La oficon de Honora Prezidanto de Via societo mi bedaŭrinde ne povas akcepti, ĉar – pro diversaj kaŭzoj – mi en la lastaj jaroj akceptis tian titolon en nenia societo. Mi dankas Vin pro la honora propono, kiun Vi faris al mi, kaj mi sendas al Via societo mian koran saluton.
Poŝtkarto sendita de L.L. Zamenhof en 1912 al brita esperantisto vendiĝis en novembro pasintjare kontraŭ £310.
Informas Hilary Chapman, ke 'temas pri iom rutina teksto, en kiu LLZ malakceptis proponon, ke li fariĝu honora prezidanto de la E-societo de Accrington. La karton ricevis s-ro Edwin Roberts en 1912.'
La karto, kies enhavo estas ĝis nun neeldonita, vendiĝis per la interreta aŭkciejo eBay. Pri ĝi interesiĝis 15 aĉetuntoj.
Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2013.