Transsalti la navigilojn.

EAB

Esperanto-Asocio de Britio | LBE | Arkivo

La Brita Esperantisto
Numero 962, aŭtuno 2007, 103-a jaro

 

(Ĉi tiu paĝo estas parto de la LBE-arkivo.)

 

Kovrilfoto

Omaĝe al William Auld

 


 

Enhavo

Keyhan Sayadpour    Omaĝe al William Auld
Paul Gubbins    Redaktore
Jack Warren    Centjariĝo bradforda
Tim Owen    Londona Lingva Festivalo
Atilio Orellana Rojas    Cseh kaj Internacia Esperanto-Instituto
Redakcio    Kongreseto diskutas kongresojn (NOEF)
Redakcio    Adiaŭo al la 'ideologia paŝtisto'
Paul Gubbins    Recenzaro
Mark Drake    Somera festivalo: Barlastono 2006
Legantoj de LBE    Memore pri Bill Auld
Jack Warren    Ridigaj aparatoj
Mamed Madok'ba    Diri kaj maldiri
Michael Cayley    Gigantas la 'nano'-romano
David Withey    Nekrologo
Paul Gubbins    Babile
Redakcio    Dorsa kovrilo

 


 

(Enhavo)

 


 

Omaĝe al William Auld

Foto

Ho ve!
Se mi estus lernanto
en la liceo, kiun vi vicestris,
mi lernus de vi
per Esperanto vivdediĉon,
la veran feliĉon,
kaj l' eternan riĉon.

Keyhan Sayadpour,
Teherano, Irano

(Enhavo)

 


 

Redaktore

William Auld (1924-2006)

Multaj legantoj de La Brita Esperantisto retenos siajn memorojn pri William Auld, kiu mortis 81-jaraĝa pasintan septembron.

Mi renkontis lin unuafoje, kiam mi novice partoprenis someran lernejon en Barlastono. Gastprelegis Bill, kiu inspire parolis pri esperanta kulturo kaj tiel malfermis al mi la okulojn kaj orelojn pri la riĉeco de Esperanto ĝis tiam al mi ne imagebla.

Dum la semajno mi hazarde sidis kontraŭ li en aŭtobuso survoje al la drinkejo 'La Verda Stelo', kie okazis ceremonio honore al Zamenhof. Mi salutis lin, iom nervoze, sed ne kuraĝis daŭrigi la dialogon. Cetere, mi diris al mi, eminentulo -- poeto, aŭtoro, ja redaktoro de La Brita Esperantisto -- ne volos malŝpari la tempon, dialogante kun mi.

Kia eraro. Bill lerte, pacience, bonhumore konversaciigis min, tolerante mian hezitemon, mian balbutadon, mian nescion, miajn fuŝojn. Fine li konsilis min ne aĉeti plian anglan-esperantan vortaron sed akiri Plenan Vortaron (pri kiu mi ĝis tiam ne aŭdis), do esperantan-esperantan vortaron. Tion mi faris. Tiun Plenan Vortaron, aĉetitan pro la konsilo de Bill, mi daŭre uzas, ekzemple dum kongresoj, kien ne eblas kunporti ion pli pezan. Kaj, trafoliante ĝin, mi ĉiam, danke, pensas pri Bill.

En sekvaj jaroj, ankaŭ en Barlastono, mi kun kelkaj aliaj (ekzemple Tim Carr) akompanis Bill al la drinkejo, la Plumotufo. Eĉ nun mi mense vidas lin en la angulo de la tiea tiel-nomata 'salono', kun viskio aŭ pajnto da biero, brile babilanta pri literaturo, aparte pri poezio. La salono ne plu ekzistas (forigitaj estas la internaj muroj), sed en la Plumotufo mi povas precize montri, kie sidis Bill -- speco de Sokrato, saĝulo, ĉirkaŭata de disĉiploj. Tiel aŭskulti, tiel lerni, estis privilegio neforgesebla kaj, bedaŭrinde, ne plu realigebla.

En La infana raso Auld skribis:

Ni fetas povre antaŭ la foriro,
Ni letargias antaŭ la frakaso.
Ni, forfikulaj ombroj de l' aŭroro,
Atentas nur la nunan kaj plej modan.
Kaj tamen flagras vigle la fajrero.

La vigle flagranta fajrero, nun estingita, estis Bill Auld -- interalie redaktoro ekde 1973 ĝis 2000 de La Brita Esperantisto. Tial konvenas, ke inter la kovriloj de la periodaĵo, pri kiu li zorge respondecis per ses numeroj jare, troveblas tributoj de britaj esperantistoj, kiuj lin konis, aŭ eĉ ne konis, sed iel amis. Tiuj ĉi tributoj legeblas ĉi tie, kaj raporto pri la funebra adiaŭo ĉi tie.

Ago-tago

Fine de la somero mi ricevis cirkuleron, kiu memorigis pri esperanta tiel-nomata 'ago-tago'. Antaŭ kelkaj jaroj okazis (aŭ almenaŭ enkalendariĝis) ago-tago la unuan sabaton en oktobro. Tiam aktivaj esperantistoj organizis ekspoziciojn, ekzemple en bibliotekoj, aŭ prezentis Esperanton pere de budoj aŭ almenaŭ banderoloj ekster butikumaj centroj kaj sur la ĉefstratoj de siaj urboj. Aperis foje artikoloj en lokaj kaj regionaj gazetoj. Lastatempe, tamen, ŝajnas, ke almenaŭ en Britujo la tradicio -- se tia ĝi estis -- forfalis.

Tamen la septembra cirkulero instigis al freŝa laboro. Bone, sed, alveninte nur unu monaton antaŭ la ago-tago, ĝi ne permesis multe da tempo por prepari la tagon. Sed, kaj jen la kialo de tiuj ĉi komentoj, printempaj planoj nun lanĉataj povos esti aŭtune realigitaj. Alivorte, se oni volos ago-tagumi, oni tuj komencu.

Fakte, la estraro de Universala Esperanto-Asocio akceptas flekseblan daton por la ago-tago. Ĝi ne rigore insistas pri la unua sabato en oktobro, agnoskante, ke ĉiu lando havas siajn feriojn, siajn lernejajn kaj universitatajn programojn, k.t.p., kaj eble preferos laŭe orientiĝi. Ekzemple UEA notas, ke en Eŭropo estas aranĝata tiel-nomata 'tago de lingvoj', kiu en 2006 okazis fine de septembro: eble konsilindus kunligi esperantan ago-tagon kun pli vasta, kaj oficiale subtenata, tago de lingvoj.

Aliflanke diskutindas, ĉu en interreta epoko valoras ago-tago. Mankas lokaj grupoj, mankas aktivuloj -- kaj ĉu saĝas propagande aŭ publice agi kaj veki intereson, se ne eblas direkti lernontojn al surlokaj instruantoj kaj parolantoj de Esperanto?

Plaĉus al mi ricevi viajn ideojn kaj komentojn pri la valoro (aŭ nevaloro) de esperanta ago-tago. Eĉ pli plaĉus al mi ricevi viajn raportojn kaj fotojn pri evento sukcesa -- aŭ eĉ nesukcesa: pro nesukceso eblas lerni.

Persone mi restas iom skeptika pri ago-tago. Aparte, ĉar por esperantaj aktivuloj ĉiu tago estas ago-tago.

SATEB -- ĉu adiaŭ?

En majo renkontiĝos membroj de Sennacieca Asocio Tutmonda en Britio (SATEB) en Londono. La asocio rezignis pri sia kutima semajnfino en Barlastono, dirante interalie, ke prezoj ĉe Wedgwood Memorial College nun tiom altas, ke partoprenontoj ne pretas pagi. Ironie, ke ĝuste la maldekstremuloj kaj sindikatanoj, kiuj konsistigas la kernon de la ŝrumpinta SATEB-membraro, hezitas pagi pli altajn kostojn, por ke la kolegia stabano ricevu iom pli da mono pro semajnfina deĵorado; kaj, malgraŭ prezo-altigoj ĉe la kolegio, la valoro -- komfortaj ĉambroj, tage tri bongustaj manĝoj, por ne mencii viglan esperantan programon -- restas senparalela kaj laŭkvalite superas tiun en iu ajn pensiono aŭ farmbieno.

Sed SATEB frontas al pli gravaj demandoj ol semajnfinaj kostoj. Ĝi frontas, simple, al kolapso. Do en Londono la manpleno da homoj, kiuj ĉeestos la jarkunsidon, diskutos ekzemple, ĉu daŭrigi la asocion, ĉu ĝin suspendi, provizore dormigi, aŭ ĉu krei virtualan, interretan forumon por diskuti sindikatajn kaj aliajn aferojn. Sed restas baza kaj verŝajne ne viŝebla problemo: mankas homfortoj. Kial? Eble ĉar la organizaĵo ne plu parolas komunan lingvon.

Legante la rezoluciojn de la lasta kongreso de la SATEB-a gepatra organizaĵo, Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), okazinta pasint-aŭguste en Beogrado, mi ne povas ne pensi, ke la nura vortumado de la rezolucioj malinstigas al ordinaraj esperantistoj serioze trakti SAT-on, ke tiu -- pardonu min -- ne plu apartenas en la reala mondo sed en iu Flegejo Karlo Markso por Eksaj Komunistoj. Esperantistoj, ĝenerale, celas interkompreniĝon, interpaciĝon; ili volas kunigi, ne disigi; kaj do ĉu la rezolucia emfazo pri bataloj, alivorte pri konfliktoj, vere kongruas kun la sinteno de meza esperantisto?

Ekzemple, mi legas, ke SAT (miaemfaze) 'subtenas la batalon de ... Monda Koalicio kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj, kaj deziras, ke SAT eniru en la koalicion por partopreni en tiu batalo'; ke ĝi 'solidariĝas kun ĉiuj bataloj en la mondo kontraŭ la detruo de la socialaj rajtoj kaj alvokas al sennaciigo de ĉi tiuj bataloj'; ke ĝi 'aparte solidaras kun la batalantoj por la konservo de la 9-a artikolo de la japana konstitucio'.

Nuntempe oni preferas dialogi, ne batali, krom se oni prezidantas aŭ ĉef-ministras. Ĉu do ne pli akcepteble estus alimaniere esprimi ja gravajn punktojn, ekzemple: SAT 'subtenas la Mondan Koalicion kontraŭ pafaĵoĵetoj ...'; ĝi 'solidariĝas kontraŭ la detruo de socialaj rajtoj ...'; ĝi solidaras por konservi la 9-an artikolon ...' kaj tiel plu? Lingve malpli kliŝe, malpli anakronisme; eventuale pli alloge por pli junaj, politike engaĝitaj esperantistoj.

Persone, mi bedaŭros la forpason de SATEB (se tio ja okazos). Mi tre ĝuis la semajnfinojn, kiujn riĉigis ĝenerale elstaraj eksterlandaj prelegantoj. La eventoj prezentis unu el malmultaj ebloj ekster Londono diskuti en Britujo per Esperanto neesperantajn gravaĵojn -- politikon, internaciismon, maljustecon, homajn rajtojn, k.t.p.

Se ja kolapsos SATEB, mi forte esperas, ke tiuj, kiuj volas iel gardi ĝian spiriton, okazigos dum britaj kongresoj almenaŭ unu sesion por liberpensantoj, progresemuloj kaj aliaj disidentoj, por ke oni diskuti SATEB-ecajn temojn.

Cetere, mi atentigu, ke la paĝoj de La Brita Esperantisto estas malfermaj al tiuj, kiuj volas ne polemike, ne propagande, sed sincere, serioze artikoli pri sociaj, politikaj kaj aliaj aktualaj temoj.

La pasinta jaro

Verdire la jaro 2006 de pluraj vidpunktoj ne aparte favoris Esperanton.

Oni memoros ĝin pro la forpasoj ne nur de Bill Auld sed ankaŭ, ĝuste je Zamenhof-tago, la 15-a de decembro, de la radio-elsendoj de Pola Radio, almenaŭ en la tiama formo. Promesitaj estas interretaj programoj: ankoraŭ fruas por ilin prijuĝi. Malgraŭ hontinde mallonga periodo inter la anonco pri la eventuala silentigo kaj la silentigo mem, la esperantistaro lavange leteris al Pola Radio, kaj al polaj ambasadejoj kaj aliaj instancoj, por protesti kontraŭ la planoj. Bedaŭrinde vane.

Malaperis post 47-jara ekzisto unu el la plej ŝatataj kaj admirataj esperantaj institucioj: pro tiu ĉi politika kaj ekonomia vandalismo ĉiu esperantisto estas malriĉiĝinta. La Brita Esperantisto bedaŭras la ĉesigon de la elsendoj kaj kondolencas la redakcianojn.

Malaperis ankaŭ la interreta portalo Ĝangalo kaj la reta Internacia Televido (ITV). Ĝangalo enhavis multon interesan kaj provis prezenti aktualajn novaĵerojn. Tamen nacilingvanoj turnas sin al nacilingvaj kanaloj -- bone ekipitaj, kun dekoj da profesiaj raportistoj -- por internacie kaj aktuale informiĝi. Do mankis publiko; kaj same ĉe ITV (pri kiu mankis ankaŭ investontoj). Mi neniam ekscitiĝis pri esperanta televido-kanalo: entuziasmo kaj entreprenemo flanke de la iniciatinto, Flavio Rebelo, simple ne sufiĉis. Konjekteble BBC elspezas pli da mono por unu duonhora epizodo de sapodramo, ol disponeblis dum tuta jaro al esperanta televido. La projekto ekde la komenco estis fiaskonta.

Pli etskale, sed ne malpli skue, estas la 'provizora' endormigo de la literatura revuo Fonto. Verŝajne malmultaj britoj abonas Fonton kaj do ne konscias pri ĝia graveco. Fonto estas la sola revuo, kiu serioze, sen aparta persona aŭ politika starpunktoj, sin dediĉas al esperanta beletro originala aŭ tradukita. Lastatempe ĝi nur sporade aperis kaj nun ne aperos dum 2007 pro eldonejaj problemoj.

La Brita Esperantisto deziras al sia eminenta, beletra kolego bonan dormadon ... kaj esperas, ke ĝi vekiĝos en 2008 tute refreŝigita!

La nuna jaro -- kaj la kongreso

Intertempe, en Britujo, la situacio pli optimismas. La projekto Springboard solide progresas, kaj jam aperis anoncoj pri la skota kongreso en Lanark (15-a ĝis 17-a de junio) -- ĉiam indas partopreni.

Promesita estas 'renoviga' brita kongreso: 4-a ĝis 7-a de majo, en Letchworth. Verdire, laŭ ankoraŭ iom svaga programo, mi ne vidas multon pri renovigo: mi legas en letero sendita kun la januara Update pri ebla 'restarigo' de Esperanto Lobby kaj Parlamenta Esperanto-Grupo, kaj pri muzik-spektaklo (ĉu 'aŭskultaklo'?) kaj, kunlige, provo rompi rekordon Guinness-libran -- tiel revivigi la pasintecon ne kongruas miaopinie pri renovigo.

Bizare, la letero ne mencias la vere 'novigan' aspekton de la kongreso: la inaŭguran Buchanan-prelegon farotan de la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Renato Corsetti. La prelego estas tamen menciita en la kongresa retejo (www.britakongreso.org), kie oni legas ankaŭ pri kvinpunda suplemento por postprelega tagmanĝo. Sed kiel antaŭpagu tiuj, kiuj volos unutage partopreni la kongreson por ĉeesti nur la Corsetti-prelegon?

Verdire, la organizado de la ĉi-jara brita kongreso ŝajnas, fine de januaro, ankoraŭ ĥaosa.

Sed, pli pozitive, mi ĵus aŭdis pri ebla anstataŭanto de la mankanta Fonto. Beletra Almanako (librejo.com/beletra-almanako) aperos en aŭtuno: gratulinda kaj esperiga novaĵo.

Ĉion bonan por 2007 deziras

Subskribo: 'Paul P. Gubbins'
Paul Gubbins

Paul Gubbins

(Enhavo)

 


 

Centjariĝo bradforda

Jack Warren

En aŭtuno pasintjare la Esperanto-societo en Bradfordo, Jorkŝiro, festis sian centjariĝon. Ni varme gratulas!

Bradfordo, hejmo de lanteksaĵo, kie meĥanikaj teksiloj unue funkciis, same kiel la unuaj trolebusoj; urbo de artistoj kiel Delius kaj J. B. Priestley kaj la fondejo de la brita laborista partio: urbo, do, de progreso, kie jam en 1906 ekestis Esperanto-societo. Kaj tie kunvenis jorkŝiranoj ĉi-septembre, eĉ el fora Francujo, por festi ĝian centjariĝon.

La bradfordanoj -- laŭ Eric Walker grupo 'eta sed laborema' -- konscience faris siajn devojn. Ni renkontiĝis en bone lumigita subteretaĝo de digna hotelo, kie surtabliĝis bongusta kaj satiga triplada lunĉo. Apud elmontriĝis memoraĵoj el la historio de la societo, ekde antaŭ la unua mondomilito ĝis la 90-a datreveno de 1996. Elstaris la kontribuaĵoj de bradfordaj esperantistoj al la brita kongreso de 1960 kaj la UK de 1961, ambaŭ en Harrogate.

Post la lunĉo ni restis ĉetable kaj Anne George prezentis gastparolanton Elvira Wilmot, eksbibliotekisto kaj spertulo pri loka historio, kiu prelegis pri Bradfordo en la jaro 1906. Eliĝis klara kaj fascina bildo de urbo samtempe tutmonda kaj provinca, loĝejo de sukcesaj entreprenistoj kaj mizeraj malriĉuloj, tamen optimisma kaj plena je homoj, kiuj serĉis pli bonan edukadon kaj pli riĉan libertempon. Taŭga kreskejo, do, por la nova internacia lingvo.

Post dankparolado de Malcolm Jones aldonis lokanoj siajn komentojn pri la prelego kaj konsiderojn pri la grandaj ŝanĝoj intertempe okazintaj -- ekzemple, ke komencanta klaso konsistis el dekoj da lernontoj, kaj federacian kunvenon ĉeestis cent kaj pli da homoj.

Foto
La plej juna membro de la bradforda societo, Anne George, helpas la plej aĝan, Bessie Outram, tranĉi la festkukon.

Sekvis solena tranĉado de festkuko, kiun la elturniĝemaj bradfordanoj ne simple mendis, sed propramane bakis kaj beligis. La tranĉisto estis Bessie Outram, la plej aĝa ano de la societo. Fine, la ĉeestantoj dankis al Audrey Duerden kaj al Murel Shackleton, kiuj aranĝis ĝuindan eventon.

Alveninte, mi vidis sur la elmontra tablo foton el la jaro 1934 de familio Outram trinkanta teon kun Montague Butler. Survoje hejmen mi miris pri la senĉesa aktivado por Esperanto en Bradfordo, el kiu oni povos ĉerpi forton por la venonta jarcento.

Foto
En 1934 la familio Outram tetrinkis kun Montague Butler.

Jack Warren loĝas en Middlesbrough, kie li instruas la anglan kiel fremdan lingvon, la germanan kaj foje la svedan. Li redaktas La Blankan Rozon, la revuon de la jorkŝira federacio, kaj instruas Esperanton en Barlastono. La raporto inkluzivas aldonajn informojn de Malcolm Jones: al ambaŭ sinceran dankon!

(Enhavo)

 


 

Londona Lingva Festivalo

Tim Owen

De esperanta vidpunkto, eble la plej sukcesa londona lingvo-festivalo el ĉiuj. Legu ...

Venis alia jaro, alia tri-taga okazo por britaj esperantistoj montri, ke la internacia lingvo de Zamenhof daŭre vivas kaj estas uzata, kaj konatigi Esperanton al tiuj, kiuj ankoraŭ neniam aŭdis pri ĝi. Ĉu ekzistas pli taŭga evento ol la Londona Lingva Festivalo, okazinta komence de novembro pasintjare?

Mi jam ĉeestis tian festivalon ... sed ne en Britujo. Pro la decido de la Konsilio de Eŭropo deklari 2001 la 'Eŭropa Jaro de Lingvoj', mi ĉeestis forumon unu jaron poste sur la ĉefplaco de Tuluzo. Tie mi unuafoje renkontis Esperanton.

La ĉefa diferenco inter la du forumoj estis, ke en Francujo troveblis dekoj da budoj, kies deĵorantoj prezentis siajn lingvojn per legaĵoj kaj ĉiutagaj parolantoj. Tie mi vidis la hungaran, la eŭskan, la germanan, la italan, kaj strangan lingvon kreitan de iu Zamenhof.

La londona versio iom diferencis. Unue, ĝi estis pli granda: 120 budoj interbatalis por kapti la atenton de vizitantoj. Kaj, laŭ mia kompreno, la plejparto de la budoj ĉeestis ĉefe pro komercaj kialoj. Partoprenis ĉiuj alt-reputaciaj eldonistoj. Surlokis aliaj profesiuloj, kiuj surmerkatigis novan softvaron por plej rapide lernigi centojn da fremdaj vortoj. Tamen mi vidis tre malmulton da budoj nur por promocii lingvojn. Tiel la esperantistoj troviĝis sufiĉe solaj, krom grupo, kiu kloplodis reenkonduki la latinan kaj la antikvan grekan en britajn lernejojn, simile al nia EAB-programo 'Lingvolanĉilo'.

Kaj jen nia plej bona festivala sukceso. Ni disdonis pli ol 500 folietojn -- pli ol en la pasinta jaro -- pri Esperanto. Pluraj instruistoj sufiĉe interesiĝis por peti, ke ni sendu al ili informojn pri 'Lingvolanĉilo'. Cetere ni ĉiam provis paroli pri Esperanto kaj respondi al demandoj, kiuj foje eligis kutimajn komentojn: 'Ĉu vere Esperanto ankoraŭ ne mortis?' aŭ 'Mi jam konas la internacian lingvon -- la latinan'. Tion, evidente, oni atendu. Plaĉis al mi la jam preparitaj respondoj de niaj volontuloj. Okazis nek disputoj nek kvereloj sed, male, multaj pozitivaj renkontiĝoj. Ĉe lingva festivalo oni atendu, ke partoprenos homoj, kiuj vere interesiĝas pri novaj lingvoj. Esperanto -- multon ŝuldanta al sia homfarita naskiĝo -- sendube allogas tiajn.

Ĉiam amuzas min, kiel mienas homoj aŭdantaj je la unua fojo konversacion reciproke komprenatan en Esperanto. Ili ekkomprenas, ke lingvon, kreitan kaj lernitan papere, oni povas flue kaj plenesprime elparoli. La momenton mi rekonas, mem spertinte ĝin kiel ne-esperantisto en Tuluzo. Tiuj forprenas diversajn materialojn, detalojn pri retpaĝoj, la unuan lecionon de la senpaga korespondo-kurso de EAB, kaj anglan kaj esperantan eldonojn de la ĵurnaleto de Junularo Esperantista Brita (JEB).

Ne facilas kvantigi la sukceson de la Londona Lingva Festivalo. La deĵorantaj volontuloj, kun pli da sperto ol mi, taksis ĉi tiun jaron pli bona ol la antaŭa. Multaj vizitantoj mendis librojn, ĵurnalojn, vortarojn, kaj tiel plu. Sufiĉas diri, ke mi opinias, ke tio ja indikas positivan rezulton.

Kaj kiu scias? Eble estontece, ni povos rezervi lokon por senpaga publika lernado de Esperanto. Abundis kursetoj tiaj pri aliaj lingvoj, kaj kiel pli efike varbi por Esperanto ol instrui bazajn lingvajn elementojn? Se mi sciintus, kiel relative facile estas lerni Esperanton, mi eklernintus ĝin antaŭ multe da jaroj.

Resume: mi tre ĝuis la semajnfinon ĉe la festivalejo Olympia (kvankam miaj kompatindaj piedoj tion disputas). Kuraĝige estis vidi aron da diversaj esperantistoj, kiuj tiel bone kunlaboris. Ĉeestis membroj de la administra komitato de EAB, aliaj, kiuj aktivas en 'Lingvolanĉilo', denaskaj parolantoj, kaj membroj de JEB. Al ĉiuj mi demetas la ĉapelon, sciante, ke ĉi-jare ni refaros ... kaj ankoraŭ pli bone!

Tim Owen ekkonis Esperanton en 2002. Li aktivas en Junularo Esperantista Brita kaj starigis kaj administras la JEB-forumojn (www.jeb.org.uk/forumoj). Li partoprenis Internaciajn Junularajn Kongresojn en 2003 kaj 2005, Internaciajn Junularajn Semajnojn en 2004 kaj 2005, kaj gvidos komencantan kurson dum la Internacia Seminario 2006/07.

(Enhavo)

 


 

Cseh kaj Internacia Esperanto-Instituto

Atilio Orellana Rojas

Modifita teksto de prelego prezentita dum la 2006-a Brita Kongreso de Esperanto en Scarborough.

Andreas Cseh (aŭ Andreo Ĉe, laŭ sia propra skribmaniero) naskiĝis je la 12-a de septembro 1895 en Marosludas, Hungarujo. Post 1918 la urbo nomiĝas Ludus kaj hodiaŭ ĝi troviĝas en Rumanujo. Esperantisto de 1910, li pastriĝis en 1919. Per anonco en gazeto li konatiĝis kun Esperanto, tuj lernis la lingvon kaj intense okupiĝis pri ĝi.

Diskonigante Esperanton li baldaŭ komprenis, ke la bazo por ĝia disvastigo estas instruado. En 1920 en la urbo Sibiu li organizis kurson por diversnaciaj laboristoj. La cirkonstancoj devigis lin instrui sen lernolibroj. Pro manko de ili (estis ĵus post la unua mondomilito) li uzis la rektan metodon. Tiu laboro tiom ensorbis lin, ke en 1924 li ricevis permeson de sia episkopo por tute dediĉi sin al Esperanto. Li fariĝis sekretario de la Internacia Centra Komitato de la Esperanto-movado en Ĝenevo kaj kunlaboris en la organizado de la Universalaj Kongresoj en Ĝenevo, Gdansko kaj Budapeŝto. Dum tiu lasta kongreso li gvidis sian unuan pedagogian kurson.

Poste sekvis lia triumfa apostolado tra diversaj landoj, kiam li varbis milojn da novaj adeptoj por la lingvo, donis inspiran impulson al la iamaj esperantistoj kaj akiris simpation de nenombreblaj aŭtoritatuloj.

En 1927 li estis invitita de la urbestro de Stokholmo kaj la reĝa princo Karlo por gvidi Esperanto-kursojn en Svedujo, interalie ankaŭ en la sveda parlamento. En aprilo 1929 aperis la unua eldono de lia kurso en libra formo, stenografita kaj eldonita de la Sveda Instruista Federacio en Stokholmo. Gvidinte kursojn en Estonujo, Francujo, Germanujo, Latvujo, Nederlando, Norvegujo, Pollando kaj Svislando, li en 1930 definitive ekloĝis en Nederlando.

Tiam kreskis la bezono pri porinstruantaj kursoj. Andreo Cseh iniciatis ilin kaj okazigis internaciajn pedagogiajn seminariojn, unue en Budapeŝto (1929) kaj poste en Arnhem (Nederlando) dum multaj jaroj.

Foto
Legu recenzon pri ĉi tiu biografio de Cseh.

En 1930 Cseh kun gesinjoroj Isbrucker fondis en Arnhem la Internacian Cseh-Instituton de Esperanto, kiu en 1933 translokiĝis al propra domo en Hago. Ekde 1952 la instituto portas la nomon Internacia Esperanto-Instituto (IEI).

En 1932 Cseh komencis redakti kaj eldoni la revuon La Praktiko, destinitan al komencantoj kaj progresantoj, sed kun altnivela lingvouzo. Tio estis io nova en la movado, ĉar antaŭe ne ekzistis revuo kun facila kaj altnivela lingvaĵo. Pro la pedagogia bazo, kiun Cseh donis al tiu revuo, ĝi populariĝis kaj estis vastskale legata.

Alia atingo de Cseh estis la fondo de la Universala Ligo (UL) en 1942 kun propra esperanta monunuo, la stelo, oficiale akceptita de bankoj. Ekzistis moneroj de 1 (bronza), 5 (latuna), 10 (kupronikela) kaj, post 1965, 25 steloj (du specoj, nikela kaj arĝenta). Kiam la agado de IEI kaj UL malpli intensiĝis, la stelo perdis sian universalan funkcion.

La lastajn jarojn de sia vivo Cseh pasigis en pensiono por maljunuloj, kie li mortis la 9-an de marto 1979. Li estis entombigita en Hago.

IEI estis fondita la 24-an de majo 1930 en Hago, kaj ĝi daŭrigas la laboron de Andreo Cseh, diskonigante lian metodon de instruado. IEI organizas seminariojn por trejni novajn Cseh-metodaj instruistojn kaj disponigas al ili tiucelan materialon. La seminaria sistemo de IEI estas programo celanta eduki instruistojn en la uzo de la rekta metodo, kaj ĝi konsistas el du diversaj gradoj: enkonduka kaj diplomiga. La programojn de la seminarioj, ekzamenan regularon kaj aliajn informojn rilate la partoprenon en Cseh-seminarioj haveblas de IEI.

La kandidatoj, kiuj sukcese trapasas la diplomigan ekzamenon, estas enskribitaj en la registroj de instruistoj de IEI kaj rajtas gvidi Cseh-kursojn ĉie en la mondo laŭ invito de Esperanto-grupoj.

Ekde 1991, responde al la bezono havi pli da gvidantoj de Cseh-seminarioj, IEI komencis trejni ilin. Kiu deziras atingi la kompetentecon gvidi Cseh-seminariojn, devas esti diplomita Cseh-instruisto kaj posedi landan aŭ internacian ateston de profesia fremdlingva instruisto.

Atilio Orellana Rojas estras la Internacian Esperanto-Instituton en Nederlando kaj instruas Esperanton per la Cseh-metodo tra la tuta mondo.

(Enhavo)

 


 

Kongreseto diskutas kongresojn

Bonvenigis Stephen Thompson, prezidanto de Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio, vizitantojn ne nur el la regiono sed ankaŭ el Estonujo, Hispanujo kaj Italujo, kiam ili ĉeestis la aŭtunan federacian kunvenon en Chester komence de oktobro.

Antaŭ la gastparolado ekstaris ĉeestantoj memore al Bill Auld, kiu forpasis la antaŭan monaton. Paul Gubbins raportis pri la enterigo, kiun li ĉeestis, kaj poste, kadre de la memorparolado Antonia Rostron van Es, prelegis pri la historio de Universalaj Kongresoj kaj aparte pri la ĵusa en Florenco.

Li atentigis, ke Universalaj Kongresoj laŭcele kaj strukture apenaŭ ŝanĝiĝis dum pli ol 100-jara ekzisto. Li demandis, ĉu eblos -- kaj ĉu dezirindos -- ŝanĝi la kongresan formaton, inkluzive de la komitata hierarĥio de Universala Esperanto-Asocio, por pli demokratiigi la asocion kaj por 'revenigi' kongresojn al membroj.

Foto
Ĝuis la eventon, de maldekstre, Francesco Maurelli, Paul Reed, Daniel White, Paul Rodriguez kaj Brendan Marsh.

Sekvis debato, en kiu estis proponite, ke UEA rezignu pri interalie longaj kaj tedaj solenaj malfermoj kaj fermoj, kaj ke ĝi elektu pli allogajn kongresajn temojn, ekzemple 'Esperanto kaj humuro'.

Post la prelego okazis diskutrondoj. Stephen Thompson gvidis unu por komencantoj kaj komencintoj; Hilary Chapman paroligis pli spertajn parolantojn pri la Esperanto-civito.

Organizis la eventon Ian Mac Dowall -- entute ĝuindan kaj sukcesan tagon.

(Enhavo)

 


 

Adiaŭo al la 'ideologia paŝtisto'

La enterigo de Bill Auld okazis lundon, la 18-an de septembro 2006, ĉe la paroĥa preĝejo en Dollar. Ĝis 150 homoj -- familianoj, amikoj, najbaroj, ekslernejanoj kaj deko da esperantistoj -- plenigis la preĝejon.

La mateno griz-ĉiele, ventete sed milde-varme septembris. Forestis pluvo krom dum la enterigo: falis gutetoj, kiam la ĉerko, tagmeze, malaperis por ĉiam en la teron. Kredeble neniu rimarkis la pluveton: ĉirkaŭ la tombo ili adiaŭis al la plej eminenta esperanta poeto de lia generacio. Nur posttagmeze pluvegis, ŝtormis, kvazaŭ la veterdioj estus fine rimarkintaj la perdon.

La dank- kaj memor-servo estis esence familia afero kaj okazis ĉefe en la angla lingvo. Post kantado de la 23-a psalmo ('La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos') kaj legado el la duakanonaj libroj de Predikanto ('Nun ni laŭdu la famulojn, niajn patrojn, generacion post generacio'), Roy, la filo de Bill kaj Meta, parolis pri sia patro.

Li memorigis, ke Bill estis nekutime dotita sed restis homo de la tero kaj de la popolo: 'li estis multtalenta sed prie tute indiferentis.' Li skizis la vivon de sia patro, priskribante, kiel Bill kaj Meta konatiĝis: en la lernejo, dum artklaso, Meta faligis krajonon kaj Bill afable kliniĝis por ĝin repreni. Roy diris, ke lia patro estis bona sportisto kaj, kiel golulo, posedis 'manojn sekurajn'; poste, dum la milito, plaĉis al la 20-jarulo aviadi, aparte en sia Spitfire. Kaj Roy raportis, ke lia patro, edziĝinte, kaj mielmonatumante, kunhavis sian skribomaŝinon.

Siajn du infanojn Bill ne devigis lerni Esperanton: laŭ Roy, Bill volis, ke ili evoluu siamaniere, siatempe. Kaj, ŝercis Roy, rilate la Nobel-kandidatiĝon, Bill finfine tediĝis 'pro la ĵurnalistoj, kiuj venadis kaj konsumis sian viskion.' Suferante en la lastaj monatoj pro demenco angia, kiu lamigis la tujan memorkapablon, Bill tamen amuzis siajn flegistojn, kaj eĉ surprizis ilin, rekonante la nomon kaj perfekte priskribante lernejanon de antaŭ multaj jaroj.

John Wells, la prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio, same parolante la anglan, omaĝis al la forpasinto, nomante lin la domina figuro en Esperanto-literaturo dum la lastaj 50 jaroj. Li parolis pri la 'kultura eksplodo', kiam aperis la poemaro Kvaropo. Menciante La infanan rason, John diris, ke la verko temas interalie pri la eteco de la homo en la egeco de la universo: 'Ĝi ebligas al ni retropaŝi kaj vidi, kiom ni malgrandas, kaj ke al ni estas konfidata la homa raso.'

Tiam aŭdiĝis la internacia lingvo, kiam Renato Corsetti, la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, diris, ke por li estas granda honoro paroli Esperanton dum la diservo. Renato daŭrigis: 'Li jes estas grava poeto, tradukisto kaj verkisto, kaj iasence la ideologia paŝtisto de la movado. Sed li estis samtempe ordinara parolanto de Esperanto kaj pro tio la esperantistoj amis lin.'

Brian Moon, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, kiun Bill mem prezidis de 1979 ĝis 1983, atentigis pri ties 'enorma kontribuo' al la esperantaj komunumo, movado kaj literaturo. Li citis la vortojn, kiujn Bill skribis memore al Kalocsay, ĉar nun aplikeblajn ankaŭ al la verkinto. Tiel, laŭ Brian, la plej granda poeto de la dua duono de la 20-a jarcento omaĝis al la plej granda de la unua duono:

                                    Homo,
vi estis unikulo brava ...

         Al ni postrestas testamento
                  de l' poezia monumento
                           dieca:

tio sufiĉu. Triste, mute,
         sentante ombra la parnason,
                  mi adiaŭe levas glason
                           salute.

Tiam, preĝinte, kaj kantinte la himnon 'Restu kun mi: rapide vesperiĝas,' la funebrantoj aŭdis la pastrinon, kiu gvidis la ceremonion, diri, trafe, senteme, ke, se Bill pravis, kaj ne ekzistas vivo transmorta, do almenaŭ li trovis pacon kaj liberiĝon; se tamen li malpravis, kaj oni ja vivas transtombe, li ĝoje agnoskos sian eraron kaj bonvenigos ankaŭ nin, kiam ni alvenos.

Kaj, dum la ĉerko komencis sian mallongan vojaĝon el la preĝejo al la atendanta tombo, moroze, morne sonis skota sakfluto.

La Brita Esperantisto kondolencas al la familianoj de sia antaŭa, multjara redaktoro: la poeto, tradukisto kaj homo Bill Auld.

(Enhavo)

 


 

Recenzaro

Paul Gubbins

Humphrey Tonkin. Lingvo kaj popolo: Aktualaj problemoj de la Esperanto-movado. Roterdamo: UEA, 2006. 159 paĝoj. ISBN 92-9017-093-X.

Kia perdo por la studentoj de la postdiploma programo ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Pollando, kiam komence de 2005 la prelegonto, Humphrey Tonkin, ne povis ĉeesti la planitajn seminariojn. Kia gajno, tamen, por ni, kiam Tonkin decidis registri siajn prelegojn kaj ilin sendi kompaktdiske al la studentoj: notoj por la prelegoj fariĝis la bazo de Lingvo kaj popolo.

Jen la orginoj de libro, kiu ne nur prezentas la fundamentojn de la nuna Esperanto-movado (legindas la unua ĉapitro pri neŭtralismo kaj la signifo de la deklaracio de Tyresö kaj la manifesto de Raŭmo) sed ankaŭ, kaj miaopinie grave, defias nin alfronti nian propran esperantistecon kaj ĝin (re)difini laŭ la realoj -- ekzemple interreto, demografio -- de ŝanĝiĝanta mondo.

Foto

Aparte trafas la komentoj de Tonkin pri la organizaĵo, kiun li prezidis dum 1974-80 kaj 1986-89: Universala Esperanto-Asocio. Lia deirpunkto: '... ĝia laboro estos vana se mankas malantaŭ tiu lingvo tio, kio tenas ĝin viva -- nome vibra komunumo de Esperanto-uzantoj, kiuj uzas Esperanton kiel konservejon kaj peranton de siaj plej altaj valoroj' (p. 66).

Tamen 'la strukturoj mem de UEA emas apogi ... konservemon' (p. 94): eble necesas reformi la komitatojn (p. 94); eble la estraro ne efike funkcias (p. 97); eble la centra oficejo fariĝu krome 'eduka centro' (p. 103); kaj eble universalaj kongresoj ('brila inventaĵo') ekspluatu la eblojn, 'kiujn prezentas kaj la Esperanto-kulturo kaj la modernaj metodoj de kongres-organizado' (p.111).

Ankaŭ substrekas Tonkin la bezonon pri esplorado: '[e]voluigo de bonaj argumentoj por ekstere pravigi nian ekziston postulas multe pli bonan internan konon de tio, kio ni estas' (p. 128); simile, 'ni scias relative malmulton pri la intelekta kunteksto de Esperanto' (p. 129). Tiamaniere Tonkin invitas nin, eble en kluboj (se tiuj ankoraŭ ekzistas [p.105]) sed, pli verŝajne, en interretaj babilejoj, mem ekrespondi kaj ekreagi al la diversaj demandoj, kiujn li starigas.

La Esperanto-arbaro kreskas jam de pli ol 100 jaroj. Tonkin estas forstisto, kiuj celas tie kaj tie forhaki velkintajn kreskaĵojn, lumigi densejojn, replanti. Lingvo kaj popolo prezentas laborplanon, elegante kaj inteligente verkitan de unu el la plej kleraj kapoj en Esperantujo. Certe: nepra legaĵo por ĉiu, kiu eĉ nur flanke interesiĝas pri la estonteco de Esperanto kaj ĝia komunumo.

Ed Borsboom. Vivo de Andreo Cseh. Hago: Internacia Esperanto-Instituto, 2003. 313 paĝoj. ISBN 90-805651-2-1.

Verŝajne neniu pli kompetentas ol la nederlandano Ed Borsboom verki biografion pri Andreo Cseh, unu el la plej signifaj -- se ne la plej signifa -- pedagogoj en la pli ol 100-jara historio de Esperanto. Kiel dekkelkjarulo en 1951 Borsboom konatiĝis kun Cseh, diversmaniere helpis lin kaj la Internacian Esperanto-Instituton (IEI), kiun Cseh kunfondis en 1930, kaj restis en kontakto kun Cseh ĝis ties morto en 1979.

Tiamaniere Borsboom povis ĉerpi ne nur el personaj memoroj sed ankaŭ el konversacioj kun Cseh kaj, aparte, el la vasta arĥivo de IEI. La rezulto estas biografio informoriĉa kaj detaloplena kaj, super ĉio, flue leginda. Ĝi prilumas aspektojn ne nur de la vivo de Cseh sed ankaŭ, ekzemple, la sterilajn, ja kontraŭesperantajn sekvojn de la tiel-nomata ita/ata-konflikto. Cseh emis eviti 'la temon de semantikaj kaj gramatikaj subtilaĵoj, ĉar samideanoj, ofte tute ne kompetentaj, ŝatas senfine harfendi pri tio' (p. 266); tamen la instituto vole-nevole estis tirata al la ata-istoj, tiel ke 'rompiĝis io inter la institutestroj kaj nombro el iliaj laŭdindaj konatoj, nun subite en la ita-tendaro. Inter ili Juan Régulo Pérez, Paul Neergaard, Ivo Lapenna' (p. 267).

Elstaras ankaŭ aliaj epizodoj: la fia traktado de Cseh, romkatolika pastro, de la eklezio (en 1933 Cseh ricevis leteron de sia episkopo, kiu atentigis, ke 'via ĉiama agado en neŭtralaj organizoj estas tute kontraŭa al la sinteno kaj laboro de Niaj sacerdotoj' [p. 142]); la klopodoj de Cseh kaj aliaj esperantistoj protekti kaj vivteni Esperanton dum la nazia okupacio de Nederlando; kaj la forpuŝo, ja perfido de Cseh fare de samideanoj dum la 1970-aj jaroj.

Borsboom apenaŭ eniras la pedagogion de Cseh kaj restas plejparte ĉe la homo -- karisma, laŭnecese ruza, kaj dumvive fidela al la idealoj de Esperanto. Ĉion ĉi Borsboom rakontas en prozo karakterizata de ĵurnaliste mallongaj -- kaj do facile gluteblaj -- frazoj. Ĝenerale Borsboom, kiel bona biografo, restas malantaŭ sia subjekto: li prezentas kaj priskribas, tiel ke la leganto ĵugu. Ornamas la libron kelkaj fotoj pri la fruaj jaroj de Cseh kaj pri la ĉefaj amikoj kaj kunlaborantoj.

Notindas etaj stilaj kaj ortografiaj malglataĵoj: ekzemple, inter la urboj en Britujo vizititaj de Cseh en 1925, troveblas (tiel) West-Hartpool, New Castle kaj Keigley (p.67). Tamen la libro varme rekomendiĝas al ĉiu, kiu volas informiĝi ne nur pri kerna figuro el la esperanta historio de la 20-a jarcento sed ankaŭ pri gravaj eventoj en la evoluo la kulturo kaj socio de la internacia lingvo.

Vidu la modifitan kaj iom mallongigitan tekston de prelego pri Cseh prezentatan de Atilio Orellana Rojas dum la Brita Esperanto-Kongreso en Scarborough en 2006.

Spomenka Štimec. Hodler en Mostar. Pisa: Edistudio, 2006. 107 paĝoj. ISBN 978-88-7036-073-8.

Pardoneblas, se laŭ la titolo de la libro ensaltas en la menson la nomo de Hector Hodler, kunfondinto en 1908 de Universala Esperanto-Asocio. Tamen ne pri Hector temas, kaj apenaŭ pri lia patro, Ferdinand, la plej renoma svisa pentristo, sed pri la pentraĵoj de Ferdinand: kiel ili forlasis Ĝenevon, transiris Atlantikon, revenis -- tamen ne ĉiuj -- Eŭropon, kaj troviĝis fine en Mostar, en tiama Jugoslavujo.

Tiu, kiu gardis la pentraĵojn, kaj kiu fariĝas ĉefrolanto en la libro, estas Jeanne, 'unu el liaj modelinoj. Unu el tre ŝatantaj' (p. 5). Kaj tiel disvolviĝas rakonto -- fascina, lakone, ekonomie prezentata -- pri amo deklarita kaj nedeklarita, pri lojaleco, pri fideleco, pri tragedio. Rakonto, do, jes kaj ne pri pentraĵoj, sed ĉefe pri homoj.

Ne, kiel dirite, pri esperantistoj. Hector Hodler kaj Edmond Privat minore, akcesore aperas, kaj bone tielas: jen tratrae esperanta libro, inspirita de kaj fontanta el kaj verkita en la lingvo de Zamenhof, en kiu Esperanto -- tute prave -- fonas. Kia atingaĵo!

Foto

Iasence la 23 ĉapitroj, inkluzive postparolon, similas mem al pentraĵoj: ĉiu havas sian fokuson, malgraŭ tio, ke en la 'bildo' enestas pluraj aliaj detaloj. Tiel iu, kiu 'ne ŝatas esperantan literaturon', kiu neniam legas esperante, facile orientiĝos. Mi ĝuegis la libron unuside kaj, finleginte, kun larmeto en la okulo, bedaŭris, ke Hodler en Mostar ne duoble pli longas.

Pretervideblas kelkaj etaj preseraroj. Pretervideblas, ĉar Hodler en Mostar riĉigis mian spiriton kaj miajn sciojn, kaj memorigis, kiel feliĉaj estu ni esperantistoj kun aliro al verkoj tiel sentemaj, tiel kortuŝe emociigaj, tiel digne elegantaj, kiel tiuj de Spomenka Štimec.

Intervjuo kun Claude Hagège: Esperanto kaj lingva diverseco. Rotterdam: UEA, 2006. 16 paĝoj. ISSN 0165-2524.

Klare montras tiu ĉi libreto, ĝis kiu grado britoj kaj francoj malsamajn mondojn frekventas. Claude Hagège, lingvisto 'zorganta pri prestiĝo de Francio' (p. 1), informas sian intervjuanton, François Lo Jacomo, ke, kiel lingvisto proponanta dulingvan instruadon en lernejoj, li neniel okupiĝu pri la realigo de siaj teorioj: '... koncerne ties aplikadon kaj, en tiu ĉi kazo, praktikan rimedon akiri en ĉiu lernejo kunlaboron de malsamaj instruistoj instruantaj po unu lingvon, tio ne estas mia fako' (p. 2).

Alivorte -- tiel mi interpretas -- li proponu ion ajn, egale, ĉu ĝi praktike aplikeblos. Ho, se ni ĉiuj estus tiel liberaj ... se ne ĉiuj tiel senzorge kunvivus kun Hagège en Teoriujo tia! Sed anglosaksoj pli pragmate pensas kaj proponas. Apenaŭ imageblas, ke brita pedagogo malŝparus tempon (kaj reputacion), pledante por strukturo home, socie kaj finance ja teorie subteninda, sed nur pene realigebla. Tamen vive la différence, kiel diras francoj.

Verdire la libreto ne multon aldonas al nia kompreno pri la lingva situacio. La intervjuo pli firmigas ol formas. Eble en Franclingvujo la enhavo servas propagandajn celojn; eble utilas la fakto, ke renoma franca lingvisto apogetas -- eĉ malgraŭ si -- Esperanton: '... mi ne inklinas al Esperanto pro ĝia konstruiteco ... fakte stranga lingvo ĝi estas: malice oni dirus, ke "foresto de ĉia escepto" malhelpas ĝin esti vera lingvo' (p. 5).

Tiam sekvas debato ja pri esceptoj ... sed, fine, Hagège ne permesas sin persvadiĝi de la argumentoj de sia intervjuanto, konkludante nur, 'ke mi neniel kontraŭas peton favore al enkonduko de Esperanto kiel ekzamena fako por abiturientiĝo' (p. 14).

Kia fervoro. Tamen ne en unu tago elkreskis Kartago ... aŭ Esperantujo.

Gian Carlo Fighiera. La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka. Rotterdam: UEA, 2006. 32 paĝoj. ISBN 92-9017-094-8.

Kiel indikas la titolo, tiu ĉi libreto prezentas la lastajn tagojn de Ada Sikorska-Fighiera, kiu inter 1962 kaj 1996 ame kaj fame redaktis la gazeton Heroldo de Esperanto. Kaj nun, dek jarojn post ŝia morto pro kancero, la vidvo publikigis siajn memorojn pri la lastaj -- ne realigeblaj -- planoj kaj ambicioj de la mortonto; pri la lastaj malsanulejaj vizitoj de parencoj; pri la suferado de kancero-viktimo.

Kortuŝe, jes ... sed, legante, mi sentis, ke mi entrudiĝis en esence privatajn dolorojn de ankoraŭ funebranta homo, kiu kreis el prozo maŭzoleon personan, kie fremdulo -- mi -- vere ne havu lokon. Nur piedpinte forpaŝeti mi volis, por ke la vidvo daŭre -- se tion li volas -- kaj dece priploru la pasintecon.

Pasinteco, kiu hantas la estantecon en la formo, kiel Gian Carlo Fighiera amare memorigas, de la nun 'kontraŭmovada' Heroldo de Esperanto. 'Bedaŭrinde,' notas la vidvo, 'post la forpaso de Ada la nova eldonanto perfidis sian propran promeson kaj utiligis Heroldon por personaj celoj ... Trompi la lastan volon de mortinto estas fia ago' (p. 21).

Tabuaj vortoj en mondlingvo (KD). Barlastono: EAB, 2006. £3.50.

Foto

Gratulindas ĉiuj, kiuj kunkreis ĉi tiun kompaktan diskon (la duan en la EAB-serio Educational Resources). La ĉefero estas 50-minuta filmo de sprita kaj samtempe scienca prelego pri tabuaj vortoj prezentata de Don Lord dum la brita kongreso en Saffron Waldron en 1996.

Tiuj, kiuj opinias, ke esperantistoj estas senhumuraj mizeruloj, kiuj neniam ridas, nepre aŭskultu la prelegon ... aŭ legu kaj studu la tekston en aparta surdiska dosiero. Kaj prelego kaj teksto plene pravigas la koston de la kompakta disko, sed kontraŭ la tre modera prezo la aĉetinto ricevas eĉ pli: la tekston de la Sekretaj sonetoj de Kalocsay (la libro kostas ĉe EAB £6.34), kaj liston de fivortoj en Esperanto (la tiel-nomatan fikan fekan fakan vortareton). Nekredeble!

Kaj, kvazaŭ donace, aldone al la prelego-teksto troveblas la Auld-a traduko de 'La balo de Kerimjur'' kaj 'La eskimino', kiun legantoj de difinitaj aĝo kaj inklinoj memoros kiel -- pruduloj bonvole ne serĉu la originalon en la interreto -- 'The Ballad of Eskimo Nell'.

Unu el la plej ĝenaj aspektoj de esperantisteco estas la demando de neverdulo: 'Kiel vi dirus en Esperanto ...?' kaj sekvas 'ŝoka' aŭ maldeca frazero en la angla. Tiel la demandanto celas 'pruvi', ke al Esperanto mankas la erotika esprimivo de la angla. Tiu ĉi kompakta disko plene respondos al demandoj tiaj. Aĉetu, merdfekpest' ... kaj sakru kiel ajna volabugristo!

Ronald Cecil Gates. Mortiga ekskurso. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2006. 112 paĝoj. ISBN 90-77066-23-3.

Trovita en praarbaro estas la kadavro de universitata botanikisto. Sangomakulita trueto en la dorso indikas, ke la mortinto estas pafita. Sed kiu kulpas? Ĉu la edzino? Venĝema studento? Arbaristo? Aŭ ĉu iu alia? Jen la dilemo frontanta al la aŭstralia polica komisaro Roberto Elis, jam konata al esperantistoj pro tri aliaj detektiv-romanoj.

Kaptas kaj retenas la scivolemon de la leganto tiu ĉi romano, kies intrigo kaj -- krom en unu punkto -- lingvo ne postulas grandajn mensostreĉojn. Beletro ĝi ne estas, kaj des pli bone, ĉar mankas al verdaj legantoj relative facile alireblaj, leĝeraj legaĵoj, por ilin akompani survoje al laborejo aŭ kongreso aŭ simple por lumigi malhelajn vintrajn vesperojn.

Tamen mi ne komprenas, kial Gates, malgraŭ pravigo-provoj, obstinas pri ante kaj ate por foje eviti la prepozicion de. Jen unu el multaj ekzemploj: 'La sekvintan okazon mi petis al li, ke li atentu pri la fermo ante la pordegojn' (p. 71) ... frazo, miaopinie, duoble pli peza, ĉar mi neniam aŭdis en la parolata lingvo la -- laŭ mi -- superfluan ante. Kial ne, por eviti de, '... ke li atente fermu la pordegojn'?

Do amata ĉevaleto stile nerajdenda -- kaj, prefere, tuj buĉenda. Sed, flankenlasante la lingvajn kapricojn de la aŭtoro, mi rekomendas la libron.

(Enhavo)

 


 

Somera festivalo: Barlastono 2006

Paul Gubbins kaj Mark Drake

Raportas Paul Gubbins pri la pasintjara somera festivalo en Barlastono kaj informas pri la ĉi-jara; Mark Drake aldonas personajn impresojn pri la evento.

Pasintsomere en Barlastono estas lanĉita novstila programo. Anstataŭ du plensemajnaj kursoj okazis kvar duonsemajnaj.

La eksperimento plejparte sukcesis: plejparte en la senco, ke jes eblis proponi al partoprenantoj pli varian kaj pli riĉan programon (cetere kun pli da instruistoj), sed finfine la ŝanĝoj ne allogis tiom da homoj, kiom mi esperis. Fakte, nur unu sola studanto ĉeestis la festivalon dum duonsemajno: ĉiuj aliaj restis tutsemajne (tamen mi ne plendas: ju pli longe oni barlastonumas, de mia vidpunkto des pli kontentige), ĉu por studi ĉe komencinta, progresanta aŭ progresinta niveloj, ĉu por plentempe studi en Biblioteko Butler aŭ ĉu por turismi en la regiono.

Bonvenaj dum la semajno estis du litovaj studentoj, Ieva Šivickytė kaj Tadas Lavickas, el Kaunas, kiuj partoprenis la festivalon danke al stipendioj de Norwich Jubilee Esperanto Foundation (NoJEF). Kredeble surprizis ilin la fakto, ke Esperanto estas uzata dum la festivalo ne nur en la klasĉambro sed ankaŭ en la manĝoĉambro kaj dum sociaj kaj distraj eventoj -- verdire ĉiam. Tamen ili adaptiĝis al malpli teorie gramatika, pli praktike komunika lern-etoso, kaj espereble hejmeniris kun pli solidaj scioj pri Esperanto kaj kun agrablaj impresoj pri Britujo.

Foto
Litovaj studentoj Ieva Šivickytė kaj Tadas Lavickas, kun dekstre David Kelso, ripozas dum barlastona tepaŭzo.

Novaj dum la festivalo estis progresanto-sesioj gvidataj de diversaj instruistoj: David Kelso, Terry Page, kaj Jack Warren. Tiamaniere studantoj konatiĝis kun tri steluloj de la brita Esperanto-movado kaj profitis de tri apartaj metodologioj. Malcolm Jones gvidis la duan progresanto-sesion, esplorante -- per ridado kaj muziko, se juĝi laŭ la sonoj eliĝantaj el la klasĉambro -- la lingvon kaj la kulturon de Esperanto. Al ĉiuj instruistoj mi sincere dankas.

La ĉi-jara festivalo

Mi retenos en 2007 la duonsemajnajn studunuojn. En la unua parto de la semajno okazos komencinta kaj progresanta kursoj; en la dua parto progresanta kaj progresinta kursoj.

La progresanta pritraktos -- laŭ la sukcesa formulo de 2006 -- lingvon kaj kulturon; la progresinta aktualajn politikajn kaj sociajn temojn, kiuj ebligos al studantoj apliki Esperanton por diskuti gravajn, nuntempajn aferojn. Aldone, kaj nove en 2007, mi enprogramigos gramatikan kaj literaturan sesiojn. Krome estos prezentataj Esperanto-filmoj, ludoj kaj prelegoj.

La ĉi-jara festivalo okazos inter la 18-a kaj la 24-a de aŭgusto ĉe Wedgwood Memorial College, Barlastono. Rekomendata estas frua aliĝo: pasintjare ne eblis akcepti lastminutajn aliĝontojn pro manko de dormoĉambroj. Kotizoj ege moderas kaj ege favoras: ili kompareblas kun mezaj prezoj ĉe bed and breakfast (almenaŭ en la nordo de Britujo), tamen oni ricevas du kromajn (kaj bonguste ampleksajn) manĝaĵojn plus altkvalitan, profesian Esperanto-instruadon.

Cetere eblas partopreni la someran festivalon por private studi en Biblioteko Butler aŭ memstare turismi. Oni tamen kunmanĝas kun aliaj festivalanoj kaj rajtas partopreni ekzemple vesperajn sesiojn. Denove rekomendatas frua aliĝo. Detaloj kaj prezoj haveblas de la Esperanto-centro en Barlastono.

Impresoj de unuafoja partopreninto

Mark Drake, el Londono, unuafoje partoprenis la 2006-an festivalon (parenteze la 46-an sinsekvan). Jen liaj impresoj:

Post tri jaroj, starante je la rando de la Esperanto-mondo, mi findecidis partopreni en la ĉiujara somera festivalo ĉe Barlastono.

Antaŭ la festivalo, ĉar mi estas nek lingvisto nek lingvotalentulo, mi scivolis, ĉu ĝi estos aŭ tro malfacila aŭ tro streĉa kaj seka afero. Ĉiel mi eraris.

La festivalo estas dividita en du paralelajn kursojn, kaj mi elektis la kurson por post-komencantoj kaj progresantoj. Per ekzercoj kaj spritaĵoj, la kursgvidantoj revizitis la lingvan fundamenton kaj prezentis al ni, novuloj kaj kvazaŭnovuloj, elementojn de Esperanto-kulturo, inkluzive de homoj kiel Andreo Cseh, Stefan Maul kaj ak le Puil, kaj de artaĵoj kiel poezio kaj kantado.

Ni diskutis kaj ridis. Ni studis kaj ŝercis. Ni parolis kaj imitis. Ni rolludis kaj aplaŭdis. Ĉiam esperantlingve.

La festivalo estas aranĝita, tiel ke la malfortulo gajnas memfidon kaj la deziro babili kreskas. Spertuloj volonte helpas malpli spertajn kursanojn. La etoso ĉiam restas kuraĝiga.

Foto
John Loughran (maldekstre), Celia Mackle kaj Tadas Lavickas el Litovujo kunlabore diskutas lingvan tiklaĵon.

La ĉeestantoj ŝatas vortludojn. Mi konfuziĝis pri la signifo de 'maldankon' kaj la ĝusta signifo de 'postposte', vorto kunmetita laŭ la modelo de 'finfine'. Mi rimarkis ankaŭ, ke en la parolata lingvo oni uzas multe da um-vortoj: 'bierumi' kaj 'bierumadi' (grupe trinki bieron), 'skeĉumi' (prezenti skeĉon), 'parkumi' (ie lasi la aŭton) kaj 'sociumi' (neformale kunveni).

Ĉe la Esperanto-centro mem, ni povis esplori la bibliotekon Butler kaj aĉeti librojn, kaj novajn kaj brokantajn. Mi kolektas la serion 'Epoko' kaj sukcese aldonis du librojn al mia libraro. Mi notis ankaŭ la titolojn de aliaj libroj por aldoni al kristnaska kaj naskiĝdatrevena donacolistoj. La festivalo vere donas impeton al plia lernado.

Ĉiun vesperon okazis aparta sesio. Ekzemple, Jack Warren amuze prelegis pri 'Ridigaj maŝinoj', rilate al Heath Robinson kaj Wallace kaj Grommit, kaj Paul Gubbins rakontis pri la historio de la saksofono kaj ludis tiun muzikilon. Ĵaŭdon la partoprenantoj sin reciproke distris, uzante ekzemple skeĉojn de Bertram Potts. Aliaj malkaŝis siajn talentojn per piano, fluto kaj klarneto, aŭ -- kiel Mikaelo Sims, kiu kantis 'Olda MakDonald bienon havis' -- plene ridigis la aŭskultantaron.

Foto
Michael Sims prezentas sian esperantan version de 'Olda MakDonald bienon havis', kiu plengorĝe ridigis la aŭskultantaron.

Kompreneble, kelkaj sesioj pli bone funkciis ol aliaj. Sed la plejmulto ege sukcesis kaj trafis la celon. Mi opinias, ke la plej malforta sesio rilatis al la filmo 'Vizito al la Centra Oficejo'. Mi konscias, ke mi kritikas la laboron de tiuj, kiuj faris la filmon, sed ĝi similis al malĝisdata brita publika informfilmo.

Bedaŭrindis, aparte ĉar la Esperanto-movado estas internacia, ke nur du alilandanoj povis ĉeesti. Tamen, aliaj kursanoj inspiris min. Kiam Jeanne Day el Skotlando alvenis, ŝi neniam antaŭe parolis la lingvon. Kiam ŝi foriris, iom frue por trafi trajnon, ŝi parolis simple kaj kortuŝe pri la festivalo. Vere, mi kredas, ke la festivalo valoras proksimume unu jaron de kutima lernado. Se vi dezirus fari saltegon en via Esperanto-kapablo, mi konsilas al vi viziti Barlastonon.

Foto
Jeanne Day, maldekstre, kaj litovino Ieva Šivickytė kune rolludas kadre de unu el la studsesioj.

Pri la loko de la festivalo, nepras diri, ke Wedgwood Memorial College tute taŭgas. La kolegio kuŝas flanke de deklivo, do se oni aŭtobuse alvenas en Barlastono, necesas grimpi monteton. Tamen la kolegio tre favore situas kaj la ĉambroj estas simple meblitaj kaj komfortaj. La zorge preparitaj manĝaĵoj bonege gustas kaj la cirkaŭaĵoj provizas multe da ebloj aŭ promeni laŭ la kanalo aŭ vagadi laŭ diversaj vojetoj.

Fine, mi vere ne scias, kion mi atendis, sed mi ĝuis la tutan spertaĵon. Ofte mi ŝanceliĝas inter du polusaj opinioj pri la internacia lingvo. Ĉu ĝi estas malgrava kromokupo por maljunuloj kaj por tiuj nekapablaj lerni nacian lingvon? Ĉu ĝi estas mondskale grava afero? Laŭ mi, la somera festivalo indikas la veran gravecon de la internacia lingvo. La relative simpla gramatiko helpas onin facile esprimi ideojn. Neparolanto baldaŭ fariĝas iu, kies voĉo aŭdiĝas. Mi taksas la someran festivalon bonveniga pordego al Esperantujo.

(Enhavo)

 


 

Memore pri Bill Auld

Post la forpaso de Bill Auld, la redakcio de La Brita Esperantisto -- kiun Bill redaktis dum pli ol kvaronjarcento -- invitis britajn esperantistojn kontribui al la revuo per tributoj, anekdotoj aŭ memoroj pri nia plej eminenta poeto kaj tradukisto, kiu estis ankaŭ elstara kaj ŝatata prelegisto kaj instruisto.

Jen tio, kion vi sendis.

John Francis

Bill Auld venis al nia lernejo (Hermitage-Altlernejo, ne Akademio) en 1940, kaj tuj faris impreson pro la rugbea pantalono, kiun li portis kiel ĉiutagan vestaĵon, devion de akceptitaj modoj, kio ja havis sekvojn, kiel tiuj vortoj de instruisto al nia pordisto indikas: 'De kie tiu ĉi modo, kiu similas nenion iam antaŭe viditan en Hermitage?' Efektive, inter la pli aĝaj knaboj, fariĝis modo porti rugbean pantalonon kun la plej brilkoloraj ŝtrumpoj aĉeteblaj. Auld mem, veninte de rugbea lernejo, supozeble portis nur por eluzi, sed liaj disĉiploj speciale aĉetis por la modo, ĉar li neniam sukcesis konverti Hermitage al rugbeo.

Ĉe universitato li ludis kiel golisto klasikan futbalon, kaj unu el liaj plej fruaj literaturaj verkoj estis letero al la futbala instanco, pledanta por ludkamerado, kiu ĉe eklukto kun kontraŭulo frakasis kvar el ties antaŭdentoj. Poste, sendepende de Vilĉjo, mi amikiĝis kun la kulpinto, Hugo, kiu konfesis, ke la letero monstre troigis liajn virtojn. Tion mi povis facile kredi, ĉar ĉe Hermitage, kiam ni volis ion, aŭ volis eviti ion, estiĝis la krio: 'Sendu Auld: li scias sukeri la faktojn.'

Antaŭ nur kvar-kvin jaroj Hugo, kiel prezidanto de la societo Dante Alighieri, petis, ke mi invitu Vilĉjon paroli al ĝi pri esperantaj influoj en Italujo. Antaŭ la kunveno li montris la leteron, kiu efektive estis senhonte panegira. Mi tiam komentis al iliaj edzinoj, ke ĝi nete sumigas la paron: apaĉon kaj falsanton. Kvankam la juna Hugo utiligis la rimedojn haveblajn al li, kiel finjara dentista studento li riparis la frakasitajn dentojn de sia viktimo kaj plibonigis aliajn sekciojn de lia dentaro, kaj ili eĉ fariĝis amikoj.

Kiel kadeto en la flugarmeo Vilĉjo ricevis dusemajnan punretenon, ĉar li pentris sur la ŝtuparo de la ŝekspira memora teatro en Stratford-on-Avon per ruĝaj literoj la vorton Bacon. Tio ne indikas liajn tiamajn literaturajn tendencojn: li konfesis, ke li faris, nur ĉar li, kiel liaj kamaradoj, malŝatis Stratfordon kaj ties enloĝantojn.

Ĉe universitato Vilĉjo ne ĉeestis siajn rusajn klasojn. Anstataŭe li aĉetis, antaŭ la ekzameno, Teach Yourself Russian in Three Months. Ĉu surprize, ke lia optimismo ne pruviĝis bone motivita? Li alvenis por ekzameno, kiu jam okazis kelkajn tagojn pli frue. Mi ne memoras, ĉu tio estis eĉ speciale aranĝita por li. Ĉiuokaze, ĉar ne eblis refari ekzamenon por licencio-kun-honoro ĝis post dek jaroj, li simple devis entrepreni ordinaran licencion. Bonega poemo pri tiu ĉi tempo estas lia 'Morgaŭ matene'.

Norah Brown

Mi vere ne bone konis lin. Mi memoras lin dum semajnfina renkontiĝo antaŭ multaj jaroj organizita de Don Lord ĉe kolegio de la Universitato de Manĉestro. Bill estis unu el tri au kvar prestiĝaj prelegantoj -- Albert Goodheir kaj Don mem. Ĉeestis krome Daphne Lister. Bill prelegis pri scienca fikcio kaj pri la fruaj jaroj de Esperanto (la titolon de la prelego mi forgesis).

Bill legis por la bendoteko tiam organizita de Beatrice Clark. Lastatempe, kiel parto de memorfesto por Bill ĉe la Londona Esperanto-Klubo, mi ludis sonbendon de lia legado de 'La freneza tefesto' el Alica en Mirlando. Tio memorigis min pri lia kapablo aktori kaj pri skeĉo prezentata dum jubilea somerlernejo en Barlastono, kiam li aktoris kun Marjorie Boulton, Paul Neergaard kaj eble aliaj.

Kompreneble Bill prelegis en Barlastono kaj Dunblane, kie li suferis pro malpermeso fumi au trinki alkoholaĵojn. Du poemoj restas en mia kapo: traduko de 'Cynara' de Ernest Dowson kaj alia, originala, kiun mi legis unu fojon kaj ne denove trovis, pri virino, kiu vidas sin nuda en spegulo, kritikas sin kaj poste iras, kantante, sin bani. Bill komentis, ke la poemo kaŭzis multajn demandojn kaj ŝercojn, kiujn li ne povis eskapi.

Feliĉan memoreton mi havas pri li kaj lia edzino, Meta, revenantaj de vinfesto en Hungario. Mi renkontis ilin en bela sunlumo gaje ridetantaj kaj iom ŝancele preterpasantaj la kongresejon en Budapeŝto. Mi, simile, en la kontraŭa direkto.

David Kelso

Mi konis Vilĉjon dum multaj jaroj, kvankam neniam intime. Ni ambaŭ junaĝis en okcidenta Skotlando, fakte nur kelkajn kilometrojn unu de la alia (li en Helensburgh, mi en Cardross, apuda vilaĝo), kvankam tion mi ne sciis, ĝis longe poste. Kiam mi ekagadis en la movado, en la fruaj 60-aj jaroj, Vilĉjo estis jam mondskale konata; li sociis en rondoj preter mia kono.

Miaj plej karaj memoroj de Vilĉjo estas de la mez-sesdekaj jaroj (1965-68), kiam mi aktivis en la edinburga studenta grupo (Edinburga Studentaro Esperantista -- ESEo: kiel ni fieris pri la akronimo!). Tiutempe la esperanta komunumo en Skotlando estis -- nu, kiel diri, senofende? -- iom 'el la 50-aj jaroj'. Kompreneble, ni studentoj estis ege 60-jarecaj! Tial, ni ne multe interrilatis, la studenta klubo kaj la olduloj: ni faris proprajn kunvenojn, festenojn, kaj fakte pli rilatis kun junaj esperantistoj el Anglujo (JEB) kaj eksterlande (TEJO) ol kun la 'grizuloj' (mi parolas kiel nuna grizulo).

Vilĉjo, tamen, estis escepto. Kvankam jam stelulo en la skotlanda movado, ankaŭ li taksis ĝin iom ... nekontentiga. Okazis skotlanda kongreso (aŭ eble studrondo, mi ne certas) en tute senalkohola konferencejo de la Skotlanda Eklezio, Gean House en Alloa -- tute proksime al Dollar, la fama 'auldejo'. Kiel kutime (tiutempe), Vilĉjo kontribuis al la programo (pardonu min: mi ne rememoras la temon) kaj restis por kunmanĝi. Post vespermanĝo, perspektivo pri senalkohola distra vespero videble allogis lin neniom pli ol al ni gejunuloj. Li do iniciatis ribelfrakcion, kiu serĉtrovis lokan tavernon (nek mankis, nek mankas, en Alloa), kie ni pasigis ege plaĉan vesperon -- Vilĉjo majstre meze de la scenejo, kompreneble. Kiam fermiĝis la drinkejo (je la 10-a horo tiutempe), al Dollar por antaŭlita glaseto -- kaj pluaj -- rezulte, ke ni fine trovis nin ree ĉe la senalkoholejo iam post noktomezo. Nesurprize: ŝlosita-barita.

Ni esploris la eblojn kaj fine trovis fenestron neŝlositan, kiun ni plej silente malfermis kaj trairis. Ni iom ebrie ĉirkaŭpalpis la ĉambromuron, ĝis ni trovis pordon kaj lumŝaltilon. Klak! -- eklumiĝo. Mi ne scias, kiuj estis pli ŝokitaj, ĉu la gejunularo esperantista, ĉu la loĝejestro kaj lia edzino (mi supozas, ke temas pri edzino), ekvekaj en la lito -- jes, ja, en sia dormĉambro! -- sed ni ne restis por interdiskuti. Ni pardonpetis kaj fuĝis al la propraj dormĉambroj. Nu, Vilĉjo devas respondeci almenaŭ porcie pri tiu neforgesebla okazintaĵo, ĉu ne?

Dum tiuj jaroj Vilĉjo estis senlime malavara en sia subteno al la studenta klubo en Edinburgo. Almenaŭ unu fojon jare li venis al Edinburgo (de Dollar, trans la estuaron Forth, post labortago) por gvidi unu el niaj regulaj kunvenoj -- kaj verve subteni la apudan drinkejon poste! Unufoje, li grandanime konsentis ĉefparoli en debato en la universitata Studenta Societo ('University Union'), proponante, ke 'Tiu ĉi ĉambro urĝas la papon adopti Esperanton anstataŭ la latinan por ekleziaj aferoj' (mi laŭeble subtenis). La debato, kompreneble, estis karakterize studenta afero (la societa drinkejo apudis). Mi aparte rememoras longajn procedurajn disputojn pri uzo/neuzo de fremdaj lingvoj en societa debato (temas pri ia arkanaĵo en la regularo pri debatoj). Fine ni glore malvenkis, sed Vilĉjo brile spektaklis (anglalingve, kompreneble: ne nur en la internacia lingvo li majstris), kaj mi supozas, ke ni stoike celebris la malvenkon, poste en la drinkejo. Post kvardek jaroj, mia memoro ne tute klaras.

Tia Vilĉjo en la 60-aj jaroj. Li estis dudek jarojn pli aĝa ol ni kaj jam mondskala eminentulo, sed tuttute simpatia al la junulara kulturo de tiu jardeko, kaj energie kuraĝiga al la sekva generacio en la Esperanto-komunumo. Laŭ la skotgaela tosto: Slàinte mhor, Vilĉjo! Sanegon!

Angela Tellier

Kiam aperis la traduko de la unua libro de La Mastro de l' Ringoj mia filo, Matthew, havis 13 jarojn. Li, en tiu tempo, cetere longe antaŭ ol aperis la filmoj, kiuj poste popularigis la rakontojn, estis fervora ŝatanto de Tolkien. Mi, cerbumante, kion donaci al li por baldaŭa naskiĝdatreveno, pensis aĉeti por li ĝuste tiun novan esperantan tradukon de Auld. Libro en mano, mi fikse rigardis ĝin, kaj demandis al mi, kiel plej bone personigi la libron por li, por ke ĝi estu eĉ pli valora donaco.

Kutime oni enskribas ion banalan -- donaco de panjo, k.t.p. -- sed frazoj verkitaj de mi ne estus aparte specialaj. Peti de la aŭtoro subskribon estis neeble, sed peti de la tradukinto, nu, jes, kio povus esti pli valora ol ricevi esperantan libron subskribitan de la tradukinto? Iom heziteme mi, mikrobo, skribis al la eminenta Bill Auld, kaj klarigis al li mian deziron, kunsendante folieton elpresitan por posta gluado ĉe la interna kovrilo. Respondon mi do atendis.

Foto

Je mia granda ĝojo revenis tute bela, personigita folio, kaj la plezuro por Matthew ricevi la libron kun aparte por li verkitan poemeton estis tuj dekobligita. Kaj la plezuro daŭris, ĉar ĉiam, kiam aperis la sekvanta libro en la serio, venis tra la poŝto pakaĵeto adresita al Matthew.

En mia Esperanto-vivo mi nur unu fojon renkontis Bill Auld, kaj Matthew bedaŭrinde neniam. Mi legis liajn poemojn, artikolojn, eseojn, tradukojn, kaj mi plene admiris lian lingvan majstrecon. Sed pro tiu afabla, amika ago, kuraĝigi kaj ĝojigi komencantan, junan esperantiston per sindonema ago, mi dumvive admiregos lin, la homon.

Hju Rid

Mi unue renkontis Bill Auld en Dunblane dum la ĉiujara studrondo de la tiama Skota Federacio. Mi memoras, ke ni diris, ke ni ambaŭ iros al Hispanujo dum la jubilea jaro 1987. Li estis faronta la ĉefprelegon por la hispana nacia kongreso de Esperanto. Tiel estis, ke la dua fojo, kiam mi renkontis lin, estis ne en Skotlando sed en Hispanujo. Ankaŭ mi prelegis en la kongreso, dum la tiel-nomataj artaj kaj sciencaj horoj. Mi estis novbakita esperantisto, arogantega pri miaj kapabloj, kaj li la plej elstara en la mondo. Kia kontrasto kaj, por mi, kia honoro.

Ekde tiam mi renkontis lin plejofte dum eventoj en Skotlando, sed almenaŭ unu fojon en Anglujo. Mi eĉ vizitis lin kaj lian edzinon, Meta, kelke da fojoj en ilia domo en Dollar. Tiuj okazoj estis nekredeble plezuroplenaj, ĉar mi ĝuis la lukson babili kun li, kiel amiko, kaj lerni de li dum horoj, anstataŭ nur dum mallongaj interŝanĝoj dum hastaj minutoj ĉe brua kongreso.

Do tiuj karaj vizitoj al la hejmo de Bill kaj Meta provizis min per bona bildo pri la viro, kia li vere estis. Ordinara sed inteligenta homo, kiu ĝuis normalajn aferojn de la vivo: malvarman bieron (akompanatan de manvolvita cigaredo kompreneble) en la suna ĝardeno malantaŭ la domo; simplan manĝaĵon sed bongustan kaj de li kuiritan (el esperanta receptolibro); la klare evidentan amon de sia vivkunulino Meta; kaj la ĝojojn de la familia vivo.

Li konsciis pri sia genio, kompreneble: li studis profunde la anglan kaj skotan literaturojn kaj konis la esperantan plej verŝajne pli bone ol kiu ajn. Do li el ĉiuj povis plej bone taksi sian pozicion ene de tio, sed neniam prifanfaronis ĝin. Li parolis pri siaj verkoj kaj faroj malferme kaj memfide, ne entrude, neniam troe, kaj nur, se oni demandis pri ili en la fluo de interesa konversacio. Cetere li babilis kaj ŝercis kiel malnova amiko pri kiu ajn temo.

En la jam menciita hispana kongreso de 1987, dum programopaŭzo, mi prezentis al li mian amikon Francisko Cabezas. Francisko estas ŝercema homo kaj li tuj lanĉis sin en anekdoton, kiun mi jam aŭdis. Mi do lasis ilin kune, por ke li amuzu Bill. Poste Francisko rakontis al mi, kiom ridis 'via skota amiko', kaj rakontis etan parton de la konversacio. Ŝajne li diris al Bill, ke jen la miraklo de Esperanto: 'Ordinarulo kiel mi povas paroli kun eminentulo kiel vi.' Bill respondis, ke la miraklo de Esperanto 'estas, ke ni povas paroli homo al homo.'

En la ĝardeno de la hejmo de Bill kaj Meta, kiu estas ĉirkaŭata de la belo de la montetara vico Ochil, mi iam demandis al li, ĉu inspiras lin la naturo. Kvankam li admiris la poemojn naturinspiritajn de Albert Goodheir (foje nomata la kvina kvaropano), li respondis, ke ne: li konstatas la belon, kiu staras ĉirkaŭ li, sed ĝi ne multe tuŝas lin. 'Plej interesas min la homoj,' li diris. Ĉu ne tiel, kaj en la rimarko raportita de Francisko, montriĝas la homo?

Grandegaj talento kaj verkema energio en iu, kies ĉefa intereso estis aliaj homoj. Jam dum la funebro la 18-an de septembro 2006 laŭde diris Renato Corsetti, ke tiun tagon Bill pro siaj verkoj kaj pro sia homeco estas amata kaj memorata tra la tuta mondo. Malgraŭ tio, ke mi ne volas monotone ripeti la diraĵon de alia, la vero devigas min.

Jen Bill Auld, karmemora kaj amata: eminento kaj ordinaro en unu homo.

(Enhavo)

 


 

Ridigaj aparatoj

Jack Warren

Ĉi-teme prelegis la aŭtoro dum la pasintjara somera festivalo en Barlastono. La prelego, tre amuza kaj sprita, tiom kaptis la atenton de la aŭskultantaro, ke estas decidite prezenti ĝin ĉi tie al pli vasta publiko.

Ĉi-sube mi celas esplori apartan aspekton de la karikatura arto. Tiu pritraktas ĝenerale homajn kutimojn kaj malfortojn, sed ĉi-kaze ne pere de la situacioj, en kiuj la homoj sin trovas, sed pere de la aparatoj, kiujn ili uzas. Ne temas pri kineta arto, kiu celaspensigi, foje maltrankviligi, sed kiu ne amuzas. Karikaturoj nepre ridigu nin.

Ĉu tiu arto estas aparte brita? Pri tio mi ne certas, sed karikaturoj de 'ridigaj aparatoj' floras en socioj, kie aparatoj tiaj abundas, interalie en angleparolantaj landoj. Tamen temas pri fenomeno moderna. Kiel, do, ĝi komenciĝis?

Historia fono

En la mezepoko ĉiu metiisto estis spertulo; supozeble metiistoj havis proprajn ĉelaborajn ŝercojn kompreneblajn nur al sammetianoj. Ekzemploj de tiuj, kiuj tiam laboris kun maŝinoj, estas muelistoj aŭ militaj inĝenieroj.

En la 18-a kaj 19-a jarcentoj disvastiĝis multaj novaj aparatoj; unue pro vaporpovo, poste pro elektro kaj gaso, tiel ke maŝinaro iĝis parto de la ĉiutaga vivo -- kaj ĉio komuna povas esti fonto de humuro. En Anglujo, la tiel-nomata 'metiejo de la mondo', okazis aparte rapida disvolviĝo; ankaŭ en Francujo kaj Usono abundis inventaĵoj kaj inventistoj.

Interesiĝis samtempuloj pri maŝinoj unue kiel fonto de timo, kiel en la romano Frankenstein, poste kiel simboloj de progreso kaj povo, kaj do tute ne ridindaj. Tamen ne eblas ne ridi, kiam videblas la ĉetabla elektra trajno de Gaston Menier (1887): la trajno kelnerumas, servante fiŝpladon al nepre gravmienaj gastoj.


La ĉetabla elektra trajno de Menier

Kelkaj ridigistoj

Ŝajne neniu humure pritraktis maŝinojn, ĝis debutis la dojeno de tiu branĉo, William Heath Robinson (1872-1944). Heath Robinson naskiĝis en Londono en artista familio. Patro, onklo kaj fratoj estis artistoj; la avo, origine el nordorienta Anglujo, laboris sub gvido de la ilustristo Thomas Bewick. Fine de la 19-a jarcento novaj teĥnikoj plifaciligis la produktadon de ilustritaj libroj, kaj proponis ŝancojn al junaj artistoj. Heath Robinson serĉis sufiĉe bone pagatan laboron kaj laboris kiel ilustristo ekde 1897.

Liaj tiamaj ilustraĵoj ne estis humuraj. Ili aperis en klasikaĵoj de Rabelais, Chaucer, Shakespeare aŭ en Iliado, aŭ en infanlibroj, kiel tiuj de Andersen. Tamen rimarkeblas, ke eĉ ĉe liaj feinoj la stilo estas realisma kaj enradikiĝinta en la vera mondo. Jen eco de lia posta laboro.

Ĉirkaŭ 1914 Heath Robinson estis jam konata kiel karikaturisto primokanta la tiel-nomatan 'modernan vivmanieron'. La brita socio nun iĝis plejparte urba kaj industria; ĝi dependis de amaso de komplikaj aparatoj, kiuj foje kunportis malavantaĝojn. Milito, tiu ĉi fonto de multaj inĝenieraj atingaĵoj jam en la mezepoko, bezonas amason da aparatoj, kaj samtempe ĝi ŝanĝas la popolan humuron. Ekzemple, el la malamiko oni kreis novan humurcelon, la 'huno'. Heath Robinson vizitis la fronton en Francujo kaj kreis proprasperte ilustraĵojn por subteni la spiriton de la soldataro, kiu ege amuziĝis pro liaj bildoj. Do Heath Robinson certe iom sciis pri la 'huno', tamen li traktis lin suprize milde. En bildoj kiel Vestolavtago sur Zepelino (ĉi-supre) li sukcesis ĉerpi humuron eĉ el la koŝmaro de la tranĉeoj.

Pli tipa de lia kroma verkaro estas Provante falsajn dentojn el la jaro 1929 (ĉi-sube). Tiu enhavas preskaŭ ĉiujn ecojn de liaj karikaturoj. Homoj abundas ĉiuflanke, ĉiuj okupataj. Ili grave mienas kaj ofte portas okulvitrojn. Diversaj taskoj estas samtempe entreprenataj en unu bildo. La maŝinaro, eĉ se nova, estas jam kaduka kaj plurloke riparita improvize. La fono estas griza kaj senkonsole industria.


Provante falsajn dentojn

Tiuj du lastaj ecoj sugestas, ke vanas esperoj pri progreso. Neniu maŝino funkcias precize, kiel oni intencis; ĉiam necesas riparoj, laŭaspekte nefidendaj. La 'moderna vivo', do, ne estas utopio; male, ĝi estas tiel malloga kiel la fonoj de la bildoj. Ke Heath Robinson mem ne estis tiel pesimisma, indikas multaj aliaj verkoj liaj. En Fervojaj spritaĵoj (1935) aperis bildo de la 'privata lokomotivo' de s-ro Robinson (ĉi-sube). La 'nokta ĉielo', jam uzata en liaj feinrakontaj ilustraĵoj, emfazas parte flankajn detalojn: ne nur lampo kaj sonorilo, sed ankaŭ flago kun komencliteroj de la nomo de la artisto, ombrelo, binoklo kaj eĉ leterkesto. Ankaŭ ĉi tie videblas improvizitaj riparoj: la radoj de la lokomotivo estas el ligno kaj kadukaj; oni vindis la fumtubon per tuko. Ĉu vere ni troviĝas en la metiejo de la mondo?


La privata lokomotivo de Heath Robinson

Kromaj celoj de tiu ĉi milda mokado estas golf-ludado, ĝardenado, aŭtomobilismo kaj vivado en novaj apartamentoj. Mia preferata verko estas la ilustraĵoj en la infanlibro La nekredeblaj aventuroj de Profesoro Branestawm de Norman Hunter. Tiu ĉi libro tute malsimilas al la feinrakontoj. Temas pri inventisto kvazaŭ kreita por Heath Robinson, inter kies inventaĵoj estas krespofarilo, pantalonlevilo kaj magnetaj ĵarteloj (ĉi-sube).

Heath Robinson estis milda, sinĝena homo, kiu ne serĉis memreklamon. Laŭ lia edzino li estis tute nepraktika kaj neniam konstruis iujn el siaj maŝinoj. Liaj verkoj estas la malo de tiuj sterilaj arĥitektaj desegnaĵoj, kiuj ellasas ĝenajn detalojn. Robinson remetas ĉion, kiu ne devus esti tie. Tiel li igas nin moki la vanan postkuradon de progreso, kiu restas porĉiame iluzia.

La usonano Rube Goldberg (1883-1970) estis samtempulo de Heath Robinson kaj certagrade similas al li, tiom ke lia nomo iĝis proverbaĵo en la usonangla kiel tiu de Heath Robinson en la britangla. Ankaŭ Goldberg primokas la 'modernan vivon', aparte, se nova teĥnologio celas plifaciligi la vivon sed efektive faras la malon. Karikaturoj de Goldberg estas laŭ li 'simboloj de la homa kapablo klopodi maksimume kun minimumaj rezultoj'.

Goldberg estis nepre praktika homo. Li iĝis inĝeniero kaj respondecis pri akvo kaj kloakaro en San-Francisko, sed ĉiam sopiris je karikaturado. Post rapida sukceso li translokiĝis al Novjorko kaj baldaŭ atingis famon tra la tuta lando.

La aparatoj de Goldberg neniam funkciis, kaj neniu aŭdacus konstrui ilin. Li intence uzas nefidendaĵojn kiel plantoj aŭ bestoj por atingi tre modestajn celojn -- premi sukon el oranĝo, aŭ fermi fenestron, kiam pluvas kaj neniu estas hejme. Komentoj ĉiam akompanas la bildon, do teksto kaj desegnaĵo egale gravas -- kontraste al Heath Robinson, ĉe kiu oni devas mem elpensi, kiel io funkcias. Tamen la procezoj ĉe Goldberg estas tiel komplikaj, ke nepras komentario (rigardu ĉi-sube).

Certagrade konata en Nordameriko, sed ŝajne preskaŭ forgesita en sia naskiĝlando Anglujo, estas Frederick Rowland Emett (1906-1991). Emett estis figuro de la 20-a jarcento, sed same skeptika pri progreso kiel Goldberg kaj Heath Robinson. Ankaŭ li amis fervojojn. Li deĵoris kiel karikaturisto, kaj poste karikatur-redaktoro, por la humura revuo Punch. Hejme li konstruigis kaj konstruis grandskalajn maŝinojn, kiuj vere funkciis. Ĉiuj estas faritaj en la sama dratplena stilo kiel liaj karikaturoj.

Por la granda postmilita ekspozicio 'Festivalo de Britujo' en Londono en 1951 li faris etfervojon, sur kiu veturis pluraj lokomotivoj kiel tiu de la fervojo 'Far Tottering and Oystercreek' (ĉi-sube). Kiel Heath Robinson 20 jarojn antaŭe, li kontribuis al la ekspozicio 'Idealaj Hejmoj' en 1956, per diversaj el siaj tiel nomataj 'aferoj' (angle things) -- interalie lulseĝo kaj tapiŝpurigilo. Ekde tiam li malfermis propran metiejon kaj faris ĉiujn 'aferojn' mem.

Same kiel Robinson, Emett devis pergajni monon kaj do kreis reklamocele aparatojn, interalie por la entrepreno Shell kaj por la poŝtoficejo. Simile, en la butikumejo Victoria en Nottingham, estas la tiel-nomata Ritma Horfontano. Tamen oni pleje memoras lin pro lia maŝinaro en la muzika filmo Chitty Chitty Bang Bang.

La 21-a jarcento

Jen sufiĉo pri la lasta kaj antaŭlasta jarcento. Kio pri la nuna? Elstaras tuj la nomo de la filmkarikaturisto Nick Park (1958-). Kvankam li uzas modernan rimedon, li apartenas al la sama tradicio. Malsame estas tamen, ke filmo devas rakonti; pro tio unu bildo ne sufiĉas, kaj la tasko amuzi homojn iĝas pli ambicia -- kaj pli temporaba.

La ĉefrolantoj Wallace kaj Gromit havas klarajn beletrajn antaŭulojn: Don Quixote kaj Sancho Panza, Sherlock Holmes kaj Watson, kaj ĉiuj paroj, ĉe kiuj la servisto estas pli lerta ol la mastro. Wallace, la inventisto, pritraktas sin kaj sian laboron tiel grave kiel la figuroj de Heath Robinson. La senparola hundo Gromit rilatas al sia mastro iom kiel Stan Laurel al Oliver Hardy. Apartaj ecoj tamen distingas tiujn filmojn disde iliaj antaŭuloj. Ili celas kaj infanojn kaj plenkreskulojn, do krom la rakontarto, kun herooj, heroinoj, krimuloj, postkuradoj, k.t.p., abundas vortludoj kaj citaĵoj el pli konataj filmoj. En la longdaŭraj -- Kokidejo kaj Malbeno de la lupkuniklo -- estas pli da intrigo kaj malpli da aparatoj. La mallongdaŭraj pli similas al la antaŭaj.

Belega eksksurso temas pri mondvojaĝo, sed la tuta evento tre malnovstile prezentiĝas, kvazaŭ oni ne estus progresinta ekde la epoko de Jules Verne kaj H. G. Wells. La kosmoŝipo estas simpla kaj sendetala kaj la surluna aŭtomato tiom kaduka kiom en la bildoj de Heath Robinson. En La malĝusta pantalono rolas endoma etfervojo -- kiel ĉe Gaston Menier en 1887. Freŝe tonditaj enhavas trikmaŝinon kaj kaĉopafilon. Tiuj aparatoj gravas por la rakonto, ofte ĉar ili ne funkcias kiel antaŭvidataj.

Kio pri la estonteco?

Ĉiuj artistoj pritraktataj ĉi tie revizitis pasintecon, kiam teĥnologio sufiĉe kompreneblis al laikoj. Ne hazarde temas pri meĥanika inĝeniertekniko; ni komprenas, do ni povas ridi. Teĥnologioj, kiuj formas la nunan socion, tion ofte ne permesas: fakoj kiel nuklea energio, genteĥnologio kaj komputila inĝeniertekniko restas ŝlositaj al nefakuloj.

Tamen, se iu aparato konatiĝas al pli vasta publiko, tiu povas provizi bazon por ŝercoj kompreneblaj al (preskaŭ) ĉiuj. Laiko ne scias, kio okazas ene de komputilo, sed li jes ja komprenas ĝin kiel konsumanto. Lastatempe aperis en radiaj komedioj ŝercoj pri tipe komputilaj kliŝaĵoj, kiel 'Ŝajnas, ke vi skribas leteron ...'. Do estontece ne mankos primokindaj komputilaj temoj.

Tia humuro estas sekurvalvo por pli detruaj sentoj, aparte frustriĝo. Oni dependas de aparatoj sed neniam tute regas ilin. Oni eĉ scivolas, ĉu oni regatas de ili. Efektive multaj homoj en socio kiel nia estas ankoraŭ ambivalentaj -- amaj-malamaj -- rilate teĥnologion kaj ĝiajn diversajn aparatojn. Verŝajne ili restos tiel, kaj bezonos la humuron de iu Heath Robinson, Rube Goldberg, Emett aŭ Nick Park kaj ties posteuloj por travivi la lukton kun aparatoj, kiuj nin ĉiutage alfrontas.

Jack Warren, kiu instruas interalie la anglan kiel fremdan lingvon, loĝas en Middlesbrough. Li aktivas en sia federacio kaj estas populara instruisto ĉe la barlastona somerfestivalo (kiu ĉi-jare okazos inter la 18-a kaj la 24-a de aŭgusto -- frua aliĝo estas rekomendata kaj detaloj pri la programo haveblas de EAB).

(Enhavo)

 


 

Diri kaj maldiri

Mamed Madok'ba

Kara leganto: mi konfuziĝas. Malgraŭ tio, ke mi pasigis pli da jaroj inter vi ol inter samlandanoj miaj en la ankoraŭ kare kaj klare memorata patrujo, kie mi kreskis inter figarboj kaj palmoj -- eble nia genia Zamenhof, kiel mi ĵus lernis, estus skribinta 'figujo' aŭ 'daktilujo': sendube poetoj havas daktilujojn kaj laŭbezone elplukas siajn daktilojn -- ho, kara leganto, pardonu al mi la tro sentimentalajn pensojn pri la patrujo sed, envere, miaj abelo-esploroj aktuale misharmonias; eble, se la redaktoro permesos, mi iam raportos pri ili kaj priskribos la dolorojn de abelo-esploristo -- kaj ne sole pri la pikoj mi parolas -- [NDLR: jes, mi volonte aperigos artikolojn pri natursciencaj fenomenoj] do malgraŭ ĉio ĉi, mi konfuziĝas, ĉar mi vin ne komprenas.

Permesu al mi, kara leganto, klarigi, kial mi kredas vin, britojn, tiel nesondeblaj (kaj bonvole pardonu min, ĉar mi volas tiel nek vundi nek insulti: la Forta Mistero, kiel laŭ nia senparalela Zamenhof mi emas ĝin nomi, atestos pri mia senkulpo rilate vund- aŭ insult-emon; tuj kaj surloke min vermigu, se mi vundas aŭ insultas, aŭ eĉ vermigas), sed la situacio estas jena: antaŭ kelkaj tagoj mi vidis en la televizio raporton pri falantaj eduko-niveloj inter britaj 14-jaruloj, kiuj malpli bone ol antaŭe regas sian gepatran lingvon, tiun de la nekomparebla Ŝekspiro kaj la altestimata J. K. Rowling -- ili vivu (almenaŭ Rowling) eterne kaj senterne, ĉar ternado disvastigas malsanojn (tion mi scias, estante natursciencisto) -- sed ĝuste tio min konfuzas (la statistiko, ne la ternado), ĉar en la sama televizio kelkajn monatojn antaŭe, do en aŭgusto, mi vidis ridantajn vizaĝojn ankaŭ de junuloj, kiuj mirinde sukcesis en siaj ekzamenoj (GCSE, vi nomas ilin), kaj aŭdis, kiel jaron post jaro la nivelo altiĝas, ke viaj junuloj pli kaj pli kleriĝas (ĝis, mi kredas tre baldaŭ, ĉiuj akiros la plej altan A-stelan gradon: ho, imagu, kara leganto, jen nacio da etaj ejnŝtejnoj, ĉe ĉiu stratangulo, en ĉiu drinkejo, ĉiu futbalstadiono; jes, imagu la nivelon de ordinaraj surstrataj, enaŭtobusaj konversacioj, ne plu vetero, sed voltero, imagu) -- sed, pardonu min denove, mi, simpla abelo-esploristo, ne komprenas, kiel pli-malpli samtempe niveloj kaj boniĝas kaj malboniĝas, kiel pli-malpli samminute junuloj kaj malpli stultas kaj pli stultas. Do jen: mi konfuziĝas.

Sed al mi, kara leganto, ŝajnas, ke via registaro ruze kreis novan industrion, kiun mi emas nomi industrio pri diro kaj maldiro: tio estas, ke iu diras ion, kion alia poste maldiras (do: 'edukaj niveloj altiĝas', 'edukaj niveloj malaltiĝas'); ruze, ĉar tiel estas okupataj miloj da homoj (komisionanoj, sekretarioj, televizio-ĵurnalistoj), dirante kaj maldirante aferojn, kiujn neniu funde aŭ objektive povus pruvi, kaj kiuj kontribuas al konfuzo kaj nekompreno (kaj samtempe pozitive masaĝas senlaboreco-statistikojn, ĉar sen la nova industrio pri diro kaj maldiro tiuj homoj ne havus laborlokojn, ĉar ĉiuj postenoj, krom la ĵus menciitaj, nun elmigris al landoj, kie pli malaltas salajroj sed pli altas la nivelo de la angla lingvo de la 14-jaruloj menciitaj en la televizia raporto).

Do, kara leganto, eble vi nun vidas, kial mi konfuziĝas kaj kial mi vin ne komprenas. Kial vi toleras la novan industrion pri diro kaj maldiro? Kial vi kredas, kaj kial vi tiel serioze pritraktas la eldirojn de dirintoj kaj maldirintoj? Tial, kara leganto, mi konfuziĝas, kaj tial mi vin ne komprenas. Sed eble vi mem vin ne komprenas. Ĉu?

Mamed Madok'ba naskiĝis en Palestino, sed loĝas jam pli ol tri jardekojn en Birmingamo. Li estas studento pri insektologio, kaj, provante kompletigi sian disertacion pri kantemo inter abeloj, tamen notas, ke eble la disertacio kompletigos lin. Li intencas ĉeesti la britan kongreson en Letchworth, allogite de la anoncita programo: alvene, dumpaŭze kaj festvespere (eble ankaŭ dumprelege) rokmuziko!

(Enhavo)

 


 

Gigantas la 'nano'-romano

Michael Cayley

La neesperantista mondo ofte kredas, ke ni, verduloj, mense malsanas. Sed ĉiun novembron ekfreneziĝas ankaŭ miloj da neesperantistoj, kiuj partoprenas grandiozan kaj komunan verkado-projekton.

Pasintjare, en 2006, danke al ses esperantistoj (inkluzive min), flirtis por la unua fojo ankaŭ la verda standardo super la tereno konata kiel NaNoWriMo -- mallongigo de 'National Novel Writing Month', alivorte 'Nacia Monato por Verki Romanon'. Malgraŭ la nomo, la projekto estas fakte internacia.

Reguloj malmultas. Antaŭ novembro oni pripensas la romanon, kreante skemon; sed malpermesate estas antaŭ la komenco de la monato ekverki. Nepras fini dum novembro kaj ŝuti la verkon al usona komputilo, kiu kontrolos nur longecon, ne kvaliton. Eblas verki la unuan parton de pli longa romano, kondiĉe ke oni atingas 50 000 vortojn. La projekto estas defio kaj ne konkurso: ĉiu, kiu finas, venkas kaj ricevas atestilon.

Fondiĝis la projekto en 1999, kiam Chris Baty, usonano loĝanta en San-Francisko kaj kiu neniam verkis romanon, provis kun dudek kolegoj verki romanon en tridek tagoj. Temis pri defio ŝerca, sed sukcesis ses homoj. Per interreto Baty inaŭguris ĉiujaran defion tian. Rapide kreskis la nombro de partoprenantoj, tiel ke en 2006 ĉirkaŭ 70 000 'stultuloj' el multaj landoj enskribiĝis, kaj sukcesis pli ol 10 000. Etendiĝas la temaro de la romanoj de fantazio ĝis erotiko.

La ses verkistoj esperantistaj, kiuj ĉiuj verkis propran romanon, kreis TTT-forumon ĉe NaNoWriMo por sin kuraĝigi. Tio necesis: sen la scio, ke partoprenas aliaj frenezuloj esperantistaj, estus risko, ke la iniciato kolapsus. Mi instigis min alimaniere: mia preĝejo pagos konstruan projekton, kaj mi persvadis amikojn donaci, kondiĉe ke mi kompletigu la romanon.

Dum novembro mi klak-klakadis ĉe la komputila klavaro. Mi havis neniun skemon: mi preparis min, kreinte simple per kvar personoj komencan situacion. Ĝis la finaj 3 000 vortoj, mi ne precize certis, kiel finiĝos la romano -- aŭ ĉu grava persono estos sanktulo aŭ aĉulo. Mankis tempo por redakti kaj korekti: jen sekva laboro.

La rakonto, ne tro serioza mistero-romano, evoluis de si mem: la loko estas insularo simila al la insuloj Scilly, kie vizitanta pastro gvidu diservon sur unu el la pli malgrandaj insuloj. La pastro ne aperas. Kio okazis? La afero esploratas; tamen enestas erarigiloj; kaj du policistoj amuze diskutas filozofion kaj literaturon. Aliaj originaluloj tramarŝas la paĝojn, kaj la verko enhavas tri rakontojn.

La sekreto de sukceso estas, laŭ mi, ne tro seriozi: necesas permesi al la imago vagi ĉien, kien ĝi volas. Estas surprize, kiom feliĉas la imago, kiam la cerbo ĝin ne regas. Mi ĝuis tre agrablan monaton, kvankam mia edzino plendis, ke mi eĉ malpli ol kutime aŭskultas ŝiajn vortojn kaj konsilojn.

La verda flago estas plantita en NaNoWriMo-lando. Ĉu venontan novembron aliaj britaj esperantistoj partoprenos? Por informiĝi, vidu www.nanowrimo.org aŭ kontaktu min (rete: <privata retadreso>, telefone: <privata telefonnumero>).

Cetere, la NaNoWriMo-retejo ne permesas aliron al la romano. Tamen tiuj, kiuj per retadreso kontakteblas kaj kiuj volas legi la verkon, bonvole kontaktu min: mi pretas elektronike sendi eventuale kontraŭ etaj mondonacoj al mia preĝejo.

Kaj jen du eltiraĵoj el la romano Kleriko malaperas. La unua prezentas la komencon; la dua estas aparta fabelo, kiu ne rilatas al la ĉefa intrigo, sed kiu estas elbuŝigita de unu el la policistoj, kiuj preferas sin distri per rakontoj ol per enketoj.

Komenco

Por preni tason da teo ĉiam ekzistas sufiĉa preteksto. Teo kunligas amikojn, konsolas tristulojn, kvietigas kverelojn, profundigas pensadon, mildigas la malfacilaĵojn de la vivo, malstreĉas malsanulojn, donas kuraĝon al timuloj. Kaj, kompreneble, ĝi instigas homojn babili. Tiun posttagmezon estis vera kialo por trinki teon. Tra la tuta insulo aŭdeblis klakado de tasoj.

Kio? Kial? Kie? Kiel? La korelativoj multobliĝis en homaj buŝoj.

Estis iasence preĝeja afero. Dum la somero vizitantaj pastroj gvidis la dimanĉajn diservojn ĉe la malgranda preĝejo de Sankta Tomaso. Oni donis al ili senkostan restadon en alloga domo kun elvido sur la maro. Kompense ili respondecis pri diservojn, konsolis malsanulojn kaj kondukis funebrojn, kaj tiel plu. La domo, kie ili restis, situis sur Sankta Klara, la apuda insulo, kaj oni venigis ilin per remboato al la ligna kajo sur la sabla plaĝo de Sankta Tomaso.

Tiun matenon la adorantaro kuniĝis kiel kutime en la malgranda preĝejo proksime al la kajo. La konstruaĵo trovis sin sur deklivo, tiel ke la ondoj de la grandaj aŭtunaj tajdoj fluis reen sur la plaĝon, ne inundante la preĝejon. Forestis ia silento pia: insulanoj kaj feriantoj interparolis kun ridetoj. Mankis al la preĝejanaro la rimedoj por pagi la kostojn de orgeno aŭ orgenisto: estis piano, ludata de Katerina, la edzino de la laikestro Johano.

Kutime la diservo komenciĝis je la deka. Tiel la feriantoj povis poste ekskursi al aliaj insuloj aŭ veturi per pram-ŝalupo al la ĉefa insulo, Sankta Maria, kie loĝis la plejparto de la insularano.

Estis dek minutoj post la deka. La pastro estis ankoraŭ ne veninta. Johano glitis trans la ligna planko al Katerina por flustri en ŝian orelon. Ŝi kapjesis kaj elektis pliajn komponaĵojn el stako sur la piano.

Dum la postaj kvin minutoj la konversacioj evoluis de mallaŭtaj interparoloj al ĝenerala kaj babela babilado. Kio okazis? Kie estis la pastro? Ne temis pri malbona vetero: la suno brilis, kaj la maro estis trankvila. Kutime, se estus problemo, Petro, la remboatisto, telefonus aŭ al Johano aŭ al la preĝejo, kie troveblis aparato urĝkaze uzota. La aparato estis en bona ordo, kaj ne estis soninta.

Denove Johano parolis kun Katerina. Poste li iris al la preĝeja telefono kaj provis paroli kun Petro. Sensukcese. Li turnis sin al la preĝejanaro. 'Ŝajnas,' li diris, 'ke io okazis kaj eble la pastro ne alvenos. Mi ne scias la kialon, kaj pardonpetas. Laŭ la reguloj de la anglikana eklezio, ne eblas celebri la komunian diservon. Tial mi proponas, ke ni kantu kelkajn himnojn kaj preĝu. Mi povos legi el la sanktaj skribaĵoj. Do ni komencu per himno 118: Al la sinjoro estu la gloro.'

Entuziasme ili kantis, kaj unu-du basuloj -- kompreneble vizitantoj, ne insulanoj -- klopodis rivali kun la ceteraj adorantoj, kvankam ilia pitĉo ne estis senerara.

La diservo estis pli mallonga ol kutime, kaj finiĝis je la normala horo. La vizitantoj rapidis al la kajo por preni boatojn. La insulanoj restis kelkajn minutojn ekster la pordo por priparoli la pastran foreston. Sur malgranda insulo ĉiu homo kaptu la okazon kreitan de maloftaj eventoj.

Katerina kaj Johano revenis hejmen. Katerina denove telefonis al Petro. Ĉi-foje kun sukceso.

'Saluton, Petro. Kiel vi fartas?'

'Bone, bone, dankon. Mi scias, kial vi telefonas.'

'Jes. Ne necesas cerbo de granda komputilo por scii tion! Kio okazis? Kie estas la pastro? Ĉu li malsanas? Ĉu li ankoraŭ ronkas? Tio okazas de tempo al tempo. Kelkfoje mi pensas, ke ni preparas por la pastroj domon tro komfortan!'

'Ne. Ne estis tio. La fakto estas, ke mi tute ne scias, kie li sin trovas. Kiel kutime mi iris al la pastra domo por promeni kun li al la kajo. Estis neniu respondo. Mi posedas ŝlosilon kaj post du-tri minutoj mi eniris. Li estis for. Mi supozis, ke li jam iris al la kajo, do mi mem iris tien: neniu pastro. Mi paŝis reen al la domo por serĉi mesaĝon aŭ alian postsignon. Mi trovis nenion.'

'Ĉu li dormis tie la lastan nokton?'

'Jes -- almenaŭ tion mi supozas. La littukoj estis malordaj kaj mi trovis restaĵojn de la matenmanĝo. Estis tuta mistero. Eble li revenos antaŭ la fino de la tago.'

'Tion mi esperas. Dankon, Petro. Ĉu vi telefonos ĉi-vespere?'

'Jes, kompreneble.'

Katerina remetis la aŭdilon kaj turnis sin al sia edzo. 'Ni ĝuos interesan konversacion, dum ni tagmanĝos,' ŝi diris.

Post malpli ol unu horo ĉiu konstanta loĝanto de la insularo estis aŭdinta la novaĵojn. En sidĉambroj kaj kuirejoj klakadis tasoj kaj langoj, kiuj ĝuegis la saporon de io neatendita. La demandaj korelativoj eĥiĝis de domo al domo: kio, kiel, kiam, kie, kial? Baldaŭ oni aldonos plian korelativon -- tamen ĉio en sia propra tempo. Per poŝtelefonoj homoj promenantaj sur la erikejoj kaj plaĝoj, aŭ penantaj surmare fiŝkapti, informiĝis pri la afero kaj sentis, ke iliaj vivoj estas dum iom da tempo pli riĉaj, pli ĝueblaj. Eĉ en la hospitalo la flegistinoj paŭzis por rilati ĉion al la pacientoj, kies doloroj tuj kaj mirakle malpliiĝis. La du kuracistoj notis la fenomenon, kaj diris unu al la alia, ke estus bone, se ĉiun tagon okazus agrabla surprizo tia; tamen poste ili diskutis, ĉu tio superfluigus kaj elpostenigus unu el ili.

La insulo Sankta Tomaso posedis nur ĉirkaŭ sesdek tutjarajn loĝantojn kaj neniun licencitan drinkejon aŭ tavernon. Sur Sankta Maria estis multaj tiaj establaĵoj, kiuj prizorgis la bezonojn ne nur de la proksimume mil loĝantoj kaj, somere, plurcentoj da feriantoj, sed ankaŭ de la maristoj surteriĝantaj el la multaj ŝipoj, kiuj alvenis al la brua haveno. Ne necesas klarigi, ke sur Sankta Maria tintadis ne nur tasoj da teo sed, eĉ pli laŭte, glasoj da elo, viskio, konjako, brando, vino, vodko, portovino, kaj ĉiuj specoj de alkoholaĵoj -- kaj, ĉar ĵus alvenis ŝipanaro el Normandujo, kalvadoso, kiu varme tuŝis la gorĝon.

Iom post iom la novaĵoj transsaltis lingvajn digojn. Dume oni neeviteble aldonis kelkajn etajn detalojn, tial ke la afero iomete ŝanĝiĝis, ĝis fine, laŭ onidiro, la tuta mondeto certis, ke jam komenciĝis murd-enketo. La du policistoj de la insulo delikate konservis sian profesian silenton: tamen ili faris nenion por malpliigi la onidirojn, kiuj provizore donis iom da alloga graveco al ofico, kiu ordinare rilatis al tedaĵoj, ekzemple ebrio, aŭ ŝoforado pli ol la oficiala rapidolimo (dek kvin kilometrojn hore en la urbeto aŭ dudekkin kilometrojn hore en la kamparo).

Ferianta ĵurnalisto povis apenaŭ kredi al sia bonŝanco. Senprokraste li verkis raporton por la londona Ekspreso sub la titolo 'Murdo en Paradizo'. La venontan tagon sterniĝis la raporto trans la unua paĝo, kun fotoj de belaj plaĝoj kaj de diverskoloraj kamparaj floroj.

'Neniu klaĉo sen aĉo,' murmuris la redaktoro de la Reĝlanda Sporto, kaj tuj li sendis per privata aviadilo ĉarman junan raportistinon al Sankta Maria. (Necesus minimume unu tagon por alimaniere tien vojaĝi.) Tuj, kiam ŝi alteriĝis ĉe la eta flughaveno, ŝi rapidis al la urbetdomo, kie oni fotis ŝin kun ŝiaj brakoj sur la ŝultroj de la du policistoj, kiuj siavice larĝe ridetis. Kaj tuj poste ŝi flugis reen al Londono por vespermanĝi (kaj eble plu) kun la grasa redaktoro. Tia estas la urĝeco de la ĵurnalista laboro -- kaj kompreneble iu ajn povus skribi la kvar liniojn, kiujn la Reĝlanda Sporto bezonis por doni al siaj karaj legantoj ĉiujn informojn pri la gravaj eventoj okazintaj sur insulo tute nekonata al la legantaro.

Fabelo pri la princo kaj la ogro

Iam, dum prapraa epoko, kiam la homaro estis ankoraŭ en sia infaneco, vivis reĝo. La limoj de la regno estis montoj tiom altaj kaj tiom krutaj, ke neniu povis grimpi sur la krestojn. Estis nur unu tre mallarĝa trapasejo tra la montoj al la ekstera mondo. Laŭ onidiro, giganta ogro gardis la vojon: se iu dezirus iri laŭ la trapasejo, necesus mortigi la ogron.

Nu, tio ne tro gravis. La regno estis feliĉa kaj enhavis ĉiujn necesaĵojn kaj luksaĵojn. Oni ne bezonis komerci kun la ekstera mondo. La popolo estis kontenta kaj la regno prosperis. Kaj la ogro donis avantaĝojn: pro li, neniu malamiko povus ataki la landon.

La reĝo havis ĉarman kaj bonaspektan filon. Kiam la princo atingis la aĝon de dek ok jaroj, li ekscivolis, ĉu ekzistas aliaj regnoj kaj aliaj landoj. Lia patro, la reĝo, demandis: 'Kiel vi deziras tion scii? Ĉi tie vi havas ĉiujn aĵojn kaj ĉiujn plezurojn. La klimato estas bona, kaj la etoso de nia lando ne povus esti pli agrabla.'

'Sendube vi pravas, patro, sed io instigas min scivoli, ĉu ekzistas aliaj landoj, kaj, se jes, kiel la homoj tie vivas.'

La princo sendis servistojn al la trapasejo tra la montoj. Ĉiun fojon la servistoj revenis kun blankaj vizaĝoj kaj diris: 'Ni renkontis ogron, kiu blokis la vojon. Terure li roris. En lia mano estis grandega klabo. Li minacis mortigi nin. Ni kuraĝis nek iri antaŭen, nek defii lin.'

La princo iĝis tre malĝoja. La reĝo kaj la korteganoj ĉion faris por amuzi lin, tamen sen sukceso. Fine la princo decidis, ke li mem penu iri tra la monta trapasejo. La reĝo klopodis malpersvadi lin. La korteganoj klopodis malpersvadi lin. La belegaj junaj virinoj klopodis malpersvadi lin. Ili avertis lin, ke la ogro batus lin per sia klabo kaj mortigus lin. La princo rifuzis aŭskulti la konsilojn. 'Se mi ne penos iri preter la pasejo tra la montoj,' li diris al si mem, 'mi mortos pro malĝojo.'

La reĝo donis al li glavon, kaskon, kaj ŝildon. La popolo kuniĝis por adiaŭi lin, kaj la junaj belegaj virinoj ploregis. La princo iris sen kamarado kaj sen servisto: li klarigis, ke ĉiu servisto estus tro timema.

Li atingis la mallarĝan trapasejon tra la montoj. Tie li trovis sin antaŭ giganta ogro, kies kapo tuŝis la nubojn kaj kies brakoj tuŝis la altegajn pintojn de la montoj. La ogro havis grandegan klabon en la mano, kaj roris pli laŭte ol erupcio de vulkano.

La princo haltis. Liaj kruroj tremis, kaj lia koro rapide batis. Tamen li diris al si: 'Oni avertis min kontraŭ tiu aĉa ogro. Malgraŭ tio, mi decidis veni ĉi tien.' Li prenis kelkajn malrapidajn spirojn kaj antaŭeniris. Kiam li faris tion, la ogro iĝis iomete malpli granda.

La princo iris malantaŭen kelkajn metrojn. La ogro iĝis eĉ pli granda, eĉ pli terura. La princo denove iris antaŭen kaj denove la ogro iomete pli malgrandiĝis.

La princo haltis kaj konsideris la aferon. Fine li decidis iri rezolute antaŭen. Li klopodis forsendi ĉiun timon. Pograde la ogro pli kaj pli malgrandiĝis, ĝis fine li estis tiel eta kiel formiko. La princo delikate prenis la etetan ogron per la mano, kaj demandis: 'Kiu vi estas?' La eteta ogro respondis: 'Mia nomo estas Timo!'

Michael Cayley, kiu loĝas sur Insulo Hayling, Hampŝiro, eklernis Esperanton antaŭ ok jaroj. Kiel junulo, li eldonis du poemarojn anglalingvajn.

(Enhavo)

 


 

Nekrologo: David Withey

Mortis la 29-an de oktobro 2006 David Withey, kiu aĝis 85 jarojn. Ĉeestis la funebron en Liverpolo 200 homoj, inkluzive de esperantistoj: Ian Mac Dowall, Richard Phoenix, Eric Smith, kaj Doreen Winterburn. David Withey estis emerita ŝtatoficisto ĉe la dogana kaj akciza servo, kaj militservis en Kanado, Sudano, kaj en Eŭropo.

Li ekaktivis kiel sesjarulo en la skolta movado, kaj poste en la Skolta Esperanto-Ligo. Li partoprenis plurajn ĵamboreojn kaj aliajn internaciajn eventojn, laste en 1992 post la Universala Kongreso en Vieno. Dum multaj jaroj li estris la liverpolan Esperanto-rondon kaj gvidis korespondajn kursojn. Ni kondolencas al lia vidvino, Joan.

(Enhavo)

 


 

Babile

Gratulon ...

... al nia EAB-prezidanto, John Wells, kaj al Gabriel, lia partnero jam de 1968, kiuj, danke al leĝo-ŝanĝoj, fariĝis la 8-an de septembro 2006 civilaj partneroj. Ĉeestis la ceremonion cent gastoj, kiuj poste celebris kun trinkaĵoj en Morden-parko, Londono. Ni deziras al ambaŭ longan kaj feliĉan kunvivon ... kaj al John kromajn gratulojn pro lia emeritiĝo de la Universitato de Londono!

... al Ziko Marcus Sikosek, konata en Britujo interalie pro tio, ke li gastprelegis en Barlastono, kiu la 7-an de septembro 2006 edziĝis al Ingeborg van Dijk en Varsseveld, Nederlando. Laŭ nederlanda juro oni ne 'ŝanĝas sian nomon' je edziĝo, sed rajtas uzi 'en socia trafiko' la familian nomon de la partnero. Tial li restos oficiale Marcus Sikosek sed persone kaj socie estos Ziko van Dijk. Do gratulon ankaŭ pro la nova nomo, kaj pro la doktoriĝo, okazinta en novembro!

... al Gavan Fantom kaj Katarina Pigl, kiuj la 7-an de oktobro 2006 geedziĝis en Huntingdon.

... al Edmund Grimley Evans kaj Jack Warren, kiuj sukcesis en la prestiĝa literatura konkurso Liro 2006 organizita de La Ondo de Esperanto. Ambaŭ konkursis en la branĉo pri tradukado el la angla: Edumund fariĝis laŭreato kaj Jack (ne unuafoje en tiu ĉi konkurso) ricevis laŭdan mencion. Legu lian artikolon pri ridigaj aparatoj.

... kaj al la Kastelo de Prelongo, laŭdire la unua romano originale verkita en Esperanto (de la franco Henri Vallienne). En 2007 la romano centjariĝos -- sed, ve, kiu rimarkos, festos? Kaj kiu ... ts ... eĉ legos? Almenaŭ en Britujo la Kastelo per elo tostatu! Samteme mi povus mencii la centjariĝojn de la pioniraj originalaj dramoj Aŭtunaj ventoj de Frederic Pujulà I Vallès, Duonsurda de Roksano ... sed sufiĉe! Sufiĉe!

Kaj ĉiu parolas la anglan ...

La advokato Marcel Berlins bedaŭris en The Guardian (2006-09-13), ke li aŭskultis matenan radio-intervjuon kun la direktoro de centro pri homaj rajtoj en Darfur, Sudano, sed pro la strange akĉentita angla de la intervjuato ne multon komprenis. 'Rezultis,' notis Berlins, 'ke ja bezonata, grava kaj informoriĉa informero ne tiom fortis kaj efikis, kiom ĝi povintus kaj devintus.' Pli ĝenerale, Berlins opiniis, ke ekzemple islamanoj maltrafis multajn eblojn klare prezenti siajn kulturon kaj vidpunktojn 'pro nekontentiga artikulacio' en la angla.

Kaj li starigis kernan demandon: 'Ĉu estas pli bone, ke spektantoj kaj aŭskultantoj ricevu informojn, opiniojn kaj argumentojn pri gravaj temoj el la buŝoj de tiuj, kiuj tiurilate plej multon scias, aŭ havas apartan oficon, eĉ se al ili mankas plena flueco; aŭ ĉu estas pli bone uzi sekundarajn parolantojn, kiuj eble malpli scias sed kiuj pli flue parolas?'

Dum en Hagfors ...

La polico en tiu ĉi okcident-sveda urbo la unuan fojon ekde marto, 1986, mendis necesejan paperon, raportis The Guardian (2006-12-12). Tiam, anstataŭ mendi la svedan ekvivalenton de pakoj, iu mendis paledojn. La neneces(ej)a stoko estas deponita en 12 garaĝoj ... sed kial la polico ne konfesis sian eraron kaj resendis la paperon al la liverinto? Intertempe, kiu bezonas komunan internacian lingvon, kiam okazas fiaskoj tiaj ene de nacia lingvo?

Amuzis min ...

... kiam mi legis, ke la esperanta grupo Kalpazanov en Bulgarujo, celebronta sian 80-jariĝon, anoncis en sia programo jenon: 'Vendredo: Renkonto kaj loĝigo de la gastoj: urbaj stacidomo kaj bushaltejoj.' Unualege mi kredis, ke oni loĝigos partoprenantojn en bushaltejoj. Nu, sendube ne la unua fojo, ke kongresanoj tiel tranoktis, tamen... Releginte, mi konsciis, ke ne la loĝigo sed la renkonto okazos ĉe la haltejoj. Iom pli sencohave, certe -- kaj klara indiko, ke oni zorge legu (kaj verku).

Ne amuzis min ...

... ke ĉe la kutime valora kaj ja prestiĝa paĝaro de edukado.net mi legis insultan kaj ofendan frazon pri britoj. Organizantoj de la paĝaro invitis festi la Eŭropan Tagon de Lingvoj (fine de septembro) tiel: 'Ni donas al vi eblon instrui ion el via gepatra lingvo. Bonvolu elekti vorton, esprimon, kiu pro iu kialo (ĉu ĝia sono, enhavo, strukturo) estas speciale kara aŭ interesa por vi.'

Iu 'Robb' -- kiu ne kuraĝis aldoni sian familian nomon -- elektis jenan speciale karan kaj interesan frazon en la usona: 'Burn the British! /bern the britiŝ/: Rostu matenmanĝpanon kiu nomigas "angla platkuko"' (tiel). Mi elkore dankas al tiu ĉi usonano pro klera kontribuaĵo al ja eŭropa tago de lingvoj. Samtempe mi faris noton, ke li estu invitita al la somera festivalo en Barlastono por gvidi altgradan traduk-seminarion kaj por gastprelegi, laŭ la spirito de Esperanto, pri interkompreniĝo, amikeco kaj internaciaj rilatoj. Kaj mi sendis al li, pere de edukado.net, la adreson de bona psikiatro. Li ja bezonas.

Piednoto: mi plendis ĉe edukado.net pro la ridindiga kaj senvalora kontribuaĵo. Kvaronhoron poste ĝi estis for. Dankon!

Pri virazenoj ... kaj azenviroj

Haveblas (kontraŭ 'nur' $24.99) 'kompleta' angla-esperanta vortaro -- tiel la publico -- afiŝoformate. Videblas parto de la afiŝo, sur kiu legeblas nur miniature la vortoj, ĉe la usona retejo www.booksonposter.com. Unu el la vortoj, kiuj desaltas de sur la afiŝo, estas 'azenviro': tiel la vortaristoj tradukas la anglan jackass. Sed ĉu ne 'virazeno' traduke pli trafas? Aŭ ĉu ja azenviroj lanĉis ĉi tiun sensencaĵon?

Fine ...

Dankon al Dominique Tellier, kiu respondis al la fotoklariga konkurso en la lasta numero de La Brita Esperantisto. La foto, farita en Scarborough, montris Jean Bissett kaj Malcolm Jones, kiuj dialogis malantaŭ la dorso de Dominique. Jen lia kompleta 'solvo':

Ne indas demandi al homoj diveni la konversacion, ĉar mi fakte aŭdis ĝin. Jen:
MJ: Ĉu vi intencas manĝi vian pudingon?
JB: Sed vi jam manĝis du!

Dankon!

(Enhavo)

 


 

Dorsa kovrilo

Foto

Verdstelan kukon tranĉas kune Marek Bamberski, el Pollando, kaj (dekstre) la redaktoro de La Brita Esperantisto, Paul Gubbins, okaze de la pasint-decembra Zamenhof-tago en Glasgovo.

Post prelego de Paul Gubbins pri William Auld, specife pri lia versdramo Kvazaŭ birdoj konstruas, ĉeestantoj ĝuis riĉan bufedon.

La foton faris Ian Mac Dowall.

(Enhavo)

 


Porĉiama adreso de ĉi tiu paĝo:  http://purl.org/net/lbe/arkivo/962/