Rekte al la artikolo

Intervjuo

<<  [955]  >>

John Francis

Intervjuiĝis dum la brita Esperanto-kongreso en Skotlando John Francis — aŭtoro i.a. de la klasikaĵo La Granda Kaldrono.

Bildo

LBE: Lastatempe — almenaŭ tiel ŝajnas — vi silentis kaj iomete malaperis de sur la Esperanto-mapo. Bonvolu klarigi, kial vi retiriĝis.

JF: Retiriĝis? Eble, sed ne laŭ pozitiva plano. Pli ĝuste: fordrivis, neglektis. Certe ne kabeis, kiel iu sugestis, ĉar Kabe definitive forturnis sin de ĉio rilata al Esperanto, kaj egale definitive revenis, supozeble kiam la lingvo kaj la Esperantistoj sufiĉe ekkonformis kun liaj kriterioj.

Mi aliflanke grade malpli aktivis, kiam mi fine, kaj iom malfrue, ekokupiĝis pri kariero, samtempe provante daŭrigi verkadon de longega romano, kiun mi malprudente jam komencis.

La stagno ĉe mia kariero rezultis de mia iama decido eksiĝi de mia permanenta ŝtatserva posteno, kaj akcepti provizoran, por ebligi al mi reveni al Skotlando, samtempe kiel Reto Rossetti, por pli oportune kunlabori ĉe la Angla Antologio. Sed, estante laŭnature inerta kaj neambicia, mi permesis tiun 'provizora' daŭradi jaron post jaro ĝis mi devis fronti la fakton, ke mi havas pli ol tridek jarojn kaj neniun karieron. Do, kiam Bill Auld atentigis, ke eventualaj rekrutoj al la rangoj de la skota instruistaro rajtas subvencion dum kvalifikigaj kursoj, mi decidis licenciiĝi.

Tamen mi volis licenciiĝi pere de ekstera kurso de Londona Universitato, kaj por ricevi subvencion por ĝuste tiu kurso, mi decidis, ke mi devos plenumi la enirajn kaj fakultatajn postulojn de tiu universitato antaŭ ol prezenti min ĉe la subvencia tribunalo. Alivorte, mi devis komenci la studadon, dum mi ankoraŭ taglaboris: mi ellitiĝis frue por studi latinon antaŭ ol iri al laboro, ĉar mia latina diplomo ne estis sufiĉe altgrada; mi legis preskribitajn anglajn tekstojn dum veturado al kaj de la oficejo; mi dividis tre bonan hispanan korespondan kurson 'Pelman' kun kolegino, kaj dum la vespero ĉeestis klasojn pri la hispana kaj latina. Do ĉio ĉi efike sufokis emon al aliaj aktivoj.

La universitata kurso mem estis kompreneble malpli prema, sed mi sentis necese daŭrigi mian romanon, por reteni la impetemon, kaj malgraŭ ĉiuj ĵuroj pri pli matura kaj prudenta sinteno, mi komencis tradukon de Rikardo Tria. Por pli provi mian pli maturan kaj prudentan sintenon, Ivo Lapenna nun kontaktis min kun invito kunlabori ĉe CED (Centro de Esploro kaj Dokumentado), kiun kompreneble mi devis mature kaj prudente, kvankam ĝentile, rifuzi, sed mi jam tiom laŭdadis liajn verkojn kaj sindonon, ke mi trovis nudan rifuzon neebla. Anstataŭe, mi klarigis la situacion kaj petis, ke li ne sendu tro da materialo. Li konsentis, kaj lojale observadis la kondiĉon, dum mi sentis min mizera dizertemulo.

Kiam la studado finiĝis, mi povis dediĉi min ekskluzive al la romano (kiom la nova taglaboro permesis). Ĉiun vesperon mi skribis, reviziis, tajpis la revizion kaj reviziis tion, lasante finan revizion kaj tajpadon de neto ĝis la morgaŭa vespero, antaŭ ekverko de la nova sekcio.

Post la fino de la romano mi komencis longan fantaziaĵon laŭ simpla rakonta formo, kiu spegulos la pilgrimon de Zamenhof (Pilgrimo de Rajki a.s.) sed ĝi ĉesis post nur du-tri paĝoj, kiam mi konstatis, ke la romano ne aperos. Mi daŭrigis la tradukon de Rikardo Tria, sed nur kiam mi sentis inklinon, ĉar mi nun sopiris normalan vivon, kiel parton de la socio. Mi iam verkis poemon (Espartisto) pri la Esperanto-verkistoj, kies ĉiutaga vivo estas vojaĝo en izolo, nek permesante normalan socian vivon, nek kondukanta al iu triumfo, estante drivado ie inter ĉielo kaj tero —

neniam atingonte la lazuron
mergiĝi en la sensubstancan puron.
Neniam en la tero
kun varma vivvulgaro
radikiĝonte
estas sincere
sinmurde.

En 1974 mi translokiĝis al la Orkadaj Insuloj. Dum mia restado tie mi verkis SF-romanon kaj rakonton por infanoj. Torben Kehlet celis eldoni ambaŭ sed progreso de la infanlibro ĉesis ĉe la presprovaĵoj. Dume, d-ro Albert Goodheir kontaktis min pri eventuala eldono, kaj kvankam li efektive serĉis originalon, li tamen konsentis eldoni mian tradukon de Rikardo Tria, kiu donis al mi apartan plezuron ĉar, pro mia longa, sed senurĝa, klopodado pri ĝi, mi sukcesis fari ĝin tiel bona kiel mi persone povas.

Mi ankaŭ sukcesis elprofiti la ses 'aktivajn' posttagmezojn, kiujn la lernejo permesis dum la somera sesio. Post lojalaj kontribuoj al esploro kaj birdobservado dum pluraj jaroj, mi sukcese proponis Esperanton kiel ankoraŭ unu elekteblon. Kompreneble ses posttagmezoj ne permesis veran kurson, sed mi celis impresi ilin per ilia kapablo kompreni kaj uzi fremdan lingvon, kiam tiu lingvo permesas rektan kaj klaran komunikon inter penso kaj vorto. Mi senskrupule utiligis ilustraĵojn el La Bapto de S-ta Vladimiro por fari la unuan lecionon amuza, sed jam je la dua ilin frontis solida prozpeco, por ke ili miru pri sia kapablo kompreni ĝin. Mi pipris ĉiujn lecionojn per zamenhofaj proverboj kaj mallongaj poemoj, por ke ili povu citi kaj impresi siajn amikojn, ĉiam memorante, ke miaj 'studentoj' aĝas inter eble dek du kaj eble dek ok jaroj. Mi ne scias, ĉu iuj semoj kreskis, sed unu knabino demandis, ĉu estas iuj libroj; do mi donis al ŝi ekzempleron de Teach Yourself Esperanto de Cresswell/Hartley, kaj nur povas esperi, ke tiu fariĝis la unua en ŝia esperanta libraro.

Kiam mi revenis al Glasgovo en 1986, mi provis kontakti la lokan grupon, sed ĝi jam translokiĝis, kaj mi ne povis trovi ĝin en la telefonlibro. Dume oni persvadis min realiĝi al Ours, klubo kies membroj devas prezenti unu eseon dum sesio, kaj elteni kritikadon de la aliaj membroj, kiu estas laŭtradicie sincera, por ne diri murda ('Tiu ĉi ne estis la plej malbona eseo, kiun mi iam aŭdis; mi memoras en mil naŭcent… kaj la kulpinto baldaŭ poste eksiĝis' kaj 'Lia enkonduka "Sinjoro prezidanto, sinjoro vicprezidanto, sinjoroj" estis adekvata, sed post tio ĝi rapide degeneris').

Kvankam sole religio kaj politiko estas malpermesitaj temoj, ekzistas kvazaŭ intua interkonsento eviti iun tendencon al propagando; do mi skrupule observadis tion, kaj rilate Esperanton limigis min al acidaj aludoj al la spertuloj, kiuj bonvolas instrui min, la solan membron, kiu iom studis la aferon, pri la neeblo de Esperanto kiel internacia komunikilo. Tamen, antaŭ kelkaj jaroj pro ŝrumpiĝo de la membraro ni decidis, ke krom sia esea vespero, ĉiu membro devos ankaŭ respondeci pri unu alia vespero dum la sesio.

Do mia temo estis la lingva situacio ĉe internaciaj instancoj, kie la nombro de oficialaj lingvoj ne falas, sed male kreskadas, kie interpretistoj povas teorie fari tutajn tradukojn kun precizo la tutan tempon, kie tradukmaŝinoj estas ĉiam aperontaj, eĉ se ili fine havos la daŭropovon de sunlitoj aŭ tiuj globetmatoj por aŭtomobilaj seĝdorsoj. Motivo: saboti ilian fidon pri la prudenta, praktikula solvo de la lingva problemo.

Mia sesio estis tiel sukcesa, ke mi prezentis duan, pri internaciaj lingvoprojektoj, de tiu de Abatino Hildegard ĝis Interglossa. Motivo: konvinki ilin, ke ili estas analfabetaj pri tiaj aferoj, kiujn ili pli bone lasu al spertuloj. Ankaŭ tiu estis tre sukcesa; do mia tria tute malkaŝe klarigis, kial Esperanto sukcesis. Tiu ĉi estis tiel sukcesa ke la plej (bonhumore) skeptika el miaj aŭskultintoj preskaŭ proponis toston al tiu mirinda d-ro Zamenhof.

Do mi retiris min, sed ne tute.

LBE: Kia bunta kaj varia vivo — jen verdire vivresumo. Tamen diru… post via ioma retiriĝo, kiamaniere kaj kial vi efektive revenis al Esperanto?

JF: Kial mi revenis? Marjorie Boulton sugestis, ke mi kontaktu David Kelso. Do mi faris. David Kelso sugestis, ke mi akompanu lin al loka kunveno kaj verku artikolon por Esperanto en Skotlando. Do mi faris.

LBE: Do lastatempe vi artikolis en Esperanto en Skotlando. Sed krom artikoloj… evidente… vi verkis romanojn, poemojn, novelojn. Kiel do vi rigardas vin… kiel romaniston, poeton aŭ noveliston?

JF: Mi plej interesiĝis pri la poezio, kvankam mi ĉiam havis emon verki vasta(j)n romano(j)n, ekspluatante la flekseblecon de Esperanto. Sed mi supozas, ke mi fine fariĝis precipe novelisto/rakontisto.

LBE: Kaj pri lastatempa verkado…?

JF: Mi verkis kvaran rakonton pri La Miljara Paco, kaj komencis kvinan, sed perdis la unuajn kvar paĝojn, kaj ne inklinas reverki. Mi havas neniujn planojn pri novaj verkoj.

LBE: Sed kio pri via emo verki vastan romanon, ekspluatante Esperanton…?

JF: Mi absolute rifuzus komenci mian grandan romanon, ĝis mi estus preta.

LBE: Fine, bonvolu diri, kiun literaturiston vi pleje admiras en la Esperanto-mondo.

JF: Entute, La Infana Raso. Mi scias, ke Auld estas amiko, sed la virtuoza manipulado de foje ekstreme variaj stiloj por fine liveri tute kontentigan tuton ankoraŭ mirigas min.

LBE: John Francis, mi dankas pro la intervjuo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2003.

<<  [955]  >>