
(Ĉi tiu paĝo estas parto de la LBE-arkivo.)
Cent jaroj da Esperanto en Britujo!
Per neformala koncerto finiĝas distra vespero
La nova prezidanto de EAB, John Wells, kaptas akordionon kaj ekludas, kio evidente plaĉas al Elisabeta Cirio, prezidinto de JEB.
Legu, kio krome okazis dum la Brita Kongreso en Felixstowe!
| Paul Gubbins | Redaktore |
| Redakcio | Varme vintre (Mezlando) |
| Redakcio | Satiga SATEB-semajnfino |
| Paul Gubbins | Spirita kongreso (Skotlando) |
| Mamed Madok'ba | Kurioza kutimo |
| Hilary Chapman | El pasintaj paĝoj: John Merchant pri si mem |
| Elisabeta Cirio | Hodiaŭ Bruselo, morgaŭ la mondo |
| Redakcio | La vivo estas loterio (NOEF) |
| Redakcio | Fiereco, falo, federacio kaj fotoj (York) |
| Terry Page | Proksimiĝas datreveno... (Bulonjo) |
| Nekrologo | Naren Dholakia |
| Angela Tellier | Malferma tago -- malferma etoso |
| Redakcio | Verku monologon! (Ni festivalu!) |
| Colin Simmonds | Kiu kiuas... en la brita Esperanto-movado? |
| Kris Long | Recenzo: Provizore |
| Redakcio | Felixstowe fote |
| Kate Hall | Recenzo: Sagao de Njal |
| Rik Dalton | Pri Esperanto Lobby |
| Marjorie Boulton | La unika situacio de esperanta verkisto |
| David Kelso | Recenzo: Monda Federacio? |
| Kate Hall | Mallonga historio de NoJEF |
| Paul Gubbins | Babile |
| Redakcio | Dorsa kovrilo |
Ĉu la brita Esperanto-movado tro emas enen rigardi, t.e. al si mem, anstataŭ eksteren, t.e. al la neverda mondo? Jen demando cirkulanta en la interreto post la Brita Kongreso en Felixstowe. La demandanto, artikolante en la angla lingvo en la retforumo Esperanto Britain, argumentas, ke la 'ĉefa problemo' frontanta al la brita movado rilatas al ties internemo. Mi malkonsentas. Aktivas membroj de nia asocio ek-zemple en diversaj eksteraj projektoj: plej notinde, eble, en edukaj rondoj. Elizabeth Stanley senlace laboras en Glosterŝiro por akceptigi Esperanton kiel studfakon en tieaj lernejoj (tiom da bruo ŝi faras, ke iama studenta amikino mia -- ne-esperanta -- en la regiono mesaĝis por demandi, ĉu mi konas tiun, kiu tiel levas la profilon de Esperanto); Derek Tatton interrilatas kun la Universitato de Liverpolo por certigi la estontecon de la Buchanan-prelegoj; Malcolm Jones kaj Elizabeth Stanley celis aranĝi seminarion pri Esperanto-instruado por element-nivelaj pedagogoj (la seminario fine ne okazis, tamen farita estas la provo); kaj Angela Tellier intertraktas kun firmao Bessacarr pri eldonado de prestiĝaj, profesie produktotaj informiloj. Jen esperantistoj engaĝiĝantaj kun publikaj kaj privataj organizaĵoj: konsilantaroj, universitatoj kaj komercaj kompanioj.
Ne temas ĉi tie pri publico cele nur al publico: tiu trompas neniun (des malpli cinikajn ĵurnalistojn harditajn kontraŭ klopodoj prezenti propagandon kvazaŭ ĝi estus novaĵero). Pro tio ĝemigis min komentoj el la sama retforuma fonto, ke okaze de la kongreso britaj esperantistoj maltrafis la eblon ekspluati la centjariĝon de nia asocio (fondita en aŭtuno 1904) por kapti la atenton de la ekstera mondo.
Mi legis, ekzemple, ke 'faritaj estas ambiciaj planoj por revivigi la vidatecon [tiel] de Esperanto inter la brita publiko, celantaj la patron de la brita Esperanto-movado, la faman kampanjantan ĵurnaliston W. T. Stead'. Strange: miascie, unu individuo -- nur unu -- lanĉis proprainiciate 'ambiciajn planojn' tiajn, kiuj ne adoptiĝis de la Loka Kongresa Komitato. Kaj prave: kiel mi atentigis en mia kongresa Stead-prelego, tiu ĉi eminentulo, malgraŭ sia helpo al la frua Esperanto-movado en nia lando, apenaŭ parolis la lingvon kaj almenaŭ private, familie, neniel rekomendis aŭ praktikis ĝin. Krome, ĝis kia grado Stead nuntempe famas? Mi, kiu trejniĝis kiel ĵurnalisto, gajninte fakajn kvalifikojn, konsciis pri Stead, nur post kiam mi forlasis la profesion. Richard Branson ne reklamas nunajn transatlantikajn flugojn surbaze de la pioniraj atingaĵoj de Wilbur kaj Orville Wright; same Esperanto-Asocio de Britio ne varbu novajn adeptojn helpe de la (re)nomo de iu, kiu laŭateste restis eterna komencanto.
En Felixstowe EAB-anoj dece kaj dance, kune kaj kuke festis la centjariĝon de la asocio. Se eksteruloj tiun jubileon malatentis, se vere estis maltrafita propaganda aŭ -- kiel oni hodiaŭ politike-korekte preferas -- informa eblo, do tiel estu. Ekzistas momentoj, kiam oni volas private, asocie, interne festi, rezignante pri vantaj gazetaraj komunikiloj, ĝis prezentos sin aŭtentike raportinda evento, kiu persvados la eksteran mondon pri la nepreco de Esperanto.

Paul Gubbins
La redakcio de La Brita Esperantisto elkore salutas Esperanto-Asocion de Britio pro ĝia centjariĝo, kiu koincidas kun la apero de tiu ĉi aŭtuna numero, kaj deziras kaj al la asocio kaj al ties membroj sukcesoplenajn kaj prosperajn pliajn cent jarojn.

Partoprenantoj en la Mezlanda tago: (de maldekstre) Donnchadh Magloingsigh,
Malcolm Jones, Chad Brown, Darren Lampon, Irene Lock, Michael Zammit kaj
Norman Lock.
Ĉiam la vetero surprizas dum la Mezlanda Esperanto-Tago, okazanta ĝenerale la unuan sabaton de marto sed, ĉi-jare kaj esceptokaze, la lastan sabaton en februaro ĉe Wedgwood Memorial College. Foje la tago heroldas printempon kaj, en la kolegiaj ĝardenoj, distrumpetas la plej fruaj narcisoj pli mildan kaj agrablan sezonon.
Ĉi-februare, tamen ankoraŭ vintris... alme-naŭ ekstere, ĉar en la kolegia klasĉambro, kie stude ŝvitis ok 'taguloj', la temperaturo baldaŭ leviĝis ĝis preskaŭ someraj niveloj. Kaj ne mirige: dum la tuta tago vigle kunlernis kaj kunbabilis ĉiuj studantoj.
Emfazita estis la parolata lingvo: komence oni petis la tagulojn prepari mallongan paroladon pri temo libere elektita kaj prezentotan fine de la sesiaro. Por helpi la preparadon, la taguloj studis parton de jam prezentita prelegeto kaj ĝin lingve, strukture kaj enhave analizis. Post laŭkutime bongusta barlastona tagmanĝo, eblis viziti la oficejon kaj butikon de Esperanto-Asocio de Britio, antaŭ ol reveni klasĉambren por diskuti etan poemon kaj prezenti la paroladojn.
En 2005 la Mezlanda Esperanto-Tago okazos sabaton, la 5an de marto, ĉe Wedgwood Memorial College. Pro la neceso nuligi tiujn kursojn, kiuj ŝajne ne altiras difinitan nombron de partoprenontoj, frua aliĝo (same por ĉiuj kursoj en Barlastono) rekomendiĝas. Kontaktu Wedgwood Memorial College telefone per 01782 372105/373427 aŭ rete ĉe wedgwood.college@staffordshire.gov.uk.

Norman Lock kaj, dekstre, Donnchadh Magloingsigh kunlabore diskutas
taskon.

Notindis la ĉi-jara SATEB-evento en Barlastono pro du elstaraj prelegantoj:
Kreŝo Barkoviĉ kaj (dekstre) Petro Chrdle.
Riĉigis la ĉiujaran semajnfinon de Sennacieca Asocio Tutmonda en Britio (SATEB) du elstaraj prelegantoj: Kreŝo Barkoviĉ, origine el Kroatujo kaj nun ĝenerala sekretario de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kaj Petro Chrdle, el Ĉeĥa Respubliko, posedanto de la turismo-agentejo kaj eldonejo KAVA-PECH.
Prelegis Barkoviĉ -- tiel klare, ke eĉ komencantoj bone komprenis -- pri la libro 7000 Tagoj en Siberio, kiun li tradukis: temas la libro pri la preskaŭ 20-jara restado de komunisto en siberia gulago. Dua prelego rilatis al pasintjara vizito lia al Japanujo, kie li fasciniĝis pri la japana tradicia virina kostumo, kimono, kaj kie li kaptis la okazon ĉe botanika ĝardeno same tradicie skribi salutmesaĝon -- en Esperanto -- sur folion de tiea arbo.
Chrdle pensige prelegis pri la eniro de sia lando en la Eŭropan Union. Eŭropo-pesimisto, li atentigis pri rompitaj promesoj: ekzemple la teoria libera movo de varoj kaj homfortoj en EU fariĝis fakte unudirekta -- de okcidento orienten. Avertante, ke, se ne senteblos vera demokratio kaj vera egaleco en Eŭropo, kreskos ekstremaj politikaj partioj kaj dekstraj kaj maldekstraj, li tamen kredis, ke la unio prezentos bonajn eblojn al la juna generacio.
Partoprenis la semajnfinon en Barlastono ĉ. 25 homoj, kiuj -- samkiel EAB -- elektis novan prezidanton (aŭ, kiel kelkaj insistis dum la kutima lingvo-kliniko, prezidenton). Prezidantiĝis Bill Simcock, kiu sekvas en la posteno Pearl Simons -- varme aplaŭditan pro ŝia multjara prezidanteco.
Krome partoprenantoj informiĝis pri la interreta enciklopedio Vikipedio, kontribuis al soci-politika forumo kaj apogis la libroservon. Okazis ankaŭ konversaciaj rondoj por tiuj, kiuj volis esplori la lingvon.

La nova prezidanto de SATEB, Bill Simcock (meze), tuj profundiĝis en
paperoj. Maldekstre: Anne Johnson, sekretario; dekstre: Ron Lynn,
komitatano.
La ĉi-jara Skota Esperanto-Kongreso, kvante pli etskala ol la Brita Kongreso en Felixstowe, tamen kvalite ĝin egalis. Raportas Paul Gubbins.
Partoprenante la 99an Skotan Kongreson de Esperanto, okazinta fine de majo en la ĉarma kaj apudrivera urbeto Peebles, mi gastis ĉe drinkejo Cross Keys, kiun laŭdire frekventis Kavaliro Walter Scott kaj kiun ankoraŭ frekventas, laŭ ekstera murŝildo, fantomo. Ĉi-lasta, feliĉe, ne vidiĝis; male pri la spirito de Scott, kiu stampis -- ne ekskluzive -- ĉi tiun memorindan, altnivelan kongreson.
Do duontagan ekskurson ĝuis kongresanoj al domo Abbotsford,
konstruita de Scott kaj kiu, kiel poste prelege atentigis David Bisset, ne
nur enkorpigas la historion de la aŭtoro sed ankaŭ inspiris t.n. baronecan
arĥitekturan stilon popularan en Skotlando aparte en la 19a jarcento.
Surbaze de la Abbotsford-vizito Jean Bisset aranĝis kvizon pri Scott
kaj liaj verkoj por testi la memorkapablon de ekskursintoj: ekzemple, kiu
urbo asociiĝas kun bela knabino? Tiuj, kiuj vulgare -- kiel mi -- tradukis
per
Ankaŭ aliaj prelegoj pensigis. Marjorie Boulton prezentis diversajn informojn i.a. pri la poetoj de la skota skolo: deklarante sin 'honora skotino' -- malgraŭ sia anglineco -- ŝi tamen notis, ke nuntempe ŝi sentas sin pli hejma en Esperantujo ol en ajna nacia medio. John Francis, ano de la skota skolo, pri kiu parolis Marjorie Boulton, konfesis en prelego kun titolo 'Naivo -- Scio -- Racio', ke, retrorigardante, li ofte kredas siajn iamajn agojn kaj opiniojn tiuj de 'idioto', ĉar la homo intertempe maturiĝas. Li priskribis, kiel lerninte Esperanton li kredis la lingvon apenaŭ esprimiva: du bone tradukitaj poemoj tamen konvinkis lin, ke Esperanto plenrajtas kiel literatura lingvo.

Atente aŭskultas la prelegon de Marjorie Boulton (de maldekstre) Alekso
Mollison, John Francis, Bill Simcock kaj Tom Neil.
Same informoriĉa montriĝis debato pri supersignoj. Ed Robertson notis la fojan lingvan ĥaoson kaŭzitan de komputiloj nekapablaj pritrakti Esperanto-supersignojn. Menciante i.a. la fifaman numeron de La Brita Esperantisto, el kiu forfalis ĉiuj ĉapelitaj literoj, li insistis: 'For la supersignoj, for la fuŝaĵoj.' Kontraŭe, Hugh Reid argumentis, ke supersignoj protektas la unikecon kaj la neŭtralecon de Esperanto. La debato pruvis sin efika rimedo diversflanke prilumi aktualan problemon kaj vere engaĝigi la publikon: kial ne enprogramigi dum ĉiu kongreso debaton tian?

Pri supersignoj debatis Ed Robertson (meze): ĉu ĉi tiun temon li daŭre
diskutas kun Norah Brown kaj Ron Calder?
Same kaptis la intereson de kongresanoj la humuraj kaj informaj filmetoj -- kelkaj premiitaj -- de Alekso Mollison, kiu indikis kiel plej efike ekspluati kameraeton (ekzemple oni uzu stativon, por ke la kameraeto -- la filmisto preferas la vorton kamkordero -- ne tien kaj reen svingiĝu).
Krome Tom Neil, iama instruisto pri matematiko, prezentis amuzan sesion -- iom super la kompatinda kaj senmatematika kapo de la redaktoro de La Brita Esperantisto -- pri 'matemagio'; alivorte pri la magio de matematiko, inkluzive de t.n. magiaj kvadratoj; eble, se Tom Neil estus mia instruisto pri matematiko, mi havus tute alian sintenon vid-al-vide al ciferoj.
Kaj, en la lasta sesio Norah Brown, parolante pri sia patrino, indikis, ke historio ne rilatas sole al gravuloj: ankaŭ t.n. ordinaraj homoj -- se homoj entute ordinaras -- disponas pri historioj tiom profundaj, tiom emociigaj kaj instruaj, ol reĝoj, princoj kaj generaloj.
Gratulindas ne nur la prelegintoj sed ankaŭ la organizantoj de tiu ĉi ege sukcesa kaj ĝua kongreso (kies partoprenantoj parenteze kolektis £60 por subteni blindajn esperantistojn). La venontjara Skota Kongreso okazos en la okcidenta apudmara urbeto Largs: se nur duone tiel plezura kaj instiga kiel la ĉi-jara, valoros tamen ĝin partopreni.
Mamed Madok'ba
En mia kvartalo ĉiuj najbaroj interŝanĝas kristnaskajn kartojn -- eĉ tiuj el ni, kiuj ne aparte kristanemas. Inter lupoj, agu lupe... same inter birmingamanoj. Nu, vi diras, multaj homoj interŝanĝas kristnaskajn kartojn: kial do verki artikolon pri teda temo tia?
Paciencon, kara leganto; mi klarigos. Prave estas, ke multaj interŝanĝas kristnaskajn kartojn: povas esti, ke la granda, vasta plimulto da britoj tiajn kartojn interŝanĝas. Sed ne en somero. Kaj ne siajn proprajn, jam senditajn kartojn.
Mi ekspliku.
Kostas multe da mono aĉeti kartojn. Mi scias: bone estas uzi kartojn de bonfaraj organizaĵoj, ekzemple Amnestio Internacia, Abelo-Riparista Societo aŭ Esperanto-Asocio de Britujo (ĉu EAB vendas la proprajn kristnaskajn kartojn?) kaj tiel subteni finance noblajn aferojn. Sed kostas ankaŭ multe da tempo subskribi kartojn kaj prepari kovertojn (por diri nenion pri la liverado dum aĉa decembra vetero).
Necesas miakaze dediĉi tutan posttagmezon (minimume tri horojn) nur al subskribado... kaj, imagu, ĉiuj miaj najbaroj same faras.
Mia kvartalo konsistas el trideko da domoj; jes, kara leganto, la kvartalo mem pli vastas, sed mi kalkulas nur la apudajn homojn, kiujn mi pli-malpli konas. Se en ĉiu domo ĉiu same ŝvitas super kristnaskaj kartoj, tio signifas preskaŭ centhoran laboron. Centhoran, imagu!
Obligu per la nombro de hejmoj en la urbo, ja en la lando, kaj vi vidos, ke milionoj da horoj perdiĝas pro karto-skribado.
Nacia skandalo: evidente la kreskanta ĉina ekonomio, pri kiu ni multe nuntempe legas, plifortiĝas pro la fakto, ke ĉinoj ne malŝparas valorajn laborhorojn, subskribante kristnaskajn kartojn.
Mi jam sendis leteron al la ĉefministro pri tiu ĉi grava temo (ankoraŭ neniu respondo).
Do la kvartalanoj decidis ekagi. Jes, ni opiniis, ni volas sendi kristnaskajn kartojn por festsaluti (kaj imagu senkartan hejmon dum kristnasko), sed por ŝpari laboron kaj monon, ni retenos la kartojn (kaj la kovertojn) kaj redonos postfeste al la sendintoj, por ke tiuj resendu la saman karton la sekvantan kristnaskon. Alivorte, ni recikligas niajn kartojn.
Ni taksas la projekton brila. Eble vi malkonsentas, kredante, ke ni makulas la spiriton de la plej sankta periodo de la jaro. Tamen ni diris al ni, ke en la biblio neniu mencias kristnaskajn kartojn (entuziasmulo tralegis la tutan libron, ambaŭ testamentojn -- kaj en la greka kaj en la hebrea -- imagu, en nuna pagana kaj televida epoko -- kaj certigis, ke tiel estas). Do mi esperas, ke neniu ofendiĝos.
Fakte, ni kredas, ke ni kontribuas al la kristnaska spirito. Ni decidis ne private, kaŝe, redoni la kartojn sed organizi komunan redonado-ceremonion somersolstice.
Tiam ni festegas (tute laŭ kristnaska spirito, kun la avantaĝo, ke ĝenerale -- ne ĉiam -- brilas la suno kaj varmegas la vetero). Samtempe ni kolektas monon kaj donacas al bonfaraj organizaĵoj (por ke ili ne suferu, ĉar ni malaĉetas iliajn kartojn).
Venontjare ni eĉ havos kristnaskan arbon, por ke ni konvene festu. Iu eĉ proponis (tion ni diskutos dum la venonta jarkunsido de la kvartala kristnaskkarta redona societo) nuligi decembran kristnaskon kaj aranĝi, pro la vetero, la tutan ceremonion koincide kun la somera solstico. Eble ni eĉ rezignos pri kartoj! Imagu!
Eble vi demandas vin, kara leganto, kial mi, arabdevena, interesiĝas pri kristnaskaj kutimoj. Nu, jam de jaroj mi vivas inter vi kaj akceptas viajn modojn kaj manierojn. Prefere estas, mi diras al mi, interŝanĝi kristnaskajn kartojn (eĉ la proprajn) en brita somero, ol bombojn dum tuta mezorienta jaro.
Ĉar, jes, bedaŭrinde, ankaŭ miaj iamaj samregionanoj havas siajn kutimojn kuriozajn... kutimojn pli mortigajn.
Mamed Madok'ba, naskita en Palestino sed jam de pli ol tri jardekoj loĝanta en Birmingamo, estas magistra studento pri biologio (aparte pri insektoj). Li studas Esperanton per interreta kurso.
Kompilis Hilary Chapman
John Merchant, naskita en Sheffield en 1872, estis prezidanto de BEA de 1922 ĝis 1931. Ĉi tiu memportreto estas unu el tre malmultaj kontribuoj en Esperanto en LBE en junio 1924. Krome Merchant estis verkisto: aperis en 1931 Kompatinda Klem kaj en 1936 Tri Angloj Alilande.
Antaŭ dudek jaroj certa homo, kiun mi tre amas, sed kiu tamen meritas mian malestimon, ĉar li posedas multajn kulpojn, legis en franca ĵurnalo pri Esperanto kaj pri la ebleco konatiĝi kun homoj en diversaj landoj per akiro de tiu facile lernebla lingvo. Kvankam li dubis pri la vereco de la pretendoj, li aĉetis lernolibron kaj iom studis la lingvon. Je sia granda surprizo, post kelkaj semajnoj li povis kompreni librojn verkitajn de homoj el aliaj landoj, kaj sukcesis korespondadi kun alilanduloj pri multe da gravaj temoj.
Iom poste li decidis dediĉi sian malgrandan povon por propagandi la lingvon inter ĉiuj homoj, kiujn li renkontos, ĉar li jam havis sinceran kredon pri la afero.
Li kredis, ke Esperanto taŭgas esti la internacia helpa lingvo por la homaro. Ke, per tiu simpla lingvo, la diversaj nacioj povus havi pli bonan scion pri aliaj nacioj, kaj tiamaniere fariĝus pli bonaj amikoj unu kun la aliaj. Ke la Bona Dio vere intencis, ke la homoj estu fratoj kaj vivu en amikeco unu kun la aliaj. Ke milito inter la nacioj estas ĝenerale la rezulto de malkompreno, kaj ke per Esperanto la plejmulto da malkomprenoj nepre malaperus, kaj la homoj fariĝus unu granda rondo familia.
Havante tiun kredon, li senĉese laboradis por disvastigi la lingvon en ĉiuj kampoj, kaj unu tagon la Brita Esperantistaro elektis tiun simplan homon kiel Prezidanton de ilia Asocio. Ne pro tio, ke li posedas grandan kapablecon, aŭ bonan edukadon, aŭ riĉaĵon, sed verŝajne ĉar ili kredis, ke li estas sincera kaj honesta samideano, kiu penos plenumi siajn devojn fidele por la profito de la sankta afero.
Li petis, je la tago de sia elekto, por la senĉesa subtenado kaj simpatia helpo de ĉiu samideano; kaj mi ĝojas diri, ke li ricevis de ĉiuj la plej bonan helpon kaj kuraĝigon. De Aberdeen en la nordo ĝis Brighton en la sudo la Esperantistoj helpis lin tutkore. Kien ajn li iris, oni bonvenigis lin amike kaj ofte kun entuziasmo. Kaj lia koro hodiaŭ estas plena de dankeco pro tiuj agoj de frateco kaj amo.
En la urbo Chester, antaŭ kelkaj tagoj, oni elektis lin Prezidanto por la tria fojo, kaj li denove sentas, ke tiu granda privilegio ne povus esti sukcesplene subtenata se li ne scius, ke li senĉese ricevos la saman amikecon de siaj samideanoj kiel en la pasinteco. Sola, li certe malsukcesus, sed kun via helpo la venko de nia sankta afero estos nepra.
Nur iom plu da laborado kaj pacienco, kaj ni atingos la celon en gloro. Gesamideanoj, tiu simpla, humila homo dankas vin per la tuta koro pro ĉiuj viaj agoj de helpo en la pasintaj jaroj, kaj prenas novan forton hodiaŭ el la scio, ke vi daŭre subtenos lin en la estonteco. Vi bone komprenas, ke mi nur skribis pri mi mem en tiuj ĉi linioj: sed kiam mi laboras por Esperanto mi ĉiam pensas ne pri mi, sed pri ni, kaj pri nia komuna laboro por la sankta celo de nia kara majstro Zamenhof -- fari el la homaro unu mondan frataron de homa amo.
John Merchant
Elisabeta Cirio
Mi vidis, ke en la lasta numero de La Brita Esperantisto vi skribis, ke mi estis en Bruselo en seminario de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), reprezentante Junularon Esperantistan Britan (JEB). Poste, fine de marto, mi partoprenis nome de JEB alian TEJO-seminarion en Sarajevo, kie mi sekvis kurson pri 'Esperanto-instruado', fare de Birke Dockhorn, kaj sesiojn pri interkultura lernado.
Tiam, komence de majo, mi reprezentis TEJO, kune kun David-Emil Wickstrom, ĉe konferenco de la Konsilio de Eŭropo: 'Eŭropo, Junularo kaj Tutmondiĝo'. Mi kaptis la okazon tiam por partopreni la manifestacion 'Europa Bunto' organizita de esperantistoj en Strasburgo.
Dum la TEJO-seminario en Bruselo, german-franca televidkanalo filmis la Esperanto-grupon kaj intervjuis min; mi estis televide intervjuita ankaŭ en Sarajevo.
Gravis la seminario en Bruselo. Partoprenis 400 homoj el ĉirkaŭ 300 junularaj organizaĵoj el la mondo. Temoj, kiujn ni diskutis, inkluzivis 'kulturon kaj diversecon' kaj 'multkulturecon'. Unu posttagmezon okazis t.n. tutmonda vilaĝo, kie troviĝis budoj de diversaj junularaj organizaĵoj. Mi renkontis ties aktivulojn, inkluzive de membroj de la Tut-Ĉina Junulara Federacio, kiuj informis, ke ili kunpreparas la Universalan Kongreson en Pekino. Kontentige estis, ke multaj junuloj ŝajne aŭdis pri Esperanto, ĉar esperantistojn ili renkontis ĉe aliaj samspecaj forumoj.
Dume mi spertis la lingvoproblemon. La oficialaj laborlingvoj estis la angla, la franca kaj la rusa. Dum ĝeneralaj kunsidoj okazis samtempa tradukado, kiu bone funkciis. Male en la malgrandaj diskutgrupoj: mi partoprenis unu, ĉe kiu la rusa interpretisto malfruis; dum alia, franca reprezentanto plendis, ke komputila prezentado estas farata nur en la angla, ne dulingve. Kaj dum la fina sesio, greko plendis, ke li ne povas prezenti sialingve sian paroladon.
Mi surpriziĝis, ke tiom da homoj bonege parolas la anglan kiel fremdan lingvon kaj povas uzi ĝin kiel laborlingvon. Multaj konis plurajn lingvojn sed, kiam ili unue alparolas onin, ili uzas la anglan. Aliflanke mi parolis kun pluraj, kiuj ne scipovas la anglan: ili diris, ke ili iomete timas ekparoli kun fremdulo, ne sciante, en kiu lingvo ekdialogi. Foje mi estis devigita debati en la franca sed, kiam mi laciĝis, mi ne povis min bone esprimi. Mi bezonis pli da tempo ol denaskaj parolantoj por kunmeti miajn pensojn.
Resume, mi retenas miksitajn pensojn pri la utileco de la konferenco. Bone estis, ke kundebatis junuloj el tiom da landoj, inkluzive de reprezentantoj de landoj, kiuj ne apartenas al la Konsilio de Eŭropo. Sed mi havas la impreson, ke finfine tiuj ĉi diskutoj alportos nenion, ĉar ili restos teoriaj kaj probable ne kondukos al reala socia agado.
Laŭ mi gravas, ke TEJO kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj sendu reprezentantojn al eventoj tiaj. Ili pligrandigas la videblecon de Esperanto kaj de TEJO kiel junulara organizaĵo. Bone estis krome sendi du aŭ pli da reprezentantoj, por ke ili praktike montru, ke Esperanto povas esti uzata kiel ordinara lingvo.

Stephen Thompson vendis loteri-biletojn al Brian Rayner [ĉi-supre], sed [sube] botelon da vino gajnis Andrew Wheatley (kaj ĝin dividi volis Marek Bamberski el Myszków, Pollando). Tamen la loterio ne estis la ĉefero dum la kunveno de la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio (NOEF) en Prestono komence de majo. Parolis la pola gasto de Ian Mac Dowall pri la pasporta servo, kiu ebligas al li viziti plurajn eŭropajn landojn; ankaŭ lia gastiganto parolis pri siaj vojaĝoj al i.a. Majorko kaj Kubo. La kunveno finiĝis per konversacia ekzerco pri profesioj: la eventon -- kiu inkluzivis bongustan lankaŝiran pasteĉon -- organizis Stephen Hodson kaj Jim kaj Gaynor Voiels.

Tiom da koncentriĝo, tiom da diligenteco, ke federacianoj ne konsciis, ke oni ilin fotas; tiom da malkoncentriĝo, ke la fotisto fuŝis la bildojn. Ve! Jen resumo -- almenaŭ unu el -- pri la junia renkontiĝo de la federacio de Yorkshire kaj Humberside en York, kiam 18 federacianoj submetiĝis al tuttaga programo organizita de Paul Gubbins.
La programo pivotis ĉirkaŭ la kvar bazaj kompetentecoj fundaj al lingvolernado: parolado, skribado, aŭskultado kaj legado. Dum kvar ĉefsesioj federacianoj esploris ĉiujn temojn kaj plejparte grupe kompletigis tiurilatajn ekzercojn. Samtempe la organizanto rondiris kun fotilo, gratulante sin pro la sendube elstara kvalito de la fotoj ricevotaj. Tamen, kiel sciate, fiereco venas antaŭ la falo. Hejmenirinte, li konstatis, ke la fotoj nulas... kaj defendis sin, dirante, ke li ne uzis sian fotilon, ke la aparato fremdis, ke... ke... ktp.
Tamen la seminario -- kontraste al la fotoj -- ne nulis. Fakte ĝi estis nur unu el multaj regulaj renkontiĝoj de tiu ĉi plej aktiva federacio. La federacio longe tiel floru... kaj mallerta fotisto primajstru la teĥnikaĵojn de cifereca fotilo.
Terry Page
Esperantistoj kutime tre ĝuas paroli pri siaj antaŭlongaj spertoj kaj faroj. Tiurilate ili do neniel diferencas de multaj ne-esperantistoj (aŭ ĉu mi diru, pli optimisme, 'ankoraŭ-ne-esperant-istoj'?), kiuj, en similaj cirkonstancoj, ja insiste regalas siajn gefilojn, genepojn aŭ gelernantojn per tedaj (por la aŭskultantoj) anekdotoj aŭtobiografiaj. Sed al tiuj nepre mankas unu eblo, kiun disponas preskaŭ ĉiu dediĉita esperantisto, kaj kiun ni emas ofte -- eble troe -- ekspluati: rakonti pri sia unua Universala Kongreso.
Kial do ĝuste tiu evento tiel forte impresas unuafojan kongresanon, ke ties memoro pri ĝi restas ĝismorte neforviŝebla? Tion mi provu respondi el propra sperto, helpate de raporto, kiun mi verkis por lerneja gazeto en 1960, tuj post la UK en Bruselo: en la daŭro de nur kelkaj tagoj onin trafas tiom da diversaj kaj fortaj emocioj. Unue venas memdubo: ĉu mi adekvate komprenos tian Esperanton, kian parolas alilandanoj, kaj ĉu ili komprenos la mian?
Sekvas feliĉiga senstreĉiĝo: ĉe la akceptejo mi ja sukcesas identigi min, kaj facile komprenas ĉion, kion diras la deĵoranto. Kaj varma aparteno-sento: mi atendas la komencon de la solena inaŭguro, sidante en salonego inter kelkmilo da vigle babilantaj homoj, rekonas la lingvon de iliaj konversacioj, scias, ke ĉiuj estas miaj samideanoj. Ankaŭ fiero: jen oratoro, kiu per trafaj argumentoj kaj elegantaj parolturnoj pruvas preterdube ke, spite la mokadon de skeptikuloj, Esperanto estas ja io valora, bezonata, de ĉiuj finfine akceptota. Kaj tiel plu, tagon post tago, dum tuta kongresa semajno.
Sed imagu kiel estus, se ne nur vi sed ankaŭ ĉiu alia kongresano estus unuafoja novulo. En tia Universala Kongreso partoprenis neniu ankoraŭ vivanta. Okazis tiel en la tuta historio de nia lingvo nur unu fojon. La loko: Bulonjo-ĉe-Maro en norda Francujo. La dato: aŭgusto 1905. Kaj nun proksimiĝas jam la centa datreveno de tiu unua kaj unika UK -- alivorte okazos en la venonta jaro ĝia cent-jariĝa jubileo. Indas kaj endas tion festi... kaj plej efike oni povos tion fari per aliĝo al 'Internacia Amikeca Esperanto-Renkontiĝo Bulonjo 2005'.
La Nordfranca Esperanto-Federacio, iniciatinto kaj ĉefa organizanto de Bulonjo 2005, celas tiel omaĝi al la unua UK kaj ne sklave imiti ĝin. Eĉ se oni volus tion fari, oni ne povus. Ekzemple, Bulonjo 2005 ne rajtus nomi sin Universala Kongreso, ĉar jam antaŭlonge oni decidis, ke tiu okazu en Vilno. Oni do parolas pri 'renkontiĝo'. Same pri la dato: estus nek helpe nek saĝe konkurenci kun la UK, kio ja okazus, se oni elektus por Bulonjo 2005 semajnon en aŭgusto. Anstataŭe ĝi komenciĝos Sanktan Vendredon, la 25an de marto, kaj daŭros nur ĝis la sekvonta merkredo. Ankaŭ alian kongresejon necesis trovi. Ne estos disponeblaj la urba teatro kaj la kazino, kie oni respektive debatis kaj festis en 1905, sed ĉiel taŭgos por jubilei alia granda bulonja konstruaĵo, nome Espace Faïencerie en Avenue John Kennedy.
Sed ne tute mankos similaĵoj. Por pruvi tion oni povas kompari la kongresanarojn kaj programojn de la du eventoj. Al la unua UK venis 680 esperantistoj. El kiom da landoj? Tiun informon mi serĉis vane, sed certe partoprenis ĝin delegitoj el ĉiuj 12 landoj, kie estis jam organizita Esperanto-movado. Al Bulonjo 2005 venos maksimume 500, ĉar pro striktaj reguloj de Espace Faïencerie oni povos akcepti nur tiom da aliĝoj. Espereble venos jubileantoj el foraj landoj, sed verŝajne Francujo kaj najbaraj landoj (inkluzive, kompreneble, de Britujo) provizos la renkontiĝon per la plejmulto da aliĝintoj.
La pioniraj UK-anoj kunsidis por diskuti kaj decidi gravajn aferojn primovadajn: dum Bulonjo 2005 kunsidos samcele pluraj kunlaborantaj organizaĵoj, interalie Espéranto-France, SAT-Amikaro, kaj francaj fervojistoj, junuloj, kaj katolikoj. Notindas, ke la jarkunsido de EAB okazos je alia dato en Londono, sed, se partoprenantoj el Britujo volos neformale renkontiĝi, oni povos tion facile aranĝi. En 1905 oni ĝuis dramojn, koncertojn, poem-deklamadon, prelegojn de eminentaj esperantistoj, diservon, bankedon kaj turismajn ekskursojn, kaj en la ĉirkaŭaĵo de Bulonjo kaj transmarkolen al Dovero kaj Folkestone. En la riĉenhava programo de Bulonjo 2005 ne mankos eĉ unu el tiuj menciitaj.
Leginte raportojn en tiuepoka The British Esperantist, mi konstatis, ke en la unua Universala Kongreso partoprenis delegitoj britaj -- entuziasme, vigle, celkonscie kaj multnombre. Estu same en Bulonjo 2005. Kiel jam dirite, tiuj, kiuj prokrastas aliĝi, riskas neakcepton. Ĉiu, kiu uzas la interreton, trovos informojn kaj necesajn mendilojn ĉe www.boulogne2005.com. Aliaj turnu sin per telefono aŭ per ordinara poŝto al la brita peranto, Esperanto-Domo, Barlastono, kies plena adreso troveblas en la kolofono.
Terry Page eklernis Esperanton en 1956. Studante en Kembriĝo, li fariĝis sekretario de la organiza komitato por la TEJO-kongreso de 1961, kaj ekde tiam rolis, vole-nevole kaj pli-malpli konstante, en komitatoj de diversaj Esperanto-asocioj. Komplice en ĉio estas Anica, kun kiu Terry geedziĝis en 1966. Li loĝas en Milton Keynes.
Malfrue atingis nin novaĵo pri la forpaso en 2002 de Naren Dholakia, dum multaj jaroj aktiva esperantisto en Burnley, Lankaŝiro, kaj entuziasma membro de la Nord-Okcidenta Esperanta Federacio.
Naren naskiĝis en la ŝtato Guĝaratio, en okcidenta Barato, kaj, studinte teĥnologion ĉe la Universitato de Bombajo, elmigris Britujon, kie li laboris ĉe la firmao Joseph Lucas. Li lernis Esperanton kiel emerito kaj estis inter la unuaj, kiuj provis krei vidbendkurson en la internacia lingvo. Krome, kun lia edzino Joan, li eksperimentis per etaj filmitaj skeĉoj en Esperanto.
Antaŭ ĉ. 10 jaroj li revenis al Barato kaj ekloĝis en Goa. Ĝis sia morto li laboris por Esperanto kaj i.a. tradukis poemon de Ramesh Patel.
Al d-ro P. V. Ranganayakulu ni dankas pro informoj pri la barata vivo de Naren. Kondolencojn al familianoj kaj al liaj amikoj en Britujo kaj en Barato.
Angela Tellier
Angela [bildigita] entuziasme priskribas viziton sian al malferma tago ĉe la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo. Eble ŝiaj tre pozitivaj spertaĵoj instigos aliajn tien iri.

Mia deziro trakribri la librostokon de UEA decidigis min ĉeesti ties malferman tagon, la 24an de aprilo. Memkompreneble oni ne devas iri UEA-en por eltrovi, ĝuste kio tie surbrete troviĝas -- ekzistas (iom eksdata) librokatalogo kaj tre bona retkatalogo. Tamen tie mankas bildoj kaj, kvankam eblas al leginto aldoni recenzon, ŝajne malmultaj (pro pigreco?) tion faras. Mi konkludis, ke la sola maniero eltrovi, ĝuste kian stokon UEA havas estas mem iri kaj enŝovi propran longan nazon.
Per Amsterdam Express (trajnŝipa servo, kiu permesas, ke oni veturu de iu ajn stacio en orienta Anglujo al iu ajn stacio en Nederlando kaj reen kontraŭ £50 -- krompageto, se oni veturas de Londono), mi ekis. La vojaĝo tute glate iris: la sola afero, kiu ĝenis, estis grupo da britoj, kiuj kontraŭleĝe fumadis kaj drinkadis en la nederlanda trajno.
Tamen, enirinte la UEA-sidejon en Roterdamo, tiaĵojn mi rapide forgesis, ĉar atendis vizitantojn tute alia etoso. Oni afable bonvenigis nin, invitis nin al senpaga loterio, proponis al ni senpagajn teon kaj kafon kaj donis al ni programon. Mia ĉefa deziro, kiel dirite, estis umi en la libroservo, sed mi tamen trovis tempon ĉeesti tre interesan diskuton inter István Ertl, Wim Jansen kaj Renato Corsetti Sur nurangla lingva fundamento? Cetere, mi, kiel sendube aliaj ĉeestantoj, plene enretiĝis, kaj revenis hejmen kun aĉetita ekzemplero de la libro Ĉu nur-angla Eŭropo subbrake.
Okazis diversaj tiaj diskutoj/prezentoj dumtage -- ankaŭ prezentis Zofia Banet-Fornalowa pri Lidja Zamenhof kaj pri la stato de nia historiografio. Kaj mi kompreneble trovis tempon por babiladi kun aliaj alvenintoj. Krome oni rajtis je 10%-rabato en la libroservo: mi konfesu, ke mi ne plene komprenis la tiean ordigan sistemon. Mi naive supozis, ke oni laŭaŭtore aranĝis la librojn, sed fakte ne -- laŭtitole. Kaj mankis tiuj helpaj, ĉebretaj alfabetaj literoj por indiki ĝuste, kie oni povas rapide trovi deziratan libron: libroserva ruzo, sendube, por reteni homojn en la ĉambro, ĉar, serĉante unu libron, oni kompreneble stumblas kontraŭ tri aliaj, kiujn nepras aĉeti.

Sed tiaj ĝenetaĵoj ne vere gravis, ĉar Ionel Oneţ [ĉi-supre], kiu prizorgas la libroservon, sin montris tre afabla, helpema kaj informita, ĉiam pretis konsili, sciis ĝuste, kio troviĝas kie, kaj energie kuris tien kaj reen je la servo de ĉiuj postulemuloj dum la tuta tago: ne nur tion, li regalis nin per amuzegaj ŝercoj. Plezuro estis renkonti denove Simon, la antaŭan libroteniston, kiu venis helpi.
Vere estis ĝuinda vizito: krome la vetero belis kaj la pejzaĝo ravis. Du fojojn jare oni malfermas la domon -- indas iri.
Angela Tellier respondecas pri edukaj aferoj de Esperanto-Asocio de Britio kaj i.a. kunaŭtoris kun Malcolm Jones la sukcesan Urso-kurson. Lastatempe ŝi organizis la Britan Esperanto-Kongreson en Felixstowe, kie ŝi loĝas kun sia esperanta familio.
La teatra sekcio de la januara semajnfino Ni Festivalu! ĉe Wedgwood Memorial College dediĉiĝos ĉefe al la monologo. Studataj (kaj eventuale prov-prezentataj) estos kvin originalaj monologoj el la fruaj jaroj de la esperanta teatra tradicio. Okazos grupaj studsesioj kaj komuna sesio por diskuti, kio estas monologo, kaj por determini, ĉu eblas distingi apartan esperantan monologon. Do jen ebleco konatiĝi kun la pioniraj jaroj de nia literaturo-historio.
Alia sesio estas rezervita por legi kaj eble prezenti memverkitajn monologojn: partoprenontoj estas invititaj kunporti proprajn monologojn (maksimuma longeco: 1000 vortoj). Kaj, por celebri gravan eventon en la historio de Esperanto-teatro, okazos surprizo... kiu, kiel ĉiuj bonaj surprizoj, nepre restu sekreto ĝis la festivala semajnfino (21-23 januaro 2005).
Scivolemuloj: aliĝu!
Ni Festivalu! estas malferma ne nur al teatro-amantoj (kiuj januare jam de 11 jaroj studas kaj praktikas Esperanto-teatron) sed ankaŭ al aliaj grupoj kaj organizaĵoj (ekzemple federacioj, fak- kaj labor-grupoj), kiuj volas kunveni laŭ sia propra, sendependa programo. Kune tamen oni manĝas, sin distras kaj ekskursas (al la apuda drinkejo). Detaloj pri ĉambroj, prezoj ks haveblas de Wedgwood Memorial College, Station Road, Barlaston, Staffordshire ST12 9DG (tel. 01782 372105; retpaĝoj: www.sgfl.org.uk/wmc).
Konstanta rubriko, kiu prilumas konatajn kaj malpli konatajn britajn esperantistojn. Se vi konas iun, kiu meritas aperigon en la rubriko (kaj sendube estas multaj, kiuj diligente, senfanfarone laboradas por nia afero), nepre kontaktu la redakcion. Ĉi-numere ni parolas kun Colin Simmonds el Birmingamo.
LBE: Colin, bonvolu diri... kial vi eklernis Esperanton?
CS: Kiel multaj angloj, lerni lingvojn estis tre malforta flanko de miaj studoj en lernejo. Mi plene malsukcesis lerni la francan kaj la germanan. Sed, malkiel multaj angloj, mi ĉiam sentis mankon tiurilate. Mi konstatis, ke mi maltrafis multon en la vivo, simple ĉar mi ne havis la ĝustan ŝlosilon.
LBE: Do kie, kiel kaj kiam vi lernis la lingvon?
CS: Mi supozis, ke ie ekzistas lingvo, kiun eĉ mi povus lerni, do dum kelkaj jaroj, kiam mi vizitis bibliotekon, mi serĉis la bretojn en la sekcio pri lingvoj. Ĉu la norvega, ĉu la rusa, ĉu la zulua? Nek, nek, kaj certe nek! Sed iun tagon mi trovis Teach Yourself Esperanto sur la breto. Mi prenis ĝin kaj tralegis la unuan ĉapitron. Mirakle! Mi komprenis! Ne gravis, ke mi neniam antaŭe eĉ aŭdis pri Esperanto -- jen lingvo lernebla. Ĉu lerninda mi ankoraŭ ne sciis, sed mi prunteprenis la libron, kaj la cetero, kiel oni diras, estas historio.
LBE: Rakontu pri la historio. Kion ekzemple Esperanto alportis al vi?
CS: Nu, mi trovis la ŝlosilon, kiun mi serĉis dum multaj jaroj. Mi komencis vojaĝi eksterlanden. Antaŭe mi malemis viziti aliajn landojn. Mi tute ne volis esti unu el tiuj teruraj angloj, kiuj parolas la anglan pli laŭte, por ke stultaj fremduloj komprenu. Sed per Esperanto mi vizitis Belgujon, Francujon, Germanujon, Hungarujon, eĉ Rusujon. En Germanujo, dum la Internacia Festivalo, kiu tie okazas novjare, mi renkontis Irina, kiu poste fariĝis mia edzino. Esperanto estus povinta alporti nenion -- neniun -- pli grandan aŭ gravan al mia vivo.
LBE: Nu, jes... Irina. Mi supozas, ke vi estas inter la feliĉuloj, kiuj uzas ĉiutage Esperanton, ĉu ne?
CS: Jes. Mi konsideras min tre bonŝanca, ke mi uzas ĉiutage Esperanton. Esperanto estas nia ĉefa lingvo en la hejmo. Por ni ĝi estas simple natura komunikilo. Kompreneble Irina lernas la anglan, do pli kaj pli ni uzas tiun hejme por helpi al ŝi. Sed Esperanto restos nia preferata lingvo. Kaj publike aŭ telefone havi 'sekretan lingvon' donas avantaĝojn, ĉu ne?
LBE: Certe... krom en Esperantujo, kiam foje oni forgesas, ke ĉiu komprenas la ne plu 'sekretan' lingvon. Eble tial restas loko por Volapuko. Sed por resti ĉe Esperantujo: kiu, krom supozeble via unua renkontiĝo kun Irina, estas via plej memorinda momento en Esperantujo?
CS: Survoje al Grezijono en Francujo dum la fruaj jaroj de mia esperantiĝo, mi troviĝis en aŭtobusa stacio kun belga amikino. Ni babilis esperante, kaj subite el diversaj anguloj alproksimiĝis esperantistoj polaj, hungaraj kaj brazilaj. En tiu momento mi profunde komprenis, ke Esperanto funkcias. Estis iom ebriiga afero konstati, ke mi finfine kapablis komuniki kun homoj, kiuj ne parolas la anglan.

La familio Simmonds -- de maldekstre Denis, Irina kaj Colin --
ofte partoprenas esperantajn renkontiĝojn ne nur en Britujo sed ankaŭ
eksterlande. Sen renkontiĝo en Germanujo tiu ĉi foto ne eblus...
LBE: Vi menciis la lingvon. Ĉu vi havas ŝatatan Esperanto-vorton?
CS: Tuj! Tre plaĉas al mi la sono de tiu ĉi vorto. Eble ĉar la uj-sono tute ne ekzistas en la angla...
LBE: Sed la angla ekzistas en U-sono... Pardonu: aĉa vortludo, kiu eĉ ne rilatas al uj.
CS: Bone, ĉu ne, ke eblas tiel vortludi en Esperanto -- eĉ aĉe. Tamen pri tuj, ĝi plaĉas ankaŭ, ĉar, kontraste al la angla, ĝi havas nur unu silabon. La angla immediately -- se vi pripensas la aferon -- estas ridinda vorto por signifi 'senprokraste post nuno'. Post kvin silaboj la momento jam estas for.
LBE: Do kio pri la tuja estonteco de Esperanto. Ĉu vi optimismas pri la sorto de Esperanto?
CS: Ĝenerale jes. Mi neniam kredis, ke la fina venko estas realisma celo. Sed mi opinias, ke en la interreto Esperanto povas nur pli kaj pli kreski. Mi kredas ankaŭ, ke la angla tute ne restos la potenca lingvo, kia ĝi nun estas. Ekzistas multaj variantoj de la angla, kio ne helpas al ĝia estonta kunteniĝo. Mi eĉ legis, ke post 50 jaroj la plej uzata lingvo en Usono estos ne la angla, kiel vi antaŭe vortlude diris, sed la hispana.
LBE: Diable, ne daŭre memorigu min pri ne tre sprita kalemburo. Sed diru, pri vi, kiel vi okupiĝas ekster Esperantujo?
CS: Kutime unufoje dum la semajno mi ludas briĝon. Mi lernas ludi dum pli ol dek jaroj (oni neniam ĉesas lerni tiun komplikan ludon) kaj mi tre ĝuas ĝin. Mi verŝajne neniam estos tre bona ludanto, sed la ludo restas ĉiam fascina. Omar Sharif diris, ke estas pli facile rezigni pri heroino ol pri briĝo. Mi ankaŭ tre ŝatas klasikan muzikon kaj ofte ĉeestas koncertojn, plejparte en mia hejmurbo. Ĉi tie ni havas bonegan orkestron kaj mi elspezas multe tro da mono por subteni ĝin. Mia plej ŝatata komponisto estas Stravinskij. Sed la okupo, kiu postulas plejmulte da tempo, estas legado. Mi legas multe da diversaj aferoj, sed por simple distriĝi mi ofte elektas sciencfikcion. Lastatempe mi ekinteresiĝis pri Ŝekspiro, kaj mi komencis sesjaran projekton legi ĉiujn liajn teatraĵojn. La afero ne urĝas -- ses teatraĵoj ĉiujare plene sufiĉas.
LBE: Ses ŝekspiraĵoj jare signifas, ke vi ne komencos paroli verse -- fakte, inverse. Ho, pardonu min pro dua vortludaĉo. Evidente estas tempo ĉesi por eviti plurajn tiajn abomenaĵojn. Do mi dankas pro tre interesa intervjuo kaj deziras al vi plezuron kaj plaĉon en viaj diversaj agadoj.
Colin Simmonds naskiĝis kaj loĝas en Birmingamo. Rezigninte pri aktora vivo, li nun laboras por la banko HSBC, kiu almenaŭ regule pagas lin. Kiel aktoro, Colin ofte turneis en Britujo en diversaj teatraj grupoj, vizitante la Vajt-Insulon, la Zetlandajn Insulojn kaj preskaŭ ĉiujn teatrojn inter tiuj ĉi du punktoj. Nuntempe li de tempo al tempo aktoras en Esperantujo, kiam Paul Gubbins tordas la brakon. En 2002 li geedziĝis kun Irina en Ivanovo, Rusio -- aranĝo planita kaj realigita en du semajnoj. Colin instruas Esperanton pere de la senpaga koresponda kurso.
Kris Long
István Ertl. Provizore. Originala poemaro. Roterdamo: Bero, 2004. 64 paĝoj.

Jen okulfrape bela libreto kun majstra kovrilo de Francisco Veuthey. Vera libro do, senhonte legebla en trajno. Sed -- strange -- nenio pri la aŭtoro, eĉ bibliografio (ekde la gazeto Opus Nigrum kaj Stilekzercoj de Queneau ĝis La Postdomo kaj Sensorteco de Kertész -- sed eble mi ne ĉion scias). Ĉu laŭ supozo, ke ĉiu konas ĉiun en la movado? Fermita rondo?
Kvindeko da poemoj, ĉiuj malsamaj laŭ formo. Temoj: amo, vi en mi, la herbo (laŭ Dinwoodie), penso kaj vorto (ĉu 'ĉiu verso estas pens-aborto'?), la lingvoj kaj la lingvo, la geto, la patrujo (kun biertablo kaj katoj en ŝtuparejo, do ne iu ajn!), tempo kaj eterno, morto kaj nasko. Nu, ĉio.
Ĉu sengarne por insisti, ke leganto traktu la poemojn, ne la poeton? Nur unu gloso, pri Horacio 1.11. Nenio pri '"Der springt noch auf" -- la lastaj vortoj de l' poeto'. Retserĉo (se vi ne memoras la citon) montros la poeton Radnóti. Do 'la slipo el via poŝo' pri terpomoj kontrastas kun la poemaro en lia -- aŭ ĉu ĝi levas la terpomojn al la nivelo de la poemaro?
Retserĉo pri la 'blua kato, la honesto' en adiaŭa poemo tamen montris ĝin rusa pli ol blusa: ĉu pluso aŭ ne? Ni restu ĉe la vortoj.
Bonstila verko, kompreneble. Nur unu vorto en ne internacia formo ('repertorio' -- ne repertuaro, sed el mezeŭropa fonto, pli arĥiva do, laŭ retmesaĝo de la aŭtoro), du eblaj unuliteraj komposteraroj -- aŭ eble tiaj versoj (seneraraj ja laŭ literum-kontrolo) estas tiaj por inviti leganton konjekti: deziro 'korpoŝira, kernotorda'? Kiel tordi kernon? Ĉu tamen 'karno-'?
Enhavtabelo grupigas titolojn por sugesti strukturon. Kaj efektive pluraj sinsekvaj poemoj temas pri ekzemple stratoj. Sed fakte tiu drivo (drivas ankaŭ vortoj: reportero, reĝisoro? repertorio? ... refektorio) transsaltas gruplimojn -- do kion konkludi? Nu, unu stratpoemon mi trovis tro kaprompa (nur unu el kvindeko). La sekva tute klaras krom 'stratmiraĝoj'. Ĉu miraĝoj, en kiuj oni vidas strato(j)n? Aŭ miraĝo, kiun kaŭzas strato? Ŝajne la unua -- sed okaze de dubo necesas akcepti ambaŭ.
Sed reen al kaprompo. 'La Reĝisoro... scenon' konsistas el ok kvinjamboj, ĉiu post 'en tiu lando' krom la lasta, 'en tiu ĉi...'. Komence kvar efektive priskribas, fascine. Sed 'la sun' irizas tra larmemaj nuboj' -- cirusoj do tra kumulusoj, kun sufiĉe da spaco por vidi irizo(j)n flanke de la suno -- ŝajnas malofta vido. Nu, temas ja pri sceno, do kial ne malofta? Sed kiel 'stratoj sin malfermas al krepusko'? Ne domoj laŭ la stratoj, sed la stratoj mem? Ĉar fine de strato en krepusko pli helas?
Sekvas religiaj terminoj: fido, kredo, eterne. La antaŭa poemo konfirmas negativan sugeston de kredo. Sed 'ni vivas ŝajne de- kaj por-eterne'? Kion aldonas de- kaj por-? Se eterno signifas transtempon, do sen komenco aŭ fino... Ĉu la verso sugestas falsan 'eternan vivon', nur ĉiaman? Sed tiam kiel kompreni la kontraston inter tiu lando kaj tiu ĉi?
Sufiĉe da demandoj! Sufiĉe por montri la libron riĉe cerbumiga. Legi poemaron en Esperanto postulas nekutiman fortostreĉon, multe pli ol kompareblan tekston en nacia lingvo. Facila lingvo, malfacila lego (rakontu tion al ekzamenistoj). Malfacila tasko ja, taksi verkon, kiun oni kvazaŭ finredaktas mem komence (la libro informas pri la kompostinto, sed nenion diras pri kontrolo aŭ redakto). Nu, kunlaboro, klare -- kiel ĝenerale krea legado. Kaj ĝi valoras la penon!
Kris Long, poeto, tradukisto, lastatempe emeritiĝis de la brita meteologia servo. Li loĝas en Bracknell.

La 86an Britan Kongreson de Esperanto solene malfermis
Terry Page... kiu malsolene ridigis, kiam li bonvenigis kongresanojn al
Folkestone (temero en sia prelego) anstataŭ al Felixstowe. Apud Terry
sidas aliaj membroj de la Loka Kongresa Komitato kun (maldekstre) Ziko Sikosek,
ĉef-preleganto kaj aŭtoro de Esperanto Sen Mitoj. Partoprenis la
kongreson ĉe hotelo Marlborough 87 homoj; organizis ĝin plej kapable kaj
kompetente ĉefe Angela Tellier. Nepras danki al Angela pro la aranĝoj:
la kongreso glate, senplende kaj tro rapide pasis.

Novaĵo dum la jarkunsido de EAB estis sekreta voĉdonado.
Anstataŭ elekti membrojn de la administra komitato per t.n. mano-montrado,
estis decidite ebligi al la membraro balotile voĉdoni: tiamaniere eviteblis
la embaraso publike elekti komitatanojn en la ĉeesto de ties amikoj kaj eĉ
parencoj. Riceviĝis entute 91 balotiloj: 59 poŝte, 32 surloke. Al la
komitato elektiĝis David Bisset, Joyce Bunting, Helen Fantom, Edmund Grimley
Evans, Geoffrey Sutton, Derek Tatton kaj John Wells. John Wells fariĝas la
nova prezidanto; David Bisset kaj Edmund Grimley Evans vic-prezidantoj;
Geoffrey Sutton sekretario kaj Joyce Bunting kasisto. En la foto: Vilĉjo
Walker (maldekstre) voĉdonas, dum kontrolas la proceduron Vilĉjo Simcock
(fone) kaj Mikeo Seaton.

Du novaj prezidantoj renkontas unu la alian: dum la
kongreso elektiĝis Petra Fantom kiel prezidanto de Junularo Esperantista Brita
(JEB) kaj John Wells kiel prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio. Meze
staras Tim Owen, JEB-komitatano respondeca pri rilatoj kun EAB. La ĉeeston
de junaj esperantistoj, kiuj -- kontraste al pasintaj kongresoj -- ĉiam
videblis kaj kiuj finkongrese prezentis satiran skeĉon pri i.a.
Esperanto-Partio, prikomentis la nova EAB-prezidanto dum sia ferma parolado:
li taksis la kongreson aparte sukcesa kaj pozitiva precize pro la plifortigo de
JEB.

Dufoje oni bone vespermanĝis ĉe la kongresejo: ĉe tablo
kvin, Kay kaj Jeremy Sanders evidente ĝuas la kongreson.

John Wells gvidas promenan ekskurseton laŭ la bordo de
la Norda Maro ĝis la promontoro Landguard Point. Tuj antaŭ la foto,
kaj kun vigla entuziasmo, la prezidanto kondukis parton de la grupo malsupren
laŭ tre kruta deklivo, kaj denove tiel supren aliflanke de la valeto. La
aliaj grupanoj multe pli bone fartis per oportuna ŝtuparo, kiun nur ili
sukcesis rimarki.

Kate Hall aplaŭdas post mansonorila koncerto organizita
de Roy Threadgold por la distra vespero: la sonorilistoj -- (de maldekstre)
Albert Lindsay, Colin kaj Irina Simmonds kaj Agneau Belanyek -- demetas la
sonorilojn por refreŝigi sin ĉe la malantaŭa verŝejo. La distra vespero
krome spegulis la ĉeftemon de la kongreso, la centjariĝon de Esperanto-Asocio
de Britujo. Prezentata estis unuaktaĵo Dialogaro Unuvoĉa, reĝisorita
de Colin Simmonds, kiu temis pri la pioniraj jaroj de Esperanto en Britujo;
kaj kongresanoj festis per jubilea, verdstela kuko bakita de Matthew Tellier
kaj kiun tranĉis Marjorie Boulton... kiu kelkajn tagojn post la kongreso
festis sian jubilean, 80an naskiĝdatrevenon.
Kate Hall
Sagao de Njal. Tradukita el la islanda lingvo de Baldur Ragnarsson. Antverpeno: FEL, 2003. 357 paĝoj. ISBN 90-77066-07-1. EUR 18.90.

Ĉi tiu sagao, ofte nomata proza epopeo, invitas miksitan verdikton. La stilo, kiel oni povas atendi de la eminenta tradukinto, estas simpla, klara, pura, ege taŭga por progresantoj; ĉu tamen la longeco kaj la komplikeco de la rakonto egale taŭgas por ili? Certe jen regalo por tiuj, al kiuj plaĉas La Mastro de l' Ringoj, aŭ tiaj rakontoj pri kuraĝaj agoj kaj kruelaĵoj punitaj.
En la senmonarka Islando ĉirkaŭ la jaro 1000, kie la nacia asembleo povas juĝi sed ne plenumigi, regas persona venĝo. Tra la tricent paĝoj de la sagao mortigojn sekvas procesoj, kiujn sekvas pliaj mortigoj, ktp, ktp. La senpasia stilo egaligas preskaŭ la rajtojn de ĉiuj partioj. La kristanismo komencas sin enigi, sed la sintenoj ne multe ŝanĝiĝas: preparante la mortigon de la heroo Njal, jam kristana, lia precipa malamiko diras krude: 'Ni povas elekti inter du decidoj, kaj estas neniu el ili bona, unu estas, ke ni ĉesigu la atakon kaj foriru, kio kostos al ni la vivon, la alia estas, ke ni faru fajron kaj bruligu ilin ĝis morto, kio estas severa respondeco antaŭ Dio, ĉar ni mem estas kristanoj, sed ĉi tiun ni tamen elektu.'
La bruligo, rakontita tra dek sep paĝoj, certe estas katastrofo aŭ klimakso en la unuaj PIVaj sencoj; subita, tre malfeliĉiga okazaĵo, en kiu la heroeco atingas sian plej altan gradon. En siaj lastaj momentoj Njal diras: 'Mi ne emas eliri, ĉar mi estas homo maljuna kaj neniel taŭga por venĝi miajn filojn, kaj mi ne volas vivi en malhonoro'. Laŭ mi tamen mankas al la sagao lasta klimaksa katastrofo, kiu elnodigas: sepdek ok pliaj paĝoj rakontas, ĉiam senpasie, pliajn persekutadojn kaj mortigojn, post kiuj Flosi, estro de la bruligintoj, simple 'venis al Romo, kie granda honoro estis al li farita kaj ricevis li plenan absolvon fare de la Papo mem, kaj pagis li altan monsumon pro tio'. Kari, ĉefo de la venĝontoj, eĉ pli simple 'piediris suden al Romo kaj ricevis absolvon kaj reiris'. Mi supozas, ke la stilo de la traduko fidele spegulas tiun de la orginalo; sed multe pli emocia estas por mi la homera veno de Priamo al Aĥilo, aŭ la proceso de la franka Ganelono, kiu perfidis Rolandon. Sed kiom da homoj, tiom da gustoj.
En Islando, kiel ĉe Homero aŭ en Frankujo, povas okazi mirindaĵoj kaj eĉ mirakloj: dum momento la okuloj de blindulo malfermiĝas, por ke li venĝu la morton de sia patro. En tia verkaĵo ne ofte troviĝas humuraĵoj, sed tamen amuzas pluraj geedzaj disputoj: '"Nenian dubon mi havas pri mia akra vido aŭ mia kuraĝo aŭ pri iu ajn el miaj ceteraj viraj kvalitoj...". Lia edzino aŭdis lin kaj diris: "Troloj prenu vian bombaston kaj fanfaronon..."'. Abundas trafaj epigramoj kaj rebatoj: ĉe knabino troviĝas 'okuloj ŝtelistaj'; aliloke, 'Atli diris: "Delonge mi kaj mia patro ne estas karaj al la norvegaj reĝoj viaj". "La via estas la misfortuno," diris Hrutur.' Foje batalantoj improvizas insult-kantojn: '"Ĉi tiuj batalistoj / sin gloras pri la bruligo / de Njal, sed ne rakontis / kiel mi ilin persekutis..."' Oni batalas surmare kaj surglacie: jen certe maltedaj enhavaĵoj.
La tradukinto aldonas tre klaran antaŭparolon pri la tiutempa islanda vivstilo kaj verkstilo, kaj tre utilan liston de pli ol cent ĉefroluloj kun iliaj interrilatoj kaj biografioj. Preseraroj tre maloftas, sed je la komenco de paĝo 234 mankas linio kaj sekvas bizaraĵo, feliĉe iom antaŭ la gravaj scenoj de la bruligo. La originalo havas gravan rolon en la islanda kaj monda literaturo. Se ne ĉiuj esperantistoj, almenaŭ seriozaj kluboj devus havi la tradukon en sia biblioteko.
Rik Dalton
En LBE, printempo 2004, vi mencias ian kvazaŭan kalumnion fare de la respondeculo de la iama Esperanto Lobby.
Mi kredas, ke Esperanto Lobby estis eble la plej grava atingo por la internacia lingvo en Britujo en la 20a jarcento. Pro ĝi, pli ol duono de la brita parlamentanaro montris sin preta deklari subtenon por Esperanto.
Ĉu EAB konsultis juriston por havigi opinion, ĉu ekzistis vera kialo timi proceson pro la sugestita kalumnio? Mi ne konas la enhavon de la priplenditaj komentoj sed, laŭ onidiro, temis pri komparo, kiu eble estis sentakta sed tute ordinara en politikaj disputoj nuntempe.
Ĉiuokaze, kial necesis malfondi Lobby? Mi scias, ke eble kelkaj anoj ne ŝatis priparlamentan agadon, kiun ili malprave konsideris kondamninde politika, sed la malfondo estis najlo en la ĉerko de Esperanto en Britujo.
[NDLR: La Esperanto-Lobio en la 1980aj kaj fruaj 1990aj jaroj ja unuigis pli ol duonon de la politike plej diversaj parlamentanoj, kiuj deklaris sin pretaj subteni Esperanton. Aliflanke subteno tia neniel protektis la iaman GCSE-ekzamenon en Esperanto aŭ pli prestiĝigis la internacian lingvon kadre de la tiam enkondukata nacia studprogramo, malgraŭ klopodoj de i.a. Stephen Thompson kaj aliaj membroj de la ne plu funkcianta Esperanto Teachers' Association.
Argumenteblas, ke la lobio konstruaĵon kreis ne brikan sed ludkartan: en aprilo 1994, pro gazetara komunikaĵo de EAB, en kiu la asocio listigis lobianojn, The Guardian ridindigis Esperanton, ŝercante pri la 'astonishing gallimaufry' kunigita en Esperanto Parliamentary Lobby (1994-03-26); samepoke la gazeto primokis deputiton de la Eŭropa Parlamento, Stan Newens, kiam tiu pledis por Esperanto (1994-04-19). La mesaĝo klaris: neniu 'serioza' politikisto asociiĝu kun 'galimatia' afero Esperanto.]
Marjorie Boulton
Iom reviziita versio de prelego prezentita en la Brita Kongreso, Felixstowe, la 3an de majo, 2004.
Mi rajtas paroli kiel aŭtentika verkisto en Esperanto, el 50 jaroj de personaj spertoj. Se mi iom multe parolos pri mi mem, ne estos pro obseda egoismo, sed ĉar, almenaŭ laŭ la eblecoj de memoro nun iom debila, mi vere scias, kiel mi vivis.
Sed mi ankaŭ povos diri, tre dankeme, ke mi renkontis multajn esperantistojn, kiuj verkis serioze kaj valore. Pluraj estis veraj geamikoj, pluraj gastis en mia hejmo; multaj aliaj havis kontaktojn kun mi kiel kolegoj. Mi listigis multajn, uzante alfabetan ordon por relativa objektiveco: William Auld, nia lumturo literatura en Britujo, brilante al la tutmondo; Julio Baghy, Roger Bernard, Montagu Butler, Tim Carr, Clelia Conterno, John Dinwoodie, Arthur Foote, John Francis, Aldo de' Giorgi, Douglas Gregor, Albert Goodheir, Paul Gub-bins, Gerald Jervis, Ludmila Jevsejeva, Rejna de Jong, Kolomano Kalocsay, Edwin de Kock, Georges Lagrange (konata kiel 'Elgo'), Ivo Lapenna, Daphne Lister, Kris Long, Carmel Mallia, Geraldo Mattos, Paul Neergaard, Mauro Nervi, Karolo Piĉ, Claude Piron (ankaŭ konata kiel Johan Valano), Bertram Potts, Edmond Privat, Baldur Ragnarsson, Reto Rossetti, Victor Sadler, Raymond Schwartz, Tibor Sekelj, K. R. C. Sturmer ('Kenelm Robinson'), Armand Su, Ferenc Szilágyi, Poul Thorsen, Krys Ungar, Eli Urbanová, Henri Vatré, Gaston Waringhien.
Do, mi scias almenaŭ ion pri aliaj verkistoj en nia lingvo, kiu, laŭ asertoj ofte aŭditaj, 'ne havas literaturon', kaj plej ofte mi havas almenaŭ ian scion pri iliaj vivoj. Aldonu tion, kion mi scias sen personaj kontaktoj, ekzemple pri Ludoviko Zamenhof kaj lia dediĉita, problemoplena vivo; pri 'Emba', vivinte en prema malriĉo; pri Miĥalski, mortpafita sub Stalin, aŭ pri franca dramverkisto 'Roksano', aŭ la ne sufiĉe konata poeto Lajos Tarkony...

Kongresejo rapide fariĝas babilejo: ĉe la
Skota Kongreso, Marjorie Boulton, Jack Casey kaj John Francis
kaptas interprelegan paŭzon por renovigi malnovan amikecon.
Kiom signifas niaj verkistoj, nia literaturo, en la tutaĵo de la evoluado, prestiĝo kaj kulturo de Esperanto?
Neniu povas definitive verdikti, kial Esperanto vivadis kaj, kvankam malgrandskale, vere sukcesis, dum kelkaj dekoj da projektoj por internacia lingvo, foje de fakaj lingvistoj, fiaskis. Certe unu faktoro estis la vastaj praktikaj organizaj laboroj de Zamenhof kaj multaj pioniroj; la historio de Esperanto estas miriga, preskaŭ epopea historio pri sindediĉoj, ofte ĝis la nivelo de vera sinoferado. Verŝajne alia faktoro estas la kvalitoj de la lingvo mem: estetike akceptebla, relative facile lernebla, praktika kaj plaĉa pro ĝiaj simetrioj, logiko, libereco, eŭfonio. Sed mi suspektas, ke unu faktoro estas, ke Esperanto evoluis dekomence kiel lingvo taŭga por literaturo: eĉ por la Unua Libro, Zamenhof komencis pruvi, ke la lingvo jam povis dece traduki bibliajn tekstojn, simplan lirikon, kaj funkcii por originala poemo.
Sekvis dum jaroj lia monumenta aro de literaturaj tradukoj, per kiuj Zamenhof rigore testis la esprim-kapablojn de Esperanto kaj, kompreneble, tion farante, li elpensis milojn da esprimrimedoj, sen deviado de la logiko kaj strukturo de sia lingvo, kaj aldonis multajn vortojn, kiujn li trovis necesaj. Unu el la grandaj avantaĝoj de Esperanto do estis, ke ĝi evoluis, dekomence, ne kiel ia minimuma komunikilo por vojaĝantoj, komercistoj kaj similaj, sed kiel lingvo larĝfunkcia, testita kiel inda por kulturaj uzoj. Tiel ĝi naskiĝis, tiel ĝi maturiĝis, kaj tiel ĝi daŭre evoluas.
Kiam ni konsideras la mallongan historion de Esperanto -- 117 jarojn nur -- kaj la malgrandan nombron de esperantistoj, la kvanto de nia literaturo, tradukita kaj originala, estas eksterordinara. Kompreneble, multaj verkoj estas etvaloraj, eĉ nekompetentaj -- same kiel en naciaj lingvoj; sed mi rajtas aserti jam, ke ni havas ne nur multajn spegulece bonajn tradukojn de kompleksaj mondliteraturaj verkoj, kiuj plene pruvas la jaman riĉecon de nia lingvo, sed kvanton da originalaj verkoj -- eble precipe, sed nepre ne nur, poeziaj -- takseblaj laŭ normalaj beletristraj kriterioj. Nu, mi ankoraŭ memoras, kiel legado de pruntita poemaro de Kalocsay, Streĉita Kordo, savis kaj sigelis min por Esperanto, kiam falo en lagon plenan de krokodiloj en iama Brita Kongreso preskaŭ detruis min.
Tamen estis Kalocsay, kiu melankolie titolis sin 'poeto sen popolo'. Malofte verkisto persistus, havante tiel etan legantaron. Sed Kalocsay havis iom da legantoj...
Kia idealismo, kiaj vizioj, pelis niajn unuajn pionirojn, kiuj tiel abunde verkis, kiam legantaro apenaŭ ekzistis? Ĉefe, Zamenhof mem; en Felixstowe ni ne forgesu lian fraton Feliks; kaj Grabowski, Devjatnin, Vallienne, Marie Hankel kaj aliajn el la frua epoko. Kiamotive Grabowski peladis sin traduki la vastan poemaron Sinjoro Tadeo, kaj Vallienne, kronike malsana kaj nekapabla sendepende eliri, traduki la tutan Eneidon? Tiutempe serioze dediĉita esperantisto vere montris preskaŭ superhoman fidon, celemon, persiston. Kaj tiel niaj esprimrimedoj kaj akcepteblaj parolturnoj, nia vortostoko, konstante kreskis.
Nuntempa esperanta verkisto havas almenaŭ iom da legantoj. Nun Esperanto estas pli klare, memevidente, plene funkcianta lingvo, vivanta, praktike utila, kun parolantoj, eĉ se ne multaj, en almenaŭ 80 landoj. Ekzistas pluraj aktivaj kaj kompetentaj eldonistoj, plus bibliotekoj, vendejoj, recenzistoj kaj eĉ la Esperantlingva Verkista Asocio (EVA). Ni jam estas en stadio, kiam estas verŝajne neeble nun, almenaŭ se oni havas ion alian por fari, legi ĉiujn novajn librojn, kiuj aperas ĉiujare. Fido ankaŭ necesas, sed fido ne plu devas defii la plej plumbe pezajn dubojn, la plej senesperigajn statistikojn.
Sed la esperanta verkisto restas en situacio unika. Unue, ties lingva situacio estas unika, plurrilate. Esperanto estas la sola neŭtrala, aldesegnita, internacia lingvo, ligita pli-malpli al ia milda ideologio, almenaŭ al ia sinteno, kiu plej ofte iom kolorigas la pensmanieron, eble iom sugestas la temaron, de verkisto. Sed pli nepra, pli insista kaj pli helpa estas la permeseco, libereco, elasteco de la lingvo, kies rigidaj reguloj estas tiel minimumaj, kiu, sur la sekura bazo de la universala fundamento, faciligas freŝajn rimedojn por novaj problemoj. Ni rajtas translokigi gramatikajn finaĵojn, kombini radikojn kaj afiksojn kiel neniam antaŭe, sciante, ke japano ankoraŭ komprenos briton, hungaro brazilanon, svedo arabon, kondiĉe ke niaj inĝeniaj inventaĵoj restu logikaj.
Esperantaj verkistoj troviĝas en speciala situacio kulture. Kvankam neniu povas scii pri ĉiuj lingvoj kaj popoloj, kaj eble ie ekzistas alia lingvo intencita por ĉiuj homoj egale, plej probable nur Esperanto estas lingvo vere sennacieca.
La vasta -- multe pli vasta -- distribuado de io nomita 'la angla' ne estas paralela; ĝi tre superas Esperanton statistike sed tiu 'angla' ofte temas pri ia iom minimumigita angla kun vortostoko kaj frazaro utilaj en la turisma industrio aŭ sur alia aparta kampo de internaciaj aktivoj. Kaj ne temas pri la angla de Britujo, kiu mem havas plurajn tre individuajn regionajn formojn; temas, mi supozas, pri ia diluita, nedigna usonangla, diversloke eble kun ingrediencoj aŭstraliaj, sudafrikaj, hindaj, irlandaj aŭ aliaj. Mi ne neas la sincerecon de pluraj bonfaraj organizaĵoj, sed grandparte la subnorma usonanglaĵo estas internacia lingvo de komerco, ligita al diversaj aspektoj de ekonomiaj kvazaŭimperiismoj nuntempaj; ĝi ofte kontribuas al malegaligo de la homoj, dum Esperanto emas iom egaligi ilin. Mi supozas, ke aliaj lingvoj de iamaj imperioj -- la franca, hispana, portugala, nederlanda, rusa, ktp -- funkcias iom simile, kvankam mia scio ne sufiĉas. Kaj tiuj lingvoj, kiun ni nomas pli-malpli diasporaj -- kunligitaj al homoj dispuŝitaj tra la terglobo -- la hebrea, araba, cigana -- estas forte ligitaj al etnoj. Nur Esperanto apartenas al neniu, kaj tial al ĉiu.
Do, serioza esperanta verkisto pli-malpli konscias pri legantaro tutmonda, kvankam malgranda; kaj ni verkas, almenaŭ intencante esti kompreneblaj en ĉiuj landoj.
Ekzemple, mi emas eviti aludojn, kiujn alilandanoj plej ofte tute ne komprenus. Mi petas niajn alilandajn gastojn (nun legantojn) indulgi min, dum mi amuzos britojn per kelkaj ekzemploj de profunde malinternaciaj tradukoj: skota ovo, etona kolumo, la londona tubo (prefere, metropoliteno), kimra kuniklo, Privata Okulo, gilberta situacio, franca letero, doni al iu la sakon, oficiro sub amaso da kirlitaj ovoj, gajni la lignan kuleron, la filmo estas meleagro, li perdis sian botelon, supreniri la pomojn-kaj-pirojn. Ni devas trovi frazon, kiu internacie donas la ideon, aŭ, se ni volas uzi pitoreskan idiotismon por sugesti fonon aŭ etoson, kulturon aŭ epokon, ni kompatu la legantojn kaj aldonu piednoton.
Ni en Eŭropo iom pensu pri leganto japana, ĉina, araba aŭ togolanda. Kompreneble, multaj emocioj kaj travivaĵoj estas universalaj, aŭ pli-malpli kompreneblaj, kaj fremdaj fonoj ofte estas ekzotike interesaj. Kontraste, foje estas necerteco, ĝuste kio estas ĉie komprenebla, eĉ kio povos en fremda kulturo ofendi. Mi memoras, kiel antaŭ kelkaj jaroj cenzuristo en islama lando malpermesis liveron de libro, kiun geavoj ame sendis al genepoj, ĉar temis pri la brita porinfana rakonto La Tri Etaj Porkoj. La esperanta verkisto ne povas scii kaj respekti ĉiujn kulturojn de la mondo, sed lia mondskala rigardo iom modifos stilon, enhavon kaj sintenon.
Estas ankaŭ valora stimulo, ia speciala plezuro, kiam iu el fremda lando skribas al verkisto, aŭ eble salutas en Universala Kongreso, esprimante estimon. Jes, mi estas en malgranda minoritato -- tamen, en Ĉinujo, iu legis mian libron.
Certe unika estas ankaŭ la eko-nomia situacio de esperanta verkisto: permesu, ke mi rakontu iom subjektive pri la sperto de tiu, pri kiu mia scio estas plej fidinda. Ekde ĉirkaŭ mia dekdua jaro, mia sola deziro pri kariero temis pri verkado. Mi rekonis, ke almenaŭ dum kelkaj jaroj mi devos havi alian profesion por perlabori mian panon kaj ke, se mi devos havi alian profesion, estos devo plenumi ties taskojn honeste, konscience. Sed mia granda sopiro, kiam mi restis sufiĉe juna por racie esperi kaj celeme klopodi, estis perlabori sufiĉan monon per verkado por forlasi la pedagogian profesion. Kelkaj miaj ideoj estis iom realismaj: ekzemple, eble vivteni min per detektivromanoj, por pli serioze dediĉi min al poezio kaj eble dramoj. Fakte mi frue verkis du detektivromanojn, kiujn mia agento ne sukcesis vendi en Britujo, sed kiujn oni eldonis en pola traduko kun stranga sukceso. Bedaŭrinde mi ne rajtis porti la konsiderindajn pagojn ekster Pollandon. Ja ekzistas 16 anglaj libroj miaj, sed ne tre kreaj -- ĉefe pri literaturaj aŭ semantikaj temoj. Mi ne tedos vin pri certaj misfortunoj, kiuj de ekstere malhelpis min. Sed tie ĉi mia temo estas, ke miaj anglaj libroj gajnis por mi monon; ne vaste, sed miaj libroj pri literaturo portis al mi etajn tantiemojn dum multaj jaroj. Inter miaj anglaj libroj ĉe gravaj eldonejoj estis mia unua, angla, biografio de Zamenhof, kiu kostis al mi la plej grandajn laborojn, eĉ ĝis portempa malsanigo, kaj kiu portis al mi la plej malgrandan pagon.
Mi komencis verki esperante en 1952, unue poemojn, poste dum la jaroj novelojn, unuaktajn dramojn, beletrajn eseojn, esperantan biografion de Zamenhof, la legolibron Faktoj kaj Fantazioj, eĉ du libretojn pri katoj. Frue mi ekamis nian lingvon kaj volis servi ĝin.
Sed estas grava diferenco inter verkistoj en la angla kaj en Esperanto. Per la angla, se oni estas sufiĉe kapabla por atingi normalan eldonejon, oni ricevas almenaŭ iom da mono; kontraŭ elstara populareco eble eĉ riĉecon. Verkisto en Esperanto kutime ricevas nenian pagon. La sola esperanta libro, per kiu mi iom profitis, estas Faktoj kaj Fantazioj, por kiu mi havis normalan kontrakton kun UEA. La libro ne riĉigis min; tamen estas fakto, ne fantazio, ke tiu libro almenaŭ pagis mian hotelĉambron por la Universala Kongreso en Bergeno, kaj poste por la jubilea kongreso en Varsovio. Alia eldonejo iam pagis al mi simbolan sumon -- bonvenan sed, rilate al la laboro, preskaŭ ironian.
Do, esperanta verkisto havas nenian esperon verki plenprofesie kaj tiel subteni sin. Multaj el niaj bonaj verkistoj vivis malriĉe; kelkaj vere mizere. Tiuj, kiuj povis vivi iom komforte, havis iom profitodonajn profesiojn respektatajn: Kalocsay laboris kiel ĉefo de budapeŝta hospitalo; Waringhien havis pres-tiĝan instruistan postenon; Lapenna estis elstara juristo kaj universitata profesoro; Schwartz estis bankoficisto.
Eble interesos kelkajn, ke, en la frua epoko de mia esperanta verkado, certa sperta esperantisto (nun jam mortinta) dum tempo insistis, ke estas mia absoluta devo plene forlasi anglan verkadon; alie mi neniam evoluos en Esperanto. Nur post kelkaj jaroj kaj libroj li afable 'permesis', ke mi estu verkisto dulingva, do kun etaj esperoj pri mono kaj kariero. Pri lia konsilo mi nuntempe komentos nur: kelkaj personoj estas tre pretaj preskribi gravajn oferojn, kiujn aliaj personoj faru. Ne ofte, sed de tempo al tempo, mi demandis min, kio estus mia sorto, se mi estus restinta verkisto nur en la angla. Nu, tre eble mi havus pli da mono kaj estus pli konata, eble en pli bona posteno, kvankam mi probable ne estus vere eminenta. Sed verŝajne mi estus havinta malpli da interesaj geamikoj, variaj scioj kaj malbanalaj travivaĵoj.
Ni esperantistoj havas situacion iom unikan rilate al prestiĝo. Nia prestiĝo estas iom paradoksa, nia gloro tre ambigua; ni povas esti vere 'mondfamaj' kun laŭdoj aŭtentikaj el Ĉinujo, Brazilo, Islando, Aŭstralio, Uzbekistano, Nepalo -- sed en mondo pupdomece miniatura.
Nacilingva verkisto, almenaŭ en unu el la plej uzataj naciaj lingvoj, vivas en prema konkurado, kaj devas esti supera al multaj por iĝi fama, eĉ nur por aperigi siajn verkojn ĉe estimata eldonejo. En tia etoso, foje rivalaj verkistoj eĉ montras malnoblan malicon. Mi ne povas diri, ke tio neniam okazas en Esperantujo -- mi memoras koto-ĵetojn kontraŭ Kalocsay, Baghy, Auld, minorajn kontraŭ mi mem; sed tiaj malbelaĵoj, kiuj en ia ajn lingvo ofte fontas almenaŭ parte el envio, ne estas karakterizaj de Esperantujo.
En Anglujo, multaj legemaj homoj scias ion pri T. S. Eliot, Philip Larkin, John Betjeman, Ted Hughes, sed la dudeka jarcento donis al ni almenaŭ kvindek anglajn poetojn estimindajn (mi havas kolekton hejme). Pluraj centoj da estimindaj anglaj romanistoj verŝajne restos en la memoroj nur de specialistoj.
En Esperantujo la situacio estas malsama. En la plej frua epoko, preskaŭ iu ajn verko estis bonvena. Kun la kreskado de nia literaturo, kriterioj plialtiĝis: Literatura Mondo en Budapeŝto siatempe multe helpis tiudirekten. Nuntempe ni havas seriozajn literaturajn gazetojn, seriozajn recenzojn, librojn pri nia literaturo, plurajn eldonejojn kun respektindaj kriterioj. Ni havas kelkajn geniulojn: Zamenhof, Kalocsay, Auld, Baghy, kaj multajn talentulojn marĝene proksimaj al tiu kategorio. Sed, eĉ nun, esperanta verkisto almenaŭ kompetenta kaj iom kree originala estas iom rara birdo, atestanto pri la eblecoj de nia lingvo, al kiu ni sentas ian dankon. Tial, honesta kaj serioze kultivita, sed esence duagrada, talento kiel la mia povas ŝajni sufiĉe grava; mia sekso eble kontribuas, ĉar virinaj verkistoj estas inter ni pli raraj ol viraj. Kaj mi ĉeestis multajn naciajn kaj internaciajn kongresojn, prelegis, instruis en diversaj kulturaj eventoj. Estas facile iom gustumi renomon en nia miniatura mondo; estas plejparte agrable, espereble ne tro misefike, se oni ne lasas sin ebriiĝi per tiu dolĉa vino, kaj memoras, ke tiu renomo estas de fiŝo ŝajne granda, ĉar ĝi naĝas en malgranda lageto, eble en artefarita baseno; aŭ eble ĉar tiu specio de fiŝo kun verdaj skvamoj ankoraŭ estas rara.
Nuntempe mi povas konsili: se vi deziras materie profiti, perlabori signifajn monsumojn, verku en via nacia lingvo (aŭ, kiel ekzemple Joseph Conrad, en nacia lingvo, kiun vi igas via); sed se vi sopiras al facila mondfamo en mikrokosma mondo, uzu Esperanton.
Mi penas rigardi mian dolĉe gustantan famon iom ironie, mian eminentecon pli humure ol kapŝvelige. Tamen, iasence esperanta verkisto estas ja grava persono. Nia literaturo ankoraŭ estas relative juna, do verkisto havas specialan respondecon. Eble iu legas niajn verkojn parte por ellerni la lingvon, do ni uzu ĝoje ĝian flekseblecon, sed ne donu ekzemplon de io ne libera sed erara. Nia lingvo foje bezonas, kiel ĉiu lingvo, novan radikon; mi esperas, ke la preskaŭ histeria sinteno pri neologismoj, kiun mi memoras de antaŭ kvindek jaroj, estas for; sed ni restu hezitemaj pri enkonduko de nova radiko; ni ne esperantigu nacian vorton senpripense; ni unue serĉadu, ĉu taŭga vorto jam ekzistas, ĉu surpriza kombino de radiko kaj afiksoj donas la sencon; kaj se finfine nova radiko vere necesas, ni nepre aldonu gloson.
Esperanta verkisto vivas en strangaj paradoksoj, kontraŭdiroj, ambigueco. Tia verkisto vivas en neordinara izoliteco, kreante en lingvo, kies realecon multaj diversmaniere neas; kaj samtempe konsoliĝas en la varma lumo de gefrateca tutmonda komunumo. Tiu verkisto rezignis pri la ebleco perlabori monon sufiĉan por liberiĝi de alia pergajna okupo, sed eble ĝuas specialan riĉecon de scioj, amikecoj, simpatioj trans landlimoj. Tiu verkisto havas unikan lingvan liberecon kaj strangajn respondecojn specialajn. En la malpli memfidaj horoj, la verkisto povas senti sin en fremda mondo, sur vertiĝaj altaĵoj, kiuj iel etendas sin supren el profunda, malluma abismo; sentas sin stari, ne sur ia supro, sed en ia intermonda zono, kie vibras timigaj, misteraj flugiloj. Espereble ni servas valorajn celojn por la homaro.
Mi decidis, kiel multaj aliaj. Nun, en la lasta stadio de mia vivo, mi povas eble resumi ĝin per konataj versoj de la usona poeto Robert Frost en 'La vojo ne elektita':
'Mi rakontas ĉi tion kun suspiro,
ie kaj iam; en arbardenson
diverĝis vojoj; kaj tie mi
elektis la vojon tretitan malpli;
tio faris la tutan diferencon.'
David Kelso
Glossop, Ronald J., Monda Federacio? (trad. el la angla de Johano Rapley). Eldono de la aŭtoro, Usono, 2001. 328 paĝoj + bibliografio kaj indekso. ISBN 0-9679662-9-9.
Jen ampleksa traktado pri tutmonda, demokrata, federacia regado. Ĝi ne pretendas esti senpartia, neŭtrala verko. Tamen la aŭtoro, mondfederisto kaj profesoro pri pacstudoj, donas al kontraŭaj vidpunktoj konsideron skrupule justan. Tiom skrupule, foje, ke mi ne certas, ke li elsukcesas refuti ĉiujn ties argumentojn.
La anglalingva versio de tiu verko eldoniĝis en 1993; la esperanta traduko, de Johano Rapley, en 2001. La esperanta versio, helpe, enhavas ĝisdatigon, en si mem interesegan superrigardon pri la lastaj 10 jaroj. Havante la anglan World Federation?, mi povis kompari: la traduko -- kiel atendite -- estas plej kapabla kvankam, laŭ mia gusto, iom tro fidela al la originalo. La stilo de Glossop vere ne scintilas: klara, racia kaj ordeca sed neniel eferveska. Mi bedaŭras, ke la tradukinto ne iom malpezigis la tekston. Sed ambaŭ versioj, mi devas substreki, estas plezure legeblaj kaj metiecaj.
Mondfederismo devas interesi esperantistojn. Kiu favoras interlingvon, supozeble favoru sopiron al tutmonda, supernacia regado. Same, kiu entuziasmiĝas pri demokrata, federacia mondrego, entuziasmiĝu ankaŭ pri neŭtrala tutgloba lingvo por efektivigi tian regadon. Bedaŭrinde, multaj mondfederistoj ne alte taksas la mondan lingvoproblemon: la plimulto -- ĝenerale anglaparolantoj -- opinias la anglan la solvo. Tamen, ĉe la kongreso de mondfederistoj en Londono en 2002, oni sukcese rezoluciis favore al Esperanto (almenaŭ principe) danke plejparte al Glossop kaj esperantistaj mondfederistoj.
Regado, ekzemple, povas situi ie en gamo de monarko subtenata de soldataro kaj obeanta kortumon ĝis malcentraliza, partoprena demokratio kiel la svisa. Glossop tamen ne ag-noskas la nunan mondordon -- UN, Monda Kortumo, Sekureca Konsilio, Tutmonda Komercorganizo (angle, WTO), Internacia Mona Fondaĵo kaj ceteraj -- kiel regadon. Laŭ li, regado estas io pli simila al Usono. Simile lia vidpunkto pri tio, kio konsistigas demokration kaj federacion forte spegulas -- tro forte, mi diru -- lian propran, usonan devenon. Tra la hodiaŭa mondo, oni plej ofte akceptas kiel preferatan la okcidentan modelon de parlamenta demokratio, ofte kunigatan kun iom da malcentrigo aŭ regiona regado. Eblas tamen, ke tiu opinio malpravas.
Certe tro simplas supozi, ke kio bone funkcias en Svedujo aŭ Nordameriko nepre funkcios ankaŭ tutmonde. Estas aliaj modeloj. La eksa Sovetunio estis laŭkoncepte (praktiko iom malsamis) interesa alternativo al parlamenta demokratio, tiom ofte dominata de korporaciaj kaj aliaj establaj interesoj. Parlamenta demokratio, en sia klasika formo, vere sukcesis nek en Sudameriko, nek en Afriko, nek en sudorienta Azio. Kubo celas propran, originalan, sendependan regmodelon. Ankaŭ Ĉinujo ne konvinkiĝas, ke okcidenteca demokratio taŭgas en tieaj cirkonstancoj. Fakte, en la plimulto da landoj, oni ankoraŭ eksperimentas pri demokratio.
Propraopinie mi surpriziĝos, se nia nuna demokratio akceptiĝos tra la mondo kiel rega normo. Se nur 40% el rajtantoj balotas, kaj ili elektu inter nur tri-kvar kandidatoj, mem elektitaj de 0,001% de la voĉdonrajta civitanaro, ĉu vere tio estas akceptinda demokratio? Pro tio daŭras la debato. Malmultaj raciuloj kontraŭus la principon 'regado de la popolo, fare de la popolo, por la popolo': tamen, la demando, kiel plej efike tion realigi, ankoraŭ ne estas finsolvita.
Ne surprizas do, ke la ideoj de Glossop spegulas tro fidele la usonan version. En p. 36 li prezentas tabel-forme 'Komparon de konfederacio kaj federacio', kvazaŭ du paradigmoj, kiuj ili ne estas. Federacio kaj konfederacio, en siaj plej oftaj formoj, estas nur du punktoj en kontinuaĵo de centralizo (Rapley prunteprenas el naturscienco la esprimon unuara) al plejmulta malcentralizo -- ekzemple de stalina Sovietio ĝis Svislando. Inter tiuj polusoj oni povas koncepti kiom ajn da ebloj, ekzemple Germanujo, Aŭstralio, Brazilo, Belgujo, Barato/Hindujo, Jugoslavujo (iama), Hispanujo, eĉ Britujo. Krome, malsukcesaj eksperimentoj: la Antila kaj Centrafrika federacioj, la Unuiĝinta Respubliko Araba.

La Eŭropa Unio estas ofte menciata kiel modelo pri evoluo de tutmonda federacio. Vidiĝas tamen, ke evoluanta Eŭropo unuiĝa preskaŭ certe ne similos al Usono, ĉar la cirkonstancoj de ĝia naskiĝo malsimilos: eble 40 ŝtatoj anstataŭ 13; pli ol 30 lingvoj, ne unu; la 21a jarcento, ne la 18a; almenaŭ 10 distingeblaj kulturaj tradicioj, anstataŭ unu (du, se oni allasas, ke la sudaj ŝtatoj nordamerikaj kulture malsamis al la nordaj). Eŭropo forĝu sian propran solvon; same la ekssovetiaj landoj, Ĉinujo, Afriko kaj la ceteraj mondregionoj.
Tiu verko do estas valorega superrigardo de la nuna etapo en la debato pri tio, kiel mastrumi t.n. Planedon Tero: la detalaj scioj de Glossop pri lia fako imponegas. La ĉefa malforto tamen estas tiu nesufiĉe kritika traktado de kernaj konceptoj. Simila malforto videblas en la esperanto-movado, hodiaŭ iom malpli ol en la pasinteco. En la fruaj jaroj certe, kaj iome ĝis antaŭ nelonge, oni kredis, ke, kiel (naci)landoj (zamenhofe regnoj) bezonas nacian lingvon por sin unuigi, tiel la mondo bezonas internacian: fino de la debato. En la hodiaŭa mondo de superŝtatoj, de supernaciaj ligoj kiel ASEAN (en sudorienta Azio) kaj la Afrika Unio, de tutmondaj organizoj (IMF, Tutmonda Komercorganizo) kaj de naskiĝantaj konfederacioj kiel la Eŭropa Unio, oni konstatis, ke la demando estas ege pli malsimpla. Dulingvismo, plurlingvismo, laborlingvoj, profesiaj tradukado aŭ interpretado, kaj superaj naciaj lingvoj (la angla, la rusa, la ĉina...?) -- ĉiuj estas ebloj, kiom ajn malplaĉaj.
Al mi verŝajnas, ke ambaŭkampe -- mondrego kaj mondlingvo -- la solvo estos misorda: malsamaj regaranĝoj en diversaj mondpartoj, malsamaj solvoj de la lingvoproblemo en diversaj vivofakoj.
Ekzemple, ĉu iu iam proponis, ke bezonus Esperanton tutmonda ĝendarmaro... ĉu en kriza momento estus tempo en tia multnacia, multlingva trupo por tradukado, laborlingvoj aŭ plurlingvismo?
David Kelso estas la iama direktoro de Esperanto-Asocio de Britio. Aktuale li instruas la anglan kiel fremdan lingvon en Italujo.
Kate Hall
La Norviĉa Jubilea Esperanto-Fondaĵo dum sia pli ol 35-jara ekzisto helpis multajn esperantistojn -- ne nur britajn -- vojaĝi kaj ekkoni aliajn landojn kaj aliajn kulturojn. Sed, por multaj homoj, la fondaĵo restas nura akronimo. Tamen ne plu...
Mi ne riskas aserti, ke la Norwich Jubilee Esperanto Foundation (NoJEF) estas la unua esperanta organizaĵo, kiu subvenciis vojaĝojn alilanden de progresantaj junuloj, sed, laŭ Norman Williams (kies nekrologon Don Lord verkis por La Brita Esperantisto de januaro/februaro 1997), ĝi estas la unua esperanta organizaĵo, pri kies registrado kiel almozdona societo konsentis la brita Charities Commission.
Registrado efektiviĝis en majo 1967, post la 50a Brita Kongreso en Norwich -- la sola kialo de la nomo de la fondaĵo. La fondaĵon estigis eksurbestro de Norwich, Edwin Frederick Dean (1899-1985), kiu bonkore promesis doni dum sep jaroj la tiutempe grandegan sumon de £1000, kaj kiu finfine donis pli ol £4000. Norman Williams (1908-1996), jam sperta lernejestro kaj rotaria oficisto, iĝis la unua sekretario-kasisto: liaj kunkomitatanoj estis B. Cavanagh, R. W. Hamilton, R. Markarian kaj la karmemora kaj ĝismorta fideikomisulo Frances (Pilling) Slack, kiu mortis nur en januaro 2002. Mi bedaŭras, ke mi ne trovis sufiĉajn detalojn pri ŝia biografio por verki pri ŝi nekrologon.
Donacoj venis rapide de kongresanoj, norviĉanoj (ne ĉiuj esperantistoj) kaj aliaj: inter la unuaj donacintoj estis Marjorie Boulton kaj John Wells kaj, inter la plej malavaraj, E. R. Holt kaj anonima londonano. Trovi taŭgajn junajn subvenciotojn estis iom pli malfacila afero. Norman esperis, ke kelkaj povus alilande entrepreni restadon de du aŭ tri monatoj: tio ne okazis antaŭ la restado de Sally Brabenec (poste Phillips) kiel volontulo en la brazila komunumo Bona Espero (1975-6). Tamen ekde 1967 la fondaĵo komencis disdoni premietojn kaj subvencietojn de £5 ĝis £15 pundoj por konatigi sin kaj kuraĝigi progresantojn: en 1969 ni sendis al Helsinko niajn unuajn universal-kongresanojn, inter ili Hilary Chapman. Don Lord menciis en La Brita Esperantisto kelkajn postajn subvenciitojn, ne nur Sally sed ankaŭ Peter Weatherby kaj Mark Fettes; antaŭ tiuj, la listoj enhavis David Kelso, Ian Jackson kaj Robert Haddon.
Al ne-esperantistaj petantoj aŭ demandantoj Norman ĉiam respondis, klarigante la meritojn de la verda lingvo kaj la eblojn, kiujn ĝi proponis al lernantoj; sammaniere li longe klopodis ĉe la brita registaro, lokaj instancoj, la Reĝa Societo por Artoj kaj eĉ, fine, la Eŭropa Komunumo. Sed granda parto de liaj aktivoj konsistis en la estigo, inter la ĝeneralaj fondoj de NoJEF, de apartaj etaj memorfondaĵoj: la pli grandaj pagis vojaĝkostojn, la pli malgrandaj disdonis premietojn. La unua, estigita en 1967, memorigis Emma Osmond; nun ekzistas 40, inter kiuj la granda Nancie Durham Fund proponas premion (jam kvarfoje donitan) por ebligi vojaĝon al Ĉinujo.
Por ke inflacio ne senvalorigu la fondaĵetojn, aldoniĝas ĉiujare ne nur interezo sed ankaŭ transpago el la ĝeneralaj fondoj de NoJEF. Norman skrupule informis ĉiun doninton pri elspezoj, kaj ĉiun ricevanton pri la nomo de la fondaĵeto. Tion mi faras, nur se oni petas tion, sed tre ofte nun venas subvencioj el la ĝeneralaj fondoj de NoJEF, ne donacitaj al elektita fondaĵeto: nuntempe subvenciatoj ne tre interesiĝas pri nomoj de esperantistoj antaŭ longe mortintaj. Ankaŭ, foje, mi ricevas leterojn, kies sendintoj pretas pruntedoni al la fondaĵo: ili kredas, ke ilia familio aŭ eĉ ili mem profitos de investado tia.
Gravaj evoluoj okazis en 1973, kiam la brita registaro permesis plibonigon de la akto, kiu estigis la fondaĵon. Laŭ tiu ĉi akto, NoJEF devas celi la progresigon de eduko pri studado kaj uzado de Esperanto, pagante vojaĝkostojn al junaj studantoj sufiĉe lertaj por viziti fremdajn landojn por plia studado kaj uzado, kaj disdonante premietojn al la plej meritoplenaj. Tio restis sen ŝanĝoj. Sed komenca kondiĉo estis, ke tiuj studantoj ne havu plentempajn salajratajn postenojn (en 1973 ĝi tekstis 'bezonu financan helpon'). Kompreneble, preskaŭ ĉiu junulo bezonas financan helpon.
Mi aldonu, ke, laŭ la akto, subvenciatoj devas esti 'malpli ol 25-jaraj', sed pri tio Norman ŝancelis, dirante 'malpli ol 26-jaraj' aŭ eĉ 'ne pli ol 26-jaraj'. Eble li pensis foje pri la dato de la komenca peto, foje pri la dato, kiam projektita vojaĝo fine efektiviĝis. Finfine oni adoptis kompromison: la peto devas esti sendita, kun sufiĉa tempo por konsiderado, antaŭ ol la petanto atingos la aĝon de 26.
Multe pli grave, la akto komence precizigis, ke subvenciotoj devas loĝi en la Unuiĝinta Reĝlando. Norman tamen konvinkis la registaron, ke junaj esperantistoj en nia lando certe profitus de renkontoj ĉi tie kun alilandaj gejunuloj, kiuj povus viziti britajn lernejojn kaj klubojn. La 1973a versio de la akto fortranĉis la kondiĉon kaj permesis tiel akcepti petojn de la Irlanda Respubliko kaj iom-post-iome de pli malproksimaj landoj, kaj sendon tien de invitoj. Pasportoj kaj vizoj malfacile haveblis, kaj ofte Norman aranĝis rond-vojaĝojn, kiuj finfine ne estis plenumeblaj: li devis plendi poste pri 'ne-tolerebla malŝparo de tempo kaj mono'. Sed post la unuaj vizitoj en 1976-7, de Ildiko Kiraly el Hungarujo kaj Mikiko Mimori el Japanujo, sekvis pluraj tre sukcesaj vizitoj.
Reguloj kaj agmanieroj sufiĉe striktaj ŝirmas la fondaĵon kontraŭ tiuj, kiuj povus ne meriti helpon, aŭ kiuj eĉ dezirus ekspluati ĝian donemon. Ĝi rajtas elspezi ĉiun jaron ne kapitalojn, nur interezon enspezatan aŭ antaŭe enspezitan. Ĝi ne rajtas helpi komencantojn, ĉu eternajn, ĉu malseriozajn; nur tiujn, kiuj jam sufiĉe serioze progresis. Antaŭe oni aranĝis por ili parolan ekzameneton sed nun oni insistas pri petletero sufiĉe senerara, kun vojaĝplanoj sufiĉe detalaj. Ĝi ne ĉiam pagas samtempe la tutan promesitan subvencion: ĝi rajtas reteni proporcion, ofte kvaronon, ĝis ricevo de esperanta raporto pri la vojaĝo farita. Ĝi rajtas iom helpi tiujn, kiuj preterpasis la aĝlimon; sed tiu helpo ne estas grandskala, kaj haveblas nur al tiuj, kiuj mem instruas Esperanton, esploras pri instrumetodoj kaj promesas raporti aŭ klopodi raporti siajn eltrovaĵojn en taŭga periodaĵo.
Kiam temas pri afrikaj aŭ aziaj vizitontoj, oni ne tro strikte insistas ĉu pri la aĝlimo, ĉar ofte eduko aŭ esperantistiĝo malfrue komenciĝis, ĉu pri la posta raporto. Sed, pro sia manko de oficistoj, NoJEF insistas, ke alilandaj petantoj mem faru solidajn antaŭkontaktojn kun gastigontoj kaj, post kelkaj malfeliĉaj spertoj, ke ili mem pagu siajn ir- kaj reven-biletojn. NoJEF pagas vojaĝkostojn nur en Britujo mem, kiam gastigantoj tiujn ne provizas. Decido de la fideikomisuloj limigas subvenciojn farotajn ĉiujare al ĉiuj alilandanoj kune: tiuj subvencioj ne devas superi kvaronon de la tuta enspezebla mono por la jaro.
Raportojn de junaj britaj subvenciitoj Norman zorge kolektis, revante pri libroforma eldonaĵo, almenaŭ de la plej meritoplenaj. Antaŭa subvenciito eĉ konsentis elekti sufiĉajn por eventuala redaktado, sed nenio okazis. Kompreneble: verki taŭgan raporton estas bonega ekzerco por progresanto, sed la legado povas esti malpli interesa, ĉefe por eldonistoj, kiuj pli kaj pli timas aperigi nevendeblajn verkojn. Tamen, anticipe, multaj raportoj aperis tra la jaroj en La Brita Esperantisto, Esperanto Teacher aŭ aliloke, inter kiuj kelkaj faris vere trafajn komentojn kaj kritikojn. Ĉiuj raportoj restas ĉe la sekretario por finmeti en la bibliotekon ĉe Esperanto House, kun aliaj NoJEF-dokumentoj. Tie jam troveblas la kompleta serio de la jarraportoj de NoJEF ekde ĝia komenco. Eble iam historiisto pri tiuj interesiĝos...?
Alia longdaŭra revo de Norman antaŭvidis lian propran eksiĝon: en 1969 li proponis, ke la sekretario kaj la kasisto de NoJEF reelektiĝu post ĉiuj tri jaroj. Sed pri tio la fideikomisuloj ne samopiniis, kaj dum multaj jaroj novaj kandidatoj ne troveblis. Finfine Marjorie Boulton proponis min: mi iĝis helpsekretario en 1984 kaj sekretario en 1985, kiam Norman fariĝis help-sekretario kaj la postenon retenis ĝis sia morto. Nur tiam okazis la lasta grava evoluo: antaŭa estiginto de unu memorfondaĵeto, William Fleet Edwards, elpensis metodon, per kiu alia fondaĵo farota de li povus helpi, ke britaj komencantoj ĉeestu kursojn aŭ kunvenojn en Britujo mem. Tion nia estiga akto ne permesas: pri ŝanĝoj ni klopodas. Dume, kaj portempe, la mono ne estas parto de la fondoj de NoJEF: NoJEF simple helpas disdoni ĝin. La testamento de s-ro Edwards, kiu mortis en 1997, kaj suplementa granda donaco de alia bonfaranto, lasis tiucele surprize grandan sumon, kaj jam la interezo permesis subvenciojn por tri komencantoj, kiuj alimaniere ne povus ricevi helpon.

La pacienco de Norman estis pli granda ol la mia: antaŭ nelonge, ricevinte dum sola jaro proksimume okdek petojn, evidente senditajn komputile, mi devis estigi por mi novan regulon: al petanto, kiu montras nek ian scion pri Esperanto, nek ian intereson pri ĝi, mi simple ne respondas.
Ankaŭ petojn ne skribitajn, aŭ ne sufiĉe afrankitajn, mi ne povas akcepti: per la unuaj, plejparte telefonaj, mi ne povas sufiĉe kontroli la asertojn de la petantoj aŭ juĝi ties meritojn; por la lastaj mi devus pagi al la poŝtoservo ofte pli ol pundon, antaŭ ol scii la enhavon de la letero, kiu eble ne meritas pagon tian. Sed al ĉiu meritohava letero mi iel respondas.
Tamen, kiel dum la tempo de Norman, nia ĉiujara mono disdonebla al britaj junuloj ofte superas la sumon de akcepteblaj petoj. Tiajn petojn mi varme invitas kaj invitos.
NoJEF havas sian retadreson (www.esperanto.org/uk/nojef), sed petantoj skribu helikopoŝte al mi -- ĝis mi trovos sekvonton: d-ro K. M. Hall, <privata adreso>.
Kate Hall estas honora membro de Universala Esperanto-Asocio. Ŝi multe tradukas el la angla lingvo (i.a. Kipling) kaj dum multaj jaroj fidele subtenas internacian Esperanto-agadon, ekzemple en Afriko.
Eble vi memoras la tragedion pri la 20 ĉinaj kardio-kolektantoj, kiuj dronis komence de februaro en Golfo Morecambe, Lankaŝiro. Laŭ The Guardian (2004-02-12), oficuloj antaŭ la katastrofo jam provis intervjui la ĉinojn, tamen vane, ĉar tiuj 'nekapablis paroli la anglan'. Kia surprizo. Kial tamen oni daŭre aŭdas, ke ĉiu, ĉie parolas nian lingvon?
Mondlingvo 'angla' ne estas komprenata en britaj malsanulejoj. En februaro aperis libreto enhavanta simplajn 62 frazojn, demandojn kaj terminojn -- en 36 lingvoj -- kaj uzota de pacientoj, flegistoj kaj kuracistoj. Tiel oni povas informi, ke 'ĉio estos en ordo' aŭ 'vi povos nun hejmeniri'... apenaŭ komplikaj frazoj, tamen ŝajne necesaj en epoko, kiam -- vulgare -- ĉiu parolas la anglan (fonto: The Guardian, 2004-02-20).
La premiita brita televida furor-serio La Oficejo -- stelulo Ricky Gervais -- fiaskis en Usono, laŭ raporto en The Guardian (2004-05-08). Ŝajnas, ke usonanoj komprenas nek la humuron nek la lingvon. 'Mi estas usonano,' skribis kontribuinto al interreta t.n. babilejo. 'Do kiamaniere mi komprenu la britan? Temas pri preskaŭ alia lingvo.' Por saĝulo sufiĉas aludo (sed ne en la brita).
La internacia lingvo (denove)
Raportis la anglalingva ĵurnalo China Daily (2004-07-23), ke komisiono en Ŝanhajo eklaboros por altigi la nivelon de anglalingvaj afiŝoj kaj indikiloj. 'Trovite estas, ke la plimulto da ŝildoj en la angla lingvo aŭ misas aŭ erarigas,' notas la gazeto. Ĝi estus povinta aldoni '... aŭ amuzas'. Proprasperte mi povas konfirmi, ke eĉ en hoteloj nur ĉiu tria stabano paroletas la anglan... kaj ofte en pene rekonebla formo.Senblage
Notis kongresanoj dum la Pekina UK, ke aktivulo en la Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO) nomiĝas... Jesús.Pekina premio
Elkoran gratulon al d-ino Marjorie Boulton, ricevinto de la ĉi-jara Premio Deguchi. Tiu ĉi valora kaj prestiĝa premio estas aljuĝita de la estraro de Universala Esperanto-Asocio al tiuj, kiuj 'pere de Esperanto antaŭenigas internacian amikecon kaj solidarecon'. La novaĵo pri la premio estis anoncita dum la solena fermo de la UK. En 1995 estis simile distingita William Auld.
... membroj de Orientlondona Esperanto, antaŭe la Ilforda Esperanta Societo, pro la centjariĝo de la grupo, fondita en junio 1904. La nuna societo, kvankam malgranda, tamen eldonas imponan bultenon, kiu informas pri ĉiusemajnaj kunvenoj.
Detaloj pri la grupo haveblas de Roy Simmons ĉe <privata retadreso>. Sukceson dum la venontaj 100 jaroj!
... Internacia Esperanto-Muzeo (IEM), Vieno, kiu antaŭ 75 jaroj fariĝis parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Por festi la jubileon, la muzeo organizas sim-pozion, en kiu partoprenos eminentaj esperantistoj, inkluzive de Ulrich Lins, aŭtoro de La Danĝera Lingvo. IEM estas la plej granda plene funkcianta biblioteko por Esperanto kaj interlingvistiko, kies katalogo, Trovanto, alireblas ĉe www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo.
... tri renomuloj de la brita Esperanto-movado, kies voĉoj aŭdiĝis komence de junio en la nacia felietona radio-programo You and Yours, kiu tiam pritraktis (ene de entute 7 minutoj kaj 34 sekundoj iom supraĵe) la lingvo-problemon en la Eŭropa Unio. Tamen parto de la programero koncernis Esperanton, kiu pozitive prezentiĝis. Angela Tellier kaj familianoj parolis pri la ĉiutagaj plusoj de Esperanto, John Wells pri la deveno kaj la historio de la lingvo, kaj Marjorie Boulton pri la literaturo.
Mirinde estis, kiom da Esperanto aŭdiĝis: ĉu rekordo en BBC-informero pri nia lingvo? (Tamen mi memoras, ke iam Don Lord fidel-flue kaj plen-profesie prezentis veterprognozon en regiona televida kanalo.)
Mesaĝas Peter Bolwell, ke post la apero en la lasta numero de La Brita Esperantisto de la rakonto pri la orgeno de Thomas Dallam (verkita de Jack Warren), la redaktoro de revuo dediĉita al orgenoj deziras tradukigi kaj aperigi la artikolon. Memevidente en la orgeno-organo menciiĝos la esperanta deveno de la font-artikolo.
Raportindas, ke la Butler-biblioteko ĉe la barlastona sidejo de EAB estas uzata ne nur simple kiel kunvenejo sed ankaŭ, kiel oni ĝin konceptis, kiel esplorejo. David Lilley, kariera konsilisto ĉe la Universitato de Loughborough, verkas libron pri Douglas B. Gregor, elstara kaj eminenta esperantisto, membro de la Akademio de Esperanto kaj profesie instruisto de klasikaj lingvoj ĉe liceo en Northampton. Tie, kiel lernejano, David lin renkontis.
Tamen nur post la morto de Gregor ekkomprenis la onta biografo la vastecon de la interesoj de sia iama instruisto: Gregor dediĉis sin ne nur al Esperanto sed ankaŭ i.a. al italaj dialektoj kaj al keltaj lingvoj. 'Ege valoras la biblioteko,' diris David, kiu vizitis Barlastonon dum la printempo ofte du fojojn semajne. 'Bone estas vidi, kiel ĉio kunligiĝas... la biblioteko estas granda pluso.' Same pri la libro, kiu sendube prilumos kaj helpos ĝuste pritaksi modestan sed elstare kleran lingviston -- indan disĉiplon de Zamenhof mem.
Ĉu sukcesis klopodoj de britaj esperantistoj atentigi pri nia lingvo kandidatojn en la juniaj elektoj al la Eŭropa Parlamento, mi ne scias. Verdire neeblas juĝi (krom se subite la parlamento akceptos leĝproponon pri deviga lernado de Esperanto en ĉiuj lernejoj de la 25-ŝtata unio). Tamen dankon al tiuj, kiuj organizis kampanjon, kaj al tiuj, kiuj kontaktis kandidatojn.
Flanke, estus interese scii, kial kelkaj EAB-anoj ne apogis la kampanjon: de tre aktiva brita esperantisto mi aŭdis, ekzemple, ke Esperanto restu neŭtrala kaj ne enmiksiĝu en politikajn aferojn. Male oni agis en Francujo, kie kandidatoj de la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE) rikoltis 0,15% de la voĉoj (kaj, el 48 partioj, atingis 15an rangon); en nord-korsika vilaĝeto Valle-d'Orezza la partio akiris 60% de la voĉoj (fonto: RetEventoj). Denove: ĉu sukceso? Esperantistoj ĝojoplene, ebrie interpretos (kiel kunredaktoro de Monato mi ricevis ĝuste tian artikolo-proponon, kiun mi ĝentile rifuzis); ne-esperantistoj pli sobre. Eblas moki, jes... sed leviĝas baza, grava demando, ĉu minore tiel partopreni elektojn vere servas al Esperanto. Mi ne scias: jen temo esplorinda.
Parenteze mi memoras, ke antaŭ kelkaj jaroj en Britujo fondiĝis politika partio Esperanta kun celo partopreni eŭropajn elektojn: mi eĉ konis la kasiston, kiu montris grandan surprizon (en la angla), kiam mi informis, ke eble, kiel kasisto de 'nacia' partio, li estos intervjuata de radio- kaj televido-stacioj. Politikistoj, kiuj timas intervjuojn, tiom fremdas kiel bestoĝardeno sen bestoj. Eble pro mia interveno mi kulpas pri la kolapso de brita EDE-ekvivalento. Ve, kia perdo. Tamen, kio okazis al tiu ĉi partio? Poŝtkarte respondu!
Cetere, dum temas pri politiko, legu la leteron de Rik Dalton pri la iama Esperanto-Lobio.
Verŝajne, kiam vi legas ĉi tiun numeron de La Brita Esperantisto, vi pensas samtempe pri kristnaskaj donacoj. Dignan kaj konvenan donacon proponas la nederlanda kantgrupo Akordo -- kompaktdiskon kun 25 kristnaskaj julkantoj en Esperanto el diversaj landoj de la mondo. Eblas gustumi la kantojn ĉe la parenteze tre bunta kaj alloga retpaĝaro de Akordo: www.tekstoj.nl/akordo. Malgraŭ tio, ke eble kristnaskaj kantoj ne akordiĝas kun ĉies kredoj (mi legis lastatempe, ke nur 7,5% de la brita popolo regule iras preĝejen), la grupo klare kaj belsone kantas... kaj ĉiu 'akordano' estas vera esperantisto kaj ne simple 'papage' ripetas la sonojn.

La disko, kun la titolo Kristnaska kordo, kostas 17 eŭrojn kaj haveblas i.a. de Universala Esperanto-Asocio kaj Flandra Esperanto-Ligo (espereble ankaŭ EAB).
Kio estas 'roka ostrego sen pen' bredita'? Nu... simple anagramo, elpensita de Kate Hall, pri 'Brita Kongreso de Esperanto'. Aliaj tiaj kontribuaĵoj bonvenaj!

Por ke neniu lin akuzu pri fiaĵo, Ziko Sikosek -- la principa preleganto
dum la Brita Kongreso en Felixstowe -- demetas la okulvitrojn kaj fermas la
okulojn por tiri loteri-bileton el skatolo tenata de Joyce Bunting, la kasisto
de EAB.
Ziko trifoje prelegis: pri anekdotoj el la historio de UEA, pri informado, kaj pri mitoj pri Esperanto. Krome li multe ridigis kongresanojn dum la bankedo, kiam li prezentis mallongan historion pri la originoj de Esperanto, uzante etajn figurojn.
Prelegis dum la kongreso ankaŭ Marjorie Boulton (pri la unika situacio de Esperanta verkisto), Joyce Bunting (John Constable), Simon Davies (astronomiaj kaj aliaj fenomenoj), Edmund Grimley Evans (Ŝekspiro), Paul Gubbins (W. T. Stead), Terry Page (britoj kaj la unua Esperanto-kongreso) kaj John Wells (Juan Régulo Pérez).
Tiuj, kiuj ne volis aŭskulti prelegojn, partoprenis konversaciajn rondojn.
Porĉiama adreso de ĉi tiu paĝo: http://purl.org/net/lbe/arkivo/957/