ÿþ<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01 Transitional//EN"> <HTML lang=en-GB xml:lang="en"> <HEAD> <TITLE>NoJEF visit report</TITLE> <META http-equiv=content-type content="text/html; charset=utf-8"> </HEAD> <BODY> <h1>Raporto pri la 91-a Kongreso de Esperanto en Florenco</h1> <p> (Verkita de Melissa Tellier) <p> Estis por mi la unua fojo &#265;eesti veran universalan kongreson. Anta&#365;e, mi ankora&#365; estis sufi&#265;e juna por iri al la infanaj kongresetoj. Mi rapide rimarkis, ke universala kongreso estas tute malsimila afero! Por klarigi al iu pri kio temas universala kongreso estas malfacila afero. Serio da prelegoj eble sonas iom teda, sed la plej grava kaj la plej alloga aferoj pri kongreso, mi eltrovis, estas la etoso - sed kiel klarigi etoson? &#284;i estas io kion oni devas sperti por povi &#285;in bone kompreni, kaj vere indas sperti &#285;in. <p> &#264;e la kongreso &#265;iu estis feli&#265;a kaj parolema. Estis tute facile alparoli kaj havi interesajn konversaciojn kun nekonatuloj. Fakte, mi kaj mia fratino faris ion kiu ja helpis al ni renkonti aliajn& Ni ne vere volis, ke oni sciu el kiu lando ni venas, do ni havis la ideon kovri la vorton Britio, kiu aperis sur la nom&#349;ildo, per eta peco da papero. Sur tiun paperon anstata&#365; Britio ni skribis, kiel &#349;erco, Krypton (la hejm-planedo de <i>Superman</i> - [bildstria superpotenculo kiu batalas fiulojn]). Kaj, mirinde, estis ege bona ideo &#265;ar, dank al tiu nekutima vorto, ni renkontis kaj parolis al pluraj esperantistoj  multaj alparolis nin pro tio; kelkaj komprenis la vorton kaj bonkore ridis pri &#285;i, aliaj ne konis &#285;in kaj kredis ke temas pri vera lando ie, do al ili ni devis ekspliki pri la bildstrio <i>Superman...</i> Tamen, interese, post iu ajn klarigo pri la vorto, venis konversacio pri aliaj aferoj. La ruzo do estis utila kiel paroligilo, kaj ni renkontis plurajn esperantistojn, kiujn ni anta&#365;e tute ne konis. <p> Mi eltrovis, ke &#265;iu universala kongreso havas propran temon. La kongressa temo &#265;i-jara estis 'Lingvoj, Kulturoj kaj Edukado al Da&#365;rigebla Evoluo'. La prelegoj pri edukado ne tiom interesis min, sed interesis min la prelegoj pri Italio kaj &#285;ia kulturo - la &#285;enerala vivo en Italio kaj itala muziko kaj tiel plu. Mi intencis partopreni la mini-kurso Itala Eksprese, kie oni instruas al oni iom da baza itala lingvo, sed la &#265;ambro, kie oni okazigis &#285;in estis tro malgranda por teni la amason da homoj kiu volis partopreni. La &#265;ambro anka&#365; i&#285;is tro varma pro tiom da homoj do, kiel mi jam scipovas iom da itala lingvo pro studado &#265;e la universitato, mi forlasis la unuan prelegon  estis sufoke; mi sa&#285;e iris sufi&#265;e frue la sekvan tagon por havi bonan sidlokon! <p> La kongresa a&#365;kcio por mi estis ege amuza. Mi anta&#365;e ne sciis ke &#285;i okazas, sed mi lernis ke estas a&#365;kcio &#265;iun jaron &#265;e UK. Ne estis serioza afero, kaj estis kondukita en amuza, le&#285;era maniero. Estis amuze vidi homojn batali por libroj kaj aliaj aferoj, foje bagatelaj kaj tute senutilaj, kiel, ekzemple, por difektita esperanta ombrelo! <p> Mi ege &#285;ojis renkonti kelkajn junulojn kiujn mi konis kiam mi &#265;eestis la infanajn kongresojn. Sed beda&#365;rinde kutime la junularaj aran&#285;oj komenci&#285;is malfrue &#265;e ejo iom for de la kongresejo kaj do estis malfacile por mi kaj mia fratino partopreni plurajn junularajn aferojn. Efektive, ne tiom gravis &#265;ar dum la tago estis multaj junuloj &#265;e la kongresejo kaj multaj aliaj interesaj esperantistoj por alparoli. <p> &#264;eestis la kongreson, por prezenti teatra&#309;on, <i>la Verda Ranaro</i> el Britio. Fakte, la ranaro prezentis du diversajn pecojn du-foje : mardon kaj ja&#365;don. La teatra&#309;oj estis originale verkitaj de Paul Gubbins kaj nomi&#285;is <i>Mikael kaj la monstro</i>, kaj <i>Pacaj Batalantoj</i>. Unu temis pri malsano kaj la alia pri la ideo kaj utileco de esperanto. Mi trovis la unuan pli amuza kaj spektinda. Tio estas iom stranga tamen &#265;ar la temo de tiu &#265;i teatra&#309;o estis pli malklara. Post la prezentado mi a&#365;dis plurajn esperantistojn diskuti pri la temo. Anta&#365; ol komenci&#285;is la prezento, dum la pauzo kaj je la fino de amba&#365; prezentoj oni (= britoj) vendis libreton kiu enhavis la tekston de la du pecoj. Mi pensas, ke pluraj esperantistoj trovis &#265;i tiun libron utila &#265;ar ili povus sekvi la vortojn dum ili spektis la veran teatra&#309;on. Devis esti populara &#265;ar ni sukcesis vendi &#265;iujn ekzemplerojn de la libreto! La nura beda&#365;ro estis la &#265;ambro kiun oni donis al la ludantoj por prezenti la duan fojon. La unuan fojn okazis en belega, granda &#265;ambro kun podio kaj oni ege bone vidis de kie ajn oni sidis, sed la dua &#265;ambro estis aliloke, en alia konstrua&#309;o, kaj tute ne ta&#365;gis. La se&#285;oj ne estis gradigitaj, do se oni ne estis proksime al la anta&#365;o (au se estis iu alta homo sidanta rekte anta&#365; vi) oni ne bone vidis. Mi certas, ke la &#265;eestantoj de la kongreso &#285;uis la teatra&#309;ojn, &#265;ar pluraj revenis por skpekti ilin duan fojon! <p> Britio estis anka&#365; bone reprezentita en la Jubileo de la E-teatro, kiu okazis lunde. Colin Simmonds prezentis amuzan monologon <i>'La duonokulvitro'</i>. Mi jam anta&#365;e vidis &#285;in &#265;ar ni havas &#265;e ni la DVD-on. <p> Krom niaj bonegaj teatra&#309;oj, okazis aliaj diversaj distra&#309;oj dum la kongresaj tagoj, ekzemple koncerto de <a href="http://www.jomart.net/">Jomart kaj Natasa</a>, kiuj bone kantis trankviligan popolmuziko; pian-koncerto de la talenta, juna pianludisto <a href="http://www.korobeinikov.com/643.html">Andrej Korobenjnikov</a> (beda&#365;rinde mi devis maltrafi tiun koncerton &#265;ar &#285;i okazis sametempe kiel la dua prezentado de la verda ranaro teatra&#309;oj); kaj iom& interesa koncerto de tiu, kiu nomas sin <a href-"http://eo.wikipedia.org/wiki/Solotronik">Solo</a>! <p> Alia afero pri kiu ni britoj rajtas fanfaroni estas la suckseo kaj intereso kiun akiris <a title="Springboard" href="http://www.springboard2languages.org/home.htm">Springboard</a> &#265;e la kongreso. Sajnas ke multaj esperantistoj interesi&#285;as pri &#285;i kaj volis havi pli da informoj. Por sciigi homojn pri la projekto mia patrino faris mallongan prelegon pri <a title="Springboard" href="http://www.springboard2languages.org/home.htm">Springboard</a> mardon dum la 'tago de la lernejo'. La prelego estis bonega sukceso! &#348;i plendis poste, ke &#349;i ne plu havis momenton trankvilan &#265;ar &#265;iam estis iu kiu volis alparoli &#349;in pri &#285;i, e&#265; dum si de&#309;oris en la libroservo kaj servis homojn ! <p> La urbo de Florenco estas interesa por vidi, sed ne tiom ke &#285;i instigus min reiri por ferio. Certe estas belega arkitekturo cirka&#365; la urbo: la katedralo kaj la malnova ponto, la statuoj kaj la muzeoj plenplenaj de belegaj pentrajoj. Tamen la urbo mem estis iom seniluziiga pro la fakto ke la plej multe el la stratoj estis malpuraj kaj ofte malbonodoris. <p> Post la solena fermo, mi iris trajne al Pisa por vidi la turon. Pisa estas ege bela urbo kaj mi trovis &#285;in tute alia ol Florenco. &#284;i evidente ne havas tiom belegan arkitekturon &#265;ie, sed la stratoj estas pli grandaj kaj puraj ol tiuj de Florence. Kaj la turo estas vera vidindajo! Mi malfeli&#265;e ne povis grimpi &#285;in car estis amaso da turistoj tie &#285;uste tiam, kiu jam anata&#365;e mendis biletojn, kaj restis lokoj nur &#285;is la sesa, kiu estis iom tro malfrue por mi, &#265;ar mi devis trafi buson por la aeroporto frue la venontan matenon. Sed tamen mi eniris katedralon kiu trovi&#285;as malanta&#365; la turo. Ene de la katedralo multaj virinoj devis surmeti paperan &#265;emizon por kovri la &#349;ultrojn anta&#365; ol la gardisto lasus al ili eniri. <p> Estis pluraj interesaj italaj aferoj por vidi kaj kaj kulturo por sperti dum mia vizito. La pizoj, ekzemple, estis bonegaj kaj oni &#265;iam servis ilin sur ligna telero; ili tute ne similas al tiuj usonstilaj kiujn oni trovas &#265;ie en Britio. Trovi&#285;is belegaj statuoj &#265;ie, la spektaklo de la flagsvingistoj, kiu okazis diman&#265;e &#265;e la <i>piazza della signora</i> estis vere mirinda. Mi komprenas ke tiuj flagsvingistoj estas fama kaj originala spektaklo en Italio. Mi trovis tiun spektaklon ege &#285;uebla, &#265;ar mi neniam anta&#365;e vidis ion tion; mi certas ke mi mem neniam sukcesus kapti flagon kiun mi &#309;etus en la aero! (Tamen &#285;i ja inspiris iun esperantiston kiun mi vidis la venontan tagon sur la gazono anta&#365; la kongresejo kiu provis imiti la flagsvingistojn uzante grandan esperantan flagon!). <p> &#264;iu &#265;e la kongreo estis helpema kaj parolema. Dum ni sidis sub arbo sur la herbo por pikniki venis al ni pluraj homoj, e&#265; britojn ni renkontis por la unuan fojon tie! Dum la semajno la vetero estis laciga kaj por mi iom tro varma; mi devis man&#285;i plurajn bonegajn glacia&#309;ojn por provi malvarmigi min. Okazis tiom da amuza&#309;oj neintencaj kaj nearangitaj ke foje esti inter la homamaso estis pli amuza ol partopreni la kongresan programon! Entute estis ege &#285;uebla kaj interesa sperto por mi. Mi samptempe spertis fremdan kulturon kaj mian unuan universalan kongreson! <p> Amuzaj aferoj kiuj okazis dum la kongresa semajno. <ul> <li> La unuan tagon ni renkontis &#265;e la stacidomo la Prezidanton de la Akademio, kiu konis nin &#265;ar li jam gastis &#265;e ni kiam mi havis proksime 12 jarojn. Li alvenis en Florenco sen iun ajn ideo pri la nomo de sia hotelo: kie &#285;i trovi&#285;as, cu &#285;i estas granda au malgranda ktp. &#348;ajnas, ke la Prezidanto de UEA rezervis &#285;in por li kaj nek unu nek la alia pensis konfirmi la aran&#285;on ! La kompatinda Prezidanto de la Akademio devis a&#265;eti telefonkartojn (-ojn, &#265;ar la unuan fojon li a&#265;etis la mal&#285;ustan) kaj provi telefoni al iu por povi trovi lian hotelon! Ni helpis, subtenis kaj konsilis dum horo, sed poste devis foriri por renkonti nian lo&#285;lokestron. <p></li> <li> Por atingi nian apartamenton de la kongresejo oni devis traversi ponton. Nu, en la akvo mi kaj mia fratino vidis ion movi&#285;i. Ni bone rigardis kaj estis bruna besto samgranda kiel kato kun rat-aspekta vosto. Mia fratino tuj nomis &#285;in 'akvo rato'. Ni demandus nin kio &#285;i povus esti ? Ne povus esti vera rato tiom granda ! &#264;iun tagon survoje al la kongresejo ni rigardis por provi vidi tiujn 'akvo ratojn' kaj vidis almena&#365; kvar samtempe, kiuj na&#285;is en la akvo. Post kelkaj tagoj mia fratino proponis, ke eble ili estas Kojpuoj. &#264;iam kiam ni promenis la&#365; la ponto kun aliaj esperantistoj, &#265;iuj haltis pro ser&#265;i la bestojn en la akvo kaj provi decidi kiaj ili estas. Estis anka&#365; amuze a&#365;di la usonajn turistojn priparoli la bestojn: 'Rigardu la kastoron en la akvo! 'Cu vi kredas ke ili estas indi&#285;enaj al Florenco ?' !! <p> <center> <img title="foto de Sajmcxjo Davies" src="pictures/florenco.jpg"> <br> 'Akvo ratoj' na&#285;antaj en la akvo sub la ponto apud nia lo&#285;loko. </center> <p></li> <li> Mi, mia fratino Hannah kaj Gabriello Corsetti estis sidantaj &#265;e rando de iu <i>plazzo</i> atendantaj la flagosvingistoj. &#264;irka&#365; la <i>plazzo</i> staris diversaj statuoj, inkluzive tiun de la fama Davido. Esperantisto kun fotografilo en la mano alproksimi&#285;is al ni. Li fingromontris al la statuo de Davido kaj anoncis al Gabriello : 'Vi estos la venonta Davido!'. Ili tute ne similas! <p></li> <li> Unu vesperon, post tre laciga kongresa tago, grupo el ni iris al restoracio proksime al nia logejo. En &#265;i tiu grupeto estis David Kelso kiu intencis tranokti &#265;e ni tiun nokton anta&#365; ol reflugi hejmen. Nu, David havis a&#365;ton. Li do sencohave garis tiun a&#365;ton en autoparkejo ege proksima al la lo&#285;ejo. Ni poste iris mangi, trinki, glacia&#309;umi kaj finfine endormi&#285;is. En la mateno ne troveblis ie ajn la a&#365;to de David. Ni tute ne komprenis; David rigardis en kelkaj aliaj proksimaj parkejoj, sed li certis ke estas &#285;uste tie, en tiu loko kie ni estis starantaj, ke li &#285;in garis& &#265;u iu &#349;telis gin? Do, kompatinda David devis telefoni al la policejo por provi eltrovi kio okazis al lia a&#365;to& finfine li malkovris, ke oni forportis &#285;in, &#265;ar li ne pagis; li ne rimarkis la etan &#349;ildon en la parkejo, kiu indikis ke oni devas pagi por gari la a&#365;ton tie. Estis por li multekosta vespero! </li> </ul> <p> Jes, etoso &#265;e kongreso estas neklarigebla. La amuzaj okaza&#309;oj kiujn mi menciis tuj supre estas negravaj, kaj eble por aliaj neinteresaj kaj neamuzaj, sed ili montras, ke &#265;e kongreso &#265;iu helpas al la alia, &#265;iuj kune ridas kaj amuzi&#285;as, &#265;iuj parolas kaj interesi&#285;as pri la samaj temoj e&#265; se ili estas bagatelaj. Kongreso ne estas nur prelegoj kaj kunvenoj. La plej bela kaj grava parto estas esti kun alaij. Mi vere &#285;ojas ke mi estis parto de &#285;i. <p> <hr> <center> <a href="http://www.esperanto-gb.org/nojef/" alt="NoJEF hejmpagxo">NoJEF hejmpa&#285;o</a> </center> </BODY> </HTML>