La Libroservo de EAB
La libroservo de EAB vendas la eldonaĵojn de EAB mem, kaj kelkajn aliajn Esperanto-temajn librojn, KD-ojn kaj diversaĵojn.
Ankaŭ, vi povas viziti la paĝon pri novaj kaj rabataj eroj por trovi novaĵon pri ... nu, ... novaj kaj rabataj eroj!
Kiel Mendi
Vi povas rigardi nian retpaĝan katalogon, kaj mendi perrete (kun pago pere de ŝuldokarto aŭ kreditkarto), aŭ sendi vian mendon perpoŝte (kun pago pere de ĉeko aŭ poŝtmandato). Bonvolu kontakti la EAB-an oficejon pere de telefono aŭ retpoŝto por diskuti viajn bezonojn, kaj konfirmi stokon, prezon kaj sendokoston.
Por mendi perrete, klaku je [add to cart] (= metu en ĉaron) apud la taŭga ero(j) en la katalogo, kaj por fini vian mendon, iru al la checkout (= pagejo) por fari la pagon. Ni pardonpetas ke la dialogo kun la retbutiko estas en la angla lingvo; tamen se vi kutimas fari perretajn aĉetojn, la retbutiko ne tro fremdos al vi. Por uzi la perretan butikon, necesas ke via krozilo akceptas t.n. kekso-ĵetonojn. Se vi hezitos dum pli ol 10-20 minutoj aŭ fermos vian krozilon antaŭ ol fari pagon ĉe la pagejo, la ĉaro malplenigas sin aŭtomate.
Aliflanke, ni bonvenigos vian viziton al la libroserva ĉambro mem, por ekzameni la erojn kaj ŝpari pagon de sendokostoj.
(Aliaj elektoj de Esperanto-libroj kaj KD-oj haveblas pere de retaj butikoj ĉe UEA, FEL kaj Vinilkosmo. EAB ne respondecas pri tiuj servoj.)
^ Iri al la suproKondiĉoj kaj Sendokostoj
Pago devas akompani ĉiun mendon. Por perpoŝtaj mendoj, skribu la ĉekon (el brita banko, en britaj pundoj) aŭ poŝtmandaton por pago al Esperanto-Asocio de Britio.
La prezoj en la libroserva katalogo ne inkluzivas sendokostojn (krom tie, kie "*" apud la prezo eksplicite montras sendokost-inkluzivan prezon).
- Sendokosto al Britio estas po £0.15 por ĉiu £1 de la mendosumo, kaj la minimuma sendokosto de mendo estas £1.50.
- Sendokosto al aliaj landoj estas po £0.20 por ĉiu £1 de la mendosumo, kaj la minimuma sendokosto de mendo estas £2.00. Sendado estas pere de Reĝa Poŝto Surface Mail (= surface), kiu post ekspedo bezonas tipe 2 semajnojn (Eŭropo), 4 semajnojn (Orienta Eŭropo), 8 semajnojn (ekster Eŭropo).
- Sekvu ĉi tiun ligon por vidi (anglalingvajn) ekzemplojn de kalkuloj de sendokostoj.
- La sendokosto ne inkluzivas asekurecon (krom kie eksplicite menciita por ero).
- Por mendoj perretaj, la kalkulo de sendokosto okazos kaj aperos en la "order confirmation" (= mendokonfirmo), antaŭ ol la "make payment" (= faru pagon) paŝo.
- EAB perpoŝtaj kursoj kun subteno de instruisto nur haveblas en Britio. La sendokosto de tia kurso pritraktas la komencan ekspedon de la kursmaterialoj, sed ne la poŝtkostojn sendi respondojn al la instruisto.
Kiam oni pagas per kredit- aŭ ŝuldokarto, parto de tiu pago iras al la kartomakleristo. Kun ŝuldokarto la procentaĵo estas £0.39 el la mendo, kun punda kreditkarto la procentaĵo estas 2.75% de la mendo, kaj kun ne-punda kreditkarto 3.25% de la mendo. Do, se eble, bonvolu uzi ŝuldokarton anstataŭ kreditkarton se la mendo estas pli ol £14, por ke niaj procentaĵokostoj estu kiel eble plej malgrandaj.
Nia konsento al via mendo, kaj la plenigo de la kontrakto inter vi kaj ni, okazas kiam ni ekspedas la varojn menditajn al vi, krom se ni jam avertis vin ke ni ne konsentas al via mendo, aŭ se ni jam ricevis malmendon de vi (per retpoŝto auŭ telefono) antaŭ ol ni ekspedas la varojn al vi. Ni rifuzas mendon: se la varoj ne plu haveblas; se ni ne povas ricevi rajtigon por via pago; se ni konstatas eraron pri prezo aŭ varpriskribo; se vi ne plenigas la ĉi tiajn kondiĉojn.
Se vi ne kontentas pri via mendo, bonvolu kontakti la EAB-an oficejon pere de telefono aŭ retpoŝto ene de 30 tagoj de la alveno de via mendo, por diskuti vian plendon. Ni ne faros ian repagon antaŭ ol ni rericevos la erojn (sen difektoj). Se la kialo de la resendo ne estas la kulpo de EAB, tiam ni rajtas preni sendokoston kaj procentaĵon el ia repago.
Al varoj, kiujn EAB eldonis, ni proponas 33.3% rabaton por mendokvanto de tri aŭ pli da la sama ero; al aliaj varoj, ni proponas 16.7% rabaton por mendokvanto de tri aŭ pli da la sama ero, mendata samtempe; bonvolu kontakti la EAB-an oficejon por konfirmi la precizajn aranĝojn por granda mendo, ĉar la perreta butiko ne pritraktas tiajn nekutimajn mendojn.
^ Iri al la suproKursoj kaj Lerniloj
EAB ankaŭ proponas elekton de
Esperanto-kursoj (kun
perpoŝtaj kursoj kun subteno de instruisto/mentoro, haveblaj nur en Britio),
lernilaj varoj kaj
ekzamenoj: vidu la edukan parton de nia retejo.
> Novaj & Rabataj Eroj
