Rekte al la artikolo

Novaj libroj — La Zodiakidoj kaj aliaj rakontoj

<<  [944]  >>

Paul Gubbins

La Zodiakidoj kaj aliaj rakontoj. Rudyard Kipling. Trad. Katelina Halo. Kun enkonduko de Marjorie Boulton. Fonto, 1997, 87p.

En tiu ĉi volumeto prezentiĝas, ho mia Plej Amata, kvin rakontoj de Rudyard Kipling. Por legantoj (plej verŝajne ne-anglalingvanoj), kiuj ankoraŭ ne konas la verkaron de Kipling, tiu ĉi modesta kolekto (modesta laŭkvante, ne laŭkvalite) inteligente kaj refreŝige enkondukas la aŭtoron. Tamen ankaŭ anglalingvanoj, kiuj — kiel mi — antaŭ jaroj, en junaĝo, legis Libron pri Ĝangalo aŭ — en antaŭtelevida epoko — sidis antaŭ fajro flagranta, dum iu legis el Ĝuste-tiel Historioj, reaŭdos kun ĝojo en la nuna Esperanto-versio eĥojn el tiu ĉi fora mir-aĝo kaj eĉ — pli interese — malkovros aspektojn de Kipling tiam tute ne sugestitajn.

Ĉio ĉi en traduko flua, harmonia kaj ĝenerale fidela: ĝenerale, ĉar kiel traduki — kompatinda tradukinto! — kiplingecan '[h]e leaned back all weak and hiccouphy'? La solvo ne plene kontentigas: 'Li klinis sin malantaŭe, tute malforta kaj singultante' (La Papilio kiu stamfis, p.54). Kaj foje la traduko iom pezas: al plenkreskula refuto 'Mi ne kredas eĉ unu silabon' (Papilio, p.52), kvankam eleganta, mankas la infaneca defio de la originala 'I don't believe you one little bit'. Tamen facilas vojon bari, malfacilas vojon fari; kaj la tradukinto gratulindas pro la pritraktado de plej diversaj stiloj en plej diversaj rakontoj.

Plej diversaj; 'tipe' kiplingecaj Hindio-scenaroj (La Aliulo kaj Apudvoja Komedio), en kiuj ĉefrolas ironia, aŭtora distanco, cedas al — por mi — surprize nekiplingeca, angla tragedieto (Tiuj). En tiu ĉi novelo — kontraste al la 'hindaj' — sentiĝas (pro personaj cirkonstancoj, kiel klarigas Marjorie Boulton en sia enkonduko) la engaĝiĝo de la aŭtoro. La kutima 'Plej Amata', la alparolato, la aŭskultanto de la Kipling-rakonto, ekzistas nun en la rakonto mem: verdire temas pri plej amataj, en la formo de mortintaj infanoj. Ĝuste tiu ĉi rakonto agrable rivelas pli profundan, psikologian flankon de Kipling: eble valoros relegi aliajn Kipling-rakontojn por prilumi ĉi tiujn eventualajn timigajn ombrojn.

Kvar el la kvin rakontoj ege plaĉas: tiu, kiu ne altiras min, estas la titol-rakonto mem, La Zodiakidoj. Malgraŭ pluraj provoj, mi povis legi eĉ ne duonon. Kulpas nek Kipling nek la tradukinto: kulpas sendube mi. Io en mi ribelis, baŭmis: 'Leono kisis la Junulinon, kaj la tuta Tero sentis la kison, kaj la Junulino sidiĝis sur altaĵeton, kaj akvo fluis el ŝiaj okuloj…' ktp, ktp (La Zodiakidoj, p.30). Zodiakaj signoj kaj domoj neniam fajrigis min: eble pro tio. Aŭ eble rakontoj tiaj eksmodiĝis kaj ne plu akordas kun gusto kaj stilo de nuntempo, en kiu instruo kaj saĝo (se tia ĝi estas) ĉerpiĝas ne el printita paĝo sed el televida studio.

Persona — ni diru — problemo pri unu rakonto ne signifas, ke oni ne akiru la libron. Male! Aĉetu ĝin, legu ĝin; remalkovru la aŭtoron; vidu lin de aliaj perspektivoj… kaj tiam, ho mia Plej Amata, diru al mi, en kio konsistas la esenco kaj la valoro de la titol-rakonto!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de septembro-oktobro 1998.

<<  [944]  >>