
Ĉi-numere ĉe la presejo oni ial ne konstatis, ke LBE uzas specialan tiparon, kaj do anstataŭigis tiun per alia samaspekta -- sed kiu ne kapablis la ĉapelitajn literojn. Kie devus stari ĉ kun siaj amikoj, aperis simboloj de diversaj monunuoj kaj aliaj strangaj signoj; kaj la minuskla ĝ tute malaperis!
Jen specimeno pri la monstraĵo:
![Komenco de la artikolo 'Centjarias [tiel!] la unua Esperanto-societo'](fusxo.jpg)
Evidente necesis represigi kaj redissendi tiun numeron kun pardonpeto.
Porĉiama adreso de ĉi tiu paĝo: http://purl.org/net/lbe/arkivo/954/fusxo/