
(Ĉi tiu paĝo estas parto de la LBE-arkivo.)
La lordurbestro de Stoke-on-Trent, Ellis Bevan, tranĉas la rubandon ekster la nova EAB-sidejo en Barlastono kaj deklaras la konstruaĵon malferma.
Asistas (maldekstre) Edmund Grimley Evans, predizanto de EAB, kaj Renato Corsetti, prezidanto de UEA.
Vidu raporton kaj pliajn fotojn.
| Paul Gubbins | Redaktore |
| Redakcio | Esperanto-ponto |
| Jack Warren | Kiu kiuas... en la brita Esperanto-movado? |
| Nekrologo | Will Green |
| Malcolm Jones | Centjariĝas la unua Esperanto-societo |
| Malcolm Jones | Recenzo: La Migranta Judo |
| Katelina Halo | Recenzo: La Nova Latino |
| Katelina Halo | Recenzo: La Nova PIV |
| David Thornell | Indianaj rajtoj, aliulaj rajtoj |
| Alwyn Kind | Raporto pri la somerlernejo 2002 |
| Redakcio | Bone aŭgura inaŭguro |
| Chris Rushton | Albumo pri 17 septembro 2002 |
| Marjorie Boulton | Por la malfermo de la nova ĉefsidejo |
| Renato Corsetti | Reguligo de regula lingvo |
| Vilĉjo Walker | Malantaŭ la kulisoj |
| Lena Karpunina | Temaro kaj genezo de la novelaro La Bato |
| Derek Fielding, Stan Waldron |
Nova haveno por malnova ŝipo |
| Nekrologo | Lawrence Mee |
| Nekrologo | Peter Danning |
| Paul Gubbins | Babile |
| Redakcio | Dorsa kovrilo |
En la lasta numero de La Brita Esperantisto mi provis lanĉi debaton pri la estonto de federacioj en la strukturo de Esperanto-Asocio de Britio. Espereble en kluboj kaj en federacioj (almenaŭ en funkciantaj) oni diskutis la aferon: verdire, tamen, iomete surprizis -- kaj, honeste, seniluziigis -- min, ke legantoj de LBE apenaŭ reagis.
Ĉu tio signifas, ke oni taksas demandon pri federacioj jam -- kiel diris William Simcock -- 'morta papago'? Ĉu en interreta epoko federacioj fariĝis superfluaj al plimulto de niaj legantoj? Aŭ ĉu neniu legis miajn redaktorajn komentojn -- kaj analoge ne legas ĉi tiujn vortojn? Kiel mi notis en antaŭaj numeroj de LBE, reagoj de vi, la legantoj, ege bonvenas. Do ekleteru!
Ĉiaokaze, en la lasta LBE, mi promesis informi pri aktivaj kaj sukcesaj federacioj, kiuj prezentas eblajn modelojn, kiel vigligi kaj animi federacian agadon. Al Angela Tellier (Orienta Federacio) kaj al Jack Warren (Federacio de Yorkshire kaj Humberside), kiuj provizis al mi multajn informojn, mi tre dankas.
La Orienta Federacio, ekzemple, kunvenas kvin fojojn jare en diversaj urboj. Programoj tuttagas, ekzemple:
| 11.00-12.00 | Lecionoj (dunivelaj) |
| 12.00-13.00 | Gvidata promeno tra la urbo, aŭ vizito |
| 13.00-14.00 | Tagmanĝo |
| 14.00-14.30 | Aferkunsido |
| 14.30-16.00 | Amuzaĵoj |
| 16.00-17.00 | Prezentaĵoj, teo, babilado |
La amuzaĵoj tre gravas. Kiel insistas Angela: 'Nepre ne prelegoj. Ni forigis ilin, ĉar nur unu parolas kaj la aliaj aŭ ne komprenas aŭ endormiĝas; ni celas paroligi ĉiujn dum la kunvenoj. Ni ofte parigas homojn kaj disdonas taskojn, ekz. koverton da rubaĵo, por ke oni konstruu ion, aŭ longajn aerbalonojn por krei beston, ktp. Krome ni preparas grandformatajn kartojn por surplankaj ludoj, ekz. Scrabble. Oni prezentas post la teo foje ankaŭ skeĉojn.'
Krome la federacio kunvenas du-tri fojojn jare por subĉielaj aranĝoj, ekz. rostfesto (aŭgusto), promenado kaj pikniko kun vizito al vidindaĵo. La federacio aranĝas foje ankaŭ semajnfinan renkontiĝon (ĉe Felixstowe Ferry). La lastan, 70-jariĝan federacian kunvenon partoprenis 42 homoj; ĝenerale temas pri ĉirkaŭ 20.
Bulteno La Orienta Stelo aperas kvin fojojn jare, ĉiam du semajnojn antaŭ ĉiu kunveno. Pro 'publikaj rilatoj' kaj vidateco la federacio 'adoptis' urson kaj ankaŭ papagon ĉe la bestoĝardeno en Kolĉestro; ĝi aranĝas ankaŭ bibliotekajn ekspoziciojn, kaj ĉiu biblioteko en la regiono ricevas federacian flugfolion.
Laŭ Angela: 'Por ni la federacio estas pli grava ol la centra organizaĵo (laŭstatute ni estas sendependaj de EAB). Multaj aliĝas al la federacio, kiuj ne estas anoj de EAB. Ni provizas personan kontakton, kiun nacia organizaĵo ne povas doni. La persona flanko tre gravas.'
Similas la situacio en Yorkshire kaj Humberside. Kunvenoj okazas kvar fojojn jare en diversaj urboj en la regiono. Ĝenerale temas pri duontagaj kunvenoj (foje tuttagaj). 'Ĉe tipa kunveno,' skribas Jack Warren, 'okazas aferkunveno, kiun sekvas distraĵo, ekz. kunkantado (nedeviga!) aŭ konversacio. Ni aranĝas la ĉambron tiel, ke ĉiuj sidas ĉe sufiĉe granda tablo; tio faciligas konversaciojn inter partoprenantoj. Teo kaj tagmanĝo ĉiam haveblas.'
Proksimume 15 homoj partoprenas kunvenojn; la federacio ankaŭ eldonas bultenon La Blanka Rozo, kiu enhavas ne nur informojn pri la venonta kunveno sed ankaŭ novaĵojn, beletron kaj enigmojn. Subtenas la federacion komitato, kiu kunsidas kutime en Bradford inter la federaciaj kunvenoj. Federacianoj konscias, tamen, ke ĉio ŝanĝiĝas. Notas Jack: 'Ni jam diskutis kion fari pro nia ŝrumpinta kaj maljuniĝanta anaro. Oni eĉ pripensis pli grandan "nordan" federacion, kiu kunvenus malpli ofte sed eble atingus pli da homoj. Ni vidos.'
Certe, ni vidos. Ĉu jen la estonto de federacioj -- pli grandaj organizaĵoj (eventuale laŭ la precedento de la skota asocio) respondecaj pri praktika Esperanto-agado (kunvenoj, seminarioj, ekskursoj, ekspozicioj, ktp) trans regiono, anstataŭ simple trans foje pli mallarĝa, foje graflandara federacio? Ĉu tiel eblos aktivigi esperantistojn en federacioj ekzistantaj nur laŭnome, ne laŭage? Do -- EAB-membroj decidu!
Finfine: sincerajn pardonpetojn al Geoff Hammerton kaj membroj de la orientmezlanda federacio. En la lasta LBE mi skribis, ke tiu ĉi federacio 'senspure malaperis'. Mi eraris: ja okazas federaciaj kunvenoj en la orientmezlando. Pardonon!
Amike, ĝis la venonta fojo,

Paul Gubbins
Kiam bienisto Roy Threadgold cxion perdis dum la aftozo-krizo, membroj de la Orienta Esperanto-Federacio (OEF) decidis helpi lin restarigi sian bienon, kie vizitantoj -- helpe de Esperanto-komentario -- povis vidi diversajn ekzotajn bestojn. Anoj de OEF konstruis kaj farbis t.n. Esperanto-ponton, kiu kondukas vizitantojn al piknikejo.
Jen elstara kaj gratulinda ekzemplo, kiel esperantistoj povas eniri siajn komunumojn kaj atentigi pri la internacia lingvo.

La foto montras du Roy-ojn -- OEF-prezidanto Roy Simmons
(maldekstre) kaj la bienisto Roy Threadgold -- kaj trian rojon sub la
krokodilo.
Al la kostoj de la ponto kontribuis ankaux EAB kaj la Londona Esperanto-Klubo.
Daŭras la serio pri esperantistoj, kiuj antaŭenigas la internacian lingvon en siaj regionoj. Se vi konas iun, kies ĝenerale ne agnoskata agado tamen meritas prilumadon, nepre kontaktu la redakcion de La Brita Esperantisto. Ĉi-numere ni intervjuas Jack Warren, el Middlesbrough.

LBE: Jack, ni iru rekte al la kerno de la afero. Kial vi eklernis Esperanton?
JW: Mi estas lingvoinstruisto, precipe de la angla al fremduloj, kaj jam ekde multaj jaroj rimarkas, kiel oni luktas kun fremda lingvo kaj kulturo, ofte sensukcese. Krome la nacia lingvo de mia edzino estas la hispana kaj miaj infanoj -- la bonŝanculetoj -- estas dulingvaj, do mi ĉiutage konscias pri lingvaj malsimilaĵoj. Angleparolantoj, plejparte unulingvuloj, tute preteratentas la lingvan problemon. Mi serĉis solvon kaj ĝustan kaj praktikan por ĝi.
LBE: Do bonvolu diri, kie, kiel kaj kiam vi lernis la lingvon.
JW: La senpagan perpoŝtan kurson mi faris jam en 1982, rekomencis en 1987 kaj plustudis per korespondaj kursoj ĝis 1996. Mi ankaŭ multon lernis per la barlastonaj someraj kursoj, kiujn mi ĉeestis en 1988, 1989 kaj 1996. Barlastono estas mia plej ŝatata loko en Esperantujo.
LBE: Kiel vi laboras por Esperanto?
JW: Precipe ene de la jorkŝira federacio, kies eventojn mi regule ĉeestas ekde la fruaj 90aj jaroj pro malapero de la nordorienta federacio. Tie mi deĵoris kiel komitatano. Ankaŭ, ekde 1998, mi redaktas la federacian bultenon La Blanka Rozo. Mi klopodas, ke ĝi fariĝu pli revuo ol bulteno; tamen ĝi ankoraŭ gravas kiel atentigilo pri la venonta kunveno! Ni ĉiam bonvenigas kontribuojn el ekster nia regiono. Ĉar redaktoro devas plenigi spacojn sur la paĝoj, la tasko instigis min mem skribi kaj foje eĉ verki en la internacia lingvo.
LBE: Jes. Fakte, en La Brita Esperantisto, plenigi spacon ne estas problemo -- trovi spacon foje ja! Tamen ni ne parolu pri taskoj -- male! Diru, kiu estas via plej bela momento en Esperantujo?
JW: Certe. Mi korespondas kun homoj tra la tuta mondo, en dek landoj. Sed fakte -- kaj eble tio sonos iom strange -- la okazoj por uzi Esperanton sin montris, nature. Mi ilin nur kaptis. Do mi vizitis pro Esperanto multe da lokoj en Eŭropo, same en Britujo, inkluzive Orkney kaj Kimrujo. Samtempe mi multon lernis pri kulturo kaj historio.
LBE: Sendube vi konservas belajn memorojn pri viaj diversaj vizitoj kaj spertaĵoj, uzante nian lingvon. Tamen kiu estas via plej ŝatata momento en Esperantujo?
JW: Verŝajne la Kajto-koncerto ĉe la UK en Brajtono en 1989: perfekta kunigo de lingvo, okazo, spektantaro kaj muzika talento.
LBE: Ŝajnas, ĉu ne, ke en la jardeko post la brajtona kongreso multo ŝanĝiĝis en Britujo rilate Esperanton...
JW: Vi pravas. La anaro de EAB ŝrumpas kaj maljuniĝas. Jen problemo ne nur por ni, sed por ĉiuj organizaĵoj, kiuj bezonas homan subtenon. Oni emas saluti la interreton por solvi la problemon; tamen mi ne povas imagi viglan organizaĵon, en kiu vizaĝ-al-vizaĝa kontakto ne ludas gravan rolon.
LBE: Hmm. Do kiu viaopinie nuntempe estas la plej granda problemo por Esperanto en Britujo?
JW: Mono! Instruado de t.n. mondlingvoj -- la angla, hispana kaj germana -- sukcesas pro financa subteno, kiu tute mankas ĉe Esperanto. Pro tio nepre necesas varbi registaran apogon.
LBE: Interese. Sendube ekzistas tiuj, kiuj konsentas kun vi. Kaj do, dum ni parolas pri registaroj, diru, kiu estas la plej urĝa problemo aktuale frontanta al la mondo?
JW: Monda paco. Sen ĝi ne eblas alfronti la duan plej gravan problemon -- kiel nutri ĉiujn homojn sen detrui la naturan medion.
LBE: Ho, nutri. Kiu estas via plej ŝatata manĝaĵo?
JW: Svedaj peklitaj haringoj. La recepto ŝokas multajn anglojn, ĉar oni ne kuiras la haringojn. La receptoj troviĝas en La Blanka Rozo 210 kaj 211.
LBE: Ŝajnas, ke vi interesiĝas pri kuirado. Kiujn aliajn flankokupojn vi havas?
JW: Nu, jes -- krom kuiri kaj baki, plaĉas al mi promeni kaj bicikli en la kamparo, legi kaj ludi muzikon. Ankaŭ mi kampanjas por publika transporto kaj biciklado. Kaj pro tio, ke estas bone, se instruisto foje iĝas lernanto, mi ankaŭ lernas la kornvalan per koresponda kurso -- vera lingva defio!
LBE: Ho, sukceson! Sed mi miras, ke trafluas vian vivon tiom da tajdoj. Kiu do pleje influis vin en via vivo?
JW: Sendube miaj gepatroj. Mia patro estis en Barato dum la dua mondomilito, rekonis, ke gravas lerni lingvojn, kaj estis preta manĝi preskaŭ ĉion. Li ankaŭ ludis buŝharmonikon, foje samtempe kondukante aŭton. Mia patrino estis fervora lingvolernemulo kaj eklernis Esperanton jam en la 30aj jaroj.
LBE: Se vi morgaŭ mortus, kiel oni memorigu vin?
JW: Kiel lingvemulo, biciklemulo kaj buŝharmonik-ludemulo.
LBE: Koran dankon, Jack, pro la intervjuo. Kaj jen eta konsilo: ne sekvu la ekzemplon de via patro kaj, biciklante, ludu buŝharmonikon!
Jack Warren estas lingvo-instruisto kaj loĝas en Middlesbrough, kie li subtenas kampanjojn por publika transporto. Li eklernis Esperanton en 1987, verkas kaj tradukas en la lingvo kaj faras Esperanto-versiojn de konataj kantoj. Li aktivas en la jorkŝira federacio, por kiu li redaktas la revuon La Blanka Rozo. Rakonto lia aperis en Ŝtonetoj Barlastonaj en 1998.

Forpasis la 7an de januaro 2003 Will Green (Vilĉjo Verda), iama honora sekretario de Esperanto-Asocio de Britio kaj vicprezidanto de la Londona Esperanto-Klubo. Anstataŭ funebra servo -- Will donacis sian korpon al medicina esplorado -- renkontiĝis amikoj en Mottingham, Londono, omaĝe al lia memoro kaj al vivo plena kaj riĉa.
Will Green estis instruisto ĉe porknaba lernejo en Leeds kaj ankaŭ fotoĵurnalisto. Lia entuziasmo rilate Esperanton senlimis: li havis profundajn konojn pri Esperanto kaj, kiel instruisto, lerte scipovis kapti la intereson de kursanoj.
Ankaŭ per magio li varbis por Esperanto: li estis amatora magiisto kaj kunfondinto de MIRo (Magia Internacia Rondo -- nomo, kiun li elpensis). Aliajn talentojn li posedis: li estis muzikisto, pentristo kaj verkisto. Almenaŭ unu poemo fariĝis kanzono (vidu la Kajto-kolekton Tohuvabohuo).
Esperanto perdis unu el siaj plej fervoraj kaj plej kapablaj adeptoj. La Brita Esperantisto etendas siajn profundajn kondolencojn al liaj familianoj.
PG (laŭ interretaj fontoj)
Malcolm Jones
En Keighley, Jorkŝiro, la 9an de novembro 2002, festis sian centjariĝon la unua Esperanto-societo en Anglio kaj, ŝajne, en la iama brita imperio.
Ĝuinte bonvenigajn trinkaĵojn, ĉirkaŭ 25 gesamideanoj sidiĝis matene por partopreni la formalan kvaronjaran aferkunsidon de la federacio Yorkshire kaj Humberside.
Malĝojan prologon provizis Graham Blakey, transdonante novaĵon pri la morto de Lawrence Mee (vidu nekrologon). Graham, reprezentinte EAB ĉe la funebraĵoj, rakontis tamen pli leĝere pri la Mee-aj agado, atingoj kaj kutimoj, tiel ke Lawrence plu amuzis nin kiel dumvive. Dum periodo da silento, ĉiu povis rememori siajn kontaktojn kun Lawrence.
Brian O'Sullivan skizis la programon por la tago; poste Kay Sanders pritraktis la protokolon de la antaŭa kunveno. La ceteron de la kunveno plenigis rememoroj pri pli fruaj tempoj rilate la jubilean societon. Kontribuoj, precipe de Muriel Shackleton, Audrey Duerden, Geoffrey Wood kaj Graham Blakey, distre klerigis ĉeestantojn.
Tagmeze ĉiuj (nun ĉirkaŭ 30) rekunvenis ŝtupare de la urba biblioteko por aŭskulti paroladeton de loka historiisto, Ian Dewhurst, kaj ĝui lian senvualigon de Zamenhofa 'busto' -- reliefa ligna skulptaĵo farita de loka membro, Eric Buckley. Multis fotiloj! (Vidu la dorsan kovrilon.)
Poste oni retroviĝis ĉe restoracio. La bongustan festmanĝon sekvis gratulparoladeto de Graham Blakey kaj anglalingva festparolado de Ian Dewhurst -- akompane de ne centjara festkuko! Ian konis sian temon intime, festparolinte jam por la Keighley-societo je ties 75-jara kaj 90-jara jubileoj.
Interesege -- amuzege -- li prezentis la etoson de Keighley antaŭ cent jaroj: relative riĉa, progresema, eĉ avangarda urbo, kie multo nova estiĝis: taŭgega loko por la unua Esperanto-societo en Anglio. Tostis la societon, kun bondeziroj por sukcesa daŭro, Gillian Cartledge, provizante ian historian ligon, nome ke sia patro ĉeestis la unuan Universalan Kongreson en Britio.
Fine de tiuj agrablaj formalaĵoj, oni kaptis la okazon plu babili, rememori kaj plani venontajn renkontiĝojn.
Dankon kaj gratulon al Keighley pro bonega, festinda tago!
Malcolm Jones
August Vermeylen, La Migranta Judo, tradukis Christian Declerck. Flandra Esperanto-Ligo: Antverpeno 2000. Broŝuro, 135mm x 210mm, 71 paĝoj. ISBN 90-71205-90-8. Prezo EUR 8 ĉe FEL.
La teksto nomiĝas romano: ĝi estas tre mallonga ekzemplero, sed ja meritas la nomon. Originale eldonita antaŭ preskaŭ cent jaroj, la rakonto baziĝas sur tiu mistera, legenda homo, Ahasvero: judo, samtempulo de Jesuo Kristo, kiu provis rezisti ties altiran forton. Unuavide oni opinius, ke la verko celus religiemulojn sed, malgraŭ ĝia fono, ĝi estas multe pli ĝenerala en sia intenco, kaj ĝi legiĝas pli kiel aventurromano: la 'heroo' estas tamen la homa animo!
La verko estas dividita en kvar proksimume egallongaj partoj, kies titoloj supraĵe gvidas la leganton:
| 1. Ahasvero kaj la Nazaretano; |
| 2. Ahasvero survoje al infero; |
| 3. Ahasvero survoje al la cielo; |
| 4. Ahasvero inter la homoj. |
La unua parto forte elvokas la etoson kaj humoron de ia ŝajne imagita socio el pli fruaj tempoj, rerakontante proprastile la finon de la vivo de Kristo kaj fronte al tio la sentojn de la malriĉa, malkontenta ŝuisto, kiu poste devos eterne iri sen ripozo.
En la dua parto ni akompanas liajn iradon kaj kreskantan izoliĝon: 'Li estas unika en sia speco, la elektita pario, kaj nenie li trovas rimon al la interna voĉo kiu lin pelas.'
Dum lia vagado ni vidas kvazaŭ premsonĝajn bildojn pri diversaj groteskaĵoj: multo el ĝi rememorigas la bildojn de Bosch aŭ de Breughel.
Trie, Ahasvero renkontas ermiton, kies ekzemplo kaj instruo grade helpas al li atingi iom da trankvilo. Li observas kaj nove pritaksas 'normalan' homan vivon kaj laboron. En la lasta parto li retrovas sian vojon al homa socio, kie, fine agnoskante la ĝojon el la vivo kaj morto de Kristo, li pace laboras, farante modeste sian frataman kontribuon.
Tiu ĉi seka resumo neniel kaptas la magion de la teksto, kiu estas vere lerta, multrilate poezieca, kaj plezure pensiga. Foje la aŭtoro rekte alparolas la leganton, foje -- ja ofte -- li plenkonscie utiligas anakronismojn, tiel pliproksimigante la eventojn al la leganto (ne nur al leganto de antaŭ cent jaroj!). Entute, la rakonto estas vigla kaj atentokapta, kun vario inter detalaj, elvokaj priskriboj kaj emociplenaj dialogoj kaj agadoj; ofte la efiko estas surrealisma, pro la sonĝeco de la situacioj kaj la troa aktivo de la rolantoj. Nur la kvara parto ne tiom plaĉis: la fino efikas iom tro skemece simpla, simila al sunsubiro fine de vakerrakonto.
Krom la Vermeylen-aĵo mem, oni devas prikonsideri la kontribuon de la tradukinto. Jen mia unua sperto pri tiu ĉi, kaj mi multe ĝuis lian esperantigon, sed mi avertu al tradiciemuloj, ke ilin ne plaĉos multo en la lingvaĵo: troviĝas pluraj neologismoj ('Glosaro' staras librofine), pluraj dubindaj uzaĵoj (ekz. la tempo post kvazaŭ multe varias; ofte legeblas 'akuzativa adjekto'; interpunkcio ŝajnas hazarda; pluraj frazoj germanece per la verbo finiĝas, ktp) -- efektive, la lingvajo meritus propran, detalan pritrakton. Pri iuj aludoj al flandraĵoj aŭ aliaj ne-tuj-klaraĵoj oni legas helpajn komentojn en la librofinaj 'Notoj'.
Sume, tamen, jen valora aldonaĵo al nia tradukita verda biblioteko.
Katelina Halo
Ulrich Matthias, Esperanto: La Nova Latino de la Eklezio. Flandra Esperanto-Ligo: Antverpeno 2001. 142 paĝoj. ISBN 90-71205-97-5. Mendebla de retbutiko@fel.esperanto.be kontraŭ EUR 7,95 + afranko.
Jen modesta libro alte ambicia. Modesta, ĉar el la 142 bone aerumitaj paĝoj 14 estas tute blankaj: ĝi timigos neniun legonton. Ambicia, ĉar ĝi 'celas unuavice neesperantistajn legantojn' kaj ĉefe, sed ne sole, romkatolikojn. 'La latina,' argumentas la aŭtoro, 'perdis sian iame gravan rolon en internacia komprenigo' kaj en la katolikaj koncilioj kaj liturgio. 'Estas bona ŝanco, ke se la Katolika Eklezio akceptus Esperanton, la mondo farus same'; ankaŭ, se 'iam la Eŭropa Unio serioze ekzamenos Esperanton' aŭ se 'iu fama politikisto aŭ ŝtatestro decide elpaŝus favore al Esperanto' -- mi aldonu, se iu fama protestanta aŭ alia eklezia altrangulo farus tion.
Por atingi tiujn celojn, la aŭtoro -- jam doktoro pri matematiko, estrarano pri publikaj rilatoj de la germana sekcio de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), kaj verkinto de samcela germana libreto -- bezonas en ĉiu ebla lando simpatiajn tradukantojn, apogantojn kaj eldonistojn; tial li verkis la pli longan esperantan version. Tradukontojn Matthias petas (p. 141); mi rimarku, ke ili devos sufiĉe primajstri Esperanton sed perfekte sian propran lingvon. Kaj egale, eĉ pli urĝe, Matthias bezonas eldonistojn, kiuj konsentos presigi libron ne monprofitan, eĉ ne vaste disdonotan, kaj antaŭe apogantojn por enkonduki ĉiun version (kiel ĉi tie la rumanan ĉefepiskopon G. Jakubinyi), por konvinki tiajn eldonistojn kaj por helpi disdonadon.
Libro, kiu povos allogi tiujn, devas esti lerte konstruita kaj sufiĉe faktoplena: mi opinias tia ĉi tiun libron. En ses linioj je paĝo 20, kaj en 15 je paĝo 117, ĝi skizas la ĉefajn lingvajn propraĵojn de Esperanto; en kvar paĝoj la lingvoprojektojn, kiuj antaŭis kaj sekvis; en 10 paĝoj la vivon kaj idealon de Zamenhof. Pli da spaco Matthias donas al la historio de la 'kristana Esperanto-movado', ĉefe katolika sed ankaŭ protestanta (pri la ortodoksa troviĝas nur foje-foje vorto) kaj al la ofte favora sinteno de altrangaj ekleziuloj kaj saĝuloj, ekde Tolstoj ĝis Umberto Eco; 'en la 20a jarcento ĉiuj papoj montris ian favoron' (p. 61). Ankoraŭ pli da spaco iras al la aktivoj -- eldonadaj, radiodissendaj, interretaj, renkontiĝaj, diservaj, bonfaraj -- per kiuj kristanaj esperantistoj helpas internaciajn kontaktojn kaj dialogojn, junulojn, bezonatajn landojn, kaj tiel plu.
Egale, aŭtoro de tia libro devas esti cerbe prudenta kaj lange taktoplena. Matthias saĝe pridubas la aŭtentikecon de kelkaj supozitaj papaj citaĵoj kaj la valoron de kelkaj reguletoj en Taizé (kie okazis en 1998 la dua Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro, kiun li mem ĉeestis), ne sen fina kontentiĝo. Pri zamenhofa homaranismo li emfazas la insiston de Zamenhof mem, ke 'oni povas esti samtempe tre bona esperantisto kaj kontraŭulo de ... homaranismo'. Ĉefe, fine, montrinte la 'avantaĝojn' de Esperanto kaj respondinte al 'obĵetoj', Matthias koncedas, ke 'ekzistas en la mondo multaj problemoj, inter kiuj la lingva problemo certe ne estas la plej grava'. Esperanto 'povas esti nur helpilo sur la vojo al pli profundaj celoj. Tamen ... Esperanto povas ebenigi la vojon al kompreniĝo kaj paco.'
Krome, tia libro devas esti sufiĉe ĝusta lingve kaj detale. Mi diras nur sufiĉe, memorante, ke la aŭtora celo estas, ke oni traduku ĝin. Simpatiaj tradukantoj mem povos, eble kontaktante la aŭtoron, takte forigi kelkajn etajn strangaĵojn. Mi trovas, ekzemple, iomete strangaj la uzon de 'respektive' (pj. 38 kaj 57) kaj la mencion (p. 38) de 'Marjorie Boulton, aŭtorino de anglalingva biografio de Zamenhof': si verkis ankaŭ esperantan version (1962) kaj piednoto indikas nek unu nek la alian. Sendube recenzantoj en aliaj landoj trovos similajn bizaraĵetojn. Sed eventuala neesperantista leganto ne rimarkos ilin, kaj mi kore esperas, ke ili ne mallogos la bezonatajn tradukontojn. Ke tiuj ĉi troviĝu!
Katelina Halo
La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. SAT: Paris 2002. 1268 paĝoj. ISBN 2-9502432-5-8. Prezo ĉe Flandra Esperanto-Ligo: EUR 70.
Inde recenzi ĉi tiun verkaĵon povus nur teamo tiel granda kaj tiel sperta kiel la verkinta teamo (preskaŭ 100 kunaŭtoroj kontraŭ 60 de 1970). Mi esperas tamen, ke ne tiel spertaj legantoj akceptos provon de ne tiel sperta recenzanto.
Unue ni komparu la grandecon de la antaŭa eldono kaj de ĉi tiu. Surprize, la nova havas malpli da paĝoj, 1268 kontraŭ la antaŭaj 1300; mankas la 74 tabeloj kaj platopaĝoj; sed la nova litertipo estas iomete malpli granda. Tiuj ŝanĝoj permesas aldonaĵojn: novaj artikoloj aperas; malnovaj artikoloj mencias novajn kunmetaĵojn; la enkonduka materialo estas pli riĉa. Ĉi tion ni rigardu.
Paĝoj 2-17 ripetas la enkondukajn paĝojn de 1970: la liston de la tiamaj kunlaborantoj, la klarigojn de Waringhien, ktp; malŝpara lukso eble, sed malavara omaĝo al la forpasintoj. Sekvas novaj ekvivalentoj: kunaŭtoroj de la nova eldono, ĝia historio ekde 1990, analizo de problemoj, kiuj prezentis sin post 1970, kiel inaj nomoj, geografiaj nomoj, kunmetaĵoj, transitiveco kaj netransitiveco, neoficialaj vortoj (la redakcio malaprobas la terminon 'neologismoj'). Paĝoj 34-39 uzas kiel kanvason la malnovajn paĝojn xxxi-xxxvii, 'aranĝo de la vortaro', sed kun aldonaĵoj; kelkaj vinjetoj estas redesegnitaj aŭ tute anstataŭigitaj; la listo de aŭtoroj aŭ fontoj ofte citataj, krom tiuj de 1970, enhavas pli ol kvardek novajn, ekde Baghy ĝis Carr.

kampo
Nun ni elektu eksperimente apartajn artikolojn. Jen nova surprizo: ni trovas malmultajn, kiuj ne estas ŝanĝitaj, se ne ĝisfunde, almenaŭ detale! Ekzemple: en la ŝajne simpla artikolo kampo, 'magneta kampo' kaj 'elektra kampo' ne plu troviĝas kiel uzoj de la senco 4, sed, pli klarigitaj, de nova senco 7, kiun sekvas novaj sencoj 8 kaj 9. La ŝajne fundamenta vorto ĉu ne plu estas 'demanda adverbo' sed 'demanda partikulo'. Kaj la ne tre kontentiga artikolo pudingo tute reverkiĝis por apartigi 'kristnaskan pudingon'. Oni komprenas, ke por tasko tiel detala necesis 12-jara laboro de la 100 kunlaborantoj.
Specialistoj okupis sin pri 'familiaraj kaj vulgaraj terminoj'. Tiuj specialistoj ŝajnas iom konservativaj. Mi trovas ĝisi, sed ne 'ĝis la!' aŭ 'ĝis!'. Estas nenio pri -intus, pri 'stas, pri 'bonvolu do', kaj neniu averto kontraŭ la angla ellaso de 'ĉu?' je la fino de simpla demando, aŭ kontraŭ la usona uzo -- ofte asertata internacia -- de 'OK' (por mi oke signifas 'en la oka loko'!). Male, jen ĝenerala kaj profunda modernigo: pluraj malnovaj gramatikaj terminoj malaperis, aŭ aperis nur en dua loko aŭ inter krampoj: -int/, antaŭe 'sufikso de la aktiva preterita participo', estas nun 'sufikso prezentanta la plenumanton de procezo post ties plenumiĝo...'
Ĝis kiu punkto vortaro devas solvi ne nur semantikajn sed ankaŭ gramatikajn problemojn? Oni rimarku, ke por multaj progresantoj vortaro estas la sola konsultebla helpilo; multaj ne posedas alian konsultlibron, multaj eĉ ne kapablas analizi siajn problemojn en gramatikaj terminoj, por ke la Plena Gramatiko povu helpi. La artikolo transitiva estas unu inter la maloftaj, kiuj nun malpli longas ol antaŭe; oni devas serĉi en apartaj artikoloj, ĉu kaj kial difinitaj verboj povas aŭ ne povas ricevi objekton.
Konklude, ĉu oni aĉetu la novan PIVon je kosto de ĉirkaŭ £42? Se eble, jes. Rimarku, ke oni pagos nur la simplan valoron de la libro -- kaj kiel kalkuli tion? Oni kontribuos ankaŭ al la kosto por aliaj kaj por la tuta movado: ju malpli da ekzempleroj vendiĝos, des malpli el la eldona kosto pagiĝos. La verkinto de ĉi tiu recenzo, kiu ne ricevis recenzan ekzempleron sed prunteprenis tiun, kiun aĉetis amiko, serioze nun pripensas sian propran devon.
Katelina Halo, emerita lekciisto pri la franca, loĝas en Oksfordo. Ŝi estas sekretario de Norwich Jubilee Esperanto Foundation (NoJEF) kaj en 2002 pro sia multflanka laboro por Esperanto estis nomumita honora membro de UEA.
David Thornell
Jen la lasta el tri prelegoj prezentitaj dum skota studsemajnfino en Dunblane. La du aliaj prelegoj aperis en antaŭaj numeroj de La Brita Esperantisto.
En la unua prelego mi konkludis, ke la demando, ĉu la problemo pri indianaj rajtoj estas solvebla, kondukas al konsideroj pri aliaj premataj popoloj: efektive la gentpremado restas aktualaĵo ja universala.
Nun ni pritraktu tiujn alilandajn aferojn, kvankam komence en la kadro de la indiana problemaro. Jen tri grandaj problemoj, kiujn oni vidas ankaŭ aliloke, kaj kies radikaj kaŭzoj ne ĉiam estas tuj evidentaj kaj tuj solveblaj:
Pri epidemioj: nepras memori, ke la imunsistemoj de indiĝenaj popoloj evoluis ekster koloniistaj medioj. Fakte, enkonduko de alilanda malsano povas mortigi pli da indiĝenoj ol gentmurdema armeo.
Amo-malamo (alivorte: ambivalenco) staris ambaŭflanke inter indiĝenoj kaj alilandanoj. Kial? La indianoj deziris kaj respekton kaj varojn de la enmigrintoj; ĉi lastaj volis kaj respekti kaj forviŝi la indianojn. Amo-malamo de la indianoj rezultigis sinmalfortigadon kaj popolan kaj spiritan. Amo-malamo de la enmigrintoj kaj ties posteuloj, aliflanke, rezultigis nur iomete honteman venkadon.
Dukulturismo staras nun vere ĉe la indiĝenoj, ne ĉe la posteuloj de la enmigrintoj. Kial? Ĉi lastaj jam venkis kaj simple englutis ĉion, kion ili volis, el la kulturo de la praloĝantoj. Dume nek fiero nek malfiero helpas interne de la indiano, kiu povas nek profunde eniri la eksteran socion de la Nova Mondo, krom asimili ties kulturon, nek ankoraŭ komforte vivteni sin ekstere, pere de sia propra kulturo. Li do restas iele ĉiele, kiel Limbo-loĝanto, en sia propra lando.
Nun ni rigardu al alia modelo. Ĉi tiu temas pri tendencoj, kiuj montriĝas laŭ la tempopaŝo, nome:
Ekzemple, en Usono kaj en la antaŭaj kolonioj de Anglujo, la indianrilataj leĝoj estis komence bonintencaj; poste teruraj kaj nuntempe cikle bon-malbonaj. Je alia vidpunkto, ĉi tiuj leĝoj komence ne temis vere pri helpo, sed poste temis certe pri malhelpo. Nuntempe ili ofte temas pri malhelpaj 'helpoj' kaŭze de miskomprenoj.
Je ankoraŭ alia vidpunkto, sed rilate al la antaŭa modelo:
Do oni povas vidi, ke tiaj aferoj estiĝas depende de loko kaj tempo, de intenco kaj sinteno. Sed kiel klare antaŭvidi la rezultojn de iu aŭ alia ago? Ĉu oni neniam esploru novan landon pro timo, ke la tieuloj pereos pro infekto? Se do tia ekzemplo montriĝas ne facile solvebla, imagu iujn eĉ pli trafajn, rilate al homaj rajtoj.
Homaj rajtoj rilatas do... al kio? Nu, ĉiu etno, popolo, homo, ktp, devus povi ĝui la rajtojn:
Tamen multaj homoj nek ĝuas nek povas ĝui tiajn rajtojn. Kion ili faru? Kion ili povas fari? Ĉu ekzistas rajto -- eĉ devo -- ribeli? Ĉu maljuste subpremata etno devus iel ribeli? Ĉu ĉiel?
Pensu pri la Batalo de Eta Kornego (angle: Little Big Horn), kiam la indiana estro Sidanta Virbovo (angle: Sitting Bull) venkis generalon Custer. Kiun alian elekton havis la indianoj krom kontraŭmasakri? Memoru, ke, en tiuj tempoj, la usona armeo kaj ankaŭ ordinaraj usonanoj rutine masakris indianojn, vilaĝon post vilaĝo, tra vere kaj konscie genocida periodo en la usona historio.
Kio pri tiu same 'posta' periodo de Usono, kiam -- rezulte de daŭraj epidemioj -- oni ne nur konsideris la indianon malaperanta usonano sed planis baze de tio nacian estonton. Ĉu tiukaze kulpis plejparte epidemioj? Aŭ la pensmaniero, kiu eble leviĝis senkulpe, sed poste iĝis tutkulpa pro tio, ke ju pli la indiano malaperis, des pli la enmigrintaj rasoj volis, ke li malaperu -- por ke ili mem tute kaj finfine posedu lian terenon?
Kion fari en, ni diru, 'nuntempa' kolonia socio, kie la indiĝenoj estas analfabetaj, sed kie oni devigas ĉiujn tieulojn esti almenaŭ iomete kleraj? Ĉu do devigi indiĝenojn koncentriĝi pri fremdaj lingvo, literaturo kaj skribsistemo -- grandparte devojigante ilin de sia propra kulturo? Ofte oni trovas, en tiaj situacioj, ke la indiĝenoj grandparte ekhontas pri sia propra lingvo, konsiderante ĝin malhelpo kaj malakcelilo en la pli granda mondo, kiun regas potenculoj, kiuj neniam studas kaj ne volas studi indiĝenajn lingvojn, precipe ĉar al 'koloniistoj' ili simple ne gravas.
Kio ja pri tiuj, kiuj leĝe kaj socie determinas etnecon en specifa lando? Tiel oni povas kaŝi ne nur problemojn en tiu lando sed ankaŭ, precipe kaj precize, la prematajn popolojn, kiuj mem suferas pro la politiko de aliaj etnoj.
Kio do konsistigas specifan etnecon? Kiel registri ĝin ĝuste kaj juste? Kial? Kaj kial ne? Konsideru Paragvajon kaj Urugvajon. En Paragvajo oni kalkulas indianojn je 65% kaj mestizojn je 30% de la tuta loĝantaro; en Urugvajo oni kalkulas posteulojn de eŭropaj (ĉefe hispanaj) enmigrintoj je 95% -- kaj indianojn je 5%. Kio estas al tio? Kial pluraj aliaj sudamerikaj landoj eĉ ne mencias tiajn statistikojn? Simple por forgesigi al la mondo la indianojn?
Kio pri miksrasuloj kaj ties rajtoj -- precipe en landoj, kie tiauloj suferas, se ne tiel terure kiel aliaj, almenaŭ videble, je la subpremoj de la plej potenca etno aŭ etnaro? Ekzemple, kio pri 'zamboj' -- t.e. idoj de indianoj kaj negroj -- kontraste al mestizoj?
Se vi memoras mian diron pri la malsupro de la rasa hierarkio usona, mi aldonu la jenon: jen mi estas produktaĵo de ĉiuj tiuj tri etnoj. Do inter miaj sufiĉe lastatempaj antaŭuloj troviĝis irlandanoj, negroj kaj indianoj; kvankam tio ne estas tre malofta trovaĵo inter usonaj negroj. Por via informo, laŭ la usonaj kulturo, leĝaro, kaj ĉiutaga pensmaniero:
Kiuj kaj kiaj homoj tiel difinis tiujn etnecojn? Kaj kial ili difinis tiujn tiel? Ĉu por doni avantaĝon al tiuj etnoj? Aŭ por reteni ĉiun avantaĝon ĉe si?
Parolante pri tio, ni rigardu denove al la juĝista sistemo de Usono, kiu emas jen helpi jen malhelpi ĉe homaj rajtoj de la indiano. Ekzemple, dum la jardeko de 1944 ĝis 1954, la federalaj kortumoj konsekvence kaj konstante subtenis tiujn tribojn, kies landojn Usono antaŭe ŝtelis. Unu tribo regajnis duonmilionon da akreoj de la fervojo Santa Fe. Alia gajnis pli ol 30 milionoj da dolaroj pro simila forpreno. Pluraj gajnis kelkajn milionojn da dolaroj dum tiuj jaroj.
Sed tio ne daŭris. Inter 1954 kaj 1960 Usono ĉesis finance subteni multege da triboj kaj rezervejoj -- kaj sekvis katastrofoj ĉie en la indiana mondo de Usono. Pro protestoj tra la lando kaj socio, tamen, la kampanjo pri malriĉigado pli kaj pli malrapidiĝis, kaj poste pli kaj pli inversiĝis. Malgraŭe restis gravaj problemoj ĉe la indianoj -- interalie, alkoholismo kaj senlaboreco.
En la malfruaj 1960aj jaroj leviĝis eĉ pli pasia kaj militema etoso inter la indianaj aktivuloj kaj, post kelka tempo, ekaperis tre grandaj kaj publikaj protestoj. Unu el la plej famaj estis la sieĝo de insulo Alkatrazo apud San-Francisko. Tiu daŭris 19 monatojn en 1970 kaj 1971. Simile ribelaj agoj okazis aliloke -- ekzemple, ĉe Vundita Genuo (angle: Wounded Knee) -- kaj poste.
Eĉ pli poste oni rimarkis novan serion de kortumaj procesoj pri landrajtoj de nordamerikaj triboj (specife pri mono por fiŝado, mineraloj, arbaroj, ktp) -- kaj iom specialaj rajtoj pri kazinoj ĉe rezervejoj situantaj tie, kie vetado laŭleĝas. Mi aldonu, parenteze, ke en malmultaj lokoj en Usono oni povas laŭleĝe veti en kazinoj, sed en la plej populara loko, t.e. la gubernio Nevado, troviĝas oportune situantaj rezervejoj.
Nun oni aŭdas pli kaj pli pri tiaj kazinoj, kiajn posedas efektive ne indianoj, sed 'nevideblaj' blankuloj, kiuj uzas la indianojn nur kiel pupojn por allogi vetulojn -- kaj la simpation de la registaro kaj liberaluloj. Kio do tie la rajtoj?
Ĉu tio temas pri dukulturismo? Aŭ pri io alia? En Nordameriko dukulturismo povas daŭri, eĉ se ĝi lasas la indianon en Limbo, sed en Sudameriko la indiĝenaj komunumoj ofte kolapsas aŭ almenaŭ malaperas, kiam kaj kie la eŭropdevena kulturo renkontas ilin -- pro tio, ke stabila dukulturismo tie ofte ne eblas, kiel en Usono. Alivorte, la sudindianoj tipe devas aŭ perei kun sia tribo pro ekonomiaj premoj aŭ aliĝi al la ekstera mondo kaj do perfide perdi kaj tiel pereigi sian kulturon.
Grandskale, kaj negrave ĉu pri Norda aŭ Suda Ameriko, oni vidas tra la generacioj dum la lasta duonjarmilo, ke kiam indianoj lasas sian propran kulturon por asimili tiun de eksteruloj, ĉi tion ili ne sufiĉe rapide nek sufiĉe bone faras. Pro tio, ili suferas meze de, aŭ for de, tiuj eksteruloj. Ĉu la pensmaniero de iu aŭ alia indiĝenaro efektive povas ekzisti samtempe kaj sane apud tiu aŭ alia enmigrintaro? Se ne, kio estus bona aŭ deviga solvo de tia problemo?
Jen alia problemo, nome kiam indiĝenaro volas respekton kaj akcepton de enmigrintoj sen tuta asimilado de ties kulturo, kiu en iuj aspektoj eble estas malbona (sed en iuj aliaj, bona; tamen ne sufiĉe bona por devigi la indiĝenojn adopti ĉion ilian kaj forĵeti ĉion sian). Pro tio, la tradiciaj vivrimedoj de la indiĝenoj malaperas -- kun la propra lando -- dum novaj rimedoj ne sufiĉe rapide aperas.
Denove: kion fari? Kaj kiu faros tion, kion oni sentas farinda -- ĉu homo kiel Billy Waldon, usonindiana esperantisto? La registaro de Usono forĵetis lin en malliberejon, kun mortkondamno. Do kia homo efektive povas gvidi movadon por homaj rajtoj? Kaj kiaj homoj konsistigu ĝin?
Kiel helpu famuloj indiĝenaj? Kion ili povas vere efektiviĝi? Oni pensas en Usono pri Bob Barker kaj Wayne Newton -- ambaŭ konataj distristoj havantaj nun eble 60 kaj 70 jarojn respektive, sed kies konfesoj pri parte indiana deveno estis oportunaj antaŭ 20-25 jaroj. Parenteze, ili ne nur menciis (konstante), ke ili estas parte indiandevenaj; ili kampanjis publike kvankam ĝentile pri indianaj aferoj. Kaj iliaj agoj kaj diroj gravis ĉe publikaj konceptoj pri indianoj, precipe ĉar tiuj homoj estis tiel grandaj steluloj por sennombraj eŭropandevenaj usonanoj.
Kiel vi facile rimarkas, mi nur plukas ekzemplojn el la aero -- eĉ se plejparte el la aero ĉirkaŭ mia naskiĝlando. Sed tio estis la intenco. Ekzemploj de homrajtaj problemoj kaj krizoj estas, samkiel la aero, ĉie. Oni nur rigardu en iu direkto; kaj tie troviĝos homrajta problemo -- eble ne tuj solvebla, sed almenaŭ tuj solvinda.
Mi esperas, ke miaj ekzemploj igis vin rekoni aliajn ekzemplojn ekster Ameriko. Ni ne koncentriĝu tro pri unu popolo aŭ eĉ pri unu kontinentega popolaro. Ni plilarĝigu nian fokuson. Jes ja, tiom da problemoj pri homaj rajtoj ekzistas kaj restas ĉe la indianoj sed, implice, ankaŭ ĉe aliaj popoloj. Estu do tempo por pripensi kaj pritrakti ankaŭ ilin. Memoru, ke ni ĉiuj estas homoj, kaj niajn rajtojn, kiujn ni ĉi tie kutime ĝuas tiel amplekse, aliaj popoloj sopiras por si mem -- kiel siajn proprajn, kaj cetere en la praktiko. Kial? Tial, ke nur tiamaniere liberiĝos la prematoj de la mondo.
Alwyn Kind
Kio estas pri Wedgwood Memorial College en Barlastono? Kial tien konstante reveni? Do ne nur Esperanto allogas...
Pro tio, ke mi ne volas alilanden vojaĝi (Esperanto-konferencoj ne allogas min), plaĉas al mi iri Barlastonon. Vizitinte la unuan fojon Wedgwood Memorial College (pro printempa 'Esperanto-tago'), mi tuj konsciis la buntecon de Barlastono. Pro tio mi nomas ĝin 'portalo al pliaj plezuroj'. Jen ne nur kursoj pri lingvoj sed ankaŭ pri historio, literaturo, pentrado, dramo, muziko kaj verkado. Tiuj, kiuj preferas ion pli fizikan, povas piede esplori la regionon -- t.n. Peak District -- kaj viziti malnovajn industrio-centrojn, kanalojn, fervojojn, karbo-minejojn, ŝton-minejojn, potfabrikejojn, ktp, gvidate ĉiam de entuziasmaj spertuloj.
Mi partoprenis kursojn pri lokaj potfaristoj, pri la desegnisto William Morris, kaj pri 'Reloj trans la Pinta Regiono' (pri etŝpuraj fervojoj kaj ties ĉevaloj, kiuj transportis ŝtonojn el la montaro kanalen). Ankaŭ staĝojn pri dancado mi partoprenis, kaj venontjare mi ĉeestos seminarion pri Thomas Hardy.
Konsilindas, antaŭ ol viziti Barlastonon, ne manĝi. La nutraĵoj ĉe la kolegio abundas kaj bongustegas: nepras frandi la lokajn specialaĵojn. Tamen super ĉio regas amikeco kaj helpemo, pri kiuj zorgas la kolegiestro Derek Tatton kaj komplezema stabano. En Barlastono, kiel mi emas diri, mi trovis duan hejmon kaj duan familion -- kiel dum la Esperanto-somerlernejo 2002.
Denove bela miksaĵo de esperantaj amikoj novaj kaj malnovaj -- sed ve! La ĉefo, Paul Gubbins, povis resti nur unu tagon pro neatenditaj postuloj rilate sian laboron. Mi kredas, efektive, ke li forestis por ĉeesti sorĉistan kurson, ĉar la somerlernejo glate progresis, kvazaŭ li per magio ĉion defore estrus. Tamen jen eksterlanda gastpreleganto, la vigla aŭtorino Lena Karpunina, kiu parolis (eble iom tro rapide) i.a. pri sia libro La Bato kaj pri sia hejmregiono. Partoprenis ankaŭ ŝia edzo Gerd el Germanio.
Kiel kutime ni tradukis, diskutis kaj vizitis la drinkejon La Verda Stelo (vojaĝinte al la Gladstone-muzeo pri potfarado). La ĉiam afabla Kate Hall estris sesiojn por progresantoj kaj progresintoj; Marjorie Boulton prelegis pri siaj amataj katoj kaj Malcolm Jones emfazis bonan gramatikon. Elstaris dum la semajno lia prelego pri Morris-dancado, kun kostumo, instrumenta muziko kaj eĉ kun dancado. Poste, por sendi nin trankvile liten, Malcolm montris vidbendon -- kun esperanta komentario -- pri festivalo de varmaeraj balonoj.
Aŭdiĝis multe da muziko: Lena gitarludis kaj dum la distra vespero, krom pianoludo de Jan Swynnoe, ni spektis linio-dancadon de grupo trejnita de Charmian Common. Entute tre ĝuinda kurso -- mi jam antaŭpagis por 2003!
Alwyn Kind legis pri Esperanto en 1994 en revuo de la Universitato de la Tria Aĝo (U3A): branĉon de U3A ŝi starigis kun amikino en 1992 en Shrewsbury. Ŝi eklernis Esperanton per la perpoŝta kurso, helpate i.a. de Karolina Gilmore, Arnold Pitt kaj Tom Neill. La diplomon de EAB ŝi gajnis en 1996. Lastatempe ŝi organizas esperantan tradukrondon.
de la nova ĉefsidejo en Barlastono
Apenaŭ kredeblas, ke organizantoj de la inaŭguro de la Esperanto-Domo en Barlastono unue timis, ke nur deko da homoj partoprenos la ceremonion. Efektive, dum la tritaga evento, plenplenis Wedgwood Memorial College: la tagon de la inaŭguro mem (la 17an de septembro 2002) venis eĉ pli da gastoj, inkluzive de la pola ambasadoro en Britujo, d-ro Stanislaw Komorowski, la lordurbestro de Stoke-on-Trent, magistratano Ellis Bevan, kaj la direktoro de edukado en Stoke-on-Trent, s-ro Nigel Rigby.
Estis la lordurbestro, kiu tranĉis verdan rubandon (vidu foton en la kovrilpaĝo) ekster la nova sidejo de Esperanto-Asocio de Britio kaj deklaris malferma Esperanto-Domon, konstruaĵon entenantan ne nur novan EAB-oficejon sed ankaŭ tri luksajn dormoĉambrojn. La ĉambro-nomoj honoras tiujn, kiuj pleje kontribuis al Esperanto kaj en kaj ekster Stafordŝiro: Horace Barks, Marjorie Boulton kaj William Auld.
Alia eminentulo en Barlastono estis la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, profesoro Renato Corsetti, kiu senvualigis ŝildon sur la ekstera muro de Esperanto-Domo. En sia festparolado Corsetti substrekis la gravecon de la brita movado en internaciaj rondoj: ke ekzistas stabila brita asocio, atentigis Corsetti, subtenata de kiel eble plej multaj angleparolantaj esperantistoj, fortigas la argumentojn de tiuj en Bruselo, kiuj batalas kontraŭ lingva diskriminacio en la Eŭropa Unio.
Finiĝis la ceremonio per arboplantado kaj fest-bufedo: gratulindas la stabanoj ĉe Wedgwood Memorial College, kiuj preparis tiel abundan kaj frandindan pladaron kaj kiuj dum la tuta posttagmezo deĵoradis, afable servante ne nur manĝaĵojn sed ankaŭ trinkaĵojn. Menciindas ankaŭ la ĝardenistoj kaj tiuj, kiuj ekstere laboris, por beligi la ĉirkaŭon de Esperanto-Domo.

Partoprenis invititoj kaj aliaj en Barlastono ne nur historian eventon (la inaŭguro okazis preskaŭ precize 100 jarojn post fondo de la unua Esperanto-grupo en Britujo -- tiu en Keighley) sed ankaŭ buntan, kulturan programon. Aŭdiĝis multe da muziko: Mikaelo Seaton premiere ludis per aldviolono sian adaptaĵon de la kimra Tra la tuta nokt', kaj membroj de la stafordŝira junulara bekfluta ensemblo ravis per vespera koncerto de renesanca muziko.
Prelegis John Wells pri 'Cent Jaroj de Esperanto en Britujo' kaj Máire McKay el Irlando pri 'Arboj kaj Homoj'.
Helga Rapley informis pri la franca Esperanto-centro La Kvinpetalo; Ian Fantom kaj Grahame Leon-Smith parolis pri 'Informado kaj Edukado', kaj Paul Gubbins gvidis traduksesion pri eltiraĵo el Harry Potter kaj la Ŝtono de l' Filozofo. Prelegis Renato Corsetti, kiu ankaŭ prezidis forumon pri strukturo de naciaj Esperanto-asocioj, kaj la honora bibliotekisto de EAB, Geoffrey King, respondis demandojn pri Biblioteko Butler.
La evento kaptis la atenton de lokaj kaj regionaj amaskomunikiloj: la birmingama televida stacio Central dissendis fine de sia fruvespera novaĵo-bulteno du-minutan raporton -- ŝerce leĝeran sed neniel mokan -- pri la inaŭguro, kaj Evening Sentinel, la ĉiutaga loka gazeto en kaj cirkaŭ Stoke-on-Trent, priraportis dufoje la eventon, inkluzive pli detale en sia dimanĉa, felietona eldono.
Krome la estro de Wedgwood Memorial College, d-ro Derek Tatton, intervjuiĝis en Radio Stoke kune kun Renato Corsetti.
Organizis la eventon -- ĉefe -- Jean kaj David Bisset, kiuj dediĉis sennombrajn horojn al realigo de sukcesa, prestiĝa kaj memorinda ceremonio. Al ges-roj Bisset -- fakte, al ĉiuj, kiuj iamaniere kontribuis al la tri tagoj -- ni ŝuldas niajn dankojn. Post nestabileco kaj necerteco en la brita asocio, inaŭguro tia aŭguras prosperon kaj bonon en la venontaj 100 jaroj de EAB.
Fotis Chris Rushton

Jack Casey, nome de la Esperanto-Asocio de Skotlando,
plantas arbon ekster la nova EAB-sidejo.

Partoprenis la ceremonion esperantistoj el ĉiuj partoj de
Britujo.

La estro de Wedgwood Memorial College, d-ro Derek Tatton,
bonvenigas gastojn ĉe la inaŭgura ceremonio.

La pola ambasadoro, d-ro Stanislaw Komorowski, salutas
partoprenantojn. 'Ni en Pollando,' li diris, 'kredas je internacia
lingvo.'
Marjorie Boulton
Floroj kaj nova farbo freŝe brilas
kaj libromiloj buntas sur la bretoj;
Antaŭ la nova domo ni jubilas;
la tago taŭgas por la ĝoj-impetoj.
Post longedaŭra multfaktora krizo
Jen orda hejmo por la organizo.Zorgaj pensadoj, longaj pezaj penoj
necesis por la realigo doma.
Sed super konstruado ŝvebis benoj
de aro nevidebla kaj fantoma,
la pioniroj de la Forta Vok'
de la londonaj jaroj naŭdek ok.Tiuj sciis, kion nun ni scias,
ke multaj sinoferoj estas vanaj,
kiel celado akre ironias
kaj senpremias premoj saĝeplanaj;
kaj plej dolore fidelulo spertas
kiel facile iamul' dizertas.En hejmo, kiun pioniroj hantas,
persistas fidoj, penoj kaj kuraĝoj;
nia defia tamenec' konstantas.
Tra lando, tra la mondo, la mesaĝoj
disflugas per la lingvo ĉie sama,
lingvo egala, esperiga, ama.Kvankam homaro vasta ne akceptas
liberan al homaro la donacon,
lingvon per kiu oni pli perceptas,
kiu helpetas pardonemon, pacon,
ekzistas jam en nia mondo sanga
mirakla mikrokosmo brile stranga.Multfake riĉas jam kultur' unika
privata pac' sen politikaj paktoj,
multrasa kaj plurkreda ret' amika,
praktikaj konsultlibroj por kontaktoj;
individuoj interŝanĝas sciojn,
kaj tra la mond' signalas simpatiojn.Benata estu ĉefsidejo nova,
kaj la helpantoj kaj helpintoj pri ĝi;
ĝi iĝu ĉiam pli grandskale pova,
prosperu por konstante pli prestiĝi;
longe ĝi staru, kun kreskanta famo,
central' de verda lumo, kaj homamo.

Dum la malferma ceremonio Marjorie Boulton ricevis belan
florbukedon. Je ŝia dekstro: Edmund Grimley-Evans, prezidanto de EAB;
kaj maldekstre: David Bisset, vicprezidanto. Fotis Chris Rushton.
Renato Corsetti
Tiuj, kiuj ne povis ĉeesti la inaŭguron de Esperanto-Domo en Barlastono, maltrafis stimulan prelegon pri akirado de lingvoj, aparte pri akirado de Esperanto flanke de plej junaj membroj de nia socio. Jen la prelega teksto.
Ĉi tiu artikolo prezentas nur parteton de tio, kio estis trovata dum esploro farita de studentino en la universitato de Romo pri la forto de analogia rezonado ĉe beboj. Oni elektis pruvi tion per la internacia lingvo Esperanto pro pluraj kialoj, el kiuj eble la ĉefaj estas la jenaj:
La esploro estis farita surbaze de la taglibroj de gepatroj de denaskaj esperantistoj, kiuj registris ĉiujn iliajn dirojn en la aĝo, kiam tio estas ankoraŭ ebla, alivorte de unu jaro ĝis tri jaroj. Temis entute pri kvin infanoj: du dulingvaj en Esperanto kaj la angla; unu trilingva en Esperanto, la itala kaj la angla; unu trilingva en Esperanto, la germana kaj la serba; kaj unu trilingva en Esperanto, la hungara kaj la serba. Grandan dankon meritas la gepatroj. Mi ne diros iliajn nomojn, sed ili mem rekonos sin.
La infanaj diroj estis enklasigitaj en kvar klasojn:
Mi ne povas nun pro spacokonsideroj montri la tutan materialon, sed mi montros parton (sendepende de la kvar klasoj priskribitaj ĉi-supre), kiu indikos niajn ĉefajn trovojn.
Granda uzo de la sufiksoj kaj prefiksoj. Aparte ŝatata estas mal-, sed ankaŭ la aliaj estas sufiĉe pli uzataj ol en la plenkreskula lingvo:
Mi preterlasas aliajn ekzemplojn kun -ujo, -ejo kaj -isto, sed mi nepre devas prezenti germanisto, 'parolanto de la germana', laŭ la ekzemplo de esperantisto.
Granda elasteco en la derivado de verboj kaj adverboj el la radikoj (kompare kun niaj beboj Claude Piron en la libro La bona lingvo estas nur komencanto!):
Klopodo doni sencon al tio, kion ili aŭdas:
Uzo de formoj gramatike komplikaj (por plenkreskuloj el difinitaj lingvogrupoj):
Uzo de la akuzativo post verboj netransitivaj:
(Ni jam vidis la tute logikan 'Ĝi malvenis la pordon'. Se oni venas Milanon, kial oni ne malvenu Milanon?)
Ni trovis ankaŭ, ke kiam la esperantlingvaj infanoj estas pli ol tri-jaraj, ili ege amuziĝas per amaso da lingvaj ludoj inventitaj de ili mem. Tio povas ŝuldiĝi al la etoso en la familio. Oni multe atentas la infanojn kaj oni kuraĝigas ilin pri lingvaj aferoj.
Ekzemple anglalingva infano faris kelkajn versiojn tre amuzajn de konata infana kanto, intence miksante la anglajn vortojn kaj la esperantajn finaĵojn:
Ba, ba, black ŝo,
Have you any ŭulo?
Jes, jes, three bags fulo.
One for the masto, one for the dejmo
Kaj one for the bojo
kiu loĝas down the lejno
[... ĝis la fino]
Serba knabino ŝanĝis konatan kanton al 'Dek kokinoj pendas de la mur'' kaj ŝi volis ankaŭ scii, kial oni metas lignon en la kamenon kaj ne en la kamelon, ktp.
Eventuale oni devas prezenti ankaŭ kelkajn ekzemplojn de interfero inter la naciaj lingvoj kaj Esperanto.
Studoj pri akirado de Esperanto ne estas multaj kaj ofte ili estis faritaj de la gepatroj mem, kiuj ne ĉiam estis lingvistoj, kvankam ĉiuj tiuj, kiujn mi konas, montras tre grandan komprenon de la fenomeno de lingvo-akirado. Lastatempe usona lingvisto Bergen (2001) surbendigis la parolojn de infanoj ĉe Infana Internacia Kongreseto (precize dum la UK en Montpeliero).
Ankaŭ nederlanda lingvisto Kees Versteegh interesiĝis siatempe pri la fenomeno kaj verkis artikolon teorian, kiu okupiĝas pri la ebla evoluo de Esperanto en kazo de ĝenerala denaska lingvo-akirado. Versteegh (1993) provas kompari Esperanton kun piĝinaj lingvoj kaj kun kreolaj lingvoj, sed en la fino li konkludas, ke la situacio estas ege malsama je tiu de piĝina lingvo fariĝanta kreola. Esperanto estas plena lingvo sen mankoj en la funkcireguloj, kaj do estas neverŝajne, ke denaskuloj enkondukos novajn regulojn. Finfine li konkludas, ke la nura simila kazo estas tiu de la nov-hebrea relernita denaske de la malnova hebrea, kiu same havis ĉiujn siajn funkciregulojn, kvankam la lingvo ne estis ĝenerale parolata, kiam infanoj komencis relerni ĝin denaske. Kaj fakte ankaŭ la nov-hebrea havas nur malgrandajn regulajn malsamecojn rilate al la malnova hebrea.
Nia esploro subtenas la teorian aserton de Versteegh. Tio, kion ni trovis ne estas ŝanĝo de la reguloj de Esperanto, sed eventuale nur pli regula aplikado de ili. Nenio en la reguloj de la lingvo malhelpas la formojn:
En la artikolo de Bergen, kiu efektive estas bazita sur malmulta materialo de infanoj ne tre fluaj en Esperanto kaj ne denaskaj, li pensas, ke tre malfacile la formoj analizaj de la verboj ('mi estas iranta') restos en la dua generacio. Ili estos forigataj favore al la simplaj formoj ('mi iras').
Bergen [2001: 589] fakte diras: 'The reduced tense/aspect system of NE is consistent across speakers, just as L2E speakers seem to consistently have a much fuller system' (NE = denaskaj esperantistoj; L2E = plenkreskuloj lernintaj Esperanton). Sed niaj materialoj prezentas amason da analizaj formoj, kaj eĉ analizajn formojn, kiuj re-malanaliziĝas, kiel en la sekvaj ekzemploj: povintus, okupatas.
En nia materialo la akuzativo estas regule uzata de tre frua aĝo. Mi donas nur ĉi tiun tre amuzan ekzemplon: M. diras al la patrino: 'Mamon!' ['mi volas vian mamon/mi volas esti mamnutrata']. Poste ŝi diras: 'Alian flankon' [mi volas trinki de la alia mamo]. Kaj fine: '(Jo)gurton' ['donu al mi jogurton, ĉar mi ankoraŭ malsatas').
Laste, niaj infanoj montras grandan lingvan ludemon, kiu estas nenio alia ol tio, kion en nacilingvaj libroj oni nomas 'metalingvaj kapabloj' (kapabloj pensi pri lingvoj). Ekzemple:
Bergen, B. K. [2001] 'Nativization Processes in L1 Esperanto'. Child Language, 28: 575-595. Linguistic Department, University of California, Berkeley.
Cizár, E. [1997] Dulingve. Pli simple. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio.
Corsetti, R. [1993] 'A mother tongue spoken mainly by fathers'. Language Planning and Language Problems 20,3: 263-273.
Gledhill, C. [1998] The Grammar of Esperanto: A corpus-based description. München: Lincom Europa.
Nagata, H. [1977] 'Linguistic and psychological evaluation of word derivation in Esperanto with special reference to the prefix mal-'. Bulletin of the Faculty of Law and Literature, 38: 41-49. Okayama University.
Vesteegh K. [1993] 'Esperanto as first language: Acquisition with a restricted input'. Linguistics 31: 539-555.
Renato Corsetti estas lingvisto kaj prezidanto de Universala Esperanto-Asocio.
Vilĉjo Walker
La aŭtoro reagas al komentoj pri la pasinta jarkunsido de la Esperanto-Asocio de Britio. Ĉiu, kiu interesiĝas pri EAB, legu...
La Brita Esperantisto (aŭtuno 2002, 'Gratulinda "paĝo" en la brita kongresa libro') bedaŭris, ke la komitat-elekto dum la jarkunsido ne sekvis 'establitan precedenton'. Kiel la tiama protokola sekretario, mi havis la taskon pretigi la jarkunsidon; nun, ĉar la polvo rekuŝiĝis, mi klarigos la cirkonstancojn kaj kialojn de tiuj aranĝoj.
La precedento de lastaj jaroj estas, ke ni ja antaŭe anoncis, kiu okupos kiun oficon (prezidantan, kasistan, ktp), se la membroj elektos tiun homon kiel komitatanon. Tio eblis, ĉar mankis pli ol unu kandidato por ĉiu posteno (okaze mankis eĉ unu). Ĉi-jare, dum la ses semajnoj post la limdato por kandidatproponoj, mi prilaboris la aranĝojn por la jarkunsido, supozante, ke tia situacio okazos ankaŭ ĉi-foje: ĉiu havebla ofico havos unu, kaj nur unu, kandidaton.
Nu, ĉu ekzistas precedento sekvenda, kiam unu semajnon post la pres-limdato por bulteno kaj balotpaperoj, kiam tiuj jam estas pretaj kaj presotaj, lastminute anoncas sin kvaropo da novaj kandidatoj? Kiam tiuj homoj volas kandidati por la oficoj, sed unu pretas esti prezidanto, nur 'kondiĉe ke' ties amikoj estu vicprezidanto kaj sekretario, kaj inverse -- do la rezulto de la prezidanta baloto eble ŝanĝos la kandidat-liston por vicprezidantoj kaj sekretario, kaj inverse? Kiam mi devas atendi pli, dum du el la novaj kandidatoj pagas membrokotizon, ĉar je la tago de ties sinproponoj ili ne estas membroj de la asocio? Kiam la pli fruaj kandidatoj jam verkis siajn sinprezentajn tekstojn, nesciante, ke ili partoprenos en konkurenca baloto? Kiam pro la lastminuta hasto, la bulteno (kun la balotpaperoj) aperigas leteron, kiu plendas pri (supoza) neagado de la tiama komitato, sen doni al tiuj kandidatoj la eblon respondi al la kritikoj? Kiam ni havas nur unu semajnfinon por refari la aranĝojn, reverki la balotpaperojn, kaj rekunmeti la bultenon, antaŭ ol la presisto presos kaj dissendos ilin al la membraro?
Mi dubas, ĉu ekzistas precedento por situacio tia. Se ja estas, mi ne konis ĝin en la momento, kiam mi ricevis telefonvokon pri la novaj kandidatoj, kaj devis tuj reagi. Nu, kion fari? Mi vidis tri eblojn...
Parenteze, ĉu decido fare de demokratie elektita komitato estas tiel maldemokratia? Kiu plej ĝuste taksas taŭgecon de kandidatoj por la oficoj: tiuj, kiuj jam kunlaboris, aŭ tiuj, kiuj konas ilin nur per 200-vorta sinprezento en bulteno? Jes, membro-kunveno ja povas taksi tiun homon, kiu estas la plej karisma kaj impone entuziasma, sed tiujn trajtojn ni bezonas ĉefe por la 'publika vizaĝo', kiu estas nia direktoro (kaj la direktoro estas dungito, ne kandidato en la komitato-baloto). La ĉefaj roloj de la komitataj oficoj estas kunlaborigi, akordigi, gvidi aŭ stiri la diversajn volontulojn, kaj kontribui fakajn scion kaj konsilon. La komitatanoj estas kuratoroj de la karitato; ili mem prenas leĝan respondecon pri ĝiaj financoj kaj agadoj -- ĉu ili mem ne rajtas decidi, kiel ili sin organizu, kaj kiujn ili fidu por agi laŭ siaj nomoj?
Intertempe, dum la monatoj antaŭ la jarkunsido, mi pli kaj pli seniluziiĝis pro la konstantaj rikanoj, plendoj, neinformitaj kritikoj kaj senpensaj personaj atakoj, kontraŭ individuaj komitatanoj, fare de (konsentite, nur malgranda manpleno da) homoj. Danke al elektronika poŝto, ili povis sendi dekon da plendleteroj ĉiusemajne -- kaj, kiel elektita komitatano, mi sentis la devon tralegi kaj pritrakti ĉiun tian aĉan korespondaĵeron. Ĝi tre deprimis min, ĉar tia senkonsidera etoso estas por mi ĉio, kio esperantismo ne estu, do finfine mi decidis rezigni je la okazonta jarkunsido; de nun mi servos nian lingvon alimaniere, propramaniere. Almenaŭ pro tiu ĉi decido, mi nuligis la implicojn, ke mi influas la balotaranĝon por 'reteni potencon' aŭ 'certigi mian reelekton'.
Nu, kio okazis, ja okazis. Kun postvido, ĉu la rezulto estas tiel malbona? Anstataŭ publika lukto inter du frakcioj kun ebla malutila estrarofendo, ni havas komitaton kaj kun 'nova sango' kaj kun sperto pri la lastatempa funkciado de la asocio; krome ni evitis bezonon rifuzi volontulojn.
Nun ni nin turnu al la estonteco; ni demokratie elektis estran komitaton, kiu portas grandan ŝarĝon kaj indas nian subtenon. Ni ne sentu la bezonon bridi ilin aŭ per prahistoria precedento, aŭ per leĝeca regularego, kiu malpermesus al ili reagi kree al venontaj (kaj neantaŭvideblaj) cirkonstancoj. Niaj komitatanoj estas karitataj kuratoroj; tio devigas ilin agi respondece, laŭ la leĝo kaj por la bono de la asocio. Ni donu al ili fidon kaj subtenon tiel agi.
Vilĉjo Walker laboris dum ses jaroj kiel protokola sekretario de EAB, antaŭ lia rezigno. Plej laste, li kunlaboris pri la teksto kaj diskoj de la nova enkonduka Esperanto-kurso, bazita sur la libro Gerda Malaperis de Claude Piron, kiun EAB komisiis.
Lena Karpunina
Prelego -- iom reduktita -- prezentita dum la 42a somerlernejo ĉe Wedgwood Memorial College, Barlastono (aŭgusto 2002).

Mia libro La Bato aperis en decembro 2000. Ĝi estas kolekto de 15 noveloj plejparte verkitaj por la belartaj konkursoj de Universala Esperanto-Asocio. Kiel mi entute venis al skribado, verkado de la rakontoj? Nu, verŝajne en la vivo de ĉiu homo estas multaj momentoj kaj eventoj, pri kiuj oni volas aŭ povas rakonti. Motivoj povas esti diversaj: provi analizi proprajn aŭ aliulajn spertojn, erarojn aŭ informi pri interesaj homoj kaj okazaĵoj. La celo estas pensigi, informi kaj, se eble, amuzi legantojn.
En mia kazo la belartaj konkursoj estis la ekpuŝo, kialo, pro kio mi komencis, aŭ pli precize, kuraĝis provi verki. La literaturon mi amis ĉiam, sed mi neniam povis pensi, revi, ke mi mem kapablas verki. Eble ĝuste pro tio, ke literaturo estis por mi netuŝebla, preskaŭ sankta afero. Kaj verkistoj! Ili ŝajnis al mi apartaj, elstaraj homoj; misteraj, apenaŭ kompreneblaj estaĵoj.
Tiel proksimume mi pensis aŭ sentis, kiam en 1996, dum Universala Kongreso en Prago, mi hazarde trafis en la kunsidon, en kiu oni anoncis la verkojn premiitajn en la belartaj konkursoj. Kelkaj verkoj estis voĉlegataj: versoj, se mi ne eraras, de Mauro Nervi, kaj rakonto, kiu gajnis la duan premion. Aŭskultinte la rakonton, mi diris al apude sidanta Gerd Bussing, kiu tre bone konas la originalan Esperanto-literaturon, ke ankaŭ mi povas skribi tiel kaj sekvontjare mi partoprenos la konkursojn. Li skeptike ridetis, dirante: 'Tiuj estas verkistoj, kiuj verkas dum sia tuta vivo, ili estas literaturaj profesiuloj. Kaj vi pensas, ke vi povas verki?' Tamen mi insistis, ke mi povas, kaj ke ni vetu, ke sekvontjare mi gajnos la unuan premion. Li ne volis veti kaj verŝajne pensis, ke de la streĉa kongresprogramo kaj tro varma vetero mi iom freneziĝis.
Laŭ la kondiĉoj de la konkurso oni rajtas sendi tri verkojn en ĉiu branĉo. Do, reveninte hejmen, mi skribis miajn unuajn tri rakontojn -- 'La bato', 'Jasa' kaj 'Anakondo' -- kaj sendis ilin al UEA. Nur unu rakonto, 'Jasa', gajnis en 1997 la trian premion. Eble bone, ke mi tamen ne vetis. Por la sekvontjara konkurso mi verkis tri aliajn rakontojn: 'Miŝka Voropajev', 'Bela' kaj 'Mortpafitaj pomoj'. Ĉi-foje du rakontoj, 'Miŝka' kaj 'Bela' gajnis, sed nur la honoran mencion. Mi iom ĉagreniĝis, sed verkis por la jaro 1999 tri pliajn rakontojn: 'La ridinda letero', 'Paska pluvo' kaj 'La persekuto'. Dum la berlina kongreso en 1999 oni sciigis min, ke 'La ridinda letero' gajnis la trian premion.
Mi konkludis, ke plej verŝajne mi neniam gajnos la unuan premion; ŝajne Gerd pravis: nur profesiuloj povas gajni pli altajn premiojn. Por tamen provi aliri eventualan legantaron (se ĝi entute ekzistas) mi komencis serĉi eldonejon, kiu pretus eldoni libroforme miajn rakontojn. La serĉado daŭris preskaŭ du jarojn: finfine mi ricevis pozitivan signon de eldonejo FEL. En tiu momento mi jam havis pli ol 12 rakontojn. Kelkajn el ili, ekzemple 'La instruistino' kaj 'La motorciklo' mi komencis verki por la UEA-konkurso, sed evidentiĝis, ke ili estas tro longaj laŭ la konkurskondicoj. Do mi lasis ilin duonverkitaj kaj nur poste, pretigante la manuskripton por la libro, finverkis ilin.
En 2000 mi ne partoprenis la konkurson, ĉar mi okupiĝis nur pri la libro. Jam dum la kompostado de La Bato mi ricevis urĝan mesagon de la eldonejo, ke pro la difinita kvanto de la kompostitaj paĝoj, kiu devas esti dividebla je sep, oni bezonas ankoraŭ unu etan rakonton, aŭ mi elektu, kiu rakonto estu ellasita. Pro tio mi rapide skribis la lastan rakonton, 'La Adiaŭo', kies temo kaj enhavo jam de kelkaj monatoj ŝvebis en mia kapo.
Ĉiu rakonto estas aparta historio; inter si ili ne nepre havas iujn ligojn. Mi ja ankaŭ verkis ilin kiel 'unuopulojn'. Nura escepto estas 'La patrino kaj la filino' kaj 'Inter najbaroj', en kiuj rolas la samaj ĉefpersonoj kaj kiujn mi konceptis kiel rakontoparon. Tamen ankaŭ ili estas du en si mem ŝlositaj historioj.
La rumana profesoro pri literaturo kaj estetiko, Ignat Florian Bociort, en la antaŭparolo de La Bato, notas, ke la 'rakontoj okazas plejparte en la unua persono, kvankam la rakontanta persono ne ĉiam estas la verkistino mem. Kelkfoje aperas "rakonto en rakonto" ("La mortpafitaj pomoj"), sed denove ne kiel "arta procedo", sed kiel kutima, ciutaga fenomeno' [p. 10]. En la kazo de aŭtobiografiaj rakontoj ofte la propraj spertoj estas projekciataj en fikciajn personecojn. Kaj inverse: verkante pri ne aŭtobiografiaj temoj, mi elektas 'mi-forman' rakontmanieron por pli verece vivi kaj aspekti en la fremda haŭto.
La temoj de la rakontoj estas diversaj: civila milito, aŭ entute iu ajn milito; malliberejoj en tempoj de stalina teroro; rakontoj pri infanoj, iliaj zorgoj kaj klopodoj kompreni la mondon kaj ne laste la proprajn gepatrojn; miskomprenoj kaj mispaŝoj en la familia vivo; romantikaj travivaĵoj dum la grimpado en la montaro; la najbaroj; la lernejoj; aventura ekskurso sur ĵus aĉetita motorciklo, kaj ankaŭ rememoroj pri Esperanto-renkontiĝoj iĝas materialo por la rakontanto.
Laŭ Bociort, en la antaŭparolo: 'La rakontoj... ne celas unuavice priskribi lokojn aŭ morojn, sed prezenti homajn sortojn, mentalecojn, specifajn reagojn al diversaj eventoj. Samkiel la lokoj, ankaŭ la homoj estas tiel konkretaj, ke oni povus renkonti ilin surstrate. Ni aŭdas la paŝojn de la severa instruistino... ni vidas junulojn, maturiĝintajn en malliberejo, maturajn homojn, suferantajn pro absurdaj leĝoj, pro la sekvoj de la dua mondmilito' [p. 8]. Por ne esti 'nudvorta', kiel diras rusoj, aŭ senargumenta, kiel dirus esperantistoj, ni rigardu al kelkaj rakontoj pli detale.
En la noveleto 'Miŝka Voropajev' temas pri du viroj, malliberuloj, kiuj konatiĝas kaj amikiĝas en malliberejo de stalinaj tempoj. Ili ambaŭ laboras ĉe arbofaligado en la tajgo: unu, la kontrolisto, estas preskaŭ profesia malliberulo, jam kiel dekdujaraĝa infano spertinta puntendaron, kaj la alia, kiu ŝajne nur hazarde trafis sub la gilotinon de la justeco, laboras en unu el la brigadoj, kiuj seĝas kaj faligas la arbaron. Amikeco en punlaborejo estas, kiel ĉio en tiu ĉi specifa loko, io aparta, ankaŭ specifa.
Tio reliefigas ekzemple en tio, ke la unua viro, kiu fine restas viva kaj post kvardek jaroj memoras kaj rakontas pri sia amiko, konstante cerbumas, pro kio povis esti malliberigita lia amiko. Al li estas klare, ke tiu estas nek krimulo, nek politika malliberulo, kiu pro siaj kontraŭreĝimaj opinioj povis esti sendita en malliberejon. Sed li ne demandas la duan viron, kiu nomiĝas Miŝka, ĉar starigi tiaspecajn demandojn ne permesas al li la malliberula etiko.
La temon gulago mi trovas ne nur interesa sed ankaŭ grava, ĉar tio estas tragedia paĝo en la sovetia historio, ankoraŭ ne sufiĉe bone pritraktita de gazetaro, verkistoj, politikistoj -- de ĉiuj. Stalino mortigis milionojn (kelkaj parolas pri 20 milionoj) da homoj. Neniu konas tiujn milionojn, kies ostoj diktavole kuŝas en la siberia grundo. Hazarde mi konas kelkajn konkretajn kazojn, kiuj tamen estas tipaj por tiu kruela epoko. Mi eble estas la sola, kiu povas pri ili rakonti. Mi planis verki tutan ciklon pri malliberuloj, sed ĝis nun estas pretaj nur kvin rakontoj, du el kiuj eniris la libron.
En alia rakonto, 'La adiaŭo', virino, kiu havas plurajn infanojn post multjara feliĉa familia vivo, estas forlasata de sia edzo. Kiel ŝi ekscias pri tio, kion ŝi pensas, kion ŝi sentas, kaj kiel ŝi luktas por konservi la familion -- pri tio temas en la noveleto. La rakonto komenciĝas jene:
La sesa horo. Mateno. Malantaŭ la fenestro akrasone pepadas iu birdo. Sed se ĝi silentus -- eĉ tiam mi ne povus dormi. Jam la tutan semajnon mi ne povas dormi... La semajnon, kiu abisme apartigas la antaŭan, feliĉan vivon de la nuna, kaj de la estonta... Marina vekiĝas kaj diras:
'Panjo, rigardu, kiel bela estas la ĉielo...'
Ŝi kuŝas surdorse kaj rigardas per siaj grizaj linkaj okuloj rekte supren, tra la plafona fenestro.
'Ho, jes, tre bela. Sed vi dormu -- vi ankoraŭ havas unu horon,' flustras mi por ne veki la aliajn infanojn.
Ŝi, ne moviĝante, sen palpebrumi, ankoraŭ rigardas dum kelkaj sekundoj la ĉielon; poste ŝi subite fermas la okulojn kaj tuj ekdormas. La ĉielo estas vere ege bela hodiaŭ: blua kun rozkoloraj montĉenoj de etaj nuboj; tiu ĉi subtila rozkolora lumo -- de la leviĝanta suno... Kaj la genista arbusto en nia ĝardeno, plenkovrita de flavaj floroj, admirigas kaj samtempe dolorigas la okulojn per sia pompa beleco. Jes... la printempo, ĉio floras kaj ĝojas; nur en mia animo malrapide mortas io granda kaj grava... Kaj tiu ĉi malagrabla spasma bulo en la gorĝo neniel malaperas, kaj tiuj ĉi larmatakoj... Ne, ne, mi devas iel kolekti ĉiujn miajn fortojn kaj koncentriĝi: mi ja havas infanojn, ili estas malgrandaj kaj bezonas min, kaj mi bezonas ilin...
Tio okazis antaŭ unu semajno...
Do, ŝi okupiĝas pri la infanoj, aĉetadas, hejmmastrumas kaj samtempe rememoras kaj analizas la dekjare longan vivon kun sia edzo, provas trovi siajn erarojn, skribas al li leteron, kiu celas montri al li, ke forlasante ŝin, li faras eraron. La rakonto estas verkita en formo de interna monologo.
En la rakonto 'Bela' estas priskribata lerneja vivo en Sovetunio kaj aparte unu orfa knabino, kiu kontraŭ sia volo staras ĉe la rando de la komunumo, kiel en la klaso, tiel ankaŭ en la privata vivo. La struktura apartaĵo de la rakonto estas tio, ke ĝi komenciĝas kaj finiĝas per la sama bildo, per la sama pasaĵo. Fine Bela elmigras kun la familio, ĉe kiu ŝi loĝas kaj kiu senskrupule ekspluatas ŝin, en Israelon. Ŝi esperas, ke tie komenciĝos por si tute alia, pli digna kaj feliĉa vivo. La lerneja temo, sed iom de alia flanko, estas pritraktata ankaŭ en la rakonto 'La instruistino'.
La rakonto 'Paska pluvo' temas pri neefektivigita revo el infaneco, deziro unufoje rigardi la pompan kaj belan paskan ceremonion laŭ tradicia rusa moro. Ĉi tie ludas gravan rolon la pluvo, ĉar 'pluvas' dum la tuta tempo. Jen la komenco de la rakonto:
Aprilo. Griza berlina ĉielo. Malantaŭ la fenestro lante susuras la pluvo. Sur la verdaj branĉoj de la abio, kiu kreskas ĉe mia fenestro, sidas du pigoj, grandegaj, sataj, belaj. Jen ili ekmoviĝas kaj forflugas. La brueto de la printempa pluvo trankviligas miajn nervojn, trostreĉitajn de la ĥaoso kaj streso de la ĉefurba vivo. Baldaŭ estos germana Pasko... kaj semajnon poste -- rusa. La berlina pluvo memorigas al mi alian pluvon. La pluvon de mia juneco en tre dista urbo, milojn da kilometroj for de Berlino.
Mi estis tiam deksesjara. En la urbo, kie ni loĝis, printempe unu post la alia sekvis festoj: komence la muzulmana Navruz, poste la juda, la germana kaj, finfine, la rusa Paskoj. Ĉiuj ĉi festoj, oficiale ne agnoskitaj, estis fervore festataj de la popolo.
Mi provis redoni en tiu ĉi rakonto la etoson de la pluvo kaj samtempe de la paska festo. La etoso estas por mi tre grava en beletra verko. Do en 'Paska pluvo' la patro proponas al la filino veturi dum la paska vespero al la rusa preĝejo por rigardi la ceremonion de elportado de ora kruco el la preĝejo. Ili faras tion, sed rapide revenas, ĉar apud la preĝejo estas amasego da homoj, kaj la polico malbeligas la noktan pejzaĝon apud la preĝejo. Ili ne ĝisatendas la elportadon de la kruco.
Kaj tiu ĉi neefektivigita revo, aŭ deziro vidi la belan ceremonion, restas ĉe la filino por la tuta vivo. Fine de la rakonto ŝi decidas: 'Mi sidos en la trajno kaj veturos en Ruslandon, en iun provincan urbon. Tie mi ekloĝos en hotelo ne tro for de iu preĝejo. Kaj en la Paska nokto -- eble tiam pluvos? -- mi iros al la preĝejo kaj mi vidos "la elporton de Kristo al la popolo"!'
'Paska pluvo' estas parte aŭtobiografia novelo, en kiu mi priskribas la urbon Duŝanbe, kie mi plenkreskis kaj finis la lernejon. Eble pro tio mi aparte ŝatas la rakonton, kaj mi povas nur esperi, ke mi transdonis la festan etoson de tiu pluvo, de tiu fora pasko kaj de tiu originala azia urbo.
La provo konfrontiĝi kun la propra vivo en beletra verko estis kaj estas temo de multaj verkantoj. En literaturscienco estas interalie prezentata la ideo, ke aŭtobiografiaĵoj entute ne estas literaturo, aŭ ke ili estas tute aparta ĝenro, kiu formortadas. Nu, la tempo montros, ĉu tio estas ĝusta.
La verkisto Peter Weiss en sia aŭtobiografia romano Fluchtpunkt ('Punkto de malapero') skribis pri la genezo de aŭtobiografiaj verkoj: 'Miloble ŝanĝitaj estas niaj pensoj, sentoj, konsideroj; ili estas eksperimente notataj, dudek jarojn poste, ne plu kontroleblaj, ĉar la unusola atestanto, kiu povus refuti min, mia tiama Mi, velkis kaj fandiĝis en mi. Verkante, mi kreas por mi duan, imagitan vivon, en kiu ĉio, kio estis senkontura kaj necerta, vidigas klarecon.' Verŝajne simile pensas, sentas multaj aliaj, kiuj en siaj verkoj konfrontas la propran pasintecon, kiu refraktiĝas tra la tempo kaj distanco. Almenaŭ mi povas identigi min kun tiuj vortoj de Weiss.
En 1995 mi post kelkaj jaroj de foresto vizitis Taĝikion, kiu ĝuste dum tiuj jaroj travivis civilan militon. Kelkaj impresoj kaj bildoj de la vizito estas prilaboritaj, respegulitaj en la rakonto 'Mortpafitaj pomoj'. Kaj alia aŭtobiografia rakonto estas 'La motorciklo'. Jen eltiraĵo:
Alveturante iun vojkruciĝon, mi vidis homojn, kiuj trankvile trairadis la straton antaŭ mia proksimiĝanta motorciklo: por mi estis ruĝa lumo, por ili -- verda, do ili eĉ ne rigardis en mian direkton, ne estis kaŭzo por maltrankviliĝi. Sed mi, vidinte ilin, tute forgesis, ke mi devas bremsi. Mi nur konstatis, ke mia motorciklo rapide alproksimiĝas al la senkulpaj homoj kaj post kelkaj minutoj surveturos ilin. Miaj pensoj kuris antaŭen, kaj mi jam imagis, kiel oni min juĝos en la juĝejo pro neintenca murdo. Mi volis nepre eviti tion, sed ne sciis kiel, kaj miaj haroj stariĝis de teruro sub la protekta kasko. En la lasta momento mi kriegis per laŭta, kriĉa voĉo:
'Homoj!!! Forkuru!!! Rapide! Forkuru! Forkuru! For!!'
Verŝajne oni jam antaŭsentas, ke malproksimen oni tiamaniere ne povas veturi. Sekvas akcidento kaj ĉirkaŭ kaj post ĝi disvolviĝas la historio, dum kiu estas priskribataj kelkaj aliaj roluloj. Kaj fine la ĉefrolulino veturas al la fama monta lago Iskanderkulj.
Por fini la prelegon, mi ŝatus denove citi la vortojn de profesoro Bociort, kun kiu mi diskutis la titolon de la libro. Lia propono estis Pafitaj pomoj. Post pripensado mi tamen decidis por La Bato. Jen liaj argumentoj:
Fakte ne nur la deksesjaraj junulinoj -- ĉar ili devenas el la regiono, kie multas opoziciuloj -- estis mortpafitaj kun siaj aĉetitaj pomoj. Preskaŭ ĉiuj herooj de Lena Karpunina estas 'pafitaj pomoj'; al plej multaj adekvatas tiu ĉi bela stilfiguro. En iom pli larĝa senco la sorto pafis la freŝajn pomojn en la sinoj de multaj, pro tio ili suferas, perdis aŭ bedaŭras ion. La rakontantino mem dividas tiun senton kun siaj herooj.
Mi citu ankoraŭ du eldiraĵojn pri literaturo, kiujn mi ne forgesas, dum mi verkas. La unua citaĵo estas, se mi ne eraras, de la franca verkisto Anatole France: literaturo estas maniero pensi en figuroj. La alia apartenas al Franz Kafka, kiu diris, ke literaturo devas esti hakilo, kapabla trabati la glaciiĝintan maron de la koro.
Mi esperas, ke miaj rakontoj helpos almenaŭ iomete degeligi la glacion sur viaj koroj, se ili jam hardiĝis sub la foje neelteneblaj ŝarĝoj kaj batoj de la vivo.
Lena Karpunina naskiĝis en Ruslando kaj nun loĝas en Berlino, kie ŝi studas lingvojn ĉe la Humboldt-Universitato. Ŝi lernis Esperanton en 1988 kaj ŝiaj rakontoj multfoje premiiĝis en la belartaj konkursoj de Universala Esperanto-Asocio. En 2002 ŝi gastprelegis -- kaj gitarludis -- ĉe la somerlernejo en Barlastono.
Derek Fielding, Stan Waldron
En suda Kimrujo estas malkovrita mezepoka ŝipo. Sed kio nun okazos?
En somero 2002, dum konstruado de nova teatro kaj artocentro en Newport, estis elfosata malnova ŝipo, kvazaŭ miksaĵo de ŝarĝŝipo kaj vikinga t.n. longŝipo. Ĝi longas almenaŭ 21 metrojn kaj larĝas ses.
Per dendrokronologio (la scienco starigi daton per arboringoj) montriĝis, ke la ŝipo estas konstruita el kverko hakita inter septembro 1465 kaj aprilo 1466. Konjektite estas, ke la ŝipo estis reveninta de Portugalujo, ŝarĝita de portugalaj potaĵoj kaj grandaj pecoj de korko. Mezepokajn ŝipojn oni tre malofte eltrovas kaj la Newport-ŝipo unikas en Britujo.

Rimarkindas, ke la plimulto de la interna garnituro konserviĝis. Krome, troviĝis apud la ŝipo ledaj ŝuoj, ŝtofo, lanaj vestaĵoj, ŝtonaj kuglegoj, ŝnuro, daŭboj, pulioj kaj parto de la velaro.
Post kampanjo por savi la ŝipon subtenata de la Komitato por Brita Arkeologio kaj ĝia kimra filio, la konsilantaro en Newport kune kun la Kimra Asembleo decidis savi la ŝipon kaj ĝin ekspozicii. Tamen esplorado kaj konservado de la ŝipo daŭros multajn jarojn kaj kostos laŭtakse pli ol tri milionoj da pundoj.
Intertempe jam estas transportitaj la ŝip-restaĵoj al provizora konservejo ĉe ŝtal-kompanio Corus en Llanwern. Poste, tamen, oni esperas ekspozicii la ŝipon en subtera halo ĉe aparte konstruota muzeo. La muzeo malfermiĝos kune kun la nova teatro en 2004. Sed jam eblas vidi la elfositaĵojn labortage inter la 9a matene kaj la 17a posttagmeze.
Novaĵoj pri la ŝipo legeblas ĉe www.saveourship.org.uk kaj www.britarch.ac.uk/SOSnewport.
Kapitano Stan Waldron, 75-jaraĝa, emeritiĝis post 38 jaroj kiel maristo (22 jaroj kiel ŝipestro). Eklerninte Esperanton en 1995, li fariĝis membro de la loka kongresa komitato por la brita kongreso en Newport (1999). Li estas komitatano de Esperanto-klubo La Verda Drako, kaj kontribuis al ties bulteno Drako kaj al Eko (foje pri la simioj, kiujn li iam posedis).
Derek Fielding, 60-jaraĝa, dum 30 jaroj instruis kemion en Manĉestro. Tie en 1987 li esperantistiĝis kaj en 1992 gajnis premion 'John Buchanan' de la Universitato de Liverpolo. Emeritiĝinte, li revenis al Suda Kimrujo, kie li estas UEA-delegito kaj sekretario de klubo La Verda Drako. Kun Stan Waldron li vojaĝis al Karpacz, Pollando, por Esperanto-ferio.

Forpasis en Manĉestro Lawrence Mee (Lorens Mi) la 28an de oktobro 2002, post plursemajna malsano. Lorens esperantistiĝis antaŭ 50 jaroj: ekde tiam Esperanto fariĝis lia ĉefa pasio. Kie ajn li loĝis -- Skotlando, Nord-Irlando, Bharato, Nederlando (kie li estis kontisto ĉe UEA) -- Lorens aŭ starigis E-klubon aŭ forte varbis por Esperanto.
Lastatempe li estis UEA-delegito pri leksikologio kaj pri la Universitato de la Tria Ago. Krome li agadis politike por la Liberala Partio kaj entuziasmiĝis pri komputilado, viciĝante inter la unuaj, kiuj jam en la fruaj 80aj jaroj konstatis la signifon de la komputilo.
Li estis ege inteligenta, ĉarma kaj sprita samideano (jes foje kontraŭstarema kaj obstina!), kiu entreprenis esperantajn taskojn ĉiam kun entuziasmo kaj energio.
Ĉe la funebra ceremonio reprezentis Esperanto-Asocion de Britio Graham Blakey, kiu parolis esperantlingve kaj legis La Esperon, kaj Nord-Okcidentan Esperanto-Federacion Ian Mac Dowall. Lorens estis vidvo de Audrey Childs-Mee, kreinto de la kurso Saluton!.
IMD/GB

Petro naskiĝis en Berlino kaj venis al Britujo en 1938. Mi renkontis lin 40 jarojn poste, kiam li kelkfoje gastigis miajn vizitantojn eksterlandajn, al kiuj li montris Londonon per sia aŭto, kun kutima vizito al la Esperanto-Klubo.
Iama membro de Internacia Amikeca Ligo, Petro interesiĝis pri homaj kaj bestaj rajtoj. Humanisto kaj aganto kontraŭ perbesta eksperimentado, li tamen estis mondvaste konata kiel fondinto de Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj.
Emeritiĝinte, Petro volontuladis ĉe la Londona Esperanto-Centro tri tagojn semajne kaj fariĝis honorofica kasisto de EAB. Li aktivis kiel membro de la Londona Esperanto-Klubo, de loka Esperanto-grupo en Kingston kaj kiel kasisto de nia Sudorienta Federacio. Kiam okazis UK en Brajtono, Petro fariĝis LKKa kasisto.
En 1996 kuracisto diagnozis ostoporozon, kaj poste Parkinson-malsanon, sed Petro daŭrigis, malgraŭ malfortiga doloro. Koratako fine mortigis lin ĉi-oktobre. Samideanoj ĉeestis la funebran solenaĵon, ĉe kiu profesoro John Wells laŭdparolis.
Marteno McClelland
Pro la centjariĝo de la unua kongreso de Esperanto okazos en Bulonjo-ĉe-Maro, Francujo, dum pasko 2005, kongreso organizota de la franca federacio Esperanto-Nord. Memevidente britoj estos bonvenaj en Bulonjo-ĉe-Maro por -- laŭ la vortoj de la prezidanto de Esperanto-Nord, Richard Valet -- 'elmontri la viglan ekzistadon de Esperanto'. Eklaboris en aŭtuno loka kongresa komitato por detaligi kaj organizi la programon. Do, eĉ se vi ankoraŭ ne disponas agendon por la jaro 2005, valoras noti la daton!
Alia dato por la agendo -- sed ĉi-foje por la nuna jaro. La 88a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Gotenburgo, Svedujo, inter la 26a de julio kaj la 2a de aŭgusto. Partoprenos el Britujo, kun sia instruisto Malcolm Jones, tri lernejanoj -- Josh Chapman, James Cheater kaj Joe Murray -- de Ermysted's Grammar School, Skipton. Ĝuu!
... al d-rino Kate Hall (Oksfordo), nova honora membro de Universala Esperanto-Asocio. Kate Hall estas distingita pro gravaj servoj al la tutmonda Esperanto-movado: ŝi sindoneme subtenis i.a. afrikan agadon kaj krome multe tradukis; ŝi respondecas ankaŭ pri Norwich Jubilee Esperanto Foundation (NoJEF), kiu finance subtenas gejunulojn dezirantajn partopreni naciajn kaj internaciajn Esperanto-eventojn. La honoro estis anoncata dum la UK en Fortalezo, Brazilo.
... al Antony kaj Belalumo (Kwang Mi) Rawlinson, kiu anoncis la naskiĝon en oktobro de Dominic Lee Stanley, frateto por Bianca (naskita en junio 2000). Al la tuta familio sincerajn bondezirojn.
... kaj al advokato Frank Buckley (Bristolo), kiu ĉi-jare festas 70 jarojn kiel esperantisto. Li partoprenis sian unuan Universalan Kongreson en Kolonjo, Germanujo, en 1933; krome li studis kun Andreo Cseh en Arnhem, Nederlando. Inter multaj atingaĵoj en Esperantujo elstaras lia enscenigo de la zamenhofa traduko de Hamleto, ĉe kastelo Kronberg en Elsinoro, Danlando, kun muziko komponita de Vaughan Williams.
La esperantista kanzonisto Gianfranco Molle (Italujo) gastprelegos -- sendube ankaŭ gastkantos -- dum la ĉi-jara somerlernejo ĉe Wedgwood Memorial College, Barlastono (9a-15a de aŭgusto). Jam delonge popularas lia muziko, inkluzive de la kanzonoj de la sonbenda kolekto Kontakto (1979). Plejlastaj informoj pri la somerlernejo troveblas ĉe http://ourworld.compuserve.com/homepages/PGubbins/barlasto.htm.
Klare -- Biblioteko Butler ne longe funkcias en sia nova hejmo en Barlastono kaj sendube restas multo farota. Tamen surbretigi la volumon ABZ de Amo super etikedo 'inĝenierado' -- nu, iasence jes, sed...
... la ambulanca instanco en Stafordŝiro proponas tradukservon. Laŭ la direktoro de la ambulanca instanco, tradukservo 'multe helpos solvi malgrandan sed kreskantan problemon pri urĝkazaj telefonalvokoj farataj de homoj, kies denaska lingvo ŝajne ne estas la angla' (fonto: Congleton Chronicle, 2002-11-29). Plia pruvo, ke ne ĉiu en Anglujo la anglan parolas. Tamen ni esperantistoj jam delonge scias, ke la angla estas pli 'ondolingvo' ol 'mondolingvo' -- ke ties ondoj pli baŭmas kaj ŝaŭmas en kelkaj mondopartoj ol en aliaj. Krome, ĉu pro mankantaj scioj pri la angla en Stafordŝiro EAB tie starigis sian sidejon?
Esperanto-komencantoj tre gravas -- neniuj komencantoj, neniuj spertuloj. Por flegi komencantojn okazos dum 2003 almenaŭ du staĝoj en Barlastono dediĉotaj al la bezonoj de tiuj, kiuj faras siajn unuajn paŝojn en la internacia lingvo. Katarina Tustin gvidos komencanto-kurson kadre de la semajnfino kaj jarkunsido (16a-18a de majo) de Sennacieca Asocio Tutmonda en Britujo (SATEB). Krome, plej laste anoncite, okazos semajnfino en Barlastono inter la 24a kaj la 26a de oktobro aranĝota de Angela Tellier kaj Paul Gubbins aparte por komencantoj/progresantoj. Tiuj, kiuj havas kontakton kun komencantoj, bv. ilin atentigi pri tiuj ĉi du ebloj. Detaloj, inkluzive de kostoj kaj loĝebloj, haveblas/-os de Wedgwood Memorial College (tel. 01782 372105; rete wedgwood.college@staffordshire.gov.uk).
Rilate la SATEB-semajnfinon, anoncite estas, ke gastprelegos -- al malkomencantoj -- Gary Mickle el Germanujo. Temoj: naciismo kaj novdekstrismo. Krome dum la semajnfino okazos politika forumo (eblo diskuti politikajn temojn), lingvo-kliniko (eble diskuti ne klinikojn sed Esperanton), kaj distra vespero. Detaloj de Wedgwood Memorial College (denove supre) aŭ Anne Johnson (tel. <privata telefonnumero>).
Kaj esplorindas nova retpaĝaro, kiu helpos al retemuloj
'facile kaj senkoste informiĝi kaj lerni la lingvon'. Lernu!
estas financata de la meritoplena Esperantic Studies Foundation kaj
troviĝas ĉe
... en la prestiĝa literaturo-konkurso Liro-2002 ricevis Jack Warren (Skotlando) pro lia traduko de The Lost Sanjak (Saki). Gratulon!
... al Simon Davies, kompostisto de La Brita Esperantisto, al Mike Seaton, kiu enkomputiligis diversajn artikolojn en la nuna revuo (unu eĉ enkomputiligata en trajno, sub redaktora nazo!) kaj al ĉiuj aliaj, kiuj presis, dissendis kaj alimaniere kontribuis al la revuo. Dankon!

Skulptisto Eric Buckley (maldekstre) senvualigas sian Zamenhof-tributon en la biblioteko en Keighley. Helpas loka historiisto Ian Dewhurst, kiu poste prelegis pri la originoj de la Keighley-klubo -- la unua en Britujo kaj en la tuta iama brita imperio. Vidu la artikolon 'Centjariĝas la unua Esperanto-societo'.
Fotis Bob Smith: la bildo aperas laŭ afabla permeso de la ĵurnalo Keighley News.
Porĉiama adreso de ĉi tiu paĝo: http://purl.org/net/lbe/arkivo/954/