Rekte al la artikolo

Kiu kiuas… en la brita Esperanto-movado?

<<  [970]  >>

Vilĉjo Walker

En aŭgusto 2010 Joyce Bunting intervjuis Vilĉjon Walker.

JB: Saluton Vilĉjo! Unue, mi volas demandi, kial vi elektis 'Vilĉjo' kiel Esperanto-nomon.

VW: Mi jam havis kelkajn nomojn – 'William', ĉe la familio, 'Bill', ĉe la laborejo, kaj 'Widget' – ŝercnomo el miaj komencliteroj, do ŝajnis al mi normale preni esperantan nomon por Esperanto-medio. Pri nomoj … homoj ofte demandas, ĉu mi estas parenco de Eric Walker, la esperantisto en Ipswich. Mia patro ja nomiĝis Eric Walker, sed li estis tute alia homo.

JB: Kial vi interesiĝis pri Esperanto?

VW: Mi ne ĝuis, kaj ne aparte sukcesis, studi lingvojn en la lernejo. Poste, pro komerca vizito, mi provis lerni unu-du frazojn en la hispana, sed tiu tute fiaskis. Do mi decidis: 'Se mi iam sukcesos pri fremda lingvo, mi devos elekti pli facilan lingvon por lerni.' Iam mi legis, en la libroj de Harry Harrison, pri iu lingvo, kiu – laŭdire – estas la plej facila lingvo por lerni, do tiun lingvon mi elektis: Esperanto.

JB: Ĉu aliaj en via familio parolas Esperanton?

VW: Kelkajn jarojn post kiam mi lernis la lingvon, kaj post la forpaso de mia patro, mi trovis en liaj postlasaĵoj libron, A Complete Grammar of Esperanto de Ivy Kellerman, kun la enskribo 'Magdalen College, 1930'. En tiu jaro mia patro estis studento en Oksfordo, kiam okazis tie la 22-a Universala Kongreso. Mi supozas, ke tiu vekis intereson en li – sufiĉe, ke li aĉetis tiun lernolibron. Sed dum sia vivo li neniam menciis Esperanton al mi, do evidente li ne daŭrigis studi post la komencaj paĝoj.

JB: Kiam kaj kiel vi lernis la lingvon?

VW: En 1986 mi komencis, unue per libreto de Butler, Esperanto for Beginners, kaj poste per Jen Nia Mondo, tiama perpoŝta kurso de EAB. Mi estas profesia inĝeniero, do la logika strukuro tre plaĉis al mi – kaj kun miro mi konstatis, ke mi finfine komprenis, kio estas gramatiko! Sekvis ĉeesto ĉe someraj lernejoj ĉe Barlastono, kiu mem kuraĝigis min ĉeesti Universalan Kongreson.

JB: Kiam vi kuraĝis partopreni en via unua Universala Kongreso?

VW: En Valencio en 1993 – do ree al Hispanujo, ĉi-foje sen fuŝa frazlibreto en la mano, sed kun universala lingvo en la kapo! Miron kaj ĝojon mi sentis, sidante kun homoj de multaj landoj, uzante nian komunan lingvon Esperanto! Mi tiom ĝuis, ke nun mi ĉeestis dek UK-ojn.

JB: Multaj esperantistoj ĉeestas UK-on ĉefe por turismi. Ĉu vi opinias, ke tio estas valida kialo?

VW: Kial ne? Tiel oni lernas pri kulturo de alilandanoj, kaj la propra horizonto plivastiĝas. Ekskurso en jam preta rondo de amikoj kun loka gvidanto plaĉas al mi. Longaj diskutoj en UK – aparte pri kongresa temo – estas al mi iom tedaj.

JB: Reen al via pli frua esperanta vivo. Oni baldaŭ laborigis vin en Esperantujo, ĉu ne?

VW: Nu, kiam Stephen Thompson estis prezidanto de EAB, li varbis min por protokoli – en Esperanto – por la administra komitato – ManCom. Mi lernis multon kaj iĝis memfida. Mi deĵoris en ManCom dum kelkaj jaroj, kaj helpis pri la konstru- kaj lukontraktoj por Esperanto-Domo. Post tiam, mi laboras malantaŭ la kulisoj. Mi helpis Beatrice Clark pri la bendoteko. Kun edukistoj mi kunlaboras por pretigi kursmaterialojn, ekzemple Senpaga Koresponda Kurso, 'Elementary…!', diversaj KD-oj, k.s. Kaj mi prizorgas kelkajn retajn paĝojn de EAB ĉe www.esperanto-gb.org.

JB: Vi starigis perretan libroservon por EAB, ĉu ne?

VW: Mi fieras pri la sukceso de la perreta libroservo. Kiam ni komencis, ni ne certis, ĉu homoj emos uzi ĝin, do gravis, ke ni ne elspezu multon por starigi ĝin. Ĉar EAB estas bonfara asocio, mi sukcesis akiri kelkajn servojn rabate aŭ eĉ senpage, kaj mi mem laboris por ligi tiujn servojn kun la libro-katalogo de la EAB-oficejo. Nun, granda proporcio de EAB-vendoj okazas perrete – kaj ankaŭ eblas pagi perrete membrokotizon aŭ aliĝkotizon por la brita kongreso.

JB: Tre bone! Do, klarigu plu pri la retejo, mi petas.

VW: La retpaĝaro de EAB estas kunlaboro de kelkaj homoj. Ĝi celas montri al scivolemuloj, ke, eĉ en la lando de la angla lingvo, esperantistoj uzas sian lingvon. Pro tio, por informi ne-esperantistojn, kelkaj paĝoj estas en la angla. Sed por sukcesi en tiu celo, ni bezonas kiel eble plej multajn raportojn pri lastatempaj eventoj, ferioj kaj spertoj de britaj esperantistoj – do mi ja bonvenigas informajn erojn. Ne gravas kiom mallonge: 2–3 alineoj sufiĉas por montri ke io okazas – kun foto estus eĉ pli bone.

JB: EAB starigis konkurson por stimuli kontribuojn, ĉu ne?

VW: Jes. La redaktoroj de La Brita Esperantisto, EAB Update kaj mi, pro la retejo, sopiras ricevi raportojn de britaj esperantistoj. Tiu konkurso estis provo stimuli tiajn, per premietoj. Informo tiurilate aperis en Update numero 47 – la numero de oktobro–decembro 2009 – je paĝo 10, kaj en la retejo.

JB: Kiu estas via plej memorinda momento en Esperantujo?

VW: Mia unua flua konversacio kun eksterlandano. Dum somera lernejo, vespere en la manĝejo, mi sidis kun Spomenka Štimec kaj aliaj, kaj interŝanĝis ŝercojn tute nature.

JB: Kiu estas via plej ŝatata Esperanto-vorto en Esperanto?

VW: Mi pensu momenton … nu … ornitorinko. Mi fieras pro majstrado de ĝi.

JB: Ha, malfacila vorto! Desegno de tiu stranga besto aperis sur la kongreso-sako de la aŭstralia UK.

VW: Mi ne iris tien, sed uzis ornitorinko kiel pasvorton dum monato por propra komputilo. Mi prenas novajn esperantajn vortojn kiel pasvorton, kiu helpas lerni vortojn. Ankaŭ en mia hejmo, malfermu ŝrankon kaj vi trovos skatolon aŭ similan kun etikedo esperantlingva pri la enhavo; jen alia maniero, per kiu mi provas lerni novajn vortojn, per ĉiutaga vido.

JB: Vi kolektas ne nur novajn vortojn sed ankaŭ fotojn pri vi, ĉu ne, ĉe telefonbudoj eksterlandaj – kial?

VW: Ho! Kiam mi, kiel studento, laboris por BT, mia ŝercnomo estis 'Telephone Bill', do mi komencis fari fotojn pri mi kun ia telefona ligo. Mi havigis fotojn en diversaj urboj kaj landoj – vidu www.wgtw.co.uk/phonebox. Sed nuntempe, pro poŝtelefonoj, iĝas pli kaj pli malfacile trovi telefonbudon.

JB: Sendube la telefona servo multe ŝanĝiĝis, parte pro politikaj kialoj. Ĉu politiko interesas vin?

VW: Ĝi malinteresas min. Mi cinikas. Gravas la laboro de politikistoj, sed ilia konduto – 'pulĉinela politiko' – forpelas min. Laŭ mi, parlamentejo devus esti loko de debato kaj esploro, ne kiel infanĝardeno, kie buboj ĵetas insultojn inter si.

JB: Pri Esperanto … kio estas la plej granda eblo por Esperanto en Britujo, laŭ vi?

VW: La reto estas granda eblo, sed ne estas universala solvo. Por progresi necesas ŝanĝoj, sed ni ne elĵetu la bebon kun la akvo. Laŭŝajne, almenaŭ en miaj okuloj, esperantistoj pli bonvenigas novajn ideojn nun, ol dum antaŭaj jaroj. La vigleco de JEB – Junularo Esperantista Brita – estas kuraĝiga.

JB: Ĉu vi, do, optimismas pri la estonteco de Esperanto en la mondo?

VW: Jes – sed mi estas nek feroca finvenkisto nek raŭmisto. Esperanto havas utilon kaj kulturon, kiu pli vastas ol la originala celo de 'ponta lingvo'. Ĝi certe larĝigis miajn proprajn horizontojn, interesojn kaj spertojn.

JB: Kiu estas do via plej ŝatata Esperanto-libro?

VW: Estas diversaj. Mi kutime aĉetas libron kiel memoraĵon de kongreso aŭ evento. Do, dum la 50-jara somera festivalo en 2010, mi aĉetis la novan vortaron de John Wells.

JB: Do, kiu estas via plej ŝatata literaturaĵo ĝenerale?

VW: Mi tre ĝuas la verkojn de Terry Pratchett – sen esti naiva pri mondaj aferoj, li tamen mokas rasismon, burokratismon kaj militismon.

JB: Terry Pratchett, evidente, kreis alian mondon. Ĉu vi preferus vivi en alia mondoparto?

VW: Mi preferas skandinaviajn landojn. Mi ŝatis Tampereon (mia dua UK en 1995) – preskaŭ la tuta urbo estas kiel parko, kun tiom da lagoj, kampoj kaj arboj ene de la urbo mem. Kun plezuro mi spektas la svedan version de 'Wallander' en la televido pro fonaj bildoj de la lando. Tamen, mi nur vizitis dum somero – do ĉu plaĉus al mi dum la longa, malluma vintro?

JB: Ĉu vi volas viziti la lunon aŭ aliajn planedojn?

VW: Certe! Astronomio interesas min. Per robotoj kaj sondiloj ni preskaŭ jam vizitas aliajn planedojn. Vento sur satelito de Saturno aŭdeblas nun. Mi ĝojas, ke, en mia vivotempo, homoj paŝis sur la luno – inspire!

JB: Bonŝancon! Kaj dankon, Vilĉjo. EAB ŝuldas multon al diligentaj homoj kiel vi.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2011.

<<  [970]  >>