Elŝuti katalogojn

Ni proponas por elŝuto la du katalogojn de Biblioteko Butler ĉefe por helpi aliajn bibliotekojn, kiuj eble povas reuzi la datenojn, evitante por si iom da tajpado.

La ZIP-arkivo enhavas la detalan kaj koncizan katalogojn kun iom da teknikaj informoj kaj publika rajtigilo.

La katalogoj en la ZIP-arkivo estas malpli aktualaj ol la versioj konsulteblaj per la serĉilo, kaj por taŭge uzi ilin necesas iom scii pri programado. Bonvolu elŝuti la arkivon, nur se vi vere uzos ĝin.

Detala kaj konciza katalogoj en ZIP-arkivo