Tramarŝante la ŝoseon
Por eniri kongresejon
Mi pripensis gravmiene la detalojn
de l' program'
Kiam ĉiu tia sento
Forviŝiĝis en momento
Per anĝelo sur biciklo, tuj apud
pasanta tram'.Kiel salkolon' mi staris,
Mian antaŭmovon baris
Vi, ŝvebante per pedaloj,
roterdama belulin';
Kiaj brakoj, kiaj kruroj
Kiel glitas la femuroj
De sursela atletino, vi,
durada vojreĝin'!Kongreslibron mi formetis
Kongressakon mi forĵetis
Etiked' kun nomo velkis
en la strata defluil';
Verdan stelon mi perfidis
Idealon mi priridis
Jam enkore mi vin sekvis,
per senturna direktil'.Ĉu ĉinin' aŭ surinama
Karibea aŭ vjetnama
El marbordo ekzotika kun parfumoj
de florar'
Mi vin serĉos tra kvartaloj
Tra polderoj kaj kanaloj
Ĝis per grincaj bremsoj sonas
mia arda amdeklar'.Mi elserĉos kafejeton
Mendos kafon kaj kuketon
Imponegos per klarigoj pri la lingvo
de l' doktor',
Ni parolos pri logiko
Pri vortar' kaj gramatiko
Kaj radikon post radiko mi piedpintos
al amor'.Kaj malferm' kaj fermo pasis
Mi prelegojn preterlasis;
Postkongreson nur signifas
roterdama belulin'.
Pedalante mi scivolos
Ĉu ni iam kapreolos
Kie dun' holanda molos
roterdama belulin' –
Ĉu mi fine venkos vin?
Ĉi tiu poemo memorigas pri la pasintjara UK, kiun la aŭtoro atingis pramŝipe kaj bicikle.
Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2009.