
(Ĉi tiu paĝo estas parto de la LBE-arkivo.)
Partoprenis la Universalan Kongreson en Gotenburgo tri lernejanoj el Skiptono kun sia instruisto.
De maldekstre staras Josh Chapman, Joe Murray, instruisto Malcolm Jones kaj James Cheater.
Jen raporto kun aldonaj fotoj pri la kongreso.
| Paul Gubbins | Redaktor(eg)e |
| Redakcio | Adiaŭ -- kaj maladiaŭ -- al Derek Tatton |
| Redakcio | Kvalite elstara, kvante koŝmara tago en Barlastono |
| Arturo Prent, Norah Brown |
Centjariĝo -- kaj kvar festoj! |
| Hilary Chapman | El pasintaj paĝoj |
| Elizabeth Stanley | Tago de la gepatra lingvo |
| Gerd Bussing | Jean Forge -- vivo kaj verko |
| Hilary Chapman | Kiel Esperanto utilis al mi |
| Vilĉjo Walker | 'Lydia, la Tute Tatuita Virino' |
| Paul Gubbins | Recenzo: Konciza Etimologia Vortaro |
| June Campbell | Reeĥiĝas la glasgova kongreso |
| Aleksander Korĵenkov | Fjodor Dostojevskij en Esperanto |
| John Francis | Intervjuo |
| Josh Chapman, James Cheater, Joe Murray |
Ĝoje Ĝo-e en Gotenburgo |
| Paul Gubbins | Babile |
| Redakcio | Dorsa kovrilo |
Neniu -- krom eble Simon Davies, kiu horojn dediĉas al enpaĝigo de La Brita Esperantisto -- pli bedaŭris la supersignan fuŝadon, kiu tiom makulis la lastan numeron de la revuo. Laboradis, laboregis la redakcia skipo, kiu antaŭvidis merititan paŭzeton, antaŭ ol prepari la nunan numeron; kaj jen la konsterna fakto, ke (aparte por Simon) la laboro efektive estis komenciĝonta. Mi ne volas regurdi la historion; la afero jam klariĝis ĉe la retejo de La Brita Esperantisto (purl.org/net/lbe/) -- se vi ankoraŭ ne vizitis ĝin, nepre faru); sed, finfine, danke al malavaro de Esperanto-Asocio de Britio, ĉiu membro ricevis korektitan version en 'normala' Esperanto.
Memevidente ne mankis reagoj. Ekzemple, el paneo fariĝis paneroj por reformemaj help-alfabetistoj, kiuj ĝissate voris la katastrofon: 'Yen plia pruvo, ke necesas havi fidindan kay uzeblan HELP-ALFABETON! [tiel, majuskle] Help-Alfabeton legeblan ankau de ne-avertitay personoy...' (Trefo 9/2003, p. 17). Nu, jen unu vidpunkto...
Reagis ankaŭ vi, la legantoj -- multe pli ol kutime, kiam ĉio glatas. Multaj gratulis pro la kvalito de la revuo (dankon!) kaj simple bedaŭris la fuŝon. Unu-du gratulis, strange ne atentigante pri la kripligita lingvo (ĉu vi simple ne rimarkis?). Unu-du letere lekciis pri la malvirtoj de komputiloj kaj ĉapelitaj literoj, kaj insistis, ke estonte mi adoptu reformitan, sensupersignan alfabeton (evidente tiuj, kiuj 'perfidis' nin al Trefo!). Kaj unu-du amare riproĉis al mi, ke mi hontinde kaj arogante fieksperimentis pri la sankta lingvo de Zamenhof; ĉu vere vi taksas min kapabla tion fari?
Nu, dankon pro la komentoj. Mi certigu, ke estonte vi trovos en LBE klasikan, zamenhofan lingvon, kaj jes kun supersignoj. Almenaŭ teorie: fuŝoj foje faktas. Kaj, por stimuli korespondadon (ĉar vi jam pruvis, ke fuŝado instigas al korespondado) en la nuna numero troveblas intenca eraro. Do zorge (kaj ĝue) legu, trovu la fuŝon, kaj ekmesaĝu. Aŭ ekmesaĝu pri io ajn en la revuo...
Mi ĝuis la britan Esperanto-kongreson en Glasgovo (legu plenan raporton pri ĝi): gratulindas la organizintoj. Nur unu afero -- pri kiu neniel respondecis la loka kongresa komitato -- pikis: la jarkunsido de EAB kaj, aparte, la elektoj de membroj de la administra komitato. Jam antaŭ unu jaro leviĝis duboj pri la proceduro kaj pri la statuto de EAB: intertempe nenio ŝanĝiĝis. Do en Glasgovo, ekzemple, ekestis debato, ĉu sindetena voĉo laŭstatute samsignifas kontraŭan: jen frenezaĵo.
Nepras, kiel partoprenantoj en la jarkunsido rekomendis, ke antaŭ la venonta jarkunsido la nuna administra komitato aranĝu, ke:
Jen minimumaj postuloj -- verdire neniel troaj -- nepraj por demokratiigi la asocion kaj por engaĝi membrojn en la aferoj de EAB. En Glasgovo regis ĝenerala interkonsento pri la tri menciitaj punktoj: ĉu tamen rekte nomumi kandidatojn je prezidanto, vicprezidanto, sekretario kaj kasisto, aktuale elektitaj de membroj de la administra komitato, estas alia afero (miaopinie rekomendinda, sed ne ĉiu en Glasgovo konsentis: mi bonvenigos leterojn pri tiu ĉi temo). Fine: sendube koleros kelkaj, argumentante, ke 'malpuraj vestaĵoj' tiaj ne estu publike (t.e. en la lesivejo de LBE) lavataj. Tamen, se oni ne lavas, la vestaĵoj riskas resti malpuraj -- tio ne okazu ĉe EAB.

La verdstela trinkejo bedaŭrinde forpasas el Esperantujo.
Komence de la jaro posedantoj de la drinkejo La Verda Stelo en Stoke-on-Trent anoncis, ke ili volas forigi ĉiujn spurojn de la internacia lingvo kaj efektive 'senesperantigi' la konstruaĵon. Verdire ne restis multo ĉe la drinkejo por memorigi pri ties verdaj originoj: ekstere, surmure, blanklitera nomo La Verda Stelo kaj, apud enirejo, impona ardeza stelo dediĉita al Zamenhof sed jam de longe kovrita de skribaĉoj en lingvo alia ol la internacia; interne malgranda ekspoziciejo apud elirejo (kaj antaŭ kelkaj jaroj translokita de unu el la du ĉefaj ĉambroj de la drinkejo, kvazaŭ ĝi pacience atendus surstratigon) kaj kiu ĝis la lastaj momentoj entenis fotografaĵojn pri la brita kongreso okazinta en Stoke ne en 2002 sed fine de la 80aj jaroj.
Honeste, mi ne bedaŭras la forpason de La Verda Stelo. Kiam mi unue vizitis ĝin, meze de la 80aj jaroj, ankoraŭ senteblis la verda etoso establita de la iniciatinto de la drinkejo, Horace Barks, iama urbestro de Stoke-on-Trent. Sur necesejaj pordoj legeblis, en Esperanto, 'Sinjoroj' kaj 'Sinjorinoj'; super la enirejo al dua, pli luksa salono videblis indikilo 'Ripozejo' (suspekta traduko de la angla lounge); la tapiŝo estis -- memevidente -- verdstela, kaj steloj ornamis la verŝejon; tie tie pendis ŝildoj kun, grandlitere, instrukcioj en Esperanto kiel mendi alkoholaĵojn (ekz. 'Mi deziras pajnton da biero, mi petas'). Kiĉo -- eble, sed ne malpli kiĉa ol multaj, multaj aliaj t.n. tem-drinkejoj.
Iom post iom ĉio malaperis. La drinkejo akiris novan 'temon' -- tiun de usona ĵazmuziko de la 20aj jaroj: cedis la steloj al bildoj pri steluloj de kulturo pli fremda al la ceramika urbaro ol Esperanto. Tiel la drinkejo restis esperanta nur laŭnome kaj, en la lastaj jaroj, prezentis malfavoran impreson pri Esperanto. Pro tio, kvankam neniel aplaŭdante la senesperantigon de la drinkejo, mi ne malĝojas, kredante, ke preferindas montri neniun bildon pri Esperanto ol kadukan, neglektatan kaj depriman.
Tamen malgraŭ tio, ke malaperis la esperanta nomo La Verda Stelo (forigitaj estas la blankaj literoj frontantaj al la ŝoseo), restas la angla nomo The Green Star -- kune kun la ardeza memortabulo, kiuj spitis planojn por ĝin malmunti kaj restarigi en Barlastono. Do eble la nomo kaj la memortabulo de tempo al tempo pensigos pri Esperanto -- kaj memevidente la drinkejo staras sur strateto Esperanto Way. Feliĉe konserviĝas el la drinkejo la gastlibro, kun subskriboj de eminentaj (kaj aliaj) esperantistoj, eta Zamenhof-busto, kaj jubilea Esperanto-rozo ceremonie plantita en 1987. Flanke leviĝas la demando, ĉu nun la drinkejo en sia pli-malpli senesperantigita stato meritas la epiteton Zamenhof/Esperanto-objekto (t.n. ZEO).
Eble ni, la esperantistoj de la regiono, estus devintaj ekkampanji por reteni la drinkejon kiel monumenton movadan -- sed verdire kion fari vid-al-vide al potenca bierkompanio, kiu scias, ke Esperanto kaj enspezo tiel malkongruas kiel kato kaj birdoprotektado. Do ne kulpigu samideanojn en Stoke-on-Trent pro la 'Perda Stelo'. Kulpigu kompanion, kiu pensas pri profitoj, ne pri profetoj (Zamenhof) -- kaj bedaŭru, ke la epoko de Horace Barks, kune kun La Verda Stelo, forpasis.
Okazis dum la unua parto de la jaro du gravaj eventoj: la centjariĝo de la Londona Esperanto-Klubo kaj la jarkunsido/konferenco -- laŭdire, tre sukcesa -- de Sennacieca Asocio Tutmonda en Britujo (SATEB). Kun plezuro kaj fiero LBE priraportas la LEK-eventaron. Tamen flanke de SATEBanoj daŭre surdigas silento -- kaj do ne koleriĝu, kamaradoj, se via okazintaĵo ne senmortiĝos inter la kovriloj de la nacia Esperanto-revuo (eble sennaciistoj tamen prifajfas nurajn naciajn informilojn).
Sed serioze: al ĉiuj organizantoj de eventoj en Britujo mi ĝentile memorigas, ke la neoficiala devizo de La Brita Esperantisto tekstas 'Sendu, ne plendu'.
Mi bedaŭras tiom da bedaŭroj.
Bedaŭrinde via,

Paul Gubbins

Derek Tatton bonvenigas gastojn al
Barlastono dum la pasintjara malferma ceremonio en Barlastono. Fotis Chris
Rushton.
Multaj esperantistoj konas d-ron Derek Tatton -- ne nur tiuj, kiuj partoprenis ekzemple somerlernejojn ĉe Wedgwood Memorial College, sed ankaŭ tiuj, kiuj renkontis lin ĉe kongresoj. Tamen nun, post 24 jaroj kiel estro de 'kastelo' Wedgwood (vidu 'Babile' ĉi-numere), Derek emeritiĝis. Dum subĉiela emeritiĝa festo en junio eminentuloj el edukaj kaj aliaj rondoj laŭdis la multajn kvalitojn de Derek: tiu ĉi 'klerulo kaj ĝentlemano', kiel oni priskribis lin, neniun misfamigis, kalumniis aŭ priklaĉis dum sia longa kaj sukcesa kariero.
Derek mem, antaŭ cento da invititaj gastoj, en pensiga kaj klarvida adiaŭa parolado, ne nur skizis la historion de la kolegio sed ankaŭ fiere aludis sian esperantistecon.
Sendube esperantistoj, kiuj multon ŝuldas al li pro lia subtenado de la esperanta kursaro ĉe Wedgwood Memorial College kaj, lastatempe, liaj klopodoj -- kun aliaj -- sukcesigi la translokiĝon de la sidejo de Esperanto-Asocio de Britio (EAB) al Barlastono, volas kun la redakcio de La Brita Esperantisto deziri al li kaj Erica longan kaj sanan emeritecon.
Feliĉe, malgraŭ tio, ke oni adiaŭis al Derek dum la ceremonio ĉe Wedgwood Memorial College, li restas membro de la administra komitato de EAB, daŭre, sed alimaniere, servante al Esperanto. Do adiaŭ -- kaj maladiaŭ!
Malgraŭ bunta programo partoprenis la mezlandan Esperanto-tagon en Barlastono komence de marto nur ses lernantoj: kutime ĉeestas ĝis trioble pli.
Komentis Paul Gubbins, organizinto de la tago: 'Mi aparte bedaŭras, ke neniu esperantisto el la ĉirkauaĵo de Barlastono -- loĝanta, ni diru, malpli ol 30 aŭto-minutojn for -- partoprenis. Se eventojn tiajn lokaj esperantistoj ne subtenos, tiuj simple viŝiĝos de la verda kalendaro.'
Okazis dunivela kursaro, komencanta kaj progresanta. La unuan gvidis Elisabetta Cirio, helpata de Benoît Fonty; la duan Paul Gubbins. Unuafoje en Barlastono kursanoj profitis de komputila, interaga leciono.
Aparte gratulindas Tim Owen, el Leicester, kiu eklernis Esperanton nur kvar monatojn antaŭ la barlastona kurso, sed kiu rimarkinde flue sin esprimis en la internacia lingvo.

En la foto, de maldekstre: Katarina
Tustin, Walaa Aljebori, Donald Cochran, Benoît Fonty, Celia Mackle,
Elisabetta Cirio, Tim Owen kaj John Gobourne.
Arturo Prent, Norah Brown
En 2003 la Londona Esperanto-Klubo festis sian centjariĝon. La Brita Esperantisto varme gratulas kaj deziras sukcesan duan jarcenton al la klubo kaj ties membroj. Sed fakte ne unufoje la klubo festis, sed... kvarfoje!
La 10an de januaro, nur du tagojn antaŭ la vera centjariĝo de la Londona Esperanto-Klubo, okazis festo dum la kutima vendreda kunveno. Sekvis en aprilo alia kunveneja festo; iom poste, la 26an de la monato, solena festo ĉe apuda universitato; fine, la sekvan dimanĉon, klubanoj vizitis la hejmon de membro Ana Montesinos de Gomis, kiu regalis per tagmanĝo.
La klubo regule kunvenas (ekde 1936) ĉe 'Fred Tallant Hall', do aparte taŭgis, ke la ĉefa festo tie okazu. Abundis manĝaĵoj kaj trinkaĵoj kaj la ĉambro plenis de membroj kaj vizitantoj. La kluba prezidanto, David Thornell, legis salut-mesaĝojn; sekvis koncerto kaj muzikis i.a. Petra Fantom kaj Bill Thorne. La prezidanto tranĉis festkukon kaj Olga Kerzjuk kaj Viktor Pajuk -- ambaŭ el Ukrainio -- prezentis al la klubo Zamenhof-portreton.
Dum la solena kunveno la kluba vic-prezidanto, profesoro John Wells, prezentis bone ellaboritan resumon pri la historio de Esperanto en Londono; prelegis ankaŭ la honora prezidanto, d-rino Marjorie Boulton, pri '50 jaroj kiel esperantisto'. Invititaj estis ne-esperantistoj kaj la programo okazis kaj en la angla kaj en Esperanto.
Poste festis klubanoj iom pli malformale ĉe Ana Montesinos de Gomis. Partoprenis la feston ankaŭ Birthe Lapenna kaj Atilio Orellana Rojas, gastoj de Ana dum la festa semajnfino. Pro bela vetero eblis subĉiele festi: tempo tro rapide pasis kaj baldaŭ oni dankis al Ana pro gastigamo, kiu ebligas feliĉan finon al la jubileaj festoj de la Londona Esperanto-Klubo.
La programo de la Londona Esperanto-Klubo videblas ĉe www.phon.ucl.ac.uk/home/wells/lek.htm.

Viktor Pajuk el Ukrainio transdonas
Zamenhof-portreton al la prezidanto de la Londona Esperanto-Klubo, David
Thornell.
Kompilis Hilary Chapman
Ĉi-jare la Londona Klubo festas sian centjariĝon. Jen eltiraĵo el La Brita Esperantisto de aŭgusto, 1905, pri la frua agado de la klubo.
La Londona Klubo pasigis tre aferplenan tempon dum Julio. La 7an de la monato la unua ekzameno (unuagrada) okazis, kaj naŭ el la dek tri ekzamenitoj plenumis ĝin sukcese.
Oni povas diri, ke la vendredaj kunvenoj de la Klubo estas multenombre vizititaj, precipe kiam oni konsideras la varman veteron.
La 23an de Junio, ĝenerala kunveno de la Klubo okazis por elekti la delegitojn por la Kongreso. Oni ekzamenis la balotajn paperojn, kaj la rezultato estas, ke la sekvantaj personoj elektiĝis: F-inoj. E. A. Lawrence kaj A. Schafer, S-roj. Millidge, Mudie, Nicholl, O'Connor, Wackrill kaj Lambert. Poste, oni elektis la delegitojn por la nova konsilantaro de la B.E.A., jene: S-rojn. Bullen, Clegg, Lambert, Mudie, Reeve, F-inojn. Lawrence kaj Schafer. Ĉar S-ro. Mudie diris, ke al li mankas la tempo por tia laboro, F-ino. Mitchell elektiĝis anstataŭe.
Kelkaj kunvenoj ankaŭ fariĝis por prepari kantojn por la Kongreso. S-ro. Arthur Trickett, la konata orgenisto, afable donis sian tempon por helpi je la preparado; li persone kompoziciis muzikon por kelkaj poezioj de la Doktoro. Oni precipe preparis la 'Espero' laŭ la ario de S-ino. Adelsköld, kiu estas ja la oficiala ario por la Kongreso. Oni trovos sur alia paĝo la diritan muzikon. La kanto 'Antaŭen' de F-ino. Schafer estas ankaŭ preparita.
Elizabeth Stanley
Festis en februaro la gimnazio Sir Thomas Rich en Glostro la internacian tagon de la gepatra lingvo (aŭspiciata de la organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo [Unesko] -- vidu ankaŭ Esperanto, majo 2003, p. 104).
Kantis lernejanoj ne nur en la franca, la germana kaj la pola sed ankaŭ en Esperanto.
Krome videblis Esperanto-tabulo kun retmesaĝoj kaj poŝtkartoj senditaj de esperantistoj el i.a. Japanujo, Italujo kaj Germanujo -- fakte el pli ol 20 landoj.
Unu lernejano eĉ desegnis flagaron, kiu inkluzivis la esperantan flagon.
Elizabeth Stanley esperantistiĝis en 1993. Ŝi estas instruistino pri la angla. Aktuale ŝi kunlaboras kun edukaj instancoj por starigi oficiale agnoskatan Esperanto-provkurson en kvar elementaj lernejoj en Glosterŝiro.
Gerd Bussing
Prelego -- iomete adaptita -- farita dum la Esperanto-somerlernejo en Barlastono, someron 2002.

Jean Forge
La fakto, ke mi hodiaŭ parolas pri la verkisto kaj filmisto Jean Forge / Jan Fethke, baziĝas nek sur pura hazardo nek sur arbitra decido. Kaj ĝi estas eĉ iel ligita kun Anglujo, kiel vi tuj aŭdos.
Ni berlinaj esperantistoj venontjare, en 2003, festos nian centjariĝon, t.e. la centan datrevenon de la fondiĝo de la unua Esperanto-klubo en Berlino. Ĉi-konekse ni komencis okupiĝi pri gravaj figuroj de tiu ĉi nia historia epoko, interalie pri la rimarkinda verkisto Jean Forge, kiu -- kvankam ne denaska berlinano -- pasigis grandan parton de sia vivo en Berlino.
Malgraŭ tio, ke mi jam kiel freŝbakita esperantisto en 1978 konatiĝis kun la literatura verkaro de Jean Forge (sed bedaŭrinde ne kun la aŭtoro mem, kiu tiutempe ankoraŭ vivis inter ni), mi nur komence de la naŭdekaj jaroj de la pasinta jarcento komencis interesiĝi pri li kiel persono, kiam Paul Gubbins intencis verki eseon pri Jean Forge kaj petis berlinajn esperantistojn pri kelkaj informoj. Tiu ĉi subtila eseo aperis en la revuo Fonto en majo, 1995, sub la titolo 'La mil okuloj de Jean Forge: novaj perspektivoj pri Mr. Tot'. Mi varme rekomendas tiun ĉi tekston al ĉiuj, kiuj deziras pli detale profundiĝi en la verkaro de Jean Forge.
Kiu estis tiu Jean Forge, verkisto, film-aŭtoro kaj -reĝisoro, kiu laŭ lastatempa enketo de la revuo Literatura Foiro rangas inter la cent plej eminentaj esperantistoj de la dudeka jarcento?
Jan Fethke, kiu kiel esperanta verkisto alprenis la pseŭdonimon Jean Forge, naskiĝis la 26an de februaro 1903 en Oppeln, nuntempe Opole, Pollando. Tiutempe lia hejmurbo apartenis al Germanio. Lia patro estis pola kuracisto. Jam kiel juna gimnaziano Jan, parolante la polan kaj la germanan denaske, konatiĝas kun Esperanto. Tio okazas, por tiel diri, en unu el la klasikaj manieroj: la knabo, trafoliumante librojn el la libroŝranko de sia patro, hazarde trovas broŝuron: ĝi estas lernolibreto de Esperanto. Li eklegas ĝin kaj estas tuj fascinita: jen lingvo regula, facile lernebla, kontraste al la malamata latino, per kiu oni turmentas lin en la lernejo. Li flankenmetas la ŝatatajn indianajn kaj aventurajn romanojn kaj dediĉas sin al la studado de tiu mirinda lingvo. Kun siaj du pli junaj fratoj li komencas jam balbuti kelkajn frazojn, salutante unu la alian per 'bonan tagon'. Sed post kelka tempo la afero preskaŭ forgesiĝas: neniu krom ili ja parolas la lingvon, verŝajne ĝi estas nur simile mortkondamnita lingvoprojekto kiel Volapuko aŭ Solresol, pri kiuj oni foje legas.
Okaze de vizito ĉe sia onklo en la urbo Bydgoszcz la juna Fethke mirigite ekvidas en montrofenestro de librovendejo Esperanto-revuon Pola-Germana Esperantisto. Li diras al sia frato Edmund: 'Eĉjo, Esperanto ekzistas, vivas!' Ekscitite, ili eniras la vendejon kaj aĉetas du numerojn, poste eksidas sur benko en parko kaj tuj enprofundiĝas en la legaĵo. Kaj nun definitive ekflamas ilia entuziasmo pri la lingvo.
Reveninte al sia hejmurbo, Fethke komencas serĉi kontakton kun aliaj esperantistoj en sia regiono, trovas leteramikojn kaj baldaŭ jam korespondas kun preskaŭ la tuta mondo. Kvazaŭ febre li lanĉas propagandan agadon kun siaj du fratoj, aĉetas malnovan maŝinon por presi varbmaterialon kaj eldoni propran, okpaĝan revuon kun la nomo Juneco, kiu post du numeroj ĉesas aperi.
Sed la agema triopo jam famiĝis en eŭropa Esperantujo. Ili transprenis eĉ prestaskojn el aliaj landoj. La franca esperantisto Bannier komisiis al ili la presadon de la broŝuro 'Tri verkoj de Tolstoj', kaj kun helpo de profesia presisto ili sukcesis produkti 2000 senmankajn ekzemplerojn. Li mem skribas pri tiu etapo de sia vivo:
Kiel juna gimnaziano mi konatiĝis kun nia lingvo. Miajn fratojn samtempe infektis la verda bakterio. La severan aspekton de la patra, kuracista hejmo baldaŭ ŝanĝis esperantista manpresejo... La benkoj de la gimnazio baldaŭ malaperis sub verda flugfolia maro. Miaj kolegoj iĝis lernantoj. Sed ne nur la kolegoj. Ankaŭ la profesoroj. Eĉ la rektoro. Kun kruda venĝemo mi donis malbonan noton en Esperanto al mia profesoro de historio... Koresponda febro. Grandkalibre. Komence mi havis nur 30 korespondantinojn. Sed la grupo kreskis lavange. Mi devigis presigi miajn amleterojn...
[Lingvo/Libro -- suplemento de Literatura Mondo 3/1936, p. 12-13]
Frukto de liaj multflankaj korespondaj kontaktoj estis la konatiĝo kun Teo Jung, kiu en malgranda urbo apud Kolonjo en Germanujo en sia eldonejo fondis la Esperanto-revuon Esperanto Triumfonta (la postan Heroldo de Esperanto). En la jaro 1922, fininte la gimnazion kaj kunlaborinte por kelka tempo kiel korektisto en taga jurnalo en Gdansk, Fethke estas invitata de Teo Jung fariĝi kunredaktoro de Esperanto Triumfonta: lia frato Edmund tie lernas la metion de kompostisto. Sed tiu kunlaboro ne daŭras longe. Jam en 1923 Fethke revenas al Pollando (lia hejmurbo nun jam ne estas germana) kaj komencas studi ĉe politeknika instituto en Gdansk.
Preskaŭ samtempe kun la entuziasmiĝo pri Esperanto ĉe Fethke evoluas io alia, same profunda kaj pasia: lia amo al la kino. Li estas regula vizitanto de kinejoj, spektante fascinite la famajn filmojn de la tiam ankoraŭ sensona kinarto. Tio, kion li vidas, treege okupas lian fantazion kaj vekas en li proprajn ideojn pri filmaj aventuroj. Ni lasu lin denove mem paroli:
Enirante kinoteatron mi jam enpasis kvazaŭ en antaŭhalon de filmujo. Kiam la lumo en la kinosalono estingiĝis kaj la unuaj moviĝantaj bildoj ekflagris sur la blanka ekrano, mi sentis min tute ensorĉita, enlulita en konscian sonĝon... Mi konfesas, ke ĝuste estis la kino, kiu treege incitis mian fantazion. Certe, ni legadis fervore indianajn kaj detektivajn groŝ-kajerojn, tamen la impona spektaklo en kinejo, la multegaj okazaĵoj, trahastantaj sur la ekrano, flamigis mian imagopovon tiom, ke en mia kapo ideoj svarmadis kiel formikoj. Ŝajnas al mi preskaŭ, ke mian kranion plenigis dinamito.
Sekve de tio, li eksidas kaj komencas verki germanlingvan krimromaneton kun la titolo La pajlŝtopita papago kaj sendas ĝin al eldonejo. Je lia granda surprizo la eldonejo akceptas kaj presas la romanon, kiu ampleksas 128 prespaĝojn. La verkisto estas naskita!
Post vana provo lerni iom pri la arto de filmfarado en iu pseŭda filminstituto en Gdansk, li fine decidis veturi al Berlino, la tiama centro de eŭropa filmo. Jam antaŭe li konvinkiĝis, ke li havas talenton por fariĝi filmscenaristo. Komence li fartas malbone en la fremda medio; parenco rifuzas helpi lin, aŭdante pri liaj filmaj ambicioj. Sekvas la kutimaj malagrablaĵoj dum serĉado de loĝejo.
Kontraste al tio, li estas varme akceptata ĉe la berlinaj esperantistoj, kiuj helpas al li hejmiĝi en la urbo. Notis Forge: 'El tia situacio savis min mia kara Esperanto. Jes, mi rifuĝis al la esperantistoj, ĉe ili mi ĉerpis novan esperon. En la Esperantaj kluboj oni akceptis min kiel malnovan amikon. Baldaŭ mi konatiĝis kun la berlinaj pioniroj Glück, d-ro Fulda, Ellersiek (la fama Esperanto-eldonisto), Behrendt, Wichert kaj multaj aliaj...'.
Al Berlino li venas kun multpaĝa filmscenaro en sia teko. Li kuraĝe aliras la faman filmĵurnaliston Willy Haas, ĉefredaktoron de la revuo Filmkurier, kiu afable promesas tralegi lian manuskripton, kiam li havos tempon. Iom pli promesplena estas lia rendevuo kun la reĝisoro Karl Grune. Ĉe ilia unua renkontiĝo okazas amuza sceno, kiun indas rakonti. Jen kiel Forge mem priskribas ĝin:
Li haltis iom mirigite, rigardis min atente kaj lia rigardo ekpendis ĉe mia butontruo, en kiu mi kutimis porti la verdan stelon. Ekpenso tremigis min: ĉu eble li estas esperantisto?! Je lia demando pri la signifo de tiu stelo mi tuj fervore klarigis: jes, tio estas Esperanto, ĉu vi jam aŭdis iom pri ĝi?
Tiam li laŭte ekridis: 'Jes, jes, mi havas ankaŭ frenezan nevon, kiu postĉasas tiun Esperanton kaj kredas, ke li povos al ĉiuj homoj inspiri tiun mondlingvon. Mi persone opinias tiun ideon naiva utopio...'
[Mia verda breviero, 'Unuaj paŝoj en Filmujon'].
Sed aliloke, en intervjuo, li rakontas la saman konfronton iom alie:
Estas vere, ke mi fondis mian filmkarieron per Esperanta stelo ĉe la fama reĝisoro Karl Grune (la pordisto ne volis enlasi, mi enŝtelis min post lia dorso, poste mi malkovris verdan stelon sur la brusto de Grune kaj la pordego de filmĉielo malfermigis al mi...)
[Suplemento de Literatura Mondo, 3/1936].
Kiel ajn -- ni scias, ke reĝisoro Karl Grune ne estis esperantisto, sed estis li, kiu fakte ebenigis la vojon al la posta filmisto, t.e. filmreĝisoro kaj filmscenaristo Jan Fethke.
Jam kiam Jan Fethke kunlaboris ĉe Esperanto Triumfonta, li komencis verki sian unuan esperantlingvan romanon Abismoj, kiu aperis en 1923 ĉe la germana eldonejo Hirt en Leipzig. Ĉi tie ni trovas unuafoje la plumnomon Jean Forge, kiun la aŭtoro de tiam uzas dum sia verkado, kun malmultaj esceptoj ankaŭ kiel ĵurnalisto.
La nova revuo Literatura Mondo en Budapeŝto, same kiel aliaj Eperanto-gazetoj, aprobe recenzas lian romanon, kiu ŝajne trovas bonan akcepton flanke de la legantaro. Jam unu jaron poste, en 1924, sekvas lia dua romano Saltego trans jarmiloj. Ekde nun li por multaj jaroj regule kontribuos ankaŭ al la revuo Literatura Mondo. Li rapide iĝas famulo en Esperantujo.
Ne tiel facile li prosperas en sia filmista kariero. Tamen, ankaŭ ĉi-kampe li iom post iom progresas. Komencinte kiel simpla helplaboristo en la filmindustrio, li de la fundo eklernas la metion de filmfarado, iĝas asistanto de tiutempe gravaj reĝisoroj. Tiu evoluo kulminas en lia konatiĝo kun la konata filmreĝisoro Fritz Lang.
Fine de la dudekaj jaroj -- konsciu, ke ni troviĝas ankoraŭ en la tempo de la muta filmo -- li unuafoje sukcesas kiel filmscenaristo: en 1928/1929 la du klasikaĵoj de la germana sensona filmo La vojaĝo de panjo Krause en la feliĉon kaj Transe de la strato ekestas laŭ liaj film-manuskriptoj. Tiuj ĉi filmoj pritraktas temojn el la mondo de malriĉuloj en grandurbo.
Kiel reĝisoro de propraj filmoj Jean Forge/Jan Fethke debutas nur en 1933, konvertiĝinte vole-nevole al la nun reganta sonfilmo, al kiu li komence rilatas sufiĉe skeptike. La tria romano de Jean Forge, Mr. Tot aĉetas mil okulojn, longe atendata de la esperanta publiko, eliras en 1931. Post tio li por tri jardekoj silentas kiel esperantlingva libroaŭtoro.
En 1934 sub lia direktado ekestas la unua esperantlingva sonfilmo Morgaŭ ni komencos la vivon. En 1935 li reiras al Pollando kaj tie produktas tutan vicon da pollingvaj filmoj. Li samtempe restas aktiva esperantisto, gvidante Cseh-kursojn en Svedujo kaj aliaj landoj. En la sama jaro li eldonas kune kun sia frato Edmund Esperanto-lernolibron por poloj Mil vortoj de la lingvo Esperanto (eldonkvanto: 46 000). Dum la milito ni trovas lin kiel filmreĝisoron alterne en Pollando, Germanujo kaj Ĉeĥoslovakujo. En la jaro 1959 la pola kulturministerio komisias al li la taskon fari filmon pri la 44a Universala Kongreso en Varsovio. Ĝi ricevas la titolon Verda Stelo super Varsovio.
Nur komence de la sesdekaj jaroj li revenas al Berlino. En 1961 aperas lia rakontaro La verda raketo ĉe eldonejo Koko en Kopenhago, kaj en 1973 lia lasta libro Mia verda breviero. Jean Forge forpasas la 20an de decembro 1980 en Berlino, kie li ĝis mallonge antaŭ sia morto aktive partoprenas en Esperanto-grupo 'Kompreno'. Ĉe lia tombo parolas interalie lia frato Edmund.
La esperantlingva beletra verkaro de Jean Forge ne estas tro ampleksa. Ĝi konsistas el kvin libroj kun entute ĉirkaŭ mil paĝoj; ĉiuj libroj estas eldonitaj aŭ reeldonitaj dum la vivtempo de la aŭtoro, la lastan fojon kiel kompleta serio de Fondumo Esperanto, Finnlando, en 1973/74. Du el ili estas tradukitaj en plurajn fremdajn lingvojn. La verkoj de Forge -- mi celas la esperantlingvajn -- estas treege diversaj, malsamspecaj. Ne eblas rekoni koherecon, klaran evolulinion en lia verkaro, nek literature, nek lingve.
Dum la unua estas ambicia provo de serioza romano, la dua, aperinta nur unu jaron poste, montriĝas burleske-satira fantaziaĵo de la distra genro. Ankaŭ la tria -- elegante verkita, serioztema psikologia krimromano -- posedas trajtojn (aŭ prefere: aplikas rimedojn) de la distra, triviala genro. La du ceteraj, lanĉitaj nur post la dua mondmilito, estas kolektoj kun po deko da rakontoj, skizoj, rememoraĵoj, pritraktantaj ekskluzive esperantistajn temojn. Ne hazarde la titoloj de ambaŭ laste menciitaj -- ni diru: rakontaroj -- enhavas la adjektivon 'verda', nome La verda raketo kaj Mia verda breviero.
Kaj nun, iom galope, tra liaj plej gravaj libroj. Kiel esperantlingva verkisto Forge debutis per la romano Abismoj. Ni notu, ke en ties aperjaro, 1923, la aŭtoro estis dudekjaraĝa kaj esperantistiĝis kvar jarojn antaŭe. Tamen oni povas nomi tiun ĉi komencan verkon jam la unuan kulminon en la verkado de Forge. Per ĝi li pliriĉigis la esperantan literaturon per romano formale senprecedenca.
Ĝis tiam publikiĝis eble deko da originalaj romanoj aŭ romansimilaj verkoj en Esperanto, inter ili kelkaj eĉ stile atendindaj -- ni pensu ekzemple pri la unuaj tri romanoj de Heinrich August Luyken (angliĝinta germano) -- sed neniu el la aŭtoroj atingis tian elastecon, varmecon, preskaŭ haŭte senteblan intensecon kaj pasiecon de la lingvo. Kaj, pli grave, li aŭdacas en sia unua romano devii de la tradicia rakontmaniero, provante esti 'moderna'. Siajn pretendojn rilate al la romano Abismoj li esprimis en la antaŭparolo:
Estante nacilingva verkisto (!) mi sentas la tenton skribi originalan verkon en Esperanto. Kaj rimarkante la kreskantan ŝaton de la nacilingva leganto por la moderna romano, mi supozas, ke ankaŭ inter la Esperantistoj -- ja homoj plej progresemaj -- troviĝos similaj ŝatantoj por tiaspeca romano.
Mi deziras kontentigi per ĉi tiu verko la guston de l' moderna leganto: kreante ion, kio similas kaj samvaloras la hodiaŭan romanon laŭ stilo kaj enhavo, verkante ion nuntempan en la Esperanto de la jaro 1887 kaj fine restante internacie komprenebla kaj sendependa de la nacilingva idiomo.
Kiu esperantlingva verkisto antaŭ aŭ post li iam eksplicite aspiris ion tian?
Abismoj volas konduki nin en la profundojn de la homa animo, ĝiajn pasiojn, sekretajn dezirojn kaj ambiguajn emociojn. La epoko de psikanalizo estas sentebla. Ni estas konfrontataj kun amkonfliktoj, kiuj, konfesite, en si mem literature montras nenion eksterordinaran. Oni povas resumi ilin per kelkaj frazoj: La artpentristo Mateo Ardo forturnas sin de sia fianĉino, ĉar li enamiĝas al filino de riĉa bienposedanto. Tiun ĉi virinon amindumas ankaŭ najbara bienposedanto, senespere enŝuldiĝinta pro diboĉemo. Li volas edzinigi ŝin pro ŝia mono. Konstatante, ke ŝi amas alian, li bruligas sian domon. Fine la pentristo bedaŭras sian malfidelecon kaj pentoplene reiras al sia fianĉino.
Certe neniu 'moderna' historio! Sed la maniero, kiel ĝi estas prezentata, vekas la atenton de la leganto. Nome la kvar rolantoj de la romano alterne mem rakontas siajn proprajn travivaĵojn, pensojn, sentojn, parte en formo de interna monologo, literatura rimedo tiutempe sufiĉe nova en la proza beletro. En la germanlingvan prozon enkondukis ĝin la aŭstra verkisto Arthur Schnitzler komence de la dudeka jarcento. Jen ekzemplo, la komenca elpaŝo de unu el la protagonistoj:
Kie mi estas? Ha! en kafejo...
La orkestro ludas iun valson... la sonoj dancas tra la kafejo, dancas tra la vejnoj de la homoj, dancigas la sangon, klopodas krei sentojn voluptajn, volas ebriigi la aŭskultantojn...
Kion volas la fraŭlino apud mi? Mi devas demandi ŝin. Ŝi sidas apud mi ĉe la tablo. Antaŭ ŝi staras glaso da vino. De tempo al tempo ŝi trinkas gluton. Kaj ŝiaj lipoj brilas ruĝe, soife...
La homoj sidas en longaj vicoj: sinjoroj, fraŭlinoj...
Nigre vestitaj sinjoroj kuras freneze tien kaj reen. Tiuj nigraj dupieduloj englutas monon, tre multe da mono... kaj kun kiaj strangaj indiferentaj mienoj ili tion faras... Ili skribas ion en libretoj kaj ŝvabrofingre balaas la monbiletojn en la poŝon... tute aŭtomate kiel maŝinoj!
Kaj el la korelverŝoj de Halino Borki, la filino de la riĉa bienposedanto:
La sunaj radioj dancas, dancas... kaj la birdoj ĉirpas, mokas!...
Mi ekscitiĝas... Tiuj radioj kaj birdoj furiozigas min. Mi ne povas suferi ilin. Mi volas plori... krii, mi ne povas... mi estas tro malforta. La kolero sufokas min...
Forgesi mi volas lin, forgesi! Li forkuris, li ne sentis iujn dezirojn je mi... mi malamas lin pro tio, mi ŝiras lin el mia koro... el mia memoro...
En Literatura Mondo Julio Baghy en sia recenzo laŭdas la romanon, atestante al ĝi plenan modernecon, kaj enhave kaj formale. Li aparte substrekas la klarecon kaj fundamentecon de ĝia lingvaĵo, kiu ne cedas al la tento uzi neologismojn. Ankaŭ la formalan originalecon de la verkoj li aprezas: 'Li pritraktas la plej delikatajn, komplikitajn kaj profundsencajn temojn en lingvo simpla kaj kreas novajn formojn, admirindajn esprimojn per la primitiva lingvo [la vorto primitiva ĉi tie havas pozitivan signifon] de la jaro 1887'.
Nu, en tiu ĉi unua romano jam plene montriĝas ne nur la specialaj verkistaj kapabloj de Jean Forge, sed ankaŭ ĝiaj limoj. La leganto estas ravata de la matura kaj tamen simpla lingvaĵo, per kiu la aŭtoro kapablas krei fascinan etoson, skize estigi en nia imagpovo nekutimajn homtipojn, plejofte pelataj de pereigaj pasioj.
Iu kritikisto rimarkigis, ke en la romanoj de Forge preskaŭ tute ne aperas 'normalaj' homoj, la rolantoj troviĝas konstante en eksterordinara, febra, ekzaltita aŭ deprimita animstato aŭ estas stranguloj, inkluzive de esperantistoj. Eksterdube liajn figurojn kreis ne tiom la vivo, kiom la fantazio, kio speguliĝas cetere ankaŭ en la artefariteco de iliaj nomoj (Ernesto Muŝko, Halino Borki, Mateo Ardo, Zonjo Biringo). Ankaŭ la loknomoj: Kastelujo, Nivi, Valo metas nin en iujn neidentigeblajn urbojn kaj regionojn. Tiun ĉi trajton ni retrovos en ĉiuj aliaj literaturaj verkoj de Jean Forge.
Eklegante lian duan romanon kun la titolo Saltego trans jarmiloj, ni spertas surprizon. Kontraste al Abismoj, ĝi estas leĝera, humurplena satiraĵo, speco de utopia farso. Ankaŭ nun la aŭtoro antaŭparole malkaŝas sian literaturan intencon:
Esperantistoj estas ĝenerale homoj bonhumoraj kaj fantaziemaj. Mi do esperas ĝojigi ilin per ĉi tiu verko konforma al iliaj ecoj... Romano fantazia pli valoras, se ĝi ne estas mistere malklara kaj malkonsekvenca, sed restas laŭeble klara kaj logika kaj -- kion mi nepre akcentas ĉe originala Esperanto-romano -- facile komprenebla por ĉiuj! Pri tio lasta mi klopodis speciale.
Kia ŝanĝo! Ĉu Forge eble rimarkis, ke la esperantista legantaro havas aliajn bezonojn ol li antaŭe imagis? Ĉar ekde nun li ne plu revenos al la altaj ambicioj de sia unua romano. Partan klarigon li mem donas en intervjuo, mallonge antaŭ la apero de lia tria verko, demandite pri la neceso de originala prozo en Esperanto:
Laŭ mia nekompetenta opinio ne venis ankoraŭ la tempo por kreo de literaturaj gigantaĵoj. Ni ne trotaksu la Esperantan popolon! Estas nur malmultaj inter ni, al kiu povus turni sin tia verkisto, ne miskomprenu min, mankas la perfektuloj, mankas la granda verkisto! Ankoraŭ ni troviĝas en la stato de propagando, kursgvidado, legado de legolibretoj kaj ekzercaĵoj, kaj el tio ĉefe rezultas la malfacila situacio de originala verkisto, kiu deziras esti plej vaste legata... Mankas la publiko, kiu povas lude legi esperantaĵojn kaj tiel ĝui literaturan verkon... La simpleco de la lingvo ludas egan rolon kaj ofte kontraŭstaras miajn modernemajn verkaspirojn...
[Literatura Mondo 1/31, p. 10/11]
Ne ĉiuj volis akcepti tian starpunkton. Ĉe Lajos Tarkony, poeto kaj recenzisto, ni povas legi pri Jean Forge:
Se li estus nur mezkapabla verkisto, mi ne multe atentus lian verkistan sintenon, mi simple ĝuus liajn amuzajn verkojn, ĉar ankaŭ mi havas horojn, kiam mi estas tro laca por pensadi... Sed li estas sendube tre bonkvalita talento. Al tia verkisto ne licas forgesi, ke la verkisto similas al pastro, ankaŭ li havas sanktan destinon: li devas ĉiam montri supren, avertante, ke super tiu ĉi mizera vivo regata de la blindaj instinktoj ja ekzistas ia neefemera, ia absoluta Vero au Belo... Kaj mi ne povas pardoni al Forge, ke li intence rezignis pri tiu destino, tion mi sentas kvazaŭ perfido kontraŭ la propra talento.
Li riproĉas, ke Forge 'volas fari nian literaturon ĉefe nuramuza, verki per plej simpla stilo kaj lingvo, kvazaŭ la publiko konsistus ekskluzive el komencantoj'. Do Forge, por citi la literaturscienciston Vilmos Benczik, tute konscie transiris de verkoj kun estetika pretendo al verkoj de ĉefe lingveduka, didaktika intereso.
Sed ni revenu al la Saltego. Jen koncize ĝia enhavo: Pasia aŭtomobilisto -- li estas la 'mi'-rakontanto -- akcidentas kaj serioze vundiĝas. Rekonsciiĝinte el sia sveno, li trovas sin en mistera, izolita domo, kie loĝas familio konsistanta plejparte el stranguloj. La familiestro estas inventisto, kiu inventis la tiel nomatajn 'Co-radiojn', kiuj ebligas al homoj laŭplaĉe transmeti sin en pasintajn tempojn. La rakontanto de la romano estas invitita 'kunpromeni' kun ĉiuj aliaj domanoj (ili ĉiuj havas ridindan nomon: Mateo Fromaĝi, profesoro Sovaĝi, fraŭlino Snob, s-ro Tabakaĉ ktp) en la antikvan Romon de imperiestro Nerono. Tie ili travivas la plej komikajn aventurojn, kaj, elturniĝinte el diversaj danĝeraj situacioj, fine sen difektoj resaltas al la nuntempo.
Recenzistoj de tiu ĉi romano ne povas kaŝi certan seniluziiĝon, aparte pri ĝia lingvaĵo. Al ili ne plaĉas ekzemple la -- laŭ ili -- troa uzado de la sufiksoj eg kaj aĉ. Unu eĉ trovis eg dudekkvarfoje sur du paĝoj! Kaj efektive ne maloftas frazoj kiel la jenaj: 'Tempoj postkuregas nin. Epokoj ĉasas unu la alian kaj kurege pasas preter niaj miregantaj okuloj. Kaj ni estas meze en ĥaosego.' Aŭ: 'Sabellius aplaŭdegas pro ĝojo kaj anoncas laŭte, ke li trovis novan punilon por siaj sklavoj! Ke tuj ni donacu al li la "venenan fumon" [= tabakfumado]. Sed Fromaĝi rekrias kolere: "Arogantegaĵo!" Tabakaĉ responde montras vizaĝon, kiu brilegas pro kontentego.' Laŭ mi, la iom kaprica lingvaĵo bone harmonias kun la kurioza enhavo de la romano.
La tria romano de Jean Forge, Mr. Tot aĉetas mil okulojn, estas verŝajne la plej multe legata kaj pridiskutata el liaj verkoj. De post la apero de la Fritz-Lang-filmo La mil okuloj de d-ro Mabuse en 1960, oni intime ligas ĝin kun la Mabuse-temo. Ne laste pro tio, ke Jean Forge mem skribis:
Pasis multaj jaroj de agema laboro, ĝis realiĝis mia revo kontaktiĝi kun la mondfama reĝisoro Fritz Lang -- kaj ĝuste estis li, kiu filmigis mian Esperantan romanon Mr. Tot aĉetas mil okulojn...
[Mia verda breviero, 'Unuaj paŝoj en Filmujon']
Tiuj, kiuj legis la romanon kaj vidis la filmon, scias, ke tio estas nur parte vera. Unue necesas emfazi, ke d-ron Mabuse inventis ne Jean Forge, kiel eble kelkaj pensas, sed la nun preskaŭ ne plu konata berlina verkisto Norbert Jacques, kies unua Mabuse-romano aperis en 1921. Jam unu jaron poste Fritz Lang filmigis ĝin. Certe Jean Forge estis influata de la unuaj Mabuse-romanoj.
La okulfrapa komunaĵo estas la figuro de demona, krimula sciencisto, kiu strebas per siaj psikologiaj kapabloj akiri potencon super la homoj. En la Forge-romano la psikiatro d-ro Kivikas kontraktas kun la riĉega amerikano Mr. Tot, kiu pro nenifarado falis en profundan vivenuon kaj deprimiĝon. Kivikas persvadas lin enkonstruigi en la ĉambroj de grandega hotelo kaŝitajn televidajn kameraojn, kiuj ebligas laŭplaĉan observadon de la hotelgastoj. Tiu ĉi rigardo malantaŭ la eksterajn fasadojn de la homoj donu sencon al la vivo de la riĉulo.
Mr. Tot aĉetas mil okulojn aperis en 1931, unu jaron poste germanlingve kiel Mr. Tott kauft tausend Augen de Jan Fethke, ĉe la konata eldonejo Goldmann en Leipzig, sen indiko, ke temas pri traduko. Krome ĝi estis tradukita en la polan, finnan, svedan kaj japanan lingvojn. Raportaĵo pri Jean Forge en Literatura Mondo 4/1933 atestas, ke Fritz Lang efektive havis la seriozan intencon filmigi Mr. Tot.
Sed tiuj ĉi planoj ne realiĝis. La germana cenzuro jam ne allasis tiuspecajn filmojn. Kaj la filmo de 1960 konservis nur kelkajn trajtojn de la romano, pluraj nomoj estis ŝanĝitaj, restis la hotelo kiel ĉefa scenejo de la intrigo, sed mankis la psikologie rafinita ludo de trompado kaj senmaskigado, kiu -- malgraŭ sia nerealeco -- fascinas la leganton.
Mi haltu ĉi tie.
Multon mi bedaŭrinde devis preterlasi, ekzemple la vere riĉan kaj multteman ĵurnalisman verkaron de Jean Forge sur la paĝoj de Literatura Mondo, kiu same kiel Mr. Tot aĉetas mil okulojn meritus apartan pritrakton.
Mi finu per versaĵo, rimporteto, kiun Kolomano Kalocsay dediĉis al la de li ŝatata verkisto Jean Forge:
Jean Forge -- tekniko kaj rapid'
Moderna vivo, aŭto, kino,
Abismoj de la homa sino:
Vi legos ĝin en unu sid'.Mister Tot ŝtelas kun avid'
Sekretojn de la homdestino:
Jean Forge -- tekniko kaj rapid',
Moderna vivo, aŭto, kino.Ĝis temp' de Nero li sen brid'
Flugigas nin per Co-maŝino,
Kaj pro l' groteska tempo-ŝpino
Eksplodas ni en laŭta rid'...Jean Forge -- tekniko kaj rapid'.

Lena Karpunina kaj Gerd Bussing en Barlastono pasintjare
Gerd Bussing naskiĝis en 1936 kaj vivas en Berlino. Li estas tradukisto kaj emerita arkivisto. Dum 25 jaroj li estas aktiva esperantisto okupiĝanta pri originala Esperanto-literaturo kaj fremdaj lingvoj. Nuntempe li detale esploras vivon kaj verkaron de Jean Forge. Li partoprenis la somerlernejon en Barlastono en 2002 kun Lena Karpunina, kies prelego pri sia novelaro La Bato aperis en la pasinta numero de La Brita Esperantisto.
Hilary Chapman
De tempo al tempo, pro diversaj kialoj, oni emas seniluziiĝi pri Esperanto. Sed memorindas la unikaj eblecoj por vojaĝi kaj amiki, kiujn ĝi prezentas.
Foje kiam mi, denaska anglalingvano, mencias, ke mi parolas Esperanton, oni demandas min, kiel scio de la lingvo profitis al mi. Kutime mi respondas per mencioj pri ia amika renkontiĝo en alia lando (mi listiĝas inter tiuj, kiuj lernis Esperanton jam junaj, do mi povis profiti maksimume el la akirita lingvo dum vizitoj al deko da landoj en la pasintaj 35 jaroj). Kompreneble ne temas pri ia kruda financa profito sed pri riĉiĝo en pli profunda senco.
Por mi simple ne eblas nombri la okazojn, kiam Esperanto utilis al mi aŭ portis plezuron aŭ pli profundan komprenon pri lando nekonata aŭ supraĵe konata.
Eble estas indiko, ke mi ne plu estas juna, ke mi ne ĉiam bone retenas la datojn. Se daton mi foje forgesas, nomojn kaj vizaĝojn mi longe retenas. Feliĉaj memoroj fluas unu en la alian kvazaŭ en sonĝo.
Mi klare memoras la tagon kiam, kiel hezitema junulo 17-jara, mi serĉis la hejmon de pionira franca esperantisto Eloi Motillon. Mi neniam forgesos lian bonkoran akcepton de juna brito, kiu tiun tagon parolis Esperanton unuafoje kun alilandano.
Mi konservas en la menso bildon pri la okazo, kiam mi sidis ekster gastejo en Celovec-Klagenfurt, Aŭstrujo, kun slovenlingva poeto. Ni diskutis libere pri kredoj kaj etnaj grupoj. Kvankam ni ne ĉiam samopiniis, mi lernis de li multon, ricevante tute alian perspektivon pri mondaj aferoj.
Klaran memoron mi havas ankaŭ pri laborcela vizito al Quimper/Kemper en Bretonujo. Restas varmaj memoroj pri komuna vespermanĝo kun gesamideanoj en Rennes.
Malfacile malaperos la memoro pri vizito al la nekredeble bela marbordo de okcidenta Bretonujo; tie Jorj ab Herve-Gwegen klarigis al mi la komplikan lingvan kaj politikan situacion en Bretonujo. Rezulte de tio dum naŭ jaroj mi ne ĉesas esti en kontakto kun Jorj, ĉu letere, ĉu telefone, ĉu retpoŝte.
Tiom abundas la memoroj... Helpe de esperantista dungito mi povis viziti fakan nepublikan parton de antikva biblioteko en Bologna.
Dum vizito al Ĉeĥa Respubliko kiel membro de kimra virvoĉa ĥoro, mi povis trinki belajn ĉeĥajn bierojn kun Miroslav en Prago, kaj poste mi povis promeni en Karlovy Vary kun Miloŝ kaj Lenka. Mi estis la sola el 60 ĥoranoj, kiu povis libere babili kun lokaj homoj.
Dum vizito al britaj geamikoj en Germanujo, elstaras kontaktoj kun familio en urbeto Holzwickede. Se mi fermas la okulojn mi revidas belan parkon, kie miaj filinoj ludis en lageto kun filo de gesinjoroj Loose.
En Montauban, ne longe for de Tuluzo frue en 2003, mi povis ekkoni francan kolegon, Roberto Tosoni, kiu bonvolis montri al mi tiun ĉarmoplenan urbon.
Ne malpli plezuriga estis mia vizito al Hamburga Esperanto-Societo en aprilo 2003. Kia plezuro ekkoni tiom da interesaj homoj!
Legantoj eble rimarkos, ke mi menciis eĉ ne unu kongreson. Tio ne signifas, ke mi kontraŭas kongresojn. Tute ne, sed oni ne forgesu, ke Esperanto estas uzebla kaj uzinda dum profesiaj vojaĝoj kaj dum familiaj ferioj.
Mi kaptas ĉi tiun okazon danki publike al tiuj karmemoraj alilandaj esperantistoj -- ne nur al la nomitaj! -- ke ili tiom riĉigis mian vivon.
Hilary Chapman estas instruisto, kiu interesiĝas aparte pri la historio de Esperanto. Li loĝas en Kimrujo.
Vilĉjo Walker
Esperanto-versio el angla originalo 'Lydia, the Tattooed Lady' de E.Y. Harburg (vortoj), Harold Arlen (muziko).
Lydia, ho Lydia, rigardu je Lydia, la tute tatuita virino!
Haŭto ŝia, galeria, estas bildo sensacia!Lydia, ho Lydia, ja enciklopedia, ho Lydia, reĝin' de tatu'!
Ŝia dorso disponas mapon de la mond'
de landoj kaj maroj kun tajdo kaj ond'
kaj ĉirkaŭ la tuto: homaro en rond' -- ĉion montros al vi Lydia!Kiam ŝi disvestiĝos, ho kion vi vidos?
mirlandon sur interna pejzaĝo.
Nur moneron elspezu por tuj aprezu
spektaklon el sub ŝia korsaĵo!Lydia, ho Lydia, aŭskultu pri Lydia, la tute tatuita virino!
Ĉiu parto, korpo-arto, far tatua laŭreato!Lydia, ho Lydia, ja enciklopedia, ho Lydia, reĝin' de tatu'!
Jen la doto donita por pagi pro pres';
jen Zamenhof ĉe la Bulonja kongres',
kun samideanoj kaj lingva sukces' -- ĉion montros al vi Lydia!Barlastonan somerlernejon vi vidu,
al fraŭlino Emily OBE vi ridu,
jen ekskurso al kongres-urbcentro,
vera ZEO estas ŝia ventro!Kabareda muzik' en kongres-salono:
Aleksandr Danko kun akordiono,
Jen debato pri ata kaj ita,
sub la verdstela flag' transdonita.Lydia, ho Lydia, ja enciklopedia, ho Lydia, reĝin' de tatu'!
Ŝia korpa kajero logis lernanton;
pri ŝiaj finaĵoj li studis ĉion,
kaj baldaŭ li regis la tutan lingvon, ĉar li edziĝis kun Lydia!"
Notoj pri la aludoj, kaj aŭskultebla registro de la kanto, troveblas ĉe www.wgtw.co.uk/eo. Vilĉjo Walker estas nek muzikisto, nek kantoverkisto. Tamen de tempo al tempo, melodio faras neston en lia kapo kaj, okaze, vortoj elkoviĝas.
Paul Gubbins
André Cherpillod, Konciza Etimologia Vortaro. Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio, 2003. 504 paĝoj. ISBN 92-9017-082-4.

El la fekunda (latindevena; en la hindeŭropa signifanta 'suĉi') plumo de André Cherpillod venas lia plej impona verko, patronata ne de la foje suspekta (ĉar apenaŭ objektiva) cherpillod-a 'memeldono' sed ĉi-foje de Universala Esperanto-Asocio. Kaj tute prave (rusdevena; parenca kun latina probus): jen esenca kontribuaĵo al nia (el la hindeŭropa n's, n) kompreno pri la originoj de nia lingvo. Efektive la verko konsistas el respondaro al demando -- kiel notas la aŭtoro en leginde legenda antaŭparolo -- 'De kie venas tiu vorto?'.
Responde: sekvas klare konciza, ĝenerale unu- aŭ du-linia genealogio (grekdevena) pri pli ol 15000 kapvortoj. Do la verko ne pretendas troan sciencon (angla-/francdevena) sed estas direktata -- la aŭtoro estu benata (francdevena) -- al 'ordinara esperantisto, ne fakulo pri lingvistiko, sed tamen scivolema kaj lingvoamanta' (antaŭparolo). Malgraŭ tio, Cherpillod lerte stiras (angladevena) sian vortaron inter la bezonoj de nefakaj kaj fakaj uzantoj: ekz. vortoj estas aŭtoktone skribitaj, ne latinliteren transskribitaj. Vera agrablaĵo -- kvazaŭ senpagaj donacoj -- estas kromaj informoj ekz. pri ĉinaj au vjetnamaj tonoj. Sur preskaŭ ĉiu paĝo trabrilas la scivolemo de la aŭtoro kaj, eĉ pli, la deziro dividi la rezultojn de tiu ĉi scivolemo kun legantoj.
Sendube niaj lingvo-ĝardenistoj ĉion zorge kribros (latindevena; vidu ankaŭ 'krizo') kaj tie tie elsarkos (latindevena) radikojn supozeble misplantitajn. Foje mi kredas, ke Zamenhof kreis sian lingvon ne pac- sed malpac-ige, por ke esperantistoj plezurigadu sin ĉikanante, riproĉante, kritikante -- dankon, doktoro, pro via genia kverelilo! Sed tion saĝe anticipas (latindevena; vidu ankaŭ 'kapti') Cherpillod: 'En tiel ampleksa verko, estus granda miraklo, se ne enŝoviĝus pluraj eraroj... Mi antaŭdankas la uzantojn, kiuj atentigos min pri veraj mankoj au malĝustaĵoj' (antaŭparolo).
Humileco tia ĉiam varmigas la koron. Jen aŭtoro, kiu dum 30 jaroj 'ŝvitis' -- kiel li diras -- super esperanta etimologio. Kun rezultoj gratulindaj (latindevena; vidu ankaŭ 'graco'). Egale, ĉu oni vortojn voras aŭ frandas, troveblas en Konciza Etimologia Vortaro manĝaĵo (francdevena), nutraĵo (latindevena) kaj furaĝo (... aĉetu kaj mem esploru!).
June Campbell
En Glasgovo, inter la 23a kaj la 26a de majo, okazis la 98a skota kaj la 85a brita kongresoj de Esperanto. Partoprenantoj en tiu ĉi sukcesa kunkongreso ne nur ĝuis programon plenplenan de diversaj temoj sed ankaŭ celebris kaj festis bankede la centjariĝon de la Glasgova Esperanto-Societo kune kun tiu de la Edinburga Societo.
La kongresa gastpreleganto Aleksander Korĵenkov el Rusujo klare kaj koncize prezentis siajn gravajn prelegojn per montoj da informoj kaj faktoj. Dimanĉe, li prelegis pri 'Dostojevskij en Esperanto'; kromaj prelegoj, same aprezataj, temis pri 'Kalingrado: mito kaj realo' kaj 'El la vivo de profesia esperantisto'.
Eksterlanda gasto Flavie Audibert el Francujo montris al ni sian profesian talenton dum prelego kaj kurseto pri danco kaj mimo. Ŝia partopreno en la sabatvesperaj distraĵoj estis mirinda interpreto de muziko per danco.
Krome laŭdindaj estas tiuj, kiuj dediĉas tempon kaj scion por prepari novajn Esperanto-studmaterialojn. Dum forumo pri kursoj kaj ekzamenoj de Esperanto-Asocio de Britio (EAB), estrata de Angela Tellier, ni aŭdis pri provo enkonduki kurson en ŝtatajn elementajn lernejojn en Glosterŝiro. Ni gratulis al Elizabeth Stanley pro ŝiaj tiurilataj klopodoj.
Dum prezento de Junularo Esperantista Brita (JEB) Elisabeta Cirio entuziasme informis pri la reformiĝo de la asocio kaj petis, ke EAB kaj kongresanoj kuraĝigu junajn esperantistojn partopreni kaj aliĝi. Elisabeta, kiel prezidantino, anoncis kaj prezentis novajn komitatanojn (vizitu la retpaĝon www.jeb.org.uk).
Ege interesa prelego de Jack Casey temis pri la televido-pioniro John Logie Baird. Partoprenis la bankedon la filino de tiu ĉi pioniro: bankedumantoj ĝuis poemon pri ŝia hejma vivo kiel filino de John Logie Baird.
Alveninte nur sabatmatene kaj devante tiam provludi la teatraĵon, mi bedaŭrinde maltrafis plurajn prelegojn. Tamen mi ricevis la impreson, ke kongresanoj tre kontentis pri altkvalitaj kontribuaĵoj de konataj samideanoj, inter kiuj troviĝis Marjorie Boulton, Charlie Dornan, Ian Fantom, Paul Gubbins, Sian Leitch, Hugh Reid, Ed Robertson kaj Duncan Thompson.
La jarkunveno de EAB okazis sabaton inter diversaj aliaj aferoj: bedaŭrinde oni ankoraŭ ne sukcesis aranĝi lokon aŭ daton por la venonta kongreso sed, laŭ la plezuro okazigita de tiu ĉi kongreso, EAB-membroj certe deziros same elstaran.
Kvazaŭ pago por la laboro estis la bankedo okazinta dimanĉon: solenajn paroladojn kaj deklamojn sekvis bona manĝo kaj pluraj distraĵoj -- amuza festparolado de David Kelso, mimado de Flavie Audibert kaj muziko de membroj de la familio Fantom.

David Kelso festparolas.
La distra vespero mem entenis riĉajn, diversajn erojn, i.a. muziko kaj teatro. Memorinde ludis Michael Seaton (aldviolone), Edith Sheldrick (piane), Petra Fantom (violonĉele), Sian Leitch (fajfile) -- por mi la ĉerizo sur la kuko estis tamen la klasika gitarmuziko de Connor MacKay.
Zam-Zam-Zamenhof estas nova vigla tri-akta dramo de Paul Gubbins kaj li prezentis unu akton de la teatraĵo. Dumtage la aktoroj provludis sub profesia gvidado de Colin Simmonds: la kunlaborado sukcesis je la vespera prezento, kiam la spektantaro ĝustatempe ridis, afable reagis kaj spontane aplaŭdis. Ĉu ni iam forgesos, post ege amuza sceno, ke Zamenhof devenis de Bjalistoko? Kia ĝuinda spertaĵo partopreni en tiel spirita verko -- kaj gratulon al dekkelkjara Denis, kiu rolis kiel juna Zamenhof.
Sendube la ekskursoj estis elstaraj: historia velŝipo sur rivero Clyde, belega Botanika Ĝardeno apud rivero Kelvin, Scienca Centro kaj Galerio McLellan, kiu okazigis vidindan ekspozicion. En la urbocentro mem oni povis gustumi internacian kuiradon ĉe diversaj restoracioj -- kun ĉie skota gastamo.
Dankesprimojn al la organizantoj ŝuldas ĉiu partopreninto pro agrabla kaj sukcesa aranĝo.
June Campbell laboras kiel kontistino en lernejo en Harrogate. Ŝi eklernis Esperanton antaŭ 10 jaroj kaj partoprenis Eŭropajn Kongresojn en Parizo kaj Verono (ankaŭ renkontiĝojn en Hispanujo, lando, kiun ŝi tre ŝatas) kaj Universalan Kongreson en Montpeliero, Francujo.
Aleksander Korĵenkov
Prelego (iom mallongigita) prezentita en Glasgovo dum la Brita Esperanto-Kongreso en majo 2003. Ĝi entenas i.a. pensigajn komentojn pri tradukoj Esperanten el la rusa.

Post Krimo kaj puno (Dostojevskij), Resurekto (Tolstoj) kaj Malvivaj animoj (Gogol), kaj kelkaj aliaj libroj, eldonejo Sezonoj daŭrigas diskonigi la rusan literaturon per plurvoluma verkaro de Fjodor Dostojevskij en Esperanto. Ni planas eldoni kvin volumojn. La volumoj estas aranĝitaj kronologie.
En la ĵus eldonita unua volumo, Blankaj noktoj, estas ses prozaĵoj verkitaj antaŭ la Grandaj Romanoj. La dua volumo enhavos reeldonon de Krimo kaj puno -- eble la plej legata verko de Dostojevskij -- kiun ni unue eldonis en 1993. En la tria volumo aperos Idioto, lia plej lirika romano, kies protagonisto personigas la kristanajn ideojn de boneco, frateco kaj karitato. Sed tiujn virtojn ne havas la centraj figuroj de Demonoj -- pamfleto kontraŭ la socialismaj ideoj, kies adepto Dostojevskij estis en la juneco. Ĝi aperos en la kvara volumo. La projekton kronos traduko de Fratoj Karamazov -- la lasta kaj la plej grava el ĉiuj romanoj de Dostojevskij, en kiu, laŭ la vortoj de Demetrio Karamazov, 'la diablo kaj Dio interbatalas, kaj la batalkampo estas en la homaj koroj'.
Eksterserie eble estos eldonita volumo kun publicistaj verkoj, interalie la parolado pri Puŝkin, fragmentoj el Noticoj el la domo de morto, Vintraj notoj pri la someraj impresoj, Taglibro de verkisto, k.a.
Post la enmondiĝo de sia unua romano, Malriĉaj homoj, Dostojevskij skribis al sia frato Miĥail: 'Nia publiko havas instinkton, sed ne klerecon. Ili ne komprenas, ke oni povas skribi tiastile. Ili alkutimiĝis en ĉio vidi la muzelon de la verkinto, sed mi ne montris mian muzelon. Tamen ili ne komprenas, ke parolas Devuŝkin, sed ne mi, kaj ke Devuŝkin ne povas paroli alimaniere. Oni trovas la romanon tro longa, sed ĝi ne havas eĉ unu superfluan vorton.' [1 feb 1846]
Efektive, pluraj legantoj kaj kritikistoj plendis pri la 'nekontentiga lingvaĵo' de Dostojevskij: monotona, plumpa, nepolurita, vortabunda, taŭtologia, eklektika, misgvida kaj... plibonigenda. Kaj pli ol unu tradukanto, frontinta verkojn de Fjodor Dostojevskij, fariĝis viktimo de pliboniga strebo -- la spirito malaperis. Same estas pri la parodioj, facile verkeblaj. Jes, oni povas facile kopii iujn supraĵajn trajtojn de la stilo de Dostojevskij: oftaj ripetoj de la samaj vortoj, miksaĵo de parolstiloj, sed ve -- ĉiam sen konsidero de la arta funkcio de tiuj specifaĵoj.
Ja la beletra mondo de Dostojevskij estas unika, kaj por respeguli tiun mondon necesis iom aparta lingvaĵo -- same kiel la mondo de Karolo Piĉ ne estas priskribebla per la lingvaĵo de Varankin aŭ Nemere. La profunda penetro en la internan mondon de ĉiu aparta homo -- hezitema, maltrankvila kaj meditanta -- ne ebligas kristalan klarecon kaj tujan kompreneblecon.
En la tekstoj de Dostojevskij kunekzistas kaj kreas apartan estetikan harmonion kancelariaĵoj, gazetaj kliŝoj, evangeliismoj, sciencaj terminoj, literaturaj fremdlingvaj elementoj, strataj esprimoj, eraroj (ofte intencaj) kaj internaj kontraŭdiroj.
Se temas pri la t.n. 'eraroj', sufiĉas rememori la krestomatian ekzemplon en la unua paĝo de Krimo kaj puno: 'Senespere ŝuldante al la mastrino li timis renkonti ŝin', post kelkaj linioj sekvata de '...neniun mastrinon li timis'. Aŭ la karakterizon de Stefano Trofimoviĉ Verĥovenskij -- la homo de la scienco, kiu en la scienco faris nenion: 'Sed cetere li estis homo tre inteligenta kaj talenta, por tiel diri: la homo de l' scienco, kvankam, en la scienco li cetere... nu, ni konfesu, ke en la scienco li faris ne tre multon, verŝajne, tute nenion! Sed tio ja en Ruslando estas ofta inter la homoj de l' scienco'.
Pri la ŝajne kontraŭdira karakterizo de 'la homo de l' scienco', oni povas nur ripeti la konstaton de Baĥtin, laŭ kiu la arta mondo de Dostojevskij estas kreita per la metodo de 'senca polifonio' -- diversaj vidpunktoj estas prezentataj samtempe kaj egalrajte. La aŭtoro jen lasas la protagonistojn prezenti siajn vidpunktojn, jen ili diskutas, jen li mem intervenas kaj... li ne ĉiam venkas en la dialogo. Tio montriĝas ne nur en la intrigo, sed ankaŭ en la lingvaĵo. La monologo iĝas kvazaŭ dialogo, kaj la sama vorto povas ricevi kromsignifojn, ekzemple, la vorto 'ŝajnas' en la monologo (fakte, dialogo kun imagata leganto) de la protagonisto de la Noticoj el la Kelo: 'Ĉu al vi, sinjoroj, ŝajnas, ke mi nun pro io pentas antaŭ vi, aŭ petas vian pardonon pro io? Mi estas konvinkita, ke tio ŝajnas al vi. Cetere, mi diras sincere, ke mi fajfas pri viaj ŝajnoj ...' [mia emfazo -- AK]. Post ĉiu el la tri frazoj la paradoksisto haltas kaj kvazaŭ esploras la vizaĝesprimon de la alparolato. Tiel estiĝas kontakto kun la vera leganto.
La dialogeco kaj senca plurtavoleco buntigas la enhavon kaj la lingvaĵon mem. La lingvaĵo de Dostojevskij estas malfermita kaj libera same kiel la mondo, kiun li kreas. Dostojevskij bone konsciis la reagon de kritikistoj, sed li ne evitis longajn frazojn kaj ripetojn, se tiuj necesis por la emocia ritmo de la rakontado kaj por plena sinesprimo de la protagonistoj. Tamen li uzis ankaŭ, en la samaj paĝoj, nekutime mallongajn frazojn.
Laŭ V. F. Pereverzev: 'La parolado de Dostojevskij kvazaŭ rapidas kaj anhelas. Vortoj jen senorde amasiĝas, kvazaŭ la penso rapide serĉus sian formon kaj ne povus trovi ĝin; jen vortoj finiĝas abrupte, bruske, falas kiel tranĉitaj frazoj; iam estas nura vorto tie, kie gramatike oni bezonas tutan frazon.'
Tute vere. Ni vidu la komencon de la Kelo: 'Mi estas malsana homo... Mi estas malica homo. Nealloga homo mi estas. Mi pensas, ke la hepato doloras min. Cetere, mi tute nenion komprenas pri mia malsano kaj ne scias certe, kio min doloras. Mi ne konsultas doktorojn kaj neniam estis kuracata, kvankam mi respektas la medicinon kaj la doktorojn. Krome, mi estas ege superstiĉa; almenaŭ en sufiĉa grado por respekti la medicinon. (Mi estas sufiĉe klera por ne esti superstiĉa, sed mi estas superstiĉa.) Ne, mi deziras ne esti kuracata pro la malico...'
Post kelkaj paĝoj sekvas longega frazo: 'Ho, plej absurda absurdaĵo! Tute alia afero estas kompreni ĉion, konscii ĉion, ĉiujn neeblaĵojn kaj ĉiujn ŝtonajn murojn; konsenti kun neniu el tiuj neeblaĵoj kaj ŝtonaj muroj, se vi abomenas konsentojn; veni per plej neeviteblaj logikaj kombinoj al plej hidaj konkludoj pri la eterna temo, ke eĉ pro la ŝtona muro vi estas parte kvazaŭ kulpa, kvankam ja estas tute evidente, ke vi tute ne kulpas, kaj pro tio, silente kaj senforte grincante per la dentoj, volupte stuporigi en la inercio, reve pensante, ke vi eĉ ne havas iun pro kiu vi estu malica, ke la objekto ne estas trovita kaj eble neniam estos trovita, ke ĉi tie estas anstataŭigo, falsado, kartluda truko, ke ĉi tie estas simple miksaĵo -- nekonate kio kaj kiu, sed malgraŭ la nekonateco kaj falsado, vi tamen sentas doloron, kaj ju pli multe vi ne konas, des pli granda estas la doloro!'
Dume la protagonisto sarkasme dialogas kun si mem: 'Cetere, pri kio la deca homo povas paroli kun plej granda plezuro?' 'Respondo: pri si mem.' 'Do mi parolu pri mi mem'. Alivorte, ĉi tie Dostojevskij parodias la vortojn de Ĉernyŝevskij el ties Antropologia principo en filozofio: 'La homo plej unue amas sin mem'.
La protagonisto gale mokas kaj sarkasmas: 'Mi petas vin, sinjoroj, foje aŭskulti atente ĝemojn de deknaŭjarcenta klerulo, suferanta pro la dentodoloro, je la dua au tria tago de la dolorado, kiam li jam komencis ĝemi ne tiel, kiel li ĝemis unuatage, do ne nur pro tio ke la dentoj lin doloras, ne kiel kruda kampulo, sed kiel homo tuŝita de la evoluo kaj eŭropa civilizacio kaj kiel homo "rezigninta la grundon kaj la popolan devenon", laŭ la nuntempa esprimo. Liaj ĝemoj iĝas iel fiaj, noce malicaj kaj daŭras dum tutaj tagoj kaj noktoj.'
La atenta leganto povas rimarki, ke ĝuste lia dialoga monologo iom post iom iĝas same fia, moke malica kaj tiel daŭras ĝis la fino de la unua -- teoria -- parto de la Kelo.
Dostojevskij en la Kelo unuafoje montris la stilon, kiu poste plene riveliĝis en liaj Grandaj Romanoj. Jam en la Kelo la rakonto atingas la nivelon de l' konfeso. La konfeso aspektas absolute sincera, eĉ ekshibicia. Sed samtempe oni sentas, ke la konfesanto jen orgojlas pro tiu malkaŝeco, jen timas ĝin kaj ŝirmas la esencon post la detaloj. Ĝuste la protagonisto -- nur li, ne Dostojevskij, kiu nur en la kelkfraza enkonduko koncize karakterizas lin. Dostojevskij klare ne simpatias kun li, tamen li ne timas atribui al la hida malheroo kelkajn el siaj ideoj. Kaj Dostojevskij ne montris al la kelulo vojon al savo. La nobla korimpeto de komencanta ĉiesulino Lisa ne efikis al li salubre, kaj nur restigis plian cikatron en lia incitita menso kaj plian vundon en lia laca koro; kaj lia reago draste humiligis kaj teruris la kompatindan junulinon.
Tiu stilo estas unika en la rusa literaturo. Ĝin malhavis la pli fruaj verkistoj -- Puŝkin, Lermontov kaj Gogol -- kaj liaj samtempuloj: Turgenev kaj Tolstoj. Kaj ĝi restis unika.
Dostojevskij foje skribis al Apollon Majkov: 'Mi havas tute alian opinion pri la realeco kaj realismo ol niaj realistoj kaj kritikistoj. Mia idealismo estas pli reala ol la ilia. Per ilia realismo oni ne povas klarigi eĉ centonon de la reale okazintaj faktoj. Sed ni per nia idealismo eĉ profetis faktojn. Tiel okazis.' [11 dec 1868]
Ĉion ĉi devas konsideri ankaŭ la tradukanto de la verkoj de Dostojevskij en la internacian lingvon. Kaj niaj tradukoj ne povas aspekti senriproĉaj pro ŝajna abundo de malglataĵoj kaj nekonsekvenca uzado de la lingva materialo -- la celo de la traduko ne estas malplumpigi, glatigi aŭ senbalastigi la originalon.
Pro la menciitaj stilaj specifaĵoj iujn el nepreparitaj legantoj eble povas tedi kelkaj (tro) ofte uzataj vortoj tipaj de Dostojevskij: aflikti, angoro, emociiĝi, freneza, kvazaŭ, maltrankvila, terura, k.a. Pro tio la protagonistoj ofte krias, paliĝas, ruĝiĝas kaj konfuziĝas. Pro tio aperas ŝajne senbazaj kaj nelertaj fremdlingvaĵoj (ekzemple abordi, avenanta, drapdedama, monteri, pointoj, k.s.) Sed ĉio ĉi apartenas al la mondo de Dostojevskij, samkiel lia priskribo de Peterburgo kun ties pejzaĝo, por kiu li ne ŝparas grizajn kolorojn. Antaŭ la legantoj aperas densaj kaj malaltaj ĉambroj-keloj, sufokaj kaj polvozaj stratoj, haladzaj drinkejoj. Sed ja temas pri la plej bela ruslanda urbo, kaj jen en la duondelira menso de Raskoljnikov foj-foje aperas ĝia majesta panoramo, kaj jen la revanto en la Blankaj Noktoj surprizas la legantojn per la historio de la preskaŭ viva helroza dometo.
Nur kelkfoje la tradukantoj estis devigitaj kompromisi kun la principo de la legebleco kaj dividis tro longajn plurpropoziciajn frazojn por ne konfuzi la legantojn. Kelkaj specialaj realaĵoj, terminoj, nomoj kaj aludoj aperas en la apendicaj notoj, sed estas utile doni skizan prezenton de la nomoj kaj rangoj de Ruslando, kiuj kelkfoje gravas por pli bona kompreno. La rusaj nomoj konsistas el tri partoj: antaŭnomo (baptonomo), patronomo (derivaĵo de la antaŭnomo de la patro) kaj familinomo. Alparolo per la nura antaŭnomo estas familiara, per la antaŭnomo kaj patronomo -- ĝentila.
Sekvante la modelon de Antoni Grabowski (Neĝa blovado), Kabe Patroj kaj filoj, Vladimir Varankin (Metropoliteno), Sergio Pokrovskij (La majstro kaj Margarita), Vladimir Vyĉegĵanin (Malvivaj animoj) k.a. estis asimilitaj la internacie konataj kristanaj antaŭnomoj (Andreo, Antono, Barbara, Ivano, Jakobo, Petro, Stefano), sed la patronomoj estis transskribitaj. La familinomoj estis asimilitaj, nur se ili havas esperantan formon en PIV (Napoleono, Ŝekspiro, Ŝillero, k.a.). La ceteraj homaj nomoj restis neasimilitaj.
Krom la nomoj, gravaj estas eĉ la formoj de l' alparolado, precipe en la epistola romano Malriĉaj homoj. Ekzemple, dialektaĵo 'matoĉka' el la historie grava regiono de Rjazanj estas unu el la pluraj rusaj karesformoj de 'patrino', kaj estas tute normale, se mezaĝa viro tiel alparolas junulinon: Makar Devuŝkin uzas ĉi tiun vorton en la romano 242 fojojn. Sed ĉar en la Esperanta literaturo tia formo estas nekonata, la tradukantoj elektis pli kutiman formon, 'karulinjo'.
Estas kurioze, ke la du anglaj tradukintoj, kies tradukojn mi konsultis ĉe la redaktado uzis diversajn formojn: C. J. Hogart 'darling', 'my dearest' (tute same li tradukas eĉ la tro oficialan milostivyj gosudarj 'my beloved'); Olga Shartse 'my dear', 'dearest', 'my sweet dear', 'dear heart'. Sed Marc Shapiro en la franca traduko ĉiam tenis sin ĉe 'ma petite mère'.
Plurfoje en la romano estas menciataj rangoj de ŝtataj oficistoj, kiuj determinas la socian pozicion de la koncerna persono. La ruslanda rangtabelo estis establita de Petro la Granda en 1722. Ĝi enhavis 14 rangojn civilajn, armeajn, maristajn, ekleziajn kaj kortegajn. La tabelo estis kelkfoje reviziita, sed meze de la 19a jarcento la civilaj kaj armeaj rangoj estis jenaj:
La 11a kaj 13a rangoj estis uzataj nur escept-okaze (kutime post la 14a rango oni promociiĝis al la 12a kaj poste al la 10a).
Ni revenu al la ĵus eldonita unua volumo. Por ĝi estas elektitaj ses titoloj, kiuj sufiĉe fidele respegulas la kreadon de Dostojevskij. Kvar el ili, kiujn oni kutime nomas 'fruaj', estis eldonitaj antaŭ la aresto de la verkisto. Cetere, la vorto 'frua' estas apenaŭ aplikebla al Dostojevskij. Li malhavis la kutiman 'debutan periodon' kaj venis en la rusan literaturon kiel tute matura aŭtoro. Krome, ĉiun el tiuj verkoj li reviziis kaj parte reverkis en la jaroj 1860aj.
Malriĉaj homoj diskoniĝis jam antaŭ apero. Ricevinte la manuskripton, Dmitrij Grigoroviĉ, kiu lernis kun Dostojevskij en la Inĝeniera Superlernejo, portis ĝin al Nekrasov kaj rekomendis aperigi ĝin en la dua almanako de la naturalisma skolo, al kies unua almanako Fiziologio de Peterburgo li kontribuis per Peterburgaj gurdistoj.
Nokte ili duope tralegis ĝin kaj je la kvara horo matene venis al Dostojevskij por esprimi sian raviĝon. Matene Nekrasov iris al Belinskij, donis al li la manuskripton kaj diris: 'Nova Gogol aperis!' La nekredemo de Belinskij baldaŭ malaperis kaj vespere li entuziasme petis, ke Nekrasov tuj konatigu al li la aŭtoron.
En la unua renkontiĝo Belinskij fame diris al Dostojevskij: 'La vero estas malfermita kaj anoncita al vi kiel al artisto, ĝin vi ricevis kiel donacon; alte taksu ĉi donacon, restu fidela kaj vi iĝos granda verkisto.' Valerian Majkov skribis, ke '... ankoraŭ en novembro kaj decembro 1845 ĉiuj literaturaj diletantoj estis kaptantaj kaj pluĵetantaj la ĝojigan novaĵon pri apero de nova grandioza talento'.
La akcepton de sia unua romano Dostojevskij arte priskribis en Humiligitaj kaj ofenditaj (parto 1, ĉap. V-VI). Post tiaj reagoj la romano estis kondamnita al sukceso (kaj al kondamno fare de la konservativa kritiko). Sozio aperis kelkajn tagojn post Malriĉaj homoj kaj estis akceptita malpli varme ol la unua romano, kvankam Belinskij menciis, ke 'en Sozio estas ankoraŭ pli multe da krea talento kaj pensprofundeco ol en Malriĉaj homoj'.
Nuntempe oni konas Sozion per la dua eldono, kiun la aŭtoro grave reviziis en 1866 (ĝia traduko aperas ĉi-volume). Laŭ Nabokov, Sozio estas la plej bona verko de Dostojevskij, 'kvankam ĝi estas aroga imito de Nazo de Gogol'.
Blankaj noktoj evoluigas la figuron de la revanto, kies trajtoj estis skizitaj en Malriĉaj homoj, Mastrino kaj Malforta koro (poste en Netoĉka Nezvanova kaj Humiligitaj kaj ofenditaj). Honesta ŝtelisto estas enlibrigita por iomete prezenti la kontribuon de Dostojevskij al la rakonta ĝenro.
La du lastaj noveloj de ĉi tiu volumo estis verkitaj post la reveno de Dostojevskij el ekzilo al Peterburgo. Misfortuna historio montras kolizion de la humanismaj ideoj kun la 'ofica pozicio' fone de la liberalaj reformoj en Ruslando komence de la 1860aj jaroj. Noticoj el la Kelo markas la komencon de la nova etapo, kiu definitive formiĝos en Krimo kaj puno, kaj kiu estas ofte nomata fantasta realismo. Per la Kelo Dostojevskij dubigis ne nur la manieron atingi la 'helan estontecon' sed ankaŭ la celon de la socialismaj movadoj, ĉar, antaŭkurante sian tempon, li klare konsciis, ke 'realigita socialismo' malebligos elekton kaj ne povos lasi la homon spirite libera. Aliflanke, li montras la mizerecon de la filozofio de sia 'malheroo' (seniluziiĝinta adepto de la demokratia romantismo de la antaŭa generacio), baziĝanta sur ignorado de la realeco kaj sur dominado de la estetiko super la etiko kaj moralo.
Fine mi diru, ke la tradukan laboron efektivigis Grigorij Arosev, Aleksej Birjulin kaj mi, kiu ankaŭ redaktis la tuton. Sed la rezulto evidente estus malpli bona, se ni ne sekvus la konatan regulon: oni nepre donu la tradukon al persono, kies gepatra lingvo ne estas tiu de la fontoteksto. Mi ŝatus esprimi koran dankon al niaj legistoj: danlanda germano Wolfgang Kirschstein, svedo Sten Johansson kaj franco Daniel Luez, kaj ankaŭ al ruso Alen Kris.
Ni esperas, ke la verkaro de Dostojevskij trovos en Esperantujo same varman akcepton, kian trovis la pli ol 1500-paĝa kvarlibra projekto 'Tolkien en Esperanto', kiun ni realigis fine de la 1990aj jaroj.

Aleksander Korĵenkov estas eldonisto, tradukisto kaj redaktoro de la revuo La Ondo de Esperanto. Li estis gastpreleganto ĉe la Brita Esperanto-Kongreso en Glasgovo en 2003.
Intervjuiĝis dum la brita Esperanto-kongreso en Skotlando John Francis -- aŭtoro i.a. de la klasikaĵo La Granda Kaldrono.

LBE: Lastatempe -- almenaŭ tiel ŝajnas -- vi silentis kaj iomete malaperis de sur la Esperanto-mapo. Bonvolu klarigi, kial vi retiriĝis.
JF: Retiriĝis? Eble, sed ne laŭ pozitiva plano. Pli ĝuste: fordrivis, neglektis. Certe ne kabeis, kiel iu sugestis, ĉar Kabe definitive forturnis sin de ĉio rilata al Esperanto, kaj egale definitive revenis, supozeble kiam la lingvo kaj la Esperantistoj sufiĉe ekkonformis kun liaj kriterioj.
Mi aliflanke grade malpli aktivis, kiam mi fine, kaj iom malfrue, ekokupiĝis pri kariero, samtempe provante daŭrigi verkadon de longega romano, kiun mi malprudente jam komencis.
La stagno ĉe mia kariero rezultis de mia iama decido eksiĝi de mia permanenta ŝtatserva posteno, kaj akcepti provizoran, por ebligi al mi reveni al Skotlando, samtempe kiel Reto Rossetti, por pli oportune kunlabori ĉe la Angla Antologio. Sed, estante laŭnature inerta kaj neambicia, mi permesis tiun 'provizora' daŭradi jaron post jaro ĝis mi devis fronti la fakton, ke mi havas pli ol tridek jarojn kaj neniun karieron. Do, kiam Bill Auld atentigis, ke eventualaj rekrutoj al la rangoj de la skota instruistaro rajtas subvencion dum kvalifikigaj kursoj, mi decidis licenciiĝi.
Tamen mi volis licenciiĝi pere de ekstera kurso de Londona Universitato, kaj por ricevi subvencion por ĝuste tiu kurso, mi decidis, ke mi devos plenumi la enirajn kaj fakultatajn postulojn de tiu universitato antaŭ ol prezenti min ĉe la subvencia tribunalo. Alivorte, mi devis komenci la studadon, dum mi ankoraŭ taglaboris: mi ellitiĝis frue por studi latinon antaŭ ol iri al laboro, ĉar mia latina diplomo ne estis sufiĉe altgrada; mi legis preskribitajn anglajn tekstojn dum veturado al kaj de la oficejo; mi dividis tre bonan hispanan korespondan kurson 'Pelman' kun kolegino, kaj dum la vespero ĉeestis klasojn pri la hispana kaj latina. Do ĉio ĉi efike sufokis emon al aliaj aktivoj.
La universitata kurso mem estis kompreneble malpli prema, sed mi sentis necese daŭrigi mian romanon, por reteni la impetemon, kaj malgraŭ ĉiuj ĵuroj pri pli matura kaj prudenta sinteno, mi komencis tradukon de Rikardo Tria. Por pli provi mian pli maturan kaj prudentan sintenon, Ivo Lapenna nun kontaktis min kun invito kunlabori ĉe CED (Centro de Esploro kaj Dokumentado), kiun kompreneble mi devis mature kaj prudente, kvankam ĝentile, rifuzi, sed mi jam tiom laŭdadis liajn verkojn kaj sindonon, ke mi trovis nudan rifuzon neebla. Anstataŭe, mi klarigis la situacion kaj petis, ke li ne sendu tro da materialo. Li konsentis, kaj lojale observadis la kondiĉon, dum mi sentis min mizera dizertemulo.
Kiam la studado finiĝis, mi povis dediĉi min ekskluzive al la romano (kiom la nova taglaboro permesis). Ĉiun vesperon mi skribis, reviziis, tajpis la revizion kaj reviziis tion, lasante finan revizion kaj tajpadon de neto ĝis la morgaŭa vespero, antaŭ ekverko de la nova sekcio.
Post la fino de la romano mi komencis longan fantaziaĵon laŭ simpla rakonta formo, kiu spegulos la pilgrimon de Zamenhof (Pilgrimo de Rajki a.s.) sed ĝi ĉesis post nur du-tri paĝoj, kiam mi konstatis, ke la romano ne aperos. Mi daŭrigis la tradukon de Rikardo Tria, sed nur kiam mi sentis inklinon, ĉar mi nun sopiris normalan vivon, kiel parton de la socio. Mi iam verkis poemon (Espartisto) pri la Esperanto-verkistoj, kies ĉiutaga vivo estas vojaĝo en izolo, nek permesante normalan socian vivon, nek kondukanta al iu triumfo, estante drivado ie inter ĉielo kaj tero --
neniam atingonte la lazuron
mergiĝi en la sensubstancan puron.
Neniam en la tero
kun varma vivvulgaro
radikiĝonte
estas sincere
sinmurde.
En 1974 mi translokiĝis al la Orkadaj Insuloj. Dum mia restado tie mi verkis SF-romanon kaj rakonton por infanoj. Torben Kehlet celis eldoni ambaŭ sed progreso de la infanlibro ĉesis ĉe la presprovaĵoj. Dume, d-ro Albert Goodheir kontaktis min pri eventuala eldono, kaj kvankam li efektive serĉis originalon, li tamen konsentis eldoni mian tradukon de Rikardo Tria, kiu donis al mi apartan plezuron ĉar, pro mia longa, sed senurĝa, klopodado pri ĝi, mi sukcesis fari ĝin tiel bona kiel mi persone povas.
Mi ankaŭ sukcesis elprofiti la ses 'aktivajn' posttagmezojn, kiujn la lernejo permesis dum la somera sesio. Post lojalaj kontribuoj al esploro kaj birdobservado dum pluraj jaroj, mi sukcese proponis Esperanton kiel ankoraŭ unu elekteblon. Kompreneble ses posttagmezoj ne permesis veran kurson, sed mi celis impresi ilin per ilia kapablo kompreni kaj uzi fremdan lingvon, kiam tiu lingvo permesas rektan kaj klaran komunikon inter penso kaj vorto. Mi senskrupule utiligis ilustraĵojn el La Bapto de S-ta Vladimiro por fari la unuan lecionon amuza, sed jam je la dua ilin frontis solida prozpeco, por ke ili miru pri sia kapablo kompreni ĝin. Mi pipris ĉiujn lecionojn per zamenhofaj proverboj kaj mallongaj poemoj, por ke ili povu citi kaj impresi siajn amikojn, ĉiam memorante, ke miaj 'studentoj' aĝas inter eble dek du kaj eble dek ok jaroj. Mi ne scias, ĉu iuj semoj kreskis, sed unu knabino demandis, ĉu estas iuj libroj; do mi donis al ŝi ekzempleron de Teach Yourself Esperanto de Cresswell/Hartley, kaj nur povas esperi, ke tiu fariĝis la unua en ŝia esperanta libraro.
Kiam mi revenis al Glasgovo en 1986, mi provis kontakti la lokan grupon, sed ĝi jam translokiĝis, kaj mi ne povis trovi ĝin en la telefonlibro. Dume oni persvadis min realiĝi al Ours, klubo kies membroj devas prezenti unu eseon dum sesio, kaj elteni kritikadon de la aliaj membroj, kiu estas laŭtradicie sincera, por ne diri murda ('Tiu ĉi ne estis la plej malbona eseo, kiun mi iam aŭdis; mi memoras en mil naŭcent... kaj la kulpinto baldaŭ poste eksiĝis' kaj 'Lia enkonduka "Sinjoro prezidanto, sinjoro vicprezidanto, sinjoroj" estis adekvata, sed post tio ĝi rapide degeneris').
Kvankam sole religio kaj politiko estas malpermesitaj temoj, ekzistas kvazaŭ intua interkonsento eviti iun tendencon al propagando; do mi skrupule observadis tion, kaj rilate Esperanton limigis min al acidaj aludoj al la spertuloj, kiuj bonvolas instrui min, la solan membron, kiu iom studis la aferon, pri la neeblo de Esperanto kiel internacia komunikilo. Tamen, antaŭ kelkaj jaroj pro ŝrumpiĝo de la membraro ni decidis, ke krom sia esea vespero, ĉiu membro devos ankaŭ respondeci pri unu alia vespero dum la sesio.
Do mia temo estis la lingva situacio ĉe internaciaj instancoj, kie la nombro de oficialaj lingvoj ne falas, sed male kreskadas, kie interpretistoj povas teorie fari tutajn tradukojn kun precizo la tutan tempon, kie tradukmaŝinoj estas ĉiam aperontaj, eĉ se ili fine havos la daŭropovon de sunlitoj aŭ tiuj globetmatoj por aŭtomobilaj seĝdorsoj. Motivo: saboti ilian fidon pri la prudenta, praktikula solvo de la lingva problemo.
Mia sesio estis tiel sukcesa, ke mi prezentis duan, pri internaciaj lingvoprojektoj, de tiu de Abatino Hildegard ĝis Interglossa. Motivo: konvinki ilin, ke ili estas analfabetaj pri tiaj aferoj, kiujn ili pli bone lasu al spertuloj. Ankaŭ tiu estis tre sukcesa; do mia tria tute malkaŝe klarigis, kial Esperanto sukcesis. Tiu ĉi estis tiel sukcesa ke la plej (bonhumore) skeptika el miaj aŭskultintoj preskaŭ proponis toston al tiu mirinda d-ro Zamenhof.
Do mi retiris min, sed ne tute.
LBE: Kia bunta kaj varia vivo -- jen verdire vivresumo. Tamen diru... post via ioma retiriĝo, kiamaniere kaj kial vi efektive revenis al Esperanto?
JF: Kial mi revenis? Marjorie Boulton sugestis, ke mi kontaktu David Kelso. Do mi faris. David Kelso sugestis, ke mi akompanu lin al loka kunveno kaj verku artikolon por Esperanto en Skotlando. Do mi faris.
LBE: Do lastatempe vi artikolis en Esperanto en Skotlando. Sed krom artikoloj... evidente... vi verkis romanojn, poemojn, novelojn. Kiel do vi rigardas vin... kiel romaniston, poeton aŭ noveliston?
JF: Mi plej interesiĝis pri la poezio, kvankam mi ĉiam havis emon verki vasta(j)n romano(j)n, ekspluatante la flekseblecon de Esperanto. Sed mi supozas, ke mi fine fariĝis precipe novelisto/rakontisto.
LBE: Kaj pri lastatempa verkado...?
JF: Mi verkis kvaran rakonton pri La Miljara Paco, kaj komencis kvinan, sed perdis la unuajn kvar paĝojn, kaj ne inklinas reverki. Mi havas neniujn planojn pri novaj verkoj.
LBE: Sed kio pri via emo verki vastan romanon, ekspluatante Esperanton...?
JF: Mi absolute rifuzus komenci mian grandan romanon, ĝis mi estus preta.
LBE: Fine, bonvolu diri, kiun literaturiston vi pleje admiras en la Esperanto-mondo.
JF: Entute, La Infana Raso. Mi scias, ke Auld estas amiko, sed la virtuoza manipulado de foje ekstreme variaj stiloj por fine liveri tute kontentigan tuton ankoraŭ mirigas min.
LBE: John Francis, mi dankas pro la intervjuo.
Josh Chapman, James Cheater, Joe Murray

Danke al Norwich Jubilee Esperanto Foundation (NoJEF), kiu donis al ni monon, ni ĉeestis la 88an Universalan Kongreson de Esperanto en Gotenburgo, Svedujo. Estis la unua fojo eksterlande por Joe, sed Josh kaj James jam antaŭe iris al Francujo kaj Germanujo. La tuta vojaĝo estis bonega sperto.
La urbo Gotenburgo estis bela. Ankaŭ la homoj de la urbo estis tre helpemaj kaj afablaj. Ni kredis, ke ĝi similas al York aŭ Leeds en Britujo. Ĝi estas moderna urbo, sed multaj konstruaĵoj estas malnovaj.
Bedaŭrinde ni ne loĝis en la multekosta luksa hotelo Gothia Towers, apud la kongresejo, sed ĉe la amuzparko Liseberg en bona gastejo ĉirkaŭ 15 minutojn piede for de la kongresejo. La promeno al la centro de Gotenburgo tamen estis pli longa, ĉar ĝi estas tre granda urbo. Ni surpriziĝis pri la nombro de McDonalds-restoracioj -- ŝajne ĉie!
La kongreso estis bonega. La gotenburga kongresejo Svenska Mässan estis tre komforta. Aparte la salonon Zamenhof ni trovis tre plaĉa.
La esperantistoj, kiujn ni renkontis, estis vere agrablaj homoj, kiuj ĝojis klarigi al ni komplikajn aferojn. Ni renkontis inter aliaj Myagmar Altantsetseg (ofta nomo Altan) el Mongolujo, Rituko Huĝimoto kaj Yukiko Yamamoto el Japanujo, kaj Le Thi Thien Thu el Vjetnamio. Kun tiuj ni interŝanĝis adresojn kaj esperas korespondi. Je la fino de la semajno nia Esperanto estis pli bona, kaj ni povis paroli kun multaj diversaj homoj.
Merkredon ni vizitis la insularon apud Gotenburgo. Estis tre bela tago, do ni estis tie feliĉaj. Ni vidis multajn diversajn plantojn kaj insektojn, ekzemple belajn papiliojn. Estis tre varma tago, do ni decidis halti ĉe tetrinkejo.
Ni ĉeestis ankaŭ okazaĵojn en la vesperoj, ekzemple la magian spektaklon ĵaŭdon kaj la Internacian Artan Vesperon vendredon. Ili estis tre distraj kaj amuzaj.
Ni esperas, ke ni povos ĉeesti venontajn kongresojn -- eble eĉ en Ĉinujo post unu jaro, por ke ni renkontu niajn amikojn el Oriento!
Akompanis al Gotenburgo la Ĝo-an triopon Malcolm Jones, instruisto ĉe Ermysted's Grammar School, Skipton, kie studas la verkintoj de tiu ĉi raporto.

Dum la Solena Fermo en salono Zamenhof, prezidinto de EAB
Stephen Thompson salutas la kongreson nome de Britio.

Antaŭ ol aŭkcii beban antaŭtukon, Humphrey Tonkin
aŭkcias kontraŭ 50 svedaj kronoj la rajton vidi lin per ĝi vestitan.
Kaptis mian atenton anonco en SAT-Amikaro (n-ro 576, p. 13), ke Sennacieca Asocio Tutmonda en Britio (SATEB) okazigos sian jarkunsidon en 'kastelo nomata Wedgwood Memorial College'. Ĉu vere 'kastelo'? Nu, efektive -- laŭ la nova Plena Ilustrita Vortaro -- jes. Kastelo estas ne nur 'fortigita loĝloko' sed ankaŭ 'luksa grandsinjora domego en la kamparo' (ekz. 'renesancaj kasteloj de la Luarvalo'). Nu, eble mi tro vinumis, vizitante luarvalajn kastelojn, sed dume neniel enkapiĝis komparo kun Wedgwood Memorial College. Al mi ŝajnas, ke uzo tia de 'kastelo' en la senco de brita riĉula domo tro francismas (ĉu ne oni intencis elsarki el la nova PIV francismojn tiajn?). Sed kial ĉikani? Kastelo Wedgwood oble pli imponas ol nura kolegio Wedgwood. Ekde nun fiere flirtu la verda standardo super la (metaforaj) remparoj de kastelo Wedgwood!
En interreto troveblis, almenaŭ pli frue en la jaro, TTT-paĝo pri Esperanto en Stoke-on-Trent (www.esperanto.westmidlands.btinternet.co.uk/stoke.html), kiu prezentas bazajn informojn ekz. pri kursoj ĉe kolegio (pardonu, kastelo) Wedgwood kaj fotojn pri barlastona SATEB-evento. Aperis grandlitere la nomo de la mezlanda federacia sekretario W. H. Simcock, kun adreso kaj telefonnumero. Sed pri la paĝo ne respondecas WHS. 'Mi tute ne scias, kiu lanĉis la retpaĝon,' li skribas. 'Ĉu birmingamulo?' Nu... ĉu? La tut-mistera teksaĵisto sin identigu...
<Noto por la nuna reta eldono: Se oni nur forigas de la adreso la vostan stoke.html, oni atingas la ĉefpaĝon de tiu TTT-ejo, kaj tie troviĝas la aŭtornomo John Gobourne.>
Aperigis EAB-membro Brian Cartwright (Andover) en la anglalingva revuo American Philatelist (januaro 2003) artikolon pri Esperanto kaj filatelo. Servinte en la mararmeo, li nun laboras ĉe la poŝtmarko-kompanio Stanley Gibbons en Londono.
Vizitindas la TTT-paĝaro (boulogne2005.online.fr) de la loka kongresa komitato organizanta la centjariĝan kongreson en Bulonjo-ĉe-Maro en 2005. Tamen la invito elektronike kontakti komitatanojn trompas. Komence de marto mi petis detalojn pri la teatra prezentado: mi ankoraŭ atendas respondon. Ĉu la invito estas nura nebul(onj)o?
Kiel mi alipaĝe notas, la sola pluso fontanta el la supersigna kaĉo afliktinta LBE 954 rilatas al la nombro de leganto-leteroj, kiujn mi ricevis. Unu el la mesaĝoj sendis s-ro E. Carlton, el Plymouth, kiu informas, ke li estas 94-jaraĝa. Gratulon al li -- sed ĉu li estas la plej aĝa EAB-ano? Kaj, inverse, kiu estas la plej juna? Mesaĝojn mi petas pri nia aĝo-omaĝo.
Malfacilas imagi, kion kaj kiom junaj soldatoj spertis kaj lernis dum la milito en Irako -- kelkaj tamen estos lernintaj, ke la 'ĉie parolata' angla lingvo ne penetris mez-orienton. Laŭ The Guardian (2003-03-24): '... evidentiĝis mankanta lingvo-kapablo, kiam soldatoj provis persvadi irakanojn sin direkti al la ŝoseo... "Nenion ili komprenas," diris kaporalo-maĵoro Dai Rees'. Eĉ t.n. 'interpretistoj' fuŝas la ĉieparolataĵon: du oficiroj respondecaj pri civilaj aferoj en Irako '... ne parolas la araban, kaj ilia interpretisto malbone regas la anglan' (The Guardian, 2003-03-31). Usonanoj tamen uzas t.n. phrasealator (premieto por la plej trafa esperanta traduko): aparaton, kiu elgrakos en la araba ordonojn (ekz. 'ne timu' aŭ 'malrapide elaŭtiĝu'). Tiel solvas teknologio la lingvan problemon kaj kontribuas al pli paca mondo.
Gastprelegos -- kaj kantos -- Eduardo Vargas Gutierrez ('Solo', el Hispanujo) dum la aŭtuna kunveno de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio (NOEF) en Ĉestro la 4an de oktobro. La kunvenejo, hotelo Eaton, situas kvin minutojn piede de la stacidomo kaj la kosto de la tago (inkl. de bufedo) estas £7.50. Kromaj detaloj haveblas de Ian Mac Dowall (<privata telefonnumero>; rete <privata retadreso>).
En LBE 954 mi raportis, ke ABZ de Amo situis en la barlastona Biblioteko Butler super etikedo 'inĝenierado'. Vizitinte la bibliotekon en majo ĉi-jare, mi notis, ke ĝi nun troviĝas super etikedo 'teknologio'. Hmm... nekredeble, kiom larĝiĝas la menso en Biblioteko Butler. Kaj krome: kiu estas la aŭtoro tie etikedita kiel 'Shakespear' (jes, sen fina e)? Pri ekonomioj en la esperanta movado mi jam aŭdis... sed jen e-konomio iom troa.
Kadre de inaŭguro en Wolverhampton de la unua fazo de t.n. kvartalo de lernado John Gobourne propagandis komence de julio Esperanton. Dum festivalo organizita de la Kolegio de Plenkreskuloj li ĉiĉeronis en la internacia lingvo kaj havigis al interesatoj la senkostan komencan kurson de EAB. Gratulon al li!
Plej verŝajne ĉiuj ricevantoj de La Brita Esperantisto estos legintaj la imponan artikolon pri Esperanto aperintan en Weekend Guardian (2003-07-12). Mirigas, ke tuj poste en interreto legeblis venenaj komentoj ĉikanaj pri enhavo kaj stilo de la raporto. Aŭ eble ne mirigas: ĉe la sama retejo troveblis aludoj pri 'fuŝema' redaktoro de LBE; ĉu tiuj, kiuj ekpafas interreten, nenion komprenas pri leĝoj rilate kalumnion? [mi rekomendas McNae, Essential Law for Journalists, 13an eldonon, ĉapitrojn 18-21]. Ĉiaokaze: gratulon al ĉiuj, kiuj kunlaboris kun Weekend Guardian por tiel propagandi Esperanton.
Renkonteblas esperantistoj ie ajn, iam ajn. Tamen mi ne atendis esperantan kunveneton unu vesperon en aŭgusto dum la trisemajna ĉiujara internacia festivalo de Gilbert kaj Sullivan en Buxton. Hazarde ĉeestis prezentadon de la opero Ruddigore ne nur la redaktoro de La Brita Esperantisto kaj lia filino sed ankaŭ Chad Brown (kies hejmo estas kanalboato Go-kaj-So-e nomita Mystic Lady) kaj Bert de Witt el Nederlando. Bert informis, ke li ekinteresiĝis pri G&S pro la bristola prezentado de Piratoj de Penzanco (brile tradukita de Reto Rossetti) en la 70aj jaroj: ekde tiam li ofte Go-kaj-So-umas en Nederlando. Denove: kaj Esperanto kaj G&S gajigas kaj surprizas!
... la redakcio al Simon Davies (kompostisto) kaj al Michael Seaton, kiu enkomputiligis kontribuaĵojn en la nuna numero. Sen diligenta kolegaro... ne estus diligenta legantaro!

Cent jarojn da Esperanto en Londono oni
festis i.a. per bela jubilea kuko.
Porĉiama adreso de ĉi tiu paĝo: http://purl.org/net/lbe/arkivo/955/