Biblioteko Butler
Biblioteko Butler estas la biblioteko de Esperanto-Asocio de Britio (EAB),
nomata laŭ Montagu Christie Butler (1884-1970). Ĝi troviĝas kun la oficejo de EAB en Barlaston, proksime al Stoke-on-Trent.
Biblioteko Butler havas ĉirkaŭ 13,000 librojn kaj multajn aliajn dokumentojn pri Esperanto.
Pli da informoj pri la biblioteko estas legeblaj en aparta TTT-ejo, kiun prizorgas la bibliotekisto Geoffrey King.
Membroj de EAB rajtas viziti la Bibliotekon Butler por ĉeesta studado. Tamen necesas antaŭanonci/mendi vian viziton, ĉar oni ankaŭ uzas tiun ĉambron por aliaj aferoj, kunsidoj, ktp; vidu la detalojn ĉe la kontakti nin paĝo.
- Viziti la apartan TTT-ejon de la Biblioteko Butler
-
Viziti la sonbankon de Biblioteko Butler Sonbanko.
(Aŭskulti perrete arkivajn sonregistrojn.)
Biblioteko-Katalogoj
Ankoraŭ ne estas kompleta kaj aktuala katalogo de Biblioteko Butler, sed ekzistas du kreskantaj partaj katalogoj, kiuj kune kovras grandan parton de la enhavo.
La serĉilo donas aliron samtempe al tri katalogoj:
-
La detala katalogo de Biblioteko Butler havas ĉirkaŭ 6700 registrojn.
-
La konciza katalogo de Biblioteko Butler havas ĉirkaŭ 13600 registrojn.
-
La bibliografio de tradukoj el la angla ne rekte rilatas al Biblioteko Butler, sed kelkfoje estas utile samtempe konsulti ĝin. Ĝi havas ĉirkaŭ 2500 registrojn pri Esperantaj tradukoj aperintaj kiel apartaj eldonaĵoj aŭ kiel artikoloj en periodaĵoj aŭ antologioj.
La nuna serĉilo estas tre simpla: oni devas serĉi pri plenaj vortoj, guste literumitaj, kaj la serĉo ne distingas inter la diversaj kampoj de la registroj. Ekzemple, se vi scias nomon de la aŭtoro kaj vorton el la titolo, vi povas doni ambaŭ kiel serĉvortojn. Ĉiuj kromsignoj estas ignorataj, escepte la Esperantajn, kiujn oni povas tajpi ankaŭ per posta X: ekzemple "Pauxlo" anstataŭ "Paŭlo".
Serĉu la katalogoj
Detaloj:
- Klarigoj pri la katalogoj (kampoj, mallongigoj, ktp.)
- Elŝuti la katalogojn (kiel ZIPa dosiero).
Bendoteko (Biblioteko de Bendoj)
La Bendoteko (Biblioteko de Bendoj) de EAB enhavas pli ol 300 aŭd-kasedojn de diversaj daŭroj, kaj 18 vidbendojn. Iliaj temoj estas diversaj - scienco, beletro, filozofio, muziko kaj Esperanto. La bendoteko troviĝas en la hejmo de volontulo en Suffolk.
Membroj de EAB povas aĉeti kopiojn de la aŭd-kasedoj je po £3.00 (ink. UK P&P), sed se via mendo inkluzivas kelkajn mallongajn registrojn, oni kombinos ĉi tiujn sur unu kasedon se eble, por minimumigi la koston. Multaj kasedoj havas akompanan tekstfolion, kiu kostas 5 pencojn po folio.
Membroj en Britio povas pruntepreni vidbendojn dum unu monato kontraŭ negranda sumo.
Oni kutime respondas al mendojn ene de unu semajno.
Plena katalogo, kaj pli konciza listo Elektitaj Eroj el la Bendoteko (kun proksimume 40 titoloj, elektitaj pro intereso kaj klareco) haveblas (vidu sube). Farinte vian elekton, sendu vian mendon (kun pago) al Ben Gosling, ĉe la adreso, kiun vi trovos en la katalogo.
Por trovi pliajn detalojn pri la bendoteko, vidu la ĉi-teman folion en la inform-koverto por membroj de EAB, aŭ enketu al Ben (benjamin.gosling
btinternet.com)
Kelkaj Esperanto-registroj sur bendo, KD kaj DVD ankaŭ aĉeteblas pere de la libroservo de EAB. La biblioteko Bultler ankaŭ havas sonbankon, kie eblas aŭskulti perrete arkivajn sonregistrojn.
^ Iri al la suproBendoteko-Katalogoj
Vi povas elŝuti la katalogojn de la Bendoteko (kiel PDF-dosierojn), por rigardi aŭ traserĉi ilin. (La priskriboj en la katalogoj estas anglalingvaj.)
- Elektitaj Eroj el la Bendoteko [60 KB]
- Elektitaj Eroj el la Bendoteko (kiel A5 libreto) [60 KB]
- Plena Bendoteko-Katalogo, laŭ ordo de verkisto/parolanto [210 KB]
- Plena Bendoteko-Katalogo, laŭ ordo de temo [210 KB]
- Plena Bendoteko-Katalogo, laŭ ordo de mendo/bendo-numero [210 KB]
Aliaj publikaj kolektoj
Estas aliaj gravaj publikaj kolektoj de Esperanto-libroj en Britio.
- La Brita [Nacia] Biblioteko havas Esperanto-kolekton; estas priskribo en vikipedio kaj la kuratoro/katalogisto estas olga.kerziouk
bl.uk. - La Nacia Biblioteko de Scotlando havas la William Auld kolekton, ene de "Special and Named Printed Collections in the National Library of Scotland".
- La TUC kolekto en la Londona Metropolitena Universitato havas kelkajn libretojn kaj librojn; enmetu la vorton "Esperanto" en la katalogan serĉilon.