This was the Esperanto Association of Britain's site from 2005 to 2018. You will find its current site at esperanto.org.uk.

Skip to main content.

La Brita Kongreso de Esperanto 2009

La 2009 Brita Kongreso de Esperanto estas ĉe Sarum College, Salisbury, de 2009-aprilo-17 ĝis 20. ^ Iri al la supro

Programo

Nova!

vendredo

sabato

dimanĉo

Lundo

^ Iri al la supro

Kongresurbo

Salisbury estas bela, katedralurbo, ĝi abundas en kulturaĵoj. Ĝi estas atingebla de Londono per buso kaj trajno (po 90 minutoj). La flughavenoj de Southampton, Bournemouth kaj Bristol estas tre apude. En la retejo http://www.visitwiltshire.co.uk/salisbury/home vi trovos detalojn pri Salisbury kaj la ĉirkaŭaĵo. ^ Iri al la supro

Kongresejo

La kongresejo, Sarum College, situas en la apudaĵo de la katedralo. Ĝi havas altkvalitajn ĉambrojn kaj estas bela, trankvila loko. Baro kaj trinkaĵmaŝino haveblas. Kongresanoj devas mem mendi tranoktadon kaj pagi rekte al la kolegio. Bonvolu mendi frue por rezervi ĉambron. Tel: +44 (0)1722 424800, retpoŝto: hospitality@sarum.ac.uk

Se vi ne volas tranokti en la kolegio mem, la turista oficejo en Salisbury (tel. +44 (0)1722 334956) aŭ la 'Vizitu Wiltshire; Kien-Tranokti' retejo helpos vin trovi kaj mendi loĝejon.

Apud la kolegio vi povos esplori je La katedralo, la 'Close' (spacoj kaj konstruaĵoj ĉirkaŭ la katredalo), Mompesson House, la milita muzejo, la muzejo Salisbury, antikvaj tavernoj kaj apudriveraj kampoj.

Inter lokaj vidindaĵoj estas Stonehenge kaj Wilton House; pertrajne atingeblas Bath, Abatejo Romsey kaj The New Forest. ^ Iri al la supro

Kongresaj temoj

La heredaĵo de Ludovic Zamenhof kaj la literatura, arkitektura kaj historia facetoj de Salisbury kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.

Konversaciaj klasoj kaj gramatikaj konsilsesioj haveblos, kaj librovendejo.

La Bankedo okazos je dimanĉovespero en la bela White Hart Hotel kiu datumas de 1800; ĝi situas apud St. Anne's Gate (pordego de Sankta Ana), 5 minutoj for de la kongresejo. ^ Iri al la supro

Ekskurso

Lundon de 09:30 ĝis 15:00 (provizoraj horoj), nedeviga ekskurso vizitos Old Sarum kaj Avebury Ring. La prezo estas decidota. Bonvolu indiki vian intereson (supre) kiam vi mendos vian kongresaliĝon. Se via havas tiun, National Trust kaj/aŭ English Heritage karto utilos.