko. Ili reviviĝis kaj laŭbezone transformiĝis por adaptiĝi al la nova loĝloko.
Notinda estas la fakto, ke kun la alveno de eŭropanoj al Ameriko, la jarcentaj kredoj pri mitologiaj lokoj migradis fakte de oriento al la tiel nomata nova mondo. En Eŭropo la sanktaj libroj kaj la laikaj tradicioj metis la teran paradizon, la fonton de la eterna juneco, Gog kaj Magog, la minejojn de reĝo Salomono, la teritorion de Amazonoj, la mirindan oran palacon de Cipango -- en la grandan vastecon de Azio, kaj preferinde en la plej forajn ekstremojn de tiu kontinento, en regionojn praktike ne atingeblajn por la loĝantoj de Eŭropo.
La preciza lokiĝo de la tera paradizo estis longe serĉata. La unuaj priskriboj de Kristoforo Kolumbo, kaj de ĉiuj aliaj kronikistoj alvenintaj al Ameriko, pensigis la tiutempulojn, ke efektive ĝi troviĝas en Ameriko. Antonio León Pinelo, la reĝa konsilanto de Hispanio, kronikisto kaj kompilanto de la leĝoj regontaj 'Hindiojn', verkis serion de klarigoj por montri, ke la loko, kie vivis Adamo kaj Evo, estis efektive Ameriko. Ĉar la biblio diras, ke la ĝardeno de Edeno troviĝis oriente de la teritorio, kie Adamo vivis post la forpelo, kaj ĉar Ameriko estas oriente de Azio, estis klare, ke Edeno estas en Ameriko.
La kvar riveroj ĉirkaŭantaj la paradizon jam priskribitaj de Sankta Isidoro de Sevilla en la 6-a jarcento estis identigitaj kun la amerikaj: Fisón estis Rivero de la Plata, Tigriso estis rivero Magdalena, Gehon estis Amazono, kaj Eŭfrato ne estis iu alia ol Orinoko. La arbo de bono kaj malbono ne estis verdire pomarbo, kiel oni erare asertis longtempe, sed fakte temis pri pasifrukto, kiu pro sia koloro kaj bongusteco perdigis Adamon kaj Evon.
León Pinelo provis montri ankaŭ, ke la homoj vivis en Sudameriko, ĉar la kontinento havas formon de koro kaj tie ili restis ĝis la diluvo.
Ni centrigu nian atenton nur en la mitoj, kiuj influis la konduton ĉefe de hispanoj kaj portugaloj kaj iagrade ankaŭ de britoj, francoj kaj nederlandanoj, kiuj decidis esplori Amerikon. En Eŭropo estis en la 15-a kaj 16-a jarcentoj pli ol tiuj mitoj, kiujn mi aludos, rilate al foraj mondopartoj. Estis popularaj, ekzemple, la mitoj pri la tiel nomata Terra Australis Incognita, pri la reĝlando de Preste Juan, ktp. Ili fakte ne havas apartan rilaton al la amerika kontinento.
En la 18-a kaj 19-a jarcentoj kelkaj libroj estis rigardataj aparte gravaj. Unu el ili estis Romanco de Aleksandro , kies aŭtoro estas konata kiel Pseŭdo-Kalisteno. Li prezentis en diversaj epizodoj la vivon de Aleksandro la Granda. Ĝi estis verkita en la 3-a jarcento, kaj en ĝi estas multe da fantaziaj informoj. Aleksandro estis dum la mezepoko rigardata kiel paladino de okcidento, kiu sukcese eniris orienton. La teksto estas bele kolorita per rakontoj pri ekstravagancaj popoloj kaj naturaj kuriozaĵoj. Ĉar en la komenca tempo oni ne konsciis, ke oni ne venis al oriento, sed al mondoparto, pri kies ekzisto oni eĉ ne imagis, tiujn estaĵojn poste oni provis retrovi en Ameriko.
Ankaŭ la vojaĝoj de John Mandaville estis tiam konataj. Sur la kovrilo de unu el la hispanaj eldonoj oni vidas ekzemplerojn de kvarokululo, unuokululo kaj hundokapulo. Ankaŭ tiujn monstrojn oni ĉiel provis retrovi en Ameriko.
En Hispanio la libroj pri kavaliroj estis ŝatataj. Unu el ili estas aparte mencienda, nome, Amadís de Gaula. En ĝi oni parolas pri insulo nomata California, troviĝanta tute apud la tera paradizo, kie loĝis nigraj virinoj, kiuj vivis iel simile al la amazonoj. Bernal Díaz del Castillo post alveno al Meksiko tute firme povis aserti, kiom la azteka civilizo similis la informojn jam donitajn de Amadís.
Eŭropanoj, do, venis al Ameriko kun riĉa kaj bunta literaturo kaj kredoj pri mitologiaj lokoj, estaĵoj kaj bestoj, kaj anstataŭ unue malkovri la novaĵojn en tiu nekonata mondoparto, oni provis daŭre trovi tion, kio vivis en la kolektiva eŭropa mitaro.
Post tio, ke en 1521 la enormaj aztekaj trezoroj estis ŝtelitaj kaj en 1532 la inkaaj, iĝis klare, ke la nova mondo efektive estas Catay nek Cipango, kaj ke la revata oriento ne estas tiu kontinento. Tamen en Ameriko abundis oro.
La bibliaj kaj grekolatinaj mitoj estis iom post iom forgesitaj, kaj naskiĝis novaj legendoj, ĉar la nova teritorio ne estis sufiĉe konata, ĉar mankis kapablo bone komuniki kun la indiĝenoj, kaj ĉar la invadintoj ne sukcesis disigi realon disde fantazio en la informoj donitaj al ili de la indiĝenoj.
Ne mankis vasta nombro de aventuristoj, kiuj kuraĝis eĉ riski la vivon por trovi valorajn metalojn. Ili rezonis tiel, ke, se Cortés kaj Pizarro sukcesis alveni al regnoj plenaj je oro, la vasteco de Ameriko evidente kaŝas ankoraŭ pliajn tiajn lokojn. Tiel ekaperis la unuaj mitaj regnoj de Quivira, la sep urboj de Cíbola, Omagua, la lando de Cinamo, Meta, Eldorado, Manoa, Parima, Guaypó, Jungulo, La Granda Paitití, Enim, la Granda Parú, Trapalanda, kaj la Urbo de Cezaroj.
Fakte tiuj nomoj fariĝis tre famaj en la 16-a jarcento, kaj informoj pri ili flugis de unu loko al alia, ĉiam kun pliaj detaloj volonte aldonitaj de iu ajn, sen kontrolo, ĉu tio estis vera aŭ ne. Neniu sciis ekzakte, kie tiuj urboj troviĝis. Tamen oni povus hodiaŭ diri, ke ie norde de Meksiko troviĝis la sep urboj de Cíbola, en Sudameriko estis Eldorado kaj la Granda Paitití, kaj en la sudo de Patagonio la Urbo de Cezaroj.
La novaj enloĝantoj de Sudameriko venis ĉefe de la sekaj regionoj de Andaluzio kaj Ekstremaduro en Hispanio. Ili en Ameriko troviĝis kun tute alia naturo: densa tropika arbaro kaj la vasteco de la anda montaro. En Sudameriko estis multe da akvofaloj, riveroj, varmeco, malsekeco, fenomenoj ne kutimaj por la novalvenintoj. Ili devis batali kontraŭ la insektoj kaj la nekonataj sovaĝaj bestoj. Kelkaj kronikistoj rakontis, ekzemple, kiel anakondoj simple grimpis la hamakojn de la kompatindaj hispanoj kaj en sekundoj ili estis formanĝitaj.
Ĉar al ili la medio estis nova, ili havis malfacilaĵojn eltrovi manĝaĵojn, kaj ĉar ili ne konis la faŭnon kaj flaŭron, ili ne sciis kio estas manĝebla kaj kio ne. Sekve de tio ili ofte mortadis venenigitaj; al ili fariĝis necese invadi indiĝenajn vilaĝojn por serĉi manĝaĵojn. Ili suferis ankaŭ atakojn de la indiĝenoj, kiuj defendis sin ĉiel kontraŭ la invadantoj, kaj ne malofte ili uzis venenigitajn sagojn.
Ĉio ĉi tio ankoraŭ pli faciligis la pliampleksigon de la mitoj pri la oraj regionoj, ĉar la malfacilaĵoj montris, ke efektive ili devas suferi por atingi bonan rekompencon. Tio estis iasence metaforo de la mistika vojo de la sanktuloj: ili devas daŭre batali kontraŭ malfacilaĵoj por alveni al la lokoj, kie oro abundas.
El ĉiuj tiuj mitologiaj regnoj, mi mencios specife tri, kiuj estas la plej konataj en Latinameriko, ĉar ili estis sidejo de abundaj trezoroj meze de mirinde bela naturo.

Atilio Orellana Rojas estis la cefa gastparolanto dum la brita kongreso en
Scarborough. Li prelegis ne nur pri Ameriko en la 16-a jarcento, sed ankaŭ
pri Andreo Cseh, fondinto de la samnoma instru-metodo. Atilio prezentis tre
viglajn kaj tre guindajn lingvo-lecionojn bazitajn sur la principoj de Cseh,
kaj montris sin fleksebla instruisto neniel katenita al Cseh-metodoj: depende
de la instruatoj, diris Atilio, necesas en la klascambro adopti kaj adapti
diversajn pedagogiajn praktikojn.
Trovi oron estis la plej granda espero de la miloj de hispanaj soldatoj, kiuj vagadis tra Ameriko en la 16-a jarcento. Ia ajn spuro pri ĝi, ia ajn suspekto, ke en la proksimeco troviĝas tiu metalo, kreskigadis ankoraŭ pli la iluziojn.
En 1515 unu el la ŝipoj de Juan Díaz de Solís sinkis ĉe la estuaro de rivero de la Plata. Dek unu el la maristoj sukcesis savi sian vivon naĝante ĝis la riverbordo. Ili estis gastigitaj de indiĝenoj de la gvarania popolo kaj, sekve de iliaj rakontoj, ili decidis eniri la tropikan arbaron, ĉar ili aŭdis pri blanka viro, kiu regas ĉe la Sierra de la Plata (Arĝenta Montareto).
Dek du jarojn poste, du el tiuj hispanoj renkontiĝis kun la ekspedicio de Sebastián Caboto kaj rakontis pri la Arĝenta Montetaro, kaj rekomendis tuj navigi tiudirekten por plenigi la ŝipojn per oro kaj arĝento. Ĉi tio estis verdire la unua paŝo en tiu poste ĝeneraligita kredo, ke en Sudameriko ie estas sekreta imperio tre riĉa en tiuj metaloj. La ekzisto de la Arĝenta Montetaro fariĝis tamen sensignifa antaŭ la apero de la regno de la Granda Paitití.
En la hodiaŭa Peruo, en la urbo Cajamarca, Pizarro kaptis la imperiestron Atahualpa. Por savi sian vivon Atahualpa provis atingi kompromison kun Pizarro. En la ĉambro, kiu estis lia prizono, li faris surmure linion, kiu indikis la plej altan punkton, kiun lia mano kapablis atingi, kaj proponis al Pizarro ŝanĝi sian liberecon kontraŭ ĉambro plena je oro ekde la planko ĝis tiu linio indikita de li. Pizarro akceptis la proponon. De tiu tago tra la tuta vasteco de la Inkaa Imperio fluis al Cajamarca oro.
La imperiestro plenumis sian promeson, sed la invadisto ne. La 3-an de aŭgusto 1533, baptita kiel kristano kaj kun la nomo ŝanĝita al Juan, li estis brutale batita de Pizarro kaj lia soldataro, kaj la imperiestro mortis. Aŭdinte pri la morto de Atahualpa, la indiĝenoj kaŝis ĉion el oro en la provincon Antisuyu (la Orienta Provinco). Laŭdire tien iris la nobeluloj de la imperio kaj kaŝis ankaŭ sin.
Estas alia tradicio, multe pli kredebla por mi. Malantaŭ la ĉefa sanktejo de la granda inkaa templo nomata Coricancha (templo de la suno), ekzistas enirpordo konata kiel Chingana: tunelo komunikiganta la sanktejon kun la fortikaĵo de Sacsayhuamán. Tiu ĉi tunelo estis uzita en la 16-a jarcento de la princo Inca Choque Auqui (la Ora Princo), dum la hispana invado en la tempo de la civila milito inter Huáscar kaj Atahualpa.
Choque Auqui, mem frato de la batalantoj por la rajto heredi la tronon, forlasis la imperiestran palacon de Amarucancha kunportante la mumion de sia patro Huayna Capac kaj la oran statuon de tiu iama inkao. En la mumio estis lia koro tute kovrita per oro. La princo fuĝis kune kun la kleruloj (Amautas), arkivistoj (Quipucamayocs), sacerdotoj (Willajs), virgulinoj de la dio Suno (Ajillas), nobeluloj (Orejones) kaj kelkaj soldatoj. Tiuj fakte fondis la 'alian Cuzco' por konservi la tradicion kaj la trezorojn de la prapatroj.
Ie, do, estis fondita la urbo Paiquinquin Qosqo, nome, la urbo ĝemela al Cuzco. En 1686 la misiisto Francisco de Cale skribis, ke al Paitití oni povus alveni post kvintaga promenado de Cuzco. Paitití efektive konsistis el serio de urboj konektitaj inter si pere de tuneloj, kaj en ĝi evidente abundis ĉio el oro, arĝento kaj neimagebla kvanto da juveloj. La homoj tie estis tre altaj kaj vestis sin ĉiam blanke, kaj eblis vidi la kanton de la nevideblaj birdoj. Laŭdire ĉe la piedoj de Paitití estis artefarita lago kvadratforma, de kie eliris ŝtonita vojo, per kiu oni povus atingi tiun regnon.
La imperiestra familio fakte multe suferis sekve de la invado kaj, malgraŭ la klopodoj de la tri lastaj regantoj, la monarkio ne sukcesis restariĝi. Post la torturo kaj murdo de Tupac Amaru, la lasta el ili, la mito pri la ekzisto de Paitití fariĝis ankoraŭ pli forta. En 1547 Domingo de Irala traveturis la riveron Paranao kaj poste la Paragvajon, serĉante la tiom priparolatan Paitití. En 1558 Nuflo de Chaves sekvis la paŝojn de la antaŭa. Ambaŭkaze kun nula rezulto. Tiu listo estas sufiĉe vasta: Francisco de Aquino, Juan álvarez de Maldonado, ktp.
Unu el la plej grandaj historiistoj en Argentino, Enrique de Gandía, iel klarigis la devenon de ĉi tiu mito. Li konsideris, ke en la periodo de la inkaa imperio la imponeco de la temploj en Cuzco kaj de la aliaj grandaj urboj igis kelkajn revi pri tiu perdita tempo, kaj kelkaj eĉ pensis, ke la trezoroj troviĝas en la lago Titicaca. Li analizis la etimologion de Paitití tiel: pai estas monarĥo, kaj tití estas mallongigo de Titicaca. Paitití signifus, do, 'monarĥo de la lago Titicaca'.
En Paitití, laŭ la hodiaŭaj onidiroj, vivas la inkao Intipchurrin (filo de la suno), kiu silente regas, pretigante sin por la restarigo de la imperio.
Impresis min ekscii, ke en Peruo estas grupo de homoj, kiuj tute serioze plu serĉas Paitití kaj ĉiun jaron organizas piediradon laŭ la regiono, kie supozeble ĝi troviĝas ankoraŭ kaŝita sub la tero. Tio certe, ĉar la usonano Hiran Bingham la 4-an de aprilo 1912, ricevinte dek milionojn da usonaj doloroj de National Geographic Society, malkovris Machu Picchu, kiam li efektive serĉis Paitití.
La plej foraj informoj pri Eldorado estas de la jaro 1534, kaj tiu mencio aperis en la urbo de Sankta Francisko de Kito. Iu indiĝeno iris tien kaj petis subtenon de la hispanoj por batali kontraŭ la popolo ĉibĉa. La indiĝeno asertis, ke en lia lando estas abundeco de oro kaj promesis bone rekompenci la aliancanojn, se ili estos helpataj. Li ankaŭ priskribis la ceremonion de la ora viro, kiu poste revigos milojn da homoj.
En la vilaĝo Guatavitá, en la nuntempa Kolombio, vivis tribestro, kiu estis kokrita. Kiam li malkovris la perfidon de la edzino, lia indigno estis senlima: dum bankedo li devigis ŝin manĝi la penison kaj testikojn de la alia viro speciale rostitajn por la okazo, kaj li ordonis al ĉiuj en la vilaĝo, ke ili daŭre parolu pri la fiago de la edzino tute laŭtvoĉe. La edzino ne povis elteni tian humiligon. Ŝi prenis sian filinon kaj ĵetis sin kun ŝi en la lagon de Guatavitá. La tribestro ekpentis pro sia ago kaj lia granda afliktiĝo malkreskis, nur kiam la sacerdotoj malkaŝis al li, ke lia edzino loĝas en palaco sub la lago, kaj ke li povus ŝin honorigi per oraj donacoj. De tiam la tribestro kutimis navigi sur la lago kaj ĵeti objektojn el oro kaj ankaŭ smeraldojn. Li iris nuda kaj kun la korpo kovrita de ŝlimo kaj polvigita oro.
Alia fonto pri la deveno de Eldorado diras, ke la heredantoj al tribestreco devis vivi ses jarojn en groto, manĝante nek viandon, nek salon, nek spicaĵojn. Ili ankaŭ rajtis nek seksumi nek vidi la sunlumon dum tiu periodo. Kiam alvenis la tago de la kroniĝo, la unua ago estis eniri la lagon por fari oferojn al la dioj. La indiĝenoj kutime metis fajron ĉirkaŭ la lago, nudigis la kronprincon kaj kovris lian korpon per ŝlimo kaj oro. Li vojaĝis sur la lago per boato plena je oro kaj smeraldoj kaj kun ujo, kie ardis karbo. En la momento mem de la ofero, ĉio silentis: muziko, kantoj, kaj la tribestro ĵetis en la lagon diversajn trezorojn.
Laŭŝajne tiu rito, jam malaperinta antaŭ la alveno de la hispanoj kaj transformita en legendo, pasis de generacio al generacio. Malgraŭ tio la konkeristoj ne povis akcepti, ke tioma donacemo estu io, kio ne plu okazas. Ilia avideco donis al tiu legendo proporciojn nekredeblajn, kaj ekde 1534 estis organizitaj ekspedicioj por serĉi tiun lokon. Antonio de Sepúlveda volis eĉ sekigi la lagon Guatavitá en 1580, kaj eĉ postulis la boradon de unu el la ŝtonaj muroj apud la lago, ĝis finfine amaso da rokoj falis sur la sklavojn kaj per tio formortis ankaŭ lia riĉec-avideco.
La serĉado de Eldorado ne finiĝis en la 16-a jarcento. Tra la jarcentoj aperis multaj aventuristoj. En 1921 la usona piloto James Angel serĉis oron en la Venezuela Gvajano, kaj asertis esti vidinta El Dorado dum unu el liaj flugoj. En 1935 li malkovris akvofalon -- la plej altan en la mondo, la Akvofalon Angel.
Vere bela ora statueto troviĝanta en la Muzeo pri Oro en Kolombio montras la momenton, kiam la tribestro de la boato faras sian oferon. Kelkaj antropologoj konsideras, ke tiu ĉi legendo enhavas du simbolajn ideojn: pri vasta kaŝita trezoro (la kono) kaj pri la fonto de la eterna juneco (la senmorteco). Oro, kiu por la eŭropanoj havis fortan materian valoron, havis spiritan valoron por la amerikaj indiĝenoj. Ĝi simbolis la sunon kaj ĝian lumon; ankaŭ fekundecon, vivon kaj povon.
En la 60-aj jaroj la Nacia Instituto pri Kulturo en Peruo organizis ekspedicion por trovi Eldoradon en la arbaro de la rivero Urubamba. Ili taksis, ke la urbo troviĝas tie, pro la referencoj en la kronikoj de, ekzemple, Felipe Huamán Poma de Ayala de 1600. Iom baldaŭ oni perdis kontakton kun la grupo: komenciĝis rapide la serĉado de la pluvivantoj. Unu jaron post la foriro, kiam oni ne plu esperis retrovi iun vivantan, tamen proksime al Cuzco aperis Núñez de Arco, la arĥeologo-gvidanto de la grupo. Li surprizis ĉiujn dirante, ke li neniom memoras, kion li vidis en la malkovrita Eldorado.

Kiel infano mi aŭdis diri: 'La Urbo de Cezaroj kaŝiĝas ĉe la Anda Montaro, apud vasta lago. Ĉiam dum Sankta Vendredo eblas vidi de malproksime kiel brilas la kupoloj, turoj kaj tegmentoj de la domoj, ĉiuj faritaj el oro kaj arĝento...'
Unu plia el tiuj fantazie riĉaj lokoj troviĝas sude de la argentinaj pampasoj, en tiu vasta platejo, kie la vento estas forta kaj la pejzaĝo esence monotona. La Urbo de Cezaroj verdire ne naskiĝis same kiel la aliaj urboj antaŭe menciitaj, nome, ĝi ne devenas de iu legenda amerika civilizo, sed de la granda monavideco de la konkeristoj.
De kiam oni atingis la Magelanan Markolon okazis pluraj provoj krei hispanajn urbojn en Patagonio. Ĉiuj fiaskis sekve de la firma rezisto de la diversaj triboj en la regiono, kaj multaj hispanoj mortis. Restis ĉiam la onidiro, ke kelkaj hispanoj sukcesis savi sian vivon kaj, trovinte oron kaj riĉaĵojn, decidis resti tie kaj esti la solaj regantoj, sen la bezono dividi tion kun la hispana reĝo. Ili estis nomataj 'cezaroj', kaj ilia mitologia loĝejo la Urbo de Cezaroj.
Kelkaj konsideris, ke la Urbo de Cezaroj troviĝas ie meze de la arbaro; aliaj diris, ke en duoninsulo; eĉ, ke ĝi estas en lago kaj la sola ebleco eniri ĝin estas levebla ponto. Tie abundis oro kaj arĝento, per kiuj oni kovris la murojn de la domoj, kaj per kiuj oni fabrikis seĝojn, tranĉilojn kaj ankaŭ plugilojn. Kelkaj eĉ diris, ke apud la Urbo de Cezaroj estas du montoj, unu plena je diamantoj, kaj alia el oro.
Iuj kritikaj historiistoj taksas ĉi tiun legendon invento de la hispana monarĥio por stimuli la koloniigon de la regionoj plej sudaj de la amerika kontinento. Tiuj terenoj estis certe gravaj strategie, sed ne tre allogaj por la konkeristoj, same kiel estis Meksiko kaj Peruo.
Komence de la 18-a jarcento, Silvestre Antonio Roxas priskribis la arĥitekturon, la vivon kaj la manĝo-kutimojn de tiu urbo. En 1707 li aperis en Madrido ĉe la reĝa kortego, sin anoncis kiel forkaptito de la puehuenĉe-popolo kaj proponis al la tiama reĝo la konkeron de tiu urbo. Ĉar lia peto restis senaŭskulta, li iris al Ĉilio por insisti antaŭ la reĝa reprezentanto. Tiam li estis informita, ke li heredis grandan monsumon en Hispanio. Jam en Hispanio li eluzis sian heredaĵon por la organizado de grupo konkeronta la Urbon de Cezaroj... sed por tia vojaĝo li bezonis apartan permeson de la Konsilio pri Hindio. Finfine, kaj post 12-jara atendado, lia peto ne estis akceptita.
Tre kolera, li eldonigis en Peruo sian verkon Vojaĝo de Buenos Aires al Urbo de Cezaroj. Laŭ li, la urbo troviĝis sur iu altaĵo; tie abundis temploj kaj domoj el ŝtono; la cezaroj estis blankuloj, blondaj, bluokulaj, kaj havis barbon. Ili parolis lingvon nekonatan al la hispanoj kaj al la indiĝenoj. Ili kutimis utiligi markojn por la bestaro same kiel oni faradis en Hispanio. Plie, tiuj cezaroj havis grandnombran servantaron: ĉiuj indiĝenoj kristaniĝintaj. Aldone al tio, la urbo estis tre riĉa en grajnoj kaj legomoj, sed ne estis tie vino kaj oleo, simple pro tio, ke vitoj kaj olivarboj ne bone adaptiĝis al tiu fora regiono. Anstataŭe la loĝantoj manĝis abunde fiŝojn kaj marfruktojn.
Tio estis, esence, kion Roxas diris, sed lia rakonto estis poste abunde riĉigita per detaloj, kiel faris la jezuito Pedro Lozano en 1733. Li informis, ke tiujare aperis hispano en la insulo Chiloé. Montriĝis, ke li estis neniu alia ol unu el la cezaroj, kiu fuĝis de la urbo Hoyos, la plej granda kaj dense loĝata el inter la tri ekzistantaj en la regno de la cezaroj -- la aliaj du estas Muelle kaj Sauces, situantaj je nur 10 kilometroj de Calbuco, tuj antaŭ Chiloé.
Kiel oni tuj rimarkas, la komenca raporto de Roxas pri unu urbo estas jam vastigita al tri urboj. Plie, Lozano raportis, ke fakte en la Urboj de Cezaroj ne estas oro, sed arĝento mirinde abunda ĝis la grado, ke manĝiloj, kaseroloj, ujoj plej diversaj, kaj ĉio eĉ por la plej ordinara uzo, estas arĝentaj.
Fidinda specialisto de tiu tempo pri la Urbo de Cezaroj estis Ignacio Pinuer, guberniestro de Valdivia. En 1774 li diris, ke la Urbo de Cezaroj estis tute ĉirkaŭita de fosaĵo, kaj ke eblis eniri nur pere de leveblaj pontoj. La cezaroj tie sidis sur seĝoj el arĝento kaj oro, uzis ĉapelojn, subĉemizon, ĉemizon kaj grandajn pantalonojn, kaj ankoraŭ pli grandajn ŝuojn. Kio plej mirindis en la urbo estis, ke la cezaroj estis senmortaj. Tiu senmorteco kaŭzis demografiajn problemojn, ĉar ili ne plu povis loĝi en la sama insulo, kaj tiel parto de la familioj translokiĝis al alia flanko de lago, apud kiu la Urbo de Cezaroj troviĝas. Malgraŭ pluraj provoj, neniam la Urbo de Cezaroj estis trovita.
Fakte la forta altiro atingi magian lokon, plenan je riĉaĵoj kaj povo, signifis al multaj la perdon de la propra vivo, kaj ankaŭ malriĉigis plurajn revemulojn. La serĉado de tiaj oraj regnoj ne alportis kiel sekvon la eltrovo de ormontojn, sed almenaŭ permesis, ke la amerika kontinento estu pli bone konata.
Atilio Orellana Rojas eklernis Esperanton en 1984, kaj jam de 1988 instruas la internacian lingvon per rekta metodo. Li estas direktoro de la Internacia Esperanto-Instituto en Nederlando, kaj multe artikolis pri, interalie, edukaj kaj indiĝenaj temoj.
Albumo pri la Brita Esperanto-Kongreso, 28-a de aprilo ĝis 1-a de majo.

Partoprenis la kongreson ĉirkaŭ 75 homoj, inkluzive de gastoj el eksterlando.
Jen ĉe la akceptejo deĵoras membroj de la Loka Kongresa Komitato Gillian
Cartledge kaj Geoffrey Wood, kiuj respondas al demando de unuafoja kongresano,
Daniel White.

Atendantaj sian tagmanĝon ĉe hotelo Green Gables estas, maldekstre, Andrew
Wheatley (elektita dum la kongreso al la administra komitato de EAB), kaj
Darren Lampon.

Terry Page (ĉi tie kun sia edzino Anica) lerte prelegis pri akvo kaj ĝiaj
diversaj anomalioj. Per grafikaĵoj, li klare prezentis sian temon. Tro
malofte oni pritraktas sciencajn temojn dum kongresoj: estus bone, se ĉiufoje
almenaŭ unu kongresa prelego tuŝus sciencaĵon.

Entuziasme gestante, David Kelso informas pri la EAB-iniciato Springboard
-- projekto por instruigi Esperanton en britaj elementaj lernejoj. Li aparte
laŭdis la rolon de Angela Tellier, dirante, ke paroli pri Springboard
sen mencio de Angela egalus al parolo pri Skotlando sen mencii viskion.
Pli serioze, David memorigis, ke Springboard estas kvinjara, ne
kvinmonata projekto: pro konservativismo en britaj edukaj rondoj necesos iom
da tempo, ĝis la unuaj lernejoj -- kaj jam montriĝas intereso -- enkondukos
Springboard en siajn studprogramojn.

Ĝojige estis vidi tiom da gejunuloj ĉe la kongreso en Scarborough. Ĉe la
unuaj ŝtupoj de sia esperanta vivo estas: supre, de maldekstre, Marcos Cramer,
Daniel White kaj Michael Seaton; malsupre, Jill Gubbins, Petra Fantom kaj
Hannah Tellier.

Ĝuas la kongreson Alan kaj Sara Jane Shrives.

La fina kongresa ero, antaŭ la solena malfermo, transportis Marjorie Boulton
al 'dezerta insulo', kie ŝi parolis kun Graham Blakey pri sia vivo. Trabrilis
tra la intervjuo la modesteco, la humileco kaj la homeco de Marjorie: 'Mi havas
talenton,' ŝi diris, 'dum Auld havas genion'; kaj, kiel vivo-principo:
'Neniam suferigi, iom helpi.' Inter ŝatataj muzikeroj de Marjorie, kiun
Graham aŭdigis, estis la kanzono 'Whenever I feel afraid'; la esperanta versio
de la kanzono de la general-majoro el La Piratoj de Penzanco; 'Midnight'
el la muzikalo Cats; ero el la Mesio; kaj kanzonigitaj poemoj de
Arthur Hugh Clough ('Say not the struggle naught availeth') kaj A. E. Housman
('On Wenlock Edge').

Voĉdone elekti novan komitaton de EAB estas unu el la gravaj funkcioj de
jarkunsido. David Kelso atendas, dum -- maldekstre -- Elizabeth Stanley,
helpata de Thomas Shorney kaj Arthur Sly, kontrolas, ke lia nomo staras sur la
listo de balotrajtigitoj.

Jack Warren kaj Stephen Thompson kontribuis muzike kaj kanzone al la distra
vespero; gitarludis kaj kantis ankaŭ Sally Phillips, kun Peter Bolwell;
pianludis Ian Fantom; kaj Malcolm Jones legis rakonton el la kolekto Fabeloj
de la verda pigo. La distra vespero sekvis premieron de la unuaktaĵo
Pacaj batalantoj, prezentita ankaŭ dum la ĉi-jara Universala Kongreso
en Florenco: en Scarborough rolludis Sally Phillips, Peter Bolwell kaj Fiona
Wright.

La venontjara Brita Kongreso okazos en Letchworth, Hertfordshire, inter la 4-a
kaj la 7-a de majo 2007. Ĉi tie Arthur Sly, unu el la organizantoj, invitas
membrojn de EAB al la kongreso en la unua tiel nomata ĝardenurbo en la mondo.
Jam oni planas buntan programon kaj rekomendas fruan aliĝon.

Multaj kongresanoj profitis la bonan veteron kaj esploris la ĉirkaŭaĵojn de
la kongresurbo. Jen la redaktoro de La Brita Esperantisto ĉe la
kastelo en Scarborough mem.

Konkurso kun premieto por la plej amuza
fotoklarigo, publikigota en la venonta numero de La Brita
Esperantisto). Kion diras unu al la alia Jean Bisset kaj Malcolm Jones
malantaŭ la dorso de Dominique Tellier?
Samideanoj: Satiroj kaj humuraĵoj pri Esperanto kaj pri
esperantistoj.
Serio Legu kaj lernu: Volumo 2.
Kaliningrado: Sezonoj, 2006. 80 paĝoj.
Jen 27 mallongaj, kaj do facile alireblaj, humuraj kaj satiraj legaĵoj (kun enkonduko kaj biografiaj notoj pri la 21 aŭtoroj). Inter la kontribuintoj troviĝas Devjatnin, Schwartz, Baghy, Forge, Neves, Camacho kaj Steele -- sed, interese, neniu brita humuristo. Ĉu ni britoj tro serioze taksas Esperanton kaj ĝin ne volas priridi?
Aparte amuzas la humuraĵo de la polo Czeslaw Kozlowksi, kiu en 1912 primokis la esperantistan emon versfaradi; simile la satiraĵo de Trevor Steele pri la malbelartaj konkursoj. Ridigis min ankaŭ la plene kredebla rakonto de Spomenka Štimec pri la senĉesaj esperantaj vizitantoj, kiuj fremdigas al ŝi la propran hejmon.
Forte rekomendata libreto, kiu plaĉos ne nur al lernantoj sed ankaŭ al pli spertaj esperantistoj. Jen bona posteulo de la same leginda Vivo kaj morto de Wiederboren el la sama serio. Gratulon al la eldonejo (kaj la verkistoj)!
NDLR: mi volonte aperigos en La Brita Esperantisto mallongan satiron aŭ humuraĵon pri la esperanta movado aŭ pri aspektoj de Esperanto. Do... aĉetu la libron Samideanoj, inspiriĝu kaj ekverku!
Herman NYECK LIPORT kaj Chamberline NGUEFACK ZEDONG.
Historioj... Rakontu! Instruaj rakontoj el Afriko.
Kamerunio: Afriknaturo-Esperanto, 2006. 126 paĝoj.
En tiu ĉi bele ilustrita, bele prezentita libro troveblas diversaj 'rakontoj eltiritaj el la saĝo afrika; saĝo antikva akirita dum jaroj kaj transdonita tra generacioj' (antaŭparolo, p. 7). La 15 rakontoj, kiuj celas 'gajmienigi la homojn fizike kaj morale' post longaj penaj labortagoj, temas pri ĉefe tri besto- (= homo-)specimenoj: la saĝulo, la ruzulo kaj la idioto.
Do en la rakonto 'La leporo, la hienino kaj la blindulo' la mallaboremaj bestoj, kiuj provas senpage manĝi ĉe la tablo de la blinduloj, estas kaptitaj kaj la hienino ĝismorte batita. Sekvas moralaĵo: 'Morto aŭ mizero estas la sorto de ĉiuj, kies nelaboremo devigas ŝteli aŭ almozi' (p. 34).
La rakontoj mem, presitaj en alloga kaj facile legebla kursiva tiparo, taŭgas por infanoj aŭ komencantoj esperantaj. Eble pli matura leganto trovos la tutan kolekton iom naiva, iom infaneca... sed legi unu- aŭ du-ope la rakontojn ĉarme pasigos vakan kvaronhoron.
Mamed Madok'ba
Universitata amiko mia, sociologo, entreprenas gravan kaj tre valoran esploradon, kiu povus revoluciigi la manieron, kiel ni kondutas en restoracioj. Pro la amplekso de la temo kaj pro la neceso per observado kolekti kiom eble multajn informojn, li petis mian helpon.
Tial, kara leganto, mi povas dividi kun vi la unuajn fruktojn de nia kunlaboro, kiu sendube fascinos legantojn de La Brita Esperantisto, kiuj, kiel mi scias, pasigas multe da tempo, aparte dum kongresoj kaj aliaj Esperanto-eventoj, en plej diversaj manĝejoj -- ĉu en fiŝ-fritejo, ĉu en luks-hotela bankedejo.
La esploroj fokusiĝas sur efika uzo -- intence, kara leganto, mi ne skribas 'korekta' -- de buŝtukoj (angle: serviettes). Stranga traduko, ĉar en via lando, samkiel en aliaj okcidentaj landoj, la tuketoj servas -- por tiel diri -- ne apud la buŝregiono sed plejparte sur la genuoj. Kaj jen la esenco de la esplorado. Ĉar, kiel demandis sin tute prave mia amiko, ĉu efektive manĝanto saĝe agas, sternante, kiel etikete decas, la tiel nomatan buŝtukon sur la genuoj (por protekti pantalonon aŭ jupon kontraŭ grasmakuloj, ekzemple kontraŭ elforke falinta viandaĵero), aŭ ĉu estus pli sencohave fiksi la tuketon (tamen bebece kaj tute malbontone [Ĉu pro la infana graso? -- NDLR]) al la kolumo de ĉemizo aŭ bluzo por ŝirmi foje pli videblajn vestaĵojn?
Jen grava demando respondebla, kiel insistis mia amiko, nur per zorga observado de manĝantoj por konstati kiun korpo-(pli ĝuste: vestaĵo-)parton plej endanĝeriĝas pro falanta graso. Tial, kara leganto, mi rezignis dum kelkaj semajnoj pri miaj abelo-studoj (feliĉe, dum difinitaj sezonoj, abeloj dormemas: ilin tiam instigi al studebleco same vanas kiel ĉastecon prediki en dezerta bordelo) kaj konsentis helpi al mia amiko.
Honeste, la laboro ne pezis: male mi -- kiu certe pli pezis post tagoj en diversaj manĝejoj, observante kiel, kaj kie, klientoj sin makulas, transigante nutraĵojn de telero al buŝo. Kaj klare, kara leganto, kiel vi sendube scias, en la proverbaj vortoj de nia majstro Zamenhof, kies lingvon -- inter abelo-esploroj -- mi arde kaj pasie studas, inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi. Kaj la 'multaj okazoj' prezentiĝas en la tabelo ĉi-sube (kun notoj kaj klarigoj fine de la artikolo).
Certe, surbaze de niaj trovitaĵoj, evidentas, ke la nuna insisto pri surgenua sternado de tuketo ridindigas: pli da manĝantoj makulas la ĉemizon, do sian antaŭaĵon, ol la genuojn, do sian subaĵon, ĉar supo kaj saŭco, kustardo kaj kareo (kaj ĉiuj aliaj instrumentoj de kelnera venĝemo) emas pli horizontale ol vertikale ataki. Alivorte, buŝtuko sur la genuoj malpli efike protektas ol buŝtuko sur la brusto... do kial, kara leganto, en restoracioj daŭre decas subtable kaŝi (kaj tute senefikigi) la tuketojn?
Laŭ mia amiko, kiu sendube famiĝos, kiam publikiĝos lia tiutema postdoktoriĝa disertacio, la rezultoj pruvas preter iu ajn dubo la sensencon de etiketo; insiston, kiel li diradas, pri eksmodaj viktorianaj valoroj pri deco kaj konveno.
Li nun celas, ke ĉiu manĝanto defiu konvenciojn kaj surbruste portu protektocele sian buŝtukon. Kaj do, se lia kampanjo sukcesos (slogano 'Buŝtuko -- ne fuŝtuko!'; la vortoj aperos baldaŭ sur T-ĉemizoj aĉeteblaj ĉe konata magazeno-ĉeno), kaj se ĉiu en restoracio ja sidas bebece, manĝante, kun buŝtuko sur la antaŭaĵo, mi, tre humile, tre heziteme (ĉar mi ne deziras fariĝi membro de la Akademio de Esperanto), proponos ŝanĝon en la kutima traduko de serviette: anstataŭ 'buŝtuko', kiu evidente ĝi ne estas, mi preferos la geografie pli ekzaktan 'subbuŝtuko' -- ĉar tia ĝi ja estos.
| Surĉemizaj makuloj |
Surgenuaj makuloj |
Sume | Notoj | |
| Infanoj ĝis 10 jaroj | 23 | 15 | 38 | |
| Infanoj ĝis 16 jaroj | 17 | 15 | 32 | |
| Studentoj | 98 | 132 | 230 | (1) |
| Salajratoj | 4 | 9 | 13 | (2) |
| Sensalajruloj | 60 | 31 | 91 | |
| Pensiuloj | 115 | 48 | 163 | |
| Sume | 317 | 250 | 567 | (4) |
| Viroj | 104 | 156 | 260 | |
| Viroj | 213 | 94 | 307 | (3) |
Mamed Madok'ba, nun birmingamano sed naskita palestinano, okupiĝas kiel matura studento pri magistra disertacio koncerne la muzikajn kvalitojn de abeloj. Intertempe li studas Esperanton kun fakulo en Mongolujo per interreta koresponda kurso pri la nuancoj de Esperanto-gramatiko.

Kiam Eric Walker ekvidis la ŝildon 'Finjaro', li tuj pensis: 'Ha,
nova esperantisto en mia regiono!' Li frapis ĉeporde sed trovis, ĉagrenite,
ke la esperanta kunmetaĵo devenas simple de la nomoj de la pensionistoj: de la
unua parto de la nomo de la edzo 'Finbow' kaj partoj de la nomo de la edzino
'Janet Roger'. Kia seniluziiĝo!
David Kelso
En junio kongresumis skotoj -- kaj aliaj -- en Stirling. Kiel ili pasigis la semajnfinon? Ŝajne amuze-muzee, helpe de kuk-kaverno kaj zagreba sandviĉo...
Kiel celebri 101-an kongreson? Post la brila centa skotlanda kongreso, pasintjare en Largs, ĉi-jare (2-5 junio) okazis pli familia afero, kvankam venis vizitantoj ankaŭ el Anglujo, Kimrujo, Manksinsulo kaj Francujo. La kongresejo estis Instituto Smith en Stirling, iama municipa muzeo, nun ĉarmega kultura centro, kiu ofertas ne nur muzeon (tre interesan, parenteze) sed ankaŭ artmuzeon, kafejon, turisman informejon, belan ĝardenon (kun interesaj skulptaĵoj) kaj teatreton, kie okazis la kongreso mem.
Tre plaĉa kunvenejo, do, por nia gastparolonto, Kreŝimir (Kreŝo) Barkoviĉ, ĝenerala sekretario de Sennacieca Asocio Tutmonta (SAT), el Parizo sed de Kroatujo, kiel li foje memorigis nin. Kiam li alvenis la flughavenon Prestwick, vendredon, la suno brilis; kiam li foriris, post kvar tagoj, ankoraŭ orbrila suno -- kiel pasintjare. Nur la ĉiea verdo konvinkis lin, ke, jes, iam pluvas en Skotlando -- sed ne dum kongresoj. Dum la semajnfino, Kreŝo donis du tre interesajn paroladojn kaj, se mi ne eraras, li ankaŭ kunparolis kun ĉiu el la 27 kongresanoj. Poste li gratulis nin pro la varmo de la etoso, sed vere li mem multe kontribuis al tiu varmo.
La unua programero, fakte, estis ĝuinda PowerPoint-prezentado de Kreŝo pri lastatempa vizito lia al Japanujo, kie SAT sufiĉe fortas. Post ridiga kolizio de la respektinda esperanta movado kun la teknologio de la 21-a jarcento (PowerPoint) savis la vesperon Sara, filino de Alan Shrives: tiam perfekte komencis la ja memorindan semajnfinon la bildovojaĝo de Kreŝo. La vespero finiĝis per ludo (kiun ĝis nun mi ne vere komprenas) gvidata de Duncan Thomson, kiu temis pri trovado de lupfantomoj kaj viktimoj el inter la kongresanoj. Se vi kredas, ke esperantistoj estas bonvolaj, pacamantaj homoj, evidentas, ke vi neniam spektis tiun ludon. Post tiom da ekscito, la malpli respektindaj el ni serĉis trankvilon en alkoholo; la plej proksima alkoholejo, fakte, estis la loĝejo de John Francis. Jes ja, iuj esperantistoj pli science esploras loĝeblojn ol aliaj...
Sabaton ni dediĉis al muzeaj aferoj: la komitato de la skotlanda asocio (vivanta muzeo, kompreneble); rondiro de la muzeo Smith por tiuj, al kiuj komitatkunsido estus tro drameca; kaj poste prelego pri edukado de iu David Kelso -- iaspeca vestaĵmuzeo. Post bufeda lunĉo ni spertis la mirigan kulturan amplekson de Esperanto. Marjorie Boulton prelegis pri Charles Reade, angla romanisto el la 19-a jarcento, malpli fama ol indas, kies vivo ĝisfunde influiĝis de plurmonata restado en Newhaven, tiutempe tradicia fiŝkapta vilaĝeto apud Edinburgo, hodiaŭ laŭmoda, ĉemara antaŭurbo. Por mi la neforgesebla apogeo de tiu programero estis la preskaŭ perfekta elparolado de skotlanda akĉento fare de Marjorie (mi jam aŭdis ŝin paroli laŭ tre konvinka akĉento de Stoke-on-Trent; mi tial ekdubas pri tiu ŝia kristaleca oksforda akĉento).
Tiam, de la ĝardenoj de beletro al majstra klarigo de Jack Casey pri la objekto de nia morgaŭa ekskurso, la radego ĉe la kanalo Union apud Falkirk. Se mi povus rememori la teknikan terminaron de Jack, mi klarigus detale kiel 10-kilovata motoro kapablas levi 10 mil kilogramojn da akvo (kaj kongresanojn)... sed ĉar mi tiam apenaŭ komprenis kaj nun eĉ ne certas pri kiom da nuloj, sufiĉu, ke ne temas pri la principo de Arkimedo (Arkimedo, kiel ĉiuj legantoj de tiu ĉi prestiĝa revuo bone scias, estis fakulo pri bankuvoj, ne pri kanaloj).

Ekskursis kongresanoj al la Falkirk-radego: unuavice, de
maldekstre, John Francis, David Kelso, Duncan Thomson.
Humiligitaj de tiuj spektakloj de sperteco, ni konsolis nin per dozoj da kuko, kiuj aperis el mistera kaverno malantaŭ la podio, kaj poste per altnivela komedio, jes la fama ĉiujara kunsido de la skotlanda asocio. Cele al justeco, mi raportu, ke gravan decidon ja faris la amasa (kotizinta) membraro: la membrokotizo restos, dum plia jaro, £6 (EUR 10). Komparoj kun aliaj kotizoj ne bone validas, ĉar unu pundo multe pli valoras al skoto ol al alinacianoj; fakte opinias Angela Tellier, ke la pluraj variaj skotlandaj bankbiletoj eble varie valoras -- aŭ ĉu eble uzatas de entuziasmuloj de variaj futbalteamoj?
Tamen, eĉ en Skotlando, la vivo ne estas konstanta distro. Post la bagatelado de la jarkunsido, la pli ardaj kongresanoj ekpiedis al unu el tiuj famaj urbopromenoj de David Bisset, post kio oni kredus, ke ĉiu konstruaĵo en malnova Stirling estas nacia arkitektura juvelo kaj ke William Wallace naskiĝis, edziĝis aŭ kaptiĝis en la plimulto el ili. Malnova Stirling tamen, se vi ne jam konas ĝin, estas rave bela urbo. Post tia penplena konkero de la supera urbo -- kaj sukcesa reveno -- viaj heroaj samideanoj pretis alfronti la kongresan bankedon, kiun aranĝis Diana Richardson, prezidantino de la asocio. Bonege oni manĝis, kaj estis bela hazardo, ke la trinkejo troviĝis tute apud la manĝejo.
La morgaŭon, dimanĉon, ni ekskursis al Falkirk, al la Casey-radego, kiu ja kanalboatojn levas tra la aero, tiel anstataŭanta 24 kluzojn. Surprize, tio ne estis fikciaĵo de la fekunda imagopovo de Jack. Ni eĉ testis kaj povas atesti, ke akvo ja supreniras -- en Falkirk. Postlunĉe, duono el ni dankis al Dio pro Jack, pro manĝo kaj pro radegoj; la cetera duono strebis kompreni la problemon de konscio de Hju Reid. Ŝajne, Hju opinias, ke li konscias, sed ne komprenas kiel li konscias. Ni provis helpi lin sed, post horeto, interkonsentis, ke plej kredeble ĉio rilatas al skotlandaj drinkkutimoj, kaj ni turnis nian atenton al kio aperis el la kuk-kaverno.
Ordecaj uloj estas la skotoj: malfermis la kongreson la gastpreleganto kaj, ĝuste, fermis ĝin ankaŭ li. La teknika termino, mi kredas, estas zagreba sandviĉo. Ĉi-foje, tamen, mankis gejŝoj. Ne, ne, tiu estis skotlanda dimanĉo, tial li klopodis komprenigi nin pri nacieco, sennacieco, sennaciismo (tute malsamaj), SAT kaj parencaj lantiaĵoj. Li komence esploris kiom ni jam scias pri tiuj temoj -- jes, kiel li antaŭvidis. Post la klarega, belstila prelego, ĉiuj senescepte certis, ke vere komprenas tiujn temojn Kreŝo. Reale, Kreŝo tiom interese, tiom klere, tiom elegante pritraktis tiujn temojn, ke nur unu-du samlunĉanoj ekdormis.

Skotaj kongresoj estas internaciaj aferoj. Ĝuas tason da teo, de
maldekstre, Olwen Melling (Manksinsulo), Ron Calder (Skotlando) kaj Norah
Brown (Anglujo).
Diana formale fermis la kongreson kaj dankis al ĉiuj pro ilia reciproka tolerado. Tiam, ĝuste kiam oni imagis, ke oni rajtas reiri la trinkejon, ŝi memorigis nin pri la morgaŭa, postkongresa ekskurso al la kastelo (kie ne naskiĝis William Wallace) kaj al Bannockburn, kie okazis fama venko de Roberto Bruce super iuj impertinentaj invadintoj... nu, kiuj, mi demandas min. La sunbrilo daŭris ankoraŭ unu tagon, kaj ĉiuj ĵuris reveni venontan jaron al historia Lanark, 15-17 junio 2007: pagita reklamo; rabatoj al fruaj aliĝontoj. [NDLR: nepagita reklamo; ho, tiuj skotoj.]
Sume, tute ĝuplena semajnfino, en bela urbo inter simpatiaj homoj. Ĝuste tia devus esti 100 + 1.
David Kelso, kiu dividas sian tempon inter Italujo kaj Skotlando, estas la nuna honora sekretario de Esperanto-Asocio de Britio.
La vintra festivala semajnfino okazos ĉe Wedgwood Memorial College 19-21 jan 2007. La semajnfino ebligas al individuaj grupoj organizi propran programon (ekzemple stud- aŭ konversacio-rondojn) aŭ al unuopuloj ekspluati esplorocele la riĉaĵojn de la Butler-biblioteko. Ĉiuj partoprenantoj, tamen, kune manĝas kaj kune sin distras (eble vespere en unu el la barlastonaj trinkejoj), kaj tiel ĝuas buntan esperantan etoson.
Konstanta grupo estas tiu de teatro-amantoj (sed bonvolu noti, ke la programo de tiu ĉi grupo ne taŭgas por komencantoj). En 2007 oni studos unuaktan tragedion, kiu festas en 2007 sian 50-jariĝon, kaj -- post la sukceso de la trupo La Verda Ranaro en Florenco -- konsideros aliajn dramojn prezenteblajn dum UK. Okazos ankaŭ prelego pri Esperanto-teatro kaj prezentos sin okazoj por aktore ekzerci sin kaj provprezenti unuopajn scenojn.
Detaloj pri kostoj kaj loĝebloj haveblas de Wedgwood Memorial College, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent ST12 9DG (tel. 01782 372105/373427; fakse 01782 372393; wedgwood.college@staffordshire.gov.uk).
Krome, detaloj pri la Brita Esperanto-Kongreso en Letchworth (4-6 majo 2007) kaj la somera festivalo en Barlastono (18-24 aŭg 2007) haveblas de la oficejo de Esperanto-Asocio de Brito en Barlastono. Rekomendindas frua aliĝo por ĉiuj eventoj.
Britoj rajtas fieri pri sia kontribuado al la ĉi-jara Universala Kongreso en Florenco. Eble mi eraras, sed mi dubas, ĉu esperantistoj el iu ajn alia nacio (krom, memevidente, Italujo) tiom kaj tiel riĉigis ja riĉan kongreson. Simple: britojn ne eblis eskapi.
Ekzemple, jam dum la komenca interkona vespero, kiu en Florenco fariĝis ege sukcesa kaj ripetinda movada foiro, videblis budo de EAB, kie Vilĉjo Walker kaj la Tellier-oj -- Dominique kaj Angela -- elmontris EAB-varojn kaj servojn, inkluzive de la projekto Springboard. Nu, bone -- ankaŭ aliaj naciaj asocioj same sin prezentis (sed ĝenerale la budoj ne tiom proponis kiom tiu de EAB).
Kaj jen, dum la sama vespero, kiam kongresanoj interkonatiĝis, informiĝante pri plej diversaj aspektoj de la Esperanto-movado, Peter Bolwell kaj Sally Phillips ĉe kvakera budo.
Kaj ĉu ne la sama, ŝajne nelacigebla Angela Tellier, ne nur plurfoje deĵoris ĉe la libroservo de UEA sed ankaŭ sperte kaj lerte prelegis pri Springboard dum la Tago de la Lernejo? Fakte, tiel sperte kaj lerte, ke la projekto estas adoptita kaj adaptota de instruistaj kolegoj en aliaj landoj. Tiel influas EAB la progreson kaj antaŭenigon de Esperanto eĉ ekster la propraj landlimoj. Do, fieru!
Fieru ankaŭ pri la sesopo, kiu du fojojn, kaj en apartaj kaj tre malsimilaj ejoj, prezentis du unuaktaĵojn kadre de ambicia kaj aparte bunta kongresa teatro-programo. Ne decas, ke brito detale pritraktu la atingaĵojn de brita trupo: mankas distanco, objektiveco kaj ekvilibro. Espereble eblos legi alirevue recenzon pri la prezentado -- sed la membroj de La Verda Ranaro (Colin Simmonds, Malcolm Jones, Jill Gubbins, Peter Bolwell, Sally Phillips kaj Jan Swynnoe, laŭ la ordo de la centra foto de nia kovrilo) meritis ne nur la aplaŭdon de la kongresa publiko sed ankaŭ tiun de britaj esperantistoj. Denove, britoj bone reklamis 'britan' Esperanton. Kaj duobla aplaŭdo por Colin Simmonds, kiu dum monologo-horo prezentis la pioniran drameton La duonokulvitro -- se vi ankoraŭ ne aĉetis la DVD-on, hontu!
Kaj, kiam laŭdire junaj italaj esperantistoj petis, ke freŝvizaĝa kaj ne grizbarba kongresano kunprezentu erojn dum la vendreda internacia arta vespero, al kiu direktis sin la kongresaj organizantoj? Memevidente: al britino (specife al Jill Gubbins). Kial diable la junaj italoj ne surpodiigis junan italon, restas mistero -- sed jen ankoraŭfoje la sama brita fenomeno.
Povas esti, ke aliaj britoj aktivis dum la kongreso. Se vi ja faris, kaj mi ne rimarkis, mil pardonojn. Klare, ne eblas ĉie ĉeesti dum kongreso: verŝajne, kiam ankaŭ vi flirtigis la EAB-flagon (ĉu EAB havas?), mi esploris la Uffizi-muzeon aŭ botelon de elstara blanka itala vino -- ja pro tio, ne nur pro Esperanto, oni kongresumas.
Do, britoj fieru. Foje ni emas pesimismi pri la brita Esperanto-movado: falanta membraro, kolapso de federacioj kaj kluboj, manko de gejunuloj pretaj flegi aŭ eĉ paroli la lingvon.
Sed ne forgesu, ke ni britoj kapablas ankoraŭ kontribui, signife kaj serioze, al Esperanto en la mondo. Verdire, ni devas, por montri, ke eĉ -- kaj aparte -- en Anglalingvujo ekzistas homoj ne pretaj submetiĝi al la imperiismo de nia denaska lingvo. Kaj precize tion ni faris en Florenco.
* Itale: 'foira Florenco', surŝilde en la kongresejoj.
Kate Hall
H.H. Munro ('Saki'). La lupino kaj aliaj rakontoj, tradukitaj de Edmund Grimley Evans. Kembriĝo, 2005. 154 paĝoj, £8 ĉe EAB.
Laŭ anonima antaŭparolo, verŝajne de la tradukinto mem, la novelojn de Saki (1870-1916) 'karakterizas sprita humuro, eleganta stilo, acerba satiro kaj, ne malofte, nuanco de krueleco.' Ili pentras la ne-laboristan socion de la epoko, same elegantan kaj satir-kapablan, se ne tiel kruelan kiel imagitan.
Tamen, ili regalos tiujn al kies sento de justeco plaĉas merita katastrofo aŭ katastrofeto, tiujn al kies kelkfoja cinikismo plaĉas nemerita katastrofo, kaj tiujn al kies estetika sento plaĉas taŭga aŭ neatendita fino, ĉu katastrofa, ĉu simple epigrama. Mi citu ekzemple la replikon, kiu trafas klubanon konatan pro liaj tedaj anekdotoj: 'Vi estas nur la kluba tedulo; mi estas la kluba mensogulo.'

Iom surprize, en ĉi tiu elekto de dudek noveloj nur unu estas amhistorio kaj nur unu krimhistorio, kaj en tiuj du nek amo nek krimo estas ĉeftemo; kaj la proporcio de du en dudek ne perfidas la verkinton. Por Saki, gravaj aferoj kaj gravaj pekoj estas tiuj, kiuj kontraŭas sociajn morojn: maldiskreto, negastamo, stulteco, avaro, malkuraĝo, kaj ĉefe tedo aŭ eĉ enuo. Ni ekscias ĉi tie la destinon de suferanto 'pro troa ripozo kaj trankvilo'; de almoz-petanto kun nekonvinka peto; de viktimoj, kiuj ruze eskapas; kaj, ofte, de mordintoj morditaj.
Kiuj estas la problemoj, kiujn alfrontas la esperantigonto de la noveloj? La plej facile solvebla estas imiti la koncizon, kiun permesas Esperanto tiel nature kiel la angla: didn't study cheapness, 'ne strebis al malmultekosteco'; a sort of to-be-left-till-called-for cousin, 'iaspeca restu-ĝis-alvokata kuzino' (eble 'konservota-ĝis-forprenota'?).
Grimley Evans trovas eĉ plian koncizon ol la anglan: silver just received in change, 'moneroj ĵus ricevitaj restmone'; her day for having a headache, ne precize 'suferi kapdoloron' sed 'kapdolorumi'. Mi laŭdu precipe 'mieno de iom lacigita gajŝajnigo' por somewhat jaded jauntiness. Estas per la koncizo, ofte elipsa, litota aŭ subsugesta, ke komunikas sin la 'krueleco' de Saki, fidele esperantigita de Grimley Evans: peniga 'konklavo' de knabo kun malamikaj samaĝuloj 'lasis al lia suba lipo tempon por refirmiĝi'.
Pli grava problemo por tradukonto de Saki troviĝas en la multaj aludoj al lokaj, historiaj aŭ tiutempaj aferoj, certe ne nun universale konataj. Tiujn aludojn plejparte Grimley Evans lasas senŝanĝe, sed klarigas per mallongaj notoj, ofte helpaj: 'Whitechapel: Tiam malriĉa kaj malpura kvartalo de Londono.'
Foje tamen mi dezirus pli ol li donas: ekzemple, Ella Wheeler Wilcox, je kies nomo oni 'senrespekte' baptas koktelon, estis ne nur 'populara poetino' sed, laŭ mi, sentimentalaĉa puritano; Kampara Vivo, pri kiu noto tute mankas, estas iom superaklasa periodaĵo konata pro priskriboj de multekostaj kamparaj domoj kaj reklamoj pri la aĉeteblaj.
Pri nomoj Grimley Evans varias, foje tradukante, foje esperantigante, foje ne; sed tri paĝoj donas helpajn listojn de la esperantigitaj kaj la nacilingvaj. Por tiuj, kiuj serĉos vane 'The Open Door' en la verkaĵoj de Saki, la teksto mem klarigas: 'The Open Window' temas pri francstila fenestro-pordo, 'malfermita fenestro' laŭ la antaŭa tradukinto E. de Bonaero; 'malfermita pordo' ĉi tie.

Hector Hugh Monro -- 'Saki'
La plej gravan problemon prezentas la idiomaĵoj, kiujn uzas la personoj imagitaj kaj foje la rakontanto mem. Oni ne konfuzu kun slango; ĉe la mondumanoj de Saki vortoj estas malofte kripligitaj, malofte, kiel diras la nova PIV, 'vulgaraj aŭ familiaraj'; certe ne, kiel diris la malnova PIV, 'tre vulgaraj'. Temas pri la konversacia lingvo de klaso, kies anoj intence evitas formalajn esprimojn, komprenante unu la aliajn duonvorte; mi citu la inĝenian tradukon de Auld, en La graveco de la fideliĝo: you had much better have the thing out, ne 'klarigu ĉion' sed 'eltiriĝu ĉio'. Tiajn tradukproblemojn Grimley Evans solvas foje nekuraĝe: bustled, 'laŭte eniris' ('entrotis afereme'?); foje pli lerte: creepy, 'harstariga'; foje brilege: Oh, dry up! 'Ho, prudentiĝu!'
Apartan problemon prezentas 17 linioj de intence aĉa poezio, kiujn Grimley Evans imitas (malgraŭ kelkaj etaj ellasaĵoj) kun kuraĝo, kiu tute mankus al mi:
... The tawny tigress 'mid the tangled teak
Drags to her purring cubs' enraptured ears
The harsh death-rattle of the pea-fowl's beak ...... Tigrino en la implikita tektono
Altrenas por sia idaro ludanta
En beko de pavo mortantan klaksonon ...
Entute, mi gratulas la tradukinton pro eleganta ridebleco ĉie, kie tio eblas, pro multaj inĝeniaĵoj, kaj pro ne malmultaj juveloj. Mi esperas, ke iam dua kolekto sekvos.
En La Brita Esperantisto (printempo 2003) aperis raporto, verkita de membroj de la Esperanto-klubo de Sudorienta Kimrujo (La Verda Drako), pri la restaĵoj de mezepoka ŝipo trovita apud Newport. Jen ĝisdatigo pri la restaŭrado de la ŝipo.
En julio 2002 la restaĵoj de mezepoka ŝipo estas trovitaj sur la bordo de la rivero Usk dum konstruado de nova artocentro. Kvankam la riverbordo dum longa tempo gravis kiel centro de vivo kaj komerco en la antikva haveno Novus Burgus, modernaj planistoj ne antaŭvidis, ke ili malkovros tiajn imponajn trovitaĵojn nur metrojn for de la mezepoka kastelo. La Newport-restaĵoj estas la plej kompleta ekzemplo de 15-jarcenta armita varŝipo trovebla ie ajn en la mondo.
La ŝipo prezentas mankantan ligon en la nordeŭropa marhistorio, plenigante 200-jaran breĉon inter la 14-jarcenta tiel nomata Bremena Cog kaj la 16-jarcenta militŝipo Mary Rose. La Newport-ŝipo, hibrido inter vikinga longboato kaj pli moderna hispana karavelo, longas pli ol 29 metrojn kaj larĝas proksimume 8 metrojn -- pli longa ol Pinta, unu el la ŝiptriopo de Kolumbo, kiu velveturis al Ameriko duonjarcenton poste.

Mezepokaj dokumentoj enhavas multajn aludojn al ŝiptunaroj, kiuj montris, ke inter 1430 kaj 1460 grandaj komercoŝipoj de 300 ĝis 500 tunoj oftiĝis. La ŝarĝotuneco de la Newport-ŝipo estis inter 375 kaj 478 tunoj: temis pri unu el la plej grandaj ŝipoj de la epoko.
Pro la relativa grandeco de la ŝipo kaj pro la kvanto de ligno, per kiu estas konstruita la kareno, oni kredas, ke ĝi estis uzata en Orienta Atlantiko inter Nordafriko kaj Islando. La grandeco de la lignaj ripoj, ankaŭ ilia apudeco kaj la fortaj apudaj kunligaj plafonaĵoj, fakte taŭgus en ŝipkonstruado de la 19-a jarcento. Pro dendrokronologio (arboringaj testoj) eblas dati kelkajn lignaĵojn je la vintro de 1465-6, kvankam oni scias, ke temas pri anstataŭa ligno, ĉar la originala konstruo okazis pli frue.
Multaj el la faritaĵoj kaj vesto-restaĵoj trovitaj de arkeologoj indikas, ke la ŝipo vizitis Portugalujon. Inter la trovitaĵoj estas moneroj de la reĝoj Alfonso 5-a kaj Duarto 1-a, kiuj regis dum la 15-a jarcento. Trovitaj estas ankaŭ du bone konservitaj lignaj kombiloj, ludiloj, korko, ŝtonaj kanonpilkoj, gravuritaj latunaj skribaĵoj, kiuj eble ornamis militan kaskon, bone ellaborita sagista pojngardilo, kaj restaĵoj de ledaj ŝuoj, vestaĵoj, rigŝnuroj kaj puli-bloko.
La gravecon de la ŝipo en la mara historio oni ne povas trotaksi. En Kimrujo, la eltrovaĵo komplimentas aliajn antikvajn ŝipojn el la Latuna Epoko ĝis la 19-a jarcento. Inter tiuj ĉi ŝipoj estas la romia boato de Magor (ĉ. 300 p.K.) kaj frumezepoka boato trovita ĉe Magor Pill (1240 p.K.). Sudorienta Kimrujo tiel konfirmiĝas kiel la plej abunda fonto de fruaj maraj eltrovaĵoj en Britujo.
Leviĝas la demando, kial impona ŝipo tia estis forlasita ĉe la riverbordo en Newport. Arkeologoj jam trovis indikilojn, ekz. lignan framon sub la ŝipo, ke ĝi estis haŭlita laŭ rivereto por riparado aŭ malmuntado ĉ. 1467. Oni tranĉis pordon en la dekstran flankon kaj fiksis ŝtuparon por permesi eniri en la holdon, supozeble por facile porti lignajn tabulojn en la laborejon.
Ĉi tie oni trovis spurojn pri la probabla sorto de la ŝipo. Forigante la koton, arkeologoj malkovris fendon trans la mastplatformo, kiu atestas pri provizora riparo. Oni do supozas, ke la ŝipo suferis dum ŝtormo kaj perdis sian kapablecon, kiam rompiĝis la mastplatformo. Eble Newport estis ĝia hejmo, aŭ eble ĝi devis lami al la sekureco de la plej proksima haveno.
Troviĝis eblaj ligoj inter la ŝipo kaj Rikardo Neville, Grafo de Warwick kaj Lordkanceliero de Anglujo, la tiel nomata 'reĝokreanto', kiu ludis rolon en la surtronigo de Henriko 7-a. Warwick posedis grandan ŝiparon, kaj en 1469 fariĝis Lordo de Newport. En tiu ĉi jaro li skribis al Tomaso Throckmorton, la ricelisto de la lordeco de Glamorgan kaj Morgannwg, aprobante pagojn 'de mono, fero, salo kaj aliaj eroj apartenantaj al la jam menciita ŝipo ĉe Newport'. Eble la morto de Warwick en 1471 haltigis la riparadon de la ŝipo, tiel ke ĝi estis forgesita.
Hodiaŭ la ŝipaj lignaĵoj kuŝas en 16 akvocisternoj ĉe la konservejo de la konsilantaro de Newport. Dume oni mezuras la restaĵojn kaj esploras, kiel plej efike ilin konservi. Oni esperas finfine rekonstrui la ŝipon kaj ekspozicii ĝin en muzeo.

Ĝis la 60-aj jaroj de la lasta jarcento konservado de akvosorbigitaj lignaĵoj ne tre sukcesis. Multaj gravaj ŝipoj, ekzemple la romia-kelta boato de Blackfriars en Londono kaj kelkaj latunepokaj tiel nomataj Ferriby-boatoj, perdiĝis. Tamen en 1959, danke al polietilena glikolo (PEG), eblis sukcese konservi grandajn akvo-sorbigitajn lignajn objektojn. Mary Rose kaj Vasa oni traktis per ŝprucmetodo, tamen pli bone estas plene mergi la lignon. Ĉe la Newport-ŝipo oni uzos ambaŭ metodojn (ne eblis mergi Mary Rose pro la kompleteco de la ŝipo). Nun la lignaj pecoj restas subakve, ĝis estos finita la mezurado kaj estos decidita la plej taŭga maniero ĉion konservi. Interese estas, ke en unu el la cisternoj naĝas orfiŝoj, kies taskoj estas manĝi lignovermojn, kiuj tie aperas.
Intertempe oni daŭre esploras. Laŭ raporto pli frue en la jaro en South Wales Argus la ŝipo povas esti franca. Trovita en la kilo, en aparta truo, kaj envolvita per gudrita kalfatraĵo, estas franca arĝenta monero. Arkeologoj kredas, ke ĝi estas intence tien metita kiel talismano. La moneron oni fabrikis en la urbo Crémieu inter 1440 kaj 1456.
La projekto por konservi la ŝipon ricevis pasintjare subvencion de £799 500 de Heritage Lottery Fund. Anglalingvaj informoj pri la ŝipo kaj pri la konservado legeblas en la reto ĉe www.thenewportship.com.
La raporton kompilis membroj de la Esperanto-klubo La Verda Drako.
Simon Davies
André Cherpillod. Etimologia vortaro de la propraj nomoj. Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio, 2005. 227 paĝoj. ISBN 92-9017-089-1.
Jen la jango por la jino de la samula Konciza Etimologia Vortaro: ĝi kompletigas la antaŭan elstaran verkon per pritrakto de la majusklaj vortoj. Temas ne nur pri plene esperantigitaj nomoj kiel Anno kaj Ludoviko, sed ankaŭ pri fremdaj formoj kiel Dostojevskij kaj Tjan-An-Men, ĉiuj prezentitaj kun modele konciza klareco.
La libro sukcesis respondi preskaŭ ĉion, kion mi ĝis nun demandis al ĝi. Mi trovis unu surprizan formon (Tajgiĉuano kun G anstataŭ Ĝ), kaj unu nekutiman historion (ke la stelnomo Siriuso signifas skuiĝadon, anstataŭ varmegecon).
Enestas la interreta Vikipedio, sed la aŭtoro ial ignoras la atestitan fakton, ke vikio -- sistemo por facile krei retpaĝojn -- venas de havaja vorto por 'rapida'. Simile li konjektas, ke la komputika nomo Unikso rilatas al unika, kvankam ĝi efektive nur vortludas pri pli frua sistemo Multikso (MULTipleksora Informa kaj Komputa Servo).
Apud mia nomo, Simono, eblas legi pri hebrea etimo kun la senco 'aŭdema', sed laŭ aliaj vortaroj tio tute ne estas certa. Mia nomo povus egale bone deveni de greka vorto por 'platnaza' -- eĉ se mi persone preferus esti majstra je la oreloj ol mopsa je la flarilo.

Alia recenzo kritikis la oftan listigon de diverslingvaj formoj, taksante tion 'nenecesaĵo'. Mi kontraŭas. Por mi estas ege interese vidi ekzemple la grekan ortografion de Ŝekspiro, aŭ la volapukan tradukon de Usono. Cetere, Cherpillod mencias la anglalingvan formon 'Usona' (el United States Of North America) kaj informas, ke Samuel Butler proponis ĝin ĉirkaŭ 1905. Tamen Butler mortis en 1902, kaj li ŝajne neniam uzis tiun vorton.
Mi ĉesu fendi harojn. La verko estas bonega, kaj mi forte rekomendas ĝin al ĉiu esperantisto kun lingva intereso, ĝojante, ke la aŭtoro inkluzivis la fame enorman nomon de kimra fervojstacio apud Bangoro, kaj nur iomete ŝanceliĝante pro la kolizio de koloroj sur la kovrilo.
Simon Davies estas komputikisto, kiu helpas en la kulisoj de pluraj EAB-projektoj, inkluzive de kompostado de LBE kaj pretigado de lastatempaj DVD-eldonoj.
Norah Brown
Partoprenantoj en la pasintjara -- kaj nekredeble pluvega -- somera festivalo en Barlastono kompletigis tiel nomatan stilekzercon: ili verkis pri la sama temo, uzante diversajn stilojn. La rezultoj legeblis en la printempa numero de La Brita Esperantisto. Nun Norah Brown, leginte tiujn tekstojn, kontribuis sian... kaj la redakcio trovis tute konvenan foton por ilustri la ekzercon.

Hodiaŭ ni ekskursos! For libroj, tradukoj, verkado -- ferio!
Tamen -- aperas densa nubo je la horizonto. Malhelgriza, dika kurteno iom post iom kovras la ĉielon. Malaperas bluo, malaperas suno, ĝis la tuta mondo griziĝas. Fulmo ekbrilas, kaj denove kaj denove eksplodas tondro. Falas gutoj, gutegoj, pli kaj pli peze, ĝis videblas nur la tujaj ĉirkaŭaĵoj kaj aŭdeblas nur la ŝtormo kaj la tamburado de la pluvo. Konataj aferoj transformiĝas. De la dekliva kampo trans la strato fluas akvo, akvofale sub la heĝo kaj sur la asfalton, tiel ke malaperas strato, trotuaro, eĉ la randoj de ĝardenoj, kaj videblas nur rivero rapide fluanta malsupren ĝis la fervojo. Kial decidis la farmisto hieraŭ sterki siajn kampojn? Ve! Terura odoro, griza mondo, videblas nenio vivanta. Ĉu la suno iam revenos?
Post iom da tempo la elementoj laciĝas, trotuaro reaperas, finfine la suno. Ĉi-fojon mankas ĉielarko kaj la infanaro de Noa revenas al siaj malbonaj kutimoj kaj sekvas la bone konatan vojon al la drinkejo La Plumotufo. Strange, ke malseko ekstera stimulas sekon internan. Je via sano!
En la foto: Norah Brown (kun fone Michael Sims) evidente sukcese atingis la drinkejon ... malgraŭ la malseko ekstera.
Ni scias, ke ĉiu en la mondo parolas kaj komprenas la anglan... sed eble ne en nordorienta Anglujo. Laŭ raporto en The Guardian (2006-02-08), respondeculoj pri la sanservo en County Durham organizis seminarion por helpi al kuracistoj kompreni erojn en la 'Geordie'-dialekto -- ekzemple: 'Ah've a canny ill-fard dunsh'. Solvo sube!
Raportas British Council -- ironie unu el la plej grandaj propagandistoj (koste de britaj impost-pagantoj) de la angla lingvo -- ke tutmonda uzo de la angla malutilas al britaj firmaoj kaj aliaj instancoj. 'Kiam ni konkurencas ekonomie, pedagogie aŭ kulture [tiel], ne plu sufiĉas paroli la anglan,' informas la lingvisto David Graddol, kiu aŭtoris la raporton. Verdire nenio nova: antaŭ 20 jaroj same konkludis inter aliaj la pedagogo kaj lingvisto Stephen Hagen. Rekomendas Graddol, ke junaj britoj lernu la 'lingvojn de la estonteco': la hispanan, la mandarinan kaj la araban. La estonteco...? Hmm, eble esperantistoj proponus alian lingvon de la estonteco. [El The Guardian, 2006-02-15.]
The Observer (2006-05-07), en raporto pri poloj laborantaj en Londono, skizis la sorton de juna tubisto en London, kiu ricevis monpunojn ĝis valoro de £2000 pro kontraŭleĝa parkumado, simple ĉar li ne povis legi kaj kompreni la parkumŝildojn. Konjekteble tubo-riparado estas pli internacia lingvo ol la angla.
La aŭtoro Louise Welsh priskribis en The Guardian (2006-05-08) studviziton al la sudgermana urbo Bamberg. Sub okulfrapa titolo 'Iam mi pensis, ke ĉiu en Eŭropa parolas la anglan -- sed tiam mi translokiĝis al urbeto [tiel] en Bavarujo', ŝi notis: 'Tamen aŭskultu, ĉiuj el vi, kiuj diris al mi, ke nuntempe ĉiu en Eŭropo parolas la anglan. Tiel ne. Eĉ etaj infanoj perfekte parolas la germanan... Ne restas al mi alia eblo, krom kunludi kaj plibonigi miajn preskaŭ neekzistantajn sciojn pri la germana.' Do, imagu...
Ĉi-foje en Irlando -- kie la registaro intencas instaligi apudŝoseajn ŝildojn en la latva, la rusa kaj la pola, por memorigi al eksterlanandoj tie laborantaj, ke necesas ŝofori je la maldekstra stratflanko. Cetere estas planite traduki en diversajn lingvojn de orienta Eŭropo la irlanda ŝoforado-regularo (The Guardian, 2006-05-24).
Kuracistoj kaj specialistoj en Hispanujo pli kaj pli insistas pri la hispana lingvo, raportis The Observer (2006-07-09). Kelkaj rifuzas interparoli en la angla kun britoj, kiujn akompanu interpretisto. La prezidanto de la hispana kuracista asocio diris, ke la lingva barilo prezentas medicinajn riskojn kaj povas 'konduki al gravaj miskomprenoj kaj eraroj, pri kiuj finfine respondecos la kuracisto.' Unu el la interpretisto-volontuloj notis: 'Neniel eksterordinaras helpi britojn, kiuj jam de 20 jaroj ĉi tie loĝas kaj kiuj plendas, ke medicinistoj ne parolas la anglan. Pro tio, ke kelneroj kaj drinkejo-deĵorantoj parolas la anglan, ili atendas tion ankaŭ de kuracistoj.' O sancta simplissima...
Neniel, leteris Heather Eason al la redakcio de Financial Times, kiu publikigis ŝian replikon (2006-05-23) reage al komento de raportisto, kiu komparis la Eŭrovizian Kanzono-Konkurson kun 'sengusta kaj kiĉa' Esperanto. Heather, denaska esperantisto, informis la ĵurnalon, ke samtage ŝi solvis Microsoft-problemon per helpo de japana esperantisto, diskutis vestaĵojn kun iu en Greklando kaj eĉ la raportiston kun amiko en Suda Ameriko. La letero -- modela specimeno por korekti la malverojn, kiuj ĉirkaŭas Esperanton -- legeblas ĉe eriketo.blogspot.com/2006/05/urnala-renomo.html.

En interesa kaj trafa eseo 'La eŭropa ideo' (The Liberal, Hay Festival Special, majo 2006), George Steiner tamen atentigis pri la kultura vandalismo de la uson-angla lingvo kaj aparte pri la 'valoroj kaj mondo-perspektivo monotonaj, kiujn tiu ĉi ĉion voranta Esperanto kuntrenas.' Klare Steiner, kiu ĝenerale elektas siajn vortojn tre zorge, plene miskomprenas la esencon de Esperanto -- bedaŭrinda eraro el la plumo de klera kaj pensiga homo.
En Croydon eblas lunde konversacii en Esperanto. Aldoniĝis al la franca, germana, itala kaj hispana rondoj ĉe la Croydon Social Languages Club nun Esperanto. Pri la iniciato informis Annice Szrajbman, kaj interesatoj kontaktu Michael Sims (tel. <privata telefonnumero>).
Pereis en majo plurmiloj da homo pro tertremo en Javo. Raportite estas, ke 70% de la medikamentoj donacitaj al la registaro indonezia portas etikedojn en 'nelegeblaj fremdaj lingvoj' (The Guardian, 2006-05-29). Ĉu ne saĝe, se medikamentoj estus etikeditaj per unusola, komuna lingvo -- prefere Esperanto? Tamen asocii saĝecon kun monda lingva politiko egalas al asocii ĉastecon kun kunikloj.
Bone propagandis Esperanton 87-jaraĝa Jeanne Day el Fife, Skotlando, kiam ŝi intervjuiĝis en The Guardian (2006-03-16). Tiu ĉi rimarkinde aktiva homo eklernis Esperanton antaŭ kelkaj jaroj kaj klarigis, ke la 'mirinda' internacia lingvo, kun diversaj aliaj interesoj, kontribuas al sana kaj plenplena vivo. Dankon kaj gratulon pro tre pozitiva mencio!
Aperis en la franca ĵurnalo Le Figaro intervjuo tre favora al Esperanto kun la lingvisto Robert Phillipson (2006-05-12). En ĝi Phillipson argumentis, ke la Eŭropa Unio nepre konsideru neŭtralan interkomunikilon. 'Efektive,' li diris, 'tiu jam ekzistas: Esperanto!' Dankon al Angela Tellier pro la atentigo.
Frapis min la titolo de raporto en The Guardian (2006-05-10): 'America is a bilingual nation'. Ŝajnas, ke anglalingvaj usonanoj konsterniĝis, parolante pri 'profanado', kiam hispanlingvanoj ekkantis la usonan nacian himnon en la hispana -- a la luz de la aurora, ktp. La raportisto, Ariel Dorfman, notis, ke tiel hispanlingvanoj 'transiris linion, tiel senintence anoncante ion, kion usonanoj jam delonge timas: la fakton, ke ilia lando survojas fariĝi dulingva nacio.' Dorfman tiel substrekas tion, kion mi jam delonge diras al studentoj, sed kion ili ne volas kredi: plej verŝajne dum viaj vivoj vi vidos la unuan hispanlingvan usonan prezidanton ... kaj kia bato por la prestiĝo de la angla -- la usona -- lingvo.
Se la tuta mondo parolas la anglan, kial Royal Bank of Scotland, kunlabore kun Bank of China, ofertas dulingvan respondoservon al la 55 000 ĉinaj studentoj en Britujo? [The Guardian, 2006-06-12.]
...almenaŭ en arta formo videblis en junio dum ekspozicio ĉe muzeo en Hackney, Londono, kiu -- laŭ oficialaj informoj -- kritikas kaj celebras provojn pri unuigo kaj reliefigas niajn revojn pri farado kaj malfarado de eŭropa kunesto. Dum la ekspozicio Terry Page prezentis senpagan Esperanto-lecionon, kaj vizitantoj povis informiĝi pri la internacia lingvo en Britujo kaj aliloke. Fotoj pri la Esperanto-klasĉambro, kun klarigoj en foje iom tordita angla lingvo (jes tiu, kiun ĉiu ĉie perfekte parolas), troveblas ĉe www.c3.hu/~ligal/305.html, kie -- negative -- oni tamen parolas pri la 'bankroto de ĉiaj idealoj,' inkluzive de Esperanto. Hmm...
... al la nordgermana urbo Herzberg am Harz, kiu nun oficiale -- post subtena decido de la urba konsilantaro -- nomiĝas 'Herzberg am Harz, die Esperanto-Stadt/la Esperanto-urbo'. Pliaj informoj legeblas ĉe www.ic-herzberg.de.
Kiam emeritiĝis Stephen Jakobi, la fondinto de bonfara organizaĵo Justaj Jurprocesoj Eksterlandaj, li resumis sian karieron, dirante: 'Unu el la plej grandaj bariloj kontraŭ justeco estas lingvoj' (The Guardian, 2006-05-15). Li aldonis, ke ĉiam necesas dungi bonan lokan advokaton (kiu regas la lokan lingvon). Strange en mondo, kie regas la internacia usonangla lingvo.
Leginte nekrologojn en The Guardian (2006-05-10), mi rimarkis, ke iu George Batey el Nottinghamshire, eksa karboministo, kiu mortis je la aĝo de 87, kantis al siaj infanoj 'serenadojn' en Esperanto (ankaŭ en aliaj lingvoj, pri kiuj li ekinteresiĝis pro internacia skolta ĵamboreo en 1937). Interesa homo: ĉu iam aktiva en la brita Esperanto-movado?
... al ĉiuj, kiuj finance subtenis La Verdan Ranaron kaj tiel helpis surscenejigi du unuaktaĵojn dum la Universala Kongreso en Florenco: fotoj pri la teatraĵoj aperas sur la kovrilo de ĉi tiu numero de LBE. Donacoj inkluzivis monon kolektitan de membroj de la jorkŝira federacio, kaj £30 senditajn anonime fine de marto.
Traduko el la 'Geordie': Mi terure kontuziĝis.
Jen la respondoj al la kvizo.

Partoprenantoj en la SATEB-semajnfino inkluzivis, de
maldekstre, Norah Brown, Ian Mac Dowall, Celia Mackle, Paul Hewitt,
Hilda Jones, Ed Borsboom (kaŭranta), Ron Lynn, Andrea Montagner, Jakvo
Schram, Pearl Simons, Veronica Hewitt, David Kelso, Mark Palmer kaj Derek
Tatton.
Porĉiama adreso de ĉi tiu paĝo: http://purl.org/net/lbe/arkivo/961/