Rekte al la artikolo

Novaj libroj — Aniaro

<<  [941]  >>

Malcolm Jones

Aniaro de Harry Martinson. Esperanto-teksto aranĝita por surscena prezento de Gunnar Gällmo, laŭ la traduko de W. Auld kaj B. Nilsson. ULEKSO 1997. Broŝuro: 24 paĝoj, A5-formataj. Prezo ne indikita.

Tiu ĉi maldika libreto estas tamen relative riĉenhava: krom la verko mem oni trovas utilajn, se ne tre fundajn, aldonaĵojn — fonajn informojn pri la nobelpremiita sveda aŭtoro kaj la kreo de tiu ĉi mallongigita versio; resumon de la tuto; du recenzojn pri ĝia surscena prezentado fare de Jerzy Fornal; kaj klarigojn de la aranĝinto pri la enportado de necesaj neologismoj el la originalo kaj pri problemoj en la traduko kaj adapto.

La verko miksas epopean prezentmanieron kun sciencfikcia enhavo por rakonti pri la tragedia misfortuno de la homa gento. Estas konate, ke 'peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro', kaj la verko, substrekante tion, celas konduki nin al pli klara kompreno pri tio, por ke ni laŭeble evitu katastrofajn rezultojn en socio kaj medio.

La nuna versio konsistas el 27 'kantoj' en miksitaj sed ofte liberaj versformoj. Kvankam la lingvaĵo estas bona, la leganto devas koncentriĝi por bone kapti la sencon de la rakonto: kaj la poezia formo kaj la sciencfikcia situacio kune iom misterigas la tuton. La verko certe meritas duan legadon! Pluraj lokoj donas belajn vortumadojn; ekzemple, kiam temas pri la perdita spacŝipanaro, senpove drivanta tra la kosmo:

Penadi al saviĝo por pensfuĝo
kaj gliti kun facil' de rev' al revo
ni ofte provojn faris.

kaj

Acida estas dubo, kaj konsumas
da revoj pli ol la revulo kovas

Kiam angor' tra l' ŝipo piedpintas
kaj niajn nervojn timo-ŝir turmentas,
el rev-rezervoj Mimaj mi prezentas.

(Pri Mimo kaj la rakontanta 'mi' la leganto malkovras!)

Bedaŭrinde svarmetas preseraroj, tiel ke foje oni ne scias, ĉu vere estas eraro aŭ iu neologismo, ĝis oni kontrolis la liston tekstofine. Malgraŭ tio, la verko ja legindas — ĝi estas intereskapta kaj pensinstiga. Krome, ĝi verŝajne helpos ne nur al mi finfine pli bone kompreni ĝuste pri kio temis, kiam Jerzy Fornal tiel bele prezentis la verkon en la Brita Kongreso en Sheffield, 1992!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de marto-aprilo 1998.

<<  [941]  >>