Transsalti la navigilojn.

EAB

Esperanto-Asocio de Britio | LBE | Arkivo

La Brita Esperantisto
Numero 958, printempo 2005, 101-a jaro

 

(Ĉi tiu paĝo estas parto de la LBE-arkivo.)

 

Kovrilfoto

Esperanto -- iam ajn

La barlastona gastpreleganto Ionel Oneţ vizitis la ceramikan urbaron Stoke-on-Trent.

Sed kio okazis dum la pasintjara semajnfino? Vidu!

 


 

Enhavo

Paul Gubbins    Redaktore
Redakcio    Feliĉan datrevenon!
Legantoj    Perpoŝte
Redakcio    Diluve pluve en Barlaŝtormo (Somerlernejo)
Somerlernejanoj    Limerikoj, hajkoj kaj memportreto
Redakcio    Aĉetu... kaj aliĝu
Asghar Sajadian    Mia vizito al Londono
Nekrologo    Peter Miles
Paul Gubbins    Recenzo: Al nova internacia lingva ordo
Terry Page    Kiu kiuas... en la brita Esperanto-movado?
Jack Warren    Germana renkontiĝo: kial tiel sukcesa?
Redakcio    Kurse oni povas (Course You Can)
Mamed Madok'ba    Kiel trajnoj implikas film-industrion
Paul Gubbins    Recenzo: Sensorteco
David Kelso    Eŭropo de skotlandoj kaj slovenujoj
Malcolm Jones    Recenzo: Blankaj Noktoj
Simon Davies    Kial la ĉielo bluas? kaj similaj demandoj
Paul Gubbins    Babile
Redakcio    Dorsa kovrilo

 


 

Redaktore

Kiam Jack Warren proponis al mi raporton pri somera Esperanto-renkontiĝo, kiun li partoprenis en Germanujo, mi senhezite kaj senrezerve akceptis. Jack verkas ĉiam informe kaj inteligente: lia artikolo pri la orgeno sendita en la 16a jarcento el Anglujo al Turkujo rikoltis pli da entuziasmaj komentoj ol iu ajn alia dum mia redaktoreco. Parenteze, Peter Bolwell tradukis la artikolon en la anglan kaj ĝi aperis en la fakrevuo de orgenista asocio).

Sed poste mi pripensis... kaj ekkonsciis pri konflikto inter du gravaj roloj miaj en la Esperanto-komunumo. Dum la redaktoro de LBE celas aperigi artikolojn plej legindajn, plej interesajn, la direktoro de la barlastona somerlernejo volas protekti sian eventon kontraŭ konkurenco de eksterlando. Klare, la raporto de Jack tre bele reklamos sukcesan, ĝuindan Esperanto-eventon. Kaj jen la dilemo: ĉu en LBE publikigi eventon kapabla forlogi klientojn for de Barlastono kaj tiel damaĝi la somerlernejon?

Realas la dilemo ĉar, malgraŭ la sukceso de la pasintjara somerlernejo (kaj malgraŭ, miaopinie, ene de la pasintaj dek jaroj konstante kreskanta kvalito), la somerlernejo kvante ŝanceliĝas. La 2004a lernejo varbis nur 18 partoprenintojn: en epoko de kasoj kaj kontistoj, tio apenaŭ sufiĉas. Male, la germanan eventon partoprenis ĉirkaŭ 50 homoj.

Kial suferas la barlastona somerlernejo? Parte, sendube, ĉar tre malofte ĉeestas eksterlandaj esperantistoj, kiuj en la pasinteco venis el Norda Francujo, Belgujo aŭ Nederlando. Pro ilia foresto kulpas laŭ mi la eksterlanda reputacio de Britujo: ne funkcias la trajnoj (dankon, John Major), dum britoj obstine retenas siajn pundojn kaj pencojn (dankon, Tony Blair). Krome, abundas mitoj pri brita manĝaĵo. Aliflanke, la somera renkontiĝo en Germanujo facile atingeblas el pluraj eŭropaj landoj: ensaltu aŭton, ne ĝeniĝu pri pramŝipoj aŭ pundoj, kaj jen, kvazaŭ sursojle, eŭrolanda Esperantujo.

Kulpas ankaŭ tiu malbenita beno: interreto. Beno, ĉar preter ia dubo la interreto ebligas preskaŭ tujan kontakton inter esperantistoj el diversaj landoj; beno, ĉar tiel esperantistoj povas ekspluati la lingvon cele al internacia komunikado precize laŭ la ideoj kaj principoj de Zamenhof; beno, ĉar ĉiam pli oni 'malkovras' Esperanton pere de la reto kaj ĝin tiel eklernas. Tamen malbeno, ĉar retuzantoj, ĝuantaj buntan virtualan Esperanto-vivon, emas preteratenti pli tradiciajn aspektojn (organizaĵojn) de la verda komunumo. Kaj la interreto, lige al relative malmultekostaj kaj facilaj vojaĝoj, prezentas sennombrajn eblojn informiĝi pri eksterlandaj eventoj kaj ilin partopreni.

Mi ne bedaŭras la fakton -- efektive mi ĝin plenkore bonvenigas -- ke britaj esperantistoj profitas de la internacia lingvo por esplori aliajn landojn kaj konatiĝi kun aliaj homoj. Jen grava celo, eventuale la plej grava, de Esperanto. Tamen mi bedaŭras, ke pro la menciitaj kialoj (kaj sendube aliaj, ekzemple, ke en la lastaj jaroj ŝrumpis la membraro de EAB) la somerlernejo velkas. Tio ne estas kruda alvoko, ke legantoj de LBE tuj aliĝu por ĝin subteni: mi tamen petas, ke britoj eksterlande esperantumantaj menciu la somerlernejon kaj laŭeble varbu por ĝi.

Kaj la raporto de Jack? Klare, mi solvis mian dilemon kaj ĝin aperigis. Ne estas mia rolo cenzuri artikolojn, kiuj -- eble -- malutilos al evento, kiun hazarde mi organizas. La somerlernejo travivu (aŭ ne) en ŝanĝiĝanta mondo, samkiel iu ajn alia evento: 45-jara seninterrompa tradicio neniel garantias pliajn 45 jarojn.

Intertempe mi, helpe de la ĉiam tre saĝa Angela Tellier, kaj aliaj, elpensos rimedojn por fortigi kaj firmigi la somerlernejon. Jam estas lanĉitaj diversaj iniciatoj. Proponite estas, kiel ĉe la germana evento, ke oni reklamu la eblon ne nur studi sed ankaŭ ferii. Same pri la nomo: la nocio 'somerlernejo' cedu al 'somera festivalo' por speguli pli ampleksajn eblojn (sed la lernejo restos kerna).

Ĉu ŝanĝoj tiaj sukceson alportos? Ni vidos.

Redaktore via,

Subskribo: 'Paul P. Gubbins'
Paul Gubbins

(Enhavo)

 


 

Feliĉan datrevenon!

Aŭtune festis la centjariĝon de Esperanto en Britujo pluraj grupoj kaj federacioj.

Stourbridge kaj Kingswinford

En septembro internacie celebris la grupo en Stourbridge kaj Kingswinford kun gastoj el Italujo kaj Kamerunio. John Partington parolis en la angla pri la historio kaj atingaĵoj de Esperanto; Keith Bowerman pri sia vizito al Hispanujo, kie li instruis Esperanton; kaj Elisabeta Cirio pri la esperanta junulara movado kaj pri siaj spertaĵoj en Brazilo. Tradukis por ne-esperantistoj (inkluzive de la vicurbestro de Dudley, s-ro Ian Kettle) John Gobourne, kiu krome emfazis la problemon pri interpretado ĉe la Eŭropa Unio. Poste s-ro Kettle tranĉis la festan kukon; partoprenantoj tostis al Esperanto kaj al Zamenhof, kaj regalis sin per granda bufedo.

Nord-Okcidenta Federacio

Membroj de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio kunvenis komence de oktobro en ĉestro, kie Don Lord prelegis pri la historio de la federacio. Li emfazis, ke en la pasinteco regis en Esperantujo alia etoso ol la nuna: oni parolis seke, serioze, kaj malofte ridis.

Li memorigis pri la kontribuaĵoj de nordokcidentaj esperantistoj al la antaŭenigo de la lingvo, ekzemple pri la iniciatintoj de la tiel nomata Eccles-eksperimento (unu el la instruistinoj en Eccles, Lizzie Derbyshire, poste instruis al s-ro Lord Esperanton), kaj pri profesoro Collinson, kiu en 1931 en Liverpolo fariĝis la unua universitata lektoro pri Esperanto. Li resumis la sorton de la internacia lingvo en Britujo, dirante, ke ĉi tie oni ne cenzuras aferojn, oni ilin simple ne mencias.

Post sia memorparolado 'Antonia Rostron van Es', s-ro Lord tranĉis festkukon, kaj federacianoj deziris al Esperanto-Asocio de Britujo pliajn cent jarojn da paco, prospero kaj progreso.

Foto
Don Lord tranĉas la festkukon de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio.

Oksfordo

Internacie oni festis ĉe d-rino Kate Hall: kuncelebris la centjariĝon inter aliaj Marcos Cramer, germana studento, kiu multe aktivas ĉe la universitato, propagandante kaj instruante la lingvon; kaj hungara gastino, Andrea Kerekes-Zakonyi.

Foto
En Oksfordo kunvenis (de maldekstre) Sebastian Linfoot, Marcos Cramer, Andrea Kerekes-Zakonyi, Kate Hall kaj Marjorie Boulton. Fotis Sebastian Linfoot.

Gazetaraj mencioj

Diversloke aperis artikoloj en la gazetaro pri la centjariĝo: en Western Daily Press aperis longa artikolo kun paĝlarĝa foto pri festo en Weston-super-Mare; Evening Mail en Barrow-in-Furness priraportis eventon aranĝitan de la Morecambe-golfa societo; en du gazetoj en Southport aperis raportoj, kun fotoj, pri la tiea ceremonio (kiun partoprenis la geurbestroj); kaj Driffield Post publikigis longan artikolon pri Wolds Esperanto Society lanĉita antaŭ nur unu jaro.

Ankaŭ la festo en Stourbridge kaj Kingswinford rikoltis multe da gazetara atento. Sonraportoj kaj intervjuoj disaŭdiĝis de diversaj lokaj radiostacioj, interalie Radio Cumbria, Radio Lancashire, GMR, Merseyside.

Aliaj eventoj

D-rino Marjorie Boulton partoprenis la centjariĝan eventon ĉe la Londona Esperanto-Klubo; lernantoj de la internacia lingvo ĉe la gimnazio Erymsteds en Skipton ricevis kukon bakitan de membroj de la tiea grupo; la Orientmezlanda Federacio festis en Derby; Rosalind Walter organizis ceremoniojn por esperantistoj en Croydon kaj East Grinstead; en Maldon kunvenis membroj de la Orienta Federacio; kaj en Bournemouth oni kunligis centjaran eventon kun la decembra Zamenhof-tago -- tiurilate intervjuiĝis profesoro John Wells ĉe Radio 5 de BBC.

[NDLR: volonte mi estus aperiginta pliajn raportojn kaj fotojn el la supre menciitaj lokoj. Tamen, se neniu informas, nenion mi povas publikigi. Tial mi memorigas pri la neoficiala devizo de La Brita Esperantisto: sendu, ne plendu! Pro la supraj informoj mi dankas interalie al Keith Bowerman kaj Jim Voiels.]

(Enhavo)

 


 

Perpoŝte

Esperanto-Lobio

Ĉar LBE estas la oficiala organo de EAB, oni povas supozi, ke la respondo al miaj komentoj pri Esperanto Lobby reprezentas oficialan pozicion pri tiu bedaŭrinda afero. Vi ne mencias la antaŭan pretendon pri sugestita kalumnio sed entiras du novajn senkulpigojn.

Unue vi skribas, ke la subteno neniel protektis la iaman GCSE. Do? Kiu diris, ke la ekzisto de la lobio solvos ĉiun problemon de la movado?

Vi mencias klopodon de Esperanto Teachers' Association, sed kion faris EAB? Ĉu tiu petis helpon de la lobianoj? Ĉu EAB uzis la rajton viziti parlamentanojn ĉe Westminster? La ekzisto de la premgrupo donis eblon [NDLR: vidu la suban leteron de Geoffrey Greatrex].

La fakto estis, ke oni ĉesigis la ekzamenon pro relativa manko de kandidatoj. Ne helpis, ke glosa-anoj sukcesis enigi artikolon en la ekzamenistan bultenon kaj unu el la du-tri interlingua-anoj varbis subtenon de Institute of Linguists kontraŭ Esperanto.

Ŝajne oni devas decidi, kion celas la esperanta movado. Ĉu ĝi provas solvi la multekostan kaj danĝeran lingvan problemon? Tiuokaze oni devas varbi potenculojn kaj defii mokon kaj eĉ persekutadon kiel en antaŭaj jaroj.

Aŭ ĉu Esperanto estas nur la ludilo de hobiistoj? Se jes, for la kampanjado. Sufiĉas, ke la aktivado de esperantistoj estu promenado kaj ludado de skrablo, kiel oni konsilis en LBE antaŭnelonge.

Rik Dalton, Leeds

Mi rimarkis en viaj interretaj paĝoj, ke La Brita Esperantisto bonvenigas leterojn, kiuj pritraktas la Esperanto-movadon en Britujo. Ŝajnas al mi tamen iom strange, ke, kiam iu ĝentile ensendas faktan historieton pri la morto de Esperanto Lobby, por respondi al informpeto de alia membro de la asocio, li eĉ ne ricevas agnoskon.

Mi rimarkis ankaŭ, ke la redaktoro 'rifuzos artikolo-proponon, kiu ofendas aŭ damaĝas la reputacion de Esperanto, aŭ de EAB, aŭ de ties membroj'. Post la aŭtuna numero de La Brita Esperantisto, eble decus sugesti, ke aldoniĝu al tiuj vortoj 'krom se mem verkas tian artikolo-proponon la redaktoro de La Brita Esperantisto'.

Ian Fantom, Newbury

Mi ĝojas, ke oni iom diskutis lastatempe pri la agado de la parlamenta grupo. Dum la fruaj 1990aj jaroj mi pli-malpli respondecis pri la grupo, ĉiam kun la helpo kaj subteno de Brian Barker. Mi bone memoras la kunvenojn, kiujn ni organizis en Westminster en la epoko, kiam Peter Archer kaj Lord Milverton estis niaj ĉampionoj en la deputitejoj. Peter Archer, konservativa deputito, heredis sian postenon de Mark Fisher, laborista deputito.

Mi opinias, ke estis ĝuste dum tiu periodo, ke okazis la evento, kiun aludis nia redaktoro en la printempa numero. Mi kredas, ke li prave parolis pri 'kvazaŭa kalumnio', ĉar la afero certe estas diskutinda. Malgraŭ tiaj fuŝetoj, kiel rimarkis Rik Dalton en la lasta numero, la lobi-grupo neniel estis malsukcesa afero. Iuj deputitoj ja sufiĉe entuziasmis pri nia afero -- mi menciu ekzemple Austin Mitchell kaj Teddy Taylor, kaj almenaŭ dek ĉeestis prelegon de Hans Erasmus, kiam ni invitis lin al Westminster.

Konkretaj rezultoj eble estas magraj; oni ne sukcesis konservi la GCSE-ekzamenon, estas vere. Sed ne mankis bonvolemo inter la deputitoj, kaj ili pretis almenaŭ starigi demandojn al ministroj, kiam venis okazo. Ne ĉiuj estis fervoraj subtenantoj de la lingvo, evidente, sed la fakto, ke la lobio estis la plej granda en Westminster -- ĉar tia ĝi ja iam estis -- en si mem estis prifierinda kaj citinda dum diskutoj kun ĵurnalistoj.

Ĝia malapero pro neglekto estas tial des pli bedaŭrinda, kaj mi esperas, ke nunaj EAB-anoj ne malkuraĝigus iun, kiu volus ĝin revivigi.

Geoffrey Greatrex (prezidinto de EAB), Otavo, Kanado

Ne pro kalumnio sed pro skandalo mortis la Esperanto-lobio. Daton de la afero mi ne plu scias, sed pri la eventoj ekzistas ankoraŭ kelkaj dokumentoj.

En iu momento la lobio ial decidis publikigi 'nigran liston' de parlamentanoj, kiuj rifuzis aliĝi al la parlamenta grupo por Esperanto. Krome ĝi invitis al homoj skribi al tiuj parlamentanoj kaj proponi, ke tiuj ŝanĝu sian opinion.

Tio kompreneble kaŭzis grandan ĝenon al la nomitaj parlamentaj 'ne'-membroj, kaj supozeble ankaŭ embarason al la parlamentaj 'jes'-membroj. Certe grandan embarason ĝi kaŭzis al EAB, ĉar anstataŭ la samadresa lobio ricevis EAB la plendojn.

La asocio devis pene klarigi, ke ĝi ne estas la lobio kaj, malgraŭ la sama adreso, ne estras la lobion. Aperis kelkaj mokaj gazetartikoloj, kiuj certe pliigis la embarason de EAB. La posteaĵoj de tiu mispaŝo longe daŭris.

Rezulte, EAB devis pli klare apartigi sin disde la lobio, ne plu havi komunan adreson kaj apenaŭ havi kontakton. En tia cirkonstanco la lobio praktike ne povis funkcii. La parlamenta grupo por Esperanto pluvivis, sed la lobio estis, esence, sin mortiginta.

Geoffrey King (honora bibliotekisto de EAB)

[NDLR: fermita estas nun korespondado pri la Esperanto-lobio.]

Esperanto en la mondo

Reage al mia redaktora komento, ke ni esperantistoj ja engaĝiĝas en la cetera, neverda mondo, skribis malkonsente Annice Szrajbman el Mitcham.

Ŝi opinias (mi citas el longa letero): 'Kiel nuntempe la mondo rigardas Esperanton? Ŝajnas al mi, ke la plejparto de homoj ne scias pri ĝi. [...] Kutime, pro malbona informado, ni vidiĝas kiel stranguloj, sekreta societo aŭ eĉ danĝeruloj. Mi kredas, ke dum la pasintaj 100 jaroj Esperanto perdis la ideologion de la juna Zamenhof. Ie la movado iris al erara vojo.'

Ŝi proponas, ke estu uzata unu komuna kurso por ĉiuj lingvoj, ke oni pli vaste propagandu Esperanton en bibliotekoj kaj aliaj publikaj ejoj, ke kluboj kunvenu publike ('en bierejoj, preĝejoj, restoracioj'), kaj ke la lasta tago de ĉiu kongreso inkluzivu 'malferman tagon', por ke neesperantistoj informiĝu pri la lingvo. Tiel, esperantistoj ne prezentos sin kiel 'maniuloj'.

Bone... sed mi memoras, ke la kongreso en Felixstowe estis al la publiko malferma. Kaj kiom da neesperantistoj la nazon enŝovis...?

Daŭre informu!

El vidpunkto de informado pri Esperanto frontas nin granda monto. Vi komentis en LBE 957, ke, se gazetoj malatentas nian jubileon, tiel estu. Jes tiel estas, sed tio ne signifas, ke ni ne provu -- kiel ni ja provis okaze de la brita kongreso en Felixstowe.

Ni ne atendu 'ĝis prezentos sin aŭtentike raportinda evento, kiu persvados la eksteran mondon pri la nepreco de Esperanto'. Ni atentigu daŭre pri la ekzisto de ebla solvo.

Tio estas ebla solvo al la mizera stato de lingvo-lernado en Britio. Se ni daŭre emfazos la helpon doneblan al sukcesa instruado de dua, tria aŭ plia lingvo al iu ajn aĝ-grupo pere de unua paŝo per fonetika kaj gramatike senescepta lingvo, iom post iom ni forigos la komentojn 'ĉu ĝi ne mortis?'.

Ne gravas al mi, ĉu la atento-tirilo estas Stead, junularo profitanta de NoJEF, la elekto de profesoro Wells al la prezidanteco de EAB aŭ reago al mencio de la lingva problemo en la gazetaro.

Certe inter via legantaro estas multaj, kiuj informas regule pri la meritoj de Esperanto. Se vi ne jam faras, leganto, eku -- la voĉoj estu pli multnombraj kaj venu de tre diversaj flankoj. Kaj se eble restas energio por sendado de provoj kaj rezultoj al ĉu Jim Voiels, ĉu Viv en la oficejo, dankon.

Kaj, se aldone venos sinpropono pri kunordigo de, kaj stimulo al, tia agado de inter niaj membroj, mi ĝojos.

Helen Fantom, Newbury (EAB-komitatano pri informado)

Bonvolu noti, ke al La Brita Esperantisto mankas spaco por aperigi leterojn cirkulere senditajn al aliaj revuoj aŭ komunikiloj.

(Enhavo)

 


 

Diluve pluve en Barlaŝtormo

Kompatinda Ionel Oneţ, gastpreleganto dum la pasintsomera somerlernejo en Barlastono. Jen iu, al kiu plaĉas suno, lumo, varmo... kaj kio okazis? Pluvadis kaj pluvadis kaj pluvadis. Kaj krome pluvadis. Tiom pluvadis -- jes, pluvadis -- ke nuligita estas la ekskurso: promeno (ha!) tra la kamparo, pardonu, marĉo, ĉirkaŭ la vilaĝo Cheddleton.

Do ne viziteblis fervojo kaj vaporlokomotivoj, ne videblis la muelejo proksime al la stacidometo, ne laŭireblis la kanalo en la valo de la rivero Churnet, kaj ne trinkeblis la bona biero ĉe la apudfervoja gastejo 'Nigra Leono' ĉe Consall Forge. Aŭ ĉu 'Ruĝa Leono'? Pest'... mi ne scias. Mi ne iris. Pluvadis.

Do kio fakte okazis (krom la pluvo... ĉar, jes, kredu min, pluvadis)? Nu, Ionel venĝis sin kontraŭ la veterdio, prelegante pri sia parenco diabla, Drakula (vidu la foton maldekstre). David Kelso, komparante Kaledonion kaj Kalabrion, kie li nun loĝas almenaŭ dum parto de la jaro, sendube sopiris pri la varmo de suda Italujo. Kaj kursanoj prelegetis pri diversaj temoj -- feliĉe ne pri la vetero -- kadre de la studprogramo.

Foto
Ionel Oneţ amuze sed fake prelegis pri Drakula, emfazante ne nur la mitojn sed ankaŭ la faktojn pri la vaste konata sango-suĉinto. Tamen kio enestas la botelon... ĉu nur vino aŭ ĉu alia ruĝa trinkaĵo?

Nu, jes... la studprogramo. Kontraste al antaŭaj jaroj okazis multe pli da kunlaborado inter la du grupoj: progresanta kaj progresinta. La pli spertaj esperantistoj, ekzemple, ne nur preparis gramatikajn sesiojn por la malpli spertaj, sed ankaŭ kunaranĝis skeĉojn kaj aliajn teatraĵetojn. Rezulte: unu el la plej ĝuaj distraj vesperoj jam de jaroj.

Kaj, eble pro la akvegoj, kiuj mirinde 'amazonigis' la ŝoseon ekster la kolegio, kaj kiuj malmulte permesis al kursanoj eliri, krom vespere al la drinkejo, oni turnis sin al poemoj: la fruktoj -- eble la ondoj -- de tiu verkado, brile organizita de la nelacigebla Angela Tellier, ĝueblas ĉi-sube.

Foto
Atente sekvas prelegon Vivienne Isherwood, Celia Mackle kaj Janet Arnold.

La ĉi-jara festivalo pluva (pardonu denove, somera) okazos en Barlastono inter la 6a kaj la 12a de aŭgusto. Detaloj estas haveblaj de Esperanto-Domo aŭ de Wedgwood Memorial College. Sendube, ho, sendube, brilos la suno... sed tion mi ne promesas.

(Enhavo)

 


 

Limerikoj, hajkoj kaj memportreto

de partoprenantoj en la Barlastona somerlernejo

Vendisto de libroj (rumano;
Samtempe uson-civitano)
La lingvon protektis
Erarojn korektis
Sed ĉiam kun rido kaj ĉarmo!

Pri io miras
mi. Kien post tempesto
la vento iras?

Rompiĝis krano
de la ĉiel' angluja.
Feliĉ' por rano.

Kotiĝas ŝuo
dum provpromeno vana.
ĉu multas ĝuo?

Grandega sorto
kelkfoje dependas de
malgranda vorto.

Manĝantoj maĉas.
La servantoj aŭskulte
la vortojn lernas.

Foto
Monologis Albert Lindsay -- sed nur dum la distra vespero. Ĝenerale dum la somerlernejo oni dialogas (ĉi-jare pri la veteraĉo).

Kiu neniam
faras erarojn, ofte
faras nenion.

Virino iame usona
Studadis ĉe kurs' barlastona.
Fivortojn ŝi trovis,
Kaj sakrojn elprovis,
En lingva diboĉ' monotona!

Tuŝo tenera --
sed tro glate venis la
vort' efemera.

Post kiam la flam'
blanke brulegis, kial
nigriĝas la am'?

Anĝela kun timo fotila
Eliris dum tago sunbrila.
Sed pluvo alvenis
ŝi jes promenis --
Ja estus ombrelo utila!

La optikisto
donacis al la mondo
sian vizion.

Libroj sur bretoj.
Varojn esperantlingvajn
nepre aĉetu!

Venis mi en Barlastonon
por ripozi kaj instrui
kaj -- por eviti monotonon --
ankaŭ por la pluvon 'ĝui'.

Foto
Skeĉoj ne nur distras sed ankaŭ instruas: lingve kaj, foje, ankaŭ morale. Jill Gubbins, Ross Weekes, Mike Wade kaj (dekstre) Janet Arnold prezentas unu el la skeĉoj, kiuj kvalite kaj kvante riĉigis la distran vesperon.

(Enhavo)

 


 

Aĉetu... kaj aliĝu

En preskaŭ ĉiu numero de ĉi tiu revuo en la 1990aj jaroj la tiama redaktoro, William Auld, aperigis tradukekzercon el la angla lingvo. En la posta numero tiu majstro de la tradukarto diskutis esprimojn, aljuĝis premietojn kaj publikigis ekzemplan esperantigon.

Honore al la 80a naskiĝdatreveno de William Auld, EAB ĵus kunigis ĉiujn 56 tekstojn kaj diskutojn, aldonis dekpaĝan indekson kaj eldonis la tuton kiel novan libron, haveblan kontraŭ £7 (kun 33%-rabato al tiuj, kiuj mendos tri ekzemplerojn samtempe). Traesploru la eblojn de nia lingvo sub gvido de poeto unuaranga.

Kaj jam nun vi rajtas aliĝi al la tria prezento de nia kurso Course You Can, kiu aparte celas progresantojn kaj komencantojn. Ĝi okupos la semajnfinon 21-23 oktobro 2005. Du-nivela kursaro kaj du instruistoj certigos, ke ĉiu partoprenanto havos okazon plibonigi sian ĝeneralan lingvan kapablon kaj precipe sian parolkapablon. Se antaŭe ne venis al vi la eblo paroli Esperanton aŭ renkonti aliajn esperantistojn, jen afero nemaltrafinda. Vi trovos la etoson subtena kaj la sperton ĝua: vidu en paĝo 18 raporton pri la pasinta kurso. Aparte bonvenaj estos tiuj, kiuj sekvas la senpagan perpoŝtan kurson aŭ la korespondan kurson Elementary...! Kuraĝu aliĝi!

Aliĝilo kaj plia informo haveblas de Viv O'Dunne ĉe Esperanto House (vidu la kolofonon).

(Enhavo)

 


 

Mia vizito al Londono

Asghar Sajadian

Por esplori la vivkondiĉojn aŭ, pli bone, la akademian laborsituacion en Britujo, mi pasigis preskaŭ unu monaton en Londono. Mi gastis ĉe Anthony Rawlinson kaj ĉe Annice Szrajbman: sen ilia gastigo mi ne havus ŝancon viziti Londonon.

ĉe Anthony mi gastis dum pli ol unu semajno. Li loĝas kun sia sudkorea edzino, Belalumo, kaj siaj du gefiloj, Bianca (kvar-jara) kaj Dominique (du-jara). Li ĉiam kaptas la okazon por paroli kun sia familio, precipe kun siaj gefiloj, en Esperanto. Dank' al tio la infanoj bone komprenas la lingvon kaj tre interesiĝas pri esperantaj infanlibroj. Kredeble la Rawlinson-hejmo estas nun la sola en Londono, kiu kapablas gastigi esperantistojn: aliaj gastigantoj registritaj en la libreto de Pasporta Servo aŭ ne plu loĝas en Londono aŭ vendis la domon aŭ pro malsano ne povas akcepti vizitantojn. Pro tio Anthony kaj lia familio ricevas senĉese gastojn -- tamen ili neniam plendas.

Mi intencis vojaĝi al Manĉestro sed fine decidis resti en Londono kaj kontakti instituciojn, kiuj ofertas klinikajn psikologiajn postenojn. Mi gastis dum du semajnoj ĉe Annice Szrajbman kaj informiĝis pri ŝiaj esperantaj aktivoj. Ŝi verkis ekzerco-libretojn por internaciaj lernantoj de la lingvo kaj planas aranĝi Esperanto-kursojn en sia loĝejo. Ŝi intencas inviti bonajn esperantistojn instrui Eperanton dum la somero.

En Londono mi vizitis la lingvo-ekspozicion okazintan komence de novembro. Partoprenis 53 internacie konataj institucioj kaj eldonejoj, kiuj prezentis siajn novajn produktaĵojn, ekzemple lernolibrojn, kaj servojn. Ankaŭ la Esperanto-Asocio de Britio ĉeestis: pri Esperanto-budo respondecis Helen kaj Ian Fantom kaj helpis inter aliaj Angela Tellier kaj la lernantoj Tom Shorney, 17-jaraĝa, kaj Paul Gorman, 16-jaraĝa. Subtenis Elisabeta Cirio kaj Annice Szrajbman kaj diversaj familianoj.

Mi povis rimarki, ke en Londono esperantistoj klopodas kontribui kvalite al la brita Esperanto-movado, kvankam kvante, kontraste al mia naskiĝurbo Tehrano, ili ne multas.

Asghar Sajadian naskiĝis en Irano kaj lernis Esperanton ĉe prof. d-ro Saheb Zamani je la aĝo de 15. Ekde 1992 li loĝas en Vieno, Aŭstrio, kie li studis psikologion kaj pri ĝi doktoriĝis en 2002. Ekde de tiam li serĉas trejn-postenon en medicina institucio en Britujo aŭ Nordameriko.

(Enhavo)

 


 

Nekrologo: Peter Miles

Kondolencojn al June Miles pro la subita morto en januaro de Peter Miles, fidela kaj multjara membro de la Londona Esperanto-Klubo kaj vaste konata pro lia entuziasma partoprenado en kongresoj, seminarioj kaj aliaj Esperanto-eventoj en Britujo kaj en eksterlando.

(Enhavo)

 


 

Recenzo: Nova lingva ordo ankoraŭ ne aplikata

Paul Gubbins

Al nova internacia lingva ordo: Aktoj de la 3a Nitobe-Simpozio de Internaciaj Organizaĵoj 25-26 VII 2004. Rotterdam: UEA, 2004. 239 paĝoj. ISBN 929017085. Prezo: EUR 18,00.

Tiu ĉi trilingva libro (esperanta, angla, ĉina) entenas prelegojn de la Nitobe-simpozio pri lingvo-politiko okazinta dum la 2004a Universala Kongreso en Pekino. Elstaras miaopinie -- kaj havigendas la libron -- la kontribuaĵo de Humphrey Tonkin, 'Lingva egaleco en internaciaj rilatoj': konciza, forta pledo por Esperanto, kiu samtempe detruas argumentojn por politiko de 'teoria multlingvismo' (p. 37).

Pensigas ankaŭ la referaĵo de LIU Haitao pri lingva egaleco, la rolo de ĉinujo, kaj la merkata valoro de lingvoj; tiu de KOBAYASHI Tsukasa pri Nitobe mem kaj lia rolo en la Ligo de Nacioj; kaj tiu de Noel Muylle pri traduk-servoj, kaj ties kostoj, en la Eŭropa Unio. Sed fakte ĉiu kontribuaĵo enhavas intereson kaj pro tio la libro nepre trovu lokon sur la bretoj de ĉiu serioza esperantisto.

Por anglalingvanoj dezirantaj informi pri la lingvo-problemo la libro aparte valoras. La anglaj versioj provizas citaĵojn kaj aludojn por konvinki ĵurnalistojn kaj aliajn skeptikulojn pri la kvalitoj de Esperanto kaj, samtempe, pri la misoj en la monda lingvo-politiko. Argumentoj por Esperanto pli efike persvadas, se ili prezenteblas rekte en la angla: mi povas imagi, ke aktivuloj ĉerpos el la libro por informi pri Esperanto, dirante: nu... se min vi ne kredas, do legu la presitajn vortojn de fakuloj.

Kaj, de pure lingva vidpunkto, estus interese kompari la esperantajn kaj anglajn versiojn. Fakte -- riproĉende -- en pluraj kazoj mi trovis la anglajn versiojn tro pezaj kaj densaj por flue kaj plezure legi kaj mi turnis min kun kontento al la esperantaj.

Ekzemple, la kontribuaĵo de YANG Guang streĉis mian paciencon. Ĝi estas tradukita el Esperanto, mem elĉinigita; tamen tio ne pardonas anglan malelegantecon (kaj neprecizon): 'We therefore call for great attention to protection and saving of languages threatened with extinction and intensification of international cooperation in that field' (p. 110). Pli saĝa redaktoro/tradukinto estus proponinta: 'We therefore call for international cooperation to protect and save languages threatened with extinction.' Kaj abundas ekzemploj tiaj.

Fojfoje senteblas, ke la libro, pro bonaj kialoj, tro haste estas preparita: en anglalingva tabelo (p. 127) troveblas esperanta 'ne' anstataŭ angla 'no'; aperas pli-malpli la sama frazo je paĝoj 162 kaj 163; kaj preseraro ('langauge') je paĝo 222. Kaj ironie estas, ke en libro dediĉita al nova lingva ordo la kontribuaĵo de Muylle aperas komplete en la angla sed nur resume en Esperanto, dum fine aneksiĝas nur en la angla (kaj amatore prezentita, kun multe dike presitaj vortoj, substrekoj kaj eĉ krisignoj) referaĵo 'Language Options in the European Union'. Kial la nova lingva ordo ne inkluzivas tiurilate Esperanton kaj la ĉinan?

Sed minusoj etas kaj plusoj egas. Mi varme rekomendas ĉi tiun libron, al kiu sendube mi turnos kaj returnos min, batalante ja por nova lingva ordo.

(Enhavo)

 


 

Kiu kiuas... en la brita Esperanto-movado?

Konstanta rubriko, kiu prilumas konatajn kaj malpli konatajn britajn esperantistojn. Se vi konas iun, kiu meritas aperigon en la rubriko (kaj sendube estas multaj, kiuj diligente, senfanfarone laboradas por nia afero), nepre kontaktu la redakcion. Ĉi-numere ni parolas kun la multjara esperantisto Terry Page.

LBE:    Terry, bonvolu diri, kio kondukis vin al Esperanto.

TP:    Okaze de mia oka naskiĝ-datreveno oni donacis al mi porinfanan enciklopedion. En ĝi mi hazarde trovis simplan difinon pri Esperanto, kun nur plej bazaj informoj pri ĝiaj origino kaj celo. La ideo, ke ĉiuj mondanoj povus interkompreniĝi per tiucela kroma lingvo, ŝajnis al mi ege logika kaj alloga, sed tiam mi ne sciis kiel plu esplori la aferon. Ok jarojn poste aperis en nia loka biblioteko lernolibro pri Esperanto -- tiu de Ivy Kellerman. Mi memoris mian pli fruan renkonteton kun la lingvo, prunteprenis la libron kaj avide eklernis.

LBE:    Do vi lernis aŭtodidakte?

TP:    Komence, jes, unue per la jam menciita lernolibro de Kellerman, poste per Step by Step in Esperanto de Butler. Miaj gepatroj malaprobis tian frivolan tempo-malŝparon, sed tio nur instigis min pli diligente labori. Sed dum la sekva jaro mi konstatis kun surprizo kaj ĝojo, ke mi ne estas la sola esperantisto en la mondo. Tio okazis, kiam mi renkontis s-ron Russell Scott, kiu afable kuraĝigis min unuafoje konversacii en Esperanto. Poste, kiel studento en Kembriĝo, mi plue konversaciadis, sed ankaŭ pli formale studis en vigla rondo gvidata de Humphrey Tonkin kaj John Wells.

LBE:    Bonŝancon vi havis. Mi povas imagi, ke tiam la lingvo vere ekvivis, ke vi tiam multe gajnis en tia rondo.

TP:    Certe, sed ne tiom, kiom pro la tiel nomata edz-peranta servo de TEJO...

LBE:    Edz-peranta servo? Bonvolu klarigi.

TP:    Nu, simple... dum la Internacia Junulara Kongreso en Amsterdamo, en 1964, mi renkontis la slovenan esperantistinon, kun kiu mi ĵus festis 38 jarojn de geedza vivo...

LBE:    Ha, nun mi komprenas. Kaj mi gratulas pro la longa geedza vivo.

TP:    Dankon. Kaj do tial mi emas diri, ke mi multe pli profitis pro Esperanto, ol ĝi pro mi.

LBE:    Sendube vi troigas.

TP:    Vidu: hodiaŭ mi uzas la lingvon plejparte por administri esperantajn eventojn. Bedaŭrinde mi uzas ĝin malpli ofte ekzemple por vojaĝi, kongresumi, korespondi kun geamikoj, gastigi vizitantojn. En la pasinteco mi membris en multaj komitatoj, sed lastatempe preskaŭ sukcesis liberigi min de tiaj oficialaj devoj. La sola aktuala escepto estas mia rolo kiel kunordiganto de britaj Esperanto-kongresoj. Krome mi volontule helpas organizi la ĉiujaran Internacian Amikecan Renkontiĝon en Aylesford.

LBE:    Jes, mi memoras. Tre ĝuaj kaj valoraj semajnfinoj, kiuj siamaniere bone propagandas Esperanton.

TP:    Momenton. Propagandi -- la vorto havas nuancon de trudado, kaj tro insista propagandado probable pli forpelus ol varbus. Pli bone efikas aliaj manieroj disvastigi Esperanton. Ekzemple, al neesperantisto mi mencius la lingvon, aŭ ties movadon, nur se ĝi rilatus al aktuala paroltemo. Inteligenta homo finfine trovos sian propran vojon al Esperanto, sed necesas, ke ŝi aŭ li almenaŭ sciu, ke ĝi ekzistas.

LBE:    Hmm... sed malmultaj en Britujo trovas sian vojon al Esperanto. Ĉu tio signfas, ke ĉi tie malmultas inteligentaj homoj?

Terry Page

TP:    Tute ne. Vidu: esperantistoj en Britujo averaĝe pli maljunas ol britoj ĝenerale, kio efikas negative je la disvastigo de nia lingvo. Ja ne mankas entuziasmo ĉe ni emeritoj, kiuj, rezigninte pri salajrata laboro, disponas je pli da libertempo ol en antaŭaj jaroj. Sed la juna generacio, kiun ni nepre devas konvinki pri nia afero, se ni volas eviti, ke ĝi mortu kun ni, emas taksi nin kiel praepokulojn, kiuj strebas per arkaikaj metodoj plenumi niajn fantaziajn revojn. Pri la metodoj ili eble parte pravas: pet-skriboj, vesperklasoj, klub-kunvenoj, insignoj, kaj tiel plu, ne rolas grave en la vivo de nuntempuloj. Ni mem bone scias, ke nia revo neniel estas fantazia -- ekzistas ankoraŭ en la mondo multaj problemoj lingvaj, kaj Esperanto atendas eblon ilin solvi. Sed varbi al esperantismo anglalingvanon, kiu supozas, ke tre baldaŭ la tuta mondo parolos usonangle, same malfacilas kiel vendi medikamenton al homo tute sana. Certe do necesas konvinki pri la ekzisto de efektiva problemo, antaŭ ol proponi la mirindan solvon.

LBE:    Preskaŭ neeble, ĉu ne?

TP:    Ion vi forgesas. Ekzistas nun en Britujo, same kiel ĉie en la mondo, tre granda eblo por Esperanto: temas pri la interreto. Surprizos min, se tiu ne fariĝos la kutima rimedo, per kiu homoj ekscios pri Esperanto, lernos la lingvon, kaj ĝin uzos skribe kaj parole.

LBE:    Vi pravas. Jam, mi kredas, ekzistas indikoj tiaj.

TP:    Jes, kaj memoru, ke en la daŭro de la jaroj la nivelo de lingvo-scio multege pliboniĝis. Preskaŭ mankas la eternaj komencantoj, kiuj iam abundis en kongresoj kaj kluboj, kaj homoj ĉesis paroli Esperanton, kvazaŭ ĝi estus dialekto de la angla. Tial tre surprizas min, ke la nova generacio de lingve kompetentaj movaduloj decidis, ke por formalaj kunsidoj de EAB oni uzu la anglan lingvon. Iliajn ofte ripetitajn pravigojn mi ne trovas konvinkaj.

LBE:    Sed ŝajne, malgraŭ ĉio, vi sufiĉe optimismas pri la estonteco de Esperanto.

TP:    Ĝenerale, jes. Dum daŭras la nuna hegemonio de Usono oni verŝajne ne sukcesos oficialigi Esperanton en gravaj internaciaj forumoj. Multaj nacioj tamen fieras pri siaj propraj lingvoj, kaj ne facilanime cedos al premo uzi ĉiam la anglan. Mi esperas, ke tiuj decidos uzi inter si Esperanton, por tiel plenumi siajn lingvajn bezonojn kaj samtempe kontraŭbatali lingvan imperiismon.

LBE:    Ni tuŝis plurajn gravajn temojn. Ni revenu tamen al vi, ekzemple al viaj flankokupoj.

TP:    Ho... muziko. Muziko tre interesas min, interalie instrumenta muziko de la renesanco, slovenaj folkloraj kantoj kaj la komponaĵoj de J. S. Bach. Krome mi ege ĝuas promenesplori kamparon aŭ montaron. Kaj de post mia emeritiĝo mi povas dediĉi pli da tempo al aliaj ŝatokupoj miaj: al franca glob-ludo (pétanque), al konstruado kaj konkursa flugigo de senpilotaj aviadiletoj, kaj al permuta sonorigado de preĝej-turaj sonoriloj.

LBE:    Kio pri apartaj influoj en via vivo?

TP:    Nu, apartan mentoron mi neniam havis. Sed ĉu vi konas la filozofion de Ayn Rand?

LBE:    Ne. Kiu?

TP:    Tre interesas min la objektivismo de Ayn Rand. Mi legis plurfoje ŝian filozofian romanon Atlas Shrugged. Laŭ mia interpreto, grave eraras tiuj, kiuj trovas en ĝi pravigon de senbrida egoismo, aŭ eĉ faŝismo. Por Rand, ĉia homa interago havas valoron, nur se ambaŭ ricevos el ĝi ian profiton. Mi samopinias, kvankam mia koncepto pri profito estas ŝajne multe pli ampleksa kaj inkluziviga ol la ŝia.

LBE:    Denove ni seriozas. Ĉu do eblos per objektivismo tia solvi mondajn problemojn?

TP:    Nu, la afero jenas. Mondanoj uzadas ĉiam pli kaj pli da energio, sen scii, kion ili faros post elĉerpiĝo de nafto kaj karbo. Vivi pli simple kaj ŝpareme; dividi pli egale inter homoj la disponeblajn rimedojn; uzi prefere naturajn, neelĉerpeblajn energi-fontojn; ĉio ĉi plibonigus la krizan situacion, sed ne finsolvus la problemon. Mi esperas, ke oni ĝustatempe eltrovos kiel produkti energion, puran kaj senliman, el marakvo, pere de nukle-fandigo.

LBE:    Fiziko, ve. Preter miaj scioj, bedaŭrinde. Sed al mi ŝajnas, ke vi profunde, pripense analizas vian mondon, vian ĉirkaŭaĵon. Tio gravas, sed...

TP:    Sed devas esti io alia en la vivo, ol analizado, cerbumado. Certe, kaj jen la mesaĝo, ĉu ne, en la Cent ĝojkantoj de Marjorie Boulton, parenteze mia preferata libro en Esperanto. Kvankam la poemetoj estas mallongaj kaj leĝeraj, ilia mesaĝo estas miaopinie tre grava: en la vivo ĉiutaga ne mankas spertetoj ĝojigaj, sed oni emas ne ĉiam rimarki ilin.

LBE:    Certe ĝojigis min paroli kun vi, Terry, kaj mi dankas pro la intervjuo. Nekredeble interesajn aferojn ni diskutis.

TP:    Jes, kaj mi ankoraŭ ne klarigis---

LBE:    Dankon, Terry -- mi bedaŭras, sed vere ne plu restas spaco!

Terry Page eklernis Esperanton en 1956. Meze de siaj studentaj jaroj en Kembriĝo li fariĝis sekretario de la organiza komitato por la TEJO-kongreso de 1961. Ekde tiam li rolis, vole-nevole kaj pli-malpli konstante, en komitatoj de diversaj Esperantaj kluboj, organizaĵoj, federacioj kaj kongresoj. Malgraŭ tio li ne perdis sian entuziasmon pri la internaci-lingva ideo, kaj eĉ laŭokaze prelegis diversteme, redaktis bultenojn kaj gvidis kursojn. Komplica en ĉio (almenaŭ post la IJK en Amsterdamo, 1964) estas Anica, kun kiu Terry geedziĝis en 1966, kaj al kies kontraŭ-kabea influo ŝuldiĝas lia ankoraŭa esperantisteco.

(Enhavo)

 


 

Germana renkontiĝo: kial tiel sukcesa?

Jack Warren

La aŭtoro priskribas someran esperantan eventon, kiun li partoprenis en Germanujo. Vidu ankaŭ 'Redaktore'.

Meze de vintro malfacilas kapti la apartan ĝojon de somera ferio -- suno, longaj tagoj, banado, la ebleco elekti, ĉu endome aŭ enĝardene neniumi. Tamen restas klare en mia memoro mia unua esperanta ferio: du semajnoj en la Eifel-regiono de Germanujo ĉe la dua Somera Mezeŭropa Renkontiĝo, organizita de Lu Wunsch-Rolshoven el Berlino.

Ĉe enlandaj esperantaj eventoj oni ofte cerbumas, kiel uzi la lingvon, kaj kiel paroligi homojn, kiuj apenaŭ uzis la lingvon ekde la lasta kunveno. La rezultoj estas ofte nekontentigaj. Oni luktas ne nur kontraŭ gramatikaj kaj vortaj problemoj sed ankaŭ kun la sento, ke ĉio estas iel nenatura: kial uzi 'fremdan' lingvon kun samlandanoj?

Nenio tia okazis en Germanujo: la lingvo ne estis io priluktenda sed tute natura fono por ĉio kadre de la ferio. Kiel, do, ferio tia sukcesis, ankaŭ lingve, dum tiom da aliaj eventoj aŭ duone malsukcesis aŭ fiaskis?

Unue, laŭ mi, gravas precipe ĝuste tiu ĉi natura fono. Inter 58 homoj el 11 landoj, el kiuj ĉiuj elektis la ferion, ĉar ili jam regis la lingvon aŭ volis lerni ĝin, Esperanto iĝis tute natura afero. Mi kiel la sola brito aparte profitis de tio, sed ĝi validis por ĉiuj.

Due, la kondiĉoj de kunvivado instigas partoprenantojn paroli ofte kaj detale pri siaj ĉiutagaj ĉirkaŭaĵoj: kompreneble ne nur pri tiuj, sed precipe. En Esperantujo abundas homoj, kiuj scias elokvente pledi por akceptigi la internacian lingvon, sed ne kapablas klarigi, kie en la kuirejo troviĝas la sukero. Tiun problemon ni ne havis: jen refreŝiga ŝanĝo.

Aparta sperto memorigas min pri tio. Mi helpis sekigi la lavitajn telerojn en la kuirejo. Tio ampleksis ankaŭ plurajn lingvajn taskojn, ekzemple kompreni, kie estis la tuj sekvota vazaro kaj kie tiuj, kiujn la telerlavmaŝino lasis ankoraŭ malpuretaj; trovi pli da sekaj tukoj; kaj kompreni kiel funkciis tirkestaro, kiu trapasis la tutan muron inter kuirejo kaj manĝoĉambro, tiel ke eblis malfermi ĝin en iu el la du ĉambroj: riĉa fonto por spontana konversacio!

Kroma avantaĝo estis la loko. Ni loĝis en skolta gastejo kun komfortaj ĉambroj, manĝejo, kiu servis ankaŭ kiel kafejo kaj babilejo, kaj tiel nomata 'fotela ĉambro' por legado kaj lingvaj kursoj, kun apenaŭ uzata televidilo. Ekstere estis granda ĝardeno, kie familioj tendumis kaj infanoj ludis sur baskulo kaj balancilo (tie ludetis foje eĉ maturaj grizbarbuloj). Tiu ĉi medio spegulis la diversecon de la partoprenantoj: unuopuloj, familioj kun infanoj, studentoj, pensiuloj -- ĉiuj kontribuis al etoso, kiu pli similis al vilaĝeto ol al konversacia rondo.

Ege interese estis observi kaj subaŭskulti la infanojn. Danke al la senlaca laboro de la poeto-kuiristo Cor van Ekelenburg abundis freŝaj fruktoj, kiujn la infanoj entuziasme manĝis: ĉokoladon aŭ sukeraĵon mi neniam vidis. Ĉiam furoris inter ili aŭ pilkludoj ekstere, aŭ ŝakludoj ĉie. Do estis daŭra bezono komuniki maldense sed trafe. Jam dum la unua semajno la infanoj ekuzis Esperanton, kiu poste iĝis pli-malpli rutina -- kondiĉe, ke plenkreskulo ne ĉeestis. Oni do sukcesis komunikigi ilin, ĉar ili mem volis komuniki.

Kio, do, pri tiuj plenkreskuloj? Matene okazis lingvaj kursoj por progresantoj, kun kroma helpo por komencantoj dum la unua semajno. Tiu ĉi helpo tiom efikis, ke la komencantoj iome uzis la lingvon dum la dua semajno. Posttagmeze estis prelegoj pri diversaj temoj: Ĉinujo, poezio, blusmuziko; ankaŭ dancklasoj aŭ promenoj laŭ vojetoj, kiuj kondukis rekte en la apudan kamparon. Vespere oni babilis, trinkis, kantis aŭ ludis. Foje okazis kradrostfesto en la ĝardeno, kie oni longe restis ĝis falflugis vespertoj inter la arboj.

Neniu el tiuj eroj estis deviga: oni partoprenis laŭvole kaj sentis sin kontenta; ankaŭ tio -- la rajto resti laŭbezone sola -- gravas por praktikanto de la lingvo.

Ŝajnas al mi, ke ferio estas aparte bona medio por lingva progreso pro tiuj ĉi trajtoj: kiel eble plej diversaj partoprenantoj, stimula loĝejo, kaj riĉa elekto de alloga sed nedeviga agado. Ideale estus, kompreneble, se oni povus ferii multe pli longe kaj ofte. Ĝis tiu ĉi utopio alvenos, eble indas iel feriigi la proksiman konversacian rondon.

Jack Warren, kiu loĝas en Middlesbrough, estas instruisto. Vidu ankaŭ la rubrikon 'Kiu kiuas?' en LBE 954.

(Enhavo)

 


 

Kurse oni povis

Partoprenis en Barlastono la aŭtunan semajnfinan seminarion Course You Can 11 studantoj, inkluzive de kvar barlastonaj 'unuafojuloj'. Course You Can celas principe komencantojn kaj komencintojn, ekzemple tiujn, kiuj kompletigas aŭ kompletigis la bazan perpoŝtan kurson, aŭ tiujn, kiuj volas plifortigi siajn sciojn pri bazaj elementoj de la lingvo.

Ĉi-jare la komencanta grupo konsistis el tri homoj, la komencinta el ok. Pro tio necesis dividi la kursanojn: komencantoj laboris en la oficejo de EAB kaj okupiĝis pri la unuaj tri ĉapitroj de la lernolibro Kunvojaĝu!; la pli granda komencinto-grupo spektis en Biblioteko Butler lecionojn el la vidbendserio Pasporto al la tuta mondo. Unu el la sesioj dediĉis sin al esplorado de Esperanto-poezio (al relative simplaj triversaĵoj el laste aperinta poemaro de la hispana poeto Jorge Camacho); alia al prezentado de skeĉoj verkitaj de la novzelandano Bertram Potts.

Foto
Instruas Paul Gubbins: ĉu hazarde, ke li indikas la vorton 'manĝema'? [Fotis Chris Rushton; la aliajn fotojn faris Paul.]

En la plejlasta sesio, post kiam kelkaj Course-kursanoj jam forveturis (ekzemple al fora Inverness), oni pritraktis bildstrion, kiu kondukis neatendite al la esperanta himno, tiam disaŭdigata danke al kompaktdisko el la EAB-vendejo. Diri, ke oni kunkantis, estus iom tro... sed kungrakis, entuziasme, jes. Nekredeble, kien oni foje iras en esperanta klasĉambro!

Foto
Nicole Smith kaj Katherine Cuthbert (dekstre) trovas amuza poemon de Jorge Camacho pri vesperto: 'tepida stalagmito'.

Foto
Darren Lampon elektas librojn el la stoko de EAB.

Foto
Sally Morley cerbumas: ĉu pri la semajnfino, ĉu pri libro-aĉetado, aŭ ĉu pri sia longa reven-vojaĝo al Inverness?

Foto
John Loughran decidas, ĉu aĉeti Leterojn el Svedio. Ŝajnas, ke Stuart Collins (maldekstre) jam elektis.

(Enhavo)

 


 

Kiel trajnoj implikas film-industrion

Mamed Madok'ba

Mi veturas preskaŭ ĉiutage al mia universitata laboratorio per trajno. Plaĉas al mi trajni: mi havas tempon por legi, babili kun aliaj pasaĝeroj (aŭ klientoj, kiel la fervojaj kompanioj nin nomas: kaze de akcidentoj ni fariĝas denove pasaĝeroj, ĉar neniu hodiaŭa firmao volas mortigi aŭ vundi siajn klientojn) aŭ simple cerbumi kaj observi. Kaj lastatempe mi observis ion, kio pleje konsternis.

Temas pri la aŭtomataj vagono-pordoj, kiuj elektronike fermiĝas kaj kiuj restas ŝlositaj, dum la trajno veturas. Eblas malfermi la pordojn, nur kiam la trajno estas haltinta ('venis al kompleta halto', laŭ la ĵargono de la trajn-kompanioj) ĉe stacidomo kaj la konduktoro (aŭ 'enspezo-protektanta oficisto') estas neŭtraliginta la centrajn ŝlosilojn. Nur tiam pasaĝeroj, -- pardonu, klientoj -- povas premi apud-pordajn butonojn por eliri la trajnon.

De sekureca vidpunkto, elstare; de filma, katastrofe. Ĉar, se pasaĝero/kliento/vojaĝanto povas eliri trajnon, nur kiam ĝi 'venis al kompleta halto', kiamaniere heroo el fulme veturanta trajno elpordiĝos, grimpos sur la tegmenton, saltos inter vagonoj skuiĝantaj, dume luktos kun krimulo kaj tiun elĵetos de sur la vagono, kaj fine atingos la lokomotivon por elseĝigi mortintan kondukiston kaj mem ekregi la fulme flugantan vagonaron kaj ĝin haltigi nur kelkajn metrojn for de ĉefurba stacidomego plena je virinoj kun infano-ĉaretoj?

Ho ho, vi ekridas, frenezas Mamed Madok'ba. Ĉu tiu ne scias, ke ĉiaokaze scenoj tiaj (fundamento de holivudaĵoj ne nur pri vaporlokomotivoj en la tiel nomata sovaĝa okcidento sed ankaŭ pri dizelaj lokomotivoj morne hupantaj tra neĝokovritaj pejzaĝoj) hodiaŭ tute ne eblas? Ke unue, pro la elektraj kontaktdratoj -- katenario -- super la trakoj, ĉiu heroo al vagono-tegmento grimpinta tuj fariĝus eksheroo; ke due, pro diversaj modernaj tenikaĵoj (alivorte: komputiloj) trajno katastrofiĝonta preterpasinta ruĝan signalon aŭtomate haltos -- ĉu kun aŭ sen kondukisto? Kaj ke, krome, multaj trajnoj ne plu havas apartan lokomotivon, ke la kondukisto sidas en la vagonaro mem (do inter kajuto kaj heroo troveblas ne plu pluraj danĝeregaj vagono-tegmentoj sed simpla pordeto)?

Mi respondas tiel: jes, tion mi scias. Tamen ne tiom fidu al komputiloj por aŭtomate haltigi trajnon. Kaj jes: plejparte la trakoj ĉirkaŭ Birmingamo, kie mi loĝas, estas elektrizitaj, sed for de la urbo, ekzemple inter Birmingamo kaj Bristolo, estas ĉeflinioj sen katenario, do kun dizeltrajnoj trafikantaj foje tra neĝokovrita pejzaĝo sendube frekventata de banditoj. Nu imagu, kio okazus, se la banditoj enirus la centran komputilejon de la fervojoj, mal- aŭ mis-funkciigus ĉiujn signalojn kaj trakcirkvitojn, dum kunuloj kun bomboj aŭ, pli bone, venenogaso, subite kaptus la trajnon kaj tiel minacus la vivojn de centoj da klientoj (plej verŝajne ĉi-kaze pasaĝeroj). Ho, imagu... sed sen facile malfermeblaj pordoj, kun malnovstilaj teniloj, ve! Kie la tegmento-rampado? Kie la tegmento-luktado? Kie, finfine, la suspenso por estigi bileteje furora filmo?

Do vidu, kara leganto, kiel modernaj trajnoj malhelpas nian filmindustrion. Kaj devigas min, se mi decidos rezigni pri miaj biologiaj studoj kaj fariĝi filmfaristo, elpensi tute alian, sentrajnan intrigon. Pest' al ĉiaj komputilaj pordo-funkciigantaj trukaĉoj!

Mamed Madok'ba naskiĝis en Palestino sed loĝas jam pli ol tri jardekojn en Birmingamo. Li estas magistra studento pri insektologio kaj verkas disertacion pri kantemo inter abeloj.

(Enhavo)

 


 

Recenzo: Gasti en infero

Paul Gubbins

Imre Kertész. Sensorteco. Romano tradukita el la hungara de István Ertl. Budapeŝto: Eldonejo Aranygolyó, 2002. 207 paĝoj. ISBN 963 206 217 5. Prezo ĉe UEA: EUR 13,50.

Kovrilo de la libro

Se ĉi-jare vi legos nur unu romanon en Esperanto, tiu estu Sensorteco. Ĝi kaptos vin, subtile, ruze, nerimarkate -- samkiel estas kaptita la 'heroo' de la romano: dekkelkjara hungara judo forportita al la infero de naziaj koncentrejoj.

La eventoj baziĝas almenaŭ parte sur la spertaĵoj de la aŭtoro, la 2002a nobel-premiito Imre Kertész, kiu mem kiel knabo trairis Aŭŝvicon kaj Buĥenvaldon. La romano do prezentas la koncentrejojn de interne, tra la okuloj de (el nuna perspektivo) naiva junulo, ĉiam preta fidi, neniam tute konscia pri apudaj hororaĵoj.

Karakteriza estas la nekompreno de la knabo, por kiu (almenaŭ komence) ĉio estas speco de bubeca aventuro. Poste, alvenante ĉe sia unua koncentrejo, la knabo miras pri la sunleviĝo; tiam 'estis bele kaj entute interese' (p. 69). La koncentreja doktoro, decidanta inter tuja morto aŭ la eblo ĝiskreve laboraĉi, vekas 'fidon... ĉar li aspektis bone, havis simpatian, longforman vizaĝon razitan' (p. 76). Entute la junulo, ŝafideto inter lupoj, sentas sin 'kiel gasto en la kaptitejo' (p. 88). Diable... gasti en infero.

Pro tio la romano katenas. Ĝi permesas eniron malantaŭ la kulisojn de la plej granda, ankoraŭ nekomprenebla tragedio de la 20a jarcento. Se vi kredas, ke vi jam satlegis, satspektis holokaŭstaĵojn, nepre tamen legu ĉi tiun romanon en la flue eleganta Esperanto-traduko de Istvén Ertl.

(Enhavo)

 


 

Eŭropo de skotlandoj kaj slovenujoj

David Kelso

La aŭtoro argumentas, ke la internacia lingvo povus kontribui al multkultura federacio, modelo por la tuta mondo.

Antaŭ iom da jaroj, preferata slogano de la Skotlanda Nacia Partio (SNP) estis: 'Sendependeco en Eŭropo!' Ruza slogano, ĉar trafa argumento kontraŭ la politiko de SNP estas, ke la partio estas nur apartisma. Male, povis respondi SNP-anoj: ni favoras kuniĝon -- sed en Eŭropo!

Ne nur ruzo, tamen, estis tiu ideo. Malantaŭ simpla slogano troviĝas granda koncepto. Mi estas civitano de la Unuiĝinta Regno -- Britio, ni diras kutime, kvankam erare. Samtempe, mi fieras esti skotlandano kaj, same, eŭropano. Plue, mi ne estas nur malspecifa skotlandano: mi naskiĝis, maturiĝis kaj ankoraŭ loĝas en sudokcidenta Skotlando, apud Glasgovo, regiono facile distingebla de la edinburga aŭ de la nord-skotlanda.

Kiam mi estis knabo, mi vivis en vilaĝo -- mia vilaĝo -- kaj mia parolmaniero (plej eble ankaŭ vivmaniero) tiam estis de tiu distrikto. Alidirekten mi esperas, ke mi ne estas insuleca eŭropano: kiel esperantano [NDLR: la aŭtoro intence skribas 'esperantano', argumentante, ke Esperanto estas 'nek profesio nek ismo'] mi klare konscias esti mondcivitano, homarano. Tiaj identecoj ne estas sole geografiaj: mi havas ankaŭ personecojn profesian, religian/filozofian, hobian, politikan, genran, familian... kaj lingva(j)n. Tiurilate, mi ne estas maloftulo. Ankaŭ vi, kara leganto, posedas tiom da memoj kiom da ŝuoj kaj vi portas ilin, uzas ilin, laŭ la okazo, laŭ la situacio, en kiu vi troviĝas.

Videblas, ĉu ne, ke ni ĉiuj havas tiajn variajn anecojn: oni povas esti samtempe, samhome, katolika londonano, jorkŝira instruisto, virina homarano, laborisma eŭropano, ktp. Ĉu tamen ĉiu aneco samvaloras? Ĉu mia membreco de la skotlanda ŝuflikista sindikato pli gravas ol mia maljunula vireco? Ĉu mezureblas?

La homo estas laŭnature grupa, ariĝema animalo. Kiel relative malfortaj (sed inteligentaj) primatoj, niaj prauloj nepre kuniĝis por pretervivi en danĝera vivmedio. Tial la familio, la klano, la tribo. Pli poste aperis alispecaj grupoj: metigrupoj (gildoj kaj aliaj), soldataroj, eklezioj, samlernejaj klikoj, eĉ kluboj kaj sekretaj asocioj. Ĉiu homariĝo kreas propran kulturon: valorojn, fakan vortaron aŭ slangon, kutimojn kaj tradiciojn, engrupajn ŝercojn kaj, foje, kriteriojn pri aliĝo kaj eksigo.

Tiaj grupkulturoj varias laŭ amplekso. Antikva eklezio, kiel la romkatolika, havas riĉan historion, evoluintan valorsistemon (leĝojn kaj simile), komplikan organizaĵon, propran muzikon kaj arkitekturon -- eĉ sian propran lingvon (la latinan).

Kontraste, vendredvespera bierkugla klubo havus eble nur kunvenlokon, rekoneblan aktivon (bierkuglumadon) kaj iujn komunajn spritaĵojn. Ĝenerale, la aliĝoforto (engaĝo) pli-malpli proporcias al la riĉeco de la grupkulturo. Nia engaĝo, do, al nia familio, nia eklezio aŭ kredgrupo, kutime pli fortas ol tiu al la bierkugla klubo aŭ la ŝuflikista sindikato.

Klano kaj klaso

Jen la koncepta fono de la facila slogano 'Sendependeco en Eŭropo!'. Ni ja rajtas debati pri tio, kiu aliĝo pli gravas, ĉu la nacia, la tutmonda, la federacia, la regiona/landeta -- aŭ eĉ la familia, la religia, la lingva/kultura. En Kalabrio, kie mi loĝas partjare, plej gravas la familio, aŭ la klano, inkluzivanta geonklojn, gekuzojn, boparencojn, kaj cetere. En Britujo, oni povus argumenti, foje kaj kelkloke pli gravas la klasa aliĝo ol la nacia -- pripensu: la proletara memkonscio, la burĝa valorsistemo...

Politike, tamen plej gravas la nacio: Usono, ĉinujo, Rusujo, Francujo, ktp. Kial? Ĉu vere Britujo pli gravas en via vivo ol via familio, via hejmregiono, via kredo, via okupo? Debatende, ĉu ne? Foje oni ŝercas, ke 'lingvo estas dialekto kun armeo': antaŭ 400 jaroj, ekzemple, Skotlando estis sendependa lando, kun timinda armeo, kaj havis propran lingvon (la skotlandan, sen mencii la gaelan); hodiaŭ la skotlanda idiomo estas ja dialekto de la angla (kaj Skotlando ne plu havas propran armeon). Simile en Germanujo, Francujo, Hispanujo, Italujo kaj tiel plu, tiel plu.

Oni povas same ŝerci, ke nacio estas lando kun armeo. Preskaŭ senescepte la nacilandojn kreis ambiciaj regantoj de iu regiono en la nuna lando. Rigardu Britujon (Anglujo), Germanujon (Prusujo), Hispanujon (Kastilio), Italujon (Savojo), Rusujon (Moskvujo)... ĉie, simila historio. Perforte kreinte landon, la fondintoj tiam devis pravigi la kreaĵon. Tial oni evoluigis nacian kulturon: nacian lingvon, nacian flagon, himnon, eduksistemon, eĉ, ofte, nacian religion/eklezion. 'Via nacieco estas tiu, kiu vi kredas esti,' saĝe diris iu. Vere, tiuj nacilandoj estas artefaritaj kaj historie ne longe daŭris. Kie hodiaŭ Burgundujo, Romujo, Granda Litovujo, Grekujo de Aleksandro?

Kiam ni rigardas la hodiaŭajn nacilandojn, vidiĝas (mi opinias), ke iuj pli verŝajnas ol aliaj. Mi asertu, ke Japanujo, Islando, Svedujo, Novzelando, Pollando kaj Brazilo estas relative koheraj, facile kredeblaj, landoj; preskaŭ neniu pridisputas ilian validecon. Kontraste, Rusujo, Jugoslavujo (Serbujo-Montenegro), Hispanujo, Hindujo, Kanado, eĉ Britujo, kaj preskaŭ ĉiu subsahara afrika lando, estas ĝis ioma grado pridubindaj. Multaj homoj dirus, ke oni devus redifini tiujn landojn, aŭ erigi ilin, aŭ eltranĉi parton (ekzemple Katalunujo, Skotlando, ĉeĉnio, Montenegro, Kebekio). Kiel ili malsamas, do, la koheraj kaj la nekoheraj?

Kultura identeco

Nu, estas multaj kialoj, kompreneble -- historiaj, sociaj, ekonomiaj kaj politikaj -- sed mi volas alrigardi unu specifan faktoron: la kulturon kaj ties rilatan lingvon. Mi proponas, ke kiam lando estas kulture unueca, havante plej ofte (ne ĉiam, tamen) unu komunan lingvon, ĝi estas pli stabila, kohera, daŭrema, ol lando, kie la partoj havas pli distingeblan kulturan memon ol la tutlando.

Jugoslavujo (eksa) malsukcesis, ĉar la kroatoj kaj la slovenoj (inter aliaj) sin sentis pli kroataj kaj slovenaj ol jugoslavaj. La federacioj, kiujn oni kreis en orienta Afriko, centra Afriko kaj la Antiloj dum la disigo de la brita imperio, samkiale malsukcesis. La Unuiĝinta Araba Respubliko (Egiptujo kaj Sirujo), la Soveta Unio, eĉ Ĉeĥoslovakujo... ĉu?

Ege gravas ĉie kaj ĉiam la kultura (inkluzive de la lingva) identeco. Islandano, japano, polo, ne dubas pri sia nacieco: ĉu same kebekiano, skotlandano, kataluno, korsikano, flandro, friso, jorubo (el Niĝerio), sud-sudanano...?

Mia intereso estas ne nur teoria, scienca. Tiu argumento plej aktualas hodiaŭ, en Eŭropo. Ju pli fortiĝas la federaciaj organoj en Eŭropo, des pli vidiĝas, ke ne ĉiuj membrolandoj estas same validaj. En la pli grandaj eŭropaj landoj (Germanujo, Francujo, Britujo, Hispanujo, Italujo, Pollando) ĉiam pli la rutina regado regioniĝas, ĉar ni lernas per farado, ke pli facilas administri edukadon, sanservon, vojsistemon, sociajn servojn kaj similajn, por kvin milionoj da homoj ol por kvindek milionoj. Do, se la strategiaj funkcioj federaciiĝas (je kontinenta nivelo) kaj la administraj je regiona nivelo, kio restos por la nacilando? Respondo: armeo, polico kaj juro, ĉu ne? Nu, ja tiuj estis la origino de la nacilandoj.

Vidiĝas klaraj indikoj, ke la estonta mondo estos pokontinenta. Oni povas aserti, ke Usono, Rusujo, Ĉinujo, Hindujo/Barato, Aŭstralio, Indonezio, Brazilo kaj Sudafriko jam estas kvazaŭ-kontinentaj entoj. Sekvas Eŭropo.

Ne malfacilas imagi similajn federaciojn en Sudameriko, Sudorienta Azio, la arablingvaj landoj kaj, esperende, Afriko (ĉu suda, orienta, okcidenta, centra?). Ne temas pri nure administraj aranĝoj. Tiuj kontinentaj federacioj estus, plejofte, multlingvaj kaj multkulturaj. En Usono, Rusujo kaj Ĉinujo estas po unu oficiala lingvo, sed faktas, ke grandegaj malplimultoj en tiuj landoj ĉiutage uzas aliajn lingvojn -- kaj preferus uzi ilin ankaŭ oficialcele.

Eŭropo estas interesa kazo: la unua libervola, multlanda, multlingva, multkultura federacio en la mondo-historio: ĉiu antaŭa estis deviga, perforta. Do, se Eŭropo sukcesos, aliaj eble sekvos. Kiel sukcesi, tamen? Jen la kerno de la afero. Nacilandoj ne helpos al tia multgenta federacio: fakte ili jam malhelpas, ili rivalas. Pli efikus fortaj, kulture homogenaj landetoj/regionoj kiel Litovujo, Estonujo, Slovenujo, Katalunujo, Eŭskio, Korsiko, Sicilio... kaj tiaj plu: Eŭropo de Regionoj.

En preskaŭ ĉiuj tiuj landetoj estus unu gepatra lingvo, ĉu la nuna, (tiel nomata) nacia lingvo, ĉu historia idiomo, kiel la gaela, la kimra, la vaska, la kataluna. Kaj por interregiona, tutlanda kaj federacia traktado... nu, Esperanto, kompreneble! La internacia lingvo, do, ofertas eblon krei tute originalan, multkulturan federacion, modelon por la cetera mondo.

Ni scias, ke ne estas realeca alternativo. La pli grandaj landoj neniam akceptos unu oficialan lingvon, kiel la anglan. Dulingva, trilingva aŭ plurlingva solvoj estas subtenataj de tiuj landoj, kiuj kredas, ke iliaj lingvoj estus unu el la du, tri aŭ pluraj lingvoj; sed mi ege skeptikas, ĉu oni iam sukcesos pri la elekto de tiuj lingvoj, t.e. la malelekto de la ceteraj.

Se esperantanoj nur povus montri al la malpli grandaj landoj, al la jamaj regionoj (ekzemple Bavarujo, Skotlando, Sicilio, Katalunujo) kaj al la malplimultaj lingvanaroj, ke ja ekzistas solvo, kiu oportunus ne por angleparolantoj aŭ por la pligrandaj landoj, sed por ĉiuj.

La elekto, do, por Eŭropo (kaj, fine, la mondo) estas inter tute nova, demokrata, justa, diverseca, multkultura federacio -- aŭ plua imperio.

David Kelso estis direktoro pri evoluigo ĉe Esperanto-Asocio de Britio kaj, loĝanta almenaŭ dum parto de la jaro en Italujo, nun okupiĝas pri -- kiel li mem skribas -- 'legado, studado (la italan lingvon kaj Esperanton), instruado (malmulte kaj private), verkado, promenado, korespondado... kaj dommastrumado laŭ la tradicia modo (ekzemple mankas lavmaŝino)'.

(Enhavo)

 


 

Recenzo: Legaĵo por nigraj noktoj

Malcolm Jones

Fjodor Dostojevskij. Blankaj Noktoj. Tradukis Grigorij Arosev, Aleksej Birjunin, Aleksander Korĵenkov. Sezonoj, Kaliningrad 2002, bindita, 448 paĝoj. (Serio Rusa Literaturo -- Volumo 8). Prezo £19.20.

Jen la unua volumo en planita serio el kvin, kiu montru la atingojn de la rusa aŭtoro. Temas ĉi tie pri kolekto el ses prozaĵoj, kiujn Dostojevskij verkis antaŭ la 'grandaj romanoj'. Eĉ kiam temas pri fruaj verkoj, ili rivelas certan maturecon, ne nur ĉar li ekde la komenco havis klaran, kritikan kapablon, sed ankaŭ ĉar li reviziis ilin plurajn jarojn post ilia unua apero.

La unua ero, 'Malriĉaj homoj', estas 100-paĝa romano en la formo de korespondado inter la du ĉefroluloj: iom maljuna, malaltranga oficisto kaj iom juna kudristino. Krom ties natura naiveco, la leteroj rivelas ankaŭ ilian reciprokan simpation kaj, kiam estiĝas -- kiel ofte -- problemoj pri financo aŭ sano aŭ loĝejo, la teneran kompaton de ĉiu por la alia kaj por aliaj simile suferantaj homoj. Por hodiaŭa leganto, la longeco de la verko kaj la foje hezitemaj, torditaj, ripetiĝemaj klopodoj de la protagonistoj sin esprimi efikas iom enuige, sed persistemo repagiĝas, ĉar oni ricevas instruan bildon de la tiamaj vivkondiĉoj, kune kun jen dividita kompato de la aŭtoro, jen ironio, jen eĉ satira kritiko.

La lastaj kvalitoj, kun pli da ofte gogoleske groteska humuro, montriĝas en la sekva iom pli ol 100-paĝa verko, 'Sozio', subtitolita 'Peterburga Poemo', tamen ankaŭ prozaĵo. Kiel ĉe la unua romano, la ekstera formo kaj la baza enhava ideo ne estas (en)tute originala: tie ĉi la apero, evoluo kaj fina dominado de duoblulo super sia 'originalulo' havas radikojn almenaŭ en la verkaro de E. T. A. Hoffmann, se ne pli profundajn.

Dostojevskij tamen ne verkas 'nur' etosoplenan horor-rakonton; li ankaŭ per ĝi brile kritikas la tiutempan rusan socion, la burokratismon, la rigidan rangordon, la timeman sklavecon de la 'subuloj'; li evoluigas sian karakterizan trajton prezenti 'heroon' introvertitan kaj starantan iom ekster la norma socio.

'Honesta ŝtelisto' estas mallonga ero, dek-kelk-paĝa rakonto. La anekdoto distre klarigas la titolan kontraŭdiron.

Poste venas 'Blankaj Noktoj', subtitole 'Sentimentala Romano (El rememoroj de revulo)'. En la formo de unuapersonaj notoj adresitaj al 'kara leganto', ni trovas emociplenan amrakonton dividitan ne laŭ 'ĉapitroj' sed de 'La unua nokto' ĝis 'La kvara nokto' plus 'La mateno'. Kiel ĉe 'Sozio' mankas al la heroo memfido kaj certeco; oftas dubo kaj esploroj de la propraj sentoj.

La sekva 'Misfortuna historio' entenas pli eĉ ol la antaŭaj verkoj da acerba, amara kritiko kontraŭ bombasta, senkomprena superulo. Denove prezentiĝas per detalaj priskriboj klara impreso pri vivkondiĉoj de tiu tempo, sed, malgraŭ la ŝajna realismo de la situacio, Dostojevskij satire akrigas ĝin ĝis fantasta, koŝmara nivelo.

La fina verko de la kolekto estas 'Noticoj el la kelo', 90-paĝa, turmentita meditado de izolulo-rakontanto senesperiĝinta pri la pliboniĝebleco aŭ plibonigebleco de la homa raso. Tiu ĉi estas la plej klare filozofia verko en la libro, kaj eble la plej malfacile alirebla, sed ĝi estas ege pensinstiga kaj eble la plej signifa antaŭŝtupo al la postaj grandaj romanoj.

La tradukistoj faris bonegan servon per la prezento de tiuj ĉi literaturaĵoj, sed, leginte, ke kvar aliaj homoj, ŝajne ne ruslingvanoj, provlegis la tekstojn, mi miras pri iuj parolturnoj kaj esprimoj -- jen iom tro rusecaj, jen simple malĝustaj. Tamen, ili ne tiom oftas aŭ gravas, ke oni ne povas kun granda plezuro legi la tekstojn kaj ricevi bonegan enkondukon al la verkaro de tiel grava rusa aŭtoro.

Fine de la libro troviĝas 'Konciza Biografio de Dostojevskij'; artikolo pri lia lingvaĵo kaj la pritrakto de rusaj nomoj (tamen nenie estas klarigo pri la uzo aŭ prononco de la litero y); kaj tre helpaj notoj pri la historio de la verkoj kaj pri eventuale ne-klaraj punktoj aŭ aludoj lingvaj, kulturaj kaj historiaj.

Sume, jen plia gratulinda, leginda eldonaĵo de Sezonoj.

Malcolm Jones studis fremdajn lingvojn, inkluzive de la rusa, kaj nun instruas lingvojn ĉe gimnazio en Skipton. Li kunaŭtoris kun Angela Tellier la sukcesan Urso-kurson.

(Enhavo)

 


 

Kial la ĉielo bluas? kaj similaj demandoj

Simon Davies

Prelego prezentita -- kun multe da skizdiagramoj -- en la pasintjara apudmara Brita Kongreso en Felixstowe.

Karaj gesamplanedanoj!

Hodiaŭ matene, kiel ĉiumatene, la Suno leviĝis oriente, kaj ĉi-vespere ĝi malaperos ruĝe en la okcidenton. Vi sendube scias, ke tiuj movoj de la Suno estas nur ŝajnaj: flankefikoj, se vi volas, de la vera moviĝado de la Tero.

Fakte, nia planedo faras diversajn movojn, kaj kompreno pri ili ebligas komprenon pri niaj sezonoj kaj pri la ŝanĝiĝema aspekto de la Luno. En la nuna prelego mi provos klarigi tion.

Mi parolos ankaŭ pri diversaj aliaj scivoligaj fenomenoj de la Tero kaj la ĉielo, ekzemple la scintilado de la steloj, la grandeco de la Luno, kaj la koloro de la ĉielo mem.

Sed ni komencu ĉe la plej bazaj aferoj.

Nia planedo, la Tero, situas en la kosmo apud stelo, kiun ni nomas la Suno. Ene de 24 horoj, la Tero faras unu kompletan turniĝon ĉirkaŭ si, ĉirkaŭ la propra akso. La turniĝo celas ĉiam la orienton... tiel ke iasence nia kongreso en Felixstowe estas ja ĉirkaŭgvidata de UEA en Roterdamo.

Kiam la Tero turnis iun lokon for de la Suno, la Tero mem blokas, ke oni vidu la Sunon en tiu loko, kaj tiu loko do spertas nokton. La Tero tiam turniĝas plu, pasigante la stelojn supre, kaj fine reaperigante la Sunon ĉe la orienta horizonto. Tre verŝajne vi jam scias tion.

La afero tamen fariĝas pli komplika, kiam ni ekkonsideras la duan movon de la Tero, nome ĝian longan promenon ĉirkaŭ la Suno. Tio daŭras unu jaron; ĝi fakte difinas la jaron kiel periodon de 365 tagoj kaj kvarono; kaj ĝi estas parto de la kaŭzo de la sezonoj.

Multaj opinias, ke en someroj la Tero simple troviĝas pli proksime al la Suno ol en vintroj, sed tiel ne povas esti. Memoru, ke en la suda hemisfero la sezonoj estas rekte inversaj de niaj: en Aŭstralio, Kristnasko okazas meze de somero kaj oni ofte festas ĝin sur la plaĝoj.

Dum someras en unu loko, vintras en alia; la sezonoj estas do relativaj al nia geografia pozicio; kaj tute ne ekzistas ia absoluta somero aŭ vintro, kiu povus rezulti el la distanco inter la Tero kaj la Suno.

Nu, estas vere, ke en sia ĉirkaŭsuna jarpromeno, la Tero sekvas vojon ne cirklan, sed iomete elipsan. Nia distanco de la Suno do varias dum la jaro, kaj tio ja kaŭzas ŝanĝiĝon de la temperaturo -- sed nur tre malgrandan. Temas pri nur kvar feblaj celsiusgradoj.

Interese, la Tero venas plej proksimen al la Suno en januaro, kiam la norda hemisfero vintras. Oni eble atendus do, ke vintroj estus pli varmaj en la norda hemisfero ol ses monatojn poste en la suda, kaj ke, simile, someroj estus pli varmaj sude ol norde.

Sed la suda hemisfero konsistas ĉefe el oceanoj. Tiu giganta kvanto da akvo funkcias kiel izolaĵo kaj efektive nuligas la temperaturan diferencon kaŭzatan de la elipseco de nia jarpromeno. Mi tamen revenos al tiu koncepto poste.

Kio do estas la vera kaŭzo de la sezonoj? Temas pri la rilato inter la du movoj: la tagturniĝa kaj la jarpromena. Kaj tio havas ian logikon, ĉar ŝanĝo de sezono ŝanĝas ankaŭ la longon de la nokto, kaj la nokto, kiel ni scias, estas regata de la turniĝo de la Tero.

Oni povas imagi, ke la vojo de nia jarpromeno ĉirkaŭ la Suno formas ian horizontalan surfacon, kvazaŭ elipsan tablon. Sed jen la tubero en la afero: nia polusa akso, ĉirkaŭ kiu la Tero turniĝas ĉiutage, ne staras sur la tablo vertikale: ĝi estas klinita for de la vertikalo je proksimume 23 gradoj.

Diagramo

Imagu, se mankus tiu klino. Se vi starus sur la ekvatoro, ekzemple en Brazilo, agrable kongresante antaŭ tri jaroj en Fortalezo, la Suno troviĝus rekte super via kapo je tagmezo, kaj ĝia lumo trafus la grundon vertikale.

Per poŝlampo celu paperon rekte, kaj la lumo formas perfektan cirklon. Tiel estus la tagmeza suno en Fortalezo. Klinu la paperon, aŭ pli facile klinu la poŝlampon, kaj la cirklo sur la papero fariĝas elipsa kaj malpli hela -- la sama kvanto da lumo nun prilumas regionon pli grandan. Tiel estus tagmeze en Londono aŭ Adelajdo.

Kaj kie ajn vi starus, la Suno ĉiam leviĝus je la sesa matene kaj enlitiĝus je la sesa vespere. Ĉiu tago kaj ĉiu nokto enhavus po precize dek du horojn, kaj simple ne okazus sezonoj.

Sed fakto estas, ke nia akso ja estas klinita, kaj je fiksita angulo. La Tero do ne ĉiam frontigas la ekvatoron al la Suno, sed diversajn mondpartojn dum la jaro.

Ni imagu tiun elipsan tablon denove, kaj ni diru nun, ke spektantoj staras ĉirkaŭ ĝi por observi la movojn de la Tero. (La spektantoj estas steloj, eventuale steluloj.)

Diagramo

Ni nomu unu el ili Fraŭlino Norda, ĉar la norda parto de la akso de la Tero estas klinita direkte al ŝi. Tio estas konstanto: dum la Tero promenas ĉirkaŭ la tablo kaj la Suno, ĝia klino ĉiam direktiĝas al Fraŭlino Norda; ŝi ĉiam rigardas ĝian nordan hemisferon.

Kiam la Tero venas al ŝia flanko de la tablo, ŝi vidas la Sunon malantaŭ la Tero, kaj la Suno do bele prilumas la sudan hemisferon, kiun ŝi ne povas bone vidi. Kiam la Tero atingas la alian flankon de la tablo, la fraŭlino ankoraŭ rigardas la nordan hemisferon, kaj ankaŭ la Suno nun prilumas ĉefe tiun hemisferon.

Al tiu fenomeno ni donas la nomon sezonoj.

Meze de junio la tagmeza sunlumo trafas vertikale lokojn je 23 gradoj norde de la ekvatoro. Tiu zono nomiĝas la Tropiko de la Kankro. Ses monatojn poste, meze de decembro, la Tropiko de la Kaprikorno, je 23 gradoj sude, vidas la sunon rekte super si je tagmezo. Lokoj ne inter la du tropikoj, ekzemple Eŭropo, neniam ricevas vertikalan lumon, sed ju pli la dato proksimas al somermezo, la lumo envenas je des pli kruta angulo, des malpli elipse, do des pli hele kaj varmige.

Mi foje trovas pli facile forigi la imagan tablon kaj bildigi la aferon jene: nia akso estu vertikala kaj nia ekvatoro horizontala, kaj nia jarvojo estu klinita je 23 gradoj for de tiu horizontalo.

Diagramo

Tiam eblas diri, ke nordaj someroj okazas, kiam la Tero estas kvazaŭ "sude" de la Suno, kaj nordaj vintroj, kiam ĝi estas kvazaŭ "norde" de ĝi. Kiam la Tero estas sufiĉe "sude de" la Suno, la Suno eĉ ne subiras en kelkaj tre nordaj lokoj.

Tio ne estas tamen la konvencia prezento: ekzemple, globusoj -- la turneblaj globformaj mapoj, kiujn oni vidas en lernejoj, muzeoj kaj similaj lokoj -- preskaŭ ĉiam havas akson klinitan.

Kalendara tohuvabohuo

Jen alia interesa afero pri la rilato inter la du movoj de la Tero. Unu turniĝo de la Tero daŭras ne 24 horojn, sed 23 horojn kaj 56 minutojn. Nia kalendaro tamen funkcias tute bone kaj bele per tagoj konstruitaj el precize 24 horoj. Kio do okazas?

Kelkaj opinias, ke temas denove pri la sezonoj kaj pri la horoj de la sunleviĝo, kvazaŭ la Suno leviĝus preskaŭ 4 minutojn pli frue en ĉiu kalendara tago. Sed tio estas absurda: se estus tiel, la Suno foje leviĝus je la dek-unua vespere aŭ la kvara posttagmeze.

La solvo dependas de nia jarpromeno ĉirkaŭ la Suno.

Tagmezo en iu ajn loko estas, almenaŭ por astronomoj, la momento, kiam la Suno troviĝas plej alte sur la ĉielo. Inter du tagmezoj, oni nature supozus, ke la Tero turniĝus precize unufoje. Sed, dum ĝi turniĝas, ĝi ankaŭ iomete jarpromenas kaj pluiras ĉirkaŭ la Suno, tiel ŝanĝante sian pozicion rilate al ĝi.

Unu turniĝo do ne plene revenigas la Sunon al sia plej alta punkto, kaj ni devas aldoni kromajn kvar minutojn al nia kalendara tago, por ke ĝi ne falu en kaoson kaj tohuvabohuon.

Ekzistas ankaŭ tria movo, kiun faras la Tero. Ĝi ne multe gravas, sed ĝi estas tre interesa.

Ĝi nomiĝas precesio kaj estas kaŭzata de la Luno.

Dum la Tero turniĝas ĉiutage, ĝi sentas la pezon de la apuda Luno. Kaj tiu pezo tiras la Teron, tiel ke ĝi starigas tre malgrandan ŝancelon de nia akso. La akso komencas moviĝi tien kaj reen laŭ cirklo, simile al turbo rotaciigita de ludema infano.

La movo, la ŝanceliĝo, estas ege malrapida: unu kompleta cirklo daŭras ne malpli ol 26 jarmilojn, sed pro ĝi la ĉielaj polusoj iom post iom ŝanĝiĝas.

Diagramo

La ĉielaj polusoj estas la du punktoj sur la ĉielo, rekte super la Norda kaj Suda Polusoj de la Tero, do kie la akso de nia planedo trafus la ĉielon, se oni povus etendi ĝin el la Tero mem.

En la norda hemisfero ni estas nuntempe tre bonŝancaj, ĉar nia ĉiela poluso troviĝas tre proksime al facile trovebla stelo, kiun ni fakte nomas la Polusa Stelo. Tio multe helpis al navigistoj antaŭ la invento de la kompaso.

Sed post kromaj du mil jaroj, la poluso estos moviĝinta for de la Polusa Stelo, kaj neniu brila stelo ĝin signos, ĝuste kiel la nuna situacio en la suda hemisfero.

Post 12 jarmiloj, ni tamen ricevos la brilegan stelon Vego kiel polusindikilon... do ne tro bedaŭru la perdon!

Mi jam menciis la ideon, ke nordaj vintroj devus esti pli varmaj ol sudaj vintroj pro tio, ke la Tero plej proksimas al la Suno dum nordaj vintroj.

Sed post 13 jarmiloj, do post duono de la precesia cirklo, la aksa moviĝo signifos, ke la Tero plej proksimos al la Suno dum nordaj someroj. Nordaj someroj estos tiam pli varmaj ol nun, kaj nordaj vintroj pli frostaj; sudaj sezonoj estos ĝenerale pli mildaj.

Oni eĉ teorias, ke ĝuste tia ŝanĝo pasintece kreis kelkajn el niaj famaj dezertoj, ekzemple Saharon.

Lunvizaĝo

Ĉar mi ekaludis la Lunon, eble mi nun klarigu pri la aspekto de tiu kunulo nia. Kaj kunulo ĝi ja estas. Ĝuste kiel la Tero promenas ĉirkaŭ la Suno, tiel la Luno promenas ĉirkaŭ la Tero.

Ĝia promeno daŭras iomete pli ol 27 tagojn, periodon de proksimume unu monato; kaj fakte la vorto monato devenas de la sama praradiko kiel la angla nomo de la Luno (moon) kaj la verbo mezuri (ĉar per la Luno oni mezuris la monatojn).

La Luno ankaŭ turniĝas ĉirkaŭ la propra akso, sed ĝi montras al ni ĉiam la saman vizaĝon, ĉar por ĝi unu turniĝo daŭras precize same kiel unu promeno: alivorte, sur la Luno, la tago kaj la jaro estas samlongaj!

Ni ĉiuj scias, ke la Luno estas foje cirkla, foje krescenta. Ĝiaj diversaj formoj nomiĝas fazoj, kaj ili okazas laŭ ciklo, kiu ripetas sin post iomete pli ol 29 tagoj.

Foje oni aŭdas la ideon, ke la fazoj okazas, dum la Luno pasas tra la ombro de la Tero, sed tio estas komplete erara.

La Tero ja ĵetas ombron en la kosmon, en direkto for de la Suno. Kaj de tempo al tempo la Luno ja envenas tiun ombron.

Tiam ni vidas lunan eklipson, ne tiel spektaklan kiel suna eklipso, sed certe vidindan. La eklipsita luno aspektas malpli hele, kaj foje alprenas la brunruĝan koloron de kupro. Sed tio estas malofta fenomeno, kun nenia rilato al la fazoj.

Kaj se vi iam vidis la krescentan Lunon kaj la Sunon sur la ĉielo samtempe, vi komprenos, ke la krescento ne okazas pro la ombro de la Tero.

Temas anstataŭe pri la ombra parto de la Luno mem. Faktas, ke precize duono de la Luno estas ĉiam prilumita de la Suno, sed ni ne ĉiam povas vidi la tuton de tiu duono. Dum la Luno promenas ĉirkaŭ ni, ni vidas jen pli, jen malpli.

Ĉe la komenco de la faza ciklo, ni vidas -- aŭ fakte ne vidas -- novan lunon, kiam la malantaŭo de la Luno estas prilumita. Ni vidas preskaŭ nenion.

Mi diras "preskaŭ", ĉar se oni starus sur la nova Luno, oni vidus la Teron plene prilumita sur la ĉielo, kaj la Tero iom reflektas tiun lumon reen sur la Lunon. Do foje eblas al ni Teranoj videti la malluman parton de la Luno per nia propra rebrilo.

Diagramo

Post la nova luno, komencas aperi krescenta parto de la luma duono. En la norda hemisfero temas pri dekstra lunarko; en la suda, la arko aperas maldekstre. Ankoraŭ eblas tiam vidi la malluman parton per lumo reflektita de sur la Tero, kaj tiun fenomenon oni aludas per la bela nomo "la olda luno en la brakoj de la nova".

Ni atendu unu semajnon, kaj la Luno promenas al pozicio, kiu ebligas al ni vidi duonon de ĝia luma duono (do kvaronon de la tuto). Post du semajnoj, ni vidas la plenan lunon, aŭ pli ĝuste ĝian plenan luman duonon.

Tiam la Luno komencas malkreski ĝis la kontraŭa krescento, kaj ĝi fine malaperas kaj renoviĝas.

Se vi bone atentas, vi eble rimarkis ion strangan. Mi diris, ke la fazoj dependas de la promeno de la Luno ĉirkaŭ ni, ke tiu promeno daŭras 27 tagojn, sed ke la faza ciklo daŭras proksimume 29.

Kaj se vi bonege atentas, vi tamen jam konas la solvon. Temas denove pri la jarpromeno de la Tero. La fazoj dependas de la pozicio de la triopo Suno, Tero kaj Luno, kaj tiu ŝanĝiĝas dum la jaro.

Se la Tero ne promenus ĉirkaŭ la Suno, la fazoj rekomenciĝus post precize unu rondiro de la Luno, sed en realo tiuj du kromaj tagoj necesas, por ke la triopo reatingu la pozicion, kiu prezentas al ni novan lunon.

Nu, komplike, ĉu ne? Mi ne volas, ke via cerbo krevu, do mi parolos nun pri io malpli rondira, sed ankoraŭ Lun-tema.

Giganta mistero

Vi sendube de tempo al tempo vidis la Lunon, kiam ĝi sidis ĉe la horizonto. Kaj verŝajne vi tiam rimarkis, ke ĝi aspektas pli grande ol kutime, eble du- aŭ tri-foje pli grande.

Evidente, la Luno ne subite venas trifoje pli proksimen, kiam ĝi sidas ĉe ies horizonto; tio estus freneza, ĉar ĉiu loko havas la propran malsaman horizonton.

Diagramo

Ironie, kiam la Luno montras sin ĉe la horizonto, ĝi estas pli malproksima je 6000 kilometroj, la radiuso de la Tero; aliflanke, kiam ĝi estas rekte super nia kapo, la radiuso troviĝas sub niaj piedoj kaj ne inkuziviĝas en la distanco. La Luno ĉe la horizonto devus aspekti iomete pli malgranda! Do kiel klarigi, ke ĝi ne?

Multaj kulpigas la aeron. Unua-vide, tio ŝajnas sufiĉe bona ideo.

Se vi klinas la kapon malantaŭen kaj rigardas la parton de la ĉielo rekte super vi, kaj tie vi vidas ekzemple stelon, vi vidas ĝin tra iom da aero, iom da atmosfero.

Sed se vi revenigas la kapon al pli komforta angulo kaj vidas stelon apud la horizonto, vi vidas ĝin tra multe pli da aero -- ne nur tra la aero ĉe vi, sed ankaŭ tra la aero ĉe ĉiuj aliaj lokoj ĝis la horizonto.

Kaj la aero ja ŝanĝas la aspekton de aferoj. Temas pri refrakto.

Metu kuleron en glason da akvo, kaj ĝi aspektos rompite. Tio estas kompreneble iluzio. Pasante el la akvo en la malsamdensan aeron, refraktiĝas -- devojiĝas -- la lumo, per kiu ni vidas la kuleron.

Okazas same, kiam en tre varma vetero la supraĵo de ŝoseo ŝajnas ondeti kaj dancadi: la aero tuj apud la ŝoseo estas pli varma kaj do malpli densa ol la aero super si, kaj tio refraktas la lumon.

Jen alia ekzemplo. Eble vi iam rigardis la subirantan Sunon kaj rimarkis, ke, kiam ĝi atingas la horizonton, ĝia malsupra parto aspektas tre kunpremite, kaj tute ne kiel la atendita duoncirklo.

Tio okazas, ĉar vi vidas la malsupran parton tra eĉ pli da aero ol la supron; la malsupra lumo do devojiĝas supren, kaj kurbigas la ŝajnan formon de tiu parto.

La subiranta aŭ leviĝanta Suno tiel kunpremiĝas nur vertikale; ĝiaj flankoj restas egalformaj unu al la alia, ĉar ni vidas ambaŭ flankojn tra la sama kvanto da atmosfero.

La aero ŝanĝas ankaŭ la aspekton de la steloj. La steloj estas tiel malproksimegaj de ni, ke ili ŝajnas nuraj punktoj de lumo. (Estas tute malsame ĉe la planedoj, Venuso, Marso, ktp, kiuj preskaŭ najbaras al ni, kaj do montras sin kiel verajn diskojn tra eĉ malgranda teleskopo.)

La supraj tavoloj de nia atmosfero konstante moviĝas, sendepende de la vetero apud ni. Regionoj de densa kaj maldensa aero senĉese interŝanĝas sin, kaj tio devojigas eventualan lumon.

Ĉar ni vidas la stelojn kiel minimume etajn punktojn, eĉ la plej subtila refrakto ŝanĝas al ili la pozicion kaj sendas ilin en ravan translokiĝan danceton. Kaj kiam ni vidas tion, ni diras, ke la steloj "trembrilas" aŭ "scintilas".

La atmosfero refraktas ankaŭ la lumon de la planedoj, sed ni tre malofte vidas ilin scintili, ĉar ili montras sin kiel malgrandan diskon el pluraj lumpunktoj. Se unu el la punktoj moviĝas, tio ne multe ŝanĝas la aspekton de la tuto.

Sed, se oni observas planedon per teleskopo kaj strebas rigardi apartan lokon ĉe ĝia surfaco, ekzemple krateron aŭ simile, tiu ja povas aspekti malklare pro la devojiĝo de sia lumo.

Ŝajnas, ke mi iom devojiĝis de la celo, kiu estis komprenigi la gigantan aspekton de la Luno ĉe la horizonto. Estas tamen interese, ke la Luno tiam kunpremiĝas vertikale, ĝuste kiel la subiranta Suno. Ĝi devus do aspekti iomete malpli grande ol kutime.

Multaj homoj kredas la Lunon pli granda, ol ĝi vere estas. Eble surprizos vin la informo, ke inter la orienta kaj okcidenta horizontoj, oni povus vicigi 360 ekzemplerojn de la Luno.

Se vi plene etendos la brakon kaj starigos la montrofingron, vi trovos, ke ĝi aspektas sufiĉe larĝe por kovri la Lunon almenaŭ dufoje. Kaj se vi faros tion, kiam la Luno sidas gigante ĉe la horizonto, vi trovos, ke, malgraŭ sia aspekto, ĝi ankoraŭ havas precize tiun saman grandon.

La tuta afero estas do fantomo de la menso! La iluzio eĉ tuj rompiĝas, se vi rigardas la Lunon, dum vi staras sur la kapo -- sed mi dubas, ĉu multaj personoj spertis tion... almenaŭ publike.

Oni povus imagi, ke nia menso trompas nin, ĉar ni subkonscie komparas la Lunon al aliaj objektoj ĉe la horizonto, ekzemple domoj kaj arboj. Sed eblas vidi la gigantan Lunon eĉ sur ŝipo meze de la maro, aŭ tra la fenestro de aviadilo, do tio ne povas esti la kaŭzo.

Kaj efektive, neniu vere scias la kialon. Ĝi estas iom mistera fenomeno de la homa vidkapablo. Teorioj tamen ekzistas, kaj mi prezentos al vi tiun, kiu ŝajnas al mi plej trafa.

Diagramo

Se oni desegnas du horizontalajn liniojn de egala longo inter du linioj, proksimume vertikalaj, sed kiuj konverĝas, la pli supra horizontalo tuj aspektas pli longe. Niaj okuloj simple rifuzas percepti la du horizontalojn samlongaj.

Tio estas sufiĉe bone konata truko, kaj ĝi okazas, ĉar nia cerbo evoluis en la reala mondo, sen artefaritaj geometriaj desegnaĵoj. Se ni vidas tiel konverĝajn liniojn en la reala mondo, temas fakte pri paralelaj linioj, kiuj foriras de ni.

Nu, kiam ni vidas du objektojn kun sama ŝajna grando, sed ni kredas, ke unu el la objektoj estas malpli proksima, nia cerbo taksas tiun pli granda. Se ĝi ne farus tion, ni havus tute fuŝan komprenon pri la aĵoj en nia medio kaj ni apenaŭ kapablus funkcii.

Tio klarigas la geometrian iluzion, sed ne tiun de la giganta Luno. Sed mi montros, ke ĝi ja formas parton de la klarigo. Jen la alia parto.

Se vi petos, ke iu ajn etendu la brakon por indiki punkton duonvoje inter la horizonto kaj la plej alta punkto, oni tre eble rigardos vin strange. Tio ne helpas.

Sed se vi fine sukcesos persvadi, la persono preskaŭ certe ne kreos per la brako angulon de la bezonitaj 45 gradoj. Preskaŭ ĉiu levos la brakon tra nur pli-malpli 30 gradoj.

Respondecas nia percepto pri la ĉielo. Ni vidas ĝin kiel duonsferon, sed platigitan supre, simile al renversita suptelero. La plej alta punkto, la zenito, do ŝajnas al ni pli proksima ol la horizonto.

Estas same, kiam ni rigardas la grundon: ĝi plej proksimas rekte sub ni, kaj grade foriras, dum ni relevas la kapon. Verŝajne ni evoluis analogan manieron percepti la ĉielon.

Do finfine ni trovis ĉiujn ŝnurojn necesajn por ligi la gigantan Lunon kaj ekzekuti ĝin. La Luno havas la saman grandon, ĉu ĝi sidas alte aŭ malalte sur la ĉielo. Sed ju pli malalte ĝi sidas, des pli malproksima ni taksas ĝin.

Kaj, ĝuste ĉar ĝia grando ne ŝanĝiĝas, nia cerbo paradokse perceptas ĝin kiel pli grandan objekton. Kiam temas pri la Luno, ne fidu eĉ la proprajn okulojn!

Tajdoj kaj falado

Mi volas paroli pri ankoraŭ unu interesa fenomeno, kiu rilatas al la Luno kaj, taŭge en Felixstowe, al la marbordo: la tajdoj. Ĉiuj scias, ke la maroj periode leviĝas kaj malleviĝas, aŭ en fakaj terminoj flusas kaj malflusas, kaj multaj scias, ke tion iel kaŭzas la Luno.

Sed tre malmultaj komprenas, precize kio okazas. Eĉ la klarigoj pri tio en libroj estas ofte nur parte ĝustaj aŭ ne mencias certajn flankojn de la afero. Kaj tio estas stranga, ĉar sufiĉe facilas klarigi la tajdojn, se oni restas ekster la matematikaj kalkuloj.

Oni diras, ke la Luno rondiras ĉirkaŭ la Tero, sed pli ĝuste estas diri, ke ambaŭ rondiras ĉirkaŭ komuna centro.

La Tero havas mason okdekoble pli grandan ol tiu de la Luno. Tio signifas, ke se vi ekirus de la centro de la Tero laŭ vojo direkte al la centro de la Luno, vi alvenus al tiu komuna centro -- la centro de la du masoj -- jam post nur okdekono de via vojaĝo. La komuna mascentro do troviĝas ene de la Tero, efektive nur 1600 kilometrojn sub niaj piedoj, sed ne ĉe la Tercentro mem.

Kaj la Tercentro kaj la Luncentro orbitas ĉirkaŭ la mascentro; la Tero simple faras tion per multege malpli granda cirklo.

Nu, orbito estas formo de falo. Ni falas, kiam la forto de gravito tiras nin, kaj estas same, se ni orbitas, sed ni tiam simple ne sentas la tiron. Mi klarigu.

Kiam astronaŭtoj flosas senpeze en orbito, tio estas ĉar la Tero per sia gravito konstante tiras ilin al si, kaj ili falas al ĝi; sed ankaŭ la Tero kvazaŭ forfalas de ili pro sia rondeco, kaj ili konstante malsukcesas kolizii kun la grundo.

Falanta aŭ orbitanta objekto do spertas la forton de gravito -- ĝi ja kaŭzas la faladon -- sed ne sentas ĝin kaj mezurus ĝin kiel nulan. Tial ni diras, ke la astronaŭtoj estas senpezaj.

Do ni revenigu nin al la Tero, kaj al la demando pri la tajdoj. Estas fizika leĝo, ke la tiro de la gravito de unu objekto al alia dependas de la distanco inter ili: ju pli proksimaj ili estas, des pli forte ili altiriĝas.

Ni povas diri do, ke la mondparto plej proksima al la Luno je certa momento estas plej forte tirata al la Luno, kaj ke la mondparto plej malproksima, aliflanke de la Tero, estas plej malforte tirata.

Diagramo

Sed memoru, ke la centro de la Tero efektive orbitas -- falas, se vi preferas -- ĉirkaŭ la komuna mascentro de la Tero kaj la Luno. Se vi starus ĉe la centro de la Tero, vi do tute ne sentus la gravitan tiron de la Luno. (Vi tamen ja sentus aliajn premfortojn, kiuj tuj detruus vin. Estas feliĉe, ke vi troviĝas tie nur image.)

Se oni kalkulas la altiron de la Luno relative al tiu centra nulpunkto, oni trovas pozitivan altiron por la mondparto plej proksima al la Luno, kaj negativan altiron -- malpli ol la centra nulo -- por la parto plej malproksima. Kaj jen la kaŭzo de la tajdoj.

Unufoje en ĉiu tago, la turniĝo de la Tero portas ĉiun mondparton tra punkto, kie ĝi maksimume sentas la pozitivan altiron de la Luno; kaj duontagon poste, tiu sama mondparto pasas tra punkto de maksimuma negativa altiro.

Ĉe tiuj du punktoj, la altiro plej ŝveligas la akvon kaj okazas alta tajdo en tiu mondparto; kaj meze inter la maksimumaj punktoj, venas la du punktoj de minimuma altiro, kiam okazas la malaltaj tajdoj.

Estas ĝenerale ne konate, ke ankaŭ la Suno kontribuas al niaj tajdoj, per proksimume duono de la forto de la Luno. La Suno estas ja multege pli granda kaj masa ol la Luno, sed ni malpli forte sentas ĝian altiron, simple ĉar ĝi estas malpli proksima.

Kaj la Lunaj fazoj rilatas ĉi tie. Kiam la Luno novas aŭ plenas, la Suno kaj Luno tiras samdirekte, kaj niaj tajdoj estas tiam plej altaj kaj plej malaltaj; en Esperanto oni nomas tiujn tajdojn "sizigiaj". Alifoje, kiam ni vidas la Lunon nur kiel duoncirklon, niaj tajdoj estas plej mildaj, kaj eĉ ricevas la nomon "mortaj".

Ni krome promenas laŭ elipsa vojo ĉirkaŭ la Suno, kaj la Luno ĉirkaŭ ni, do la distancoj neniam ĉesas ŝanĝiĝi, kaj ankaŭ tio tuŝas la tajdojn.

Interese, la rapida turniĝo de la Tero konstante antaŭenportas la plej alte ŝvelitan akvoparton, tiel ke la ŝvelo estas ĉiam iomete antaŭ la loko, kie oni atendus trovi ĝin.

Nu, tiu ŝvelita akvo mem havas mason, kaj do ĝi mem altiras la Lunon iomete. Kaj ĉar ĝi estas ĉiam antaŭenportata, ĝi antaŭentiras la Lunon -- ne multe, sed eblas mezuri tion. Tio siavice puŝas la Lunon al pli alta orbito; alivorte tio iomete forpuŝas ĝin de ni. La distanco inter ni kaj la Luno kreskas proksimume 4 centimetrojn en ĉiu jaro.

Ĝuste nun, pro agrabla koincido, la Luno aspektas precize samgrande kiel la Suno sur nia ĉielo; tial okazas perfekta suneklipso, kiam la Luno pasas tuj antaŭ la Suno. Sed post kelkaj jarcentoj, la Luno aspektos malpli grande: ĝi povos eklipsi nur parton de la Suno, kaj la plej belaj suneklipsoj estos tiam ringformaj.

Inverse, dum la tajde ŝvelita akvo tiras la Lunon antaŭen, la Luno tiras la ŝvelon iomete malantaŭen. Se vi kuras, sed iu forto provas retiri vin, vi evidente malrapidiĝas. Estas same ĉe nia planedo.

La Luno retiras la ŝvelitan akvon, kaj la tuta Tero turniĝas iomete malpli rapide. Sciencistoj ja mezuris, ke ĉiu el niaj tagoj estas do pli longa ol la antaŭa. Ne nur ŝajnas tiel!

La samo okazas al la Luno, aŭ pli ĝuste jam okazis. Ni retiris la Lunon (sed per forto okdekoble pli granda ol ĝi nin), kaj ni malrapidigis ĝin, ĝis ĝi entute ĉesis turniĝi relative al ni. Kaj estas fakte pro tio, ke ni ĉiam vidas en ĝi la saman vizaĝon.

Iam en la malproksimega estonteco, la Luno sukcesos haltigi nian turniĝon, kaj la lokoj de ambaŭ sur la ĉielo de la alia estos fiksitaj por ĉiam. La tago -- kaj la monato -- havos tiam daŭron de proksimume 40 el niaj nuntempaj tagoj.

Turniĝo de la banakvo

Mi kredas, ke tio pli ol sufiĉas pri la Luno. Sed antaŭ ol pritrakti la finan demandon, kiun mi starigis kiel titolon de ĉi tiu prelego, mi parolos iomete pri la tiel nomata "Koriolisa efiko".

Oni jam delonge agnoskis la ekziston de tiu efiko en militaj situacioj. De ie vi akiru kanonon kaj vi elpafu kuglegon el ĝi, rekte norden: la kuglego ĉiam trafos la grundon oriente de la celo. La klarigon de tio donis franca matematikisto Gustave Gaspard Coriolis en 1835.

Temas pri la turniĝo de la Tero, kiu portas nin konstante en la orienton. Se vi kongresis en Fortalezo, apud la ekvatoro, vi ĉiutage vojaĝis orienten laŭ cirklo de 40 000 kilometroj, eĉ se vi restis la tutan tempon en la lito. Vi vojaĝis pli ol 1600 kilometrojn hore, kaj via kapo eĉ ne turniĝis.

Diagramo

Aliflanke, se vi iam ĉeestus frostan Universalan Kongreson ĉe la Norda Poluso, vi tute ne vojaĝus orienten; vi starus sur la polusa punkto, sur la akso mem de la Tero, kaj simple turniĝus tie kiel gramofondisko.

Via rapido, kiu estas tiel granda en Fortalezo, malkreskas, ju pli norde vi situas, ĝis ĝi nuliĝas ĉe la Poluso.

Do kio okazas al tiu kuglego? Je la momento, kiam ni pafis ĝin el la kanono, ĝi estis jam vojaĝanta orienten tiel rapide kiel la tiea grundo. Sed dum ĝi flugis norden, la Tero sub ĝi vojaĝis orienten ĉiam malpli rapide, tiel ke, kiam la kuglego reatingis la grundon, la punkto rekte norde de la kanono ankoraŭ ne alvenis.

Estas kvazaŭ pafado al moviĝanta celo, sed celo moviĝanta malpli rapide ol la pafisto! La kanonistoj en antaŭaj epokoj lernis celi iomete okcidenten, kiam ili pafis norden.

La Koriolisa efiko renversas sin, se oni pafas suden. La kuglego devojiĝas okcidenten, ĉar la punkto rekte sude vojaĝas pli rapide orienten.

Kaj en la suda hemisfero okazas tute inverse. Tie, kuglego pafita norden surprizas per surteriĝo tro okcidenta (kaj se suden, tro orienta), sed pro la samaj kialoj.

Korioliso estas ankaŭ la kaŭzo de ciklonoj en la vetero. Regiono de la atmosfero kun malalta premo funkcias kiel polvsuĉilo, kaj entiras la ĉirkaŭan aeron.

Aero tirita el la nordo moviĝas malpli rapide ol tiu jam en la regiono, kaj do kurbiĝas okcidenten; tiu tirita el la sudo vojaĝas pli rapide ol la regiono kaj iras orienten. (Mi supozas cetere, ke ni troviĝas en la norda hemisfero.) La rezulto estas, ke la tuta regiono komencas turniĝi kontraŭhorloĝe, kaj tion oni nomas ciklono.

Diagramo

Oni foje renkontas la ideon, ke eblas vidi la Koriolisan efikon, kiam oni ellasas akvon el pelvo.

Sed pelvoj estas malgrandaj, kaj fakto estas, ke ĉe tiaj etaj distancoj la Koriolisa efiko estas apenaŭ perceptebla. Preskaŭ certe jam troviĝas arbitraj movoj en la akvo, antaŭ ol ĝi elfluas, kaj tiuj movoj plene kaŝas ian ajn devojiĝeton laŭ Korioliso.

En la 1950-aj jaroj, sciencistoj en Usono konstruis gigantan cilindron, kaj plenigis ĝin per akvo. Ili atendis tri tagojn, por ke la movoj de la akvo malaperu, kaj tiam ili malfermis etan truon en la centro de la fundo.

La akvo komencis turniĝi -- ĝuste kiel ciklono kaj kiel atendite: la parto de la akvo sude de la truo moviĝis pli rapide ol la norda parto, Korioliso do efikis kaj turnis la akvon kontraŭhorloĝe.

Sed por povi rimarki tion en pelvo de ordinara grando, oni devus lasi la akvon neĝenita dum unu plena monato, kaj tiam elfluigi ĝin nur po-gute.

Ĉe la ekvatoro mem ekzistas homoj, kiuj montras la Koriolisan efikon al turistoj. Ili tenas akvon en pelvo, staras norde de la ekvatoro kaj lasas ĝin elflui. Tiam ili promenas suden de la ekvatora linio, ripetas la agon, kaj la spektantoj vidas la akvon turniĝi en la inversa direkto. Tio estas trompo. Facilegas kaŭzi, ke la akvo turniĝu en iu ajn direkto, simple per taŭgaj movoj de la korpo. Ekzemple, promeninte trans la ekvatoran linion, la trompulo povas turni sin sufiĉe abrupte al la spektantoj, samtempe turnante la akvon.

Kial la ĉielo nigras?

Jen ni preskaŭ atingis la finon -- restas nur la titola demando pri la koloro de la ĉielo.

Astronomoj informas nin, ke la Universo enhavas neimageble grandan nombron da galaksioj, kaj ke la galaksioj enhavas po milionojn da steloj. La galaksioj troviĝas ĉirkaŭ ni en absolute ĉiu direkto.

Do, kiam ni rigardas la noktan ĉielon, ni devus vidi ĉiudirekte amason da steloj. La nokta ĉielo devus esti lumega!

Sed evidente en realo ĝi estas preskaŭ tute senluma, kun nur malmultaj stelpunktoj videblaj.

La solvo rilatas al la ekspansio de la Universo. Se mi rajtas simpligi iomete, la aliaj galaksioj foriras de ni, kaj unu de la alia, tiel ke la Universo fariĝas ĉiam pli granda. La plej malproksimaj galaksioj foriras pli rapide ol la pli proksimaj.

Nu, io interesa okazas al la lumo de objekto, kiu fuĝas de ni. Ĝi fariĝas pli ruĝa.

Por kompreni kial, imagu vin en aŭto rapidanta laŭ ŝoseo, kaj imagu alian aŭton, kiu alproksimiĝas el la alia direkto. La sono de tiu alia aŭto varias: ĝi estas plej alta en la momento, kiam la aŭto pasas vin, ĝi plialtiĝas dum la alproksimiĝo kaj malplialtiĝas denove dum la disiro.

Vi sendube aŭdis tiun karakterizan kurban sonon, dum vi veturis sur la ĉefaj aŭtovojoj. Oni nomas ĝin la Dopler-efiko, laŭ aŭstra fizikisto de la dek-naŭa jarcento.

Vi aŭdas la sonon de la aŭto, kiel ĉiun alian sonon, kiam ondformaj vibroj en la aero trafas viajn orelojn. Ju pli da vibroj trafas vin en difinita tempo, des pli alte vi aŭdas la sonon.

Diagramo

Estas kvazaŭ la aŭto ĵetas "sonpilkojn" al vi, unu pilkon sekunde. Se la distanco inter vi kaj la aŭto ne ŝanĝiĝos, vi ricevos unu pilkon sekunde. Se la distanco malpliiĝos, ĉar la aŭto alproksimiĝos al vi (aŭ vi al ĝi, aŭ ambaŭ), vi ricevos pli ol unu pilkon sekunde, ĉar la pilkoj transiros ĉiam malpli da spaco, kaj do alvenos pli ofte.

Kiam la distanco inter vi kaj la aŭto pligrandiĝas, okazas inverse: la pilkoj transiros ĉiam pli da spaco, kaj do alvenos malpli ofte. Tion vi aŭdas kiel ŝanĝon de la alto de la sono.

Lumo funkcias simile. Kie sono altiĝus, lumo bluiĝas; kie sono malaltiĝus, lumo ruĝiĝas. Tio estas, ĉar ni perceptas la koloron de lumo laŭ ĝia frekvenco, kaj ruĝo havas frekvencon malpli altan ol bluo.

Se objekto foriras sufiĉe rapide, ĝia lumo pasas en infraruĝon kaj eĉ pluen, kaj tiam niaj okuloj ne kapablas ĝin vidi. Do la paradokso de la nigra nokta ĉielo havas tre simplan solvon: plej multaj el la lumaj objektoj en la Universo fuĝas tiel rapide, ke ilia lumo estas por ni ne plu videbla.

Sed kial bluas la ĉielo dum sennuba tago? La lumo, kiun la Suno elĵetas, estas fakte miksaĵo de ĉiuj koloroj, kaj ni kutime perceptas tion kiel blankon.

Ekzemple, la nuboj aspektas blanke, ĉar ili simple reflektas la lumon de la Suno. Se troviĝas pluvgutoj en la atmosfero, ili foje povas funkcii kiel prismoj kaj malmiksi la lumon, tiel ke ni vidas belan ĉielarkon el ĉiuj koloroj de la spektro.

Sed la aero konsistas el molekuloj de nitrogeno kaj oksigeno, kaj la lumo foje kolizias kun tiuj.

Imagu, ke anstataŭ lumo temus pri folioj kaj nuksoj. La nuksoj estas pli pezaj, do kolizio kun la aero ne multe ŝanĝus al ili la vojon; sed la folioj estas tre malpezaj, kaj post kolizio, ili forsaltus en arbitra direkto. La nuksoj falus preskaŭ rekte al la tero, dum la folioj irus ĉien.

Diagramo

Nu, la malaltfrekvenca ruĝa lumo kondutas kiel la pezaj nuksoj, kaj apenaŭ devojiĝas. Sed la pli altfrekvenca blua lumo disiĝas ĉien kiel la folioj, dum ĝi vojaĝas malsupren al ni. Kaj ĉiu lumradio ŝajnas veni el la loko de sia plej lasta kolizio, kiu (ĉe la bluaj radioj) povus esti ie ajn sur la ĉielo. Tial, averaĝe, la ĉielo aspektas blue.

Eĉ la ruĝa lumo foje saltas. Mi jam menciis, ke, kiam la Suno subiras aŭ leviĝas, ni vidas ĝin tra multe pli da aero. La lumo spertas tiom da kolizioj en tiu dika aero, ke eĉ ĝia ruĝa parto devojiĝas, kaj la ĉielo alprenas ruĝan aspekton apud la horizonto.

Pensu pri la ordo de la koloroj en la ĉielarko. La alia ekstremo ol ruĝo estas violo. Viola lumo havas eĉ pli altan frekvencon ol bluo, do oni povus demandi, kial la ĉielo ne aspektas viole.

Nu, unue, la homa okulo malpli bone vidas violon ol bluon; kaj due, simple troviĝas malpli da violo ol bluo en la lummiksaĵo elĵetata de la Suno.

Kurioze, la Suno elĵetas pli da verdo ol iu ajn alia koloro. Do iasence la Suno estas verda stelo. Bedaŭrinde ĝi ne estas kvinpinta!

Simon Davies eklernis Esperanton en 1987, sed vere esperantistiĝis nur en 1989, kiel studento en Oksfordo. Tie dum pluraj jaroj li redaktis Saluton!, la gazeton de Junularo Esperantista Brita, kaj servis kiel membro de la Administra Komitato de EAB. Nuntempe li laboras kiel sistemprogramisto en datenbanka firmao apud sia hejmo en Lincolnshire, kie kun plezuro li enpaĝigas kaj lingve revizias La Britan Esperantiston kaj vartas ĝian retpaĝaron.

(Enhavo)

 


 

Babile

La angla... ĉie neparolata

En tiu ĉi rubriko mi konstante atentigas pri ĉiutagaj okazaĵoj indikantaj, ke la angla ne tiom vaste uzatas, kiom oni vulgare volas kredi. Jen alia ekzemplo. En Londono pensiiĝis kaj 'Routemaster'-aŭtobusoj kaj ties konduktoroj. En intervjuo en The Guardian (2004-08-30) unu el la tiam maldungotaj konduktoroj, priskribante sian laboron, rimarkis, ke hodiaŭaj homoj malparolemas, 'ĉar temas precipe pri eksterlandanoj... kiuj la lingvon ne bone regas.' Ĉu vere? Mi kredis, ke ĉiu en la mondo parolas la anglan...

... ankaŭ en preĝejoj

Estis tempo, kiam la latina estis la internacia lingvo de la romkatolika eklezio. Ne plu, kaj ankaŭ ne la angla. Raportis The Guardian (2004-09-18) pri krizo en la katolika eklezio: licenciiĝis en la jaro nur 18 novaj sacerdotoj (kontraste al 236 en 1964). Por ŝtopi la breĉon, indikis la ĵurnalo, la eklezio turnas sin al pastroj el evoluantaj landoj: la novaj rekrutoj tamen 'foje malbone regas la anglan aŭ neadekvate komprenas la britan socion'. Eble restas rolo ja por la latina.

... ankaŭ en Barato

Kiel ofte oni aŭdas, ke, jes, sendube, en Barato ĉiu regas la anglan? Sed fakte ne. Raportis The Guardian (2004-09-22) pri barataj flegistoj serĉantaj laboron en Britujo. Nur kvinono de la barataj flegistoj, atentigis la ĵurnalo, lingve kompetentas por trovi postenon en brita hospitalo. Pro tio oni organizas kursojn por tiuj, kiuj ankoraŭ ne kontentige esprimas sin angle.

... kaj la angla parolata en Liverpolo

Gratulon al Ian Mac Dowall, kiu en la aŭtuno intervjuiĝis (kun Wolf Krüger el Germanujo kaj Mieter Rózycski el Pollando) en Radio Merseyside pri la temo 'hobioj nekutimaj' (tiel Esperanto!). Trafis min la leĝera liverpola akĉento de Ian, kiu parolis la anglan; senescepte ni babilas esperante kaj do surprizis min aŭdi lin uzi 'fremdan' anglan lingvon. Sed ĉu ne sufiĉe oftas la fenomeno, ke esperantistoj akiras kvazaŭ alian personecon, alian identecon, kiam ili parole rezignas -- almenaŭ provizore -- pri sia 'gepatra' Esperanto?

Patento-(mal)atento

Kaj ankoraŭfoje: lingvoj. Laŭ The Guardian (2004-07-28) mankas sufiĉe da fakuloj en Bruselo por traduki en la 20 oficialajn lingvojn de la EU novan leĝaron pri patentoj. Tio signifas, laŭ la ĵurnalo, ke medicinistoj ne estas informitaj pri tio, kiujn drogojn sendi al evoluantaj landoj. Rezulte: pro lingvo-ŝtopiĝo suferadas malsanuloj.

Kiel interpreti tion?

Mankas en la Eŭropa Unio ne nur tradukistoj: mankas ankaŭ interpretistoj. Laŭ The Observer (2004-09-19), enposteniĝis post la pligrandigo de la EU malpli ol 200 novaj interpretistoj; daŭre vakas 400 postenoj. Tio signifas, ke suferas principe la novaj membroŝtatoj. Komentis ĉeĥa parlamentano: 'La dokumentoj, kiujn ni ricevas antaŭ niaj kunsidoj, enhavas nur unu paĝon en la ĉeĥa -- la tagordon. Ĉio alia estas aŭ en la angla aŭ la germana.' Krome EU tradukocele elspezas jare £750 milionojn da pundoj... sumo, kiu sendube altiĝos post la aliĝo al EU en 2007 de Rumanujo, Kroatujo kaj Bulgarujo.

Lingvo senespera

Aŭtune ricevis mi, kaj eble aliaj esperantistoj, informilon senditan pseŭdonime de 'Clara & Ludovic Zamenhof' el Las Vegas, Usono. La amatora, majuskle tajpita dek-paĝa letero informas, en hontinda angla lingvo -- ekzemple 'A CONSONANT ARE THE LETTERS OF THE MODERN LATIN ALPHABET...', 'GRAMMAR IS THE DISCRIPTION OF CLASSES OF WORDS...') -- pri reformita 'Lingvo "Espero" Globan'. Fatraso: ne eblas serioze trakti pamfleton tian.

Kaj kia malŝparo de tempo kaj mono. Laŭ surkoverta indiko, mi ricevis informilon 144 el 1000. Kia honoro, ke mi tiom alte rangas; sed eble laŭalfabete William Auld la unuan ricevis, kiel naskiĝdatrevenan donacon (vidu sube), kaj d-ro Zaleski-Zamenhof la lastan. Afranko eksterlanden kostis 90 cendojn, do 90 × 1000 signifas elspezon de 900 usonaj dolaroj. Ĉu ne en la mondo troveblas projektoj pli indaj je sumo tia? Kaj ĉu ne foje oni volas pro niaj samideanoj -- eble, ĉi-kaze, simil-ideanoj -- plori?

Huno kaj Ĥano, Atilo kaj Atilio

Kiam Atilo la Huno, kaj poste Ĝingis-Ĥano, malkovris Eŭropon, historiistoj parolis pri invado; kiam eŭropanoj invadis Amerikon, historiistoj parolis pri malkovro. Jen paradokso, kaj se vi volos pli tiel paradoksumi, indos partopreni la semajnfinon organizatan de Sennacieca Asocio Tutmonda en Britio (SATEB) ĉe Wedgwood Memorial College inter la 13a kaj 15a de majo. Tiam gastprelegos Atilio Rojas i.a. pri 'Amerikaj indiĝenoj -- ekspluatado, genocido kaj forgeso'. Rekomendindas frua aliĝo.

Esperanto bone odoras

Ana Montesinos de Gomis, el Londono, partoprenos kiel gastpreleganto la 17an internacian Esperanto-festivalon Aroma en Jalto inter la 30a de aprilo kaj la 9a de majo. Detaloj pri la evento haveblas ĉe www.aromajalta.by.ru.

Lingvo tretita

Pardonojn al Marjorie Boulton: enŝoviĝis eraro en la tradukon de la Frost-poemo fine de ŝia artikolo 'La unika situacio de esperanta verkisto' en LBE 957. Legiĝas '... kaj tie mi / elektis la vojon trotitan malpli'. Trotitan estu tretitan.

Strasburgo, ne Bruselo

Elisabeta Cirio atentigis, ke la 400-kapa evento aludita en la artikolo 'Hodiaŭ Bruselo, morgaŭ la mondo' okazis ne en Bruselo, sed en Strasburgo; krome ĝi estis organizita ne de TEJO sed de la Konsilio de Eŭropo. Pardonon.

Gratulon ...

... al William Auld, okaze de lia 80a naskiĝ-datreveno la 6an de novembro pasintjare; kaj al Elizabeth Stanley, kiu aperigis instigan artikolon pri Esperanto en la aŭgusta/septembra numero de la revuo Nonviolent Action (la artikolo tuŝis i.a. la rilaton inter Esperanto kaj pacifismo).

(Enhavo)

 


 

Dorsa kovrilo

Foto
Partoprenantoj dum la pasintjara barlastona somerlernejo staras ekster Biblioteko Butler. Jen unu el la malmultaj momentoj dum la somerlernejo, kiam ne pluvis. Aŭ pluvadis...

(Enhavo)

 


Porĉiama adreso de ĉi tiu paĝo:  http://purl.org/net/lbe/arkivo/958/