Transsalti la navigilojn.

EAB

Esperanto-Asocio de Britio | LBE | Arkivo

La Brita Esperantisto
Numero 952, aŭtuno 2001, 97-a jaro

 

(Ĉi tiu paĝo estas parto de la LBE-arkivo.)

 

Kovrilfoto

Kion ili atendas? Ĉu la finan venkon?
Ĉu inaŭguron de la nova Esperanto-oficejo en Barlastono?
Aŭ ĉu la plej freŝan numeron de La Brita Esperantisto?

Vidu la solvon de tiu ĉi enigmo.

 


 

Enhavo

Paul Gubbins    Redaktore
David Kelso    Ok monatoj da movado-ŝovado
Redakcio    Enigmosolvo
Ian Mac Dowall    Kiu kiuas... en la brita Esperanto-movado?
Graham Blakey    Skota studsemajnfino en Dunblane
Rolf Fantom    Por malfermi mian menson
Vilĉjo Walker    Eta araneo
David Thornell    Indianoj: vero kontraŭ mito
Redakcio    84a Brita Kongreso de Esperanto
Geoffrey King    El la biblioteko
Katarina Tustin    Rakonto: Forta voko
Paul Gubbins    Pri valizo, venĝo kaj esperanta humuro
Tim Carr    Originala Poezio: Kvar sonetoj
Malcolm Jones    Recenzo: Rubenaj Refrenoj
Ed Robertson    Recenzo: Lingva Planado kaj Leksikologio
David Thornell    Apartaj problemoj, kiujn alfrontas la kreanto de iu lingvo por tutmonda uzado
Hilary Chapman    El pasintaj paĝoj
Paul Gubbins    Babile
EAB    Esperanto-Asocio de Britio memorigas, ke...

 


 

Redaktore

La Brita Esperantisto tro longe -- dum pli ol unu jaro -- mutas: finfine ĝi retrovas sian voĉon. Sed ĉu necesas nacia, brita voĉo en internacia, monda movado? Mi kredas, ke jes. Unue, ĉar Esperanto en Britujo staras sursojle de nova epoko. En la jaro 2002 ekfunkcios ne plu provizora sed konstanta, leĝe sekura EAB-oficejo en Barlastono. Pro tio -- sed ne nur; rolon ludas ankaŭ la enpostenigo de energia, ĉiam bonhumora EAB-direktoro pri evoluigo, David Kelso -- eksenteblas en Britujo freŝa elano. Kaj, se britoj volas en ĉi tiu renesanco partopreni kaj al ĝi kontribui, necesos forumo kia La Brita Esperantisto por interŝanĝi ideojn kaj prilumi la diversajn eventojn -- kaj, pli grave, la homojn (pro tio la rubriko 'Kiu kiuas?' kaj la kontribuinto-biografietoj) -- kiuj antaŭenigas Esperanton en nia lando.

Due, malgraŭ lastatempe ŝrumpinta EAB-membraro, malgraŭ velkintaj lokaj grupoj, eĉ federacioj, gravas memori, ke Esperanto restas rimarkinde fortika en Britujo. Mi emas diri, ke tion, kion ni kvante perdis, ni tamen kvalite gajnis. La movadon en Britujo ne konsistigas -- almenaŭ de eksterlanda aŭdpunkto -- mokinda balbutantaro farse, ade angle misvokalumanta, sed kleruloj kaj diversfakaj spertuloj, kies pensoj kaj opinioj legindas. Mi tre ĝojas, ekzemple, aperigi en ĉi tiu numero de La Brita Esperantisto (kaj en la venonta) eseojn aparte laŭditajn kaj premiitajn de la Universitato de Liverpolo. Ĝuste tial, miaopinie, ekzistas La Brita Esperantisto: por prilumi kaj prihimni niajn talentulojn. Se ni en Britujo ne faros, neniu faros -- kaj riĉaj, pensigaj eseoj, kiaj la premiitaj, hontinde ŝimus nelegitaj -- krom de la juĝisto(j) -- en universitata tirkesto.

Tamen La Brita Esperantisto ne estu tro serioza. Ĝi informu, ĝi debatigu -- sed ĝi ankaŭ distru. Aperas do ĉi tie originala rakonto de Katarina Tustin. Tre plaĉus al mi aperigi pliajn originalajn prozaĵojn: verkemuloj, ekverku! Plaĉus ankaŭ grupaj, federaciaj notoj; raportoj pri semajnfinaj kaj aliaj okazintaĵoj; plaĉus ankaŭ leteroj. Kontribuoj tiaj mankas al tiu ĉi numero de la relanĉita revuo sed, pro tio, ke La Brita Esperantisto apartenas ne al mi, sed al vi, membroj de EAB, mi petas -- insistas! -- ke vi formu ĝin laŭ viaj deziroj, laŭ viaj bezonoj. Ankaŭ fotoj bonvenas: foto foje preferindas ol longa raporto (kaj kiam vi sendas fotojn, nepre klare indiku, kiu videblas [kun antaŭnomo kaj familia nomo] kaj kie, kiam kaj kial: sen informoj tiaj la fotoj ne uzeblas). Do -- ekkontribuu!

Tio ne signifas, ke mi ne foje tranĉetos ricevitajn artikolojn. Redaktoro (redukte) redaktu: tial -- parte -- li aŭ ŝi ekzistas. Plue, mi ne aperigos kontribuojn, kiuj jam aperis aŭ aperos en aliaj esperantaj revuoj. Mi volonte resumos aŭ aludos interesajn tiajn artikolojn -- sed laŭvorte relegi gurditajn kontribuojn en pluraj esperantaj revuoj restas, laŭ mi, unu el la plej amatoraj aspektoj de Esperanto-ĵurnalismo.

Parenteze ĉiajn kontribuojn mi akceptas: tajpitajn aŭ elektronike senditajn; tamen bonvolu memori, ke necesas pli da tempo por pritrakti tajpitan ol elektronikan senditaĵon.

Mi esperas, ke plaĉos al vi la relanĉita revuo. Sendube restas mankoj, malglataĵoj, misoj, pri kiuj respondecas sola mi. Mi tre konscias la enorman ŝarĝon, kiun mi surŝultrigis: daŭrigi la tradiciojn firme establitajn de mia vaste pli kompetenta antaŭulo, William Auld, prezentas defion preskaŭ superhoman. Kaj superhomo mi ne estas. Mi faros tamen mian etan plejeblon.

Finfine danki mi volas ne nur al ĉiuj kontribuintoj sed ankaŭ -- kaj precipe -- al Simon Davies, kiu kompostis (ankaŭ lingve kontrolis) ĉi tiun numeron kaj kiu ĉiam tre ĝentile, tre saĝe konsilis. Sen li vi ne tenus enmane la revuon. Dankojn ankaŭ al Michael Seaton, kiu enkomputiligis tajpitaĵon. Tamen nun -- nepre guu!

Subskribo: 'Paul P. Gubbins'
Paul Gubbins

 

Paul Gubbins
Antaŭredakte en Zagrebo ĉi-somere

(Enhavo)

 


 

Ok monatoj da movado-ŝovado

David Kelso

Ŝajnas, ke almenaŭ en Britujo disfalas la tradicia Esperanto-movado. Sed kio sekvos? La nova EAB-direktoro pri evoluigo, vizitinte grupojn kaj federaciojn tra Britujo, analizas la situacion.

Foto
La renovigota, baldaŭa EAB-oficejo en Barlastono

 

Tempo estas eco relativa. Ok monatoj en malliberejo tute malsamas al ok monatoj da amindumado -- krom ĉe iuj malfeliĉaj esceptoj!

Antaŭ ok monatoj mi sciis nenion pri EAB-aferoj: pri financoj, proprietaĵoj, leĝistoj kaj ceteraj. Pro mia famaĉa malsaĝeco, mi proponis min por la posteno de direktoro (pri evoluigo) de EAB; nia komitato, eĉ pli malsaĝe, akceptis min. Ĉu la sekvaj ok monatoj estis malliberejo aŭ amindumado? Fakte ambaŭ. Mi klarigu...

Dum tiu ĉi periodo mia aŭtomobileto vojaĝis proksimume 20 000 km. Plejparte mi vizitis Barlastonon por kunordigi la laboron de nia tiea provizora oficejo kaj por translokigi skatolegojn da dokumentoj kaj libroj de remizo kelen (kaj tiam ree remizen). Dufoje mi vizitis Ipswich kaj la kamparan sidejon de nia bibliotekisto, Geoff King, por efektivigi la translokigon de Biblioteko Butler de Suffolk al Staffordshire. Krom tio (kaj krom regulaj komitataj kunsidoj) mi vizitis grupojn, federaciojn kaj diversajn afablajn bizarulojn dise tra Britujo -- entute ĉirkaŭ 20 vizitoj. Sed kion mi trovis? Kaj kia estas la hodiaŭa movado?

Antau ĉio, mi menciu la belan etoson, kiun mi ĉie renkontis. Ni multe kritikas nin -- niajn maljunecon, nefaradon, hezitemon -- sed nur vizitanto, eble, rekonas la elstare amikan etoson, kiu troviĝas en nia movado. Ĉie, senescepte, mi renkontis varmegajn bonvenon, bonhumoron, bonvolon. Esperantistoj, plejparte, estas bonkoruloj -- jes, vere, eĉ en via grupo! Certe, ni iom pli aĝas ol la meza homaro, sed iuj multaĝuloj ankoraŭ ege aktivas. Do grave: la esperanta komunumo estas amika, varma kunularo, pri kiu ni ĝoju.

Lokaj grupoj estas hodiaŭ videble malpli multaj ol antaŭ 20 jaroj, kaj federacioj malpli aktivaj. Ni konstatu, ke multege da homoj hodiaŭ renkontas la internacian lingvon ne ĉe loka biblioteko aŭ pro mencio pri kluba aktivo en loka gazeto sed per interreto, per kiu oni povas lerni la lingvon, renkonti aliajn esperantistojn kaj eĉ ĉeesti 'virtualajn' kunvenojn --- kvazaŭ-kongresojn.

Tion mi nomas la post-moderna Esperanto-movado. Ĝi ne konsistas el grupoj, komitatoj, federacioj, kongresoj kaj jarkunvenoj, sed anstataŭe el retaroj da individuoj interŝanĝantaj informon, ideojn kaj opiniojn -- kaj rapidege! Rimarku, kiel fulme retumantoj informiĝas pri lastatempaj okazintaĵoj [vidu p. 38] ĉe Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo (kaj ĉion diskutas), dum la Esperanto-gazetaro testude kaj diskrete disvastigas informeton.

Ankaŭ la retumantoj estas esperantistoj: ĉu, tamen, movadanoj? Post ok monatoj da ŝofora ŝovado, mi konvinkiĝis, ke ni estas meze de ĝisfunda ŝanĝiĝo en Esperantujo: ni transiras de movado al pli malstreĉa komunumo da Esperanto-uzantoj. Eble post 18 monatoj mi ekkomprenos, kion tio signifas por EAB, por nia organizaĵo kaj por la Esperanto-kulturo. Ĉu ankaŭ vi?

David Kelso lernis Esperanton antaŭ pli ol 40 jaroj kaj estis fondinto-membro de Junularo Esperantista Brita (JEB) en la epoko de Humphrey Tonkin, Duncan Charters kaj Diccon Masterman. Post kariero en edukado, li fru-emeritiĝis por diligente dediĉi sin -- kiel li mem diras -- 'al la bona lingvo, la bona vivo kaj la bona vino'. Li loĝas diversloke sed ĉefe en Glasgovo, Skotlando.

(Enhavo)

 


 

Enigmosolvo

Sur la kovrilo:

Partoprenantoj en la 41a somerlernejo ĉe Wedgwood Memorial College aŭskultas, dum la barlastona gastpreleganto Andrej Pechonkin (vidu ĉi-sube) el Rusujo honoras la kreinton de Esperanto ĉe drinkejo La Verda Stelo en Stoke-on-Trent. De maldekstre en la kovrila foto: Anthony Rawlinson, Kay Saunders, Katarina Tustin, Marjorie Coombes, Hilda Jones, Angela Tellier, Stephen Hodson kaj Bryony Freeman.

Andrej Pechonkin

(Enhavo)

 


 

Kiu kiuas... en la brita Esperanto-movado?

La Brita Esperantisto parolas kun tiuj, kiuj foje nerimarkite, foje sendanke, oleumas la radaron de la brita movado: sen tiuj -- simple -- ne estus brita movado. Se en via federacio aŭ regiono ekzistas tiaj personoj (kaj sendube ili ekzistas), nepre kontaktu la redaktoron de LBE, por ke ankaŭ ilia rolo en la movado estu salutata. Ke ni inspiriĝu pro la dediĉemo de aliaj... ekzemple de Ian Mac Dowall.

Ian Mac Dowall

LBE:    Kial kaj kiel vi eklernis Esperanton?

IMD:    Mi komencis lerni Esperanton fine de 1991 pro anonco en nia loka ĵurnalo fare de Johano Halliday kaj Doreen Winterburn. Venis 20 homoj al mia domo, kie ni starigis trinivelan kursaron. Mi eklernis per la senpaga 12-leciona kurso: Doreen, poste Johano, estis miaj instruantoj. Samtempe mi aĉetis la prononc-bendon kaj aliajn diskojn, kies enhavon mi parkerigis. Dume ni restarigis la Wirral-Esperanto-Grupon, kiu renkontiĝis ĉiusemajne. Krome ni gastigis eksterlandajn esperantistojn, kiuj tiam multe helpis al mi.

LBE:    Do iasence vi lanĉis vian Esperanto-'karieron', kunstarigante la Wirral-grupon. Kio pri la nuno? Bonvolu skizi vian hodiaŭan Esperanto-agadon.

IMD:    Mi estas kasisto de Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio (NOEF); saman rolon mi ludas -- tamen nur ĝis la fino de la jaro -- en Esperanto-Edukado (antaŭe Esperanto Teachers' Association). Krome, antaŭ kelkaj jaroj, mi estis kasisto por la brita kongreso en Ĉestro. Por Sennacieca Asocio Tutmonda en Britujo (SATEB) kaj ties publikaĵo La Verda Proleto mi tajpas manskribitajn kontribuaĵojn. Plus por NOEF mi aranĝas ĝian aŭtunan renkontiĝon en Ĉestro.

LBE:    Gratulon! Tamen, dum vi riĉigas la vivon de Esperanto, kiamaniere reciproke Esperanto riĉigas la vian?

IMD:    Esperanto plilarĝigis miajn opiniojn, miajn vidpunktojn: ankaŭ, mi kredas, ĝi faris min pli tolerema. Nuntempe mi ĉeestas ĉiun eblan Esperanto-eventon -- en la pasinto mi aliĝis al nenia organizaĵo aŭ klubo (krom nokto-klubo!). Nun, partoprenante diskutojn, mi vidas, ke la vidpunktoj de aliaj tre gravas: oni ĉiam profitas, se unue oni bone aŭskultas kaj neniam antaŭjuĝas. Helpis min tiurilate Esperanto-ferioj en Germanujo kaj Pollando: tiujn feriojn mi ege ĝuis, ĝuas kaj ĝuos!

LBE:    Vi menciis eksterlandajn vizitojn kaj, pro via disa familio, vi bone konas aliajn landojn. Kiel do vi taksas la estonton de Esperanto -- mondskale kaj ankaŭ en Britujo?

IMD:    Ege malfacilas bone respondi. Mi estas tamen ĉiam optimisma persono, kaj mi opinias, ke, se aliuloj scius tion, kion mi kaj aliaj samideanoj scias pri la lingvo, ĝi rave sukcesus. Certe, en anglaparolantaj landoj, ni perdas nian lingvon. Ĝi estas tro ofte ŝtelata de eksterlandanoj kiel kvazaŭa internacia lingvo, sed tiuj bone protektas siajn proprajn lingvojn. Do finfine ni ne plu havos 'propran' lingvon. Alilandanoj pli bone komprenas tion: pro tio mi kredas, ke Esperanto vere prosperos, nur kiam finfine oni rimarkos, ke en la mondo ne ĉiu parolas la anglan. Kiel kutime, ni britoj plejlaste tion agnoskos.

LBE:    Sendube vi pravas. Kaj nun ni turnu nin al -- eble -- malpli seriozaj aferoj. Ekzemple: bonvolu diri, kie vi sentas vin plej hejme.

IMD:    Mi nur sentas min feliĉa, kiam mi estas en apudmaraj lokoj, do se mi ne estas hejme, kie inter mi kaj Dublino estas nenio krom la maro, mi ĝis nun plej ŝatas Pedregalejo (apud Malaga) en Hispanujo; la sudan marbordon de Irlando apud Cork; kaj en Pollando la Slovenan Nacian Parkon, kie troviĝas vagantaj dunoj, praarbaroj, sovaĝaj bestoj, k.t.p.

LBE:    Kio pri via preferata manĝaĵo, trinkaĵo?

IMD:    Pri manĝaĵo -- mi ne havas preferatan. Plaĉas al mi, kiam aliaj kuiras por mi! Kaj trinkaĵoj -- vino, biero kaj kafo, sed ankaŭ akvo bongustas.

LBE:    Bone. Kaj viaj preferataj vortoj en la angla kaj en Esperanto?

IMD:    En la angla -- verandah (kvankam ŝtelita el alia lingvo!). Ĝi pensigas pri mallaboremo kaj paco, ankaŭ pri festoj kaj varmo. Mirinda kombinaĵo! Kaj plaĉas al mi la sono -- ankaŭ de mia plej ŝatata esperanta vorto, ĉirkaŭbrakumi. Ĝi klare indikas, kiel facile estas konstrui vortojn kaj ilin rekoni. Ankaŭ tiu ĉi vorto esprimas internacian amikecon, kiun oni nur per Esperanto spertas.

LBE:    Ŝajnas, ke vi ege kaj diversmaniere okupatas kaj eble ne disponas multe da tempo por legi. Tamen ĉu vi havas ŝatatan libron (eventuale esperantan)?

IMD:    Certe. Ŝatata esperanta libro estas la unua, kiun mi legis: Riĉa kaj senmona. Ĝi provizis grandan plezuron, ĉar mi legis ĝin senprobleme. Plaĉas ankaŭ la iom aŭdaca sed ege amuza El la vivo de bervala sentaŭgulo.

LBE:    Kaj finfine -- ĉu vi havas apartajn vivocelojn?

IMD:    Jes. Mi volas finfine ellerni Esperanton. Tiel estos preskaŭ ĉiuj miaj vivoceloj atingitaj.

LBE:    Do mi deziras al vi ĉiun sukceson. Kaj koran dankon pro la intervjuo.

(Ian estis intervjuata en aŭtuno 2001.)

Ian Mac Dowall naskiĝis en Sheffield en 1937 kaj nun loĝas en Wallasey (vid-al-vide al Liverpolo) sur duoninsulo Wirral (Cheshire). Laboron kaj landon li multfoje ŝanĝis: dum 15 jaroj li laboris en hotelestrado, dum 21 jaroj li estis ŝtatoficisto, kaj nun dum tri jaroj li estas kontisto. Plaĉas al li uzi fremdajn lingvojn por viziti parencojn kaj amikojn kaj ilin ankaŭ gastigi: parte pro lia patro (duone skoto, duone iranano kaj unu el 13 infanoj), kaj parte pro lia patrino (duone cigana kaj [patroflanke] kvarone kimra, kvarone irlanda) li multe dum la vivo translokiĝis kaj havas nun familianojn en ekz. Irano, Germanujo, Kanado, Nov-Zelando, Aŭstralio, Barato kaj Usono. Eble pro la grandeco de sia familio li restas fraŭlo. Opinias Ian: 'Mi do estas tre kontenta, ke mi restis, restas kaj restos sola!'

(Enhavo)

 


 

Brila prelego... kaj ne nur!

Graham Blakey

Jen raporto pri la studsemajnfino aranĝita de la Skota Esperanto-Asocio kaj okazigita la 22an kaj la 23an de septembro.

Dum pli ol 10 jaroj okazas la nun tradicia studsemajnfino en Dunblane, kiu situas inter Stirling kaj Perth. Dunblane estas ĉarma urbeto, kiun dominas la granda, eleganta katedralo, kiu datiĝas de la 13a jarcento. Ĉirkaŭ la katedralo staras pluraj pastrodomoj el la 16a kaj 18a jarcentoj; el kelkaj tiuj domoj oni kreis Scottish Churches House -- nian kunvenejon.

Mi sciis jam el antaŭa sperto pri la bela amikeca etoso en Dunblane, ankaŭ pri la alta kvalito de ĉio tie prizorgata -- loĝejo, manĝoj, prelegoj, distraĵoj, k.t.p. -- kaj ankaŭ ĉi-foje mi neniel seniluziiĝis. Eĉ la vetero aŭtune belis.

La ĉefan parton de la programo, kiun partoprenis pli ol 30 homoj, konsistigis trio da prelegoj fare de la usonano David Thornell pri amerikaj indianoj. David, lastatempe elektita vicprezidanto de la Londona Esperanto-Klubo, absolute brile prelegis. Mi dirus, ke li lokiĝas inter la plej bonaj prelegantoj, kiujn mi iam ajn en pluraj lingvoj aŭskultis. [La unua prelego legiĝas ĉi-numere.] Aliaj programeroj inkluzivis parolon de Hugh Reid pri la malfacilaĵoj en tradukado, kaj tradukkonkurson, kiun partoprenis ses homoj, kaj kiun gajnis Ed Robertson kaj Duncan Thomson. David Bisset parolis kun diapozitivoj amuze kaj informe pri la urbo Tallin. Duncan Thomson gvidis viglan, pensigan diskuton pri 'la fremdulo inter ni' kaj pastro Charles Dornan ekumenan diservon.

Mi gratulas al la ĉefaj motoroj (!) de la aranĝo -- Jean kaj David Bisset -- pro la glata kaj sukcesa organizado. Mi ne povas sufiĉe forte rekomendi la studsemajnfinon en Dunblane: ankaŭ venu vi en 2002!

Graham Blakey, antikvaĵisto, loĝas en Salford kaj aktivis en la Esperanto-klubo en Manĉestro.

(Enhavo)

 


 

Por malfermi mian menson

Rolf Fantom

Post la atako la 11an de septembro kontraŭ la turparo en Nov-Jorko apenaŭ eblis eviti amaskomunikilajn raportojn -- almenaŭ dum aŭtuno -- pri milito. Tamen kiel reagu esperantistoj? Ĉu ne Esperanto intime, nature ligiĝas kun paco, interkompreniĝo, internacia amikeco? Analoge, ĉu ne esperanta soldato -- apenaŭ zamenhofa 'paca batalanto' sed ja malpaca -- paradoksas?

Ĉu mi estas bona esperantisto? Aŭ bona anglo? Mi estas denaska esperantisto kaj loĝas en Salford, kie mi estas universitata studento. La ĉefa fako, kiun mi studas, estas son-tekniko -- sufiĉe senproblema afero. Sed dum unu aŭ du tagoj semajne mi estas soldato, studante fariĝi armea oficiro.

Efektive, tiu soldateco estas parte nur surpapera afero -- ni trejniĝas, farante relative facilajn aferojn. Tamen mi portas la uniformon de mia lando kaj salutas la nomon de la reĝino. Do ĉu tiu ĉi situacio prezentas konflikton inter Esperanto ('lingvo de paco') kaj la armeo ('militilo de la ŝtato')? Laŭ mi, kiu ne estas pacifisto, sed unu el la plej aktivaj junaj esperantistoj en Britujo, tute ne.

Esperanto eble estas bonega preteksto ne militservi en landoj kiel ekzemple Germanujo, pro la impreso, ke tiu ĉi lingvo montras pacifisman politikon: sed ĉu tiu impreso ĝustas aŭ justas? Tiu ĉi supozo, pri ies politiko pro la parolata lingvo, estas laŭ mi danĝera antaŭjuĝo -- antaŭjuĝo, kian oni foje kredas renkonti en armeaj rondoj. Tamen mia sperto montras, ke kulpuloj pri tiaj antaŭjuĝoj troviĝas ne inter armeanoj sed esperantistoj.

Ofte en Esperanto-kongresoj mi diskutas politikajn aferojn kaj same faras kun ontaj kaj antaj oficiroj en la brita armeo. La rondo, en kiu mi estas plej libera esprimi miajn relative liberalajn vidpunktojn, estas la armeo, kiun oni supozus plej naciisma kaj malliberala. La oficiroj respektas kaj analizas miajn opiniojn kaj respondas logike: esperantistoj reagas foje ofendite, kiam evidentiĝas, ke mi ne plene subtenas la pragan manifestacion aŭ eĉ je ajna kosto la finan venkon.

Do implicite en tiu ĉi situacio estas, ke la esperantistaj rondoj, en kiuj mi foje trovas min, ĉefe inter aktivuloj, estas pli 'naciismaj' ol la brita armeo. Oni malpermesas lingvan liberecon en eventoj, malaprobante 'krokodiladon', eĉ se temas pri helpado al komencanto, aŭ lernadon de lingvo de alia kulturo. Oni admonas, se en la Universala Kongreso de Esperanto oni ne ekstaras por la (inter)nacia himno. Eĉ tiu ĉi himno estas militisma marŝo, pli militisma ol nia nacia himno. Kaj, se oni eĉ pridubetas la saĝecon de Zamenhof, audiĝas plendoj de ĉiuj flankoj, kvazaŭ oni dubus pri dia ekzisto en Vatikano.

Mi ne scias, ĉu mi estas bona esperantisto aŭ ne, kaj mi ne scias, ĉu vere gravas. Mi uzas kaj ĝuas la lingvon kaj mi laboras por ĝia progreso: miaj politikaj opinioj estas mia propra afero. Ilin ne influu Esperanto, ĉar oni daŭre diras al mi, ke Esperanto ne estas politika movado. Ilin ankaŭ ne influu la armeo, pro la sama kialo. Sed, en realo, same kiel la armeo estas efektive politika, ankaŭ Esperanto estas eĉ pli politika. Kaj same kiel pro kelkaj armeaj politikoj mi ne volas esti centprocente perfekta soldato, same pro la politikoj de la esperanta 'movado' mi ne volas esti centprocente perfekta esperantisto.

Se Esperanto vere volas finvenki, aŭ eĉ ekvenki, ĝi malfermiĝu al ĉiu kaj ĉesu esti ferma rondo de pacifistaj komitatuloj preĝantaj por fina venko. Esperanto estas lingvo, kies celo estas internacia kompreno: aktuale tamen regas kaj lernas ĝin homoj, kiuj komprenas nur kion ili volas aŭdi kaj kiuj fajfas al la cetero.

Por malfermi mian menson, mi lernas esti bona soldato. Tio igos min pli bona esperantisto.

Rolf Fantom, studento, armeano, estas ankaŭ talenta muzikisto, kies rokmuzika sonbendo Fantom' aperis jam en 1996. Lastatempe li muzikis dum la Universala Kongreso en Zagrebo. Krome li estas sekretario de Junularo Esperantista Brita (JEB).

(Enhavo)

 


 

Eta araneo

Vilĉjo Walker

Traduki -- laŭ William Auld 'la plej malfacila arto'. Kaj, se malfacilas traduki prozon, des malpli facilas traduki poezion (eĉ tradician infano-poemeton). 'Incy Wincy Spider' kaptis la tradukemon de Vilĉjo Walker -- kaj se aliaj legantoj de La Brita Esperantisto volas traduki ŝatatan vartan poemeton, bonvolu sendi provojn al la redaktoro.

Eta araneo grimpas laŭ la tub'.
Venas la pluvgutoj kaj verŝas lin al sub'.
Ekbrilas la suno. Sekiĝas la river',
do eta araneo grimpas al super'.

 

Vilĉjo Walker loĝas en Londono, laboras kiel profesia inĝeniero, kaj en Esperantujo oficas kiel protokola sekretario por EAB. Li estas fiera onklo de du- kaj nul-jaraĝaj genevoj.

(Enhavo)

 


 

Indianoj: vero kontraŭ mito

David Thornell

Jen la unua el tri prelegoj prezentitaj en septembro dum la skota studsemajnfino en Dunblane (vidu raporton). Sekvos en venontaj numeroj de La Brita Esperantisto prelegoj du kaj tri.

Bildigu al vi indianon. Kion vi imagas? Sovaĝulon sur ĉevalo, ĉu ne? Sed la vero estas 180 gradojn for de la populara supozo, ĉar ĉevaloj ne estas indiĝenaj bestoj de Ameriko. Efektive, kiam hispanoj invadis fremdan landon de Ameriko, tieuloj tuj kredis, ke la surĉevalaj konkerantoj estas duonhomaj, duoncervegaj estaĵoj.

La indianoj tamen perfektigis ĉevalrajdadon post mallonga tempo (ŝajne ene de nur unu-du generacioj -- de la fino de la 17a jarcento, ni diru, ĝis la komenco de la 18a). Sed tio estas afero historie lastatempa, laŭ la daŭro de indianeco. Plie, kelkaj indianaj popoloj konstruis imperiajn urbojn, majstris arkitekturon, progresigis sciencon -- kaj do certe ne kvalifikiĝas kiel sovaĝuloj.

Eble nun vi demandas: 'Nu, se mi tiom eraris pri tia afero, kiom mi eraras pri miaj ceteraj supozoj pri indianoj?' Se jes, vi eble konsentas, ke taŭgas lerni iom pri

Kaj jen do kontraŭmitaj realoj rilate al indianaj

Jam venas la horo por fronti la realon de indianaj historio kaj prahistorio, anstataŭ simple ensorbi kinbildojn pri la okcident-usona landlimo dum la 19a jarcento. Vakero-filmoj ne estas fidindaj fontoj de realo.

Tial oni levu certajn temojn pri indianoj. Tiuj estas, ekzemple, ties

Koncerne ĉi tiun lastan temon oni devas ne nur mencii sed ankaŭ pritrakti rasismon precipe en Usono. Jenas la plej malsupra tavolo de usona rashierarkio: irlandano -- negro -- indiano; pro tiu ĉi rasismo, per kiu indianoj restas ĉe la absoluta fundo de usona socio, mitoj pri ili des pli disvastiĝis kaj fiksiĝis.

Ni do antaŭeniru por ĝustigi niajn konceptojn pri temo rilate trionon de la homa geografio: Ameriko. Geografoj difinas Amerikon kiel kontinenton inter Atlantiko kaj Pacifiko. Tamen aliaj kutime traktas ĝin kiel du kontinentojn: Nordameriko kaj Sudameriko, plus 'kunligilo', nome Centra Ameriko. Jen do la t.n. tri Amerikoj: sed en praktiko la du ĉefpartoj superombras la alian. Kaj, post tiu ĉi geografia enkonduko, ni venas al la komenco de la rakonto mem.

Dum granda migrado, trans la Beringan Markolon inter Siberio kaj Alasko, ĝis la vosto de Sudameriko, alvenis antaŭ almenaŭ 20 ĝis 30 jarmiloj mongoleca etno. Ni precizigu tiun ĉi etnon, kiu iĝis la indianoj.

Dum Plena Vortaro difinas la terminon 'indiano' ĝenerale kiel 'amerika rughaŭtulo', la pli-malpli samepokaj vortaroj Webster's kaj Oxford aldonas kvalifikojn, precipe pri la geografiaj ekstremoj de la kontinentego. La usona Webster's difinas 'indianon' kiel 'membro de iu ajn el la indiĝenaj popoloj de Norda kaj Suda Amerikoj, krom la eskimoj'; kaj la brita Oxford tekstas: 'membro de iu ajn indiĝena raso de Ameriko aŭ la Antiloj [t.e. la Karibea Insularo] (kutime ekskluzive de eskimoj, patagonoj kaj fuegoj)'.

Rimarku, kiel temas pri nur la norda ekstremo (Alasko, arkta Kanado, k.t.p.) kaj la suda (Patagonio kaj Fuegio). Sed malgraŭ tio mi mem traktas iamajn eskimojn (nunajn inuitojn) kiel indianojn (samkiel multaj hodiaŭaj etnologoj kaj leksikografoj), ĉar de kie venis tiuj popoloj, se ne de la sama prapopolo, kiu naskis la ceterajn indiĝenojn?

Ankaŭ, pro difinita kialo, meze de Meksikio mi dividas la indianojn en 'du indianarojn', por ke oni sufiĉe facile rekonu la 'usonajn' indianojn iumaniere kaj la 'latinamerikajn' indianojn alimaniere (notante, ke oni jam ne aŭdas pri karibeaj indianoj). Tiu ĉi divido estas mia propra afero, tamen pere de tiu ĉi ne necese arbitra demografia kadro mi povas multon prezenti.

Nun, enkondukinte la du Amerikojn kaj ties indianarojn, mi estas preta ilin kompari. Ni povas konstati, ke nordamerikaj indianoj estas relative nomadaj, kamparaj kaj pli-malpli malaperintaj; sudamerikaj indianoj estas relative urbaj, montaraj kaj pli-malpli fariĝintaj la 'hispanidoj' de la Nova Mondo.

Nordameriko estas pli dezerta, dum Sudameriko estas pli ĝangala (almenaŭ kie temas pri medioj, en kiuj troviĝas indianaj komunumoj). Simile, Kanado kaj Alasko estas iom senfruktaj pro sia arkta karaktero, dum Centra Ameriko montriĝas vivplena. Tiaj diferencoj devis efiki sur la respektivajn kulturojn. Jen do unu faktoro pri ties diverseco. Sed ankaŭ la historio havis siajn efikojn. Do ni spuru la historion laŭ la sama dukontinenta maniero, koncentriĝante unue pri la alvenoj de eksteruloj.

Kristoforo Kolumbo

Ni ĉiuj aŭdis pri Kristoforo Kolumbo, kiu eniris Karibeon ĉ. 1500 p.K. Multaj scias krome, ke la vikingoj atingis Groenlandon kaj preteren ĉ. 500 jaroj antaŭ Kolumbo. Sekvis interalie la hispanaj konkerantoj frue en la 16a jarcento (suden) kaj la anglaj pilgrimantoj frue en la 17a (norden). Rezultiĝis konstantaj problemoj rilate la praloĝantojn. Unua problemo, kiun spertis la indianoj, estis sklaveco. Tamen, sklaviĝinte, frue en la kolonia periodo, la indianoj montriĝis malfortaj, malsanemaj kaj ĝenerale malbonaj. Jen motivo por amasa enkonduko de okcident-afrikaj negroj en la Novan Mondon, anstataŭ daŭre kaj senprofite sklavigi indiĝenojn.

La indianaj triboj (aŭ 'nacioj') de Nordameriko renkontis anglojn en Novanglujo, la plej nordorienta regiono de Usono, kaj nederlandanojn en Novamsterdamo, sur insulo Manhatano, kiun oni aĉetis kontraŭ $24. Kaj kontraŭ la indianoj la estiĝanta Usono akcelis registaran kampanjaron, kiu kulminis dum la 19a jarcento en sinsekvo da malobservataj traktatoj, masakroj, k.s.

La doktrinon baze de tiu ĉi politiko oni nomis Manifestiĝanta Destino. Ĝi estis ordigo de la homa historio, konsiderata kiel evidenta kaj neevitebla, kaj stimulanta popolon aŭ rason ekspansii ĝis geografiaj limoj opiniataj kiel naturaj etendi suverenecon super kutime sendifina regiono. Tiu ĉi ideo disvastiĝis dum la 1840aj kaj 1850aj jaroj, konvinkante multajn, ke Usono estas destinita etendi siajn landlimojn ĝis Pacifiko -- kio ja realiĝis per forbalaado de la indianoj.

En Sudameriko okazis io simila, sed ne tute ĝis tiu grado -- kvankam la hispanoj (kaj poste la portugaloj) ne hezitis laŭvole dispremi kaj forviŝi iun ajn indiĝenaron.

Kio do rezultis en Ameriko el tiaj eventoj? Unue, Kolumbo donis al la tieuloj la nomon 'indianoj', kredante, ke li atingis Hindujon. Due, misiistoj konvertis la indiĝenojn al siaj propraj kredsistemoj, kiuj estis ĉiel fremdaj. Kaj, trie, la indianoj perdis Amerikon.

Nun, dum daŭra persekutiĝo, leviĝas inter ili konsciiĝo pri -- kaj aktivismo por -- iliaj homaj rajtoj. Kiel iama plimulto kaj posta minoritato, la indianoj celas almenaŭ egalecon rilate la ceterajn loĝantojn de siaj landoj. Ĉu ili sukcesos, dependos sammezure kaj de pasintaj kaj de hodiaŭaj politikaj cirkonstancoj. Kaj la indianoj mem sufiĉe transformiĝis -- fizionomie, haŭte, k.t.p. -- tra la lasta duonjarmilo pro la gena influo de eksteruloj. Tamen, malgraŭ ĉio, multaj ankoraŭ konsideras sin indianoj.

Ni do rigardu la rezultojn de koloniismo, kiuj ankoraŭ tiom influas indianojn. En Nordameriko, usona indiano havas nur sian rezervejon, kiu efektive apartenas propre al Usono. Kia ironio, se ni konsideras, kiom Usono jam prenis de la indiano: tabakon, maizon, nomojn de multaj gubernioj kaj sennombraj aliaj lokoj. Oni aŭdas, kiel malvigla kaj trista estas la vivanimo de tipa rezerveja indiano, precipe la vira: nesurpriza rezulto de ties sorto.

Prenitaj estas ankaŭ lingvoj -- de la rezervejo al la universitato. Grava bazo de lingvistika tradicio usona estas transskribado de antaŭe neskribitaj (kaj jam mortantaj) idiomoj de la nordamerikaj indianoj. Tio ne helpas ĉe rezervejoj, kie oni rajtas ofte nek instrui nek studi la propran lingvon.

Cetere, en la pli vasta usona socio, oni ankoraŭ prezentas la indianon kiel stereotipon. La stereotipato aperas

Ni ĉiuj scias, kiel malhelpaj povas esti tiaĵoj ĉe interpopolaj rilatoj -- almenaŭ al la stereotipatoj, se ĉi lastaj aldone estas relative malmultnombraj.

Spuroj de koloniismo troviĝas ankaŭ en Sudameriko. Kompreneble kreiĝis nova socitavolo el la infanoj de eŭropanoj kaj indianoj -- nome, tiu de la mestizo (signifanta 'miksaĵo'). Sudamerikanoj rapide kaj grandparte iĝis idaro de rasmiksado, tiel ke nun la laŭdire hispandevena parto estas unuavide pli indiandevena. Inter tiuj rasmiksuloj aperis siavice la gaŭĉoj, konataj vakereskaj brutgardistoj kaj loĝantoj de la pampoj, t.e. la vastaj, senarbaj kaj herbokovritaj ebenaĵoj de centra Argentino kaj ĉirkaŭe.

Vojaĝo tra Ameriko

Tamen rasismo ankoraŭ regas, kvankam en aliaj formoj ol en la nordo de Ameriko, supozeble nur pro la relative kaj frape alta denseco de indianoj tra la sudo. Sufiĉas, ke ni almenaŭ tuŝis tiajn aferojn. Nun ni vojaĝu tra Ameriko laŭ la mapo, ekrigardante la indiĝenajn kulturojn diversajn -- kvankam plejparte pasintajn.

Ni komencu ĉe kulturo plej norda. Jen la regionoj, inkluzivante la arktan regionon de la pola urso,

Kia medio por subteni homan komunumon, sen mencii kulturon. Ankaŭ tio -- eble -- estas stereotipo, tamen senintenca. Oni povas aldoni, ke, samkiel ĉe aliaj indianaj kulturoj, la inuitoj elpensis ĉiun imageblan uzon de la ĉirkaŭaj flaŭro kaj faŭno. Pro preskaŭ tuta manko de flaŭro, ili elpensis eĉ pli da uzoj de ĉasitaĵoj -- por hejtado, nutrado kaj veturado; por vestaro, ilaro kaj ludilaro.

Iom suden, ni atingas la iaman landon de la totemfosto, ĉe la marbordo inter Alasko kaj meza Kalifornio. Tie, antaŭ domo, staras trabo skulptita kaj farbita je stakigitaj totemaj simboloj reprezentantaj familian devenon. Ĉiu totemo estis tipe besto, konsiderata kiel praulo kaj protektanto de la klano. Inter tiuj pacifikaj indianoj regis ja totemismo, t.e. socireligia sistemo bazita sur konceptoj pri parenceco inter homoj kaj naturo.

Nun ni venas al la mezo de Nordameriko, iama lando de indianaj tendaroj. Tie staris, interalie

Kaj jen, pli-malpli de la oriento al la okcidento, estas la vastaj regionoj iam apartenantaj al

Ne eblas vere esplori tiun liston, sed kredu min: ties membroj estis historie treege diversaj, ĉu kulture, politike aŭ lingve. Mi almenaŭ diru, ke -- same ĉe inuitoj -- la lerta uzado de bestaĵoj por la ĉiutaga vivo karakterizis ĉiun popolon, precipe, kie troviĝis bizonoj (iam videblaj grandparte tra Usono) kaj kien ajn oni enkondukis ĉevalojn.

Ni nun daŭrigu nian vojaĝon ĝis Sudameriko, kie la tieaj indianoj havis alispecajn kulturojn, ofte multe pli ampleksajn kaj kompleksajn. Antaŭ la alveno de la hispanoj en la 16a jarcento, ekzistis pluraj civilizacioj: la Azteka Imperio (principe dum la 14a kaj 15a jarcentoj; tiam fondiĝis Meksiko, la plej granda urbo de la nuna mondo); la Majaa Imperio de Gvatemalo kaj Jukatano (inter la jaroj 300--1450), kie oni skribis hieroglife; la toltekoj de Meksikio (9a--12a jarcentoj), kies arkitekturo restas konata ĝis nun; kaj la inkaoj de Peruo (tra mezepoko ĝis 1533), kiuj estis sunadorantoj kun altnivelaj civilizacio kaj socisistemo. Tiuj ĉi antikvaj kulturoj daŭre mirigas antropologojn: ankoraŭ staras grandaj ziguratoj de la sudindianoj, kvazaŭ testamentoj al ties antaŭa potenco. Kaj jen la fino de nia vojaĝo -- pli-malpli ankaŭ de mia prelego.

Konkludo

Tamen kiel konkludi? Eble nur, ke la indianoj estas ekzota popolaro laŭ brita vidpunkto (fakte eĉ laŭ usona) kaj, pro tio, apenaŭ komprenata. Ni vidis, kiel la unuaj enmigrantoj el Azio multe ŝanĝiĝis dum tiom da epokoj, fariĝante diversaj popoloj, en diversaj regionoj, kun diversaj kulturoj. La diversecojn inter indianoj oni povas tiel listigi:

Troviĝis kaj ankoraŭ troviĝas sennombraj gentoj inter la t.n. du indianaroj. Plue rimarkindas, ke la indianaro kaj indianeco de Sudameriko estas senkompareble pli viglaj kaj vivantaj ol tiuj de Nordameriko, malgraŭ tio, ke ambaŭ estas iugrade detruitaj de eksteruloj diversnaciaj (tamen tuteŭropaj) kolektive alportantaj kun si voreman koloniismon.

Finfine la demando 'Ĉu solveblas la problemo pri indianaj rajtoj?' kondukas al konsideroj pri aliaj popoloj premataj: gento-premado restas aktualaĵo ja universala.

(La biografieton de David Thornell legu ĉi tie.)

(Enhavo)

 


 

84a Brita Kongreso de Esperanto

3-5 majo 2002, Stoke-on-Trent

La unua Brita Esperanto-Kongreso de la nuna jarmilo okazos en la malnova Urbodomo de Stoke-on-Trent, kiu ofte gastigas konferencojn kaj aliajn grandajn gravajn kunvenojn.

Dum la semajnfino okazos la Jarkunveno de EAB: kiel membro vi rajtas tie aŭdigi viajn opiniojn kaj proponojn pri la ĝisnunaj kaj estontaj agoj de nia landa asocio.

En la programo oni antaŭvidas ankaŭ fakkunvenojn, prelegojn kaj diskutrondojn; kaj multajn okazojn kune babili, manĝi, promeni kaj diversmaniere senstreĉiĝi kaj distriĝi.

Pli da detaloj pri la aranĝo vi ricevos kun la novjara numero de EAB Update.

Jen ni invitas vin -- rezervu do jam la unuan semajnfinon de majo 2002!

Foto
La urbodomo de Stoke-on-Trent -- en 1893!

(Enhavo)

 


 

El la biblioteko

Geoffrey King

Biblioteko Butler estas unu el la plej valoraj riĉaĵoj de la brita Esperanto-movado. La honora bibliotekisto de EAB informas pri la lastatempa 'fantoma' ekzisto de la biblioteko kaj petas pri ideoj, kiel ĝin evoluigi.

'Biblioteko?' mi aŭdas vin diri. 'Kiu biblioteko?' Nu, dum pli ol du jaroj la Biblioteko Butler spertis iom fantoman ekziston, sed post ne tro longe la fantomo fariĝos fenikso, kaj vi havos denove realan bibliotekon (ĉe la nova EAB-oficejo en Barlastono). Tion ĉi mi skribas nelonge antaŭ kunsido, kiam la biblioteka komitato de EAB ekkonsideros praktikajn aranĝojn por la nova bibliotekejo. Tamen tiu ĉi komitato konsistas nur el kvar bonintencaj homoj. Ni bezonas viajn ideojn, proponojn, konsilojn kaj dezirojn pri tio, kion vi volas trovi en la nova biblioteko. Vi vidos ĉi-sube adresojn; superŝutu min per leteretoj, leteroj, leteregoj, kaj la komitatanoj provos kontentigi vin. Konsideru, tamen, ke la biblioteko nun, unuafoje, havas komitaton, do ne nur min vi devas konvinki; mi ne havas, ja neniam havis, absolutan decidopovon.

Kaj kion faris via bibliotekisto dum tiuj du jaroj? Nu, estas farita verŝajne pli da laboro ol en ĉiu antaŭa dujaro de mia oficado. Se vi iam vizitis la malnovan bibliotekon, vi certe memoros, ke tie kuŝis, en la dua ĉambro, netraktita materialo. Ĉio ĉi venis al mia hejmo en okdeko da skatoloj kaj preskaŭ ĉio estas nun traktita.

Paralele progresis diversaj aferoj, kiuj sendube utilos, kiam vi vizitos la bibliotekon. En ĉiu biblioteko oni multe uzas la katalogon. Delonge mi refaras la nian tiel, ke ĝi enhavu abundajn informojn pri ĉiuj libroj. Informoj pri 2661 verkoj estas enkomputiligitaj, kio estas verŝajne triono de la tuta stoko. Samajn informojn vi trovos, se vi tion preferos, sur tradiciaj slipoj, ja pli porteblaj ol komputilo. Sed, trovinte informon pri iu libro, vi volos trovi la libron mem; do mi devos verki gvidilon pri uzado de la biblioteko. Koncernajn malnetojn mi jam havas.

Eble vi volos scii, kion la biblioteko havas pri iu temo aŭ ĝenro. Tiurilate vi devos rigardi la ĝustan lokon en la bretaro aŭ en la laŭklasifa katalogo. Por iri al tiu loko vi volos rigardi la indekson de temoj, kiu gvidos vin al la ĝusta numero. Ankaŭ pri tio la laboro progresas, kaj la indekso nun enhavas 4631 temojn.

Tiu ĉi indekso gvidos vin ankaŭ tra la arkivo. Se vin interesas la historio de Esperanto, vi turnos vin unuavice al la arkivo. Se la nomoj Leslie, Houghton, Epstein, Jakob aŭ Jung elvokas ion ĉe vi, vi povas legi kuriozajn iliajn leterojn. Ankaŭ la historio de la biblioteko mem estas tie kronikita. Se vi planas organizi kongreson, vi povas tre detale legi, kiel oni organizis la Universalan Kongreson en Londono en 1971. Verdire en nia arkivo vi trovos ĉiajn saĝon kaj malsaĝon, je kiuj esperantistoj kapablas; kaj baldaŭ ĝin riĉigos pluraj kilogramoj da dokumentoj lastatempe traktitaj.

Fine estas jam haveblaj listoj pri duoblaj revuoj kaj pri brokantaj libroj aĉeteblaj. Do por ideoj kaj proponoj rilate la bibliotekon, aŭ por peti listojn, jen adresoj por kontakti min:

Rete: <privata retadreso>;
Letere: Biblioteko Butler, p/a <privata adreso>;
Fakse: <privata faksnumero> (malkonsilindas telefoni!)

Geoffrey King estas eksa profesia bibliotekisto, kiu esperantistiĝis en la jaro 1958. De proksimume 16 jaroj li estas bibliotekisto de EAB.

(Enhavo)

 


 

Rakonto: Forta voko

Katarina Tustin

Jen originala rakonto -- iom paradoksa, ĉar ĝia fono futurisma tamen memorigas pri pasinto pozitiva, kiam pli fruaj generacioj firme kredis je fina venko. Kelkaj legantoj -- eble -- emos ŝanĝi la lastan alineon, por speguli pli cinikan mondon (reprezentatan de -- ni diru -- angleparolanta astronaŭto). Tamen ŝanĝi ni ne rajtas.'

La astronaŭto, hejmenirinta, eliris sian kosmoŝipon ĉe la Monto Granita, kie li alteriĝis. Li estis reveninta el la kosmo, kie li studis kaj observis forajn konstelaciojn -- nur lastatempe eltrovitajn -- kun iliaj vivantaj estaĵoj. Li ĉirkaŭrigardis, kredante ion aŭdi, kiam vroom! la kosmoŝipo malantaŭ li subite leviĝis, dum momento pendis en la aero, ŝvebanta, kaj tiam ŝiris sin for de la tero. De interne brilegis lumoj, kvazaŭ iu veturigus ĝin, sed la astronaŭto sciis ĝin senpilota.

Ŝtoniĝinta, li rigardis ĝin etiĝi, tra la nuboj, tiuj noktaj fantomoj, tra la densa mallumo, ĝis ĝi similis al apenaŭ videbla, stelsimila punkteto en la firmamento. Tiam nenio: ĝi estis malaperinta, kvazaŭ vaporiĝinta. Sed strange -- restis en la oreloj de la astronaŭto la sono de ĝiaj zumantaj, pulsantaj motoroj, ĝis post -- kiomlonge? duonminuto? minuto? duonhoro? -- ĝi revenis kaj samloke, sur la Monto Granita, alteriĝis. La astronaŭto, terurite, volis forkuri, sed la piedoj, la gamboj, ĉio ĵeleiĝis, rifuzis funkcii, kaj li restis, kvazaŭ enradikiĝinta. Kaj vidis, kiel el la kosmoŝipo elpaŝis viretoj -- verdaj viretoj kun grandaj, jes, ankaŭ verdaj okuloj. Kaj ili ridetis.

'Sa-lu-ton, am-i-ko,' ili ĥoris, grince, meĥanike, sed amike kaj afable.

La astronaŭto simple gapis. Vibretis la lipoj, tremetis la buŝo, sed elgorĝiĝis neniaj sonoj.

'Saluton,' ripetis unu, ŝajne la ĉefo. 'Nin ne timu. Ni volas amikiĝi. Kiel vi vidas, ni vizitas la teron, kiu situas en parto de la universo, kiun ni nomas Guto Malgranda. Vidate de nia planedo Flugiloj, via tero aspektas kiel bela akvo-juvelo. Kaj sciu: ni ricevis mesaĝon de via tero en la lingvo Esperanto, kiun ni eklernis. Kaj do jen ni.'

Sekvis paŭzo. Kaj silento. Ĝis ekpepis alia vireto: 'Ĉu... ĉu vi ne komprenas nin? Ĉu iel, lerninte la lingvon, ni eraris?'

'Aŭskultu,' diris la ĉefo denove, kaj parolante iom pli malrapide. 'Ni venas de la konstelacio Nova Sento, sed ankaŭ en la konstelacio Facila Vento oni volas viziti vin... amike, evidente. Fakte multaj estaĵoj en diversaj konstelacioj volas kuniĝi, uzante vian Esperanton, cele al sankta harmonio. Kaj do vidu: ni vestis nin verde, lernis la lingvon... la lingvon ne nur de tera, sed ankaŭ de ekstertera paco. Ni kredas, vere, ke Esperanto por eterna ben' efektiviĝos, kaj sur neŭtrala lingva fundamento.'

En la astronaŭto io ĝemis, etendiĝis, kaj ekmoviĝis. Sed antaŭ ol li povis respondi, alia vireto ekparolis. 'Ĉiuj estaĵoj en la universo aprobas vian universalan lingvon Esperanto,' li diris. 'Tamen neniu povas kompreni vian mondan monan sistemon. Vi havas ĉeklibrojn, sed neniam ilin legas; vi havas paperan monon, kiun vi neniam bruligas ekzemple por varmiĝi; metalan monon, per kiu vi foje faras belan poŝmuzikon, sed vi preferas aĉe amplifikatajn sonojn; plastan monon, kiu ne recikligeblas; kaj elektronikan monon -- ĉu, uzante ĝin neniu ricevas elektroŝokon?' La viretaro plenkore ekridis pro la ŝercemo de sia kunulo, kiu daŭrigis: 'Vidu, neniu en la universo uzas monon, kaj neniu komprenas ĝin. Kaj, havante universalan lingvon, kial... se posedi monon nepras... vi ne havas ankaŭ universalan monsistemon?'

'Prave,' diris la ĉefo, viŝante la rido-larmojn for de sia vizaĝo. Kaj aldonis: 'Sed, serioze, ni estas multe pli evoluintaj, ol vi. Ni ne dediĉas nin al stulta mon-akirado... vi povus lerni de ni. Ekzemple, vi teranoj nur antaŭnelonge atingis la propran lunon, kaj ankoraŭ ne multon pri ĝi scias, dum ni... jes, ja... estas multe pli bone informitaj pri ĝi, ol vi. Parenteze, via luno estus elstara kosmoŝipejo. Sed, kredu min, ni ŝatas viajn landojn, oceanojn, arbojn, birdojn, fiŝojn, bestojn, k.t.p.; fakte ni ŝatas vian grandan rondon familian. Kaj, simple, ni volas helpi. Kaj, uzante Esperanton...'

'Jes, uzante Esperanton,' iom malĝentile interrompis alia, 'ni povos intergalaksie interkompreniĝi. Nia cirklo-eksperimento en viaj grenkampoj tute fiaskis: ni miris, ke vi neniam komprenis la simplajn salut-mesaĝojn postlasitajn de nia diligenta kolegaro.'

'Kaj do,' daŭrigis la ĉefo, froste alrigardante la impertinentulon, kiu lin interrompis, 'ni petas, ke vi konduku nin al la homa familio, por ke ni kune... pacaj batalantoj... uzu Esperanton. Por vi, rigardu, ni kunportis donacojn: magiajn verdstelajn insignojn kaj ornamaĵojn...' -- nerimarkite ombriĝis la vizaĝo de la astronaŭto -- '... nepre uzu, disdonu ilin, por ke ni ĉiuj komunikiĝu per Esperanto. Se ne, ni elektos aliajn lokojn en la universo por lanĉi nian esperantan pacprogramon.'

Silento. Longa, peza. Finfine ekpepis la voĉeto de tiu, kiu pli frue parolis. 'Certe . . . certe li nenion komprenas. Ĉi tiun lingvon... kronon de homa inventemo, ja geniaĵon... li ne komprenas. Ni estas, kolegoj, trompitaj.'

La verdularo -- seniluziiĝinta, frakasita -- murmuris, grumblis, kapjesante. Kaj sin turnis por reeniri la kosmoŝipon. Kio liberigis la langon de la astronaŭto, kiu balbutis, tamen en perfekta Esperanto, en tiu forgesita, longe neglektita lingvo: 'Ho, venu. Venu kun mi... mi, la hejmenirinto. Ĉar vi... ankaŭ vi... finfine, post longa vojaĝo, hejmeniris. Venu...'

Katarina Tustin multe propagandas Esperanton en Birmingamo, foje kantante en la internacia lingvo. Ŝi estas dommastrino, kaj ŝia hejmo portas la nomon 'Nova Sento'. Rakonto ŝia aperis en Esperanto en Skotlando.

(Enhavo)

 


 

Pri valizo, venĝo kaj esperanta humuro

Paul Gubbins

Prelego pri la novelaro Vivo kaj morto de Wiederboren prezentita kadre de la 41a Esperanto-somerlernejo ĉe Wedgwood Memorial College, Barlastono (aŭgusto 2001).

Survoje ĉi-jare al la Universala Kongreso en Zagrebo mia valizo perdiĝis. Perdi valizon -- se juĝi laŭ la dudeko da diversnaciaj senvalizuloj, kiuj samkiel mi svarmis dum pli ol unu horo ĉirkaŭ la pordo de la flughavena perditaĵejo por plenigi formularon kaj tiel registri la katastrofon -- egalas en Kroatio al nacia sporto, eventuale al art-formo. Tiun impreson konfirmis ankaŭ aliaj kongresanoj, devigataj dum la unuaj Zagreb-tagoj refoje lavi en hotela bankuvo ĉemizon, pantalonon kaj ŝtrumpetojn (por ne paroli pri pli intimaj korpo-kovriloj): feliĉe dum UK-oj oni atentas ĉefe vortajn, ne portajn vestaĵojn. Tamen, kiam mi hazarde menciis la perdon al Marjorie Boulton, ŝi spontane, konsole respondis: 'Ho, ne maltrankviliĝu. Eble via valizo trovis valizinon'.

Valizinon. Spritaĵo pure esperanta: ĉu nacilingve ebla? Certe ne en la angla: 'Perhaps your case has found a lady-case... perhaps your case has found a case-ess... perhaps... perhaps...' ... sed ne. Eventuale en la germana: 'Koffer... Kofferin...'; tamen mi sentas la ŝercon pli aĉa ol plaĉa, kion fakte konfirmis, kuntirante la brovojn, kutime ŝercema germanino. Do la valizino, laŭ sia maniero, memorigas -- se memorigilo bezonatas -- ke meze de ĉiuj gravaĵoj de Universala Kongreso -- kongresaj temoj, kongresaj rezolucioj, kongresaj komitatoj; jarkunsidoj, fakkunsidoj, laborkunsidoj; prezidanto-elekto, estrarano-elekto kaj... jes... restoracio-elekto -- neniam tro foras humuro. Kiel diras William Auld, en leginda -- kaj amuza -- eseo 'Humuro en la Esperanta literaturo' (Kulturo kaj Internacia Lingvo [Fonto: 1986]):

Sen ia dubo, la humuro estas fenomeno internacia, kaj same sendube ekzistas inter ni esperantistoj humuro, kiu estas intima kaj propra al ni. [p. 41]

Pruvo de la Auld-a aserto facile rekoneblas en la novelaro Vivo kaj morto de Wiederboren (Sezonoj: 1998), kies kromtitolo klare prezentas la temaron: '12 humuraj kaj satiraj noveloj originale verkitaj en Esperanto'. Permesu, ke mi restu kelkajn momentojn ĉe la kromtitolo, ĉar miaopinie ĝi duoble gravas: substrekata estas la fakto, ke temas en la kolekto ne nur pri humuro kaj satiro sed ankaŭ pri prozaĵoj originalaj: 'noveloj originale verkitaj en Esperanto'. Al mi -- kaj pardonu la flankeniĝon -- gravas originala literaturo: aparte allogas min verkoj de aŭtoroj, kies denaska aŭ hejma lingvo mi ne scipovas kaj, verŝajne, neniam scipovos. Ja perversan plezuron mi trovas en esperanta libro verkita de hispano, hungaro, ruso aŭ japano: eble, tenante en la manoj libron tian, kaj legante, mi iel venĝas min kontraŭ instruistoj, kiuj volis altrudi al mi kompleksajn regulojn pri sintakso kaj aliaj diablaĵoj, por ke mi en la gimnazio 'ĝuu' francan aŭ germanan literaturon. Jes: eble ni okupiĝas pri Esperanto ne pro idealismo, ne pro honesta deziro facile interkomunikiĝi aŭ translime amikiĝi, sed pro malico, spitante iamajn torturistojn (mi pensas aparte pri matematikistoj), kiuj insistis, ke ni primajstru senutilajn, neniel eksterlerneje aplikeblajn principojn. Ekzemple: teoremojn. Pitagoro -- laŭdire -- estis geniulo: sed mi povas certigi, ke, forlasinte la gimnazion, uzon en hipotenuzo mi neniam retrovis.

Por reveni al la temo: la kolekto Vivo kaj morto de Wiederboren ekzempligas ĉion, kio min ravas pri esperanta literaturo. Min rekte, sentradukiste, alparolas en la internacia lingvo homoj, kies gepatraj lingvoj tiom misteras al mi kiom... la principoj de Pitagoro. Jen, per Esperanto, en tiu ĉi novelaro, aliro al la mensoj, al la pensoj, de ekzemple italino, francoj, hungaroj, rusoj, svisdevena skotlandano kaj belgdevena sviso, kies denaskaj lingvoj -- foje kulturoj -- forte diferencas de la miaj. Ankoraŭfoje mi spertas infanan, eventuale infanecan plezuron, sciante, ke ĉiuj tiuj aŭtoroj, diversfonaj sed samsonaj, komunikas rekte kun mi: vortojn iliajn mi legas, ne tiujn de tradukinto. Jen fenomeno prifierenda: malgraŭ pretendoj pri internacieco de la angla, de la usona aŭ de aliaj t.n. mondaj literaturoj, nur la esperanta vere meritas la eptiteton 'internacia'.

Sciencfikcia frivolaĵo

Do Vivo kaj morto de Wiederboren prezentas aron da internaciaj humuraĵoj kaj satiraĵoj. Ne kredu, tamen, ke la noveloj okupiĝas pri nuraj bagatelaj, tuj forgeseblaj aŭ forgesendaj ĉiutagaĵoj. Male. Humuro seriozas: ĉu ne la komedioj de Aristofano, tra Ŝekspiro kaj Moliero ĝis -- jes -- la plej bonaj hodiaŭaj televidaj reprezentaĵoj de la ĝenro, prilumas same profunde, foje pli profunde ol tiel nomataj seriozaj verkoj la homan sorton? Do en la novelo 'Atendante la gastojn' la hungaro István Nemere pritraktas la nekapablon de teranoj interkonsenti pri komuna bonvenigejo kaj pri komuna lingvo, per kiuj akcepti alproksimiĝantajn eksterteranojn:

Ekaperis batalantoj por la germana, itala, svahila, indonezia, tagala kaj aliaj lingvoj, kruele luktante unu kontraŭ la alia. Du grupoj de sciencistoj sovaĝe kaj energie batalis por uzo de la latina (!), respektive Esperanto'. [p. 27]

Unuavide temas en la novelo pri sciencfikcia frivolaĵo -- ĝis oni memoras, ke en komitato de la Eŭropa Parlamento almenaŭ unu membro, diskutante lastatempe la lingvo-problemon kaj la monstrajn kostojn de tradukado kaj interpretado (en la revuo Esperanto de julio/aŭgusto 2001 mi legas, ke traktado de la lingvoj en Eŭropo kostas ĉiujare po du eŭroj por ĉiu EU-civitano [p. 139]), serioze proponis enkondukon de la latina, dum -- oni emas diri -- pli kaj pli proksimiĝas la spacveturilo de nekompreno kaj lingva malegaleco. Do kie la humuro, la komedio?

Militemon, batalemon de la homaro simile pritraktas William Auld en la rakonto 'Memoroj de hommanĝinto'. Parolas la robinson-a Vendredo:

Kvankam pli ol sufiĉis nutraĵo por ĉiuj, kvankam da tero estis por ĉiuj multoble pli, ol ni povis uzi... tamen de tempo al tempo nia nacio kaj la nacioj najbaraj spertis nekontraŭstareblan emon intermiliti. Milito estis nia ĉefokupo, preskaŭ, oni povus diri, nia amuziĝo. Efektive, kiel oni pruvu alimaniere sian virecon, sian taŭgecon? [p. 7]

Mirinda, ja okulfrapa vidpunkto en kolekto da 'humuraj kaj satiraj noveloj': tamen tiel denove substrekatas la intima rilato inter humuro, satiro, kaj la seriozeco de la vivo.

Foje tre malfacilas distingi inter satiro kaj humuro: kie finiĝas unu, komenciĝas la alia? La novelo 'Kongresaj paroladoj' de la ruso Viktor Sapoĵnikov trafe ekzempligas la dilemon. Fonas en la rakonto, same kiel en tiu de Nemere, Esperanto: laboristo, kiu en siaj liberaj momentoj studas la Kongresajn Paroladojn de Zamenhof, estas laŭdata, ĉar liaj ĉefoj erare kredas, ke li dediĉas sin al kongresaj paroladoj de Lenin. Kaj laŭaspekte ne malsimilas Lenin kaj Zamenhof:

Bumm! Insajt!... La Granda Kosmo! Se aldoni vangoharojn kaj okulvitrojn, tiu bildiĝas nia kara Majstro! Ne mirindas, ke Valentena ĉion miksis en la lumo de l' kandeleto'. [p. 38]

Do unuflanke amuza miksaĵo, aliflanke satiro kontraŭ la dinosaŭroj de la komunista partio, kiuj daŭre kredas je la revolucio:

Mi ĝojas, mi ege ĝojas ke ne ĉiuj junuloj perfidis la ideojn de la Granda Oktobra Revolucio! Jes, ni perdis la batalon, se ni ne perdis nian ideon.' [p. 38]

Evidente, ne ĉiu novelo tiel cele satiras kiel tiu de Sapoĵnikov: pro tiu ĉi celiteco oni povas konjekti, ke ruso, aŭ almenaŭ iu kun intimaj scioj pri Sovetunio, pli funde ĉerpos el la rakonto, trovante en ĝi pli da amuzo, ol neruso. Malpli satira, pli humura novelo (kaj pro tio -- miaopinie -- pli sukcesa, ĉar pli ĝenerale, internacie alirebla) estas tiu de alia ruso (memoru, ke la kolekto estas eldonita en Rusujo), Aleksandr Parfentjev. En 'Diplomita blato' temas pri provo forigi nomon de sur diplomo -- ne per ĥemiaĵoj, sed per insekto, kiu formanĝas la tuĉon. Amuzas ne nur tio, ke oni turnas sin al blato -- leviĝas la demando, ĉu solvo tia vere eblas -- sed ankaŭ tio, ke neniu protestas kontraŭ falsado de certe grava dokumento: jen ago tiel natura kiel manĝado, fekado, mortado. Kaj denove: malgraŭ unuavide fantazia, humura fono oni scias, ke falsi -- se ne blate, do alimaniere pirate -- ne forestas de la homa naturo. Pensu pri la lastatempe en Britujo enkarcerigita fripono, la aŭtoro kaj eks-ministro Jeffrey Archer. Parenteze, en 'Diplomita blato', notu la sukan lingvaĵon kaj la talenton de la aŭtoro en malpli ol tri paĝoj prezenti kredeblajn, plentrajtajn rolantojn.

Brita flegmo

Alia humura novelo, en kiu tamen fone rolas satiron, estas la 'Taglibro pri kuirforno' de James Herbert Sullivan -- konita en Britujo simple kiel Bert Sullivan. En la 'taglibro', kiu stile memorigas pri unu el miaj plej ŝatataj anglalingvaj humuraĵoj, Diary of a Nobody de George kaj Weedon Grossmith, Sullivan direktas ne nur sian satiron kontraŭ la gaskompanio, kiu bezonas ne malpli ol 32 dungitojn por instali novan fornon, sed ankaŭ sian humuron kontraŭ si mem (kiu meze de la ĥaoso retenas preskaŭ stereotipan britan flegmon):

Ekestis paniko dum ili serĉis la ĉefkranon de la akvo kaj fermis ĝin. Poste ili devis rekonekti la aldoman akvotubon, kaj kiam ili finis tion, estis jam la kvina horo, do ili ĉesigis la laboron kaj hejmeniris ĝis morgaŭ! Mi vere ne sciis, ĉu ridi aŭ plori. Kati faris ambaŭ, histerie. [p. 48]

Britoj de difinita aĝo sendube ne povas ne pensi pri la kanzono de Flanders kaj Swann ('It was on a Monday morning...'), kies refrenaĵo tekstas: 'Oh, it all makes work for the working man to do'. Registaroj pretendis, ke privatigo arkaikigos la ekscesojn de ŝtataj gas- kaj aliaj kompanioj, kiel ilin priskribas Sullivan: tamen, pensante pri britaj fervojoj -- aŭ brita fervojaro -- mi kredas, ke la satiro de Sullivan ankoraŭ, almenaŭ parte, aktualas. Plue: mia favora sinteno rilate la novelon de Sullivan, kompare kun ekzemple tiu de Sapoĵnikov, kiun mi taksis iom fremda, iom fora, pensigas min, ke, malgraŭ la ekzisto de internacia humuro, tamen plej humuras situacio proksima, konata, aŭ almenaŭ rekonebla. Estus interese scii, kiel ruso reagus al la 'taglibro' de Sullivan: supozeble pozitive, ĉar la novelo aperas en kolekto eldonita ja en Rusujo. Sed kio pri alinacianoj?

Do, resume pri la enhavo de la Sullivan-a rakonto:

Oni povas diri entute, ke por kaoso la angloj havas specialan talenton. [p. 31]

Sed tiu ĉi citaĵo devenas de alia novelo en la kolekto Vivo kaj morto de Wiederboren: 'La eternaj angloj' fare de Reto Rossetti. Efektive, se la humuro de la Sullivan-a novelo fontas parte el unu tradicia brita trajto, nome flegmo (kiun notas ankaŭ Rossetti [p. 32]), certe la humuro de 'La eternaj angloj' fontas el tuta trajtaro. La satiraĵo memorigas pri la konkludoj rilate britojn faritaj de George Mikes: laŭmemore estis Mikes, en How to be an Alien, kiu sentencis, ke nebritoj enlitiĝas kun voluptulinoj, britoj kun varmboteloj. Same kiel Mikes, Rossetti estis eksterulo, enen rigardante; kaj malgraŭ tio, ke kelkaj rimarkoj eksmodiĝis -- ekzemple pri oboloj, ŝilingoj kaj gineoj; pri fermado de butikoj kaj drinkejoj -- tamen multaj ankoraŭ aktualas:

Estas angla aksiomo, ke tio, kion oni faras en aliaj landoj, reale ne ekzistas. Sekve ĝi ne helpas al anglaj problemoj, ekzemple ĉu gea edukado estas praktika. La fakto, ke de longe ĝi estas ĝenerala en Skotlando, nenion signifas, ĉar Skotlando estas parto de Fremdujo. [p. 33]

Komentoj pri la angla lingvo same amuzas kiel en 1959, kiam Rossetti verkis la satiraĵon:

Por aliaj lingvoj, kiuj estas fonetikaj, akcentregulaj, posedas refleksivon, k.t.p., la angloj havus kompaton, se ili entute ion scius pri ili. La kelkaj angloj, kiuj lernas fremdan lingvon, sin sentas renegatoj, sed sian kulpon ili malpezigas, plibonigante la fremdan lingvon per angla prononcado kaj angla gramatiko. Tio faras ĝin pli kultura. [p. 31]

Tamen ĉu ridi aŭ plori? La fakto, ke ene de 40 jaroj, malgraŭ novaj ekzamenoj, studentaj interŝanĝoj, urbo-ĝemeliĝoj, k.s., la situacio apenaŭ ŝanĝiĝis, denove pensigas, ĉu la novelo apartenas al kolekto de humuraĵoj aŭ de tragedioj. Parenteze rimarkindas, ke Rossetti, malgraŭ siaj kritikoj, tamen respektas, eĉ amas -- kiel Mikes -- la kritikatan landon:

Sed unue kaj laste la anglo estas tolerema. Tial mi povas verki senpune ĉi tiun artikolon. La angloj, kiuj ĝin legos, nur ridos senĝene, ĉar ili ŝatas la komplimenton esti temo de artikolo... [p. 33]

Mi demandas min, pensante pri la ĉi-someraj rasismaj tumultoj en diversaj urboj de norda Anglujo, ĉu Rossetti hodiaŭ same opinius.

Porke ebria

Alia novelo nepre menciinda estas tiu de Raymond Schwartz, 'La ĝendarmo deĵoras'. Kvankam la satiro estas direktata ĉefe kontraŭ franca kampara ĝendarmo, ĝi trafas ankaŭ -- kiel en la novelo de Sullivan -- ĉiujn kromajn rolantojn, ĉi-kaze la kamparanojn, kiuj provas superruzi la ĝendarmon kaj tiel propracele ekspluati la situacion. Tiel elsaltas la novelo el sia nacia medio kaj eniras transnacian: ĉu ĝi ne pritraktas verŝajne ĉie konatan rilaton inter subulo kaj superulo, aparte etsuperulo, kiu troveblas -- kaj per sia uniformo tuj rekoneblas -- ĉe la parkumejoj, stacidomoj kaj flughavenoj de la mondo? Do la ĝendarmo Dusabre pluvigas protokolojn

sur ĉiujn kapojn, plej ofte pro sensignifaj bagateloj: jen, ĉar la hundo de Mangin perdis sian impostomarkon; jen, ĉar antaŭ la domo de Dubois la defluejo estis ŝtopita per amasiĝinta koto... [p. 40]

kaj tiel plu. Tamen malgraŭ la klopodoj de la kamparanoj ebriigi kaj tiel ridindigi la reprezentanton de la leĝaro, eventuale ankaŭ sin favorigaĉi, ĉio fiaskas: la ĝendarmo, porke ebria sed ĉiam deĵorante, rimarkas, ke la veturilo, per kiu oni portis lin hejmen, estas senlanterna. Kaj tiel finiĝas la novelo:

Ne, sinjoro; oni ne subaĉetas min. Mi protokolas! -- kaj tion dirinte li ree perdis konscion. [p. 43]

Jen vere internacia novelo kun humuro kaj satiro egale mezuritaj.

Same pri la titolnovelo 'Vivo kaj morto de Wiederboren'. La verkinto, Clelia Conterno Guglielminetti, atakas snobismon rilate artverkojn. Furoras la pentraĵoj de iam nekonata majstro, nomata Wiederboren, kaj kolektantoj kaj kritikistoj febre flamigas tutan Wiederboren-industrion. Tamen realo estas, ke Wiederboren estas du-jaraĝa ŝmiranto de paperfolioj, kiu 'pentas', ne pentras 'vetuilon', ne veturilon [p. 9]. Neniu fakulo, neniu aĉetinto rimarkas, ke la majstroverkoj estas faritaj de knabeto; kaj intertempe la gepatroj riĉiĝas, ĝis tamen la stilo de Wiederboren tiom ŝanĝiĝas, ke necesas ĉesigi la ŝercon kaj 'mortigi' la pentriston. Sekvas nekrologoj kaj artikoloj pri la perdo, ĝis

[i]om post iom, tamen, la morto de Wiederboren komencis malhavi intereson de ĵurnalistoj; kaj, kiam la Tour de France startis, ni pensis ke ni fine liberiĝis el Wiederboren, el liaj bildoj, el la mono-pluvo kiu fariĝis embarasa. Nur unu aferon ni ne antaŭkalkulis. Kun la morto de Wiederboren, la valoro de liaj verkoj dekobliĝis. [p. 12]

La temo de 'Vivo kaj morto de Wiederboren', parenteze, similas al tiu de Sándor Szathmári: 'Liriko' temas pri la furoriĝo de esence nur 'flugantaj vortoj' [p. 50].

Eble la sola pura humuraĵo en la kolekto -- denove plene internacia -- estas la 'Tre moderna fabelo' de Ferenc Szilágyi. Argumenteblas, ke fonas satiro: satiro pri la inventemo, la kredemo, la sintrompemo de homoj -- tamen miaopinie superregas la humuro. Temas pri raportita anekdoto el la vivo de iu s-ro Ripsrops, kiu ĉe benzinejo renkontas ranon kaj venigas ĝin hejmen. La rano petas, ke ĝi dormu en la lito de Ripsrops, kiu tuj poste konstatas, ke la rano fariĝis bela reĝidino. Fantazio fariĝas fakto, kiam subite revenas la edzino de Ripsrops: tiu, trovante la edzon kun belulino, evidente rifuzas kredi la rano-historion, '... eĉ ne unu vorton' [p. 59]. Notindas la maniero, per kiu la aŭtoro iom post iom enrevigas la leganton kaj, uzante 'tre fidinda[n] amiko[n]' [p. 58] por raporti la okazintaĵon, kvazaŭ objektive kredigas ĝin -- ĝis la fina, subita elreviĝo. Se troveblas modela, internacia humuraĵo en la kolekto, do jen ĝi.

La 'Tre moderna fabelo' estas ankaŭ -- almenaŭ certagrade -- tre morala fabelo: pro edzina reveno Ripsrops kaj la rano-reĝidino apenaŭ havis tempon por ekspluati sian kuneston. Tre dubindas, ĉu ili trovis tion, kion ili serĉas -- kaj, por reveni al la deirpunkto de tiu ĉi prelego, ankaŭ dubindas, ĉu mia valizo trovis sian valizinon. Almenaŭ, reveninte, ĝi silentis, rivelante nenion pri amaventuroj en flughavenaj valizejoj. Verdire la malapero de la valizo ne tre ĝenis: ĉemizoj, kaj tiel plu, facile relaveblas. Feliĉe miaj legaĵoj akompanis min en tornistro, kiun mi survoje zorge gardis: mi ne estis devigata pro libro-manko legi kaj relegi la surpordan sekureco-avizon en mia hotel-ĉambro. Iasence, do, la plej valorajn valizojn mi retenis: ĉu ne ĉiu libro similas al valizo, en kiu troveblas ĉio esenca, ĉio nepra al la vojaĝo, kia estas nia vivo?

Paul Gubbins, la nova redaktoro de La Brita Esperantisto, loĝas en Congleton, Cheshire. Eksa ĵurnalisto, li nun instruas universitatnivele la germanan. Ekde 1992 li respondecas pri la somerlernejo en Barlastono.

(Enhavo)

 


 

Originala Poezio: Kvar sonetoj

Tim Carr

La poemoj devenas de verkata, ankoraŭ ne publikigita sonetaro, pri kiu la aŭtoro -- laŭ siaj propraj vortoj -- 'striktlipe' silentas. Kvankam la sonetaro estu komprenata kiel unuaĵo (alivorte, por kompreni la tuton, necesos eklegi je la komenco), la aŭtoro atentigas, ke ĉiu soneto devas tamen memstari kiel unuero.

Infano kaj patrino

Mi abomenas la benditan bubon,
tol-ŝmiran kaj foli-makulan sebon.
Tro peza, fakte, por daŭrigi ŝvebon,
li luas same pufan, vatan nubon.

Li ridindigas la Olimpan Klubon.
Giganto devus treti la amebon!
Kiu konceptis la groteskan bebon,
konsekre konvertitan en kerubon?

Koncipis ĝin modele minca sino
ĉe Botiĉelo plej pimpulino;
Lorelo kun Hardio en komparo.

Ne trafis min sageto kiel spajro;
"laŭ ĵazo ne nudigis sin hetajro.
"Mi enamiĝis malgraŭ tiu paro.

Ĉu vi memoras 1956?

Mi tiam trafis ĉe la kantostacio
dojenojn, patriarkojn en senilo
de l' velurvoĉa, satenkorda stilo;
Versajlon de Sinatro kaj Krosbio.

Frekvenco vibris je revolucio.
'Ni ĵivos tra tiktako ĝis tagbrilo';
'Ĝis, gavialo, iam, krokodilo!'
plandtikle, raŭke pulsis tra Britio.

Strabadu Koperniko, Galilejo!
Vilĉjo Halejo kaj La Kometaro
incitis skuan balon ĉe l' kinejo!

Dum joviala Vilĉjo vigle plukis
ciklonon juplevantan el gitaro,
ĉu viaj francaj piedetoj jukis?"

Printempo, 1965

Printempo kaj modkanto radikala
el la Peninoj kaj Usono blovas;
Senat-admona kaj Penat-skandala,
profeto, krom sunsagoj, korojn trovas.

Elektras tra aprilo voĉo kala,
dum kiel karmanjolo vi min movas,
en mi plu bela fajro floreala;
Ĵandarka, kiu flustras 'Princo povas'.

Mi skribis vian nomon en pupitron
por memorfesti baŭmon kaj kalcitron;
kaj finas prozan am-evangelion.

Mi grakas al mi strofojn de paskviloj,
sed kveras pli senteme elegion
'Trajnoj, boatoj kaj aviadiloj'.

Poŝtisto
(Kristnaske 1959)

Sizifo provizora por kristnasko,
ŝarĝata, ŝanceliĝe mi min trenas;
nur lante rerektigas min po fasko.
Karolo franca ene min subtenas.

Poŝtstampoj el Havajo kaj Alasko!
La tuta mondo plumon trempe prenas;
Por geamantoj kor-elĉerpa tasko.
Ia Julnepo, mi por gojo penas.

Fendklapoj morde klakas; grajlo pikas;
Cerbero bojas, gratas tuj post pordo.
Ŝajna grafino gaje gratifikas.

Aerogramo ĉife mi enŝovas
-- el Ĝirondio, ŝia dolĉa bordo!
La Arkto dum sekundoj kisojn blovas.

Tim Carr, iama bibliotekisto, studis la francan kaj la hispanan ĉe la Universitato de Liverpolo. Li estas unu el tri juĝistoj en la branĉo 'Poezio' de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio kaj estas agnoskita kiel unu el la plej elstaraj esperantaj poetoj de la nuntempo. Li loĝas en Crewe, Cheshire.

(Enhavo)

 


 

Recenzo: Frandaĵo bongusta

Malcolm Jones

Rubenaj Refrenoj. Redaktis Paul Gubbins. Eldonejo Bero: Berkeley 2001. Broŝuro, 135mm x 215mm ('svelta' A5!), 54 paĝoj. ISBN 1-882251-36-9. Prezo EUR 8.70 ĉe UEA, £3.70 ĉe Wedgwood Memorial College.

Jen ses eseoj honore al 40 jaroj da Esperanto-somerlernejoj en Barlastono. Akompanas ilin ankaŭ enkonduko verkita de la redaktoro kaj, je la fino, biografietoj pri la ses aŭtoroj. La redaktoro prave elstarigas la fakton, ke tiu ĉi 'modesta kolekto' (ne tute pravigebla priskribo, tamen!) celebras la vere nemodestan atingon ĉe Barlastono, mikrokosme spegulante la esperantan makrokosmon. La esearo fontas el prelegaro prezentata dum la jubilea semajnfino dum aŭgusto 2000, kaj estas granda plezuro por neĉeestinto nun povi legi la donitajn informojn, opiniojn kaj demandojn.

La du unuaj eseoj estas intime ligitaj kun la 'barlastona historio': Marjorie Boulton kronikas la evoluon de la tieaj kursoj, dum William Simcock -- lokulo -- skizas la vivon kaj kontribuon de alia lokulo, sia 'kvazaŭ dua patro', kiu ludis jam grandan rolon en la unua eseo, nome Horace Barks.

Sekvas tri eseoj pri literaturaj temoj: pri prozo, Anna Löwenstein klarigas pri 'La fono de la romano La ŝtona urbo'; pri poezio, Tim Carr taksas 'Tra la ŝtormo (poemaro de) Kolomano Kalocsay'; pri teatro, Paul Gubbins pensinstigas pri 'aliĝenrigo' de originalaj Esperanto-verkoj. En la lasta eseo, Renato Corsetti pritraktas la disvastiĝon de Esperanto tra la epokoj kaj tra la kontinentoj. Li prezentas la nunan defion subteni samideanojn en malpli riĉaj mondopartoj. Resume: tre interesaj, vari- enhavaj legaĵoj, verkitaj je atendeble alta nivelo. Ĉiu (eĉ duone!) aktiva brita esperantisto devus informiĝi pri la enlanda historio (do, per eseoj unu kaj du), kiu certe interesos ankaŭ ne-britojn; ĉiu interesato pri Esperanto-kulturo trovos gemojn en eseoj tri ĝis kvin; kaj ĉiu esperantisto devus konsideri la proponojn, en la sesa eseo, pri nia estonteco.

Plaĉa aspekto, sed la kompreneble ruĝa kovrilo estas iom malhela-malhelpa, se oni deziras legi la dorskovrile reproduktitan leteron de G. Waringhien. Jes, mi komprenas, kial 'rubenaj', sed ne kial 'refrenoj' (laŭ PIV: 'verso aŭ versgrupo regule ripetata post ĉiu strofo de kanzono, balado, ks'). Laŭ ideo en la enkonduko, mi preferus aŭ 'fraga' aŭ 'framba'... 'konfitaĵo'. Aĉetu, frandu -- ĝi ja bongustas!

Malcolm Jones estas instruisto pri fremdaj lingvoj ĉe lernejo en Skipton, kie li loĝas. Li estas vicprezidanto de Esperanto-Edukado kaj iama sekretario de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Kunaŭtoro de la sukcesa Urso-kurso, li multe aktivas en sia federacio kaj aliloke, instruante Esperanton.

(Enhavo)

 


 

Recenzo: Survoje al (A/a)kademia respektindeco

Ed Robertson

Lingva Planado kaj Leksikologio / Language Planning and Lexicology. Redaktis Christer Kiselman kaj Geraldo Mattos, Akademio de Esperanto. Fonto: Chapeco, Brazilo, 2001. 286 paĝoj. Prezo: ne indikita.

Ĉi tiu kolekto unuigas 15 artikolojn, kaj du resumojn, pri lingva planado kaj leksikologio. La verkaro estas rezulto de simpozio okazinta kadre de la Universala Kongreso en Zagrebo. La eseoj estas en Esperanto aŭ la angla kaj etendiĝas de fervojaj terminoj ĝis frazeologio (studo pri idioma strukturo kaj kultura referenco en lingvo), skizoglosio (studo pri sociaj lingvovarioj ene de sama lingvo-komunumo) kaj skizo pri vortaroj.

La simpozio en Zagrebo estis la dua tia. La unua okazis en Prago en 1994: temis tie pri 'La stato kaj estonteco de Esperanto'. Oni esperis, ke tiaj simpozioj kaj kolokvoj okazu ĉiun trian jaron, sed la intenco ne plenumiĝis ĝis nun.

Bonvenigindas, ke la artikoloj koncernas ne nur Esperanton: tamen la esperantlingvaj eroj temas plejparte nur pri Esperanto, kaj la anglalingvaj eroj plejparte ne. Tamen la artikoloj, de akademia (minuskle) vidpunkto, ĝenerale akceptindas -- kaj kelkaj eĉ elstaras. Jen la plusoj. Sed kelkaj temoj jam estas traktitaj (pli bone) en la unua simpozio; kaj, pli grave, ankoraŭ aperas jen longbarbaj mitoj (ekz. 'Zamenhof regis 12 lingvojn'), jen malsobra opiniumado (ekz. 'la idistoj estis naivaj' kaj 'Zamenhof estis genio', k.t.p.), kiuj nepre ne havu lokon en akademia (aŭ Akademia) publikaĵo.

Tion dirinte, oni estas malgraŭ ĉio 'survoje'. Por daŭrigi laŭ la vojo, konsilindas pli da publikaĵoj pri lingvistikaj temoj, pli da publikaĵoj kun artikoloj en kaj pri diversaj lingvoj, pli da orientiĝo aleksteren, kaj pli da publikaĵoj havantaj akademian valoron. Plus plialtigo de la nivelo de nia lingva diskutado, kaj iom da ĝisdatigo. Bona modelo, miaopinie, estas la festlibro por Detlev Blanke lastatempe eldonita.

Iam Zamenhof malprudente, stulte eĉ, konsilis malatenti kaj malestimi lingvistikistojn, pro la skeptikaj opinioj pri Esperanto esprimitaj siatempe de Brugmann kaj Leskien. Sole ni Esperanto-parolantoj suferis pro la struteco de tiu ĉi sinteno. Lingvistiko estas nun ege dinamika scienco; same dinamika, eble, kiel komputiko. Kredeble ni lernis pli pri lingvo kaj lingvoj dum la lastaj 40 jaroj ol dum la antaŭaj 4000 jaroj. Indas, ke ni iel partoprenu en tiu dinamiko, kaj eĉ ion lernu. Horloĝoj ne ĉesis funkcii en 1887 aŭ 1905.

Ed Robertson estas 49-jaraĝa programisto, antaŭe lingvoinstruisto kaj tradukisto, kaj loĝas en Edinburgo. Li estas redaktoro de la revuo Esperanto en Skotlando (por aboni kontaktu erobert52@aol.com). Liaj lingvointeresoj krom Esperanto rilatas precipe al historia lingvistiko.

(Enhavo)

 


 

Apartaj problemoj, kiujn alfrontas la kreanto de iu lingvo por tutmonda uzado

David Thornell

Jen unu el du eseoj, kies aŭtoroj ricevis en 2001 la premion 'John Buchanan' de la Universitato de Liverpolo. La eseoj tiom imponis al Don Lord, iama 'John Buchanan'-lekciisto ĉe la universitato, ke estas esceptokaze aljuĝitaj du premioj. La alian premion ricevis Malcolm Jones, kies analizo de la sama temo aperos en la venonta numero de La Brita Esperantisto.

Alfrontas la kreanto de lingvo por tutmonda uzado apartajn problemojn. Ili dividiĝas en tri specojn, nome lingvajn, sociajn kaj psikajn. Iuj leviĝas interne de la kreanto, iuj ekstere. Ĉiuj tamen estas esencaj elementoj de tia projekto.

Oni komence precizigu la ĉi-tieajn uzojn de la vortoj 'lingvo', 'kreanto' kaj 'problemoj'. La unua signifas lingvon ja veran. Ĝi do ekskluzivas la brajlan, la morsan, la stenon, k.s., ĉar tiuj estas nur kodoj, en kiujn oni aliformigas la propran idiomon. De ĉi lasta plejparte devenas kaj dependas eĉ la gestsistemoj de la surduloj. La tiel nomataj lingvoj komputilaj ne estas tiaj, sed ankaŭ ili apenaŭ povas esprimi senpere la homan pensadon.

Due, atentu distingon inter 'kreanto' kaj 'kreinto'. Kreinto de mondlingvo renkontas aron da defioj iom alian, ol analoga kreanto. Krom tio, ke iu el la du povus esti aŭ homa aŭ maŝina, ambaŭ povus esti kolektivoj. Sed tiaj konsideroj estas superfluaj. Tiu ĉi eseo pritraktas ĝuste la unuopan personon, meze de ties lingvokreado.

Trie kaj kontraste, la koncerna senco de 'problemoj' estas pli ampleksa, ol la kutima, ĉar iam ekzistas pli ol unu tendenco ĉe problemo. Ofte floras multaj, precipe sur la kampo de lingvistiko. Troviĝas tie problemoj samtempe solvendaj, solvindaj kaj solveblaj, samkiel montriĝas la malo. Ankaŭ taŭgas memori, ke ekzistas problemoj nepercepteblaj por unuj observantoj, jam solvitaj de aliuloj, neniel komprenotaj, kaj tiel plu. Se do mankas al lingvistika argumento fleksebla koncepto pri la problemeco, al tiu argumento probable mankas konsekvenco. Tamen nun, pro la ĵusaj kvalifikoj, oni estas preta analizi la pritemajn problemojn mem.

Plej bazaj estas la problemoj lingvaj. Ili estas samtempe la plej kompleksaj. Ĉiu devenas de unu el kvar kategorioj. Ĝi povas esti problemo ĝenerala, skriba, parola aŭ struktura.

Ĝenerala problemo temas pri fundamenta eco de la lingvo. Kvar trajtoj dezirindaj por mondlingvo estas unuflanke simpleco kaj facileco, kaj aliflanke eleganteco kaj klareco. Tiujn kvalitojn la lingvo devus havi en si mem. Ĝi estu ankaŭ logika. Pro tio, la kreanto konstruu ĝin unuflanke laŭ minimumo da reguloj, aliflanke laŭ minimumo da regulaj esceptoj. Sed klareco montras sin ŝlosila, ĉar sen klareco la lingvo tutmonde apenaŭ funkcios. Ĝi estu klare komprenebla laŭ diversaj komunikiloj, ĉu vidaj, aŭdaj aŭ elektronikaj. Ĉar per diversaj komunikiloj ĝi devos transiri la mondon. Por esti laŭvorte tutmonda, ĝi cetere devus esti alloga por la plejmulto de la popoloj, ne nur kiel novaĵo sed, paradokse, kiel io iom malfremda. Tial vortprovizo kiel eble plej jam internacia havindas. Kvankam ĉio ĉi prezentas penigan taskon al la kreanto, tamen tian multflankan klarecon tiu strebu atingi.

Skriba problemo temas pri speciala klareco. Mondlingvo bezonas skribsistemon kaj respondan prononcsistemon. Tiuokaze, alfabeta sistemo evidente taŭgas pli ol, ekzemple, sistemo ideograma. Alfabeto ordinare konsistas el malmulte da literoj, dum la simboloj de tipa ideogramaro estas preskaŭ sennombraj. Sekvas, ke oni povas parkerigi alfabeton nekompareble pli rapide. Rilate alfabeton, oni povas ankaŭ lerni la respondajn prononcojn ĉe ĉiuj signoj sen tro da laboro, depende de la lingvo. Tial la kreanto elektu alfabeton fonetikan, t.e. alfabeton, kies ĉiu litero respondas al nur unu buŝa sono, kaj inverse. Tio prezentus avantaĝon rilate literumadon. Kompreneble ekzistas aliaj eblecoj, ekzemple pri skribdirekto (ĉu horizontala aŭ vertikala? ĉu maldekstren aŭ dekstren?); sed pro la nunaj kutimoj internaciaj, precipe teĥnologiaj, plej taŭgas horizontala alfabeto, kiun oni skribas dekstren.

La plej belsona

Parola problemo rilatas al la buŝa regado necesa por bone prononci kaj esprimi sin en la koncerna lingvo -- kaj al la volo eĉ fari tion, ĉar lingvo povas esti kaj facile prononcebla kaj malbelsona. Homoj verŝajne ne volos lerni tian. Lingvokreanto do kreu aŭ pruntu vokalan kaj konsonantan sistemojn, kiuj elmontras multon da purvokaleco kaj ritmo. Tion kreanto faru por prezenti facilan lingvon, eĉ se iuj tiel nomataj mondlingvoj ekzistantaj posedas grandan proporcion nek de purvokaleco nek de aŭtomata ritmo. Ĉirkaŭ la mondo, sed ne ĉie, troviĝas la sama kvinvokala sistemo de a-e-i-o-u, kiun la plejmulto da homoj opinisonditaj trovas la plej belsona. Ĉe kvinvokalaj lingvoj troviĝas ankaŭ plej ŝatataj ritmoj. Por bona ritmo, tamen, egale necesas glataj sonoj nevokalaj. Tial oni devus doni al la lingvo konsonantaron jam universalan, kiu ne devigas la novicon fari buŝan gimnastikon por diri simplan frazon. Tia kombino de purvokaleco kaj glata ritmo ŝajnas facila solvo de la parolaj problemoj. Sed por krei daŭre allogan mondlingvon, ĝia apliko devas esti konsekvenca.

Struktura problemo rilatas ankaŭ al la maniero, laŭ kiu la kreanto kreas sian lingvon, tamen dum sekva stadio. Temas pri morfologio, gramatiko kaj sintakso. Unu-du el la plej fundamentaj demandoj, kiujn li devas demandi al si, estas: kian lingvon strukture krei? Ĉu krei fleksian, aglutinan, analizan aŭ polisintezan? Ne ĉiam gravas la speco, kiun la plimulto de la homaro jam uzas, ĉar la speco de denaska lingvo ne gravas ĉe ies parolo kaj komprenado. Je la sama ago, ĉiuj homoj komencas regi la denaskan lingvon, sen rigardo al ties komplekseco. Tio, kio gravas, estas la lernebleco de nova lingvo. Parolanto de analiza lingvo, ekzemple, ne necese lernos plian tian lingvon pli rapide kaj pli bone ol tipan fleksian lingvon. Sed parolanto de aglutina lingvo probable lernos plian tian lingvon pli rapide kaj bone ol tipan fleksian lingvon, se la nova aglutina lingvo estas kiel eble plej aglutina -- pro jena kialo. La gramatiko de fleksia lingvo tipa estas malfacile lernebla por plenkreskulo, pro ĝiaj konjugacio, deklinacioj, vortakordo, k.t.p.. Paralele, lingvoj analizaj kaj polisintezaj estas malfacile lerneblaj tial, ke ili prezentas al komencanto multege da reguloj pri sintakso kaj morfologio. Aliflanke aglutina lingvo, kvankam sufiĉe kompleksa, ofte konsistas el relative malmulte da radikoj, ĉar oni konstruas la pli kompleksajn vortojn el etaj morfemoj. Do, se lingvokreanto volus ŝarĝi novan lernanton per vortprovizo kaj vortuzado iel trakteblaj, estu elektita preskaŭ pure aglutina strukturo; kaj la kreanto per provo kaj eraro simpligu ĉiun devigon ĉe la regularo.

Kvin problemoj

Lingvo estas socia fenomeno. Kie leviĝas problemoj lingvaj, tie leviĝas problemoj sociaj. Tio estas vera, eĉ se lingvo estas artefarita. Ne temas pri la origino de la lingvo el individuo sola; temas pri la intenco de tiu individuo, ke lia lingvo eniru la realan, pli vastan kaj do socian mondon. Tiel kreanto de mondlingvo alvenas al kvin problemoj, kiujn la kreaĵo iam alfrontos. Siavice ili atentigas pri lingva valoro, internacia komprenebleco, samsocia komunikado, dialektoj kaj lingvomodoj.

La socia valoro de lingvo havas rilaton al lingva allogeco. Sekvas, ke kreanto de lingvo des pli pripensu ties aplikojn kaj en ĉiutagaj kaj en specialaj cirkonstancoj. La kreanto metu al si du demandojn: (1) estante artefarita, ĉu lingvo devus ŝajni tia -- aŭ pli-malpli natura?; kaj (2) krom evidente lernebla, ĉu ĝi ne devus ŝajni efektive lerninda? Tiujn demandojn kreanto konsideru pro tio, ke tiu -- aŭ la lingvo -- devos konvinki homojn lerni ĝin en la sama aŭ eble pli fervora spirito, laŭ kiu oni lernas naturajn lingvojn. Plena uzado socia postulas, ke la lingvo estu egale taŭga por frivola rondbabilado, intima konversacio kaj publikaj paroladoj. Ĝi ankaŭ montru sin egale uzinda por serioza literaturo (ĉu originala aŭ traduka), por sciencaj esploroj kaj por kantado. Eĉ se ĝia kreanto celas fari nur pontlingvon, ĝi apenaŭ estu tiel nuanca kaj fleksebla kiel etna lingvo.

En ĉiuj tiuj kazoj, fundamenta estas la interkomprenebleco. Sen tiu, lingvo -- kaj certe proponata mondlingvo -- ne povas funkcii. Komunikado trans limoj naciaj kaj kontinentaj laŭvorte difinas la rolon kaj ja estkialon de mondlingvo. Tial oni certigu, ke ĝia klareco inter popoloj povos speguli ĝian klarecon inter samsocianoj. Ambaŭ aferoj dependas de la zorgema planado de la lingvokreanto; alie, nek unu nek la alia efektiviĝos. Ne sufiĉas, ke la kreanto mem povas kompreni kaj esprimi ion en sia lingvo; sufiĉas nur, se iu ajn povus, komunikiĝante kun iu alia.

Tuj imageblas la problemoj ĉe internacia kaj interlingva komunikiĝo; tamen valoras diri kelkajn vortojn pri la paraleloj inter komunikiĝo tia kaj komunikiĝo samlingva en unu socio -- kvankam mondlingvo bone efektivigu ambaŭ.

Samlingva nekompreno

La homoj dividiĝas en grupojn, kaj iuj grupoj ekzistas kiel popoloj. Popoloj analoge dividiĝas en apartajn sociajn tavolojn. Tiamaniere, unu popolo konsistas el pluraj neidentaj homgrupoj; kaj eĉ nacilingva interkomprenado ofte suferas inter samsocianoj el malsamaj tavoloj. Kreanto de monda lingvo espereble konscias, ke interregionaj kaj interkontinentaj komunikoj estas rimarkeble analogaj, samkiel interklasaj kaj intergeneraciaj kontaktoj rimarkeble ofte ŝanceliĝas kaj rompiĝas pro samlingva nekompreno. La kreanto do ankaŭ certigu, ke la kreaĵo povos ebligi pli precizan kompreniĝon interklase kaj intergeneracie.

La nekompreno kaj la miskompreno estas ĉie kaj eblas ie. Ideala kreanto de monda lingvo celas ripari tiajn breĉojn kaj tiel plibonigi socirilatojn tra la mondo. Se li estas verkisto, li verku por ĉiuj -- ne nur por kleruloj kaj altranguloj aŭ, male, nur por kruduloj kaj senpotenculoj. Tiel li prezentos plaĉan lingvon, kiun ĉiu tavolo en ĉiu socio povos uzi kaj volos uzi flue. Sed, ĉu ene de apartaj socioj aŭ inter ili, neforgesebla restas klareco ĉe jam menciitaj amaskomunikiloj, per kiuj mondlingvo iras de loko al loko kaj de medio al medio. Kreanto ne forgesu, ke aliaj homoj devos prezenti la lingvon publike por disvastigi ĝin, kaj ke tiuj sendube faros diversmaniere. Pro tio la kreanto pripensu, kiel prezenti ĝin al tiuj homoj, por ke ili siavice prezentu la lingvon kiel eble plej same.

Tiu ĉi lasta punkto tuŝas la problemon de dialektoj. La lingvo, se sukcesa, iam alfrontos kreiĝon kaj disvastiĝon de propraj dialektoj. Dialektoj kreiĝas pro distancoj kaj diferencoj inter homoj el malsamaj lokoj kaj klasoj. Kvankam ĉio ĉi ŝajnas neevitebla, tamen lingvokreanto povas almenaŭ antaŭvidi kaj plani, kiel plifortikigi la pedagogiajn aferojn rilate al sia lingvo, por ke tiu restu kiel eble plej stabila. Ĉe instruado kaj publika prezentado, aro da spertuloj kaj lingvistoj devos socie kaj intersocie kontroli kaj regi la evoluon de la lingvo politike kaj eduke, por samigi ĝin tutmonde.

Simile leviĝas problemo, kaj eble solvo, de lingvomodoj. Ekzemple, ĉu la lingvo ja havos la eblecon evolui bone je lingvomodoj tutmondaj? Ĉu ĝi povos vere travivi la senfinan produktadon de arkaismoj, neologismoj kaj idiotismoj? Eĉ pli baze: ĉu ĝi tuj kapablos priskribi la nuntempan mondon kaj ĉiajn ties objektojn, procezojn kaj teĥnologiajn aferojn? Ĝia kreanto devas ankaŭ konsideri, kiel oni efike kontrolu kaj regu tiajn situaciojn ekde la enkonduko de la lingvo. Alivorte, kreanto devas averti pri la danĝeroj atendantaj tro rapidan kaj senbridan ŝanĝiĝadon de mondlingvo, kvankam tia ŝanĝiĝado povas iluzie ŝajni signo de necesaj modernigado kaj progresado. Kontrolado kaj regado de la lingvo estas pli necesaj.

Kion do diri pri tiaj problemoj, krom tio, ke ĝiaj solvoj aperu en formo de vera kaj longdaŭra mondlingvo? La socia uzado de lingvo indas multe da pripensado, des pli se la koncerna lingvo estas samtempe artefarita kaj por tutmonda uzado.

Ĉe kreanto de monda lingvo certe estiĝas psikaj problemoj, ĉar tiu faras tutan esprimsistemon por neimageble diversaj popoloj kaj individuoj. Tiuj problemoj, pri kiuj la kreanto eble ne konscias, tamen starigas barilon kontraŭ la kreado -- aŭ almenaŭ kontraŭ taŭga kreaĵo. Ili ne estas tiel multnombraj kiel la problemoj lingvaj kaj sociaj, sed ili povas esti tiel gravaj.

Antaŭ ĉio staras la gepatra pensmaniero kaj la propraloka paroĥismo, kiujn la lingvokreanto hejme kaj socie ensorbis. Sed oni ne forgesu la samtempan paroĥismon de la cetera kaj ekstera homaro. Same, je individua nivelo, eĉ egoismo estas bezona kaj natura parto de ĉiu homo. Oni demandu sin: ĉu povas ekzisti vera kosmopolito? Sed tio estas flanka demando, ĉar mondlingvo devus esti rimedo por ebligi mondon plenan je tiaj homaranoj.

Kiel la koncerna kreanto ja povas sidi senpere kaj kvazaŭ nature en neŭtrala spaco psika, kie potencas super ĉio la propra kreaĵo -- kreaĵo, kiun iu ajn povus ŝati kaj kompreni, kiel propraĵon sian? Plia psika defio jenas: ĉu la koncerna lingvo havos la eblecon esprimi ĉiun kaj ĉian ideon? Temas pri ĉia abstrakta ideo, inkluzive kaj de rigora filozofio kaj de ĉia subtilaĵo de serioza sed neformala pensado. Aliflanke, ĉu ĝi havos sufiĉe da potenco emocia? Egale konsiderindaj montriĝas tiuj du demandoj.

Oni rekreu siajn pensojn

Sen konsidero pri la memo, kreanto de proponata mondlingvo ne povas krei ion neŭtralan; kaj mondlingvo estu iel neŭtrala. Por krei lingvon, oni efektive rekreu siajn pensojn, ideojn kaj emociojn, donante al ili tute aliajn formojn, per simbola reorganizado de preskaŭ ĉio interne de la memo. Tio ne povas esti facila laboro. Ĉar la rezulto ĉiam devas elmontri sencon kaj imiteblecon. Se ne, la mondo ekstera ne povos sekvi la iniciatoron laŭ la sama vojo al komunaj komunikiĝo kaj kompreniĝo.

Kion diri por konkludi? Oni prezentis ĉi tie nur iom el la apartaj kaj plej frapaj problemoj, kiujn alfrontas kreanto de lingvo por tutmonda uzado. Sendube listigeblas aliaj.

Antaŭ ol fini, oni momente rigardu denove al la lingvokreinto, kies problemoj estas alispecaj kaj, kompare kun tiuj de la kreanto, pli 'eksteraj' ol 'internaj'. Ili estas tiaj pro tio, ke lingvokreanto ankoraŭ kreas ion al kaj el si, dum kreinto kaj kreaĵo devas rekte lukti kun potencoj tute eksteraj, ofte en cirkonstancoj neniel antaŭe spertitaj. La sociaj problemoj de la kreanto estas pli-malpli abstraktaj, dum tiuj de la kreinto devenas de realaj homoj, kiuj kutime estas malfacile trakteblaj.

Iuj el la problemoj de lingvokreinto estas politikaj, ekzemple problemoj de reformistoj, de naciistoj, de naturaj kaj klasaj rezistoj al io nova, kaj de kontraŭuloj ĝenerale. Aliaj problemoj estas parencaj al la politikaj, sed leĝaj, ekzemple: kiel enkonduki la pretan lingvon en tutan socion kaj poste en tutan mondon, kaj daŭre fortikigi ĝin, sen ribeloj, sen grandskalaj secesioj el tia movado? Ekonomie, oni devas persvadi homojn -- kaj sociajn sistemojn entute -- 'aĉeti' la lingvon, kiel mondlingvon. Simile, kreinto neniam povas trankviliĝi pri financado de la malfruaj fazoj de tia granda projekto. Je alia nivelo: kiel enkonduki la lingvon en lernejojn, universitatojn kaj eĉ hejmojn? Sed, plej ĝenerale, kiel establi ĝin socie, intersocie kaj efektive tutmonde per amaskomunikiloj kaj lokaj kampanjoj? Tiaj estas la problemoj de la kreinto; tamen -- kaj kvankam menciindaj -- ili kuŝas eksterkadre de tiu ĉi eseo.

Dume ĉe la lingvokreanto oni memoru, ke kelkaj problemoj estas frapaj ĝuste pro tio, ke ĉiu, inkluzive de la kreanto, emas akcepti kaj reprodukti ecojn de la gepatra lingvo. Plej evidenta estas la ĉiea antaŭjuĝo favora al propra skribsistemo. Memoru ankaŭ, ke la malfacilaĵoj de la lingvokreanto verŝajne konsistigas neeviteblan kaj iel koheran problemaron, tamen problemaron, kiu verŝajne plivalorigas post longa luktado la projekton kaj la finan rezulton. Tial la kreanto alfrontu sian apartan problemaron kun kredo je sia celo, kiu supozeble estas iamaniere plia kaj interkultura kunigo de la homaro. La kreanto lernu el siaj studoj kaj observoj, kaj apliku siajn sciojn al la konstruado kaj perfektigo de sia eventuale jam ne teoria sed praktika lingvo, kiel simple kaj finfine translima lingvo -- kaj tutmonda kaj tutmedia.

David Thornell, usonano, studas ĉe London School of Economics; antaŭe li studis historion kaj politikon ĉe Universitato Cornell, Usono. Li esperantistiĝis en 1997 kaj akiris la diplomon de EAB en 1999.

(Enhavo)

 


 

El pasintaj paĝoj

La organizita Esperanto-movado ekzistas en Britujo jam dum preskaŭ jarcento. Niajn atingojn, niajn kverelojn kaj multon pri la vivo de ordinaraj esperantistoj oni trovos en la paĝoj de La Brita Esperantisto. Ni represos elĉerpaĵojn -- elektitajn de Hilary Chapman -- el antaŭaj numeroj de tiu nia eldonaĵo (kiu montris kaj montras obstinan vivovolon). Ni atentigu, ke tiu ĉi rubriko estos konstanta, neniel ad hoc...

BBC kaj Esperanto

La Eksterlanda Servo de BBC uzas 14 lingvojn. Lastatempe, pro ricevo de pluraj leteroj el Bulgarujo, la Bulgara sekcio decidis eksperimenti iom per Esperanto, kaj provizore dissendas je la lasta ĵaŭdo de ĉiu monato, dum kelkaj monatoj, je la 21.30 h. GMT, laŭ la ondoj 49 m. (5.99 m/c), 41 m. (7.26 m/c), kaj 31 m. (9.77 m/c) [megacikloj]. BBC informas BEA, ke oni ankaŭ faros iom simile rilate al Rusujo, de tempo al tempo, pro sciiĝo pri kreskanta intereso pri Esperanto en tiu lando. Nek la Bulgara aŭ la Rusa dissendoj estas, tamen, laŭ firma regula tabelo; nur ad hoc, laŭ la cirkonstancoj.

El The British Esperantist, januaro 1967

Uzo de latina frazo

Estimata redaktoro,

en via interesa esperanta artikolo 'BBC kaj Esperanto'... mi vidis kun surprizo la vortojn ad hoc! Uzi latinan frazon kontraŭas la celon de Esperanto, kaj estas perfido kontraŭ nia movado. Mi tial sugestas, ke ĝi iĝu nepermesata en la paĝoj de BE.

Mia kriterio ĉiam estas: Ĉu ĉina esperantisto povus kompreni ĝin?

Kenneth Keable, el The British Esperantist, aprilo 1967

Esperanto kaj la radio ignoras landlimojn

'Parolas Londono! La eksperimenta programo de BBC en Esperanto!' Per tiuj vortoj, unu fojon monate, komenciĝas radio-dissendo en nia lingvo el la ĉefurbo de la angle-parolanta mondo.

Fine de la pasinta februaro okazis, laŭ la opinio de aŭskultintoj, ege interesa dissendo. Antaŭ la mikrofono de BBC estis intervjuataj la internaciaj ges-roj Page. En la sekvantaj dissendoj parolos respektive: mag. John Wells, vortaristo kaj fonetikisto, pri E-prononco, kaj prof. d-ro Lapenna, prezidanto de UEA, pri Impresoj el Sovetio...

El The British Esperantist, majo 1967
(Apude aperis foto pri Terence Page, Anica Page kaj Nikolaj Rytjkov.)

(Enhavo)

 


 

Babile

Interreto -- beno aŭ malbeno?

La demandon rajtas starigi al si d-rino Kate Hall, sekretario de Norwich Jubilee Esperanto Foundation (NoJEF): organizaĵo, kiu en la pasinta jaro finance helpis al pli ol dek gejunuloj partopreni naciajn kaj internaciajn esperantajn eventojn. En la ĉi-jara raporto, d-rino Hall notas, ke pro ne tre efikaj varbiloj malpli da interesatoj sin anoncis ol antaŭe. La solvo: reklami en interreto; la rezulto: pli da petoj pri subvencio sed faritaj de homoj sen (aŭ preskaŭ sen) intereso pri Esperanto.

La tuta raporto haveblas de d-rino Hall, 37 Granville Court, Oxford, OX3 0HS, kiu volonte informos pri NoJEF kaj kiu kun plezuro ricevos de junaj esperantistoj (malpli ol 26-jaraĝaj) monpetojn (ankaŭ, de plenkreskuloj, mondonacojn!). NoJEF povas finance subteni ankaŭ junajn britojn, kiuj volas partopreni esperantajn kongreson aŭ kurson en sia lando.

Dialogoj interkulturaj

Ke la esperanta movado (aŭ komunumo, kiel kelkaj preferas) eliru sian mikrokosmon, prave petis Paul Hewitt, radio-amatoro kaj aktivulo en la Esperanto-grupo en Grimsby, en EAB Update 14. Li kritikis internismon, alivorte la sintenon de tiuj esperantistoj, kiuj preferas okupiĝi pri la lingvo, la kulturo, anstataŭ pri la vidateco de Esperanto kaj ĝia rolo en la ekstera, ne-esperanta mondo.

Jen koincide la temo de la ĉi-jara Universala Kongreso en Zagrebo: 'Kulturo de dialogo -- dialogo inter kulturoj'. Laŭ Humphrey Tonkin, prezidinto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj ĝia nuna vic-prezidanto, kiu kunordigis la kongresan temon, Esperanto jam pontas en diversaj gravaj, ne-esperantaj iniciatoj. Menciindas Indiĝenaj Dialogoj (por krei praktikan, neŭtralan komunikilon inter indiĝenaj grupoj), projekto pri komuna historio japana-korea, kunlaboro inter verduloj, ĝemeligitaj urboj k.s., kaj klopodoj estigi pli bonan intergeneracian komunikadon en Brazilo.

Nun, post Zagrebo (kie parenteze klare senteblis granda intereso pri la kongresa temo), estas starigota grupo de interesatoj sub la aŭspicioj de UEA por (inter aliaj iniciatoj) 'plibonigi la kvaliton kaj kvanton de dialogo en la Esperanto-komunumo pri mondaj problemoj' kaj 'pli efike entiri homojn el diversaj kulturoj en dialogon pere de Esperanto' [Tonkin]. Esperiga komenco (kvankam restas multo farenda)!

Mistera paradokso en Barlastono

Neraportanta radio-raportistino paradoksas -- ĉu ne raportistoj raportu? Tamen Katinjo Fetes-Tosegi, kunlaboranto de la esperanta fako de Radio Austria Internacia (RAI), kaj atendata gastprelegonto ĉe la ĉi-jara somerlernejo en Barlastono, nek alvenis, nek raportis, kial ŝi ne ĉeestas -- nek dum nek post la somerlernejo. Konduto klarigebla -- eble -- pro ŝiaj sendubaj zorgoj pri la estonteco de Esperanto-elsendoj el Vieno, kie la radio-kompanio estas tranĉonta la buĝeton de RAI, kredante, ke ĝian internacian taskon oni povas plenumi per elsendoj en la angla kaj la franca -- ne en Esperanto.

Malgraŭ la mistera kaj embarasa foresto de la invitinto la somerlernejo en Barlastono sukcesis, danke al la helpo i.a. de la ruso Andrej Pechonkin.

La subteninda estonteco

Junaj esperantistoj -- membroj de Junularo Esperantista Brita (JEB) -- deziras subtenon por firmigi sian pozicion. Laŭ la sekretario de JEB, Rolf Fantom: 'JEB fartas, sed malrapide, kaj klopodas trovi taŭgan rolon. Ni ankaŭ klopodas trovi kiom ajn da kontaktoj, esperantistaj kaj ne-esperantistaj, kiuj povus helpi nin. Se oni havas tiajn kontaktojn, mi volonte ricevus detalojn, por ke JEB povu ebligi revivigon de Esperanto...'.

Konsentite, kaj Rolf kontakteblas aŭ pere de la EAB-oficejo en Barlastono aŭ rete ĉe <privata retadreso>.

Prezidanteca filozofio

Renato Corsetti

La nova prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), Renato Corsetti (ĉi-supre), estas bone konata en Britujo: ekz. jam du fojojn kun granda sukceso li gastprelegis ĉe la somerlernejo en Barlastono. Studindas lia parolado okaze de la solena fermo de la Universala Kongreso en Zagrebo.

Ŝajnas, ke Geraldo Mattos, prezidanto de la Akademio de Esperanto, ŝercis: 'Renato Corsetti estas la prezidanto de UEA sed ne la prezidanto de la esperantistoj.'

Replikis Corsetti en sia parolado: 'Sed ĝuste tion mi volas fari. Mi volas esti la prezidanto de la esperantistoj kaj ne de UEA. Mi ne estas homo por prezidi organizaĵon kaj plenumi ties ritojn sen io plia. Mi volas esti la prezidanto de la esperantistoj, de ĉiuj unuopaj esperantistoj, kiuj batalas kaj laboras por la internacia lingvo.'

La Brita Esperantisto aplaŭdas la sintenon de la nova UEA-prezidanto kaj deziras al li grandan sukceson. Parenteze la plena teksto de la Zagreb-parolado troviĝas i.a. ĉe www.eventoj.hu (servo de la informilo RetEventoj).

Demisioj ĉe la Centra Oficejo

Ne ĉiuj, tamen, pretas laŭdi la novan UEA-prezidanton Renato Corsetti. Pro lia elekto -- sed ne nur -- demisias tri kernaj UEA-funkciuloj: la ĝenerala direktoro Osmo Buller, la direktoro de la Centra Oficejo Pasquale Zapelli, kaj la redaktoro de la revuo Esperanto, István Ertl.

En sia publika demisio-letero Buller notis, ke Corsetti kaj la reelektita estrarano Michela Lipari 'havas gravajn funkciajn malkvalifikojn por siaj postenoj. La labormaniero kaj stilo de RC estas neseriozaj. Liaj impulsiĝemo, hastemo kaj ignoremo de la neceso funde esplori aferon antaŭ ol decidi kaj ekagi pri ĝi, estas trajtoj, kiujn mi ne povas akcepti ĉe prezidanto de UEA'... k.t.p. Al ĉiu sia opinio -- sed tiuj, kiuj ekzemple krozas la interreton, ne povas ne rimarki la multajn, trafajn intervenojn de Corsetti pri tiu aŭ alia grava temo; liaj rimarkoj nome de UEA post la terorista atako kontraŭ la turparo de la Monda Komerca Centro en Nov-Jorko modele tekstis.

Plue, rilate neseriozecon: ĉu foje oni ne sentas, ke en Esperantujo superabundas seriozeco? Ĉu ne la ebleco malserioze pritrakti seriozajn aferojn indikas maturecon, memfidon? Kaj ĉu seriozeco efike varbas por Esperanto? Kion vi opinias? Ĉu ni esperantistoj tro serioze taksas nin kaj nian lingvon? Ĉi-temaj leteroj -- maks. 250 vortoj -- bonvenos!

Seminario ĉe la Mondaj Federalistoj

La Monda Federalista Movado (WFM) konferencos en la brita ĉefurbo inter la 11a kaj la 16a de julio, 2002. Laŭ s-ro Etsuo Miyoshi, kiu partoprenis la 2001-an konferencon en Italujo, la direktoraro de WFM permesis, ke dum la londona konferenco okazu Esperanto-seminario, kaj ke dume staru Esperanto-budo.

Jen la adresoj de Etsuo Miyoshi, kiu provizos pliajn detalojn (kaj eble bonvenigos petojn pri helpo): <privata adreso> (<privata retadreso>).

La multenombraj Esperantaj Civitoj

Jen mistero. Kiu memoras t.n. Esperanto-civiton iniciatitan en la fruaj 60aj jaroj de Norman H. Smith, kies kromnomo (li loĝis en Dovero) estis Dovra Soleo? Levas la demandon Wim De Smet, Belgujo, kiu trovis en sia arĥivo 'atestilon de kunfondinto'. Ŝajnas, ke dum la 64a Universala Kongreso en Hago okazis kunsido de la civito, sed poste la iniciato velkis.

Nun s-ro De Smet demandas sin, kio okazis pri la kolektita kapitalo de la civito kaj, eventuale eĉ pli grave, ĉu la civito estas iam oficiale malfondita, aŭ ĉu ĝi daŭre ekzistas, almenaŭ 'dormante'. Se jes, daŭrigas De Smet, ĉu la nova t.n. Esperanta Civito (vidu la revuon Esperanto, majo 2001; ankaŭ julio/aŭgusto), starigita en junio 2001, rajtas alproprigi al si la saman nomon: '... ĉu ĝi rajtas fari tion tiel longe, ke ne montriĝas, ke la Esp.-civito de Dovra Soleo estas malaperinta'?

Interesa demando... kaj la redakcio de La Brita Esperantisto bonvenigos ĉiajn informojn pri la dovera civito.

Kiu bezonas spertulojn?

Dum la aŭtuno kunvenis la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio (NOEF) en Ĉestro. Laŭraporte la evento estis unu el la plej sukcesaj iam ajn okazigitaj de la federacio. Aplaŭdis membroj ne nur la direktoron de EAB, David Kelso, sed ankaŭ -- kaj aparte -- partoprenanton Edith Sheldrick el Barnoldswick, Lancashire.

Edith nature, senprepare ekparolis pri siaj vojaĝoj kaj ferioj, tiel ke ĉiuj, eĉ komencantoj, plene komprenis. 'Foje parolas spertuloj tro rapide,' grumbletis ano de unu el la konversaciaj rondoj. 'Sed Edith... nu... pinte!'

(Enhavo)

 


 

Esperanto-Asocio de Britio memorigas, ke...

... provizore funkcias ĝia oficejo ĉe Wedgwood Memorial College, Barlastono (nova oficejo kaj biblioteko estos finkonstruitaj en aprilo 2002);

... marde, merkrede kaj ĵaŭde deĵoras en Barlastono Viv O'Dunne kaj Lydia Arnold (kiuj lernas sed ankoraŭ ne plene uzas Esperanton: telefonontoj atentu!);

... esperantlingvaj retmesaĝoj, faksoj kaj leteroj tamen estos pritraktataj (kune kun memevidente anglalingvaj!);

... la asocio respondecas pri:

... interesatoj pri unu aŭ aliaj servoj de EAB estas petataj kontakti la oficejon (adreso en la kolofono);

finfine... validas jenaj jarkotizoj:

Membro   £25  (rabata: £20)
Familio (ĉe unu adreso)   £40
Juna membro (ĝis 18 jaroj)   £10
Subtenanto   £10

(Enhavo)

 


Porĉiama adreso de ĉi tiu paĝo:  http://purl.org/net/lbe/arkivo/952/