
(Ĉi tiu paĝo estas parto de la LBE-arkivo.)
Transdoniĝis dum la kongreso en Stoke ne nur standardo sed ankaŭ nova optimismo pri la estonto de Esperanto en Britujo.
Vidu kongresan raporton.
Sur la kovrilo, de maldekstre: Edmund Grimley Evans, David Kelso, David Bisset
| Paul Gubbins | Redaktore |
| Edith Sheldrick | Kiu kiuas... en la brita Esperanto-movado? |
| Redakcio | SATEB-jarkunsido, Jakvo Schram |
| Redakcio | Forkamelinte... Skotlanden |
| Legantoj | Perpoŝte |
| Rolf Fantom | Recenzo: Verdstelaj Brazilaĵoj |
| Redakcio | Plezura propagando |
| M. A. Clerk | Rakonto: El taglibro de najbarino |
| Paul Gubbins | Gratulinda 'paĝo' en la brita kongresa libro |
| David W. Bisset | Bill Auld: donacemo celebrata |
| Vinja Branković | Kvartaga tetrinkado |
| Kris Long | Recenzo: Purgatorio |
| Geoffrey King | El la biblioteko |
| Malcolm Jones | Apartaj problemoj, kiujn alfrontas la kreanto de iu lingvo por tutmonda uzado |
| David Thornell | Du triboj: ĉeroka kaj majaa |
| Paul Gubbins | Babile |
| UEA | Por pli vasta komunumo |
En la 1999a Manlibro de Esperanto-Asocio de Britio listiĝas 14 federacioj: organizaĵoj, se vi ne plu memoras, por flegi nian lingvon je regiona, anstataŭ loka aŭ nacia, nivelo. Implicite estas, ke federacioj -- kune kun fakgrupoj -- gravas: ne menciiĝas, ekzemple, lokaj kluboj. Tamen kio pri la realo?
Evidentas, laŭ enketo inter federaciaj sekretarioj kaj aliaj aktivuloj plenumata en printempo ĉi-jare, ke federacioj feblas. Klare estas, ke el nunaj 12 federacioj (post 1999 disfalis la nordorienta federacio kaj fandiĝis kun tiu de Yorkshire kaj Humberside; la skota federacio sendependiĝis por krei memstaran -- kaj gratulinde viglan -- asocion) preskaŭ duono de la federacioj ne plu funkcias.
William Simcock, ekzemple, taksas la okcidentmezlandan federacion 'morta papago'; Hilary Chapman notas, ke 'la kimra federacio simple ĉesis funkcii'. En Nord-Irlando 'estas federacio nur laŭnome; klubo en Belfasto pro politikaj problemoj ne funkcias dum pluraj jaroj' (John Murray).
Ŝajne du federacioj senspure malaperis: nek por la orientmezlanda federacio nek por tiu de Devon kaj Cornwall la EAB-oficejo povis provizi aktivulo-adresojn. Al la enketo reagis nek suda nek sudmezlanda federacioj.
Vivetas tamen la sudorienta federacio. Kady Potter raportas ekzemple pri kunveno en Croydon, kaj tamen prilumas tipajn problemojn: '... la federacio falas, la ĉefa malbonaĵo estas la tro granda regiono kaj la malfacileco de vojaĝo; la kunvenoj estas agrablaj sed malmodernaj kaj ĉeestantoj havas plejparte pli ol 60 jarojn'. Tamen la sudorienta federacio, laŭ Heidi Stickings, sukcese allogas 20 homojn al siaj kunvenoj, kaj malgraŭ tio, ke la komitata strukturo apenaŭ funkcias, aktivuloj nun planas pli buntan programon.
Eble iom pli fortaj federacioj estas la nordokcidenta (kiu kunvenas printempe kaj aŭtune; partoprenas ĉ. 25 homoj) kaj la okcidenta: informas Nina Curtis, ke okazas tri au kvar fojojn jare kunvenoj, plus ekskursoj (ambaŭ partoprenas tamen nur manpleno da homoj, ĝenerale malpli ol dek), kaj estas eldonata bulteno.
Sed sendube la plej fortaj federacioj estas la orienta kaj tiu de Yorkshire kaj Humberside: eble nur ĉe tiuj ĉi du federacioj konserviĝas kaj prosperas vera federacia spirito.
En la venonta numero de La Brita Esperantisto mi pli detale priraportos la agadon de tiuj ĉi du federacioj. Espereble, laŭ ekzemplo de ambaŭ, ĉerpiĝos inspiro, entuziasmo kaj precipe ideoj. Intertempe, en t.n. post-moderna mondo (t.e., kiel David Kelso diris dum la brita kongreso en Stoke-on-Trent, en mondo pli interreta ol interhoma), ĉu restas rolo por federacioj? Ĉu ne pli saĝe, pro maljuniĝanta membraro, pro transportaj malfacilaĵoj, pro tro grandaj regionoj, rezigni pri federacioj? Aŭ ĉu pli bone ilin fortigi, eventuale restrukturigi, por subteni en la regionoj unuopajn, foje izolitajn esperantistojn?
Kion vi opinias? Viajn leterojn kaj komentojn -- prefere koncizajn! -- rilate federaciojn (kaj aliajn Esperanto-temojn) mi volonte aperigos en la venonta numero de La Brita Esperantisto.
Intertempe, kaj kun ĉiuj bondeziroj por la sukceso de la nova EAB-oficejo kaj biblioteko ĉe Esperanto-Domo en Barlastono, varme salutas

Paul Gubbins
Jen dua intervjuo kun esperantisto, kiu modeste sed modele kontribuas al la renaskiĝo de la brita movado. Se vi konas alian tian membron de la 'diligenta kolegaro' (ekz. en via federacio), bv. informi la redaktoron, por ke ni ĉiuj lernu kaj inspiriĝu pro la ekzemplo de aliaj. Ĉi-okaze La Brita Esperantisto parolas kun Edith Sheldrick el Barnoldswick, Lancashire.

Edith Sheldrick: pro Esperanto
ŝrumpas ŝia mondo.
Foto laŭ afabla permeso de Lancashire Evening
News.
LBE: Edith, kiam vi eklernis Esperanton?
ES: Mi unue aŭdis pri Esperanto dum la dua mondomilito kaj mi komencis lerni kun najbarino. Sed la cirkonstancoj ŝanĝiĝis kaj mi ĉesis lerni. Tamen post 50 jaroj mi aŭdis denove pri Esperanto pro artikolo de Malcolm Jones en la loka ĵurnalo. Tuj vekiĝis mia intereso kaj mi sciis, ke mi devos lerni la lingvon.
LBE: Bone! Kaj kiel vi lernis?
ES: Per la senpaga kurso -- la 12 lecionoj. Malcolm gvidis min.
LBE: Tre gravas gvidantoj de niaj korespondaj kursoj. Foje ili provizas unuan kontakton kun la Esperanto-movado -- kontakto, kiu decidigos lernanton, ĉu daŭrigi studadon de la internacia lingvo. Tamen diru: kio motivis vin lerni -- aŭ relerni -- Esperanton?
ES: Lingvoj ĉiam interesis min sed mankis al mi okazo por lerni. Miaj infanoj lernis kelkajn lingvojn kaj do mi decidis -- por tiel diri -- egali ilin kaj fariĝi esperantistino. Plue, miaj interesoj pri mondaj amikeco kaj paco multe kuraĝigis min lerni la internacian lingvon.
LBE: Do ĉu vi nuntempe tiurilate uzas Esperanton? Tio estas: pro, aŭ por, amikeco, paco?
ES: Certe. Mi korespondas kun homoj tra la tuta mondo, en dek landoj. Sed fakte -- kaj eble tio sonos iom strange -- la okazoj por uzi Esperanton sin montris, nature. Mi ilin nur kaptis. Do mi vizitis pro Esperanto multe da lokoj en Eŭropo, same en Britujo, inkluzive Orkney kaj Kimrujo. Samtempe mi multon lernis pri kulturo kaj historio.
LBE: Sendube vi konservas belajn memorojn pri viaj diversaj vizitoj kaj spertaĵoj, uzante nian lingvon. Tamen kiu estas via plej ŝatata momento en Esperantujo?
ES: Ho, kiam mi povas gastigi samideanojn el eksterlando, ekzemple Rusujo, Ĉeĥujo, Belgujo, Pakistano. Jen vera ĝojo por mi.
LBE: Ĝojo, jes, tion mi povas imagi. Ĉar ĉiam, kiam mi vidas vin, vi estas ridetanta. Al mi ŝajnas -- se vi permesas, ke mi tion diru -- ke vi estas homo feliĉa, ĝenerale kontenta pri la vivo, la sorto. Grandajn luksaĵojn vi ne deziras. Aŭ ĉu mi eraras...?
ES: Vidu... eĉ se mi gajnus milionojn da pundoj mi ankoraŭ loĝus en Barnoldswick, kie mi naskiĝis. Mi ne volas grandajn monsumojn, dum en la mondo multe da homoj, ankaŭ bestoj, suferadas. Kaj jes, pri elspezoj mi devas zorgi. Tamen pro Esperanto la mondo venas al mi -- mondvilaĝanino.
LBE: Mondvilaĝanino -- jen interesa vorto. Kiu parenteze estas via plej ŝatata Esperanto-vorto?
ES: Nu, mondamikeco. Kaj mi kredas, ke en la angla: compassion.
LBE: Ni parolas pri ŝatataj aferoj. Kiu estas via plej ŝatata manĝaĵo?
ES: Fromaĝo kaj tomato, sur rostita pano, ĉiam estis kaj estos mia plej ŝatata manĝaĵo.
LBE: Perfekte! Legantoj de La Brita Esperantisto nun ĉiuj scios, kiamaniere vin regali, kiam vi ilin vizitos. Tamen ni iomete flankeniĝas; ni revenu al Esperanto. Bonvole do priskribu vian nunan esperantan vivon.
ES: Mi partoprenas kunsidojn de grupo, kiu renkontiĝas ĉe Malcolm en Skipton. Krome mi multe propagandas Esperanton, ekzemple pere de la loka gazetaro kaj bibliotekaj ekspozicioj. Kaj jes, tre plaĉas al mi vojaĝi al kongresoj kun mia amikino June Campbell. Survoje ni kuraĝigas unu la alian, parolante Esperanton!
LBE: Mi scivolas, ĉu vi havas tempon ankaŭ por ne-esperantaj aferoj.
ES: Esperanto okupas la plej grandan lokon en mia vivo sed mi interesiĝas ankau pri multaj aliaj aferoj, ekzemple muziko: mi pianludas, ĥore kantas en diversaj preĝejoj -- mi mem estas kvakero -- kaj ankaŭ kun loka societo 'Gilbert kaj Sullivan'. Mi membras en t.n. legado-grupo kaj kunkampanjas por refunkciigi la fervojon inter Skipton kaj Colne. Plue mi laboras por starigi en mia komunumo arbaran enterigejon -- angle woodland burial ground -- kaj mi kontribuas al la manĝaĵo-servo 'pladoj-sur-radoj'.
LBE: Mi miras -- kaj admiras!
ES: Nu, mi faras mian etan plejeblon. Klare neniu povas ĉion fari -- sed rilate Esperanton mi diru al legantoj de La Brita Esperantisto: ne hezitu ekagi, sed samtempe pacienciĝu kaj, super ĉio, ĝuu la trezoron, kia estas Esperanto.
LBE: Edith, koran dankon pro la intervjuo. Mi deziras al vi feliĉon, sukceson kaj ĝojon en ĉiuj viaj iniciatoj.
(Edith estis intervjuata en januaro 2002.)
Edith Sheldrick naskiĝis en 1929 en Barnoldswick, Lancashire, kie ŝi ankoraŭ loĝas. Ŝi havas tri infanojn, tri nepojn kaj du pranepojn, kiuj loĝas en Shetland. Ŝi laboris kiel kasistino en solicitora oficejo. En 1983 mortis ŝia karmemora edzo, Harry, post 33 'tre feliĉaj' jaroj da geedza vivo.

Arturo Prent, Jakvo Schram
Gastprelegis dum la jarkunsido de Sennacieca Asocio Tutmonda en Britio (SATEB) Jakvo Schram el Belgujo.
La diamanto-ŝlifisto (supre, konversaciante kun SATEB-kasisto Arturo Prent), preleginte i.a. pri kooperativa asocio en la belga urbo Gent, skizis la konflikton en Flandrujo inter la neŭtrala kaj la politike engaĝiĝanta aloj de la Esperanto-movado en sia lando. 'Mi sentas min pli bonvena ĉi tie ol ĉe mi,' diris Schram. 'Mi apenaŭ povas esprimi opinion en Flandrujo.'
Partoprenis la jarkunsidon, okazintan dum majo en Barlastono, preskaŭ 20 homoj.
Reelektita kiel prezidanto estas Pearl Simons.
Skotlando ne asociiĝas kun kameloj, sed tiuj, kiuj 'forkamelis' al la skota Esperanto-kongreso en St Andrews fine de majo multon lernis i.a. pri kunmetitaj vortoj kaj pri la mirinda esprimpovo de la internacia lingvo.
Efektive, 'forkameli' -- parolturno signifanta 'surkamele dezerten foriri', kunmetita de nordafrika korespondanto de Atilio Orellano-Rojas, kiu prelegis pri indiĝenaj dialogoj -- trafe ilustras la apenaŭ ekspluatatajn rimedojn de Esperanto, kiel aludis Don Lord en alia pensiga prelego.
Verdire abundis elstaraj prelegoj: David Kelso pri dumviva lernado, Graham Blakey pri judaj influoj ĉe Zamenhof, Ed Robertson pri Kaŭkazio kaj la 'monto de lingvoj', kaj Hugh Reid pri 'menso, cerbo kaj realo'.
Krome vizitis la kongreson la poeto John Glenday, kiuj voĉlegis tri poemojn tradukitajn en Esperanton de la prezidanto de la Esperanto-Asocio de Skotlando, d-ro Chris Gledhill. Jack Casey gvidis diskutrondon kaj dum pluvegeca semajnfino la veterdio tamen permesis, ke kongresanoj esploru St Andrews kaj vizitu kastelon kaj katedralon.
Gratulindas kongreso-organizintoj pro altnivela, amikeca evento: 'forkameli' Skotlanden certe rekomendatas!

Chris Gledhill, Jack Casey
Mi ne komprenis, ke nun La Brita Esperantisto aperos ja malofte. Tamen mi gratulas kaj dankas...
Don Lord, Middlewich, Cheshire
Gratulojn pro la nova apero kaj la aspekto de La Brita Esperantisto. Kaj kompreneble pro la enhavo. Pluraj individuoj kunlaboris por krei ion vere havindan. Dankon al ĉiu kaj al ĉiuj.
V[ilĉjo] V[erda], Londono
Mi volas danki vin (kaj viajn helpantojn) kaj gratuli vin pro la revivigita La Brita Esperantisto. Kune kun Update ĝi promesas bonan informon kaj iom da distro.
William Nesbitt, Kendal, Cumbria
Koran dankon kaj gratulon pro la ĵus ricevita ekzemplero de La Brita Esperantisto -- bonega rezulto, tiel, tiel plu! Aparte mi dankas pro la tre bona eseo pri Wiederboren, kies stoko ĵus plene elĉerpiĝis. Ni jam pretigas la duan kolekton el la serio 'Legu kaj lernu' kaj ni esperas, ke ankaŭ ĝi havos tian bonan debuton, kian havis la unua. Kompreneble, via revuo ne povas daŭrigi ĉiujn iniciatojn de la antaŭa, kaj mi bedaŭras la mankon de 'Traduku' kaj 'Ĉiutaga Esperanto' ['Ĉiutaga Esperanto' aperas nun en Update], kiujn mi ĝuis dum jaroj. Refoje, mi gratulas!
Aleksander Korĵenkov, redaktoro de La Ondo de Esperanto, Kaliningrad, Ruslando
Kia mirinda eldonaĵo fariĝis La Brita Esperantisto! Mi multe ĝuis vidi kaj legi ĝin (malgraŭ la artikolo pri mi, kvankam mi fieras esti 'numero unu' en la serio!). Mi memoras, ke mi promesis al diversaj amikoj eksterlandaj ke, se iam ajn LBE reaperos, mi ne forgesos sendi ekzemplerojn. Nun -- por tiel diri -- la bovidoj hejmeniras, kaj necesas al mi ok kromaj ekzempleroj por ekspedi eksterlanden. LBE aspektas nun, kiel ĝi devus aspekti, kaj aparte plaĉas al mi la nur esperanta enhavo. Update bone taŭgas por komencantoj kaj por anglalingvanoj -- sed rilate LBE-on la skipo ne vane strebis. Gratulon!
Ian Mac Dowall, Wallasey, Wirral
Gratulojn pri la nova BE! Tre bonaspekta (danke al Sajmĉjo [Simon Davies, kompostisto] ankaŭ, kies sperton pri tiaj aferoj mi bone konas). La enhavo tamen estis rimarkinde bona kaj interesa -- inkluzive, kompreneble, de via artikolo [Wiederboren-eseo].
d-ro Geoffrey Greatrex, prezidinto de EAB, Otavo, Kanado
Mi gratulas vin pro la nova Brita Esperantisto kaj dankas pro via ridete simpatia raporto pri NoJEF. Permesu, tamen, ke mi iom pli precizigu. Mi kun plezuro ricevos de junaj britaj esperantistoj monpetojn, ne sencelajn, sed por financi aprobotajn esperantajn vojaĝojn eksterlanden. Ni ankaŭ povas konsideri petojn de eta nombro da junaj ne-britaj esperantistoj, kiuj kapablas pagi sian ven-reiran vojaĝon al brita marhaveno aŭ flughaveno, sed kiuj bezonas subvenciojn por esperantaj vojaĝoj kaj restadoj en Britio.
Laŭleĝe NoJEF mem ne rajtas helpi, ke junaj britoj ĉeestu esperantajn kursojn aŭ kongresojn en sia propra lando. Tamen, antaŭ kvin jaroj, la karmemora W. F. Edwards petis, ke NoJEF administru apartan fondaĵeton tiucele starigitan de li. La sumo elspezebla sufiĉas nun por helpi plurajn komencantojn aŭ progresantojn malpli ol 26-jaraĝajn. NoJEF tamen ne rajtas tiel uzi siajn kromajn monojn: por ke ĝi ekhavu tiun rajton, la fideikomisuloj devus peti, ke la instancoj ŝanĝu la kondiĉojn de ĝia propra komenca estiĝo.
Kathleen M. Hall, sekretario de la fondaĵo, Oksfordo
Mi memoras ĉi tiun aferon [la dovran civiton], precipe la nekrologon pri 'Dovra Soleo' aperintan en LBE. Fakte Norman H. Smith sin mortigis: li luis ĉambron en Dovero kaj unu tagon la dommastrino trovis lin morta. La tiama sekretario de BEA, s-ro Leslie, bone konis lin, ĉar li vizitis Holland Park Avenue por diskuti, ĉu ekzistas tereno en Dovero, kie oni povos tendumi. La intenco estis tie ekkonstrui la civiton. Sendube la tuta historio ankoraŭ estas trovebla en la arĥivo de LBE (se iu havas tempon ĝin elserĉi). Estas grave ne konfuzi Norman H. Smith (Dovran Soleon) kun lia samtempulo Norman Smith. Tiu ĉi estis grava, aktiva ano de la Londona Klubo kaj poste de tiu en Manĉestro.
P.S. Gratulon, kaj dankon, pro via grava kontribuo al la renasko de LBE.
Albert H. Lindsay, Hullavington, Wiltshire
Leterojn bonvolu sendi al la redaktora adreso: paulgubbins@tiscali.co.uk.
Rolf Fantom
Verdstelaj Brazilaĵoj. Da minutoj estas 52, kaj 39 sekundoj. Kompaktdisko. Kantas Tarcísio Lima. Eldonas Universala Esperanto-Asocio/Brazila Esperanto-Ligo: 2001. Prezo: ne indikita.
Preskaŭ profesi-nivela estus tiu ĉi kompaktdisko -- kompreneblaj estas ne nur la nomo sed ankaŭ la aspekto de la kovrilo -- se nur oni forviŝus la verdajn stelojn sur verda fono kaj ofertus ion originalan, ne 'esperantaĵecan'!
Tio tamen estas mia sola kritiko, nome ke la nivelo de tiu ĉi muzika kvalitaĵo -- eldonita kunlabore kun Universala Esperanto-Asocio (UEA) -- estas (kiel menciite) nur preskaŭ profesia. La muzikaj ideoj estas ĝenerale freŝaj kaj belaj, kaj la vortoj spegulas evidentan lingvan kompetenton. Per bela voĉo, kapabla gitarumado kaj edukita muzika stilo, Tarcísio Lima kreas belan etoson en la menso de la aŭskultanto.
La tipa stilo de la 'esperantista gitaristo' evoluis en tiu ĉi eldonaĵo al venonta nivelo, sen igi ĝin tro moderna, per atento al la registra kvalito, muzika diverseco kaj evoluo de propra identiga stilo. Tamen la eldonaĵo riskas resti en nur limigita, tolerema esperantista merkato. Mi klarigu iom pli...
Kiam miaj okuloj unue frapis la skatolon, mi rekonis ĝin kiel esperantan kompaktdiskon -- ion, kion mi aĉetus ĉefe pro mia esperantismo, ne necese pro mia ŝato de la enhavo. Same, se oni klopodus vendi ĝin al normala homo (ne-esperantisto), oni devus al tiu unue vendi la ideon pri Esperanto, ĉar la emfazo de la varbado estas je lingva, ne enhava nivelo.
La muziko sur tiu ĉi kompaktdisko, malgraŭ foje iom fuŝaj sintezilo, kantado kaj uzo de instrumentoj, estas centoble pli alloga ol ajnaj teoriaj aspektoj de Esperanto. Same 'suferas' kristana muziko, kiun oni povas vendi nur al kristanoj: nekredantoj kiel mi ne aĉetas ĝin, kiom ajn ĝi muzike aŭ -- de kristana vidpunkto -- kredrilate indas. Same, esperanta muziko en tia formato kutime vendeblas nur al esperantistoj.
Do, se Tarcísio volas vendi sian muzikon en Esperanto, mi kuraĝigas al li tion fari. Li povus esti unu plia bona kultura ambasadoro por Esperanto al la vera mondo. Kaj, se UEA kaj la Brazila Esperanto-Ligo ne disponas ĝustajn spertojn por lin ambasadorigi, ekzistas organizaĵoj kiel Eurroka, kiuj tiurilate profesie kaj kapable laboras.
Mi konsilas aŭskulti ĉi tiun kompatkdiskon malgraŭ tio, ke foje nepros elkraĉi unu-du malbonajn pecojn de la preskaŭ tute verda pomo -- Brazilo brilas en la muziko sed kun kelkaj makuloj. Al Tarcísio Lima mi konsilas du aferojn. Unue indas aŭdigi bonajn kantojn komence de la kompaktdisko kaj, due, kantoj pri 'BEL, CEA kaj UEA ĉe l' bordo de l' mar'' ŝajnas al mi kiel himno aluda al esperanta biblio -- kio eble malhelpas agnoski lian muzikan kapablon.
Rolf Fantom estas universitata studento pri son-teĥnologio. Mem talenta muzikisto, lia rokmuzika sonbendo Fantom' aperis en 1996. Li multe aktivas en Esperanto-rondoj britaj kaj ne-britaj.
Aparta plezuro de la ĉiujara Mezlanda Esperanto-Tago okazanta komence de marto en Barlastono konsistas ne nur el partoprenado de ĉ. 25 lernantoj, ne nur agrabla etoso kaj elstara tagmanĝo, sed ankaŭ el la fakto, ke kunvenas samtempe grupeto de instruistoj pri fremdaj lingvoj. Jen taŭga momento por montri al profesiuloj, kiuj foje ege skeptikas pri la internacia lingvo, ke eblas ridi, ŝerci kaj jes eĉ komuniki per Esperanto -- momento, kiun perfekte kaptis membroj kaj de komencanto-grupo (gvidata de Ann Morse-Brown) kaj de progresanto-grupo (gvidata de Paul Gubbins).

Dum la komencantoj atakis afiksojn kaj kunmetis siajn unuajn frazojn en Esperanto, la progresantoj cerbumis i.a. pri Monato-artikolo kaj pri kvizo. En la fotoj, de maldekstre: Sheila Brazier, Liz Thrasher kaj Viv O'Dunne atentas la lingvajn konsilojn de sia instruanto (dekstre), Ann Morse-Brown; kaj Chad Brown kaj David Hill profundiĝas en tiklaĵoj de la Monato-teksto.

M. A. Clerk
Konsterna novaĵo! Rompŝtelistoj ĉe niaj karaj najbaroj Beti kaj Alfred. Unuafoje io tia en nia trankvila anguleto. Basil tuj kulpigas la politikistojn, sed mi diras, ke politikistoj -- kvankam de imposta vidpunkto ŝtelemaj -- plej probable ne interesiĝas pri la poŝtmarko-kolekto de Alfred, nun enaeriĝinta. 'Kiu estas enaeriĝinta,' rebatas superece Basil, 'la kolekto aŭ Alfred?' Malplaĉas al Basil, kiam oni lin kontraŭas. 'Almenaŭ,' li daŭrigas, 'ni ne plu estos devigataj toleri la tedaĵojn de Alfred rilate la kolekton. Kiu volas konstante aŭdi pri plej lastaj markoj montrantaj ekzotajn bestojn?' Nenion dirante, mi iras kuirejen por infuzi teon. Fakte Basil pravas. Alfred ja fariĝas obsedato pri sia poŝtmarka besto-ĝardeno, kiel li ĝin nomas.
Basil aĉetas pli fortan seruron por protekti la ŝrankon, kie li tenas siajn medalojn kaj insignojn de t.n. aksaj armeoj el inter la jaroj 1933-45.
Mi interkruciĝas kun Beti ĉe la legomisto. Laŭ Beti la polico opinias, ke Alfred ne plu vidos sian kolekton. La krimuloj estas fakuloj, kiu cele ŝtelas. Mi ne scias, ĉu goji aŭ boji: ĝoji, ĉar la ŝtelistoj, evidente trovinte, kion ili serĉis, verŝajne ne revenos; aŭ boji, ĉar en nia sensignifa strateto krimis bando tiel lerta kaj profesia. 'Feliĉe,' aldonas Beti, 'la uloj metis siajn palpilojn nek sur miajn oraĵojn nek sur miajn ceramikajn figurojn.' Mi kontraŭvole konsentas, ke, jes, estas feliĉe -- malgraŭ tio, ke la ceramikaĵojn mi taksas hontinde etburĝaj. 'Klare,' poste opinias Basil, 'la krimula klaso rafiniĝas. Se ne, ankaŭ la ceramikaĵoj estus for.'
La ideo pri kleraj krimuloj -- klerigataj de la ŝtato, t.e. Basil kaj mi kaj la kelkaj honestuloj, kiuj ankoraŭ pagas siajn impostojn -- timigas min. Ĉu policano povus distingi inter straso kaj aso? Mi dubas. Do kian estonton alfrontas niaj genepoj? Egale, ke genepojn ni ankoraŭ ne havas: gravas simple la principo. Ho! Mi preskaŭ forgesas. Elirinte el la legomisto, Beti informas -- konfidence, memevidente -- ke la poŝtmarko-kolekto alte valoris, kaj ke Alfred nun atendas grandan kompenson de la asekura kompanio.
Tuttage pluvadas. Hejme sidante, mi cerbumas, ĉu, se mi ŝteligus la medalaron de Basil, mi povus dank' al malavara kaj komplezema asekura kompanio unuafoje en la vivo eksterlande ferii ĉe luksa, kvinstela hotelo -- anstataŭ ĉe pensiono en fride friska norda banurbeto, kie jam de 28 jaroj Basil feriigas min. Pro la tieaj fumaĵitaj haringoj, kiuj sanige efikas sur lian digeston -- almenaŭ tion li volas kredigi. Fakte, se juĝi laŭ la postharinga ruktado de Basil, ili nur venĝeme efikas. Sed jes. Senharinga suda hotelo, ie en Varmujo, pagata de asekura kompanio, estus paradizo. Sed kiu, krom alia tedulo kiel Basil, ŝtelocele interesiĝus pri senvaloraj armeaj feraĵoj?
Ĉu anonceti en la ĵurnalo: 'Bezonata: diskreta profesiulo por translokigi valoraĵojn...?' Ne. Tro riske. Tamen notindas, kiel facilas krimule ekpensi. Ĉu ankaŭ krimule ekagi?
Beti kaj Alfred invitas nin ĉe si por dividi botelon da vino. 'Por meti finon al la travivaĵoj de la pasinta semajnfino,' diras Beti. Dum la vespero Alfred -- iom mistere, laŭ mi -- anoncas, ke li intencas funde kaj forte sekurigi sian domon. 'Mi rivelos nenion,' li sekretas. 'Vi vidos.' Basil ekdormas kaj -- eĉ pli hontinde -- ekronkas. Mi provas senkulpigi lin, dirante, ke mia edzo malvarmumas. Kompreneble neniu kredas min. Mi trenas la ronkinton hejmen jam antaŭ la deka. Ĉe ni, kaj vekiĝinta, Basil diras, ke li pasigis unu el la plej agrablaj vesperoj en sia vivo. 'Ne blekis Alfred pri siaj damnindaj poŝtmarkoj,' li diras. 'Pro tio mi povis trankvile dormi.' Mi ĵonglas per la nocio, ke eble Basil ŝtelis la poŝtmarkojn. Sed ne. Mia edzo ne sufiĉe ruzas.
Mi provas pardonpeti ĉe Beti kaj Alfred pro la hieraŭa konduto de Basil. Neniu hejme. Bizare. Ĝenerale aŭ unu aŭ la alia troveblas.
Beti ĉe la poŝtoficejo. Mi: 'Mi provis viziti vin lundon.' Beti: 'Ho... ni ekskursis. Bestoĝardenen.' Eĉ pli bizare. Ili neniam ekskursas.
Haltas enorma kamiono ekster la domo de Beti kaj Alfred. Elsaltas du harozaj kaj -- honeste -- tute manĝindaj maskloj. Unuavide rok-kanzonistoj -- mi ekĵaluzas, ĝis mi rimarkas flanke de la kamiono devizon 'Sekureco: Vi dependu, ni defendu'. Do gardistoj. Tamen kial ili portas diversajn konstrumaterialojn -- brikojn, lignon -- en la aŭtomobilejon de Beti kaj Alfred? Kial ankaŭ metalajn stangojn, dratojn? Bedaŭrinde unu el la gardistoj -- la plej rok-steluleca -- rimarkas min malantaŭ la kurteno kaj maldece gestas. Kial nur gestas, ne sugestas? Eble pro tio, ke estas ja vendredo la 13a -- tago de malbonŝanco. Tamen pro mia vundita honoro mi sentas min devigata retiriĝi. Mi eksidas en la salono kaj formordetas al mi la ungojn. Jam de jardekoj mi ne faras. Nur antaŭ ol edziniĝi al Basil.
Mi diskutas kun Basil la misteron de la aŭtomobilejo (prisilentante la fakton, ke mi enamiĝas en du plej sukajn specimenojn de la vira sekso -- Basil tion ne komprenus). 'Neniu mistero,' li sentencas. 'Sekureco ege gravas en la hodiaŭa mondo. Pro tio mi aĉetis la novan seruron.' Li koleregas, kiam mi helpeme atentigas, ke li ankoraŭ ne instalis ĝin. 'Tro okupata,' li gruntas, surmetante ĉapelon kaj elirante. Imagu -- kial aĉeti seruron, kiam eblus dungi adonisojn? Ve! Nepras sufoki herezojn tiajn.
Dum la tuta semajno obtuzaj frapoj, batoj, martelado, grincado, k.t.p. k.t.p. de interne de la aŭtomobilejo. Mi apenaŭ povas koncentriĝi pro mia scivolemo. Krome unu el la duondioj -- ne, tion mi ne diru -- unu el la laboristoj okupiĝas en la malantaŭa ĝardeno pri la ĉirkaŭbarilo. Kie estis heĝo -- ne inter ni kaj Beti kaj Alfred, sed alinajbare -- staras nun pli alta, sendube pli fortika betona barilo. Eĉ Basil, kiu ĝenerale ŝajnigas indiferenton, rimarkas, ke instalita estas elektra barilo, eble unu metron alta, certe ne pli, kiu ĉirkaŭas interne la tutan ĝardenon. 'Malŝparo de mono,' ĉikanas Basil. 'Ĉiu stelisto tuj rimarkos kaj facile subenrampos. Sendube tiaĵojn oni instruas en la ŝtelisto-lernejo.' Hodiaŭ miaj adoratoj anstataŭas la grandan pordon de la aŭtomobilejo per unu malgranda, malalta, samtempe blokante per brikoj la kroman spacon, kie staris la pordo. Mi rimarkigas al Basil, kiam li revenis de la oficejo, la rekonstruitan aŭtomobilejon. 'Eble ili aĉetos pli malgrandan aŭton,' superecas Basil. 'Aŭ,' studante la pordeton, 'biciklon. Pro la kosto de benzino -- skandale.'
Mi provas embuski Beti-on ĉe la bakisto. Vane. Mi havas la impreson, ke ŝi evitas min.
Kamiono, rok-idoloj for. Nenia spuro. Ankaŭ silento de interne de la aŭtomobil-(ĉu bicikl-?)ejo. Kio okazas? Aŭ neokazas?
Vekas min ĉirkaŭ la 2a matene ronkatako de Basil. Mi estas kolere batonta lin, kiam mi konstatas, ke esceptokaze ne kulpas li. Kulpas -- ŝajne -- ekstera ŝtormo: hurlado, muĝado de la elementoj, ventego, pluvado. Mi ellitiĝas por fermi la fenestron, metas manon sur la tenilon kaj -- ŝtoniĝas. Ĉar tie, sube, en la apuda ĝardeno de Beti kaj Alfred, staras -- ne, pozas, statuas -- la plej feroca, samtempe la plej nobla, majeste muskola besto iam ajn imagebla. Jes -- alrigardas min per du enormaj fajro-orboj tigro, kies striita felo pro la pluvo brilas, lumas dank' al la dancantaj radioj de pala, nubojn ĉasanta luno. Ĉu mi sonĝas? Ĉu mi partoprenas la vivon, la koŝmaron de iu alia? Verdire -- ĉu taglibron mi verkas aŭ novelon? Mi ne plu scias. Kaj svenas.

Poste.
La kuracisto opinias, ke ne gravas la vundeto, kiun mi suferis, falante. Tamen li oblikve atentigas pri troa konsumado de alkoholo kaj rekomendas, ke mi pli ekzercu min. 'Por forpeli la fantomojn,' li ŝercas, elirante. 'Kaj la tigrojn.' Ankaŭ Basil skeptikas. Memevidente, kiam li kontrolas, videblas nenio. 'Strigoj,' li graŭlas. 'Petolas la lumo.' Mi volas, ke Basil iru tuj al Beti kaj Alfred, sed Basil rifuzas. 'Mi restu ĉi tie por gardi vin, kara,' li diras, ne tre konvinke. 'Kontraŭ la tigro.' Kaj ridaĉas.
Feliĉe tamen kelkajn minutojn poste aŭdiĝas la ĉefporda sonorilo. Eniras Beti, kiu konsterniĝas pro mia bandaĝo kaj kretkolora vizaĝo. Mi klarigas, kio okazis, kaj ŝi mienas kiel knabineto antaŭ lernejestro. 'Ve,' ŝi balbutas, 'mi volis diri, sed Alfred malpermesis. Jes, tigron ni aĉetis -- por protekti nin. Alfred diras, perdinte sian kolekton, ke sen protektilo ne eblos trankvile dormi.' 'Kial tigro?' logikas Basil. 'Kial ne hundo, kiel ordinaruloj?' Kompatinda Beti. En tiu ĉi momento mi vere ekkompatas ŝin, malgraŭ la vulgaraj ceramikaĵoj. 'Nu, pro la kolekto,' si ekploretas. 'Alfred diras, ke se li ne plu povos ĝui ekzotajn poŝtmarkajn bestojn, li ĝuos ekzotan realan beston. Kaj la kompenso de la asekuro-kompanio ebligis al ni akiri kaj instaligi la tigron. Kiun parenteze ni nomis Basil. Ĉar ankau nia tigro ronkas.'
Basil estas ion dironta sed ĉi-momente aŭdiĝas freneza frapado kaj sonorado ĉe la pordo. Responde iras Basil, kiu revenas hororigite. 'Ĵurnalistoj,' li siblas. 'Hordoj da. Kaj fotistoj, kameraistoj. Ĉiuj tigron serĉantaj.' 'Fifekfik,' kriĉas Beti -- vere, mi neniam aŭdis ŝin tiel sin esprimi. 'Mi diris... jes, mi diris, ke rezultiĝos io tia. Mi flugu.' Jes. Aĉas la ceramikaĵoj sed neniu meritas sorton tian. Eĉ ne Beti kaj Alfred.
Finfine ripozo. Dum tagoj svarmis ĉi tie radio-raportistoj, televidistoj, filmistoj -- ne nur enlandaj, ankaŭ eksterlandaj. Basil ekbolas pro kolero, trovante japanan skipon tendumanta sur lia gazono. Li moliĝas, kiam la ĉefo proponas al li monon, sed apopleksie senkoheris -- lia sanstato vere timigas min -- kiam li konstatas, ke la japano enmanigis al li eŭro-biletojn. 'Pundoj,' li konvulsias. 'Pundoj -- samkiel hundoj. Buldogoj britaj...'. Mi ordonas al Basil, ke li iru poluri siajn medalojn. Frotado de la medaloj -- kiel mi diras -- ĉiam trankviligas lin. Feliĉe Basil konsentas kaj ŝafide fortrotas al la medalo-ŝranko. Mi ridetas -- iom feble -- al la japanoj. Dek minutojn poste mi rimarkas, iom surprizite, ke japanoj kaj tendo estas for. Eble kamikaz-brito pli timigas eĉ ol tigro. Se tion mi antaŭe sciintus, mi estus povinta proponi al Alfred kaj Beti kiel gardiston mian edzon. Tiel sendube ili estus ŝparintaj al si multe da mono -- kaj eble ili estus pagintaj al mi belan ferion en Varmujo. Sen Basil.
Tamen mi devojiĝas. Notindas, ke venis ne nur raportistoj. Krom membroj de la publiko, prezentas sin ankaŭ magistratanoj, reprezentantoj de la publika sanservo, policanoj, veterinaroj, kaj aliaj eminentuloj -- ĉiuj scivolemaj pri la nova enloĝanto de nia strateto. Ĉiuj konsentas, ke malgraŭ la escepta kaj tute nova situacio, ke ĉe privata domo estas gardata (ĉu gardanta?) tigro, fakte ne ekzistas ordono, regulo, dekreto aŭ leĝo, kiu malpermesas privatan prizorgadon de besto tia. 'Devus esti,' gruntis la urbestro, 'sed ne estas. Kaj pro tio ni estas senpovaj.'
Klare estas, krome, ke la tigro larĝe kaj lukse vivas en modele ekipita eksa aŭtomobilejo: pri krueleco -- kiel pretendas kelkaj klaĉgazetoj -- tute ne temas. Eĉ la veterinaroj konsentas, ke Basil -- la tigro Basil, ne mia edzo -- pli dorlote vivas ol multaj samspecanoj ĉe la plej renomaj besto-ĝardenoj. Nur la polica inspektoro insistas, ke la tigro ne estu publike -- nome tra la stratoj -- promenigata. Alfred: 'Tigron mi aĉetis gardo-, ne bulvardo-cele. Kial instali tigrejon, se tigro neniam ĉeestas?' Retiriĝas la inspektoro. Kiun li plej timas -- Alfredon aŭ la tigron -- mi ne scias.'
Embarasa momento. Mi vidas -- feliĉe nur dum sekundoj -- nian hejmon en la televidaj novaĵoj. Klare videblas la ĉifonoj, kiuj kurtene-pretekste pendas ĉefenestre de nia salono. Kulpas Basil, kiu malpermesis al mi mendi novajn. Hontinde. Sendube la tuta mondo nun taksas nin avaruloj.
Nekredeble -- precize, kiam ni kredas, ke ĉio pli-malpli normaliĝas (krom, evidente, la ĉeesto de Basil en najbara ĝardeno: ĉu nomi ĝin nun 'ĝangalo'?), skuiĝas denove nia eta mondo. Tute neatendite, ĉ. la 11a matene, alvenas malserene sirene du policaj aŭtoj kondukantaj grandan nigran luksmarkon kaj kvar-kvin pli modestajn veturilojn. Kriĉe haltas la karavano ekster la hejmo de Beti -- fakte, pro la aŭto-tiomo, ekster ĉies hejmoj -- kaj elsaltas (diable!) armitaj policanoj. Elfalas -- mi facile rekonas ilin pro iliaj ratvizaĝoj -- el la ceteraj aŭtoj la klaĉgazeta ronĝularo.
Paŭzo, dum la policistoj la ĉirkaŭaĵon (inkluzive de miaj kurtenoj) zorge kontrolas; tiam, el la nigra luksaŭto, elpasas... diable! Kiu? Trajtoj nebule konataj... certe el la televido... televida serio... tiu pri hospitaloj... ne, ne... polica serio... bam! El la novaĵoj... politikisto ... ministro, jes, internaj aferoj... ho, kiel li nomiĝas? Egale... mi pelas min eksteren kaj sekvas la tutan bandon en la aŭtomobilejon, pardonu tigrejon, de miaj najbaroj. La ministro, fotata, filmata, mikrofonata, jam plengorĝas: '... jaroj da neglekto... blabla... krimo-ondo... blabla... respondecas niaj antaŭuloj... bla... ni semas... bla... vi rikoltos... bla... intertempe... bla... protektu sin ajnmaniere ordinaraj civitanoj... bla... jes, eĉ tigre... blablabla...'.
Sed tiam -- ĉu incitas la beston ministra predikado, klaĉgazetistaj ratvizaĝoj, kameraistaj reflektoroj aŭ simple invado de lia spaco -- subite ekroras la tigro kaj, kvazaŭ surrisorte, saltegas super la baroj de sia kaĝo kaj, alteriĝinte tuj apud la ministro, fiksas siajn dentojn en moŝtan kruro-karnon. Ekjelpas la ministro -- kiel poste sentencas Basil (edzo, ne tigro), jen verŝajne la plej honesta eldiro de lia tuta ministra kariero -- dum fotadas kaj filmadas la klaĉistoj (kristnasko, novjaro kaj ĉiuj sanktulo-tagoj en unusola glora momento: tiel kreiĝas reputacioj). Alkuras la policanoj, ĉiuj pretaj konsili, kion fari, kondiĉe ke ili mem ne faru (t.e. proksimiĝi al sovaĝa, sovaĝanta tigro), kiam -- apenaŭ kredeble -- la tigro, melankolie ekmuĝanta, subite eltiris la dentojn de sia predo kaj, sin dorsen rulanta, ekŝaŭmanta, konvulsias, spasme fleksiĝas, rigidiĝas kaj mortas.
Momenta silento. Tiam ĥaoso. La polico provas senhomigi la aŭtomobilejon; la klaĉistoj volas foti la tigron, ankaŭ la ministron ('Nura gratvundo, mi certigas al vi'); Beti ĵetas sin sur la kadavron de la agoniinto, lamentante: 'Basil, ho Basil, mi amas vin' (ĉu iam estis io inter si kaj mia Basil?); denove klikklikas la fotistoj; kaj Alfred ekblekas pri la kvalito de hodiaŭaj tigroj, minacante procesi kontraŭ la bestoĝardeno, kiu vendis al li la katon, kontraŭ la firmao, kiu fabrikis la kaĝon, kaj kontraŭ la spertuloj, kiuj garantiis la sekurecon de la instalaĵo.
Du horojn poste. Finfine trankvilo. Ĉiu for: la ministro televidejen por insisti, ke neniu unuopulo, nur la ŝtato, posedas la rajton protekti; pro tio estos enpostenigitaj kaj, pli grave, surstratigitaj miloj da novaj policanoj; la klaĉistoj redaktejen por -- nu -- klaĉi; la policanoj policejen por prepari raportojn, dosierojn, statistikojn, kunvenojn kaj kunsidojn pri tigro-atakoj; kaj Alfred advokatejen. Pro la garantio. Restas nur Beti, kiu tetrinkas ĉe mi. 'Strange,' si penseme ensuĉas sian teon. 'La veterinaro diris, ke kazon tian li neniam en la vivo spertis. Ŝajnas,' kaj la voĉo mallaŭtiĝis, 'ke Basil estas venenita. En la buŝo, ĉirkaŭ la dentoj, estas tokso-spuroj. Mi demandas min,' flustras Beti, nervoze ĉirkaŭrigardante, 'el kio konsistas niaj ministroj. Ĉu trafluas la vejnojn sango? Mi ekdubas.'
Mi rakontas poste al Basil, hejmenirinta. 'Jen,' li indignas, 'kion mi jam delonge diras. Politikistojn mi ne fidas: ĉiun kaj ĉion ili venenas. Imagu: se ne estus registaroj, estus... estus...' 'Anarĥio,' mi aldonas. Basil perpleksite fiksrigardas min. Kaj, kolere kaptante sian ĉapelon: 'Mi eliros,' li gruntas, klakfermante malantaŭ si la pordon.
Ĝojiga novaĵo! Rompŝtelistoj ĉe ni: for la ankoraŭ senserura medalo-kolekto de Basil! La polico opinias, ke la ŝtelistoj kaptis la okazon de la tigro-morto por reveni al nia strateto. Dum la tuta tago mi revas pri Varmujo, pri luksa hotelo, pri adonisaj kelneroj, pri naĝejo... ĝis Basil anoncas, ke por ŝpari monon li ne pagis la asekuron. Nun mi scias, kial Beti kaj Alfred nomis la tigron Basil. Ne pro ronkado -- pro praa, besta stulteco. Por min konsoli, Basil diras, ke li mendis ferieton en -- laŭvorte -- 'nia plej ŝatata pensiono en nia kara norda banurbeto.' Kaj konsilas al mi paki puloverojn kaj anorakon, ĉar laŭ veterprognozo... ho, ve. Hovehovehove. Kaj ankoraŭfoje. Ho, ve.
M. A. Clerk frue emeritiĝis post kariero en la diplomato-servo, deĵorinte en ambasadorejoj en ĉiuj kvin kontinentoj de la mondo, kaj tie konatiĝinte kun diversaj lingvoj, inkluzive de Esperanto (aŭtodidakte lernata). Post homplenaj jardekoj la aŭtoro de tiu ĉi rakonto nun loĝas kontente kun kato en izola sed pitoreska parto de la suda t.n. Pinta Regiono.
Paul Gubbins
Sonoris la vekilo je la sepa horo. 'Kio?' mi duondorme demandis al mi. Subite mi rememoris. La tago de la kongreso en Stoke-on-Trent! Salivumante pro ekscitiĝo, mi salte ellitiĝis kaj, rezignante pri miaj kutimaj flokoj + ovo + rostita pano kun oranĝa konfitaĵo + teo sensukera kun nur iom da lakto, mi surĵetis ĝinzon + ĉemizon + verdstelan puloveron + anorakon kaj, surdorsiginte jam pakitan tornistron, rapidis al la bus-haltejo. Ke la buso al la ĉefstacidomo ne malfruiĝu! Se jes, foriros sen mi la vagonaro -- vagonaro, en kiu jam sidas babilante gaja samideanaro. Ho, buso, buso: min ne perfidu!
Kaj tiel tede plu: tiamaniere komenciĝis tradiciaj kongresaj raportoj (malmulte la kongreson prilumante; male la verkinton). Feliĉe, tamen, dum la Brita Esperanto-Kongreso en Stoke-on-Trent rolludis nek vekiloj, nek salivo, nek verdstelaj puloveroj (tamen okulfrapis la helverda ĉemizo de unu kongresano). Rolludis male honesteco: honesteco, kiu ebligis al la bedaŭrinde nur ĉ. 80 partoprenantoj esplori la esperantan realon en Britujo en 2002 kaj, pli grave, ekplani pli firman estonton.
En foje amuza sed ĝenerale pensiga 'fest-, pest- aŭ rest- parolado', David Kelso, la EAB-direktoro pri evoluigo, notis, ke malgraŭ tio, ke esperantistoj en Britujo malmultas, 'ni staras sur forta fundamento'. David parolis pri ŝanĝiĝintaj 'kulturaj tajdoj' (ekz. ŝrumpas en elektronika epoko tradiciaj organizaĵoj kaj kluboj) kaj aldonis, ke nepras aktivi laŭ nunaj fluoj, esplorante -- eble -- t.n. lojaleco-kartojn kaj 'vendante', kiel Tesco, tion, kion postulas klientoj. Tamen, kiel memorigis David, Tesco vendas varojn, EAB ideon; kaj do la Tesco-modelon EAB ne sekvu, tamen eventuale akompanu. Sed por tion fari nepras altkvalita varo kaj solida administrado; nepras ankaŭ ekspluati la interreton.
La parolado de David, kiel li celis, naskis viglan debaton, dum kiu estis diskutata i.a. la rolo de federacioj kaj de kluboj en la brita movado. Sed prezentiĝis dum la kongreso aliaj eblecoj priparoli la estonton: gvidis Rolf Fantom sesion 'Kien, kiel: freŝaj ideoj de juna talento' kaj -- fakte samtempe -- eblis diskuti kaj influi enhavon kaj rolon de La Brita Esperantisto. Tiel eblis al kongresanoj engaĝiĝi en la renesanco de Esperanto en Britujo: renesanco karakterizata memevidente de la nova EAB-sidejo kaj -biblioteko en Barlastono. Kaj se postkongrese restas nur unu impreso, do jen ĝi: renovigo. La brita movado, ankoraŭ dormeme, vekiĝas, salutante novan tagon, konsciante novajn eblecojn. Realigi ĉi tiujn eblecojn kaj spiti la cinikulojn kaj en kaj ekster EAB, kiuj pridubas la traviveblon de Esperanto en Britujo (kion ekzemple mi aŭdis de unuopuloj -- ne, mi substreku, de oficistoj -- dum la SATEB-jarkunsido okazanta nur unu semajnon post la Stoke-kongreso) estas la tasko alfrontanta al aktivuloj.
Renovigo tuŝis ankaŭ la mastruman komitaton de EAB. Forlasis ĝin Bill Walker, kiu okupiĝadis i.a. pri juraj aspektoj de la translokigo de EAB al Barlastono. Resumis EAB-kasisto Joyce Bunting: 'Kiom vi ŝuldas al Bill, vi ne povas konjekti.' Same, kiom EAB ŝuldas al Joyce apenaŭ kalkuleblas: tamen, kiel ŝi memorigis al kongresanoj, ankaŭ ŝi post multjara laboro por EAB deziras retiriĝi kaj transdoni siajn kontlibrojn al iu alia: posteulo nepre sin anoncu ĝis la venonta jarkuveno en Skotlando. Intertempe prezidanto restas Edmund Grimley Evans kaj vic-prezidanto David Bisset; sekretario estas Geoffrey Sutton. El iamaj komitatanoj restas nur Frank Spilsbury kaj Eric Walker; nove elektitaj estas Graham Blakey, Helen Fantom kaj Grahame Leon-Smith. Al ĉiuj saĝon kaj sukceson!
Kritikis tamen la elektoproceduron Stephen Thompson, prezidinto de EAB. Li protestis -- ŝajne prave, malgraŭ asertoj de la podio -- ke antaŭe eblis al membroj voĉdoni ne nur por komitatanoj sed ankaŭ por oficistoj. Male en Stoke, kie ĵus elektitaj komitatanoj retiriĝis por decidi inter si, kiuj okupos prezidantan, vic-prezidantan kaj sekretarian postenojn. Nepras, ke membroj mem elektu oficistojn; ke, kaze de frakcioj ene de la mastruma komitato, estu organizata inter la membraro sekreta voĉdonado por eviti embarason ĉe individuaj kandidatoj. La komitato bonvole pli demokratie kaj laŭ establita precedento aranĝu la elektojn dum la glasgova kongreso.
Feliĉe, tamen, kongresoj konsistas ne nur el komitato-kunsidoj, elektoj kaj proceduro-disputoj sed ankaŭ -- plej grave -- el kulturaj, distraj eroj. Aparte ĝuindaj estis do la kontribuaĵoj de la ĉefa, eksterlanda gastpreleganto, kroatino Vinja Branković, fondinto de la firmao Orbis Pictus. Vinja, unuafoje vizitanta Britujon, gajnis multajn novajn amikojn dum la kongresa semajnfino, ne nur pro siaj prelegoj -- pri 'Istrio: La magia tero' kaj pri la entrepreno Orbis Pictus -- sed ankaŭ pro sia malferma, homama temperamento. Gravas por si kaj 'la magia tero' kaj Esperanto, tiel ke ambaŭ estu ligataj, 'por ke Esperanto celu al homoj, por ke ĝi havu ian utilon -- ekzemple turismon'. Prelegis ankaŭ Ian Fantom pri 'Kvardek jaroj da Esperanto; kvindek da piano', Marjorie Boulton pri la signifo por si de Stoke-on-Trent, kaj Martin Howard, kiu gvidis stimulan sesion pri ceramikaj terminoj (temo aparte taŭga en la ceramika urbaro). Krome Vinja, kune kun Helen Fantom kaj Elizabeth Stanley, gvidis por komencantoj konversaciajn rondojn: nepra sed foje neglektata aspekto de ĉiu kongreso (fakte de ĉiu Esperanto-evento).
Kaj Vinja kontribuis ankau al elstara, preskau profesia distra vespero. En mia Esperanto-vivo mi toleris koncertojn kaj distrajn vesperojn akcepteblajn nur pro kutima esperantista troĝentileco (aŭ surdeco), sed lastatempe kaj kun kreskanta ĝojo -- aŭ, pro aĝo, malkreskanta cinikismo -- mi konstatas, ke la nivelo de esperantaj distraj aranĝoj mirinde pliboniĝas. Kaj tiel en Stoke. Deklamis poemojn Vinja Branković, Marjorie Boulton kaj Jack Warren; kantis Sally Philips, Stephen Thompson, Hilary Chapman kaj Elizabeth Stanley; muzikis Peter Bolwell, Ian Fantom kaj Michael Seaton; aktoris Angela Tellier kaj Colin Simmonds; afrike dancis Viktor Mensah. Dum milionoj da britoj brute sidis antaŭ siaj sabataj televidekranoj, ni esperantistoj ĝuis buntan, internacian spektaklon: jen la kongreskotizo oble repagata. Gratulon al ĉiuj partoprenintoj!
Gratulon ankaŭ al la organizintoj de la 84a Brita Kongreso -- ĉefe al Terry Page, ankaŭ al Hilary Chapman kaj aliaj, kiuj kunkreis tradician sed samtempe antaŭen rigardantan kongreson. Ekzemple: kia ironio, ke ĉi-jare en Stoke okazis lastatempe neglektata ceremonieto por transdoni standardon al organizantoj de la venonta kongreso; ironie, car ĝuste en la sama halo en Stoke antaŭ pli ol dek jaroj malokazis la ceremonieto, ĉar la transdononto (hontu: vi scias, kiu vi estas), enuigata de -- ni diru -- tro longa distra vespero, estis forfluginta al apuda drinkejo. Tamen tiu ĉi lasta, ege sukcesa 'paĝo' -- dankon denove, Terry -- en la libro de britaj kongresoj signifas, ke la historio pri la maltrafita flago-ceremonieto povas nun fariĝi nur amara piednoto en ja dolĉa, espereble tiel daŭrigota, kongreso-kroniko.
Paul Gubbins, netransdoninte flagon en Stoke al kongresaj posteuloj, sendube kontribuis pli ol ĉiu alia al la disfalo de la Esperanto-movado en Britujo, rikoltante la koleron de tradiciemuloj, kiuj tuj forlasis la nacian asocion. Li nun pentas, redaktante La Britan Esperantiston, kaj kompilante kongresajn raportojn.

Kongresanoj ĉe kafo. De maldekstre:
Graham Leon-Smith, Helen Fantom kaj Roy Simmonds.
David W. Bisset
Unu el la plej valoraj donacoj de la pasintaj kvin jaroj: tiel taksis la Nacia Biblioteko de Skotlando la libraron de Bill Auld, kiuj transdonis siajn Esperanto-librojn al la biblioteko en Edinburgo. Donaco vere valora, ĉar la kriterioj por akcepti t.n. specialajn kolektojn ĉe la nacia biblioteko altegas.

Dum ceremonio fine de 2001 la bibliotekestro, Ian McGowan, pritraktis la nekredeblan variecon de la verkistaj roloj de Bill Auld: poeto, redaktoro, novelisto, verkisto kaj tradukisto. Li gratulis lin pri la kandidatiĝo por la Nobel-premio pri literaturo: neniu skota verkisto antaŭe ricevis tiun honoron. Tial la biblioteko ekscitiĝis, kiam Auld kontaktis ĝin pri ebla donaco de la propra libraro.
S-ro McGowan invitis al la donacinto respondi. Regis plena silento, dum Auld pasis al la podio. Li rigardadis la homojn, ridetis, eldiris spritaĵon por malstreĉi la aŭskultantaron, kaj komencis paroli simple kaj el la koro:
'Mi fieras pri mia honorigo; sed mi estas ankaŭ humiligata, ĉar miaj libroj kaj verkoj nun troviĝas por ĉiam kune kun la verkoj kaj kolektoj de la gigantoj de skota literaturo. Kia honorego!' Li paŭzis denove. 'Ĉu sufiĉas? Jes: sufiĉas.' Tondris la aplaŭdo, dum li reiris al la sidloko.

La nacia biblioteko nun katalogas la Auld-kolekton kaj preparas ĝin interrete disponigi. Espereble eblos jarfine iri Edinburgon por legi la librojn. La biblioteko bonvenigas tagvizitantojn: membriĝo haveblas por tiuj, kiuj interesiĝas pri la speciala kolekto.
David W. Bisset estas vic-prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio kun aparta respondeco pri publico. Li estas ankaŭ sekretario de Esperanto-Asocio de Skotlando kaj kunorganizas i.a. la skotan studrondon en Dunblane.
Vinja Branković
La unuan fojon vizitis Vinja Branković Britujon, kiel gastparolanto dum la kongreso en Stoke. 'Mia ĉefa impreso,' ŝi skribas, 'estas pri la riĉeco de la lando, kiu manifestiĝas ne en la luksaĵoj sed en la rafiniteco de la homoj, tapiŝoj en la arbaraj kafejoj, kaj similaj aferoj, kiujn vi eble ne rimarkas... Ĉi-sube ŝi donas impresojn pri la kongreso mem -- kaj atentigas, ke ni britoj eble ne sufiĉe reklamas niajn esperantajn varojn.
Certe ne povas esti, ke ĉiuj britoj estas tiel ĝentilaj, instruitaj, edukitaj, agrablaj, afablaj, sed la tuta kongresanaro ŝajnis esti tia -- ĉu miaj samaĝuloj, ĉu duoble aŭ duone ili aĝis: ĉiuj al mi dankis, helpadis, kuretis al la prelegoj, pardonpetis, bondeziris. Konkludo: kiel tia speciala loĝantara elito, britaj esperantistoj meritus apartan premion de la ŝtato, ekz. 'por plibonigi la vidatecon de la lando' (kiun tra la mondo fuŝas ĉiuj ŝtatoficistoj, produktante malamikojn; esperantistoj produktas amikojn kaj amikecon).
La tuta kongreso ŝajnis agrabla, senpaŭza kvartaga tetrinkado. En la trankvila kaj senstreĉa etoso sinsekve, foje ankaŭ samtempe, okazadis prelegoj, kunvenoj, forumoj, debatoj. Se foje oni ne interesiĝis pri iuj el ili, eblis pasigi tempon en la komputila ateliero porokaze instalita kunlabore kun bonfara organizaĵo, kiu pluvivigas malnovajn komputilojn. Bona ideo -- eĉ ĉe Universala Kongreso ne disponeblas ununura komputilo al plurmila kongresanaro! Aŭ eblis simple konversacie amikumi en agrabla angulo, gustumante teon kaj kuketojn, kiujn nevideblaj bonaj spiritoj (verdaj kaj urbodomaj) ĉiam ĝustatempe kaj regule malmankigis.
En ĝustaj momentoj ankaŭ, malantaŭ la scenejo kaj la scivoliga pordeto de la nobla jubilea salono (nia ĉefa kongresa ejo), komencis venadi apetitigaj odoroj. Je la verda momento la pordetoj malfermiĝadis kaj servistoj veturigis buntajn (kaj ne malabundajn!) manĝaĵojn al la memserva tablo. Preninte manĝaĵojn ni, samkiel urbodomaj oficistoj, rajtis ĝui la manĝojn en nia labora kaj eleganta jubilea salono. La bongustaĵoj ankaŭ reenvicigis nin kaj ni plurfoje revenadis por saluti afable ridetantajn kaj servopretajn kelnerojn. Ĉe la tabloj rondaj (kaj grandaj) ni manĝis, trinkis kaj amikis.
La kongreso estis organizita atente kaj racie. Ni kongresis en malgranda urbo [NDLR: Stoke-anoj sendube malkonsentus!], preskaŭ ĉiam samloke, en la urbodomo. La diservo okazis en la preĝejo vid-al-vida, tiel ke eĉ mi vizitis ĝin. La lastan dimanĉan duontagon ni pasigis en la promendistanca ceramikaĵo-fabriko Spode; post la vizito al la fabrika vendejo, unue sunumiĝante sur benkoj kaj la herbejo ĉirkaŭ la malnova ceramika forno, poste kunvenate pri la lunda ekskurso, teumante kaj, fine, solene vespermanĝante, trinkante kaj adiaŭante. Nia kongresa komitato, kiu konsistis ĉefe el Terry Page, bone pensis pri ĉio, eĉ pri la malŝokaj disiĝoj, tiel ke la grupo malgrandiĝadis iom post iom dum la dimanĉa posttagmezo kaj vespero.
Pensante pri aliaj landaj kongresoj, mi rimarkis, ke ofte ili estas mallongaj, ĉu pro tempo-, ĉu pro mono-manko. Estis bele kompreni, ke la britaj esperantistoj trankvile kaj iel familiece dediĉas tempon al sia kongreso. Tiel preskaŭ triono de la partoprenantoj kunĝuis kvinhoran promen-ekskurson laŭ la valo de la rivero Churnet.
Esperantistaj kongresoj, eĉ se landaj, jam preskaŭ ne povas esti ununaciaj. Tiel ankaŭ en Stoke: pro 'esperantistaj gastlaboristoj', vizitantoj, amikoj kaj rektaj kongresanoj, preskaŭ deko da landoj prezentiĝis. Ĉiuj, samkiel la tre kreivaj kaj produktivaj britaj esperantistoj, tre volonte kontribuis al vespero mondkultura, en kiuj aŭdiĝis eĉ originalaj madagaskaraj vokkantoj kaj afrikaj dancoj.
Ne nur vizito al kursejo en apuda Barlastono, kiun ni ankaŭ dumkongrese vizitis, estu allogaĵo al Britujo, ne nur la famaj nomoj, kiuj eniris aŭ eniras la historion de la Esperanto-movado; ĉar multaj kaj buntaj floroj kreskas en la verda insula ĝardeno -- floroj kun kortuŝa diligenteco flegataj, kvankam nesufiĉe eksportataj kaj vizitataj. Observite aŭ ne, rimarkite aŭ ne, la insulanoj, denaskuloj de la lingvo, 'kiun parolas la tuta mondo', konvinkite kaj kun granda persona ĝuo flegas la lingvon, 'kiun neniu en la mondo parolas.' Kaj ne pro sinkontrolo britoj invitas eksterlandanon kiel kongresan gastparolanton. Policiston ili ne bezonas. Kaj krokodiloj ne ekzistas.

Vinja Branković (dekstre), kun
Hilary Chapman
Kris Long
Dante Alighieri, Purgatorio. Tradukis Enrico Dondi. Fonto: Chapeco, Brazilo, 2001. Paralela teksto (itala/esperanta), A4-formata, kudrita, nigre-blanke ilustrita (de Gustave Dore), 256 paĝoj. Prezo: EUR 22.
Traduki trionon de la Dia Komedio postulas ĉasi 1500 rim-triopojn. Kaj ne nur trovi ilin, sed tajlori frazojn laŭ versfinaj vortoj. Kun risko, ke la teksto disfalos en tradukon kaj balastajn, do perfidajn, rimojn. Ĉu heroa tasko -- aŭ nur perversa?
Jen kajero (grandformata -- kie loki ĝin sur librobreto?) kun originalo por kontroli, kio estas en la itala teksto -- kaj kio fontis el la plumo de la tradukinto. Kun deknaŭjarcentaj bildoj por sugesti romantikan interpreton. Sed sen notoj -- kvankam poste klaras, ke informoplenaj unupaĝaj enkondukoj al ĉiu kanto bone prinotas, helpas ekzemple spuri la gravan rolon de la certe konata rakonto pri la morusarbo de Piramo kaj Tisba.
Enrico Dondi serioze reviziis. Serĉu la konatan (pro Rubtero de Eliot) pecon fine de la 5a kanto pri la Pia: la originalo donas tujan rimon Maremo/gemo (nur rimparon, ĉar kantfine) -- sed Dondi kaŝas tion en la versoj kaj versfine preferas alian. Komencas kanton 23 rimparo verde/perde -- same ne uzita. Apuda verso tuj tradukas sin: 'Sed kiu kredus ke l' odor' de pomo...' -- versio tamen forgesita. Detaloj tiaj donas fidon, ke jen zorge polurita verko.
Sed verde/perde jam okazis (en kaj sen traduko) fine de la 3a kanto: 'Ties malbeno ne efikas perde, / ke ne plu povas veni dia graco, / ĝis la espero plu prosperas verde'. Kaprompe, ĉu? Relegu. Nebula sento, ke pli-malpli devas esti: 'la malbeno [al Manfredo] ne forbaras Difavoron dum espero verdas'. Tikla punkto: 'ĝis' kaj 'dum'. Distingo ŝajne tute klara al anglalingvanoj. 'Pluv' falis; ĝis ne sorbis ĝin la grundo, / la akvo en fosejojn sin direktis' (5.119-120) -- laŭ mia lingvosento devas esti 'ĝis' (sen 'ne') aŭ 'dum ne'. Sed kun diverslingvanoj mi jam spertis, ke malsimple...
Do certe ne facile komprenebla teksto. La pomo supre reaperas baldaŭ (23.68): 'l' odoro de la pomo sur la vojo'. Bone sonas, ĉu? Sed pensu: 'sur la vojo'. Do ĝi falis. Ĉu frakase aŭ kontuze? Ĉu jam putras, ĉu fermentodoras? Vanaj demandoj. Kontrolo montras 'sur la vojo' aldono por kapti rimon: la pomo bonodoris ankoraŭ sur la arbo.
Traduki kaj aldoni rimojn poste foje eblas (se vi bone kaŝas kunglulokojn!), se cellingvo povas diri pli-malpli la samon en malpli da silaboj ol fontlingvo. Multaj trajtoj de la traduka lingvo de Dondi montras emon malŝpari silabo(j)n: 'nune' anstataŭ 'nun', 'mi mema', 'pli multe forte', ie-tie balasta 'ajn', 'post ol...'-konstruo anstataŭ finaĵo '-ite' aŭ '-inte'... Kontraŭ tiaj trukoj staras 'laŭ' -- uzata vaste anstataŭ 'kiel', en senco klare malrekomendita de PIV, sed ankaŭ kun plej diversaj finaĵoj.
Aldonoj klare povas krei konfuzon. Reala bildo de kolomboj fine de la 2a kanto nebuliĝas, kiam kaptas ilin 'pli forta zorg' anima'. Ĉu kolombo havas do (laŭ 13-jarcenta teologio) animon?
Kaj fine de la 10a kanto: 'Vi, homar' fiera... / nek scias, ke vi estas vana vermo, / kiu l' anĝelan papilion naskas, / flugonta sen ŝirmilo al eterno.' Ĉu vere vana, se ĝi naskas -- aŭ tute male? Kaj plue: 'Kion malhumileco via taskas, / se estas vi insektoj en vakuo, / kiuj la finan formon en si maskas?' -- kie ŝajne devas temi pri la veraj vermoj, kiuj ne sukcesos papilion naski, do nenion maskas (fina formo mankas do -- sed rimoj pruvas, ke ne preseraro!).
Ĉu bagatelaj detaloj? Aŭ ĉu konkludi, ke konfuzo pri konataj aferoj ne donas fidon pri pli foraj, pli komplikaj argumentoj -- pri animoj kaj ombroj, geometrio kaj astronomio -- aŭ intence enigma parolo de Beatrica en la fina kanto?
Mi ne disponas spacon por pli longaj citoj. Ofte duonpaĝo bone fluas. Foliumante la libron ĉe librobudo, kontrolu (kaj espereble ĝuu) la komencojn de kantoj 8 (vespero) kaj 11 ('Patro nia...'), 27 (plua pomo, pli enigma, por logi tra purigan fajron en Edenon) kaj 28 (Edeno jam) -- kaj kontraste cerbumu pri 2.52-60. Aĉetu ankaŭ anglan version, kun notoj, ekzemple malnovan 'Penguin' (ankoraŭ facile troveblan) de Dorothy L. Sayers, aŭ novan (kun versoj mem multe pli legeblaj, ĉar senrimaj!) de Mark Musa.
Dondi nun tradukas Paradizon. Mi preferus ĝin kontroli antaŭ la apero ol post! (Purgatorio ne nomas kontrolinton.) Sed pripensu: ĉu nia lingvo ankoraŭ devas montri sin kapabla speguli ĉefverkojn? Ĉasi rimojn kiel 'nune/kune' aŭ 'ree/tree/vee' estas jam teda ludo. (Pli trafan 'homo/pomo' donis la originalo.) Dante diras multon interesan -- sed nun ĝi estas en si mem sufiĉe malfacile komprenebla sen aldonaj rimkonfuzoj. La prozaj enkondukoj sonas vigle kaj forombras la versojn: kial ne provi tute prozan aŭ almenaŭ senriman tradukon?

Kris Long laboras en Bracknell pri meteorologiaj datumbazoj, tradukis iam Veteron kaj Klimaton de la Mondo, Gerard Manley Hopkins, George Mackay Brown, multon el la pola, ukraina kaj rusa -- kaj nun finas poemaron de T. S. Eliot kaj Briggflatts de Basil Bunting.
Geoffrey King
La honora bibliotekisto de EAB informas pri la baldaŭ plene funkcianta Butler-biblioteko ĉe la nova Esperanto-centro en Barlastono.
Personoj: la bibliotekisto, David kaj Jean Bisset, hundo, laŭokazaj
helpantoj.
Tasko: malpaki kaj surbretigi 10 000 librojn.
Daŭro: 12 tagoj.

La afero ŝajnis simpla... sed libro-skatoloj, zorge etikeditaj, tamen kuŝis pelmele sur la planko de la unuaimprese belaspekta biblioteko de la nova Esperanto-Domo en Barlastono. Do, helpate de fortikulo, ni ordigis la skatolojn (ne senerare) kaj elprenis la librojn, bone pakitajn kaj tute sendifektajn, sed kiuj jam en Londono tre malpuris: necesis do ĉiujn unuope senpolvigi, antaŭ ol ilin surbretigi.
Kaj tion ni faradis, kun interrompoj por aliaj tasketoj arkivaj kaj katalogaj, dum pli ol 100 laborhoroj. Planitajn ekskursetojn kaj paŭzojn ni pli-malpli nuligis. Dume EAB havis dutagan komitatkunsidon kaj nin vizitis kaj konsultis la kolegiestro, arkitekto, konstruistoj, elektristoj, ĝardenistoj kaj aliaj interesuloj; ĉiuj laŭdis la domon. Samtempe oni komencis aranĝi la >>EAB<<-oficejon.
Igis la laboradon tolerebla la homoj, malnovaj kaj novaj amikoj de EAB, kun kiuj ni parolis, paŭzante, manĝante. Dum la laboro fluis opinioj, ŝercoj kaj anekdotoj; se mi bone memoras, neniu disputo. Mi kuraĝas diri, ke ĉiuj, inkluzive la hundon, malgraŭ la intensa laboro ĝuis tiujn du semajnojn.
Tamen ni ne sukcesis ĉion surbretigi: la laboro poste pluiros. Restas malpakotaj la periodaĵoj kaj la pruntokolekto. Necesos ankoraŭ ordigi la librojn kaj kompletigi la katalogon. Do nur post la oficiala malfermo la kolekto estos uzebla, sed eĉ tiam ne finordigita; intertempe diversajn meblojn, ekipaĵojn, ornamaĵojn k.a. ni devas ankoraŭ ricevi kaj aranĝi. Informoj por vizitantoj restas verkotaj; same la paĝoj interretaj www.biblbut.org. Ni atingis la finon de la komenco, sed dumlonge ne vidos la komencon de la fino. Sed, ŝajnas al mi, oni estos kontenta pri la nova biblioteko.
Tia, do, per malmultaj vortoj, estas la rakonto. Se restas demandoj, mi estas kontaktebla retpoŝte ĉe <privata retadreso>, paperpoŝte ĉe <privata adreso>.
Fine necesas esprimi grandan dankon al la tuta kolegia personaro pro ties varma akcepto, helpemo kaj konstanta bonhumoro.
Malcolm Jones
Jen la dua eseo, kies aŭtoro ricevis en la jaro 2001 la premion 'John Buchanan' de la Universitato de Liverpolo. La alian premion ricevis David Thornell, kies eseo -- pri la sama temo sed alimaniere pritraktita -- aperis en la lasta numero de La Brita Esperantisto. Interesatoj komparu la du versiojn!
Ek de la biblia rakonto pri la babelturo, la homa historio montras ĉe multaj individuoj kaj skoloj daŭran okupiĝon pri la problemo de lingva komunikado inter homoj havantaj malsamajn gepatrolingvojn. Oftege estas esprimita la dezirindeco de iu nove kreota lingvo, kiu senigos sin je la diversaj malfacilaĵoj de la naciaj lingvoj. Jam troviĝas en la historio pli ol 800 projektoj kaj provoj krei tian internacian lingvon [Isaj Dratwer, Pri Internacia Lingvo dum Jarcentoj (1970), pĝ. 11], el kiuj 54 aperis inter 1876 kaj 1965 [Pierre Janton, Esperanto: lingvo -- literaturo -- movado (Rotterdam: UEA, 1988), pĝ. 26]: fakto, kiu montras unuflanke, ke la problemon oni daŭre opinias grava en la moderna epoko, kaj aliflanke, ke la solvo ŝajne ankoraŭ ne estas trovita.
Iu kreanto de tia lingvo devas unue decidi pri ĝiaj celoj: ĉu ĝi estu por ĉiuj homoj por ĉiuj eblaj celoj; ĉu por specifa(j) grupo(j) por limigita interŝanĝo de kvazaŭ aŭ efektive fakaj informoj; ĉu ĝi estu nur skriba aŭ nur parola lingvo, aŭ ĉu ambaŭ; ĉu la lingvo devos esti facile lernebla aŭ ĉu tio ne estas gravaĵo. Ankaŭ decidenda estas la laborprocedo, ĉu krei apriore, do de 'nula bazo', aŭ aposteriore, per la uzo de jam ekzistantaj trajtoj aŭ elementoj el naciaj lingvoj, aŭ ĉu 'mikse'. Kredeble, la unua maniero donas al ĉiuj lernantoj la saman, verŝajne altan ĉar tute fremdan, kvanton da lernotaĵoj, dum la dua maniero plifaciligas la lernadon, sed ne tute juste, ĉar ĝi favoras homojn laŭ la grado de simileco, kiun ilia lingvo havas al la inventaĵo. Tiu proksimeco povus tamen esti avantaĝa en tio, ke ĝi relative facile kuraĝigus almenaŭ iujn homojn lerni kaj ekuzi la novan lingvon, kiuj poste varbus parolantojn el aliaj lingvaj fonoj. Tiaj konsideroj grave influas la sekvajn paŝojn, ĉar ili prezentas al la verkanto-kreanto la limojn, ene de kiuj li laboros. Konjekteble, ju pli da limoj, des pli facila estas la tasko: oni scias, ekzemple, ke oni kreas nur por iu intelekta elito, kiu volos interkomunikiĝi nur pri sciencaj temoj.
Ni supozu tamen, ke la kreanto decidas verki lingvon kun la plej vastaj eblecoj: por ĉiaj homoj por ĉiaj celoj.
Ia skribsistemo estas do bezonata, kaj la demando prezentiĝas: ĉu oni skribu per jam ekzistanta alfabeto, aŭ per adapto de iu tia, aŭ ĉu ĝi estu tute nove elpensita sistemo? Denove, iu aposteriora sistemo verŝajne kuraĝigos tiujn, kiuj jam konas iun parencan alfabeton, sed ekestas malegala lernŝarĝo, kiam temas pri lingvo por tutmonda uzo. Plia demando estas, ĉu ĝi daŭre validos post evoluoj en komunikadteĥniko? Kiel konate, la Esperanto-alfabeto kun ĝia manpleno da supersignitaj literoj kaŭzis problemojn en la kadroj de tajpado kaj komputilskribado, sekve de kio estiĝis pluraj reformproponoj. Iu nova lingvo devus profiti el tiu sperto kaj eviti tian problemon.
Lige kun la alfabeto estas la ortografio: la nova lingvo bezonas regulojn pri la litera reprezentado de la diversaj sonoj, ekzemple, ĉu ekzistu digramoj; kaj tuj leviĝas la rilata demando pri ĝuste tiuj sonoj, nome, kiom da ili estu en la nova lingvo. Ju pli da sonoj la lingvo havas, supozeble des pli fleksebla ĝi estas, sed ankaŭ des pli malfacile elparolebla, kaj des pli verŝajne ekestos misprononcoj kaj do miskomprenoj.
Konate estas, ke parolantoj de iu nacia lingvo trovas la prononcon de certaj sonoj malfacila, ĉar ĝuste tiuj sonoj ne ekzistas en la gepatra lingvo: ni prenu kiel ekzemplon la anglan literkombinon th, kiu efektive havas du prononcmanierojn, kiuj ambaŭ stumbligas alilandajn lernantojn, aparte eĉ la najbarajn francojn kaj germanojn. Nia nova lingvo devus havi laŭeble limigitan sonsistemon kaj por faciligi la lernadon kaj por eviti miskomprenon pro troa tordado de la sono kaŭze de iu gepatralingva kutimo -- ja ne ĉiu nova lernanto estos lingvisto kun kapablo bone imiti la novajn sonojn. Gravos ankaŭ, ke la lingvo estu klare komprenebla pere de telefona interparolado, per radio, ekzemple por eventuala uzo en aer- aŭ spac-navigado, kaj nuntempe, gravege, ĝi taŭgu por parol-rekonaj kaj -kreaj komputilprogramoj.
Similajn problemojn prezentas la gramatika strukturo de la nova lingvo. Kiamaniere oni montru la funkciojn de la vortoj en frazo? Ĉu la vortordo ludu tian rolon, aŭ la vortoj mem iel ŝanĝu siajn formojn, aŭ iuj partikuloj funkciu kiel gramatikaj indikiloj sen ia propra semantika signifo? Certe estas avantaĝe iel krei kiom eble plej liberan vortordon; unue, ĉar la diversaj naciaj lingvoj havas mem multajn diversajn sistemojn, kaj tia libereco ebligus al ĉiuj relative facile adaptiĝi al la nova esprimilo; due, ĉar tradukado estas ankaŭ pere de tio plifaciligata, aparte, kiam temas pri literaturaĵoj, poemoj kaj kantoj. 'Travidebla' kaj regula gramatika strukturo estas ankaŭ nepraĵo, se nia lingvo trovu sian lokon en la sistemoj de perkomputila tradukado: ĝi teorie eĉ pli taŭgus ol iu ajn alia lingvo kaj povus servi kiel 'pontlingvo' inter la pli komplikaj naciaj lingvoj.
La lasta ero, la karno sur la jam proponitaj lingvaj ostoj, estas la leksiko. La kreanto devus provizi manieron esprimi laŭeble ĉion en la tutmonda lingvo, kion eblas diri en iu nacia lingvo, inkluzive de nuancoj de penso aŭ de stilo. Tamen, daŭre gravas la celo ne tro ŝarĝi la memorkapablon de la lernanto. Tiucele, iu aposteriora sistemo ankoraŭfoje havas memevidentajn avantaĝojn. Plie, por havi vere klaran lingvon, alstrebindas la evito de ĉiaj homonimoj kaj paronimoj.
La starigita 'butikumlisto' por tia ideala tutmonda lingvo enhavas tamen konfliktajn postulojn: ĝi kvazaŭ povu esprimi ĉion eblan per prefere preskaŭ neniuj rimedoj! Evidente la lingvokreanto devas zorge pesi la konfliktaĵojn kaj atingi la plej konvenan kompromison: severa unueco '... por lingvo estas multe pli necesa ol ĉiu sajna aŭ eĉ vera perfekteco' [Leteroj de Zamenhof, dua volumo, pĝ. 113 (al la Lingva Komitato, 20 decembro 1907), citita kiel numero 141 en Lingvaj Respondoj].
Ne tute ekster la kadro de la nuna eseo troviĝas la lasta defio: post la teĥnikaj problemoj de la kreado restas por la kreinto tiuj praktikaj de persvadado: kredindigi la lingvon, akceptigi ĝin inter la celata uzontaro. Ni vidas, ke en la kazo de Esperanto, la ĝis nun plej sukcesa 'tutmonda' lingvo, relative malmultaj homoj ja adoptis ĝin, malgraŭ ĝiaj pluraj bonegaj kvalitoj. Ni vidas ankaŭ, ke multe pli da homoj strebas lerni la (uson)anglan: strebado, kiu kvankam longdaŭra ofte atingas malpli altan uzonivelon en tiu lingvo ol estus ebla en Esperanto, sed kiu respegulas la fortan deziron uzi iun lingvon internacie.
Ĉu finfine neniu lingvo iniciatita de individuo plenumos la perceptatan bezonon, sed tion faros, evidente post longega evoluperiodo, nur iu nacia lingvo adoptita kaj adaptita de multnombra, multnacia uzantaro?
Malcolm Jones estas lingvo-instruisto ĉe gimnazio en Skipton. Li aktivas en la brita sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj estas kunaŭtoro de la infana Urso-Kurso.
David Thornell
Jen la dua el tri prelegoj prezentitaj pasintjare en Dunblane. La unua prelego aperis en La Brita Esperantisto en aŭtuno 2001. La fina aperos en la venonta numero.
Ĉi tiu prelego temas pri du tipaj triboj: unu el la nordo kaj alia el la sudo. La unua estas la ĉeroka; la dua, la majaa. Ĉerokoj kaj majaoj estas ambaŭ antikvaj popoloj, iel ankoraŭ ekzistantaj, sed kies ekzistoj frape kaj respektive spegulas la historian kaj kulturan sortojn de indianoj en la du Amerikoj.
Jen tri mitoj kaj tri veroj pri la ĉerokoj:
Mito: ĉerokoj venis el la nordokcidento de Usono;
Vero: ili venis el la sudoriento.
Mito: ili estas nomadoj;
Vero: ili estis kultivistoj.
Mito: ĉerokoj ĉiam estis malriĉaj;
Vero: multaj estis riĉaj, eĉ laŭ usonaj normoj.
Ĉu vi rimarkis, ke oni preskaŭ neniam aŭdas eĉ historie pri indianoj en la sudo de Usono? En Virginio, jes -- pro la tabako. Sed pli profunde suden, ne. Kial? Ĉu indianoj, eĉ pro multego da indianlingvaj loknomoj, tie ne ekzistis? Nu, ili tie jes ekzistis, kaj ŝajne la plej grava, granda kaj potenca praloĝantaro de tiu granda regiono estis ĝuste la tribo ĉeroka.
Kiuj do estis la ĉerokoj? Ili estis irokeza popolo loĝanta en Virginio kaj la Karolinoj, en Tenesio, Georgio kaj Alabamo, kaj evoluanta dum longa tempo ĉirkaŭ montaroj, kiel la Alegenoj kaj Apalaĉoj. Tiu estis la sola sudorienta tribo, kiu parolis irokezan lingvon; la ceteraj irokezoj restis en Novjorkio kaj Kanado. Tamen, ĉi tio aplikas kompreneble nur al antaŭkoloniaj ĉerokoj.
Ni rigardu unue la sociajn kaj kulturajn aspektojn de la tiamuloj, kaj poste ties historion, kiel fremduloj en la propra lando -- alivorte, inter la kolonianoj kaj usonanoj. Demografie, la ĉerokoj dividiĝis en sep grandajn klanojn. Ĉiu vilaĝo enhavis 350 ĝis 600 loĝantojn, inter kiuj troviĝis anoj de ĉiu klano. La socio estis ekzogamia; kaj la genealogio laŭpatrina. Tio estas: samklananoj ne rajtis geedziĝi; kaj edzo kutime loĝis kun la familio de sia edzino.
Kvankam oni ĉasis bestojn kaj kolektis plantojn, la ekonomio estis plejparte agrikultura. La metodo krei kampon jenis: unue senŝeligu arbaron; due bruligu ĝin. Rezultis el tio tereno preta por semi ĉefrikoltaĵojn, nome maizon, melopepon kaj fabojn.
La politiko estis tute vilaĝa afero. Ĉiu vilaĝo staris sendepende, tamen interne regis du apartaj sed komplementaj estraroj, la ruĝa kaj la blanka. La ruĝa regis dum milito; la blanka dum paco. Ambaŭ havis propran ĉefon, deputiton kaj klanestran konsilistaron. La blanka ĉefo, kiu ne heredis sian postenon, kaj kiu grandparte respondecis pri terkultivado, regis helpe de religiaj oficistoj, inkluzive de t.n. parolanta ĉefo, de pliaĝula konsilistaro kaj de ĝeneralaj adjunktoj. La alia elektita vilaĝestro nomiĝis korako -- t.e. korvego -- aŭ ruĝa militĉefo, kiu respondecis pri militorganizado kaj militiro. Lia ruĝa registaro konsistis aldone el standardisto, militoratoro, kuracisto kaj pastraro.
Kiam vilaĝo pasis de milito al paco, aŭ inverse, la transiro de ruĝa al blanka registaro estigis ceremoniojn. Efektive, ritoj ĝenerale gravis ĉe la ĉerokoj. Ekzemple, antaŭ ol foriri batali, la militistoj fastis, tutnokte dancis kaj observis tabuojn. Analoga kaj plurtaga mempurigado okazis postbatale. Eĉ ĉe sporto, kiel la poŝbastonludo, partoprenantoj observis kvazaŭmilite severajn ritaron kaj disciplinon.
La plej gravajn ceremoniojn tamen partoprenis la tuta komunumo. Jen do la aŭtuna verdmaizo, aŭ rikoltfesto, kaj la nova fajro, aŭ novjarfesto. Ambaŭ ĉiujare celis harmonion inter vilaĝanoj kaj forpelon de interna malakordo. Tiuj festoj daŭris tri semajnojn: dum tiu tempo necesis interalie festeni, ritbani kaj rebruligi la sanktan kaj eternan fajron en la konsilejo. La konsilejo estis domo simila al la aliaj en la vilaĝo -- kun rektangula ŝtipframo kovrita per ligno, arboŝelo aŭ teksaĵo siavice tegita de argilo kaj tero.

La amasa alveno de eŭropanoj kompreneble ŝanĝis ĉion ĉe la ĉerokoj. En la frua kolonia periodo, ili senpreme multon de la alvenintoj kulture pruntis. Ekzemple, ili komencis konstrui ŝtipkabanojn, laŭ la modelo de la kolonianoj. Baldaŭ la plejmulto da ĉerokoj loĝis en tiaj domoj, anstataŭ en la proprastilaj. Post enkonduko de la ĉevalo, ĉerokoj ekuzis tiun kiel laborbruton -- kio alportis gravan profiton, aparte ĉe agrikulturaj entreprenoj. Kial? Tial, ĉar antaŭe, la sola indiana hejmbesto estis la hundo.
Post la revolucio en Usono, kaj en la 19an jarcenton, la ĉerokoj pli kaj pli bieniste sukcesis, ĝuste per eŭropaj metodoj. Multaj el ili ekstarigis grandbienojn. Pro sia daŭra riĉiĝo, ili posedis pli ol milo da negraj sklavoj. El tiuj proprietuloj, kelkaj estis miksrasuloj -- t.e. indianoj, kvankam parte eŭropandevenaj. Kutime edukitaj en vere usonaj lernejoj, tiaj ĉerokoj ofte plialtiĝis tra la propra politika hierarĥio ĝis postenoj de vera potenco inter indianoj.
Unu mikrsasulo nomiĝis Sekvojo. Li kreis por la ĉeroka lingvo (kiu estas, parenteze, polisinteza lingvo) tute originalan skribsistemon, en formo de silabaro. Tio okazis en 1821: tuj evoluis nova tamen indiĝene ĉeroka literaturo. Tiel do ŝanĝiĝis en tiuj tempoj la triba kulturo. Tiaĵoj estis pli-malpli tolereblaj, sed sekvis teruraĵoj.
Verdire post la revolucio en Usono la historio -- ne la kulturo -- de la tribo videblas kiel teroro. Antaŭe -- de 1700 ĝis, ni diru, 1775 -- la teritoria problemo estis jena: pro senĉesa antaŭeniro de la kolonia landlimo la ĉerokoj decidis renversi sian vilaĝopan politikon kaj centralizi sin en unu ŝtaton. Konserviĝis la ĝenerala modelo de la ruĝa registaro, kvankam plej potencaj postenoj apartenis al pastroj. Tiuj devigis siajn militistojn efikigi serion da traktatoj inter la nova tribŝtato kaj la kolonio Sud-Karolino, por ke neniu ĉeroko ataku iun kolonianon. La indiana estraro agis tiel, ĉar gi bone sciis, ke la sudkarolinanoj ne hezitus kontraŭataki ĉiujn ĉerokojn -- ĝuste kiel ili averte promesis. Reprezalio tia, pro la pafkapablo de la blankuloj, povus facile frakasi la tutan tribon.
Tiu ĉi situacio restis stabila ĝis la revolucio. El la ĝenerala ĥaoso de tiu konflikto rezultis unuflanke la forviŝo de amaso da ĉerokaj vilaĝoj, aliflanke la enfluego de amaso da bienavidaj kolonianoj. Por savi sin kontraŭ ekstermo, la Ĉeroka Nacio en 1782 formale pledis al la estiĝanta Usono por paco. Sed interna skismo efektive ĉesigis la centralizitan tribŝtaton. La ĉerokoj, kiuj ne partoprenis en la pacpledo, formis disidentan partion. Tiu ĉi partio, tutmilitista, transloĝiĝis al regiono inter Georgio, Alabamo kaj Tenesio, ĉirkaŭ la nuna Chattanooga. Dek jarojn poste ĝin finvenkis la ĵus estiĝintaj usonanoj.
Malgraŭ tiu ĉi malvenko, la ceteraj ĉerokoj daŭre penis sin regi. Tamen, post la skismo, ili dufoje ŝanĝis la formon de sia registaro. Unue regis blanka ĉefo kun konsilistaro de pliaĝuloj. Poste, en 1820, kreiĝis respubliko konstitucia laŭ la modelo de la nova usona registaro. Nek unu nek la alia bone ŝirmis la tribon. Kial? Ĉar baldaŭ oron oni malkovris meze de la ĉerokaj landoj. La registaro de la gubernio Georgio premegis la tribon, ke tiu forlasu siajn landojn -- por ke usonanoj posedu la oron. Multaj ordinaraj civitanoj helpis forigi la indianojn.
Rezultis en 1831 formalaj peticio kaj proceso, nome Ĉeroka Nacio kontraŭ Georgio. La Ĉeroka Nacio ne sukcesis. Eĉ pli malbone la usona kongreso kvar jarojn poste ratifikis fraŭdan Traktaton de New Echota, kiun subskribis nur minoritato da ĉerokoj. Tiu ĉi traktato donis al Usono ĉiujn ĉerokajn hejmlandojn.
Alvenis en 1838 sep mil usonaj soldatoj por realigi la traktaton kaj forigi la ĉerokaron gis Oklahomo, kiu tiam nomiĝis simple Indiana Teritorio. Tiel 14 000 cerokoj ekiris laŭ la konata pado de larmoj. Survoje mortis kvar mil, dum alia milo eskapis. Tiuj ĉi lastaj fuĝis en montaron inter Tenesio kaj Nord-Karolino. Tie, mirakle, ili regajnis proksimume 50 000 el la sep milionoj da akreoj, kiujn ili antaŭe perdis. Tiu ĉi loko estas nun la Orientĉeroka Rezervejo Federala.
Atinginte Oklahomon, la cetero de la tribo dividiĝis denove en du partiojn: unuflanke, minoritato konsistanta el la 'malnovaj setlintoj', kiuj volonte tien transloĝiĝis antaŭ la Traktato de New Echota; kaj aliflanke la plimulto konsistanta el la postaj deportitoj, kiuj nomiĝis Ĉeroka Nacia Partio. La usona registaro, precipe la usona armeo, dum longa tempo subtenis nur la minoritaton. Tamen la du partioj finfine akordiĝis: la hodiaŭa ĉeroka tribo ŝajne ĝuas profundan unuecon.
La majaoj iam loĝis en Gvatemalo, Honduraso, Salvadoro, Belizio kaj suda Meksikio. Notindas, ke post 1970 preskaŭ ĉiu supozo pri tiu ĉi popolo renversiĝis. Tiom multnombraj estas tiuj antaŭaj konjektoj, ke ĉi tie ne eblas ĉiujn listigi; sed tri el la ĉefaj jenas:
Tamen sufiĉas la mitoj. Jen veroj, malkovritaj de arkeologoj dum la pasintaj 30 jaroj:
Unue priskribendas la antaŭkolonia kulturo -- precipe la klasika ĉ. 700 p.K. Kial la klasika? Simple pro tio, ke ekzistis majaoj, almenaŭ pramajaoj, en la sama regiono ekde 9000 a.K., la prelego fariĝus tro longa. Nepras koncentriĝi pri la plej karakteriza epoko.
Konvenas konsideri kvar elementojn de la tiama kulturo:
Antaŭ ĉio staris religio. Ĝi gvidis ĉion, ĉiel. Majaa socio estis ne nur teokratio: estis nenia divido inter religia kaj nereligia vivoj. Ekzistis unu tutreligia vivo. La kredsistemo estis politeisma: montriĝas ĉie la influo de dioj, montriĝu ĉie diara adorado. Ritoj estis diversaj, de preĝado ĝis homa buĉofero. Kelkaj ritoj estis teruraj, ekzemple mutilado de la lango. Danke al la dioj, la plejmulton faris inter si mem la pastraro.
La plej komplika aspekto de la religio estis ties mitologio kaj kosmologio. Estis tiom da gedioj, posedantaj tiom da formoj. Ekzemple: Ix Chel, inter aliaj diino kaj de la luno kaj de la akuŝo, posedis plurajn malsamajn formojn ja nur kiel luno-diino. Cetere la diaro rekte rilatis al tero kaj ĉielo, al vetero kaj sezonoj. La majaa mitaro do servis por klarigi genezon kaj ciklon de mondo kaj universo. Ampleksan kosmologion tian oni ne povis apartigi de konceptoj pri tempo kaj tempordigo.
Ne surprize: plia manifestiĝo de tiu ĉi religia kosmologio aperis en la majaa kalendaro. La kalendaro prezentis kroman rangordon de la dioj. Ĉiu jaro, ĉiu monato, eĉ ĉiu tago havis sian propran dion. Kaj, same kiel aliaj adorsistemoj, la metodo por rekoni, kompreni kaj adori tempodiojn tre kompleksis.
La plej komplika aspekto de la kalendaro tamen ne estis la religia, sed la scienca flanko. Verdire la majaa kalendaro superis tiun de la tiama Eŭropo. La majaa konsistis el 365 tagoj kaj baziĝis sur ĉielaj observoj kaj kalkuloj tiel precizaj, ke eĉ hodiaŭaj astronomoj apenaŭ povas kredi ilian ĝustecon. Inter siaj multaj malkovroj la majaoj sukcesis prognozi eklipsojn sunajn kaj lunajn. Krome ili ege detale notis movadojn de la luno kaj de la planedo Venuso. Ju pli generacio de astronomoj observis, des pli ĝiaj posteuloj astronomion progresigis, ĝis la invento de kalendaro tiel ekzakta.
Ne gravis, ke la majaa astronomaro estis pastraro. Matematikon, sur kiu baziĝis la jarkalkulado, oni konsideris kroman elementon de la adorado. Malgraŭ tio, matematiko servis kiel fundamento por multege da aferoj -- pere de gi la majaoj povis kalkuli je ciferoj ĝis milionoj. La nombra bazo estis ne 10, sed 20. Pro tiu ĉi kalkulsistemo la majaoj ĝuis precizecon, ĉu teorian, ĉu praktikan, cele ne nur al kompreno de la ĉielo sed ankaŭ al konstruado sur la tero.
Verŝajne en la majaa civilizacio plej frapas kaj imponas arkitekturo, pro tio, ke la majaoj emis malgraŭ la ĉiea gangalo grandskale konstrui. Des pli mirinde, ke ili rompis, tranĉis kaj skulptis siajn ŝtonojn per ŝtonaj, ne metalaj iloj. Ĝuste tiel ili kreis multajn urbegojn kaj multegajn urbojn. Unu el tiuj estis la urbego Tikal. Tie loĝis centre proksimume 10 000 homoj, kun ĉirkaŭe pliaj 40 000. La centro okupis ses kvadratmejlojn; la cetero, 24. En la urbocentro staris pli ol 300 ĉefkonstruaĵoj kaj 30 monumentoj, por ne mencii ceterajn domojn kaj aliaĵojn kaj en kaj ekster la centro. Tikal, troviĝante inter la malaltejoj de Gvatemalo, enhavis tipan placegon, ĉirkaŭatan kaj vojligitan de temploj (44 ĝis 64 metrojn altaj), plurpalacan akropolon, ludpilkkorton kaj diversajn aliajn konstruaĵojn. Interese: la temploj mem situis propre nur je la pintoj de grandegaj piramidoj, kiuj kuŝis nur kiel bazoj. La jam menciitajn ŝtonojn, el kiuj oni konstruis ĉion, oni zorge preparis por posta gipsado kaj farbado.
Kompreneble, majaaj artaĵoj spegulis la antaŭdiritan emon al detaleco kaj komplikeco. Neniel mankis temoj aŭ medioj ĉe la artistoj, kies desegnaj imagoj kaj aplikoj estis samtempe vastaj kaj profundaj. Inter la diversaj ĝenroj estis la skulptarto, keramiko, pentrado, murpentrado, juvelfarado kaj tapetteksado.

Estetike, la majaa kulturo estis tutarta kaj ĉiel plibeligema. Kien ajn oni rigardis, tie troviĝis artaĵo, ĉu eta aŭ ega. Ĉion utilan oni buntigis; ĉion buntan oni utiligis. Tio, kion oni ilustris, grandparte kaj antaŭvideble temis pri la diaro, sed ankaŭ pri la majaoj mem. Do multkoloraj scenoj pri iliaj socio kaj kulturo aperis ĉie -- sur dommuroj internaj kaj eksteraj. Tia bunteco montriĝis eĉ sur la plafonoj de la palacoj. Kie ajn staris majaa artaĵo, videblis delikata lerteco je detaletoj kaj metimetodoj. Kaj memorindas, ke nenio estiĝis per instrumentoj feraj aŭ similaj -- sed male, per rokaj.
Tia lerteco ĉe arto kaj scienco bezonis pli ol volo kaj energio por sukcesi kaj progresi ĝis tiu grado. Pri pli ol parola transdono de saĝeco temis, pri pli ol ioma kreemo. Tiom da informo pri mondo kaj ĉielo, pri tempo kaj kosmo, dependis de io aldona. Tio estis skribsistemo, kiun la majaoj ja posedis. Sen skribsistemo, ili povintus nek akiri tiom da scioj pri tiom da aferoj nek ĉiel ilin pliprecizigi.
Majaoj skribis hieroglife, kaj iliaj hieroglifoj aperis ne nur en libroj, sed ankaŭ sur muroj, potoj kaj monumentoj. Kvankam ekzistis amaso da libroj -- aŭ pli ĝuste, kodeksoj -- tamen nur tri restis post la invado de la hispanoj, kiuj detruis ĉiujn aliajn. Tiujn, kiuj restis, kreis la astronomoj; kaj eĉ la nuntempaj sciencistoj miras pri la enhavoj. Kompreneble, preskaŭ nenia literaturo eskapis la hispanojn, kvankam oni scias, ke la majaa literaturo estis ampleksa. Sed pro tiu ampleksa pereigo de skriboj, la plimulton da piktogramoj oni ankoraŭ ne deĉifris.
Almenaŭ sufiĉe da monumentoj travivis la invadon, kaj sur ili kuŝis sufiĉe da skribaĵoj pri la historio de la socio. Ĝis antaŭnelonge arkeologoj kredis, ke tiuj monumentoj -- konataj kiel steleoj -- prezentis informojn kalendarajn, matematikajn k.t.p. Lastatempe, tamen, oni eksciis, ke ili estas kovritaj de skriboj pri la propra historio -- pri dinastioj, rilatoj inter la diversaj majaaj urboj, kaj pri gravaj ŝanĝoj ĉe la civilizacio.
Fakte ne tre facilas prezenti la historion de la majaoj, ĉar ĝi etendiĝis inkluzive de sia prahistorio trans 11 jarmiloj. Montriĝas tiom da fazoj, ke indas unue ilin bloke listigi. Jen do simpligita skemo konsistanta el kvin epokoj:
Pri la praa epoko, kiam pramajaoj loĝis ĉe la marbordo de Belizio ekde 9000 a.K., oni ne multon scias, krom tio, ke ili iom post iom transiris de ĉasado kaj plantkolektado al agrikulturo. La sekva antaŭklasika epoko trione divideblas. Dum la frua periodo (2500 -- 900 a.K.), homoj ekloĝis ene de norda Belizio en konstantaj loĝejoj. Ili jam malsovaĝiĝis plantojn kaj faris potojn. En la meza periodo (900 -- 300 a.K.), oni komencis komerci inter altejoj kaj malaltejoj, konstrui monumentojn kaj ceremoniajn centrojn, kaj etendi sin multurbe kaj multnombre. La socio ankaŭ tavoliĝis en du klasojn, kun eta elito el regantoj kaj pastroj, plus grandega kamparanaro, kiu subtenis tiun eliton per kultivado. Inter 300 a.K. kaj 300 p.K., en la malfrua periodo (t.e. tuj antaŭ la klasika), ekaperis piramidoj kaj aliaj tiaj projektegoj, kiuj iĝis firma fundamento por la klasika civilizacio. Samtempe pli kaj pli da kultivistoj forlasis la kamparon por iĝi komercistoj, burokratoj kaj metiistoj en la urboj.
La klasika epoko jam estas esplorita: tiam, de 300 ĝis 800 p.K., floradis ĉio. En 700 p.K., en la malaltejoj de Gvatemalo, centro de la Malnova Imperio, loĝis pli ol miliono da majaoj. Tie kaj aliloke, influoj de aliaj popoloj kaj landoj eniris la civilizacion, ekzemple per reganto de la gvatemala urbŝtato Tikal; reganto, kiu venis origine el centra Meksikio kaj eniris la plej potencan familion per edziĝo. Venis kun li multe da kulturo el la nordo.
Sed dum ĉio en la civilizacio multiĝis, diversiĝis kaj komplikiĝis, kreiĝis streĉoj je ĉiu flanko de nun vasta urboreto. Ju pli la potenco de aristokratoj kaj burokratoj pliiĝis, des malpli eblis moviĝi tra la klasa tavolaro. Kvankam kreskis interurba komerco, tamen kreskis ankaŭ interurbaj militoj. Sennombrajn solvojn oni elpensis por sennombraj problemoj -- agrikulturaj ĝis astronomiaj -- sed finfine tro da problemoj malfortigis la majaan mondon.
Efektive, la klasika epoko inkluzivis apartan periodon, nome la finklasikan (800 ĝis 1000 p.K.). Tiam disfalis la klasika civilizacio pro internaj kaj eksteraj kaŭzoj, pri kiuj neniu arkeologo estas certa -- krom tio, ke kelkaj sendube rilatis al vivtenado de tiom da homoj. Dum la finklasika periodo translokiĝis la centro de potenco al Jukatano, la tiel nomata Nova Imperio. Sekvis plua supreniro de la komercistoj, precipe tiuj, kiuj utiligis kanuojn por transporti varojn: la majaa civilizacio estis senrada.
Tamen inter 800 kaj 900 p.K. ĉesis grandskala konstruado kaj altnivelaj arto kaj scienco. Cetere la plimulton de siaj urbŝtatoj la majaoj por ĉiam forlasis. La postklasika epoko -- ekde 1000 p.K. -- estis epoko ne de literaturo kaj arkitekturo, sed de amasproduktado kaj de pliboniga evoluo de ekonomiaj kaj politikaj sistemoj. Eniris alia influo el centra Meksikio, nome tiu de la toltekoj, kiuj konkeris Chichén Itzá kaj farigis tiun urbon la plej grava. De tie etendiĝis multo de la tolteka kulturo tra majaaj altejoj kaj malaltejoj. Sed post la 13-jarcenta detruo de la tolteka ĉefurbo Tula, norde de Meksikurbo, la potenco de la toltekoj inter la majaoj malpliiĝis. Pro tio, ankaŭ Chichén Itzá perdis sian potencon.
Poste aperis la fina elstara urbo de la majaoj, Mayapán. Ĝi estis ĉirkaŭmurigita urbego enhavanta 12 000 logantojn. Ĉar ĝi situis meze de nefekunda grundo, oni devis importi manĝaĵojn. Tial ĝi starigis ampleksajn komercajn ligojn kun landoj proksimaj kaj malproksimaj. Dume oni vidis, ĝis iu grado, finon de absoluta regado de elitaj pastraroj -- kaj kreskon je potenco de nova, komerca elito kun propra kaj malsama kulturo. Ties restaĵoj ne tiel bone konserviĝis, kaj do ne tuj impresis la pli fruajn arkeologojn.
Mayapán mem disfalis meze de la 15a jarcento, kaj en la venonta venis hispanoj. Ĉiu bone scias, kio tiam okazis. La altejojn ili konkeris dum la 1520aj jaroj; Jukatanon ili ekregis du jardekojn poste. La hispanoj estis venintaj por eltrovi oron kaj, dum ili serĉis, ili senkapigis la majaan socion per tio, ke ili anstataŭigis la indiĝenajn altklasojn per si mem, kaj tiel ĉion gajnis, inkluzive de la detruo de la majaa civilizacio.
Malgraŭ tio pli ol du milionoj da homoj nun parolas unu el ĉirkaŭ 25 ĉefaj lingvoj de la majaa familio. Tiuj homoj ankoraŭ loĝas en la malaltejoj de Gvatemalo kaj suda Meksikio, kaj ankaŭ en la norda parto de la Jukatana Duoninsulo. Tamen, krom la lingvo, restas ne multo de la iam impona kulturo de iliaj antaŭuloj.
Jen do du triboj: la ĉeroka kaj la majaa. Unu, kiu perdis sian historion; alia, kiu perdis sian kulturon. Tio estas eble troiga ĝeneraligo sed sufiĉas por distingi la ĉerokojn, kiuj preskaŭ malaperis, disde la majaoj, kies kamparanojn la hispanoj permesis vivi kaj indiĝene paroli -- kvankam sub premo de kolonia civilizacio.
Kio pri la estonteco? Ĉe la malmultnombraj cerokoj oni antaŭvidas daŭran strebadon por konservi la tradician kulturon. Inter la multnombraj majaoj ne eblas retrovi aŭ revivigi ĝian eliton, kiu tute kaj subite forvaporiĝis antaŭ duonjarmilo. Tamen, iom de la popola kulturo restas, eĉ se miksita kun la hispana.
En la tria prelego ni vidos, kio okazos ĉe la du triboj -- ĉu kun, ĉu sen nia helpo, tamen ĉiaokaze kun nia kompreno.
Elekti konvenan libron por lernantoj de la internacia lingvo estas unu el la plej gravaj problemoj alfrontantaj al instruonto. Do tre bonvena estas retpaĝaro -- redaktita de unu el la plej eminentaj nuntempaj Esperanto-instruistoj, Katalin Kovats -- en kiu listiĝas ne nur priskribo sed ankaŭ uzanto-komentoj pri kelkdekoj da Esperanto-lerniloj. Funkcias ankaŭ forumo por diskuti ĝeneralajn edukajn temojn rilate Esperanton. Vizitu la paĝaron ĉe www.edukado.net.
Ankoraŭfoje edukado -- sed ĉi-foje bedaŭrinda novaĵo. La organizaĵo Esperanto Education, antaŭe Esperanto Teachers' Association (ETA), ĉesis funkcii. Ĝia havaĵo -- kun valoro de ĉ. £39,000 -- estos transdonita al EAB por ke daŭru eduka laboro en Britujo. Malgraŭ klopodoj de Roy Simmons, Malcolm Jones, Angela Tellier kaj Ian Mac Dowall por vivteni la asocion, mankis finfine sufiĉe da homfortoj por plenumi ĉiujn taskojn. Tiujn nun transprenos EAB.
Jam de longa tempo respondecas pri Afrika Agado nederlandano Hans Bakker. Tamen post 21 jaroj da nelacigebla laboro por Esperanto en Afriko Bakker -- pro lia aĝo -- retiriĝas. Ĉu ĉesas Afrika Agado? Jes kaj ne, ĉar Universala Esperanto-Asocio decidis, ke fondota Afrika Oficejo transprenos la taskojn de Afrika Agado. La oficejon -- en Togolando, la plej forta afrika ŝtato de vidpunkto de la internacia lingvo -- estros Gbeglo Koffi: kunlaboros Raoul Hounnake kaj Doumegnon Koffi. Do gratulon al Bakker pro multjara agado -- kaj sukceson al la togolanda triopo! (Fonto: RetEventoj.)
Sendube malmultaj scias, ke la 14a de aprilo estas ne nur la tago, kiam forpasis Zamenhof, sed ankaŭ unu el kvar oficialaj festotagoj de Esperantio (tiel): la Tago de Ĉiuj Pioniroj. Lau Giorgio Silfer, unu el la motoroj de la t.n. Esperanta Civito (kiu ornamas la internacian lingvon per belaĵoj kiel 'kokuso': t.e. por necivitanaj parolantoj 'komitato kunordiga kaj subtena', kiu rolon ludas en elektoj al civita senato), la tago permesas al esperantianoj (t.e. esperantaj civitanoj) rememori ĉiujn, kiuj popolon vidis au profetis en la esperantistaro. Inter ili Zamenhof, Hector Hodler kaj Edmond Privat (ĉi-lastaj, lau Silfer, 'organizantoj kaj ideologoj de la praraŭmismo'). Necivitanoj nun febre demandas sin pri la ceteraj tri festotagoj en la verda kalendaro. Kiam ili okazos? Kiuj estos rememorigataj? Kaj ĉu ankaŭ necivitanoj rajtos tuttage forpermesiĝi de siaj laborejoj? (Fonto: pakto@freesurf.ch, 2002-04-14.)
... aŭ eble ne. Kolerigas, kiam oni (t.e. neesperantistoj, kaj precipe anglalingvanoj) naive asertas, ke ĉiu parolas la anglan, kaj ke pro tio superfluas studi fremdajn lingvojn, aparte Esperanton. Tamen ĉieas pruvo por indiki malon. Ekzemple, raportite estas en la tagĵurnalo The Guardian (2002-04-25), ke el 6,100 pacientoj de kuracisto en Sheffield 2,000 malbone regas la anglan. Krome, el 388 novaj pacientoj nur 88 estas anglaparolantoj: fakte en la pacientaro estas uzataj 37 lingvoj. Sekve la kuracisto enpostenigis tri interpretistojn por la lingvoj urdua, panĝaba kaj araba. Por tiuj, kiuj parolas ekzemple la turkan, la rusan au la kurdan, disponeblas telefona interpretisto-servo. Tamen konsultiĝo, kiu daŭras kutime 10 minutojn, bezonas tiel nun 20. Do se en Anglujo ne ĉiu parolas la anglan, ĉu vere ni kredu, kiel ofte pretendate, ke la tutan mondon nian lingvon parolas? Kaj kial, kiam ni mencias al neesperantistoj kazojn kiel en Sheffield, oni taksas nin blagemuloj?
... la anglan. Aŭ ĉu? Lastatempe necesis al la akvo-kompanio United Utilities malŝalti dum duontago la akvon en mia kvartalo. Ĉiuj hejmoj trafotaj ricevis flugfolion, kiu informis pri la koncernaj tago kaj horoj -- en la angla kaj en ses aliaj lingvoj. Dubindas, ĉu United Utilities akvotubojn riparas ankaŭ en urboj de la hinda subkontinento... do kial tiom da lingvoj? Verb. sap., kiel diris la antikvaj romianoj.
... fakte ne parolas la anglan. Denove el The Guardian (krom La Brita Esperantisto mia plej ŝatata legaĵo): raportite estas, ke universitatoj turnas sin pli kaj pli al ne-britoj por instrui ekzemple matematikon. Kiel notis organizintoj de t.n. fokuso-grupo: 'Kelkaj [eksterlandaj docentoj] ne flue parolis la anglan kaj malemis ekdebati'. Kaj malŝerce (la temo apenaŭ ŝercindas) ŝercis la ĵurnalo surbaze de imaga dialogo inter fakestro kaj eksterlanda kanditato pri posteno: 'And how is your English?' 'It are perfect' (2002-05-14).
... en interreto regas la angla. Male! Laŭ The Guardian (2002-05-16), la interreta serĉilo Google unuafoje ricevis pli da demandoj en la hispana ol en la japana lingvo kaj -- pli interese -- preskaŭ duono de la demandoj al Google estis prezentataj en lingvoj aliaj ol la usonangla. Do, interretamantoj, antaŭen Esperanto!
Informas Ian Mac Dowall, ke menciata estis La Brita Esperantisto en elsendo de Pola Radio. En letero al Ian skribis Barbara Pietrzak, estro de la Esperanto-redakcio de Pola Radio: 'Ege ĝojigis min La Brita Esperantisto, kiun mi traktis en la trarigardo la 23an de aprilo.' Aparte plaĉis 'la biografiaj notoj pri la aŭtoroj, kion mi trovas aparte bonveninda por intimiĝi kun la autoroj, kiuj tiel ĉesas sin kaŝi malantaŭ nomŝildo kaj fariĝas personoj karnece proksimaj.' Kapteblas ĉiutage elsendo de Pola Radio je 13.30h laŭ la Universala Tempo (41m = 7275kHz) kun ripetoj je 18.00h (42.07m = 7130kHz), 19.00h (nur satelite) kaj la sekvan tagon je 08.30h nur per satelito. Ĝuu!
Bonvenaj estas kontribuaĵoj, aparte fotoj kun bildo-klarigoj, por La Brita Esperantisto. Bedaŭras la redaktoro, ke li ne povas partopreni kun fotilo ĉiujn Esperanto-eventojn en Britujo (tamen invitoj kun vojaĝkostoj, senpaga loĝado en kvin-, pardonu, verd-stelaj luksaj hoteloj volonte estos ricevitaj). Alivorte: ne kulpigu la redaktoron, se ne aperas foto/raporto pri via kluba/grupa/federacia evento. Agu laŭ jena simpla devizo: sendu, ne plendu!
Cent jarojn de Esperanto-ekzisto festos dum la venontaj monatoj diversaj grupoj en Britujo: en novembro la grupo en Keighley/Bradford, en januaro 2003 la londona klubo, kaj en majo 2003 per okazigo de la venontjara Brita Kongreso la glasgova klubo. Kaj imagu -- daŭre pretendas nesciantoj pri Esperanto, ke al t.n. artefarita lingvo nepre mankas historio.

Parolante pri kongresoj, mi memoras, ke la ĉi-jara Brita Kongreso en Stoke komenciĝis per demando-kaj-responda sesio kun t.n. ĵurianoj (Bill Auld, laŭ mia memoro, preferas anstataŭ ĵurio la pli elegantan areopago). Partoprenis internacia areopago: Elisabetta Cirio (Italujo), Kirsten Tove Thurø (Danujo), Vinja Branković (Kroatujo/Italujo) kaj Paul Roberts (Britujo); prezidis Hilary Chapman (Kimrujo/Anglujo). Respondis inteligente kaj saĝe la areopaganoj; tamen unu demando, starigita de Peter Bolwell, ilin perpleksigis: kial ridetas la sfinkso? Viaj respondoj estos bonvenaj kaj la aŭtoro de la plej trafa aŭ amuza respondo, publikigota en La Brita Esperantisto, ricevos unu el kvar valoraj premioj (decidos la redaktoro): 1. semajnfino kun Peter Bolwell; 2. akordeono- au saksofono-leciono de Peter Bolwell; 3. Peter Bolwell; 4. io alia.

Kial finfine mi devus aliĝi al:
Ekzistas almenaŭ du bonaj kialoj.
Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando; tel. +31 10 436 1044; fakso +31 10 436 1751; retpoŝto uea@inter.nl.net; TTT www.uea.org.
Porĉiama adreso de ĉi tiu paĝo: http://purl.org/net/lbe/arkivo/953/