Brita Kongreso de Esperanto - Perreta Pago
La 2010 Brita Kongreso de Esperanto okazos en la Hotel Imperial en Llandudo, Norda Kimrio, de 2010-maj-14 ĝis 17. Por trovi pliajn detalojn pri la evento, vidu la kongresan retejon.
Vi povas pagi vian kongreskotizon per debitkarto aŭ kreditkarto al EAB pere de nia reta pagejo; EAB tiam plusendos vian kotizon al la kongresa sekretario. (Rabata kotizo haveblas por infanoj kiuj ne atingis 16 jarojn nur pagos por manĝaĵo, bonvolu kontakti la oficejon por prezdetalojn.)
Ni pardonpetas ke la dialogo de la pagejo mem prezentiĝas nur en la angla; vi metu la necesan eron (sube) en la butikĉaron per la taŭga butono, kaj (ĉe tiu ĉaropaĝo) alklaku "<Back to store" por reveni ĉi tie por elekti plian eron. Kiam la butikĉaro sufiĉe plenas, tiam vi iru al la checkout> (=pagejo) por doni viajn kartdetalojn.
| Mendu la tutajn tri tagojn: | |
| £43.00 Brita Kongreso vendredo, sabato, dimanĉo (ink. teo/kafo) | |
| aŭ unopa(j)n tago(j)n: | |
| £15.00 Brita Kongreso vendredo | |
| £15.00 Brita Kongreso sabato | |
| £15.00 Brita Kongreso dimanĉo | |
| Aldonaĵoj: | |
| Notu vegeteranan preferon | |
| Notu apartajn dietajn bezonojn (bonvolu detaligi en la komentoj-skatolo ĉe la pagejo) | |
| Notu intereson pri konversacia/gramatika instrusesio | |
| Notu intereson pri lunda ekskurso (prezo decidota) | |
Se eble, bonvolu uzi debitkarton por mendoj pli ol £14 (ĉar niaj procentaĵokostoj estas malpli grandaj kun debitkartoj, tiel pli granda proporcio de via pago iros al la kongresa kaso.)
Por vidi la kondiĉojn de perretaj mendoj kaj paĝoj, vidu la EAB libroservo paĝo. La ĉi-supraj eroj ne havas sendokostojn.
Se vi volas mendi librojn aŭ varojn el la EABa libroservo kun via mendo, metu tiujn en la butikĉaron ankaŭ, antaŭ ol vi iras al la 'checkout' (=pagejo).
