Transsalti la navigilojn.

EAB

Esperanto-Asocio de Britio | LBE | Arkivo

La Brita Esperantisto
Numero 956, printempo 2004, 100-a jaro

 

(Ĉi tiu paĝo estas parto de la LBE-arkivo.)

 

Kovrilfoto

Membroj de la Esperanto-grupo en Kingswinford starigis sukcesan propagandan budon ĉe festivalo en Stourbridge.

La prizorgantoj aĝis inter sep kaj 80 jaroj kaj venis el Britujo, Italujo kaj Francujo.

En la foto, de maldekstre: Catherine Tustin, Cath Bush kaj ŝiaj nepinoj Suzanna kaj Katrina, kaj Benoît Fonty.

 


 

Enhavo

Paul Gubbins    Redaktore
David Kelso    Ĉu larmeto survange?
Tim Westover    Flegu la esperantiston en vi
Paul Gubbins    Recenzo: La Postdomo
David W. Bisset    Zamenhof-(kaj-Dickens)-tage en Skotlando
Angela Tellier    Feliĉe en Felixstowe
Paul Gubbins    Komentario
Geoffrey King    El la biblioteko: interreto kaj interrilatoj
Malcolm Jones    Recenzo: Malvivaj Animoj
Redakcio    Dialogare en Barlastono
Wolf Krüger    Kvin-kontinenta kontakto
Paul Gubbins    Recenzo: EAB Mini-D
Redakcio    Recenzo: Leteroj el Svedio
Jack Warren    Al orgeno donacita oni fuŝon ja esploras
Viv O'Dunne    Kiu kiuas... en la brita Esperanto-movado?
Angela Tellier    Nombro neniel malbonaŭgura
David Budden    Vizito al esperanta 'Mekko'
Mamed Madok'ba    Mia hobio
Hilary Chapman    El pasintaj paĝoj
Tim Carr    Originala Poezio: Du sonetoj
Edmund Grimley Evans    Recenzo: Resurekto
Redakcio    Recenzo: Etvortaro pri Lernado kaj Laboro
Nekrologo    Daphne Lister
Nekrologo    Dee Hueting
Paul Gubbins    Babile
Redakcio    Dorsa kovrilo

 


 

Redaktore

Celo de La Brita Esperantisto estas flegi la internacian lingvon en Britujo, ekz. reliefigante tiujn, kiuj -- foje nerimarkite -- fidele laboras por Esperanto; kaptante plej gravajn momentojn en la kultura vivo de Esperanto en nia lando (prelegojn, datrevenojn kaj aliajn memorindajn eventojn); kaj provizante forumon al britaj verkemuloj sin diversmaniere esprimi. Aliflanke vi ne multon trovos en La Brita Esperantisto pri la vasta, internacia Esperanto-komunumo: tiurilate ekzistas krom interreto aliaj revuoj, ekz. Esperanto, la magazino de Universala Esperanto-Asocio, aŭ La Ondo de Esperanto.

Pro la neniel hontinda (kaj neniel finaciisma) briteco de La Brita Esperantisto vi eble miros pri la aperigo de festparolado prezentita en Usono de usona civitano. Unuavide rilatas nenio al Britujo, britoj, aŭ la celoj de La Brita Esperantisto. Tamen la parolado, kiun faris Tim Westover fine de la pasintjara Nord-Amerika Somera Kursaro aŭ NASK (alte rekomendinda tri-semajna, tri-nivela somerlernejo), meritas atenton. Unue, pro la relativa juneco de la parolinto; due, pro la oratoraj kvalitoj de la parolado; kaj trie, pro la originaleco de la enhavo; eventuale kvare, ĉar ja ekzistas ligo kun Britujo: dekkelkjara Tim pasigis kun la gepatroj du jarojn en Londono kaj vizitis britan lernejon. [Informoj pri la ĉi-jara NASK troveblas ĉe ttt.esperanto.org/nask/e-nask.php aŭ de Ellen Eddy, <privata retadreso>.]

Valoras zorge legi la paroladon kaj, kunlige kun ĝi, la kontribuaĵon de la iama direktoro de Esperanto-Asocio de Britio, David Kelso. Ambaŭ konsideras la estonton de Esperanto, tamen de kontrastaj perspektivoj: dum Tim pledas por interna, persona vojo al realigo de la celoj kaj la idealoj de Esperanto, David pledas por ekstera, kunlabora. Do du flankoj -- du fascinaj flankoj -- de la sama medalo; du respondoj al fundamenta, ŝajne eterna demando: kiel prosperigi Esperanton? Legu, pripensu -- kaj letere reagu.

Mi deziras al vi bonajn printempon kaj someron en Esperantujo. Indas sekvi la konsilon de Tim: 'necesas aperi en la Esperanto-mondo, ĉe kongresoj kaj renkontiĝoj.' Do faru -- kaj sendu al la redakcio de La Brita Esperantisto fotojn kaj raportojn pri viaj verdaj, someraj spertaĵoj. Ĝuu!

Subskribo: 'Paul P. Gubbins'
Paul Gubbins

(Enhavo)

 


 

Ĉu larmeto survange?

David Kelso

Jen pensiga eseo pri nia movado, ne nur en Britujo sed ankaŭ en la tuta mondo. Aparte notindas la konkludo.

Nia redaktora moŝto invitis min surpaperigi kelkajn pensojn tuj post mia demisio de la posteno de direktoro de Esperanto-Asocio de Britio. Eble li esperas, ke mi senvualigos skandalajn sekretojn de nia estiminda komitato, aŭ malkaŝos, 'kie troviĝas la kadavroj'... kaj eble mi faros!

Pli serioze (ĉu mi sukcesos?), mi dankas pro la okazo eligi pensojn pri nia movado, nia asocio, nia afero. Kiam mi ekoficis kiel direktoro, mi naivis nek pri la movado en Britujo nek pri ĝiaj trajtoj pozitivaj kaj negativaj. Malgraŭ tio, la travivo kiel direktoro dum 30 monatoj estis mirinde instrua. Dum tiu tempo mi ege vojaĝis, renkontis multegajn movadanojn kaj vidis multajn diversajn aspektojn de la vivo en Esperantujo. Kion do mi lernis?

Unue -- kiel ni ĉiuj dumlonge suspektas! -- la esperantistaro ne estas ariĝo de averaĝuloj. Mi aktivis en multaj organizaĵoj, priaferaj kaj volontulaj, dum mia vivo. Ĉiuj iom malsamas, kompreneble, sed mi certas, ke la esperanto-movado estas la plej malsama el ĉiuj konataj de mi. Baze ĝi estas tre idealisma: preskaŭ ĉiuj movadanoj (ne ja ĉiuj, tamen!) estas idealistoj, kiuj sopiras iomagrade pli belan, pli bonan, pli justan, pli racian mondon. Same ĉe Oxfam, Amnesty aŭ Greenpeace.

Inter ni tamen la idealistoj efektivigas siajn idealojn, lernante kaj praktikante lingvon. Ni scias, ke en multaj progresemaj organizaĵoj abundas tiuj, kiuj bele parolas kaj kies langoj celas tiom, kiom sanktuloj en ĉielo. Ankaŭ -- eble -- inter ni, sed ĉe ni tiuj laŭtaj langoj majstru kaj praktiku novan lingvon. Ĉe Amnesty, ne. Do, iom aparta idealistaro, kiuj pretas laboradi por tiel esprimi siajn kredojn.

Mankas talento praktika

Bedaŭrinde idealismo tia ne ofte kuntroviĝas kun praktika aferemo. En la plimulta, praktika, afera mondo necesas realismo, malfacilaj decidoj inter ebloj, surbaze de nekompleta informo; ĉiutage necesas kompromisi pri idealoj, celoj, revoj... realiĝas, kio eblas. Plej ofte, tial, aferuloj -- komercistoj, politikistoj, administrantoj -- ne estas idealistoj, kaj idealistoj estas, plejparte, malpli aferemaj ol la mezulo. Ja ĉe ni. Ege mankas en la movado talento praktika, organiza, administra. Eble vi tion rimarkis...?

Antaŭ 40 jaroj, kiam mi estis novbakita movadano, mi ofte argumentis pri Esperanto, ĝiaj bonoj, ĝia taŭgeco kiel mondolingvo. Homoj neesperantaj, mi rimarkis, tutsimple ne kredis, ke ĝi estas 'vera lingvo', uzebla en komplikaj situacioj, ke ĝi kapablas servi kiel interkultura, internacia komunikilo. Hodiaŭ, male, oni malpli disputas pri la kapablo de Esperanto; pli ofte oni aŭdas: 'Ho jes, bonega ideo, sed bedaŭrinde ne realigebla.' Ni vivas en malidealisma, cinika, neaspirema epoko: se oni malmulte ambicias, eble oni sukcesos -- apenaŭ. Ĉu rezultato de la epoko de s-ino Thatcher, kiam eĉ studentoj malkvietiĝis pri dungo, mono kaj ŝuldoj? Oni diras, ke tiuj fenomenoj estas pendolaj: idealisman generacion (kiel nian, idoj de la jaroj 60-aj) sekvas seniluziisma. Ni esperu, ke post 30 jaroj da idealisma malhavo, ni baldaŭ vidos revenon de tia idealisma kulturo. Mi dubas tamen. Ŝajnas al mi, ke la tutmonda krizo pri la natura medio, pri popolnombro, tiom gravas, ke nur malmultaj homoj -- verduloj, esperantistoj, iaj religiuloj -- ankoraŭ kapablas kredi je pli bona estonto.

Neĉeesta epoko

Ni estas do maloftaj idealistoj en cinika mondo. Kion plu mi rimarkis? Nu, tre malmultas nun lokaj grupoj. Pluraj federacioj ankoraŭ sufiĉe bone funkcias, per renkontiĝoj plurfojaj dum la jaro, bultenoj kaj neformalaj aranĝoj, sed restas nur eble deko da vere lokaj grupoj. Tiu fakto parte spegulas nian malplian membronombron, sed ankaŭ la fakton, ke ni vivas en neĉeesta epoko. Mi scias, ke ĉiuj volontulaj organizoj -- skoltoj, literaturaj rondoj, virinaj grupoj -- pli-malpli malsukcesas allogi ĉeestantojn al lokaj kunvenoj kaj eventoj. Hodiaŭaj homoj plejparte ne vizitas klubajn kunvenojn kaj similajn.

Teĥnologio enportas la tutan mondon en la salonon, per televido, per vidbendo, per disko, per satelito, per komputilo: ne plu necesas eliri en la pluvoventon por sperti pli vastan mondon. Tiu mirinda teĥnologio, tamen, kostas. Sekve, kion ni ricevas per ĝi estas provizata ne per niaj najbaroj, ordinaruloj, sed per riĉaj korporacioj. La loka, popola kulturo abomene malprosperas dum lastaj jaroj. La ĝenerala, domina kulturo estas kreaĵo de la korporacia mondo: kino, gazetoj, popola muziko, televidprogramoj, eĉ sporto kaj flankokupoj. En tia korporacia mondo Esperanto estas fremdulo. Zamenhof donacis Esperanton al la mondo; li nek vendis ĝin nek ludonis ĝin.

Vendi la 'lingvon de morgaŭ'

Tre facile oni povas imagi korporacian Esperanton. Necesus relanĉi ĝin, kiel oni relanĉis la telefonservon, la Laboristan Partion, la poŝtoservon (malsukcese!), kinejojn, gazetojn... kaj ĉu ankaŭ ekleziojn? La nomo Esperanto estus kopirajta; niaj patronoj estus Coca-Cola, Nokia kaj Microsoft; landaj registaroj konkurus por gastigi la universalan kongreson, kiu estus alvenebla sole per la aerlinio Virgin, kaj la belarta konkurso estus subtenata de Disney. Apud British Council, Alliance Française kaj Goethe-Institut troviĝus Fonduso Zamenhof, kiu vendus la 'lingvon de morgaŭ' laŭ plej modernaj, novmodaj surmerkatigaj principoj.

Ĉu okazos? Mi ne scias. Sed mi certas, ke nia hodiaŭa movado malakordas kun la hodiaŭa kulturo (aŭ, se vi tiel preferas, la hodiaŭa kulturo malakordas kun nia hodiaŭa movado). Tiel estas en Britujo kaj cetera Eŭropo; estas same, mi supozus, en Usono kaj la cetera unua mondo, por kiuj la angla lingvo estas (laŭ korporaciaj kriterioj) la rendimenta solvo por la monda lingvo-problemo.

Ili pravas. Laŭ mallongtempa perspektivo, laŭ individuisma perspektivo, laŭ ekonomiaj principoj, pli valorus elspezi mil horojn por fuŝlerni la anglan lingvon ol cent horojn por primajstri Esperanton (ne tro analizu la aritmetikon). Kaj jen la kerno: Esperanto estas idealisma solvo por problemo de la tuta mondo, ne nur hodiaŭ, ĉi tie, por mi, sed por ĉiuj, ĉie, kaj morgaŭ kaj postmorgaŭ.

Tiuj, kiuj maltrankviliĝas pri la natura medio, pri nia maljusta ekonomia sistemo, pri la kultura imperiismo de Usono kaj la cetera unua mondo, tiuj eble povus rekoni la virtojn de Esperanto. Tamen tiuj aliaj -- la granda plimulto -- kiuj pli interesiĝas pri si mem, hodiaŭ, ĉi tie, kaj la tuja estonto, por ili Esperanto ja estas revo, nerealismaĵo.

Kredo je pli bona mondo

Ĉu do mi seniluziiĝis? Tute ne. La mondo estis ĉiam tia, eĉ en Varsovio antaŭ cent jaroj. Mi kredas -- ni kredas, ĉu ne? -- je pli bona, pli justa, pli feliĉa mondo. La homaro kapablas realigi tian mondon, se ni sufiĉe deziras kaj pretas tiucelen alstrebi. Dum jarmiloj la homaro prilaboris samtempe la hodiaŭajn bezonojn kaj la morgaŭajn. Homoj kaj triboj, kiuj ne sufiĉe prizorgis la morgaŭajn, ne transvivis; tiel zorgo pri la estonto -- prudento -- iĝis baza valoro en ĉiuj homaj kulturoj, precipe tiuj en malfacilaj medioj: la plej senakvaj, plej malvarmaj, plej malsekuraj mondopartoj.

Mi estas skoto, ido de lando dum jarcentoj malhava, kie prudento, antaŭzorgo, estas supera virto. En la lastatempa, okcidenta mondo tamen ni tiel riĉas, ke tia prudento ŝajnas nenecesa. Krome, la socio iĝis tiel amasa, tiom fora de la individua vivo, ke pripenso pri bezonoj de la morgaŭa mondo ŝajne neniel rilatas al la vivo de mezulo. Tiu fenomeno vidiĝas en la politika vivo de preskaŭ ĉiuj riĉaj landoj: la proporcio de voĉdonantoj en naciaj balotoj ĉiam malpliiĝas, krimniveloj ĉiam altiĝas kaj ĉia socia problemo, familia kaj ĝenerala, plioftiĝas.

Same pri Esperanto. La argumentoj por Esperanto temas pri morgaŭ, pri la estonta bonfarto de la mondo, pri pliboniĝo por ĉiuj, ne por si. Tiaj argumentoj ankoraŭ fortas en malriĉaj landoj, en kulturoj, kie eskapo el ekstrema malriĉo naskas esperon pri la estonto, pri la kapablo de homo plibonigi la mondon. Tial prosperas Esperanto en Brazilo, en Afriko, en Ĉinujo, kaj male en Britujo, Usono, Skandinavio.

La situacio do, kiu frontis min dum lastaj jaroj kiel direktoro de EAB, ne rilatas unike al Esperanto; ĝi rilatas al ĉiuj idealismaj, esperemaj aferoj en nia mondo. Ĝuste pro tio mi fortege konvinkiĝis, ke ni devas pli alianciĝi kaj kunlabori kun simpatiaj organizaĵoj: Amnesty International, World Development Movement, Friends of the Earth, United Nations Association kaj la verdula movado ĝenerale. Kune, eble, ni sukcesos ŝanĝi la direkton de la kultura evoluo en la unua mondo; aparte, certe ne.

Jen mia lasta vorto: ni alianciĝu aŭ ni subiĝu.

David Kelso, post sukcesa kariero en edukado en Skotlando, estis dum 30 monatoj direktoro de Esperanto-Asocio de Britio. Lastatempe li retrejniĝis por fariĝi instruisto de la angla kiel fremda lingvo kaj translokiĝis Italujon. La redakcio de La Brita Esperantisto deziras al li ĉiun feliĉon en la nova lando, en la nova posteno.

(Enhavo)

 


 

Flegu la esperantiston en vi

Tim Westover

Festparolado prezentita fine de la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) en Brattleboro, Vermonto, la 25an de julio 2003. Neniu diru, ke velkas en Esperantujo oratoraj tradicioj.

Tim Westover

Karaj geamikoj el la tuta mondo!

Mi kore salutas vin kaj dankas vin pro via ĉeesto ĉi-vespere por nia adiaŭa festo. Hodiaŭ ni festas la finon de tre sukcesa kursaro, NASK, sed ni festas ankaŭ multajn komencojn -- de novaj amikecoj, novaj etapoj de lernado, novaj scioj, novaj ĝuoj de la Esperanto-kulturo. Kaj alian gravan komencon ni festas -- la aperon de la Unua Libro de Esperanto antaŭ cent dek ses jaroj. Eblas diri, ke pli gravas nun la komencoj, ol la finoj.

Sed ĉiam por esperantistoj, ŝajne, pli gravas la finoj -- precipe unu granda fino, la tiel nomata fina venko. Ĝi estas la realiĝo de revoj centjaraj -- la alpreno de Esperanto kiel internacia dua lingvo por ĉiuj. Al la fina venko ĝis nun koncentriĝis ĉiuj niaj fortoj kaj esperoj.

Sed fina venko jam ne alvenis, post pli ol cent jaroj da ŝvito kaj sango. Ĉu ni ion fuŝis? Niaj argumentoj estas klaraj, raciaj kaj logikaj. Ni pledas de diversaj flankoj: al la Eŭropa Unio ni prezentas la monan valoron de forigo de tradukistoj; al la Unuiĝintaj Nacioj ni prezentas la senton de egaleco, kiu trafluas nian lingvon; kaj al la homoj de la mondo ni emfazas la spiriton de amo kaj toleremo, scivolemo kaj respekto, kiuj estas niaj ĉefaj principoj kiel esperantistoj. Sed malgraŭ ĉiuj penoj, la fina venko ankoraŭ ne finvenkis.

Mi opinias, ke ni ĝis nun ne ĝuste aliris la taskon de disvastigo. Ni ofte pensas, ke ni benitaj esperantistoj havas iun super ĉio lertan kaj solan solvon, kiun la cetera mondo ne volas akcepti pro pigreco, ĵaluzo, aŭ eĉ simpla malbono. Sed verdire la kialoj estas diversaj kaj ege komplikaj je ambaŭ flankoj, kaj oni ne povas redukti la argumenton ĝis nur manpleno da klaraj punktoj, kiuj entute pravigas unu aŭ la alian. La mondo nin rigardas kun suspektemo, kiel strangan sekton etan, kies propraj kredoj estas nur fantaziaj. Kaj ni akceptis tiun rolon, esti stranga sekto eta, daŭre mallaŭdi kolere kaj senefike la instancojn, kiuj ankoraŭ ne gaje kaj pentante brakumas nian movadon. Delonge ni batalis -- jes, batalis, ĉar nia movado-poezio ekde Zamenhof plenas je militaj metaforoj -- por nia venko.

Mi diras: sufiĉas la milito. Pied-al-piede kun la mondaj instancoj ni ne povas stari -- ne pro malpraveco, sed pro la politiko, kiu troviĝas ekster la regno de klareco, racio kaj logiko, el kiuj ni fontas.

Mi diras: sufiĉas la milito. Jam temp' está ekpreni novan metaforon, kiun ni ja povos plenumi kaj kiu ja kongruas kun niaj kredoj. Nia revo ne realiĝos dum ni parolos daŭre pri registaroj, sed nur kiam ni lernos paroli pri homaj koroj.

Mi kredas, ke neniu homo, kompreninte la valoron de Esperanto, povus kontraŭstari ĝin. Sed kiel komprenigi homojn? Ĉu per prelegoj kaj plendleteroj kaj surstrata varbado, kiel aliaj strangaj sektoj etaj? Tio fortimigus homojn antaŭ ol ili pretas aŭskulti. Feliĉe ni tre malsamas de sektoj ĝuste pro tio, ke ni Esperantistoj havas komunumon -- vere vivantan komunumon, kiu plenas je valoraĵoj: muziko, literaturo, historio, scienco -- ĉio, kio signifas vivon.

Kaj tre malofte la mondo informiĝas pri tiu flanko de Esperanto. Oni legas en ĵurnaloj pri 'mondlingva projekto', kiu aŭ fiaskis, aŭ ne plene sukcesis. Laŭ mi, la projekto plene, brile, preter ĉiu racia penso sukcesis. Aŭskultu la amason da komunikado pri ĉiu temo imagebla! Sentu la amikecon inter homoj diverslandaj! Spertu la egalecon inter ĉiuj esperantistoj, kaj tiam ne diru al mi, ke Esperanto ne brile sukcesis. Novaj esperantistoj varbiĝas, kaj pli grave, restas pro la komunumo, la aktualiĝo de la zamenhofa revo. Tial nia afero kreskos.

Sed ni devas certigi, ke ni pretas montri la Esperanto-komunumon al la ekstera mondo. Ne sufiĉas ĵeti libro-katalogon al varboto. Necesas ĝisfunde koni la kulturon, partopreni ĝin, vivi kiel Esperantisto. Kaj por tio, unue necesas ellerni la lingvon. 'Bonan tagon', 'Ĝis revido' ne sufiĉas por ekzisto. Ĉar vi ĉiuj estas ĉi tie, vi certe scias, ke ellerni la lingvon estas malfacila kaj senĉesa tasko, sed ĝi meritas nian penon kaj forton. Due, necesas aperi en la Esperanto-mondo, ĉe kongresoj kaj renkontiĝoj, aŭ eĉ ĉe leteroj aŭ retpoŝto. Malkiel en naciaj kulturoj, oni povas vivi en Esperantujo nur per vojaĝado, fizika kaj mensa.

Trie, necesas subteni nian tro ofte suferantan libromerkaton. Aĉetu, jes, sed ankaŭ nepre legu librojn. Por varbi novan esperantiston, ne montru mil netuŝitajn bretojn, sed du-tri librojn de vi plej amataj. Jen pli konvinka pruvo pri la utileco kaj vivanteco de Esperanto. Kaj kvare, subtenu la indajn literaturaĵojn kaj teatraĵojn kaj muzikaĵojn. Kiel en ĉiu kulturo, estas kaj bonaj kaj malbonaj, kaj ni nur malhelpas nian akcepton kiel seriozan kaj gravan komunumon kiam ni subtenas fuŝajn aferojn nur pro tio, ke ili estas esperantaj. Subtenu la bonon, kaj la bono kreskos.

Tio povas esti nova slogano de Esperantistoj: 'subtenu la bonon, kaj la bono kreskos.' Kaj la bono, laŭ mi, estas Esperanto. Ni ne efike povas invadi la teritorion jam kaperitan de la grandaj mondinstancoj, kaj tion ni nepre ne faru -- krom tio, ke ĝi estas malŝparo de tempo kaj forto, ĝi estas kontraŭ la spirito de nia pacamanta lingvo.

Per nia homamo kaj entuziasmo ni klopodu helpi ĉiun homon trovi la esperantiston en si. Kaj mi kredas, ke en ĉiu homo troviĝas esperantisto, kiu pretas vekiĝi. Militojn ni ne plu daŭrigu, batalojn ni ne plu faru. Jam venas la periodo de vekiĝo. Flegu la esperantiston en vi kaj senhonte montru tiun al la mondo. Tiel vi faras por la movado la plej bonan, kiun eblas fari.

Tim Westover estas 21-jara studento en Norda Karolino, Usono. Li ekesperantiĝis en 2000 kaj kvarfoje ĉeestis NASK en Sanfrancisko, Kalifornio, kaj Brattleboro, Vermonto. Ĉe la 2003a li redaktis la ĉiutagan NASKan Faskon.

(Enhavo)

 


 

Recenzo: Neniel seka, tamen sekteca satiro

Paul Gubbins

István Ertl, La Postdomo. Roterdamo: Bero, 2003. 86 paĝoj. EUR 9 plus sendokostoj; mendebla ĉe la libroservo de UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

Se la nomoj Raneto Krozeti, Atlaso Oreltira Reprovas kaj Trefort Stilo -- por mencii nur tri rolantojn en la unua romano de la eksredaktoro de la revuo Esperanto, István Ertl -- sonas konate sed tamen perpleksigas, se vi vane serĉas la urbon Boterhamo en via atlaso, do plej verŝajne La Poŝkondomo -- pardonon, La Postdomo (tiel oni ektordas la lingvon, leginte la romanon) -- ne estas legaĵo por vi.

Kial? Simple, ĉar tiu ĉi akra, acerba sed ja amuzega satiro fontas el la lastatempa kaj pliplorinda kroniko de Universala Esperanto-Asocio, kiu kondukis al demisioj de pluraj fidelaj kaj longe servintaj oficistoj en Roterdamo (inkluzive de Ertl mem). Kaj do, se vi ne bone informatas pri la internacia Esperanto-movado, se vi ne sekvas -- eĉ supraĵe -- la internan politikon de UEA, sendube vi maltrafos multajn sukajn, insultajn satiraĵojn kontraŭ gvidantoj (kaj ne nur) de la hodiaŭa movado.

Tamen vi ja trafos stile vervan, miele fluan murdo-misteron kun evidenta Esperanto-fono. Sed jen la tubero: finfine La Postdomo estas dorlotaĵo por esperantistoj, ne esperantoj. La esperantistoj plengorĝe ridos kaj bisados, ĝis aperos sekvo (samtempe preĝante al zamenhofa 'forto mistera', ke ili ne estos same draŝataj en posta postdoma volumeto, precipe en brile kruela desegnaĵo de Francisco Veuthey); la esperantoj post du-tri paĝoj sakrante forĵetos la volapukaĵon.

Do resume: neniel seka, tamen sekteca satiro; ju pli vi foras de se(le)kta roterdama rondo, des malpli vi frandos la romanon. Tamen pro modela lingvo-uzo: provu!

Kaj, se vi ankoraŭ ne deĉifris la nomojn en la unua alineo: Renato Corsetti, prezidanto de UEA; Atilio Orellana Rojas, direktoro de Internacia Esperanto-Instituto; Trevor Steele, direktoro de la centra oficejo de UEA en Roterdamo (la postdoma Boterhamo).

(Enhavo)

 


 

Zamenhof-(kaj-Dickens)-tage en Skotlando

David W. Bisset

La Zamenhof-festo de la Esperanto-Asocio de Skotlando okazas ĉiujare en la pitoreska urbeto Aberdour en orienta Skotlando. Oni kunvenas apud la haveno en la tiea boatklubejo, kiu ŝajne ŝvebas super la maro, kaj de kies fenestroj videblas la insula monaĥejo Inchcolm kaj la dramecaj montetoj brakumantaj Edinburgon.

Antaŭ ol manĝi kaj tosti la kreinton de Esperanto, okazas programo rekte aŭ oblikve rilatanta al Zamenhof. Ĉi-jare David Bisset prelegis pri trajtoj profunde zamenhofecaj de la angla romanisto Charles Dickens. Simple, ambaŭ pasiis pri homoj. Dickens aglaokule rigardis homojn, priskribante kaj kompatante ilin. Tamen la kompato transformiĝis en koleron, kiam li konsciis pri hipokriteco kaj maljusteco. Lia sinteno emigis lin negative reagi al la leĝa aparato, kiu tiam ofte ignoris veran justecon kaj fie riĉiĝis per subpremado de sociaj subuloj.

Dickens kompreneble ne uzis planlingvon. Tamen li uzis lingvaĵon, kiu efike komunikis kun ĉiuj sociaj tavoloj, kaj li uzis ankaŭ la okulojn. Lia observemo estis eksterordinara. Piedirante ĉiutage kilometrojn tra Londono, li rigardis, pripensis kaj poste verkis. Tial Dickens fariĝis kronologo de deknaŭa-jarcenta Londono kaj ankaŭ de la varieco de homa vivado.

David Bisset finis sian prelegon per deklamado de kelkaj alineoj el Pikviko tradukitaj de William Auld. Jen premiero dank' al la rusa eldonisto Aleksander Korĵenkov, kiu antaŭ kelkaj jaroj petis al Auld fari la tradukon. Bill ne finis la laboregon pro malsaneco, sed Aleksander optimismas pri la finfaro de la entrepreno. Ni esperu!

David Bisset estas vic-prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio.

(Enhavo)

 


 

Feliĉe en Felixstowe

Angela Tellier

La ĉi-jara brita kongreso okazos en la malgranda havenurbo Felixstowe, tre bela kaj pitoreska loko. Kuŝanta inter du riveroj, Felixstowe frontas al la Norda Maro, kaj la kongresejo -- la hotelo Marlborough -- troviĝas malpli ol 20 metrojn for de la akvo. Se plaĉas frumatena mara banado, jen okazo nemaltrafinda.

Gastprelegos Ziko Marcus Sikosek, germano aktuale laboranta ĉe Universala Esperanto-Asocio en Nederlando, kiu estas klera, vigla kaj amuza preleganto. Krome li aranĝos prilingvan kvizon en vendredo kaj postbankedan distraĵon en sabato. Aliaj prelegantoj inkluzivas Marjorie Boulton, Joyce Bunting, Simon Davies, Edmund kaj Kate Grimley Evans, Paul Gubbins, Terry Page kaj John Wells.

Ĉi-kongrese okazos paralela programo: 'formala' prelego kaj, samtempe, 'neformala' diskutrondo/aktivado, en kiu kongresanoj estos kuraĝigataj paroli kaj mem kontribui. La temo de la distra vespero estas Cent Jaroj da Esperanto en Britujo, kiu inkluzivos -- espereble -- freŝe verkitan teatraĵon.

Tutkongrese disponebla estos 'konstanta babilejo': krome abundos ekskurseblecoj, manĝejoj kaj similaj distraĵoj.

Pliaj informaj troveblas ĉe www.BritishEsperantoCongress.co.uk.

La marbordo de Felixstowe

Angela Tellier multege laboras por sukcesigi la britan kongreson en Felixstowe (30a de aprilo - 3a de majo). Nepre aliĝu kaj kunsukcesigu ĝin!

(Enhavo)

 


 

Komentario

Paul Gubbins

Ekde la 2a de decembro pasintjare pli facilas laŭ nova leĝaro forpermesiĝi de la laborejo pro religio aŭ kredo. Tio signifas, ke, se dungito petas celebri dum tuta tago eklezian feston aŭ simple dum kelkaj minutoj preĝi, superuloj ne rajtas rifuzi, se la bezonoj de la laborejo ne estos damaĝataj.

Ŝajnas, ke oni larĝe interpretas, kio estas religio aŭ kredo. Evidentas, ekzemple, ke katolikismo aŭ islamo estas religioj, sed la leĝaro same inkluzivas i.a. pacifismon, veganismon kaj ateismon. Ĉi-lastaj apenaŭ konsidereblas kiel religioj: plej verŝajne temas ĉi tie pri kredoj -- kredoj tamen, kiuj kadre de la nova leĝaro samrangas kaj interpreteblas kiel religioj.

Sed kio estas religio kaj analoge kredo? Laŭ Makbool Javaid, advokato kaj specialisto pri dungado, religio konsistas el tri elementoj: komuna adorado, difinita kredaro kaj la fakto, ke la koncerna kredaro forte influu personajn pensadon kaj agadon.

Malfacile estas kompreni, kiel pacifismo kongruas kun tiu ĉi interpretaĵo pri religio, analoge kredo. Sendube pacifistoj akceptas difinitan kredaron kaj kelkaj laŭe organizas sian vivon. Tamen ĉu ili 'komune adoras' -- kaj, se jes, kiun aŭ kion?

Kaj kiel pri Esperanto? Jam de jardekoj oni konscias, ke por kelkaj adeptoj de la internacia lingvo Esperanto fariĝis religio, almenaŭ kvazaŭ-religio. Certe multaj kredas je la idealismo, je la idealoj de Esperanto; ili dediĉas horojn al ties antaŭenigo kaj kultivas internacian, supernacian perspektivon. Kaj ĉu ne zamenhoftage, kongrese kaj alievente esperantistoj komune kolektiĝas por -- almenaŭ iagrade -- adori, prihimni t.n. 'majstron'? Jen ekzemple eltiraĵo el interreta anonco pri zamenhofa festo en Skotlando en 2003: 'Ni kompreneble tostos la Majstron [tiel: majuskle!], tranĉos la tradician kukon kaj celebre manĝos.'

Koincide, sammonate, en sekulara Francujo, komisiono prezidanta voĉdonis por malpermesi al lernejanoj 'paradan portadon' de religiaj simboloj (ekz. kruco kristana, vertoĉapo juda, kaptuko islama), se tiuj konformas al ago 'prema, provoka, prozelitiga aŭ propaganda'. Denove: kiel pri la verda stelo en francaj lernejoj? Se Esperanto ja interpreteblas kiel religio aŭ kvazaŭreligio, eble la tradicia simbolo esperanta estos same malpermesata kiel parada propagandilo.

Kaj por reveni Britujen: ĉu la kvazaŭreligia statuso de Esperanto signifas, se esperantisto komence de decembro petus forpermeson je la 15a de la monato por komune, kun samideanoj, festi Zamenhof-tagon, ke superulo, konforme kun la nova leĝaro, jesus? Maleblas diri. Sed estus interese iam provi...

Informoj pri la novaj leĝoj en Britujo kaj Francujo ĉerpiĝis el The Guardian 2003-12-01 kaj 2003-12-12.

(Enhavo)

 


 

El la biblioteko: interreto kaj interrilatoj

Geoffrey King

Nuntempe, en la interreta forumo UEA-membroj, oni debatas, ĉu vere ni bezonas grandajn bibliotekojn kaj en Roterdamo kaj en Vieno. La ĉefa jesa argumento rilatas al la alireblo de la kolektoj. Malgraŭ la multiĝo de esperanta literaturo en interreto, oni bezonas ankoraŭ povi aliri la fizikajn librojn -- kaj eĉ pli certe la arkivojn -- en fizikaj bibliotekoj: dum multaj jardekoj tio restos vera.

Kaj la homoj ne ĉiam povas fari longajn vojaĝojn por aliri tiujn bibliotekojn. En la nuna situacio Vieno pli oportunas por orienteŭropanoj, Roterdamo por okcidenteŭropanoj. Kaj baldaŭ ni en Britujo havos rektajn kaj rapidajn trajnojn, kiuj portos nin ne nur el Londono sed ankaŭ el Bristolo kaj Glasgovo al diversaj kontinentaj urboj. [NDLR: Ĉu vere? Tion oni promesis antaŭ dek jaroj...] Tamen... estas multe pli bone, se ni povas aliri niajn librojn sen tiaj odiseoj. Kaj tial ni havas bibliotekon en Barlastono, la francoj en Gray, la hispanoj en Vilafranca, la germanoj en Aalen, kaj tiel plu.

Kaj eĉ tiel ne ĉiu povas veni al Barlastono. Por multaj homoj tiu vojaĝo estas tro laciga, aŭ tro multekosta, aŭ tro temporaba. Do ĉu ni povas ion fari por tiuj, kiuj ne povas aŭ ne volas entrepreni tiajn vojaĝojn? Ion jes; ne ĉion, sed per interreto multo estas farebla. En Usono Don Harlow faras enorman laboron por rete disponigi literaturajn tekstojn, kaj ne nur li. Per Trovanto la katalogo de la viena biblioteko estas facile konsultebla. Diversaj Esperanto-revuoj nun aperas interrete. Jam kelkaj libroj, ankaŭ kelkaj muzikaĵoj esperantaj, estas haveblaj nur en interreto.

Vidante tiun evoluon, mi komencis antaŭ du jaroj krei interretajn paĝojn por la Biblioteko Butler. Vi povas vidi la ĝisnunan rezulton ĉe www.biblbut.org. Tio estos tre longa laboro, kaj nur komenco estas farita: ĝis nun enestas preskaŭ nur griza teksto, sed poste enestos kelkaj bildoj, eble iom da muziko, tre espereble detala katalogo de la biblioteko. Interalie mi estas nur komencanto pri tiu laboro kaj devas multon lerni.

Jam nun vi povas vidi ĝeneralan prezenton pri la servoj, kiujn disponigas la biblioteko; ankaŭ tre koncizan historian skizon pri la evoluo de la kolekto. Malnovaj legantoj de El la biblioteko eble memoras, kiom mi tamtamis pri la pruntokolekto de la biblioteko, kaj nun ankaŭ ĝi reaperis kaj havas sian lokon en la retpaĝoj. Vi povas legi informojn pri niaj arkivoj dokumenta kaj fota; mi esperas poste aperigi tie kelkajn artikolojn El la biblioteko surbaze de interesaĵoj trovitaj en la arkivo, kaj certe aperigos kelkajn bildojn.

La ebloj por la posta evoluo estas tre vastaj. La decido, kion fari kaj kion prioritatigi, devus dependi de viaj deziroj sed nur, se vi sciigos tiujn dezirojn. Ekzemple, la biblioteko havas diversajn neeldonitajn manuskriptojn. Ĉu mi aperigu kelkajn el tiuj? Mi havis ideon pri biografia subpaĝaro sub titolo La Britaj Esperantistoj. Ĉu tio interesus? Kiajn bildojn mi aperigu? Kiel urĝa estas aperigo de la katalogo? Kaj, entute, kian prioritaton havu tiuj retpaĝoj kompare kun aliaj bibliotekaj laboroj? Viaj reagoj al tiuj demandoj tre helpos min.

Ĉi-momente mi okupiĝas pri granda projekto, kiun mi havas en la kapo jam 20 jarojn. En 1950 Montagu Butler publikigis sian Klasifon de Esperantaj Temoj. Diversaj esperantistoj uzas ĝin por organizi sian librokolekton, sed nun la libro estas malfacile havebla kaj la enhavo estas malaktuala. Por solvi la unuan problemon mi iom post iom aperigas la tekston en www.biblbut.org. Iom pli ol triono estas jam farita. La duan problemon solvos sistema revizio de la verko. Al tiu laboro povas kontribui ne nur bibliotekistoj sed ĉiu esperantisto kun iom logikema pensmaniero. Vi eble ricevos kapdoloron, sed ĉiu homo gajnas per iom da intelekta gimnastiko.

Geoffrey King estas la honora bibliotekisto de Esperanto-Asocio de Britio. Koncizaj, leteraj reagoj al la demandoj -- ekz. kiel prioritatigi bibliotekan retpaĝaron -- estos bonvenaj por estonta aperigo en La Brita Esperantisto. Pli ampleksaj respondoj al Geoffrey King ĉe <privata retadreso>.

(Enhavo)

 


 

Recenzo: Elstara humuraĵo

Malcolm Jones

Nikolaj Gogol, Malvivaj Animoj, tradukis Vladimir Vyĉegjanin. Sezonoj: Jekaterinburg 2001. Bindita, 224 paĝoj. Serio Oriento-Okcidento, Volumo 32.

La prozan tekston nomis ĝia verkinto poemo: legonto, al kiu ne plaĉas poeziaĵoj, tamen ne timu. La romano estas klasikaĵo el la rusa literaturo de la 19a jarcento sed ne entenas la seriozan, religieman filozofiumadon troveblan, ni diru, ĉe Dostojevskij aŭ Tolstoj. Gogol lerte prezentas la siatempan rusan socion, sed pli lude ol stude. La verko estas elstara humuraĵo.

Tiu ĉi kvazaŭa himno al ruseco kuŝas en la formo de pikareska rakonto pri fripono Ĉiĉikov. Vojaĝante de unu bienposedanto al aliaj, li strebas aĉeti iliajn 'malvivajn animojn', tiujn servutulojn, kiuj (ĉar jam mortintaj) ne plu laboras, tamen kies nomoj restos sur listoj ĉe la posedantoj ĝis la venonta censo. Kialoj kaj celoj la leganto mem malkovru; sed klare la koruptado, mensogado kaj ŝajnigado apartenas ne nur al Rusujo kaj la 19a jarcento. Multo -- burokratismo, kaŝemo, (mal)respekto kaj/aŭ timo antaŭ 'altranguloj' -- povus trovi lokon en 'moderna' similspeca romano pri Anglujo: 'En la kunveninta konsilio tiufoje tre rimarkebla estis manko de tiu necesaĵo, kiun ordinaraj homoj nomas senco.'

Gogol rakontas en libera, fantaziplena stilo kaj plene konscias pri sia aŭtora rolo, ofte rekte alparolante la leganton. Li ludas per la supozoj kaj reagoj de la leganto, aparte rilate 'nian heroon': 'Estas tre dubinde, ke la legantoj ŝatos la heroon, kiun ni elektis. Oni povas diri certe, ke la damoj lin ne ŝatos, ĉar la damoj postulas, ke la heroo estu absolute perfekta...' aŭ '... la legantoj ne devas indigni kontraŭ la aŭtoro, se la ĝis nun aperintaj personoj ne estis laŭ ilia gusto, kulpas Ĉiĉikov, ĉi tie li estas la sola mastro, kaj ni devas treniĝi tien, kien li intencas iri.'

Foje Gogol spirrabe rakontas pri okazaĵoj, foje li bremsas la fluon por esprimi siajn (ja filozofiajn) ideojn pri personoj aŭ pri Rusujo (aŭ aliaj landoj). Jen li donas satiran komentarion, jen evoluigas longan, poeziecan priskriban komparon -- ofte spicitan per groteskaĵoj. Jen gusteto: '... en fenestro troviĝis vendisto ... kun samovaro el ruĝa kupro kaj vizaĝo same ruĝa kiel la samovaro, kaj pro tio demalproksime oni povus pensi, ke en la fenestro staris du samovaroj, se unu el la samovaroj ne havus barbon nigran kiel gudro.'

La traduko -- la unua tia provo de la tradukinto -- estas ĝenerale bona. Troveblas elstaraj vortumadoj, precipe rilate proverbecajn eldirojn: 'Do, ili komencas bone, sed finas fripone' aŭ 'Oni provu ĉian trakton, sed virbov' ne donos lakton.' Tamen plurloke io misas: foje pezas la esperantigitaj formoj en la listoj de diversspecaj manĝaĵoj, kukoj, fiŝoj, vestaĵoj, veturiloj; foje la traduko tute ne sekvas la originalon; foje la vortumado en Esperanto estas malĝusta -- problemojn kaŭzas i.a. la artikolo, la refleksivo, la ĝusta tempo en participaj formoj aŭ en nerekta parolo/penso, la paroj ĝuste/juste, sekso/genro, de/da, scii/koni k.s.

Aparta problemo, kiun frontas tradukanto el la ruso (sed ne nur), estas nomoj kaj alparoloj. Pri nomoj: ĉu traduki (kiel ĉe pluraj servutulaj nomoj), ĉu esperantigi (kiel plejparte ĉe antaŭnomoj kaj grandurbaj nomoj), ĉu transliterumi (kiel ĉe patro- kaj familio-nomoj kaj ĉe aliaj vilaĝ- kaj urbo-nomoj); kaj, en ambaŭ lastaj kazoj, kiom strebi por redoni rusan elparolon? Parenteze, eble ĝuste ia nestrebado inverse misgvidas iujn rusajn gesamideanojn al misprononcoj en Esperanto, ekzemple 'nje multje, kaj tiel plju'. Se Nozdrjov (ne Nozdrov), kial ne Sobakjeviĉ, Pljuŝkin (la tradukinto donas Sobakeviĉ, Pluŝkin)? La ebleco en la rusa alparoli nekonaton per patro, patrino, frato k.s., eĉ en 'karesformoj', sonas strange redonita laŭvorte en esperanta kunteksto (sed ĉu ĉiam pli bone taŭgus sinjor(in)o, amik(in)o, karul(in)o?).

Malgraŭ tiuj ĉi konsideroj la traduko estas bona, valora kaj certe leginda, kiu amuzas, pensigas kaj instruas. Ĝin akompanas i.a. 'konciza biografio' pri Gogol, informoj pri la tradukinto kaj helpaj fonaj komentoj pri eroj el la teksto en librofinaj Notoj. Dankindas ne nur la tradukinto, sed ankaŭ Halina Gorecka, kiu 'korektis': min frapis nur unu preseraro en la teksto mem, iuj pliaj en la Notoj. Ne estas indikite, ĉu iu neruslingva esperantisto iam kontrolis aŭ provlegis la tradukon, sed ŝajnas, ke ne. Do, restas nun simple legi -- kia ĝuo!

Malcolm Jones estas instruisto pri fremdaj lingvoj, kiu studis i.a. la rusan. Li loĝas en Skiptono, Jorkŝiro.

(Enhavo)

 


 

Dialogare en Barlastono

Partoprenis la 10an festivalan semajnfinon en Barlastono meze de januaro 13 homoj, inkluzive de kvin, kiuj ĉeestis la unuan tian renkontiĝon en 1994: Agneau Belanyek, Paul Gubbins, Kate Hall, Malcolm Jones kaj Sally Phillips. Sub reĝisorado de Colin Simmonds estis provludata, cele al prezentado dum la brita kongreso en Felixstowe, nova unuakta teatraĵo Dialogaro unuvoĉa pri la pioniraj jaroj de la Esperanto-movado en Britujo.

Malcolm Jones kaj Agneau Belanyek

En la fotoj: Malcolm Jones kaj Agneau Belanyek; Helen Fantom kaj Sally Phillips.

Helen Fantom kaj Sally Phillips

(Enhavo)

 


 

Kvin-kontinenta kontakto

Wolf Krüger

Foto
Eble Wolf Krüger, dekstre, kontaktis tiom da aliaj radio-amatoroj, ke li plene elĉerpiĝis. Aŭ ĉu la tut-taga somerlerneja promenado lin lacigis? Kaj dum foje La Britan Esperantiston trafas problemoj rilate ĉapelitajn literojn, ĉi tie la honoran kasiston de EAB, Joyce Bunting, trafas problemoj rilate ĉapelon. Fotis Angela Tellier.

Mi partoprenis la somerlernejon en Barlastono kaj por reklami Esperanton mi kunportis mian amator-radiostacion.

Mia ĉambro estis en la plej alta etaĝo kaj tre favora por starigi antenon. Dum la semajno en kurtondo mi kontaktis 137 radioamatorojn el 49 landoj kaj kvin kontinentoj. Pluraj kontaktoj okazis en Esperanto -- ĉefe kun Esperanto-rondoj en Siberio kaj Francio. Krome tre interese estis paroli kun radio-amatoroj de Brazilo, Kanado, Kosta-Riko kaj Japanujo.

Per radiokontakto mi eĉ povis reaktivigi eperantiston en la ĉirkaŭaĵo de Barlastono, kiu antaŭ jaroj kabeis. Ankaŭ novan membron de Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj (ILERA) mi povis varbi.

La programo de la somerlernejo estis tre interesa. En kelkaj sesioj kaj prelegoj mi partoprenis, kaj la tuttaga promeno tra la regiono estis bonega -- brila eblo praktiki Esperanton kaj ĝui la belan naturon. La ĉambro kaj la manĝaĵo estis aparte bonaj!

Multan dankon al ĉiuj, kiuj helpis sukcesigi la eventon.

Wolf Krüger estas esperanta radio-amatoro, kiu loĝas en Eisenhüttenstadt, Germanujo. Dum la somerlernejo li festis naskiĝdatrevenon kaj stabanoj ĉe Wedgwood Memorial College bakis kukon. Ŝajne Wolf neniam antaŭe celebris kuke naskiĝdatrevenon!

(Enhavo)

 


 

Recenzo: Uzebla, uzenda, uzinda

Paul Gubbins

EAB Mini-D: English-Esperanto / Esperanto-English. EAB: Barlaston 2003. 64 paĝoj. ISBN 0-902756-20-6. Prezo £3.00 (£2.00 por minimume tri ekzempleroj; £1.80 por minimume 10).

Gratulindas Esperanto-Asocio de Britio pro ties laste aperinta vortareto, la EAB Mini-D. Gratulindas ankaŭ la EAB-prezidanto, Edmund Grimley Evans, kiu verkis la uzeblan, uzendan kaj uzindan etan vortaron.

Tamen kion signifas 'eta'? Laŭ informoj dorskovrile de la libreto, la Mini-D enhavas ĉ. 2500 plej utilajn vortojn -- sufiĉaj, fakte, por komencanto deziranta rapide kontroli novan aŭ nekonatan terminon aŭ por pli sperta esperantisto bezonanta tujan vort-kontrolilon. Granda avantaĝo de Mini-D rilatas al ties portebleco: pli-malpli samgranda kiel biletujo (angle wallet: ne trovebla en la volumeto!) kaj sendube pli maldika, ĝi facile ŝoveblas en poŝon aŭ mansakon.

Kaj pri la mankanta wallet, aŭ almenaŭ pri ties Esperanto-traduko: dank' al kvin paĝoj da klaraj, koncizaj gramatikaj notoj, komencinto kun nur bazaj scioj pri la principoj de Esperanto povus kontroli la sufiksojn, trovi uj, kaj espereble mem solvi, kio estas 'biletujo'. Aparte plaĉas tre simpla, tre efika korelativa tabelo.

Notendas, ke la vortaro ne celas aŭtodidaktojn, alivorte memlernantojn. La vortareto ne estas speco de Teach Yourself Esperanto: ne estas klarigitaj ekzemple transitivaj kaj netransitivaj verboj aŭ la akuzativo. Alivorte nepretas gramatikaj antaŭscioj aŭ aliro al poŝt- aŭ ret-kursa docento aŭ al lernolibro kun adekvataj klarigoj kaj ekzemploj.

Mi varme rekomendas la Mini-D. Dum venontaj barlastonaj somerlernejoj kaj aliaj tieaj eventoj mi anticipas, ke tiu ĉi flava volumeto ope ornamos la lernanto-skribotablon. Denove... gratulon al ĉiuj, kiuj tiom sukcese kunlaboris. Fieru!

(Enhavo)

 


 

Recenzo: Legaĵo por nelegemuloj

Harold Brown, Leteroj el Svedio, Londona Esperanto-Klubo: Hawksworth Graphics, Uttoxeter, 2003. 46 paĝoj plus suplemento. ISBN 0-902756-19-2.

La leteroj estas verkitaj inter 1985 kaj 2002 kaj aperis en la bulteno de la Londona Esperanto-Klubo. Pro la centjariĝo de la klubo (priraportita en La Brita Esperantisto en aŭtuno 2003) estas decidite reeldoni la leterojn, kiujn Harold Brown -- fora klubano loĝanta post emeritiĝo en Svedujo -- sendis al la klubo.

Brown pli ol kompetente leteras: li posedas nepran talenton enplekti en ĉiu letero plurajn kaj plej diversajn temojn. Tiel, por mencii nur unu ekzemplon, ĝenerala diskuto pri nostalgio nature kondukas al specifa propono pri tio, kiel plej efike uzi parton de la londona Hyde Park (p. 44-5). Tiamaniere, kaj pro la koncizeco de ĉiu ero (temas ja pri leteroj!), leganto-intereso neniam velkas. Tute prave, dorsflanke de la libreto, oni notas, ke la tekstoj 'taŭgas ne nur por la kutimaj legemuloj sed ankaŭ por tiuj, al kiuj mankas tempo aŭ emo tralegi romanon'.

Aparte plaĉis al mi -- sendube ĉiu leganto trovos sian ŝatatan eron -- la amuza 'La Diablo estas Ruzema' kaj 'Katodramo ĉe Haveno'. Krome tre bonvena estas la suplemento kun klarigoj pri fakvortoj kaj maloftaj vortoj (se tamen aperas akcipitro -- angle 'hawk' [p. 09] -- kial ne alko -- 'moose, elk' [p. 20]?).

La lingvo glate fluas, sed mi preferus pli rigoran uzon de la komo (aparte antaŭ ke kaj rilativoj): 47-vorta frazo sen komoj ('Pripensante tiun bizaran eventon...' [p. 22]) senspirigas. Tamen mi entuziasme rekomendas la leteraron kiel amuzan, foje pensigan kaj ĉiam varian legaĵon.

(Enhavo)

 


 

Al orgeno donacita oni fuŝon ja esploras

Jack Warren

Jen teksto de fascina prelego prezentata en printempo 2003, ĉe kunveno en Prestono de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio (NOEF). Memevidente Prestono situas en Lankaŝiro: la temo, do, pri lankaŝirano, ege taŭgis.

El la jaro 1599 kuŝas letero en la ŝtatarkivoj de Anglujo al la reĝino Elizabeta 1a enhavanta ĉi tiun frazon: 'Jen granda kaj stranga donaco, kiun oni sendos al la granda turko, pri kiu oni sendube multe parolos kaj kiu skandaligos aliajn naciojn, aparte la germanojn.' La donaco temis pri bela mekanika orgeno konstruita de Thomas Dallam el Warrington. Inter 1599 kaj 1600 Dallam persone liveris la orgenon permare al la sultana kortumo en Istanbulo kaj, post multaj aventuroj, sukcese -- kaj viva -- hejmeniris. Liaj atingaĵoj estus longe forgesitaj, se li ne estus survoje skribinta taglibron konsistantan el 78 oktavaj paĝoj, kiuj preskaŭ ĉion rakontas inter la foriro ĉe Blackwall, Londono, kaj la reveno. Mankas nur kelkaj paĝoj. Iel, iam ĝi aperis en la Brita Muzeo, kie ĝi ankoraŭ troviĝas.

Kial sendi strangan donacon tian al ekzotika lando je la alia flanko de la tiam konata mondo? Nu, Eŭropon tiutempe regadis pluraj potencaj nacioj, kiuj konkursis unu kontraŭ la alia por gajni avantaĝojn: angloj volis helpon de la turka ŝiparo kontraŭ sia malamiko, Hispanujo. Kiel multaj tiamaj angloj Dallam, kiu naskiĝis ĉirkaŭ 1570, serĉis sian fortunon en la ĉefurbo. Tie li lernoservis ĉe la Kompanio de Forĝistoj kiel orgenkonstruisto, kaj baldaŭ sendepende eklaboris. Londono floris kulture pro Ŝekspiro, Marlowe kaj Donne kaj komerce pro Drake kaj Raleigh: haveblis luksaĵoj kiel turkaj tapiŝoj, persaj silkoj, venecia vitraĵo kaj barataj spicoj. Por anglo kun sufiĉe da mono eblis vojaĝi eksterlanden -- al Francujo, Nederlando au Italujo. Iri Turkion tamen danĝeris. La vasta turka imperio etendiĝis ekde Orano ĝis Azovo, ekde Budapeŝto ĝis Basro. Se anglo kaptiĝis, la turkoj aŭ mortigis aŭ sklavigis lin en galero kiel remanton. Ne estas konate, ĉu Dallam konsciis pri la riskoj de sia entrepreno, antaŭ ol li ekiris.

Ne nur milito sed ankaŭ komerco gravis rilate turk-anglajn aferojn. Ekde la 1570aj jaroj la angla ambasadoro Barton bone rilatis kun sultano Mahometo 3a kaj eĉ batalis por li en milita kampanjo; sed post la subita morto de Barton anstataŭis lin la malpli kapabla Henry Lello. Daŭre necesis konkursi kontraŭ la franca kaj venecia ambasadoroj por kapti la atenton de la sultano: la donacota orgeno fariĝis parto de tiu ĉi manovrado.

Pri kia orgeno temis? [Vidu la dorsan kovrilon.] En sia taglibro Dallam priskribis ĝin parenteze: 'supre de la orgeno, alta je 16 futoj [5,2 metroj], staris ileksarbusto plena de merloj kaj turdoj, kiuj je la fino de la muziko kantis kaj skuis siajn flugilojn.' Kroma dudekkvarhora horloĝo havis kunsonorilaron de 16 tonoj. Sur la tegaĵo estis 'du personoj, kiuj staris sur du anguloj de la dua etaĝo, kun du arĝentaj trumpetoj enmane'. Estis ankaŭ klavaro por la orgenisto. La orgeno kostis entute £550 kaj la tegaĵo enhavis minimume 300 uncojn [9 kg] da arĝento. La orgeno estis konstruata verŝajne inter 1597 kaj 1598. Post sukcesa elmontro en la Bankedejo en Whitehall ĉiuj, inkluzive de la reĝino, estis tre kontentaj.

La 9an de februaro 1599, Dallam ekvojaĝis -- laŭ li post 'tre mallonga averto' -- al Turkujo. Lia taglibro enhavas liston de la provianto: oleo, vinagro, sekaj prunoj (1 ŝilingo kaj 3 pencoj), aveno, spico kaj sukero (3 ŝilingoj). Li kunportis glavon, keston, kaj -- kiel luksaĵon je kosto de 35 ŝilingoj -- senkruran spineton. La orgenon oni malmuntis kaj, sub la londona ponto, stivis en la Hector, armita komerca ŝipo de 300 tunoj. La kapitano estis Richard Parsons.

Malnova desegnaĵo
Reĝina ŝipo, 1588. Verŝajne la Hector aspektis pli-malpli tiel.

Piratoj

Sekvis la longa vojaĝo, kiu verŝajne instigis Dallam skribi la taglibron. Li ne estis klerulo kaj ne celis eldoni libron, sed li estis bone edukita, ege scivolema kaj neniam enuis. Legante la taglibron, oni ĉiam sentas sin rekte apud la aferoj, kiujn Dallam priskribas, ĉiam el sia vidpunkto.

Eĉ la progreso laŭ la markolo ne tedis. La Hector devis defendi sin kontraŭ la fifamaj dunkirkaj piratoj. Pasaĝeroj devis helpi al la ŝipanaro; Dallam estis preta kun musketo. Parsons sukcesis kapti plurajn piratojn kaj do rajtis konduki ilin teren kiel malliberulojn, sed je la konsterno de Dallam li akceptis ŝmirmonon kaj liberigis ilin. Dallam notis, ke la samaj piratoj poste kaptis entute 60 ŝipojn laŭ la orientangla marbordo.

Pli sude Dallam ĝuis la varman veteron, spektis la ludadon de marporkoj kaj balenoj kaj distris la kunvojaĝantojn per sia spineto. La 27an de marto ili trapasis la ĝibraltaran markolon, sen minaco de hispanaj galeroj; apud Marbella kaj Malaga videblis fora neĝo pinte de la Sierra Nevada. La 30an ili haltis ĉe Alĝero, tiam urbo-ŝtato estrata de la turkoj, kies vera mongajno estis pirateco. Tie oni kaptis kristanojn, torturis kaj sklavigis ilin pro malobeo de islamaj kutimoj. Tio ne fortimigis la scivoleman Dallam, kiu surteriĝis por miri la jam aperintajn fruktojn sur la arboj, la virinojn kun kaŝitaj vizaĝoj, la preskaŭ senvestajn maŭrojn kaj eĉ hejtitan kovilon por kokinoj, aparaton tiam nekonatan en Eŭropo. Intertempe la reĝo sciiĝis pri la orgeno kaj arestis kapitanon Parsons kaj du maristojn, ĝis oni montros la orgenon al li. Konsterno regis surŝipe: kion fari? Dallam sentime iris al la palaco kaj uzis siajn negocajn kapablojn por liberigi la anglojn. La eventon Dallam skizis per nur du-tri linioj en sia taglibro: tamen evidente li estis homo, pri kiu povas fieri Warrington.

Ili foriris de Alĝero la 4an de aprilo. Fulmo dum ŝtormo okazanta laŭ la afrika marbordo vive sed samtempe konversacie priskribiĝis: 'fajro kiel ege varma feraĵo prenita el forĝo, foje simila al kuranta vermo, aliafoje kiel huffero, kaj denove kiel kruro kaj piedo.' Malton ili preterpasis kaj la 20an atingis la grekan insulon Zakinto. Tie denove Dallam montris sian sentiman scivolemon. Grimpinte ĝis la pinto de la apuda monto Skopos, li spertis paskan diservon en vilaĝa preĝejo kaj ricevis panon kaj farbitajn ovojn, kontraŭ kiuj li fordonis sian tranĉilon.

El Zakinto la Hector vojaĝis ne rekte al Konstantinopolo sed al Iskenderuno, por elŝipigi varojn por Alepo en Sirio. Surteriĝinte pro birdĉasa ekskurso, Dallam kaj liaj kunuloj primiris akvajn bubalojn, kiam embuskis la grupon pafilarmitaj lokanoj, tiel ke ili devis rapide fuĝi. Survoje, notis Dallam, kuŝis sur domomuro 'tre strangaj bestetaĉoj, kiuj rapide supren- kaj malsupren-iris, iuj el ili pli grandaj ol granda bufo, kaj samkoloraj, sed ili havis longajn vostojn kiel rato'. Dallam ekvidis siajn unuajn lacertojn.

Moderna komunikilo

Vizitante la domon de angla komercisto, li neatendite vidis modernan rapidkomunikilon. En la korto estis kolombejo, kaj kiam alvenis blanka kolombo la komercisto ekkriis 'Bonvenon, honesta Toĉjo' kaj elprenis de sub ĝia flugilo leteron, kiu sendiĝis el Alepo, 80 mejlojn for, nur kvar horojn antaŭe. Kamele necesus kvar tagojn por tiu vojaĝo.

La 10an de junio la Hector forlasis Iskenderunon kaj iris laŭ la suda marbordo de Turkio ĝis la insulo Rodiso, kiun ĝi atingis la 27an. Kapitano Parsons surŝipe gastigis la vicguberniestron kaj aliajn gravulojn. Tamen la proksiman tagon -- denove -- enkarceriĝis kunvojaĝanto, ĉi-foje la angla pastro Maye. Delegacio alfrontis la vicguberniestron kaj petis klarigon. Venis respondo: 'Ĉar via donaco al mi ne sufiĉis.' Parsons protestis, ke li jam estis sufiĉe malavara. Replikis la vicguberniestro: 'Por mia ĉefo jes, sed ne por mi.' Parsons proponis al li propran donacon, kaj la pastro liberiĝis.

Forlasinte Rodison la 30an de junio ili atingis la insulon Ĥio la 14an de julio. Tuj necesis serĉi freŝan manĝaĵon, ĉar dum tri tagoj ili manĝis nenion krom 'rizo boligita en odoraĉa akvo'. Tie regalis ilin la angla konsulo sur sia verando. Scivolemaj lokanoj ariĝis sur la ĝardena muro ĝis ĝia disfalo. Tio 'ege kolerigis la konsulon, kaj li verŝajne estus preferinta, ke ni ne estus venintaj'. Tamen Dallam kaptis la okazon por admiri la belajn urbajn virinojn: jen ofta detalo en la taglibro.

Finfine la Hector atingis Konstantinopolon la 16an de aŭgusto, ses monatojn kaj tri tagojn post la ekiro de Londono. La urbego tiam posedis 12 mejlojn da muroj kun 25 pordoj el la 5a jarcento. La turka t.n. 'nova palaco' -- laŭ eŭropanoj la 'serajlo' -- restis sur la ruinoj de greka palaco. Ne longe for situis la katedralo de Sankta Sofia, la romia hipodromo kaj la egipta obelisko. Trans la akvo de la Ora Korno, en Galata, troviĝis la kristana kvartalo, kaj tie la angla ambasadoro Henry Lello malpacience atendis la donacon, per kiu eblis regajni prestiĝon super la francoj kaj la venecianoj.

La orgeno metiĝis sur ŝarĝpramon, kiun oni remis trans la akvon al Galata. Kaj jen granda ŝoko: ene estis ŝimo, malfiksitaj juntoj inter la lignopecoj, fendita farbo, kavetigitaj kaj kontuzitaj tuboj -- ĉiuj efikoj de humido kaj varmego. Kiel diable prezenti tion ĉi al la sultano? Laŭ Lello, la orgeno 'eĉ ne valoras du pencojn'. Dallam, kolera kaj ofendita, notis sindetene '... mian respondon al la ambasadoro mi preterlasos'. Sed li sciis, ke la damaĝo estas riparebla, kaj lia propra metiista reputacio tuŝis lin pli ol tiu de la Levanta Kompanio, kiu pagis la donacon. 'Do,' li skribis, 'mi eklaboris.'

Boligita ŝafaĵo

Bonŝance la mekanismo ankoraŭ bone funkciis, kaj do sekvis dek tagoj da laboro por anstataŭi la tubojn. Mardon la 11an de septembro la orgeno malmuntiĝis, ŝarĝiĝis sur pramon, transiris la Oran Kornon kaj stariĝis en la serajlo. Ekde nun Dallam kaj liaj helpantoj tien pendolveturis ĉiutage. Ili komencis frue kaj tagmanĝis kiel la aliaj servistoj. Surtabliĝis nigra pano, boligita ŝafaĵo, pilafo, jogurto kaj abundaj freŝaj fruktoj. Dallam notis: 'Mi manĝis ĉiutage en la serajlo, kaj ĉiutage ni ricevis vinberojn post nia manĝo.'

Malnova desegnaĵo pri janiĉaro

Por li tamen la restado en Konstantinopolo ne estis sen danĝero. Okcidentano, kiu kuraĝis ekstere promeni, devis esti akompanata de janiĉaro -- ano de la sultana infanterio -- kaj, por eviti rimarkigon, porti turkan mantelon super la propraj vestoj. Verda, la koloro de la Profeto, estis nepre evitinda: oni surstrate jam batis viron portantan verdan kuloton. Kristano rajtis nek porti armilojn nek rigardi turkon rekte en la okulojn. La turka imperio iom toleris kristanojn kaj judojn sub sia regado, sed nur ene de striktaj limoj.

La granda tago venis. Dallam surmetis -- je propra risko -- sian verdan livreon de la Forĝista Kompanio kaj rapidis al la serajlo kun siaj helpantoj. Je la oka, kaj denove je la naŭa, li kontrolis la orgenon detale kaj senpolvigis ĝin. Salutate per kanona salvo de la Hector, la sultano alvenis en orkolora kaiko ornamita de eburo, ebono, perlamoto kaj oro. Dallam, rimarkinte, ke li alvenis ĉirkaŭ sep minutojn pli frue ol atendite, ĝustigis la horloĝon por sonorigi ĝin ĝustatempe.

La sultano envenis kun akompanantoj kaj sidiĝis en pompseĝo. La horloĝo eksonoris kaj la orgeno faris senerare ĉiujn siajn artifikojn. La sultano proksimiĝis al la klavaro, rimarkinte, ke la klavoj dumlude subpremiĝis sentuŝe, kaj demandis, ĉu iu scipovas ludi.

Oni gestis al Dallam eniri. Unue blindigis lin la aro da paĝioj, surdmutuloj (inter ili falko-dresistoj kun falkoj) kaj nanoj armitaj de sabroj. Sed kion fari nun? Dallam jam avertiĝis nepre ne montri la dorson al lia moŝto. Sed tiu 'stariĝis... sed leviĝante el sia seĝo, antaŭenpuŝis min, kiun li ne povis fari alie, li sidis tiom apude; sed mi pensis, ke li estas eltiranta sian glavon por fortranĉi al mi la kapon.' Li ludis, ĝis la horloĝo denove sonoris, riverencis kaj foriris malantaŭe laŭ la taŭga maniero. Pro tio li ricevis el sako malantaŭ la sultano 45 orajn monerojn el la manoj de la sultano mem: '... kaj tiam oni elmetis min denove, kie mi eniris, estantan ne malĝoja pro mia bona sukceso.'

Efektive Dallam tiel bone impresis ĉe la kortumo, ke oni petis lin resti por ĉiam, proponante, ke li elektu por si du konkubinojn de la sultano. Li devis inventi edzinon kaj infanon, kiuj atendadas lin en Anglujo. Post dek tagoj li invitiĝis al rondvizito de la sultanaj ĉambroj -- tiam unika sperto por okcidentano. Krom ĉambroj plenaj de donacoj, vestoŝrankoj plenaj de kostumoj kaj krom la sultana arkopafejo, li mallonge ekvidis la famajn konkubinojn. 'Ili surhavis kuloton el fajna katuna tuko, blanka kiel neĝo kaj fajna kiel muslino; ĉar mi povis distingi la haŭton de la femuroj tra ĝi. Tiu kuloto etendis ĝis la mezkruro... iuj havis krurojn senvestajn, kun ora ringo sur la maleoloj; kaj surpiede velura pantoflo alta je kvar aŭ kvin coloj.' Li restis tiom longe, ke lia gvidanto ekkoleris. 'Li stamfis piede por ĉesigi mian rigardadon; tion mi ege malinklinis fari, ĉar tiu vidaĵo mirinde bone plaĉis al mi.'

Perfekta turko

Farinte sian devon, Dallam rajtis iri hejmen. La 28an de novembro li ekiris de Galata en turka ŝipo: 'malkontentiga vojaĝo, la kapitano kaj la maristoj estis tiel barbaraj.' La 9an de decembro ili atingis Volos sur la orientgreka marbordo. Sekvis transtera vojaĝo tra la montoj al la okcidenta marbordo. Gvidisto-interpretisto akompanis ilin: 'tiu viro... estis anglo, naskita en Chorley en Lankaŝiro, lia nomo Finch. Li estis ankaŭ laŭ religio perfekta turko, sed estis nia lojala amiko.'

Tian amikon ili bezonis. En Lamia, kie ili devis resti du tagojn, Dallam komentis: 'Mi eble diras resti, ĉar mi estas certa, ke ni ne ripozis dum la nokto, nia loĝejo estis tiel malbona, krom la granda timo, ke oni tranĉos al ni la gorĝojn.' En la montoj alfrontis ilin tondro, fulmo, pluvo, neĝo kaj ege malfacila vojsurfaco. Malantaŭ ili kaŭris kvar turkaj friponoj, kiuj celis murdi kaj prirabi ilin, supozeble helpe de Finch; tiu tamen sukcesis veneni ilian vinon dum kuntrinkado kaj do savis la vojaĝantojn.

Post pli agrabla restado en Naŭpakto (itallingve Lepanto) ili transiris la Patrajan Golfon por reviziti la insulon Zakinton. La lojala Finch tie adiaŭis. Necesis atendi ŝipon kaj per ĝi daŭrigi la vojaĝon. Post 46 tagoj jen surprizo: la unua ŝipo, kiu venis, estis la konata Hector. Per tiu ili eliris Zakinton la 26an de februaro 1600 en konvojo de entute sep aliaj ŝipoj. Ekvidinte la 8an de marto hispanan ŝipon survoje al Malto, ili ne hezitis ĉasi kaj kapti ĝin. 'Ni havis el ĝi tre bonan blankan panon kaj bonan fromaĝon.'

Daŭriginte la vojaĝon preter Ibizo, Alikanto kaj tra la ĝibraltara markolo, ili antaŭsendis la plej rapidan ŝipon Rebecka al Anglujo kun la novaĵo pri la sukceso de la ekspedicio. Sed post du tagoj la Rebecka revenis, ĉasate de du hispanaj galionoj de 1200 kaj 800 tunoj. La ŝipoj, oni supozis, hejmeniris el la oriento, riĉe ŝarĝitaj. La maristoj volis ataki ilin kaj persvadis al la malinklina kapitano Parsons tion permesi.

La Hector kaj la alia plej granda ŝipo, la Great Susan, proksimiĝis al la grandaj galionoj. Oni atendis, streĉite, la unuan pafon... kaj tie, ĝuste tie, mankas pluraj paĝoj de la taglibro. Tamen ni scias, ke venkis la angloj, ĉar sur la lasta paĝo rakontas Dallam pri surteriĝo en Dovero kun la hispana kapitano, kiun ili sekure kondukis kiel malliberulon. Kaj tiam ili festis, 'tre feliĉaj, ke ni denove estis sur angla tero'. Ili rajdis al Canterbury, tranoktis en Rochester, kaj la proksiman tagon, fine de aprilo 1600, atingis Londonon; tie ankaŭ finiĝas la taglibro.

La sukceso iĝis granda reklamo por Dallam. Tamen ne certas, ĉu li persone profitis. Ben Johnson aludas la orgenon en sia teatraĵo Ĉiu laŭ sia humuro; alia teatraĵo pli poste, en 1615, mencias la eventon. Dallam ĝuis longan kaj aktivan karieron kiel orgenkonstruisto. Li verŝajne laboradis ĝismorte, kaj starigis dinastion de metiistoj, kiuj aktivadis multparte en Anglujo kaj aliloke dum preskaŭ cent jaroj.

Bedaŭrinde neniu el la Dallam-orgenoj transvivis: sendube pluraj iĝis viktimoj de la reĝimo de Kromvelo. Tion Dallam mem ne spertis, ĉar ĝi okazis post lia morto. Ni povas imagi lin homo laborema, okupata, sed foje ankaŭ preta sidiĝi en angulo kun spicita varma biero kaj rakonti al sia familio la eventojn de sia juneco kaj de sia granda vojaĝo -- kaj ilin revivigi por familianoj kiel li ankoraŭ faras por ni per la paĝoj de sia taglibro.

Malnova desegnaĵo pri manĝantaj turkoj

Jack Warren estas lingvo-instruisto, kiu loĝas en Middlesbrough. Li profiliĝis en La Brita Esperantisto en printempo 2003 en la rubriko 'Kiu kiuas?'.

(Enhavo)

 


 

Kiu kiuas... en la brita Esperanto-movado?

Sendube multaj legantoj de La Brita Esperantisto -- tiuj, ekzemple, kiuj partoprenis kurson en Barlastono -- jam renkontis Viv O'Dunne, kiu administras la oficejon de Esperanto-Asocio de Britio. Multaj aliaj, plej verŝajne, komunikis kun ŝi telefone, letere aŭ rete por mendi unu el la multaj servoj de EAB. Lastatempe ŝi konsentis intervjuiĝi por La Brita Esperantisto, kiu tiel prezentas ĉi tiun kernan personon en la brita movado.

Foto
Fotis Chris Rushton

LBE:    Mi scias, Viv, ke vi estas ege okupata en la EAB-oficejo, kaj do dankon, ke vi trovis tempon por respondi al kelkaj demandoj. Unue bonvolu diri, kial vi eklernis Esperanton?

Viv:    Honeste, ĉar nepris lerni la lingvon por sukcese labori ĉe Esperanto-Domo. Mi uzis la novan kurson Elementary...!: multe helpis mia instruistino, Angela Tellier. Mi partoprenis ankaŭ la semajnfinon ĉi tie, Course You Can, dum la aŭtuno. Ankaŭ tio helpis.

LBE:    Sed ĉu Esperanto estas por vi nur laborilo?

Viv:    Tute ne. Tre plaĉas al mi lerni la lingvon. Ĝi aktivigas la menson kaj, kiam vespere mi malfermas miajn Esperanto-librojn, mi ne povas ilin demeti. Gravas ankaŭ, ke mi sentas min parto de Esperantujo. Neniam mi forgesos la solenan malfermon de Esperanto-Domo: jen magia, mirinda tago. Mi estis tiom okupata, respondante al diversaj demandoj kaj simple babilante, ke mi eĉ maltrafis la bufedon!

LBE:    Vi menciis librojn. Ĉu ŝatatan Esperanto-libron vi havas, aŭ ĉu ankoraŭ tro fruas en via Esperanto-vivo por demandi?

Viv:    Eble iomete frue, jes. Sed ŝatatajn librojn mi ja havas: la novan EAB Mini-D, la vortaron de Fulcher kaj Long, kaj tiun de Butler. Ĉi-lasta tre malnovas... sed tre utilas!

LBE:    Do, pro tiom da vortaroj, supozeble vi havas ŝatatan Esperanto-vorton.

Viv:    Fakte, vortojn: 'Mi estas komencanto'. Malgraŭ tio, ke mi lernas Esperanton diable pli rapide ol en la lernejo la francan kaj la hispanan, mi devas konstati, ke genetike mi ne inklinas al lingvo-lernado, male al ciferoj. Sed mi fieras pri mia progreso ene de mallonga tempo. Tamen la frazo 'mi estas komencanto' donas al mi tempon por respondi kaj por paroli: tial ĝi tre utilas. Skribe kaj lege mi sentas min sufiĉe kompetenta, sed rilate la parolan lingvon mi bezonas iom pli da ekzercado. Sed EAB-anoj ne samtempe telefonu por proponi helpon!

LBE:    Laborante en la oficejo de EAB, vi sendube akiras interesan perspektivon pri Esperanto en Britujo. Kiu viaopinie estas la plej granda problemo, kiu nin alfrontas -- simile, la plej granda ŝanco por sukceso?

Viv:    Humile, laŭ mi, la plej granda problemo estas nescio. 'Ĉiu parolas la anglan, do kial Esperanto?': jen la reago, kiam mi diras, kiel mi pergajnas mian vivon. Mi ĉiam replikas, menciante mian unuan renkontiĝon kun internacia komunikado: ni ricevis bazan retmesaĝon de iu en Germanujo pri nia librostoko, kaj jen la unua fojo, ke mi respondis en Esperanto. Tiel mi unuafoje uzis la lingvon, kiel Zamenhof volis, ke oni ĝin uzu. Kaj tiu simpla interŝanĝo pruvas, ke ne ĉiu parolas nian anglan lingvon.

LBE:    Mi imagas, Viv, ke vi havas aliajn okupojn en la vivo ol Esperanto.

Viv:    Certe. Sed kiel solpatrino, laboranta, kun du infanoj, mi ne disponas pri multe da tempo por hobioj. Tamen mi tre ŝatas la muzikon de Robbie Williams, elstara kanzonisto kaj Stoke-devena; ankaŭ ferii en Lowestoft, kien mi iris ĉiujare ekde infanaĝo. Kaj jes, plaĉas kuiri vegetare, portreti, promeni, kaj vendred-vespere sociumi en la drinkejo Plumtufo.

LBE:    Ha, ĉu tio klarigas, kial dum mia lasta vizito ĉe la Plumtufo ne plu haveblis bona biero?

Viv:    Momenton! Ĉu vi tiel sugestas, ke mi estas drinkemulo...?

LBE:    Ne, ne, pardonu. Mi ŝercas, vere. Nun mi embarasiĝas. Ĉu vi foje spertas en la vivo momentojn embarasajn?

Viv:    Jes. Mi memoras, en aprilo 1998, sur strando en Abersoch... sed ne! Tio nepre restu sekreto. Nepre. Kaj se tion vi mencios en La Brita Esperantisto, mi--

LBE:    Bone, bone, tio estu kaj restu sekreto. Ni ŝanĝu la temon. Diru, se vi gajnus en la loterio grandan monsumon, kion vi farus?

Viv:    Unue, mi dividus kun miaj plej proksimuloj. Parenteze, mi certe ne rezignus pri la laboro: mi tiom ĝuas. Certe mi donacus monon al la bonfaraj organizaĵoj al mi plej karaj: SCOPE kaj MIND. Kaj, se eble, mi volus averti kontraŭ monda varmiĝo, unu el la plej gravaj problemoj en la mondo. Nepras eduki niajn infanojn pri ekologiaj aferoj: ekzemple, kuraĝigi ilin recikligi.

LBE:    Kiu plej influis vin en la vivo?

Viv:    Miaj gepatroj, kiuj donis al mi i.a. amon, komprenemon kaj memfidon. Sed gravas tiurilate ankaŭ miaj infanoj: ĉiutage ili instruas al mi ion novan.

LBE:    Kaj se morgaŭ vi mortus -- gardu vin la spiritoj de niaj verdaj pioniroj -- kiel ni memoru vin?

Viv:    Kiel bona amikino, gaja kunulino... kaj feliĉa.

LBE:    Viv, mi elkore dankas pro la intervjuo. Kaj bonŝancon pri ellernado de Esperanto!

La intervjuo estas farita en januaro 2004.

(Enhavo)

 


 

Nombro neniel malbonaŭgura

Angela Tellier

Foto
Koncentriĝas Kath Cuthbert kaj Chikako Otohara dum unu el la sesioj Course You Can. Tamen ĉu ili koncentriĝas pri la kartoj aŭ pri la lingvo -- aŭ ĉu pri ambaŭ?

Aliĝis al la komencanta kaj komencinta semajnfino en Barlastono -- la staĝo t.n. Course You Can -- fine de oktobro entute 18 homoj, sed pro diversaj familio- kaj sano-problemoj alvenis nur 13. Pesimisto pensus: 'Ha! Malbonaŭgura nombro'... kaj vere la kurso malbone komenciĝis. Lastminuta telefonvoko riceviĝis de unu el la kursinstruistoj, Paul Gubbins, kiu komence ne povis veni pro gripo.

Iom da cerbumado kaj plia telefonvoko akiris rezulton kaj Joyce Bunting tuj ensaltis la aŭton: post kelkaj horoj ŝi alvenis por transpreni respondecon pri la unua grupo. Tre koran dankon al ŝi! Partoprenantoj estis dividitaj en du grupojn sed komune spertis enkondukan sesion, distran vesperon kaj finan preleget-sesion. Ĉiuj bone interrilatis kaj ekde la komenco la grupo ĝeliĝis tiel bone, ke plezure estis instrui.

Kune ni spertis kutimajn lernigaĵojn kaj ludis diversajn surplankajn ludojn, trakribris tekstojn, amuziĝis per kantado kaj rolludado kaj ekzercis sensentajn krurojn per bela preskaŭ subpluva promeno al la fabriko Wedgwood. Vespere, post lacigaj tagoj, ni bele regalis nin en la trinkejo. Dimanĉmatene aperis Paul por instrui al la komencintoj; kaj ni dankas pro lia ĉeesto aparte pro la fakto, ke li ĵus ellitiĝis kaj ankoraŭ ne tute resaniĝis.

Kiel plu diri? Ĉu sukcesa? Nur partopreninto povus tion diri, sed mi ja ĝuis la semajnfinon. Sed ni rigardu la faktojn: pluraj aĉetis la novan kurson Elementary...!; kelkaj aliĝis al EAB; oni aĉetis diversajn librojn kaj lernomaterialojn; oni promesis veni al la venontjara brita kongreso; kaj oni propravole interŝanĝis adresojn por resti en kontakto unu kun la alia. Aŭguras bone.

Angela Tellier estas komisiito de Esperanto-Asocio de Britio pri edukaj aferoj. Ŝi kunaŭtoris i.a. la porinfanan Urso-kurson kaj preparas aliajn edukajn materialojn por EAB.

(Enhavo)

 


 

Vizito al esperanta 'Mekko'

David Budden

Pasintjare estis aranĝita kunveno en Bjalistoko, kiun mi volis ĉeesti, kaj mi antaŭĝuis la ŝancon viziti urbon, kiu fariĝis 'Mekko' por ĉiuj esperantistoj. Bjalistoko, la naskiĝurbo de Zamenhof, situas en nord-orienta angulo de Pollando kaj estas ĉefurbo de la regiono Podlasie. La hodiaŭa loĝantaro nombras 300,000. Proksime troviĝas la praarbarego Bialowieska, kie loĝas bizonoj kaj lupoj.

En la urbo renkontis nin Grzynia, ano de la Bjalistoka Esperanta Klubo. Tre helpeme ŝi kondukis nin al diversaj vizitindaĵoj.

En la centro de Bjalistoko estas placo kun fonto; ĉe-kape de la placo estas busto de Zamenhof sur alta kolono. La surskribo simple anoncas: 'Ludwik Zamenhof 1859-1917'. Por esperantistoj tio tute sufiĉas.

Foto pri la busto de Zamenhof

De la busto ni piediris laŭ larĝa strato por vidi la naskiĝlokon de Zamenhof. Survoje, ĉe muro, ni vidis trafan sed malĝojigan ŝildon honore al Jakub Szapiro, esperantisto kaj ĵurnalisto murdita en 1941. Finfine ni atingis 'Ulica Ludwika Zamenhofa' -- Zamenhof-straton -- kie ni trovis ŝildon: 'Ĉi tie staris la domo en kiu 15 de decembro 1859 jaro naskiĝis kreinto de internacia lingvo Esperanto dr Ludoviko Zamenhof.' La domo mem ne plu ekzistas: ni devis kontentiĝi, rigardante la lokon, kie ĝi staris.

Poste ni vizitis la kunvenejon de la Bjalistoka Esperanta Klubo. Ekstere videblas ŝtonego kun surskribo: 'Partoprenantoj de 72a Universala Kongreso de Esperanto kaj loĝantaro de Bjalistoko decidis ke en ĉi tiu loko estos konstruita Monda Centro de Esperanto L. Zamenhof. Bjalistoko 29 VII 1987.

Unu tagon ni vojaĝis aŭtobuse al la urbo Tykocin, kelkajn kilometrojn okcidente de Bjalistoko. Tie naskiĝis Marko Zamenhof, patro de Ludoviko. Ŝildo indikas: 'Memore al Marko Zamenhof kiu naskiĝis 27.01.1837 en Tykocin, aŭtoro de lernolibroj. Instruisto de la franca kaj germana lingvoj. La patro de Ludoviko Zamenhof, la kreinto de la lingvo Esperanto'.

David Budden aĝas meze de la 60aj jaroj kaj loĝas en Lichfield. Li eklernis Esperanton antaŭ 12 jaroj. Li vizitis amikojn en Pollando kaj ilin gastigis en sia domo, uzante ekskluzive Esperanton.

(Enhavo)

 


 

Mia hobio

Mamed Madok'ba

Kiu estas la plej stranga hobio en la mondo? Sendube la mia kandidatiĝos kiel unu el la plej bizaraj, ĉar, kredu-nekredu, mi riparas abelojn kaj vespojn.

Principe abelojn, kiuj iomete pli utilas ol vespoj (tamen, kiam oni alportas al mi vunditan vespon aŭ iu telefonas, atentigante pri vespo suferanta, mi ĉiam pretas fari mian plejeblon por savi insektan vivon).

Memevidente mi ne povas savi la vivon de ĉiu paciento. Se temas pri vundo interna, mi apenaŭ povas helpi. Tiam plej saĝe estas kiom eble plej humane fini la vivon de la suferanto. Tamen se temas pri flugilo difektita (kaj plej ofte ja temas pri flugilo, la plej fajna kaj delikata parto de la insekto), mi povas apliki miajn savrimedojn, kiujn mi jam de pluraj jaroj evoluigas.

Ne imagu, ke mi tiel plentempe laboras. Pasintjare mi tiel savis nur dekon da insektoj. Problemo estas, ke multaj homoj neniam rekonas la suferadon de nura insekto; krome, la insekto mem, vundita, rapide perdas ĉiun emon vivi kaj tre rapide mortas. Sed, se oni rapide alportas al mi vunditon (kaj mi ĝojas konstati, ke pli kaj pli la instancoj, inkluzive de la polico, nun agnoskas mian pioniran laboron kaj ja kondukas al mi insektojn savotajn), mi tre ofte povas helpi la viktimon.

Ekzemple lastatempe oni portis al mi abelon atakitan de hundo. Kiel kutime, rompiĝis pro la atako unu el la flugiloj (kaj abelo sen flugilo similas al fromaĝo sen odoro; alivorte plene senvalora). Feliĉe, kaj jen la unika parto de mia hobio, mi scipovas ripari difektitan flugilon, rekonstruante la mankantan, foje forŝiritan flugilo-parton.

La sukceson de mia laboro mi ŝuldas al komputilo kaj aparte al cifereca fotilo. Per la fotilo mi povas tuj foti la insekton, aparte la korpo-parton ĉirkaŭ la mankanta aŭ difektita flugilo. Tuj mi komputile pritraktas la foton kaj, per aparta programo, povas elektronike krei bildon pri la flugilo, kiel ĝi devus esti. Surbaze de la komputila rekreaĵo, mi tiam formas novan flugilon el substanco nomata Riofin® kaj ĝin tre zorge kunligas -- Riofin genetike perfekte kongruas kun la natura enhavo de abela aŭ vespa flugilo -- al la restanta, vundita flugilo.

La tuta operacio (imagu la fajnecon de insekto-flugilo) daŭras minimume 18 horojn: tio eble klarigas, kial mi nur malmultajn abelojn aŭ vespojn povas savi ene de unu jaro. Poste la insekto mem devas esti flegata dum ĝenerale unu monato, ĝis ĝi plene resaniĝos kaj povos denove libere flugi en la freŝa aero.

Mi ne povas imagi pli kontentigan hobion. En tiu ĉi mondo, kie regas daŭraj suferado, perforto, mizero kaj tiel plu, savi la viveton de eĉ unu insekto redonas al la homo dignon kaj valoron. Por daŭrigi mian laboron, kaj por eventuale trejni aliajn insekto-kuracistojn, mi kreis propran karitatan fonduson, la Abelo-Riparistan Societon.

Donacoj estas bonvenaj: bv. sendi ilin al la redaktoro de La Brita Esperantisto, kiu certigos, ke la fonduso ilin ricevos.

Mamed Madok'ba naskiĝis en Palestino sed jam de pli ol tri jardekoj loĝas en Birmingamo. Aktuale li estas matura studento pri zoologio kaj eklernis Esperanton en 2001 pere de interreta kurso.

(Enhavo)

 


 

El pasintaj paĝoj

Kompilis Hilary Chapman

Lastatempe, en La Brita Esperantisto, oni legis multon pri federacioj. Jen kontribuajo de 'Alariko' (kaŝnomo regule uzita de Amador Diaz, hispandevena brita arĥitekto kaj iama prezidanto de EAB) aperinta en la revuo en julio-aŭgusto 1970. Ĉu federaciaj kunvenoj multe ŝanĝiĝis?

Eksmodaj kunvenoj?

Antaŭ kelkaj tagoj mi partoprenis federacian kunvenon; post kelkaj semajnoj mi partoprenos, denove, similan kunvenon. Vere, mi partoprenis federaciajn kunvenojn jam dudek jarojn, pli malpli. Ankaŭ ĉe diversaj federacioj. En tiuj dudek jaroj la programoj ne ŝanĝiĝis kaj, kompreneble, mi scias kion atendi en venontaj kunvenoj. Oni komencos per aferkunsido kaj legado de longa protokolo pri la antaŭa kunveno, reprezentantoj de grupoj raportos la laboron faritan, kaj oni diskutos kiamaniere interesegi la publikon pri nia movado; la lasta punkto de la aferkunsido estos barakto pri la dato kaj urbo de la posta renkontiĝo.

Post temanĝo, kiu estos bona kaj abunda se aranĝita de aninoj kaj edzinoj de anoj de la grupo loka, aŭ malabunda kaj multekosta se aranĝita de iu restoracio, venos la distra vespero. Se ni estos bonŝancaj, iu parolos pri vojaĝo al kongreso aŭ eksterlanda vizito kaj montros diapozitivojn; se ne, ni havos komunan kantadon, ludos 'dudek demandojn', aŭ alian ludon por 'praktiki la lingvon'. Ne surprizas al mi, ke federaciaj kunvenoj, krom tiuj de du aŭ tri federacioj en la norda duono de Britujo, ne altiras pli ol dudekon da homoj.

Kontraste al tiuj kunvenoj, semajnfinaj renkontiĝoj estas multe pli popularaj kaj multe pli allogaj; en ili la programoj estas pli altnivelaj, kaj tiuj renkontiĝoj, kutime, pleniĝas. Do, estas tempo por demandi, ĉu la federaciaj kunvenoj de sabata posttagmezo estas eksmodaj?

Ili komenciĝis en la jaroj dudekaj, kiam oni laboris ĝis la sabata tagmezo, kiam la financaj rimedoj estis pli streĉaj ol hodiaŭ, kaj kiam nur riĉuloj posedis aŭtomobilojn. Hodiaŭ la membroj estas pretaj veturi pli longajn distancojn, ili ne laboras sabate, multaj havas aŭtomobilojn, kaj ili estas pretaj pagi tranoktajn elspezojn en modesta hotelo.

Ĉu interesito pri Esperanto ricevos instigon aliĝi al la movado post vizito al unu el la plej kutimaj federaciaj kunvenoj? Certe ne; ni devas transporti la movadon al aktualaj tagoj kaj forĵeti kutimojn de la pasinteco, kiujn multaj el ni ne travivis!

Alariko

(Enhavo)

 


 

Originala Poezio: Du sonetoj

Tim Carr

Baldaŭ printempos; baldaŭ oni pensos pri somerferioj eventuale en foraj landoj. La du sonetoj heroldas -- almenaŭ reve -- tempojn pli agrablajn.

La atendo

Krepusko paŝteligas jam lazuron.
Laŭ koroj steloj dancas farandolon;
la ondoj interplektas barkarolon.
Mont-ombroj nuancigas klaroskuron.

Ni ne pli mirus l' Andojn aŭ Misuron.
Nordanoj, sopirintaj for primolon,
sorbas aprilon kiel alkoholon
-- turkison, olibanon kaj veluron.

Menduntoj ĉe bankedo aŭ foiro,
knaboj manovras sin, interbabilas;
vespero suda faras langon liro.

La tero mem tiktakas kaj oscilas.
Ĉe l' veno la knabinoj kribros, sarkos.
Sed ĉu eĉ la plej plumpa min rimarkos?

Kial la hispana?

Knabinoj... transe... multo da... hispanaj

Prohibis plenkreskuloj; baris vando
-- granita, vasta, frosta, ĉiel-pika.
Trans ĝi, inkvizicie katolika,
taŭrlude, diktatore fremda lando.

Ni revis pri mantiloj, sarabando;
pri lando pro emiroj ekzotika.
Lando de l' Tres de mayo kaj Guernica;
por britoj plaĝoj, malaltkosta brando.

Mi sorbos sunon, rumon por l' imago
en Liverpolo kastilie fama;
siestos klere for en Santiago.

Ivona ŝargos min je ardo ama
-- hispana nur laŭ mita origino,
pli franca ol Karmean, l' Infantino.

Tim Carr loĝas en Crewe, Ĉeŝiro. Li aŭtoris la poemaron Sur Parnaso kaj aktuale preparas novan kaj ampleksan sonetaron.

(Enhavo)

 


 

Recenzo: Pri kredoj, agoj kaj adaptiĝo

Edmund Grimley Evans

Lev Tolstoj, Resurekto. Jekaterinburg: Sezonoj, 2000. 21cm, 368 paĝoj.

La rakonto komenciĝas en malliberejo, kie tri akuzitoj estas kondukitaj el siaj ĉeloj por marŝi al la tribunalo. Inter la akuzitoj estas la prostituitino Maslova, false akuzita pri murdo. Maslova iam havis la ŝancon sekvi pli agrablan karieron: naskita sen patro kaj baldaŭ orfino, ŝi estis tamen adoptita de du maljunaj bienistinoj, kiuj bone pritraktis kaj edukis ŝin. Sed juna princo, nevo de la bienistinoj, delogis ŝin, kun la sekvoj, ke ŝi gravediĝis, maldungiĝis kaj trovis sian vojon al prostituado. Tiu juna princo estas Neĥludov, kiu hazarde nun troviĝas en la ĵurio ŝin juĝanta.

La proceso estas tre detale priskribita -- iom tro detale por leganto, kiu ne speciale interesiĝas pri la proceduroj de tiamaj rusaj tribunaloj. La rezulto estas, ke Maslova estas erare kondamnita: la ĵurio ne intencas trovi ŝin kulpa, sed akcidente ellasas certan formulon en la verdikto.

Neĥludov nun sentas sin duoble kulpa: unue pro tio, ke li delogis ŝin, tiel kondamnante ŝin al prostituado, kaj due pro tio, ke li malbone plenumis sian taskon kiel ĵuriano, tiel kondamnante ŝin al bagnado. Li sentas fortan bedaŭron kaj promesas al si rebonigi la situacion, sian vivon kaj sin mem, proponante edziĝi al ŝi, klopodante nuligi la kondamnon, kaj, kiam li ne sukcesas pri tio, akompanante ŝin al bagnado. Lia malfacila vojo al sinreformo estas la 'resurekto' de la titolo. Aliloke mi vidis la titolon esperantigita kiel Reviviĝo, kiu estus malpli konfuza, ĉar ne temas pri la kutima kristana senco de resurekto.

Kritika opinio pri ĉi tiu romano estas forte dividita. Post Milito kaj Paco kaj Anna Karenina ĝi estas la trie plej fama romano de Tolstoj, sed Tolstoj verkis ĝin post longa periodo, en kiu li tute ne verkis fikcion. Iuj vidas en ĝi kulminon de lia verkista kariero, en kiu lia filozofio trovas konvenan esprimon, sed aliaj opinias, ke ĝi malsukcesas aŭ almenaŭ malfortas kiel romano, ĉar Tolstoj tro permesas al si prediki.

Estas vere, ke en ĉi tiu romano Tolstoj ofte forvagas de la rakonto por skribi dum kelkaj paĝoj pri la ĝenerala socio kaj pri siaj pensoj kaj opinioj. Eble tio estas iuspeca eraro en romano, sed ĝi ne ĝenis min; la opinioj de Tolstoj ŝajnas interesaj kaj bele esprimitaj, kaj ankaŭ la priskriboj de la tiama rusa socio estas interesaj. Ja multo ŝanĝiĝis en Rusio de post 1899, kaj estas multaj diferencoj inter rusa socio kaj brita socio, sed iuj aferoj lerte priskribitaj de Tolstoj, ekzemple la maniero, en kiu homoj adaptas siajn kredojn por konformigi ilin al sia agado, validas ĉiam kaj ĉie.

Allasinte tiun eventualan malforton de la romano, oni ne pensu, ke la rakonto mem aŭ la karakteroj en ĝi estas malfortaj aŭ ŝablonaj. Kaj Neĥludov kaj Maslova estas verecaj personoj, plenaj je malperfektaĵoj. Per la resumo de la rakonto donita supre oni facile povus imagi ian ŝablonaĵon, en kiu bela kaj pura Maslova reformas degenerintan Neĥludov, sed tiel ne estas: Maslova dum sia suferado jam perdis la purecon de sia junaĝo, kaj Neĥludov devas reformi sin mem per la forto de la propra volo, suferante survoje dubojn kaj refalojn.

La traduko ne ŝajnas al mi bonega, sed ĝi estas kompetenta kaj adekvate reviziita, kiel oni atendas en libro eldonita de Sezonoj. Ĝi estas iom neologismema, kun vortoj kiel servilaj (ne temas pri komputiloj!) kaj timida. En la unua frazo de la romano, kiun iu nomis la plej bela unua frazo de iu ajn romano, troviĝas la vorto ŝtonozis, sed ankaŭ sen tiu monstreto la frazo ne ŝajnas al mi tre belforma en Esperanto.

Tamen tradukantoj ofte devas kompromisi inter beleco kaj fideleco, kaj en esperantaj tradukoj ili ofte preferas la fidelecon, tiel ke la leganto pagas sian proksimiĝon al la originalo per akcepto de iom pli da fremdeco, ol oni ricevas kun nacilingva traduko.

(Enhavo)

 


 

Recenzo: Habilitiĝintaj doktoroj, ambulancaj kuracistoj

Ilona Koutny, Angla-Esperanta-Hungara Etvortaro pri Lernado kaj Laboro. Poznan: Prodruk, 2002. 143 paĝoj. ISBN 83-88518-36-4.

Tiu ĉi volumeto kun ĉirkaŭ 1200 vortoj kaj esprimoj 'estas planita por lerni esperanton, sed ĝi uzeblas certagrade por riĉigi la anglan aŭ la hungaran vortprovizojn' (p. 6). Pri la hungara mi ne kapablas komenti sed pri riĉigo de la angla mi hezitas. Por traduki instruistejoistruista [tiel] salono la vortaro prave mencias staff room (duvorte) sed aldonas la bizaran teachers lounge (sen apostrofo).

Kaj mi dubas, ĉu necesas inkluzivi dunce stool (azena benko, paĝoj 44-5): eĉ kiam mi vizitadis lernejon antaŭ 40 jaroj ne uzatis tio.

Bedaŭrinde abundas strangaĵoj, ĉiuj atestantaj pri manko de kontrolado: prezenti iun temon/referaĵon pri iu temo tradukiĝas per have a speech on something -- angle oni dirus simple give a talk/presentation (p. 58); en britaj universitatoj oni ne trovas habilitated doctor (p. 63), dum fremdas ambulance doctor (p. 120). Kaj proponi, ke receive A/E tradukeblu laŭ hungara lerneja sistemo (ricevi kvinon/unuon [p. 42]) simple perpleksigos (kaj konfuzos germanojn, kies notoj malas).

Sed facilas vergi, malfacilas verki. Verdire la vortareto enhavas multon utilan: gratulindas la aŭtorino pro la sekcioj ekz. pri komputilado, laborkondiĉoj kaj la oficejo. Bonvenaj estas krome la ekzercoj kaj ludoj, kiuj montras klare la pedagogian fonon de facile en- kaj elpoŝigebla vortaro: ĉiu, ĉu lernanto aŭ spertulo, povus ĝin kunporti kaj en ĝi profiton trovi. Sed ve!... kaze de dua aldono nepras rigora kontrolado.

(Enhavo)

 


 

Daphne Lister, 1921-2003

Poemo, elektita de ŝia filino, Ruth, kiel tipa de ŝia vidpunkto, estis la unua en ŝia libro Ĝis Nun (1976). La titolo estas 'Konsolo':

La devo sen la amo
Netolerebla estas.
La amo por la devo
Sola preteksto restas.

Ne al mi plej gravas
Amoro kaj lascivo,
Sed mildigas ili
La gravaĵojn de la vivo!

Ŝi submetis Ĝis Nun en internacian konkurson plurlingvan kaj gajnis bronzan medalon.

Daphne estis persone, malgraŭ iom pesimisma vidpunkto, bona kamarado en la Manĉestra Esperanto-Societo, kie ŝi prezidis de 1960 ĝis 1962 kaj denove de 1974 ĝis 1976. Ŝi vicprezidantis inter 1962 kaj 1974 malgraŭ tio, ke respondecojn, ŝi diris, ŝi evitadis. Dum multaj jaroj ŝi kunaranĝis la programojn de la societo.

En 1939 Daphne aktoris en repertuara trupo. Ŝia patro, F.A. Carter, kontribuis dialekte al Huddersfield Examiner kaj al Yorkshire Post kaj do frue Daphne familiariĝis kun lingvaj nuancoj. En 1946 ŝi edziniĝis al d-ro Werner Lister, fuĝinto el nazia Germanujo. Lin ŝi postvivis. Nur tri universalajn kongresojn ŝi ĉeestis: Bournemouth (1949), Harrogate (1961) kaj Brighton (1989). Al ŝi vere ne plaĉis veturado.

Kiel esperantisto ŝi estis majstro. Ŝia kapablo tuj redoni familiarajn anglajn esprimojn en Esperanto estis rimarkinda. Foje ŝiaj brilaj proponoj aperis en 'Ĉiutaga Esperanto'.

Post falo, kiam ŝi frakasis al si la kokson, ŝi perdis memfidon: ŝi ne eliris la domon, se la vetero estis aĉa. En la lastaj jaroj ŝi malfortiĝis kaj ekloĝis unue en manĉestra ripozdomo, poste en notingama proksima al ŝia filino.

Daphne Lister estis unika en la Esperanto-mondo. William Auld, inter multaj aliaj, tre admiris ŝian 'trafan epigramecon' (lia esprimo). Oni sentas ŝian mankon. Ŝia spirito tamen daŭros tre longe en ŝiaj libroj kaj en la memoroj de tiuj, kiuj konis ŝin.

Don Lord

(Enhavo)

 


 

Dee Hueting

Forpasis komence de 2004 Dee (Doris) Hueting, 86-jaraĝa. Ŝi estis esperantistino ekde 1936/7 kaj, laŭ ŝia instruisto Will Green, unu el la plej spertaj uzantoj de la lingvo en Britujo. Ŝi mem instruis la lingvon dum multaj jaroj en Oksfordo. Kondolencojn al familianoj.

(Enhavo)

 


 

Babile

Se ne Holivudo, almenaŭ Pitsburgo

En novembro vizitis Oksfordon survoje al Germanujo Diana Weichert el Pitsburgo, Usono. S-ino Weichert, helpe de kameraisto, filmintervjuis d-inojn Marjorie Boulton kaj Kate Hall. Diana, jam de pluraj monatoj graveda, intencas 'naski' intervjuaron kun eminentaj esperantistoj el la tuta mondo... ankaŭ bebon en printempo. Rilate al ambaŭ 'projektoj' ni deziras feliĉon kaj ĝojon.

eraro.com

Por atentigi pri plurlingvismo en Eŭropo (verdire ties manko), oni alvokas al manifestacio en Strasburgo, Francujo, la 9an de majo. Iniciato sendube laŭdinda. Tamen la responda organizaĵo nomiĝas Europa Bunto -- tiel, sen ŭ: Europa. Organizantoj, laŭ gazetara komunikaĵo, 'proponas la uzon de internacia lingvo neŭtrala Esperanto'. En ordo, sed prefere hokete korekta Esperanto. Eble la buntuloj konscias pri sia hoketa peketo: kiel alimaniere klarigi la konvenan retadreson europa.bunto@eraro.com?

Mal(h)inda lingvo

Kaptis mian atenton komentoj -- publikigitaj en The Guardian (2003-10-24) -- de barata kunlaboranto ĉe t.n. telefona helpejo (angle: call centre) pritraktanta informpetojn el Britujo en la angla lingvo. Laŭ la sinjoro: 'Vi ne konscias, kiom elĉerpige estas fremdlingve labori. Vi strebadas maltrafi eĉ ne unu vorton de tio, kion la homoj diras. Tiuj tamen atendas, ke vi konatiĝu kun ilia kulturo, dum ili prifajfas la vian. Ago rasisma. Finfine vi ekabomenas la aferon, kaj la telefonantojn vi malamas.' Do, kiam venontfoje iu kredigas, ke ĉiu en Barato perfekte parolas la anglan...

Ra-konte

Plia indiko pri la inspira sukceso de la angla. The Guardian (2003-10-07) raportis pri la 'ĥaoso' ĉe banko apud unu el la londonaj universitatoj. Klientoj estis devigataj vici ekster la banko, dum interne studentoj ĵus alvenintaj en la ĉefurbo provis malfermi kontojn. La problemoj, laŭ reprezentanto de la banko, devenis de la fakto, ke temis plejparte pri 'eksterlandaj studentoj, kiuj malbone regas la anglan'. Kiu volas daŭre argumenti, ke la angla plenvaloras kiel internacia lingvo-valuto?

Ata-kante

Antaŭ ol mi pluklegis la Daily Mirror de 2003-12-16, mi ne aŭdis pri Lauryn Hill. Ne temas pri aŭstralia vinberejo sed pri kantistino, kiu -- se kredi la Spegulon -- insultis dum koncerto la papon, atakante kantonte la pintularon de la romkatolika eklezio muta viv-al-vide al pastoraraj seksskandaloj. Tamen la kantistino uzis la (laŭdire) ĉie parolatan, ĉie komprenatan anglan lingvon kaj la gazeto raportis: 'Regis dum pluraj minutoj silento... ĉar malmultaj scipovis la anglan.' Evidente: angla lingvo apenaŭ anĝela.

Kap-tite

Samtage, en The Guardian, lamentis pri nekompreno de fremdaj lingvoj profesoro pri internacia komerca komunikado. Laŭ profesoro David Head de Plymouth Business School: 'Frapas, kiom da britaj esploristoj dependas de anglalingvaj informiloj kaj aliaj fontoj kaj, pli embarase, sin konvinkis, ke ili povas unulingve elturniĝi, ĉar tute erare [miaemfaze] ili kredas, ke la angla estas tutmonda universitata lingua franca.' La profesoro rekomendas studadon ĉe universitatoj de fremdaj lingvoj. Sed scioj pri la hispana apenaŭ helpas legi tekston en la ĉina. Estus interese scii, kion la profesoro opinias pri Esperanto.

UMIST kaj Zam Zam

Denove pri universitatoj: kunfandiĝas du manĉestraj universitatoj, la Universitato de Manĉestro kaj la Instituto pri Scienco kaj Teĥnologio de la Universitato de Manĉestro. Tio signifas, supozeble, ke mi ne plu povos admiri el preterpasanta trajno la belan esperantan kunmetaĵon videblan sur unu el la konstruaĵoj: UMIST, mallongigo de la angla University of Manchester Institute of Science and Technology. Jam de jaroj ŝajnas al mi, ke UMIST perfekte esprimas tion, kion oni faras ĉe universitatoj: ĉu ne universitatanoj iste umas (alivorte, ili profesie foje tre svagajn fakojn flegas)? Feliĉe tamen la kunfandiĝo ne minacos la misteran mesaĝon videblan en la fenestroj de fabrikaĉo apud la ĉefa stacidomo en Manĉestro: 'Zam Zam'.

Vian latinaĵon mi nun komprenas...

... danke al la traduko Antologio Latina fare de Gerrit Berveling (antaŭ kelkaj jaroj gastpreleganto ĉe la barlastona somerlernejo), kiu gajnis pro la antologio la prestiĝan OSIEK-premion 2003. Gratulon!

SATiga programo

Gastprelegos en Britujo Kreŝimir Barkoviĉ, ĝenerala sekretario de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), okaze de la jarkunsido de la brita SAT-filio SATEB. Li prelegos pri sia traduko 7000 Tagoj en Siberio (rekomendite estas, ke partoprenontoj antaŭlegu la libron) kaj pri Kroata Printempo kaj Vi. Samtempe SATEB organizos konversaciajn sesiojn por komencantoj. La jarkunsido okazos inter la 14a kaj la 16a de majo en Wedgwood Memorial College, Barlastono. Pliaj detaloj haveblas de la SATEB-sekretario Anne Johnson (020 7359 8102; rete <privata retadreso>) aŭ de Wedgwood Memorial College (01782 372105; rete wedgwood.college@staffordshire.gov.uk).

Malfor(um)a demokratio

La tre aktiva -- foje tro aktiva, foje kalumnia -- interret-forumo aludita en la pasinta numero de La Brita Esperantisto, de tempo al tempo entenas interesaĵojn. Ekzemple la forumo informis (2003-10-30), ke parlamentano minacis procesi kontraŭ Esperanto-Asocio de Britio (EAB) pro kvazaŭaj kalumnioj fare de la respondeculo pri la iama Esperanto Lobby (organizaĵo, kiu petis britajn deputitojn subteni la internacian lingvon). Ŝajnas, ke nur tujaj pardonpetoj flanke de la iama honora sekretario de EAB, Eric Walker, evitis proceson.

Poste, ĉirkaŭ la vintra solstico, furiozis foruma diskuto pri (mal)demokratio en EAB. Jam en La Brita Esperantisto (aŭtuno 2003) mi pledis por travidebleco rilate jarkunsidojn de EAB: la forumaj proponoj tamen miaopinie pensige antaŭenigas la debaton. Mi resumas -- skize sed espereble sufiĉe -- la kvarŝtupan skemon cele al plidemokratiigo de EAB (2003-12-19): [1] membroj elektas perpoŝte [2] ĝis-50-kapan konsilantaron de EAB (= parlamenton), kiu siavice elektas [3] pli sveltan administran komitaton (= registaron), kiu siavice elektas [4] oficistojn kaj prezidanton. Mi dubas, ĉu troveblas en Britujo sufiĉe da interesatoj por formi tiel grandan konsilantaron... sed eble pli sveltan povus ludi rolon.

Gravas tamen la propono pri perpoŝta baloto: miaopinie, en la statutaj ŝanĝoj proponitaj en Update 24 (jan-mar 2004), la estraro ne sufiĉe atentis pri sekretaj kaj perpoŝtaj balotoj. Nepras tiel inkluzivi ĉiujn membrojn de EAB, ne simple la malplimulton, kiu partoprenas la jarkunsidon; krome, sekreta baloto evitus la embarason publike voĉdoni por (aŭ kontraŭ) komitatanoj en la ĉeesto de ties amikoj, eventuale familianoj. Mi proponis laŭan ŝanĝon en paragrafo 4.1 kaj pledis krome por 100-vortan kandidatan 'manifeston' sendotan kun balotilo kaj aliaj jarkunsidaj dokumentoj al ĉiu EAB-membro. Efektive EAB plejparte akceptis bezonon pri statutaj ŝanĝoj tiaj kaj ilin prezentos al la jarkunsido en Felixstowe.

Biblioteko en Barlastono

La vilaĝa biblioteko en Barlastono -- eble -- translokiĝos al Wedgwood Memorial College, kie situas la sidejo de Esperanto-Asocio de Britio. Avantaĝo aparte por partoprenantoj en barlastonaj kursoj, ekzemple la somerlernejo, estus aliro al bibliotekaj komputiloj (pli kaj pli gravas komputiloj en lingvo-instruado). Por realigi la translokiĝon estas decidite flanke de la kolegio peti financan subtenon de diversaj karitataj kaj aliaj fondusoj. Samtempe estas proponite, ke EAB finance kontribuu (per ĝis 5000 pundoj) por indiki subtenon kaj apogon de la kolegiaj planoj (kaj per kies realigo kursanoj esperantistaj profitos). Povas esti, kiam vi legos ĉi tiujn liniojn, ke EAB jam estos decidinta, ĉu finance asociiĝi kun la projekto. Intertempe tamen mi tre esperas, ke EAB subtenos... nia asocio finfine ne estas tute almozpetanta. Jen, ŝajnas al mi, pravigo de la proponoj supre skizitaj cele al demokratiigo: elektita konsilantaro povus tre facile (ekzemple interrete) doni opinion, ĉu jes aŭ ne kontribui al biblioteka projekto, aŭ simila, kaj kiome.

Voiels senvualigas...

Dissendis Jim Voiels (EAB-respondeculo pri publikaj rilatoj) en decembro al 32 lokaj Esperanto-grupoj en Britujo -- ĉu ĝoji, ke estas tiom, aŭ malĝoji, ke estas maltiom? -- t.n. pakaĵon publik-rilatan. La 'pakaĵo' enhavas i.a. enkondukan leteron, A4-formatajn afiŝojn, detalojn pri lokaj amaskomunikiloj kaj specimenajn gazetarajn komunikaĵojn. Tiel lokaj grupoj povos informi pri la centjariĝo de organizita Esperanto-agado en Britujo. Nepre tiel propagandu... parenteze tute kongrue kun la spirito de la pionira epoko, kies atingaĵoj estos celebrataj dum la brita kongreso en Felixstowe... kaj bonŝancon!

Ni gratulas...

... al Osmo Buller, nomumita post demisio de Trevor Steele ĝenerala direktoro de Universala Esperanto-Asocio (s-ro Buller tiel oficis ĝis 2002), kaj al Dafydd ap Fergus, kimra ĵurnalisto laboranta ĉe la Brusela Komunikado-Centro, proklamita esperantisto de la jaro 2003. Jam en 1998 tiel laŭreatiĝis William Auld kaj en 2001 Osmo Buller: la honoran titolon aljuĝas areopago aŭspiciata de la magazino Ondo de Esperanto.

Britujo en Bruselo...

Elisabetta Cirio, kiu prezidas Junularon Esperantistan Britan (JEB), reprezentis la grupon en Bruselo fine de februaro dum seminario de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Bone estas, ke en TEJO-rondoj aŭdiĝis britaj opinioj (eĉ se Elisabetta italdevenas!).

Roterdamo en Britujo...

Bonvolu frue aliĝi al la ĉi-jara somerlernejo en Barlastono (2004-08-07 ĝis 13). Gast-prelegos, -distros kaj -bierumos la unika Ionel Oneţ el la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo. Jen ebleco konatiĝi kun unu el la plej simpatiaj eminentuloj en Esperantujo kaj samtempe partopreni la plej prestiĝan dunivelan Esperanto-kursaron en Britujo. Mendu studlokon rete ĉe wedgwood.college@staffordshire.gov.uk aŭ telefone per 01782 372105.

Bonvolu noti, ke pro ŝanĝoj ĉe Wedgwood Memorial College rekomendatas frue aliĝi. Oni ne povos promesi ĉambron al tiuj, kiuj provos malfrue mendi. Povas esti, ke, se komence de la somero restos vakaj ĉambroj, la kolegiaj instancoj disponigos al aliaj grupoj studlokojn kutime okupatajn de esperantistoj.

... kaj norduloj en Prestono

Okazos en Prestono la 8an de majo la printempa renkontiĝo de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio. Promesataj estas bunta programo, eventuale prelego, kaj tutcerte konversaciaj rondoj kaj aliaj lingvaj distraĵoj. Krome oni tre bone manĝas dum tiu ĉi federacia kunveno... kaj eksterfederacianoj estas bonvenaj. La kunvenejo troviĝas nur kvin piedminutojn for de la stacidomo kaj do facile atingeblas. Pli detale informiĝu -- kaj mendu lokon -- de Stephen Hodson (<privata retadreso>).

Fine...

... dankon al ĉiuj kunlaborantoj de La Brita Esperantisto, aparte al Simon Davies, kiu nelacigeble laboras por prepari la belaspektan, legindan revuon, kiun vi nun enmane tenas. Dankon!

(Enhavo)

 


 

Dorsa kovrilo

Malnova desegnaĵo pri orgeno
La orgeno de Thomas Dallam: vidu la prelegon.

(Enhavo)

 


Porĉiama adreso de ĉi tiu paĝo:  http://purl.org/net/lbe/arkivo/956/