ÿþ<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01 Transitional//EN"> <HTML lang=en-GB xml:lang="en"> <HEAD> <TITLE>NoJEF visit report</TITLE> <META http-equiv=content-type content="text/html; charset=utf-8"> </HEAD> <BODY> <h1>Kultura &#348;oko</h1> <p> <img align="right" src="pictures/ijk2007logo.jpg"> En &#265;iuj miaj dudek-kvar jaroj da Esperanto-parolado, mi neniam sukcesis atingi azian landon, do kiam venis &#349;anco iri al <a href="http://eo.wikipedia.org/wiki/Vjetnamio">Vjetnamio</a> por partopreni <a href="http://eo.wikipedia.org/wiki/IJK_2007">IJK</a>-on, mi tre &#285;ojis. Estis evidenta de la kongresejo, la organizantoj kaj la vjetnamaj partoprenantoj kiom ili fieras pri la lando. La kongresejo estis universitato de lingvoj, kaj je la scenejo pendi&#285;is granda ru&#285;a kurteno kun impona ora stelo alkro&#265;ita al &#285;i. Apud tio ili pendigis la Esperantan flagon je kiu oni kudris la emblemojn de la IJK-oj de la pasintaj jaroj. &#264;ie kie oni rigardis estis pentra&#309;oj a&#365; kapstatuoj de Ho &#264;i Min, kaj kiam ni vizitis la ma&#365;zoleon de Ho &#264;i Min, estis pluraj turistoj, sed na&#365;dek procento da ili estis vjetnamoj. Ni vici&#285;is dum du horoj sub la varmega suno por la honoro preter-promeni (dum dudek sekundoj) la konservitan korpon de la 'Vjetnama liberinto'. Poste ni vidis liajn domojn de la bonvena ombro de la &#265;irka&#365;aj arboj. <p> La popolo, kvankam evidente fieraj pri la lando, ne montris ajnan militeman flankon kian la usonanoj tiom timis. &#264;iuj kun kiuj mi parolis estis afablaj kaj respektemaj - &#265;iam nomante unu la alian 'sinjoro' a&#365; 'sinjorino'. Sursceneje oni &#265;iam kore salutis &#265;iujn gravulojn tie; dum la solena malfermo la frazo 'kara honorigita prezidanto de <a href='http://www.uea.org/'>UEA</a>, sinjoro Renato Corsetti' diri&#285;is pli ol dudek fojojn! <p> La viv-maniero en la urbo <a href="http://eo.wikipedia.org/wiki/Hanoi">Hanoi</a>, kaj, mi suspektas, &#265;ie alie en Vjetnamio, estas tre laborema. &#264;iumatene jam je la kvina la stratoj vivis. Homoj kuris anta&#365; ol tro varmi&#285;is, motoroj de kamionoj kaj motorcikletoj a&#365;deblis tra la malnovaj fenestroj, kaj knaboj ludis futbalon anta&#365; ol iri al la lernejo. Vespere la urbo kvieti&#285;is sufi&#265;e frue. La diskejo, kutime fokusa programero de IJK-oj, nur okazis trifoje dum la semajno. Amuzi&#285;o ne havi&#285;is per abunda drinkado, sed per ludoj kaj kantado: tre refre&#349;iga etoso. <p> La laborema sinteno de la vjetnamoj signifis, ke la tut-taga ekskurso vere estis tut-taga. Post frua matenman&#285;o ni ekvoja&#285;is buse al <a href="http://eo.wikipedia.org/wiki/Ha_Long">Ha Long</a> - golfo je la orienta marbordo - kie ni rapide man&#285;is kaj tuj surboati&#285;is. De tiu malnovstila, tipe orient-aspekta boato ni povis vidi multegajn insuletojn de &#349;tono kiuj majeste levi&#285;is de la maro, kreante grandajn klifojn kaj mirindajn &#349;tonoformojn. Ni alvenis al granda insulo kaj elboati&#285;is. &#348;ajnis turisma loko, kaj post eta, kruta promeno la&#365; &#349;tupoj tran&#265;itaj el la &#349;tono, ni alvenis al la kialo por turista &#265;eesto. Enirejo al eta kaverno gvidis nin al grandega kaverno malanta&#365; la eta kaverno. Bezoni&#285;is dek minutoj por &#265;irka&#365;promeni la grandan kavernon, kaj ene pendis stalaktitoj kaj staris stalagmitoj. Kiam ni elvenis de la kaverno ni estis sufi&#265;e altaj por elvidi super la plej malaltan parton de la klifo, kiu komencis subakve kaj iris la&#365; la tuta videbla rando de la insulo. Malanta&#365; la klifo sidis &#265;ielblua lago kies bordoj &#349;ajnis perfekte netu&#349;itaj de homoj, kaj super kio senzorge flugis du predbirdoj. <p> Ni revenis al la marbordo post mallonga na&#285;o &#265;e insulo kun la plej malgranda pla&#285;o iam ajn vidita, kaj reveturis al Hanoi. <p> La man&#285;a&#309;o estis alia &#349;an&#285;o de mia kutimo kaj povas esti priskribita per unu vorto: rizo. Por tagman&#285;o estis &#265;iam bovlo da rizo kun iaspeca viando kaj legomoj. Vesperman&#285;o similis sed kelkfoje estis nudela supo. La nudeloj kompreneble estis riz-nudeloj. E&#265; la matenman&#285;o havis porcion da rizo kun &#285;i. Unu matenon, mi iris al la matenman&#285;o post la dormo (kutime dum IJK-oj oni man&#285;as post tutnokta dancado kaj anta&#365; enliti&#285;o) kaj ricevis bovlon da dol&#265;riza supo kun flanka telero da rizo! <p> Ver&#349;ajne la plej trafa afero pri &#265;i tiu nova kulturo estis tio kio okazis surstrate. Estis centoble pli da motorcikletoj ol a&#365;toj a&#365; kamionoj, kaj sur tiuj motorcikletoj porti&#285;is &#265;io: paka&#309;oj, skatoloj, pluraj personoj. Mi e&#265; vidis du gepatrojn kun tri infanoj sur unu motorcikleto. Kaj la maniero &#349;ofori estas tute alia ol en Britio. Estas kelkaj reguloj sekvataj tie: <ul> <li>Neniam uzu la spegulojn; zorgu nur pri kio okazas tuj anta&#365; vi.</li> <li>&#264;iam uzu la sonorilon; specife kiam vi preterpasas iun kaj certe se vi estas en kamiono inter la horoj de la dekunua nokte kaj la kvina matene.</li> <li>Provu resti je la dekstra flanko de la strato, sed se vi ne povas/volas, ne tro gravas (oni anka&#365; rajtas reiri la&#365; tiu flanko por retrovi defalintajn a&#309;ojn, ekzemple sunokulvitrojn).</li> </ul> Pro tiuj reguloj la stratoj fluis kiel riveroj kun metala brua akvo, kaj estis same netransireblaj kiel la grandaj akvofaloj de Igua&ccedil;u. <p> Doma&#285;e, kiel &#265;iam, tempo pasis senhalte kaj mi devis forlasi &#265;i tiun mirindan kulturon kun &#285;ia &#265;arma popolo, por reiri al mia kutima vivo, sed mi hejmen portis memorojn kiuj da&#365;ros multe pli longe ol la voja&#285;o fluge, trajne kaj buse por reveni hejmen. <p> Petra Fantom <p align= "right"> novembro 2007 <p> <i>&#264;i tiu raporto anka&#365; aperis en <a href= "http://www.esperanto-gb.org/lbe">La Brita Esperantisto</a>, n-ro 964</i> <p> <hr> <center> <a href="http://www.esperanto-gb.org/nojef/" alt="NoJEF hejmpagxo">NoJEF hejmpa&#285;o</a> </center> </BODY> </HTML>